Observatorio Nur-i-Deŝt

(1944)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita:
1-okt-2011
Lastaj ŝanĝoj:
8-feb-2016


En la bremsoj laŭte eksiblis aero, la egalmezura frapado de la radoj iĝis seninterrompa zumado. Nubo da neĝa polvo leviĝis trans la vagona fenestro.

La konversacio rompiĝis, kaj la subkolonelo elrigardis en la fenestron, rozkoloriĝintan en radioj de la malalta subiranta suno. Sed la trajno estis akceliĝanta kaj senhalte kuris, portante la pasaĝerojn renkonten al novaj batalaj sortoj de la nova, 1943-a jaro.

Unu el la konversaciantoj, milita maristo, eliris en la koridoron kaj eksidis sur klapseĝon, pensante pri neforigebla severeco de la milito, sur ĉion metanta sian stampon. Kadukiĝintaj vilaĝoj glitadis trans la fenestro de la trivita vagono.

Apud li haltis lia najbaro en la kupeo, juna alta majoro-artileriano. Jam ĉe la unua renkonto de li la mariston miris la diskreta energio, radiata de la tuta lerta kaj svelta figuro de la majoro. La okuloj, ŝajnantaj speciale helaj sur la forte sunbruna vizaĝo, estis mirinde trankvilaj, sen en ilia profundo lumis ia forto, kiun la maristo ekde la komenco mem determinis kiel manifestiĝon de persista vivĝojo, fidinde ŝirmita per kutima memregado.

La majoro etendis al la maristo la manon.

— Lebedev, — li prezentis sin. — Mi aŭdis vian konversacion kun la najbaroj kaj iliajn atakojn al vi. Al mi plaĉis, ke vi asertas rajton de homo al ĝojo. Mi pensas, ke viaj kontraŭuloj pravas. Sed pravas, memkompreneble, ankaŭ vi. Tia estas la viva dialektiko. La sento de ĝojo nun pli malofte ol aliaj sentoj venadas al homoj... Des pli ke homa ĝojo iam dependas de kaŭzoj, tute neklarigeblaj por unua rigardo.

Hezitinte iom, li aldonis:

— Mi rakontos al vi interesan okazintaĵon, unu el kies partoprenintoj estis mi mem, kaj tute antaŭnelonge.

Malheliĝis. Ili eniris en la kupeon kaj okupis siajn lokojn sur la supraj kuŝbretoj. La dense fermitaj kurtenoj donis al la kupeo, apenaŭ prilumita de la sola lampeto, speciale komfortan aspekton. La maristo kuŝis sur la supra kuŝbreto kontraŭ la majoro kaj aŭskultis la rakonton, tiom ne konvenan al la ĉirkaŭanta medio, ke de tempo al tempo la konscio kvazaŭ disduiĝadis, forflugante en la foran sunan kaj vastan landon...

— Mi estis konskripciita en la tria monato de la milito, — rakontis majoro Lebedev. — Mi pasis malfacilan vojon de retreto en senĉesaj bataloj. Dum sep monatoj kugloj kaj obussplitoj indulgadis min. Ne indas rakonti pri ĉio travivita... Antaŭ la milito mi estis geologo, adoranto de nialanda necedema naturo, revulo. La milita laborego, malfacila por kvieta animo, detruoj kaj kruelaĵoj, kiujn faras sur mia patruja tero la hordoj de la okupantoj, preskaŭ rompis min. Sed mi tamen eltenis kaj baldaŭ iĝis hardita, same kiel centoj de miaj batalkamaradoj. Kaj mia revemo, ŝajne, por ĉiam forlasis min. Mi iĝis malmilda, morna. En la animo restis ia peza vakuo — la vakuo, kiu pleniĝadis nur en bataloj kontraŭ la malamiko, nur per sukcesaj atakoj de miaj baterioj.

En marto mi estis serioze vundita kaj por kelkaj monatoj iĝis nemilitkapabla. Post kuracado en hospitalo mi ricevis forpermeson kaj estis direktita al ripozo, al kuracloko en Meza Azio. Mi protestis, pruvadis neceson de tuja sendo de mi al la fronto, parolis pri tio, ke mi estas tute senparenca, — nenio helpis.

Unuvorte, fine de julio de la mil naŭcent kvardek dua jaro mi trovis min en trajno, portanta min laŭ vastaj kazaĥiaj stepoj renkonten al la varmega suno.

Mi ofte staradis nokte ĉe malfermita fenestro. Vento, odoranta de artemizio, seka kaj freŝa, afable priblovadis min. La facila stepa mallumo emfazadis la antikvan senhomecon de la ebenaĵo. Sed mi, mi tuta estis tie — fore en la okcidento.

Tamen la eterna kvieto de la naturo faris sian aferon, kaj fine de la semajno de mia veturado mi iel interne iomete mildiĝis, kaj ĉefe — komencis kun pli granda atento rigardi al la ĉirkaŭanta mondo.

Post Arysi taga sufokeco en la ardigita vagono iĝis turmenta, kaj mi kun plezuro eltrajniĝis en malfrua nokto en negranda stacio. La buso el la sanatorio devis veni nur matene. La mildan malvarmeton de la suda nokto mi ne deziris ŝanĝi al noktado en la stacia halo. Mi eksidis sur la valizon apud lanterna fosto kaj, enspirante la noktan freŝecon, ĉirkaŭrigardadis. La forveturo de la trajno prokrastiĝis. La pasaĝeroj promenadis sur kraketanta gruzo en la lumo de la lanternoj. Ekfuminte cigaredon, mi pririgardadis la pasaĝerojn.

Junulino, trapasinta kelkfoje la peronon, altiris mian atenton per bela kombino de verda robo, ruĝeta bronzo de sunbruno kaj cindraj helaj haroj.

En ŝi estis io distingiganta ŝin el la homamaso. Mi ankaŭ nun memoras mian unuan impreson: verŝajne, tio estis ĝoja freŝeco, tropleniganta tutan ŝian animon.

Ŝi, sendube, estis iun serĉanta. Jen ŝi haltis, svingis la mallongajn harojn kaj, levinte al la lanterno la rondan vizaĝon, amuze paŭtis. Eksentinte mian atentan rigardon, la junulino ĵetis al mi rektan rigardon, forturniĝis kaj ekiris reen.

La trajno foriris. La ruĝa lumo de la vosta vagono perdiĝis inter malhelaj tuberoj; la lanternoj, krom du, estingiĝis. Mi dum ankoraŭ ioma tempo sidis sur mia valizo en obskuro de la kvietiĝinta stacio. En la animo unuafoje post la longa tempo estis iel trankvile ĉu pro la malvarmeta ĉirkaŭanta mallumo, ĉu pro la sento de vasteco de la nokta stepo.

Al mi iĝis malvarme, kaj mi sendezire direktis min al la stacio. La eta halo estis apenaŭ prilumita. Trans malalta ligna barilo, en la fako por vunditoj, estis neniu. En la malfermitan fenestron estis libere enŝiriĝanta vento. Mi ekkuŝis sur benkon, sed dormi mi ne deziris. En la duonmalhela halo sonis facilaj paŝoj. Mi turnis min kaj rekonis la junulinon, renkontitan sur la perono. Ŝi ĵetis rigardon al la benkoj, okupitaj de dormantaj uzbekoj kaj hezite aliris al la barilo de mia fako. Mi leviĝis renkonten al ŝi kaj invitis ŝin instali sin sur libera benko. La junulino dankis kaj eksidis sur la benkon, retroklininte la kapon kaj dense kunpreminte la genuojn. Kun ŝia apero al mi ŝajnis, ke tiu stacio, perdiĝinta en la stepo, iĝis malpli malplena. La junulino ŝajne ne intencis dormi. Mi decidiĝis fari al ŝi kelkajn ordinarajn vojaĝajn demandojn, kiujn ŝi respondis mallonge kaj sendezire. Tamen iom post iom ni ekkonversaciis. Tatiana Nikolajevna, aŭ simple Tanjo, estis postdiploma studentino de la Instituto de orientaj lingvoj en Taŝkento kaj estis akompananta en ekspedicio faman profesoron-arĥeologon. La profesoro estis esploranta ruinojn de antikva astronomia observatorio, konstruita antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj ĉe la piedo de la montovico, je ducent kilometroj for de la stacio. La devo de Tanjo konsistis en restarigado kaj tradukado de arabaj surskriboj, renkontataj sur muroj kaj ŝtonoj de la ruinoj.

— Ĉu al vi ne ŝajnas ridinda post la fronto, post tio ĉi, — ŝi facilege tuŝis mian manon, pendintan sur ŝultrozono, — ke homoj okupiĝas nun pri tiaj aferoj? — Ŝi ĝene ekrigardis min.

— Ne, Tanjo, — kontraŭdiris mi. — Mi estas eksa geologo kaj kredas pri alta destino de la scienco. Kaj ankoraŭ: sekve, mi kaj miaj kamaradoj bone defendas nian landon, se vi havas eblon okupiĝi pri via afero, fora de la milito...

— Jen kiel vi pensas! — ridetis Tanjo kaj eksilentis, enprofundiĝinte en mediton.

— Vi diris, ke la observatorio estas malproksime en la stepo. Kiel do vi trafis ĉi tien? — rekomencis mi la konversacion.

Tanjo sufiĉe detale rakontis al mi pri la ekspedicio al la antikva observatorio. La anaro de la ekspedicio estis negranda: la profesoro, Tanjo kaj ŝia dekkvinjaraĝa frato, laboranta kiel mapisto. Laboristojn trovi, certe, estis tre malfacile. Malgraŭ la deziro helpi al la ekspedicio, la proksima kolĥozo donis nur du maljunulojn. Sed post du semajnoj da laboro la maljunuloj revenis en sian kolĥozon. Aliaj rifuzis veni, kaj, tiamaniere, la laboro pri purigo de la ruinoj haltis. La profesoro sendis leteron en sian instituton kun peto sendi unu scienclaboriston, restintan en Taŝkento por preparo de la disertaĵo, por fari kelkajn nekomplikajn purigojn kaj fini la laboron. Do, jen Tanjo elveturis por renkonti la novan kamaradon. Pasis jam du trajnoj, sed neniu alveturis. Tanjo sendis telegramon al Taŝkento kun informpeto kaj atendas matene respondon.

— Jen ĉio, — diris la junulino, retenante ĉagrenan suspiron. — Kiel ĉio ĉi estas malsukcesa! Se vi scius, kia interesa laboro kaj kia mirakla loko estas Nur-i-Deŝt!.. Nur-i-Deŝt — tio estas la nomo de la ruinoj de la observatorio. Ĝi signifas «Lumo de dezerto».

— Sed se la loko estas mirakla, kiel vi diras, do pro kio fuĝis viaj maljunuloj?

— Tie okazas subteraj skuoj, sufiĉe fortaj kaj oftaj. Ĉirkaŭe ĉio tremas, ie profunde en la tero sonas forta murmuro, malgrandaj ŝtonetoj kaj tero ŝutiĝas de sur la muroj de la ruinoj. Niaj laboristoj opiniis tiujn terskuojn antaŭsignoj de granda tertremo, pro kiu ĉiuj pereos...

Mi ekpensis pri ŝiaj vortoj kaj, kiam mi denove deziris turni min al ŝi kun ia demando, ekvidis, ke Tanjo kviete dormas, klininte la kapon sur la ŝultron.

Mi garde subŝovis la kunvolvitan uniforman palton sub la flankon de Tanjo, kaj mi mem transiris al la najbara benko, kuŝiĝis kaj ekdormis...

Kiam mi vekiĝis, la junulino malestis. En la halo plimultiĝis homoj, plenigintaj la malgrandan ejon per siaj buntaj ĥalatoj kaj per sonoj de la nekonata lingvo.

Mi lavis min kaj ekiris por ekscii pri la buso. Nenion konsolan mi eksciis: la buso estis malfruiĝanta, kaj atendeblis nur post la tagmezo. Mi ekvagis en la stacio, esperante renkonti ie Tanjon. Mi ĉirkaŭiris la domon, eliris en la stepon, sed la suno, komencinta forte varmigi, forpelis min en ombron de arboj de la stacia ĝardeneto. Jam el malproksime mi ekvidis la verdan robon de Tanjo ĉe la enirejo de la telegrafo. La junulino en medito sidis sur la ŝtona ŝtupo sub akacio.

— Bonan matenon. Ĉu vi ricevis la telegramon? — interesiĝis mi.

— Ricevis... Semjonov foriris en la armeon, kaj, sekve, neniu al ni venos. Kion do mi diros al Mateo Andrejeviĉ? Li tiel esperis!

— Kaj kiu tio estas — Mateo Andrejeviĉ?

— Mia estro, la profesoro. Pri li mi hieraŭ rakontis al vi, — kun apenaŭ rimarkebla ĉagreno diris la junulino.

Tiam al mi venis ideo, pro kiu mi tuj gajiĝis.

— Aŭskultu, Tanjo, prenu min kiel helpanton! — diris mi. — Mi apenaŭ estos pli malbona, ol viaj maljunuloj.

Tanjo mire ekrigardis al mi.

— Ĉu vin?.. Sed vi devas kuraciĝi. Kaj krome... — La junulino sinĝene paŭzis, haltiginte la rigardon sur mia mano, pendanta sur la ŝultrozono.

Mi kaptis ŝian rigardon, elprenis el la ŝultrozono la manon kaj faris kelkajn abruptajn movojn.

— Ne maltrankvilu, Tanjo, mia mano funkcias, kaj sur la ŝultrozono ĝi pendas, por ke ĝi ne ŝvelu. Mi ne povas ĝin longe teni mallevita malsupren, — klarigis mi. — Ja mi veturas ne por kuraciĝi, sed por resaniĝi. Do ĉu ne estas egale, kie? Ja vi mem fanfaronis, ke bona loko estas tiu via Nur-i-Deŝt.

La junulino hezitis. Ŝiaj grizaj okuloj iom gajiĝis.

— Ĉio estos bone, — ŝerce daŭrigis mi, — se nur li, via profesoro ne nutros min kiel sanktan Antonion...

— Certe ne! Ni havas multe da manĝo! Sed kio tamen pri via sanatorio? Krome, la vojo al ni estas malfacila...

— Kiel do malfacila? Ja vi jam kvaran fojon intencas trairi ĝin.

— Ja vi ne atentu, ke mi estas nealta: mi estas forta, — respondis Tanjo. — Tien ĉu vi scias kiel ni veturas? Ekde ĉi tie ĝis la sovĥozo iradas aŭtoj — tio estas cent dudek kilometroj. Ekde la sovĥozo al ni oni donas kutime ĉevalon ĝis la vilaĝo Tuz-Kul — tia malgranda kolĥozo, la vojo al ĝi estas aĉega: sablo kaj ŝtonoj. Kaj ekde Tuz-Kul ni devas trovi kamelon kaj trairi tridek kilometrojn tra senakvaj sabloj. Mi malŝategas rajdi sur kamelo: oni sidas kiel sur grandega barelo, kaj balanciĝas antaŭen kaj posten, kiel pendolo. Kaj kamelo, ĉu vi scias, iras kun rapido precize kvar kilometrojn dum horo, ne pli kaj ne malpli.

Daŭre konvinkadi Tanjon mi ne devis, kaj jam longe antaŭ la sunsubiro malplena trituna kamiono, pilke saltetante sur kavetoj, ekportis nin sud-orienten for de la blueta linio de la neĝaj montoj, en la direkto, kontraŭa de la sanatorio. Ni sidis sur la planko apud la kupeo, gaje interŝanĝante rigardojn: konversacii ni ne povis — eblus demordi la langon. Rufa nubo da densega polvo leviĝadis post la kargujo de la aŭto, disrampadis kaj kaŝadis la montetojn, trans kiuj restis la stacio. Post ĉirkaŭ tri horoj da veturado malhela strieto da poploj, hantinta sur la horizonto, disiĝis antaŭ ni, malkovrinte du vicojn da blankaj dometoj, dividitaj per larĝa, kiel placo, rekta strato. La piramidaj poploj estis levantaj supren regulajn vicojn da verdaj turoj, kaj dekstre kaj maldekstre al la vilaĝo estis subirantaj malkrutaj deklivoj, hirtiĝantaj per hel-flavaj aknateraj faskoj.

La aŭto haltis apud lirlanta irigacia kanaleto, nemalproksime de la kontoro de la sovĥozo. Al mi eĉ nun estas agrable rememori la simplan, elkoran gastamon en tiu fora sovĥozo. Ni decidis veturi kiel eble plej malfrue: malvarmeta nokto estas la plej bona tempo por vojaĝo. Ekvidinte sur la vojo vastan tarantason, Tanjo mallaŭte ekridis.

— Vi estas profita helpanto, Ivano Timofejeviĉ: jen kia honoro — oni en tarantaso nin veturigos.

Agronomo, kiu same veturis al la kolĥozo, prenis sur sin la devojn de koĉero; mi kaj Tanjo eksidis en la karoserion kaj ekveturis kontraŭ malforta venteto. La malhela stepo sub malaltaj varmaj steloj ĉirkaŭis nin.

Baldaŭ mi eksentis, ke la ŝultro de Tanjo komencis ofte tuŝi la mian. Kaj poste ankaŭ ŝia bukla kapeto pace instalis sin sur mia ŝultro. La tempo iris. La velura venteto eligis malvarmajn ungojn. La antaŭmatena malvarmo ne lasis nin dormi bone.

Tuz-Kul ne ŝajnis al mi agrabla loko. Nuda tubero kun maloftaj, antaŭnelonge plantitaj poploj estis kovrita de malaltaj domaĉoj, ĉirkaŭŝmiritaj per ruĝ-bruna argilo. Je la sesa horo de vespero ni ekiris en sablojn akompane de gvidisto kun kamelo, ŝarĝita per provianto. Mi decidis sekvi la ekzemplon de Tanjo kaj ekiris apud ŝi perpiede. Nealtajn sablajn tuberojn surkreskis ia dorna helblua vegetaĵo. La irado estis tute ne facila, kaj mi miris pri eltenemo de mia kunulino. La piedoj mergiĝadis en la ŝutiĝeman mason, sufoka ardo venadis de la sabloj — oni povus facile imagi, kiele estus iri ĉi tie en varmegaj horoj de tago. Post mallonga bivako ĉe la lumo de alta vesperruĝo ni eniris en saksaulan densejon. La lumanta ciferplato de mia horloĝo montris la dekduan horon kaj kvaronon, kiam finiĝis la sabloj kaj la piedoj kun faciliĝo eksentis la malmolan grundon de la ŝtonriĉa artemizia stepo.

Alte, malproksime, vidiĝis ruĝa brileto, ĉirkaŭita de nubo da orkolora luma polvo.

— Tio estas fajro sur la placeto ĉe la tendoj, — klarigis Tanjo. — Ial la niaj longe ne dormas — verŝajne, atendas min.

En mallumo aŭdiĝis sonora knaba voĉo:

— Mateo Andrejeviĉ, Tanjo alveturis!

Mia konatiĝo kun la profesoro okazis ĉe lumo de la fajro. Li estis malalta ronda vireto kun kvadrata vizaĝo. Liajn saĝajn okulojn estis kovrantaj grandaj dikaj okulvitroj. Mi iom malrapidiĝis, alpelante pli proksime al la fajro la obstinantan kamelon. La profesoro, salutinte Tanjon, kriis al mia flanko:

— Montru vin, Semjonov! Kie vi kaŝiĝas? Rakontu, kio estas en Taŝkento.

Mi eliris en la rondon, prilumitan de la fajro. La profesoro retrofleksiĝis, korektis la okulvitrojn kaj ekrigardis al Tanjo.

— Kiu estas tio?.. Kaj kie estas Semjonov?

— Semjonov ne venis, Mateo Andrejeviĉ, — kulpe, per alta voĉeto respondis Tanjo.

— Mi nenion komprenas! Ĉu vi ŝercas? — komencis koleri la profesoro.

Mi aliris al li kaj, etendante la manon, nomis min. Poste mi koncize klarigis la kaŭzon de mia apero ĉi tie.

— Ĉu indas por vi! Nu kiel tio eblas? Vi estas vundita majoro, ordenito. Estas ĝene por vi, mia amiko, netaŭge! — grumblis la profesoro, ĵetante kolerajn rigardojn al Tanjo.

Tiu silentis.

— Kaj fine, via mano... Hm-hm!.. Ĉu vi povos labori?.. Ja mi neniam atendis de vi, Tanjo, tian facilanimecon!

Mi ekridis, kaptis per la sana mano pezan pakon, demetitan de sur la kamelo, kaj facile levis ĝin super la kapon. Tanjo aplaŭdis. La profesoro ŝajne mildiĝis.

— Nu, nu... Kion do mi faru kun vi?

— Elprovu en la laboro. Se mi ne konvenos — elpelu min, — humile diris mi.

Tanjo ride snufis. La okulvitroj de la profesoro brileris, celinte ŝin.

— Ho, tiuj knabinoj! Ĉiam ili... Jen nenio, nenio — kaj jen aperas ĉarmulo militisto — kaj pretas. Nu bone, trinku teon, aranĝu vin, poste ni vidos.

Finfine ĉio aranĝiĝis. Kiam la profesoro eksciis, ke mi estas geologo kaj, sekve, konas arĥeologion, tiam li entute forgesis pri la neatenditeco de mia apero.

Matene la observatorio Nur-i-Deŝt ŝajnis al mi vere rare agrabla loko. Sur ŝtonriĉa alta monteto staris duonronda muro kun elstaranta sur ties posta flanko dikmalalta tureto. La finoj de la muro estis kovritaj supre per du masivaj volboj, apogitaj per dikaj kubaj sokloj. Inter la kuboj konserviĝis bela, arabstila portiko, sur kiu ankoraŭ restis spuroj de litera ora arabesko sur turkisa fono. Inter la tureto kaj la volboj en la grundo estis elfosita profunda funelo, tegita per tofo. La plej grandan parton de la funelo plenigis konkava malsupren regula marmora arko de astronomia kvadranto, falanta kaj denove leviĝanta per du strioj kun sulko inter ili. Sur la flankaj surfacoj de la arko estis elĉizitaj iaj signoj kaj gradoj. Paralele al la arko estis malsuprenirantaj malgrandaj, diligente elĉizitaj ŝtupetoj.

La profesoro ne longe restis en la observatorio.

— Ĉi tie ni jam ĉion esploris, — diris li al mi. — Nun la loko de nia laboro estos jen tie. — Kaj li svingis la manon al la fino de la dekstra alo de la muro, apud kiu staris restaĵoj de ruiniĝintaj volboj kaj maldika akrigita tureto. — La konstruaĵo por astronomiaj observoj, kiel vi vidas, bone konserviĝis. Nu, certe, la bronzaj partoj de la arko de la kvadranto kaj aliaj instrumentoj jam antaŭlonge estas disŝtelitaj, jam en la tempo de la mongola invado. Kaj tie, kie ni daŭrigos la esploradon, verŝajne, estis konservejo de instrumentoj, stelaj mapoj kaj libroj, kaj eble, ankaŭ loĝejo de astronomoj. Parto de la konstruaĵo estas elĉizita en roko. Tie estas iaj pasejoj, putoj kaj subteraĵoj, kies destinon ni ankoraŭ devas esplori. La supra superkonstruaĵo falis, amasoj da ŝotro kaj sablo obstrukcas la malsuprajn pasejojn, kaj ĝis nun mi ne havas klaran imagon pri tiu konstruaĵo. Ĝi pli similas al malgranda fuorto, ol al observatorio... Nu, do, ni komencu... — Kaj kun tiuj vortoj la profesoro plonĝis sub la volbon, surŝutitan de polvo kaj kovritan de sekiĝinta herbo.

Ni ĉiuj triope sekvis lin.

En duonmallumo de la kvadrata ejo sub la volbo estis agrabla malvarmeto. Mi armis min per instrumento, simila al plugpioĉo — ketmeno — kaj laŭ indikoj de la profesoro komencis forŝoveli obstrukcon el tero kaj ŝtonaj rompopecoj, kreiĝintaj pro enfalo de la sekva volbo. Mi penis plenforte; ŝvito ruliĝadis de mi per grandaj gutoj, kaj amasoj de grundo, deĵetita de mi, senĉese kreskadis ĉe ambaŭ flankoj de la kamero. La profesoro, tre kontenta, ordonis al mi ripozi kaj mem prenis la ketmenon. Poste fosadis Tanjo, kaj denove mi. Tiel ni fosadis en ŝvito kaj polvo ankoraŭ longe, ĝis finfine penetris en malaltan vastan kelon, apenaŭ prilumitan tra fendoj en ŝtonoj sub la volboj, supre. Atenton de la profesoro kaj Tanjo tuj altiris iaj platetoj el glata ŝtono, amase kunmetitaj en angulo. Por mi en tiu malhela malplena kelo estis nenio interesa, mi komencis pririgardi aliajn najbarajn ejojn. Fende mallarĝaj pasejoj sen pordoj estis kunigantaj ankoraŭ tri kelojn kun altaj, kontraste al la unua, plafonoj. Ĉiuj ili estis tute malplenaj, nur en la fino de la dua ejo elstaris per dika cilindro ia konstruaĵo el dense kunmetitaj grizaj ŝtonoj. Laŭ la ekstera surfaco de la cilindro alten spiralis mallarĝa falinta ŝtuparo, kies supro malaperis en ĥaoso de rompopecoj, surŝutintaj kvadratan lukon. En la malsupra parto de la cilindro nigris nanaj fenestretoj, penetri en kiujn ne povus eĉ rato. Mi enrigardis en unu el ili kaj longe fiksrigardadis al mallumo, ĝis al mi ŝajnis, ke mi vidas ian malfortan rebrilon. Mi ekrigardis denove kaj ree ekvidis apenaŭ rimarkeblan lumon. Mi vokis la profesoron. Li sendezire deŝiris sin de la pririgardado de la platetoj kaj sekvis min. Mi atentigis lin pri la cilindra konstruaĵo, sed la profesoro esprimis nenian intereson.

— Rigardu, Tanjo, — diris li al la junulino, irinta poste, — tio estas la soklo de la ekstera tureto, tiu, kiu similas minareton. Nur ĝi sola restis: ĝi estis konstruita el firmega diabazo.

Al mia rimarko pri io brilanta interne la profesoro respondis:

— Nu, kio tie povas esti? Iu kahela plateto enfalis. Sur la tureton oni leviĝadis laŭ la ekstera ŝtuparo, kaj la vakuo interne estas nur por ŝparo de konstrumaterialo, internen ne estas pasejo.

Li ekiris reen, sed subite haltis:

— Ehe! Jen tio estas vere grava!

Kaj la profesoro almontris enfalintan mureton de la kelo trans elstaraĵo de la fendosimila pordo. El sub la falaĵo videblis ŝtupo — evidente, komenco de ŝtuparo, irinta ien malsupren.

— Vidu, Tanjo, mi diris al vi, ke devas esti ankoraŭ tria etaĝo, la plej malsupra. Tio estas la unua pasejo malsupren, kiun ni sukcesis trovi. Do, ĉi tie ni fosu. Kioma horo estas, Ivano Timofejeviĉ? — rekonsciiĝis la profesoro.

— Baldaŭ estos la kvina.

— Nu-nu! Jen kial mi tiel deziras manĝi! Ni iru rapide.

Supre nin renkontis seka varmego kaj blindiga lumo. Post la mallumo sub la volboj en la okuloj aperis makuloj. Mi lasis Tanjon kaj la profesoron iri antaŭen kaj haltis, por pli bone pririgardi la lokon de sur la alto de la observatoria tubero. Sur la glata placeto maldekstre de la tubero staris du niaj tendoj. Kaj la tubero kaj la placeto situis sur la plata pinto de larĝa kupolsimila monteto. Tiu monteto altis meze de grupo el ok samaj montetoj, kovritaj de maldensa kaj malmola herbo, tute ne simila al gaja verda herbeto de nia nordo. Tra ĝia vila kovraĵo videblis angulaj elstaraĵoj de nigraj ŝtonoj, surŝutitaj de malsubtila sablo. La ŝtonoj, kiuj elstaris el sub la maldika grunda kovraĵo sur tiu monteto, kie staris la observatorio, havis alian, pli helan koloron. Tial la tubero de la observatorio sufiĉe kontraste distingiĝis per koloro inter siaj ceteraj nigraj fratoj.

La naŭ montetoj alpremiĝis sur la rando de la senfina, iom post iom malaltiĝanta suden ebenaĵo, kaj okcidente, dekstre, preskaŭ ĉe la horizonto mem, vidiĝis denta strio de foraj neĝaj montoj. En la sama flanko la ebenaĵon estis trairanta mallarĝega, ŝtale brilanta sinua rubando; la rivereto, kuranta de sur la montoj, estis ĉirkaŭiranta la monteton de la observatorio kaj, deflankiĝante orienten, estis perdiĝanta en la sabloj. Ĉirkaŭ la observatorio, malsupre, sterniĝis la flava stepo, makulita de arbustetoj de arĝenta artemizio kaj bluaj dornarbustoj. Malproksime, norde, la stepon borderis ĉe la rando de la sabloj malhela rubando de saksauloj.

Kvieto, vasto, pura montara aero, bluo de peza ardo super la kapo...

Kiel sukcese aranĝiĝis la sorto, veniginta min ĉi tien! Kaj kion ankoraŭ bezonas mia animo? Ĝoja sento de paciĝo kun mi mem, kun la naturo kaptis min.

— Ivano Timofejeviĉ, — aŭdiĝis krio de Vjaĉjo, la frato de Tanjo, — venu tagmanĝi!

— Kien vi malaperis? — renkontis min Tanjo per demando. — Kaj mi bonege banis min kaj al vi deziris proponi. Ni nun tagmanĝos, kaj la baniĝon ni prokrastu ĝis la vespero.

Post la tagmanĝo kaj negranda ripozo ni denove iris elfosi la ŝtuparon, trovitan de la profesoro. Ĝi estis foriranta en larĝan kavon, elĉizitan en sabloŝtono kaj ĝissupre plenigitan per ĉiaspeca rubo. Laŭ tio, kiel malrapide iris la laboro, estis klare, ke necesos kelkaj tagoj da niaj komunaj penoj, por elfosi la ŝtuparon.

Fininte la laboron, planitan por hodiaŭ, mi rememorigis al Tanjo ŝian promeson. Ŝi kondukis min laŭ mallarĝa pado laŭlonge de la rivera bordo al la bazo de la dua monteto. Mi silente iris post ŝi, aŭskultante egalmezuran bruon de rapida akvo, diseriganta la sunan lumon en rapidaj fluetoj. Ĉe la turniĝo de la rivereto Tanjo haltis.

— Vi sidu ĉi tie, atendu min. Mi kaj Vjaĉjo faris digon, tial ĉi tie akvo profundas ĝis la zono.

Tanjo kaŝiĝis trans elstaraĵo de la bordo, kaj mi ekkuŝis sur malmola herbo, submetinte la vizaĝon al malforta blovado de vento. La lirlado de la rivereto dormetigis min.

— Ĉu vi ekdormis? Venu tuj. Kiel bonege!

Freŝa, gaja Tanjo staris antaŭ mi — senriproĉa belo de juneco, amikanta kun la akvo kaj la suno. Mi salte ekstaris kaj malleviĝis sub la altan bordon, kie mi trovis malgrandan akvobaraĵon kontraŭ nana sabla plaĝo. Du kurbiĝintaj arbetoj, kiel sentineloj, estis gardantaj tiun ĉi praan bankuvon flanke de la malalta dekstra bordo. Mi rapide adaptiĝis bani min kuŝe, luktante kontraŭ premo de malvarma akvo. La sinbanado bonege freŝigis min. Ĉe la tendo nin jam atendis la profesoro kaj Vjaĉjo kun teo.

— Kiel plaĉis la baniĝo? — demandis la profesoro. — He, ni elprovu la geologon! Ĉu vi nenion rimarkis en la rivereto? Ĉu ne? Nu, kara mia majoro, vi militis iom kaj jam ĉion forgesis! Antikva nomo de tiu ĉi rivereto, konserviĝinta en analoj, estas «Ekik», kio signifas karneolon. Kaj en rulŝtonetoj de la fluejo fojfoje troveblas ruĝaj ŝtonetoj. Ĉe okazo rigardu.

La elfosado de la malsupra etaĝo evidentiĝis pli malfacila, ol ni atendis. La irinta oblikve malsupren kavo ĉiam enfaladis per ŝutiĝanta grundo kaj ŝotro. Mi laboris jam kvar tagojn ekde mateno ĝis malfrua vespero. La muskolojn plenigis nova forto. Kvazaŭ el nekonataj por mi mem anguloj de la animo leviĝadis novaj, freŝaj, kiel printempa verdaĵo, sentoj — same senfine kvietaj kaj helaj, kiel la ĉirkaŭanta naturo. Certa vivĝojo posedis min: mi preskaŭ forgesis pri laco kaj malkontento. La korpo, ĝuste kiel tio devas esti ĉe ajna tute sana homo, ne ekzistis por mi, per nenio sciigante pri si, krom per ĝuo pro superflua vivenergio. Nun mi malkomponas tiujn sentojn al apartaj elementoj, sed tiam tio estis alie kaj esprimiĝis, propre, en la sento de akrigita admiro pri la loko, kie situis la ruinoj de Nur-i-Deŝt. Mi rompadis la kapon, penante kompreni la sekreton de la ĉarmo de la dezertaj ŝtonriĉaj montetoj kaj de la malgajaj ruinoj en la varmega ringo de la stepo kaj la sabloj. Mi dividis miajn impresojn kun Tanjo kaj la profesoro. Ili konsentis kun mi.

— Mi, verdire, nenion komprenas, — diris Mateo Andrejeviĉ. — Mi scias nur, ke mi neniam tiel bone fartis, kiel ĉi tie.

— Ne sufiĉas diri «bone», — subtenis Tanjo. — Min, ekzemple, troplenigas hela ĝojo. Al mi ŝajnas, ke tiu antikva observatorio estas templo... nu, mi ne povas tion klare esprimi... de la tero, de la ĉielo, de la suno kaj de io ankoraŭ nekonata kaj belega, nekapteble dissolviĝanta en libera vasto. Mi vidis multajn ege pli belajn lokojn, sed neniu el ili havas tian potencan ĉarmon, kiel tiuj ĉi, ŝajne, indiferentaj ruinoj...

Ankoraŭ unu labora tago finiĝis jam kiam estiĝis mallumo, sed dormi mi ne deziris.

Venis nokto. Ni ekkuŝis ĉe la fajro. En la zenito de la nigra kupolo super ni lumis blua Vego; okcidente, kiel striga okulo, fajris ora Arkturo. La stela polvo de la Lakta Vojo brilis per arda arĝento.

Jen tie, malalte super la horizonto, lumas ruĝa Antareso, kaj dekstre apenaŭ videblas malbrila Sagitario. Tie kuŝas la centro de la monstra stela rado de la Galaksio — la centra «suno» de nia Universo. Ni neniam vidos ĝin — giganta kurteno da nigra substanco kaŝas la akson de la Galaksio. En tiuj sennombraj mondoj, verŝajne, same ekzistas vivo, fremda, diversa. Kaj tie loĝas similaj al ni estaĵoj, posedantaj la potencon de la penso, tie, en la neatingebla foro... Kaj mi ĉi tie, nenion suspektante, rigardas al tiuj mondoj, sopirante, emociite de malklara antaŭsento de la venonta granda sorto de la homa gento. La granda, jes, kiam ni sukcesos venki la malhelajn bestajn fortojn, ankoraŭ regantajn sur la tero, stulte, brute detruantajn, neniigantajn valoregajn konkerojn de la homa penso kaj revo.

— Ĉu vi dormas, Ivano Timofejeviĉ? — aŭdiĝis la voĉo de la profesoro.

— Ne, mi rigardas al la steloj... Ili ĉi tie estas iaj speciale helaj kaj proksimaj.

— Jes, la observatorio estis konstruita racie; ĉi tie estas neordinara travidebleco de la aero. Tamen, preskaŭ en ĉiuj lokoj de Meza Azio estas travidebla kaj intensa ĉielo. Ne vane la lokaj popoloj estas bonaj observantoj de la steloj. Ĉu vi scias, la kirgizoj nomas la Polusan stelon Arĝenta najlo de la ĉielo. Al tiu najlo estas alligitaj tri ĉevaloj. La ĉevalojn eterne persekutas ronde kvar lupoj kaj neniel povas atingi. Kaj kiam ili atingos, okazos la fino de la mondo. Ĉu tio ne estas poezia bildo de la rotacio de la Granda Ursino?

— Tre bone, Mateo Andrejeviĉ! Mi memoras, mi legis ie pri la ĉielo de la Suda hemisfero. Alte, kie brilas la Suda Kruco, en la Lakta Vojo troviĝas hela stela nubo, kaj apud ĝi estas absolute nigra makulo — grandega amaso da malhela substanco en formo de piro. La unuaj marvojaĝantoj nomis ĝin la Karba Sako. Do, antikva aŭstralia legendo nomas tiun makulon oscedanta kavo — abismo en la ĉielo, kaj alia legendo diras, ke tio estas enkorpiĝo de la malbono en aspekto de la aŭstralia struto emuo. La emuo kuŝas ĉe piedo de arbo el la steloj de la Suda Kruco kaj embuskas didelfon, saviĝantan sur la branĉoj de tiu arbo. Kiam la didelfo estos kaptita, tiam venos la fino de la mondo.

— Jes, ŝajnas, ke nur la animaloj estas tute malsamaj, — pigre diris la profesoro.

— Bonvolu klarigi al mi, Mateo Andrejeviĉ, kiu kaj kiam kreis Nur-i-Deŝt-on, tiun «racie konstruitan» observatorion, kaj kial ĝi estas en tia dezerta loko?

— Ĉi tie laboris ujguraj astronomoj, disĉiploj de arabaj saĝuloj. Nu, kaj la loko ja iĝis dezerta nur post la mongola invado. Ĉi tie ĉirkaŭe estas ruinoj — spuroj de loĝejoj. Antaŭ sepcent jaroj ĉi tie, sendube, estis riĉa, multe loĝata loko. Por konstrui tian observatorion, necesas multe scii kaj multe scipovi.

La parolo de la profesoro interrompiĝis. Io okazis. Mi unue ne komprenis, kio nome. La dua skuo sentigis nin, kiel ŝanceliĝis la tero sub ni, — kvazaŭ sur la surfaco trairis ŝtona ondo. Preskaŭ samtempe ni ekaŭdis foran murmuron, kvazaŭ elirantan el profundo sub niaj piedoj. La manĝilaro en la kesto tintis, brulaĵoj en la fajro disfalis. La skuoj sekvadis unu la alian.

Ĉio finiĝis same neatendite, kiel komenciĝis. En la veninta silento aŭdeblis, kiel ruliĝas sur la deklivoj malkvietigitaj ŝtonoj kaj io ŝutiĝas en la ruinoj de la observatorio.

Matene, tuj post kiam ni venis al la loko de la ĉiutaga laboro, nin renkontis neatenditaj ŝanĝoj, kaŭzitaj de la nokta tertremo. La grunda obstrukco, subfosita malsupre ĉe la maldekstra flanko, falis, nudiginte en la dekstra muro neprofundan niĉon, konturitan per akrigita pintarko. En la profundo de la niĉo el sub polvo kaj algluiĝintaj terbuloj vidiĝis ŝtona plato kun elĉizita sur ĝi tute nekomprenebla por nekutima rigardo plektaĵo de signoj de la araba kufa skribo. Ĝojigitaj de la trovaĵo kaj samtempe ĉagrenitaj de la nova ŝtopiĝo de la ŝtuparo, ni rapide purigis la surskribon, kiu tiom da jarcentoj estis kaŝita sub seka kaj polva tero. Sur la glata blueta plato la literoj estis enprofundigitaj kaj kovritaj per io simila al glazuro de tre bela oranĝa koloro kun verda brilo. Tanjo kaj la profesoro komencis deĉifri la surskribon, kaj mi kun Vjaĉjo denove okupiĝis pri purigo de la ŝtuparo.

Mateo Andrejeviĉ disetendis la ŝultrojn kaj brue suspiris:

— Bedaŭrinde, nenio grava! Tamen, estas konfirmo de informoj, konserviĝintaj en la historio. La surskribo diras, ke laŭ ukazo de iu en iu jaro, en la monato Kovus... ĉu tio estas Sagitario en la araba, Tanjo?

— Jes.

— Do, en novembro estis finita konstruado en la loko Nur-i-Deŝt, apud rivereto Ekik sur monteto... kio estas tio, Tanjo?

— Mi ne tute komprenas la nomon — io simila al Lumanta kaliko.

— Kia poezio! Sur la monteto de Lumanta kaliko, sur la loko de malnova elterigejo de la reĝa farbo... A ha, tio estas laŭ via fako, majoro. Kie do estas spuroj de elterigado kaj kion oni povis elterigi ĉi tie?

— Mi ne scias, mi rimarkis nenian elterigejon.

— Do ĉu vi iam estis geologo? — ŝerce indigniĝis la profesoro.

— Atendu, Mateo Andrejeviĉ. Jen, kiam mi trafosos por vi la ŝtuparon, tiam forpermesu min por vagi dum kelkaj horoj. Eble, ankaŭ la geologo taŭgos. Ja mia ĉiutaga itinero estas nur unu: la rivereto — la kelo, la rivereto — la tendo.

— A ha! — ekridis la profesoro. — Vi gustumis la laboron de arĥeologo: ĉiam la nazo estas al la tero... Sed vi ja pravas: indas deklari ripoztagon. Morgaŭ ni ne fosos — vagu, esploru. Tanjo, certe, okupiĝos pri lavado... Ĉu ne? Sed pri kio? Ĉu same vagos, lernos geologion? Hm!..

— Kaj kio estas poste en la surskribo, Mateo Andrejeviĉ? — interrompis mi la profesoron.

— Kaj poste sekvas: por memoro de la granda afero estas farita tiu ĉi surskribo kaj enmasonita antikva vazo kun priskribo de la konstruaĵo.

— Sed, profesoro, ja trovo de la vazo havus grandan signifon por esploro de la observatorio, ĉu?

— Certe. Sed kie ĝi estas enmasonita, ne estis indikite. Estas klare, ke en la fundamento. Kiel ni ĝin trovu? Eĉ la ŝtuparon trafosi ni ne povas.

* * *

Matene mi petis de Vjaĉjo plumberpafilon, esperante paffaligi ian ĉasaĵon. Akompanataj de mokaj salutoj de la profesoro, mi kaj Tanjo ekiris ĉirkaŭ la montetoj de Nur-i-Deŝt. Evidentiĝis, ke neniu el la anoj de la malgranda ekspedicio deiradis malproksime de la ruinoj — la laboro postulis tutan tempon. La tago estis rare arda kaj kvieta, eĉ eta blovo ne forpeladis sekan varmegon, irantan de la ŝtonplena grundo. Ni longe iradis sur la montetoj, grimpante sur la deklivoj, ĝis senfortiĝis pro soifo. Tiam ni malleviĝis al la rivereto, sattrinkis kaj komencis vagi nudpiede laŭ la fluejo. Grandaj ŝtonetoj disglitadis sub la piedoj. En la travidebla akvo inter nigraj kaj grizaj rulŝtonetoj fojfoje akre kontrastis diverskoloraj, glatigitaj de la akvo pecetoj de opalo kaj kalcedono. La ĉasado al belaj ŝtonoj absorbis nin ambaŭ, kaj, nur kiam la piedoj tute rigidiĝis pro malvarmo, ni eliris sur la bordon kaj komencis varmigi nin sur la varmaj ŝtonoj, okupiĝante pri specigado de la ĉasakiro.

— La ruĝajn metu ĉi tien, Tanjo. Tio estas karneolo — ŝtono, kiun oni tre alte taksis en la antikveco, ĝi kvazaŭe havis kuracan forton.

— Da ruĝaj estas plej multe. Kaj jen rigardu, kia ĉarmaĵo! — ekkriis la junulino. — Ĉu tio estas via trovaĵo? Diafana kaj ŝanĝbrila, kiel perlo.

— Hialito, la plej valora speco de opalo. Vi povas fari el ĝi broĉon.

— Mi ne ŝatas broĉojn, ringojn, orelringojn — nenion, krom braceletoj. Sed se vi ĝin donacos al mi simple sen celo... dankon... Kaj por kio vi prenis tiujn tri ŝtonojn — malhelajn, malbonajn?

— Ho ne, Tanjo! Ĉu eblas tiel kalumnii mian plej bonan trovaĵon? Rigardu. — Kaj mi mergis la modestaspektan blankan rulŝtoneton en la akvon. La ŝtono iĝis diafana kaj ekludis per bluetaj ŝanĝbriloj.

— Kiel bele! — miris la junulino.

— A ha, la malbela ŝtono iĝis magia. Ĝin oni en la antikveco ja opiniis magia. Tio estas hidrofano, alie nomata «okulo de la mondo». Ĝi estas tre pora kaj tial en la seka stato ĝi estas nediafana. Tuj kiam la porojn plenigas akvo, ĝi iĝas diafana kaj tre bela. Ĉio ĉi estas specoj de kvarco; estas ankoraŭ multaj specoj de diversaj koloroj, valoro kaj belo.

— Kion do al vi donis la hodiaŭa ekskurso? — demandis Tanjo.

— Nun mi konas la konstruon de tuta tiu ĉi loko. Tamen, ĝi evidentiĝis ne interesa: antikvaj granitoj kaj tavolo da nigraj kvarcitoj, trapenetrita de vejnoj da kvarco. La monteto, sur kiu staras la observatorio, iomete diferencas disde la aliaj: ĝin konsistigas iaj tre densaj vitroidaj kvarcitoj. La belaj ŝtonoj en la rivereta fluejo restis post erozio de kvarcitoj — en vejnoj, malplenaĵoj kaj surfluaĵoj en fendoj, verŝajne, estas sufiĉe multe da kalcedono kaj opalo.

— Kaj kie do estas la elterigejo, pri kiu diras la surskribo?

— Mi plu ne scias. Vi ja mem vidis, — nenie estas eĉ eta spuro. Eble, ĝi estas kaŝita sub la ruinoj de la observatorio.

— Malbone! Denove Mateo Andrejeviĉ mokos... — konkludis Tanjo. — Tempas reveni. Vidu, la suno subiras. Ja ni venos en mallumo.

Sur la ruĝa lumo de la sunsubiro la rondaj ŝultroj de la montetoj elstaris kiel kontrastaj siluetoj. La plena malesto de vento substrekis sensonan silenton de la ĉirkaŭaj sabloj. Kiam ni atingis la monteton de la observatorio, ĉe la okcidenta flanko jam estingiĝis lastaj rebriloj de la vesperruĝo.

La ruinoj, apenaŭ distingeblaj ĉe la stela lumo, renkontis nin per silento. Nur malgranda orelstrigo ie malproksime estis eliganta sian melodian krion. Nokte ĉi tie estis malafable; malklara sento de danĝero ekkaptis nin, kaj ni ekiris ŝtele kaj flustrante, kvazaŭ timante veki ion dormantan inter la mornaj muroj.

Subite mi eksentis, ke la taga laco ien foriras, cedante la lokon al vigleco. La seka, senmova aero, malgraŭ varmo, eligata de la varmigitaj muroj, ŝajnis neordinare freŝa. Agrabla, apenaŭ sentebla pikado fojfoje trakuradis la haŭton.

— Mi tute ne laciĝis, — flustris al mi Tanjo, alŝoviĝante tiel proksime, ke ŝi preskaŭ tuŝis min per la ŝultro. — Ĉi tie estas io en la aero.

— Jes, mi dirus, ke la aero estas kvazaŭ apud dinamo. Tuŝu viajn harojn, Tanjo: ili ŝajne tro lanugiĝis.

Tanjo pasigis la manon laŭ la haroj, penante glatigi ilin, kaj multegaj etaj bluaj sparkoj aperis sub la fingroj.

— Kvazaŭ antaŭ fulmotondro, — diris Tanjo, — sed la ĉielo estas serena kaj sufokeco tute ne senteblas, male...

— Strange. Entute en tiu ĉi loko estas multe da neklarigebla... — komencis mi kaj subite ekvidis malfortan verdetan lumon, glitintan ie en la breĉo de la muro.

Ni jam estis alirantaj al la ĉefa konstruaĵo kun la kvadranta arko. Mi fiksrigardis kaj rimarkis, ke per apenaŭ videbla rebrilo lumas kelkaj literoj de la surskribo sur la interna mureto de la portiko.

— Rigardu, Tanjo! — Mi alkondukis mian kunulinon al la falinta parto de la muro.

En la netravidebla mallumo de la volboj klare vidiĝis sinuoj de la literoj, konturitaj de verd-flava lumo.

— Kio do estas tio? — emociite flustris la junulino. — Ĉi tie ĉirkaŭe estas multaj surskriboj, sed ili ja ne lumas.

— Ĉiuj tiuj surskriboj estis faritaj per oro. Ĉu tiel, ŝajne?

— Prave, — konfirmis Tanjo.

— Kaj tio ĉi... Unu minuton...

Mi singarde englitis en la portikon kaj bruligis alumeton. La enigma lumo momente malaperis. La kaduka muro blinde ekstaris antaŭ mi. Tamen mi sukcesis rimarki restintan pecon de kahelo, kovritan per glata glazuro, kun skribitaj sur ĝi oranĝ-verdaj literoj.

— Tio ĉi estas farita ne per oro, sed per la sama emajlo, kiel ĉe la ŝtuparo en la kelo.

— Ni tuj iru rigardi! — vigle proponis la junulino.

— Ni iru, — konsentis mi kaj demandis: — Ĉu vi iam estis nokte en la observatorio, vi aŭ la profesoro?

— Ne, neniam.

— Tiuokaze jen kio, ni iru unue en la tendaron — sed diru dume nenion al la profesoro, — ni vespermanĝu kaj, kiam ĉiuj ekdormos, daŭrigu la esploron, se vi deziras. Kaj se vi laciĝis, do mi sola okupiĝos.

— Kia laco, pri kio vi parolas? Ĉio estas tiel mistera, interesa!

— Bonege. Sed memoru, Tanjo: eĉ vorton ne diru al la profesoro. Mi mem ankoraŭ nenion komprenas, sed, se ni trovos ian klarigon, tio estos por Mateo Andrejeviĉ matena surprizo!

La varma firma mano de la junulino kunpremis la mian. Ni rapide malleviĝis de la monteto al la placeto, sur kiu kiel kutime brulis negranda fajro. Grumblinte al ni pro la malfruiĝo al la vespermanĝo, la profesoro komencis pridemandi min pri rezultoj de la ekskurso. Ĝuste kiel atendis Tanjo, bonkoraj mokoj de la profesoro ŝutiĝis sur mian kapon, apenaŭ Mateo Andrejeviĉ eksciis, ke mi ne sukcesis trovi spurojn de elterigado de farboj.

— Bone, mi prefere ne demandu, kion vi trovis en mallumo kune kun Tanjo... Nu-nu, ne koleru! Montru viajn ŝtonetojn... Kiel multe da karneolo! Probable, se vi laborus kelkajn tagojn, vi kolektus tutan sakon. Nun karneolon oni malalte taksas: jen ankoraŭ unu el multaj ekzemploj de forgesita dum jarcentoj saĝeco de homa sperto. Antaŭe en tuta Proksima Azio tiun ŝtonon oni taksis egale kun plej bonaj juvelaĵoj. El ĝi oni faradis braceletojn, kolierojn, agrafojn. Kaj oni kredis, ke karneolo gardas homon kontraŭ multaj malsanoj. Kaj la plej interesa afero estas tio, ke, kiel evidentiĝas, tiu kredo estas io pli granda, ol simpla superstiĉo. Mi antaŭnelonge eksciis... — La profesoro eksilentis, penseme pririgardante la ruĝan ŝtonon ĉe la lumo de la fajro.

— Kion vi eksciis, Mateo Andrejeviĉ, rakontu, — petis Tanjo.

— Ja tre simple: medicinistoj komencas provi kuracadon per karneolo. Evidentiĝas, ke ĝi preskaŭ ĉiam havas radioaktivecon, malfortan, eblas diri — preskaŭ nulan, egalan al la sumo de la radioaktiveco de la homa organismo. Sed ĝuste tial, ke da radiumo en karneolo estas nur mizeraj spuroj, ĝi efikas bone al la nerva sistemo, restarigante en ĝi ian ekvilibron, ŝajne, — mi ne scias ĝuste.

Ĉu «radiumo»? Min trapikis malklara diveno, kaj en la kapo kirle ekturniĝis pensoj pri elektraj malŝargoj, lumantaj surskriboj, oranĝ-verdaj farboj. Mi malpacience saltleviĝis, sed tuj ekregis min kaj haste elprenis cigaredojn.

— Kio okazis al vi, kvazaŭ io vin pikis, Ivano Timofejeviĉ? — mire demandis la profesoro. — Ŝajne, jam tempas dormi. Morgaŭ frumatene ni ekokupiĝos — eble, fospurigos la enirejon. Vi agu kiel vi deziras, kaj mi kun Vjaĉjo iras dormi.

Mi kaj Tanjo restis duope. Mi nerve fumis, atendante, kiam la profesoro ekdormos kaj mi povos preni kandelojn por nokta esploro de la sekreto de la observatorio Nur-i-Deŝt.

Finfine Tanjo elprenis du kandelojn, kaj mi eltiris el amaso de instrumentoj pezan rompobaskulon.

— Por kio tion? — miris la junulino.

— Ĝi taŭgos. Eble necesos defaligi ŝtonon, elrompi ian platon...

Malsupre, en la ŝtonaj keloj, regis tutplena obskuro. Laŭ la bone konata vojo ni iris palpe, ne bruligante lumon. Ni turnis nin dekstren, en la fendan enirejon, atingis la ŝtuparan niĉon. Tanjo ekkriis: la granda tabulo tre malforte, sed klare lumis per la interplektaĵo de la kufaj literoj. Sama orkolora lumanta strieto iris laŭ la elstaraĵo de la ŝtupara arko.

— A ha, mi komprenas, — pensis mi laŭte, — ĉi tie tage estas malmulte da lumo...

— Kaj kio do? — malpacience demandis Tanjo.

— Ne demandu min nun, ĝis mi solvos la tutan problemon. Ni iru supren, al la kvadranto. Probable, ni renkontos ankoraŭ restaĵojn de lumantaj surskriboj... Stop! Donu kandelon. Ni rigardu ĉi tien.

Mi rememoris la enigman rebrilon ene de la soklo de la astronomia turo, viditan en la unua tago, kaj decidis provi penetri en la soklon. Mi komencis singarde elrompi per la rompobaskulo ŝtonbrikon, firme kungluiĝintan kun la ceteraj, super mallarĝa ventola fendo. Cedante al miaj persistaj penoj, la ŝtono ekŝanceliĝis. Mi premis pli forte kaj, ŝirinte la ŝtonon al mi, elprenis ĝin el la masonaĵo. La dua deapartiĝis pli facile. Kreiĝis aperturo, sufiĉa por enŝovi la kapon kaj la manon kun la kandelo.

La kandela fajro prilumis la malvastan internon de la turo, rondan, forirantan malproksime en mallumon. Maldekstre, kontraŭ la truo, trabatita de mi, troviĝis larĝa ĉirkaŭĉizita ŝtono, kaj sur ĝi, kovrita de densa polvo, staris granda larĝgorĝa vazo, malklare briletante per sia polvokovrita glazuro. Eĉ por mia rigardo la formo de la vazo estis antikva.

— Vazo, Tanjo, vazo! — ekkriis mi kaj cedis al la junulino la lokon ĉe la breĉo.

— Ne eblas trarampi. Kiel ni ĝin prenu? — demandis ŝi, subpremante ĝojan suspiron.

— Atendu.

Inspirita de la trovo, mi rapide venkis ankoraŭ du ŝtonojn. Tuj kiam mi penetris internen de la turo, mi haste retiriĝis: dekstre kaj malantaŭ la ŝtono, sur kiu staris la vazo, oscedis mallumo de puto. En la puton iris mallarĝaj ŝtupoj, spiralantaj ĝis ia elstaraĵo de la interna parto de la tureto. Mi transdonis la vazon al la junulino tra la breĉo kaj diris:

— Atendu min, Tanjo. Mi malsupreniros.

— Ne, ne, mi sekvos vin: kiu scias, kio estas tie... — Ŝi eksilentis, konfuziĝinte.

Niaj okuloj renkontiĝis, kaj mi... Nu, unuvorte, mi malleviĝis, apogante sin per la manoj al la muroj de la puto, kaj helpis al Tanjo, kiu sekvis min.

La puto estis neprofunda. Tamen, ĝi evidentiĝis tute ne puto, sed malglata, iomete oblikva pasejo, elĉizita en roko. Malvarmo kaptis nin tra la malpezaj vestoj. Sed tio ne estis malvarma, stagninta aero de subteraĵo — pura kaj freŝa, ĝi similis al ozonriĉa aero de montaj pintoj. Sur kelkmetra profundo la pasejo larĝiĝis en neregulan grandan kavernon kun malglataj muroj, kovritaj de mallarĝaj, diversdirektaj sulkoj. Mi jam sciis, kion mi serĉu: ie en fendoj de silikaj skistoj kaj kvarcitoj, sur fundoj de la sulkoj restis negrandaj okraj filmoj de citrone flava kaj oranĝa koloroj.

— Jen la elterigejo de farboj, Tanjo! Sed la farboj ja estas ne simplaj.

Ni leviĝis supren. Ne aŭskultante protestojn de Tanjo, mi faris sakrilegion — ekportis la vazon, ne atendante la tagon. Firme alpreminte al la brusto la pezan vazon, mi singarde paŝadis, timante stumbli. Apud la portiko ni lasis la valoran trovaĵon kaj malrapide ĉirkaŭiris la tutan konstruaĵon. Mi evidentiĝis prava: ankoraŭ en kelkaj lokoj ni trovis lumadon de iaj signoj. Lumantaj streketoj estis ankaŭ sur la kvadranta arko.

Malleviĝinte al la rivereto, ni singarde demetis la kovrilon de la vazo. En ĝi estis nenio, krom polvo. Tiam ni ĉirkaŭlavis la vazon ekstere kaj sensone alportis ĝin en la tendon, metis ĉe la litkapo de la profesoro, anticipe ĝuante, kiel li estos mirigita kaj afekciita matene.

— Nu, kaj nun rakontu! — flustris al mia orelo Tanjo. — Mi tutegale ne dormos, antaŭ ol ekscios.

Deirinte de la tendo, ni eksidis sur la bordo de la rivereto, kun melodia lirlado kuranta en la malhelan stepon.

— Ĉio, kiel evidentiĝis, estas tre simpla, Tanjo: ĉi tie ekzistas kuŝejo de uraniaj ercoj kaj, sekve, ĉeestas radiumo. Tiuj flavaj makuloj estas uraniaj okroj. Ili estas uzataj en ceramiko por produktado de tre firma glazuro kun intensaj kaj puraj koloroj: oranĝa, flav-verda, oliva. Uraniaj ercoj renkonteblas en surfluaĵoj, en fendoj de kvarcitoj kaj estis jam en la antikveco tute elprenitaj, sed radiumo — radiumo! — ekster uranio, probable, estas dissemita en mizera kvanto en silika maso de helaj kvarcitoj. Kaj mi pensas, ke la tuta monteto de la observatorio, konsistanta el tiuj kvarcitoj, eligas la emanaĵon de radiumo. La kvarcitoj, verŝajne, estas malforte radioaktivaj. Saloj de radiumo, miksitaj kun aliaj mineraloj, donas neordinare firmajn lumantajn farbojn. Nun, speciale dum la milito, tiuj lumantaj farboj havas vastan aplikon. Evidentiĝas, ke ankaŭ la antikvaj astronomoj konis tiun sekreton, kaj, eble, la nomo mem «Nur-i-Deŝt» — «Lumo de dezerto» estas same ligita kun la strangaj fenomenoj en la observatorio. Radiumo ĝis nun restas malmulte esplorita. Ni scias, ke ĝi jonigas aeron, akumulas elektron kaj ozonon, mortigas mikrobojn, sendanĝerigas venenojn. Nun mi komprenas, en kio estas la sekreto de la neordinare ĝoja efiko de tiu ĉi loko: la grandega maso da radioaktivaj kvarcitoj, ne kovritaj supre de aliaj petroj, kreas grandan kampon de malforta radiado, evidente, en la dozo, plej favora por la homa organismo. Rememoru, kion la profesoro diris pri karneolo. Kaj nun pro malesto de vento okazis pli multa, ol ordinare, akumuliĝo de la radiuma emanaĵo. Mi kaj vi tuj rimarkis tion nokte. Kia neatendita kaj interesa malkovro, ĉu vere? — Kaj mi metis mian manon sur la manon de la junulino.

— Jes, interese... — fremde diris Tanjo kaj rapide leviĝis. — Nu, necesas iri dormi, jam estas malfrue...

Iom konsternita de la subita malvarmeco de Tanjo, mi restis sur la bordo. Ĉiuj miaj pensoj turniĝis ĉirkaŭ la neatendita malkovro. Mi plu trovadis novajn kaj novajn faktojn por pruvo de mia diveno kaj ankoraŭ longe sidis en mallumo. Finfine mi implikiĝis en ĝangaloj de ĥemio kaj ektrenis min al mia lito...

Vekis min bruaj ekkrioj de la profesoro, vokanta nin ĉiujn. La vazo estis elportita al lumo. La arabesko de brilanta emajlo de velura verd-nigra koloro iris inter intensaj oranĝaj, brunaj kaj olivaj strioj. Tiajn belegajn tonojn de glazuro povis doni nur kombinaĵoj de uranio. Jen nova konfirmo de la nokta malkovro en la blindiga taga lumo!

Mi rakontis al la profesoro ĉiujn miajn konsiderojn. Indis vidi la ĝojan ekscitiĝon de la sciencisto! Mi aldonis, ke la radiuma radiado, eble, kontribuas al plia travidebleco de la aero rekte super la observatorio.

— Nu, pri tio vi, verŝajne, troigas, — kontraŭdiris la profesoro. — Kaj kio koncernas nian staton, do mi tute samopinias kun vi. Tiu ĉi loko estas ne nur la loko de lumo, sed ankaŭ la loko de ĝojo. Sed kial Tanjo hodiaŭ estas malgaja? Kio okazis?

— Ne, Mateo Andrejeviĉ, al mi nenio okazis...

Post dua pririgardo de la mino ni revenis al la laboro sur la ŝtuparo. Ĝis la fino de la tago ni sukcesis purigi negrandan aperturon, en kiun ĉiuj ni vice trarampis. Tie estis kelo el kelkaj kameroj. Mi ne scias, kion ĝi donis al la arĥeologo, sed, por mia rigardo, la kelo estis same malplena, kiel ĉiuj viditaj de mi antaŭe.

Sunsubira vento flugis super la stepo; rozkolora polvo nubis super ŝtala tapiŝo de artemizio. La profesoro kun Vjaĉjo iris antaŭe, kaj Tanjo en medito malrapidigis la paŝojn, postrestinte de ili. Mi atingis la junulinon kaj prenis ŝian manon.

— Kio al vi okazis, Tanjo? Vi ĉiam estas tia gaja, vigla, kaj subite... Al mi ŝajnas, vi ŝanĝiĝis por nia hieraŭa malkovro.

La junulino atente ekrigardis al mia vizaĝo...

— Mi ne scias, ĉu komprenos vi aŭ ne, sed mi diros... Nur-i-Deŝt vere estas la loko de ĝojo. Kaj mi pensis, ke tiu ĝojo estas en mi, pro mi, ke mi estas forta, libera, gaja. Tiam aperas vi... — la junulino stumblis, — severa, enprofundiĝinta en vin mem, brulvundita de la milita fajro. Kaj vi same iĝas hela, ĝoja... Kaj subite evidentiĝas, ke la kaŭzo de ĉio estas tiu radiumo — kaj nure... Sekve, se ne estus radiumo, — la voĉo de la junulino falis preskaŭ ĝis flustro, — ne estus ankaŭ la mirinda ĉarmo de tiuj tagoj en la antikva observatorio.

Tanjo forturnis sin, elŝiris la manon kaj ekkuris malsupren laŭ la monteta deklivo. Mi malrapide ekiris sekve de ŝi. Haltis, retrorigardis al la ruinoj Nur-i-Deŝt.

«Lumo de dezerto» — jes, sendube, tio estis lumo ankaŭ por la dezerto de mia animo. Ne forpasos, por ĉiam restos la ĝojo de la tagoj en la observatorio Nur-i-Deŝt!

...Kaj denove, kiel multfoje antaŭ tiam, estis estingiĝanta la fajro ĉe la tendoj, kaj apud ĝi sidis mi kaj Tanjo. Kaj apude estis radianta orecan lumon la antikva vazo, la lumanta kaliko de antaŭlonge forpasintaj, sed ne mortintaj homaj esperoj.

— Tanjo, kara, — parolis mi, — ĉi tie reviviĝis mia animo, kaj ĝi malfermiĝis... al vi. Kiu scias, eble, en estontaj sukcesoj de la scienco la influo de radioaktivaj substancoj al ni estos komprenita ankoraŭ pli profunde. Kaj kiu ĵuros, ke nin ne influas ankoraŭ multaj aliaj radioj — nu, almenaŭ la kosmaj. Jen tie, — mi ekstaris kaj levis la manon al la stela ĉielo, — eble, estas fluoj de plej diversa energio, elfluanta el la nigraj profundaĵoj de la spaco... partikloj de foraj stelaj mondoj.

Tanjo leviĝis kaj impete aliris min. En la helaj okuloj de la junulino reflektiĝis la cindra stela lumo.

En alto super ni, tratranĉante la lumajn nubojn de la Lakta Vojo, brilis la disetendita Cigno, streĉinte la longan kolon en eterna flugo al la estonteco.


1944





tarantaso — rusa kampara kaleŝo sur longa framo, malpligrandiĝanta skuadon (rim. de la tradukinto).
saksaulan — Saksaulo (haloksilono): genro de vegetaĵoj el la familio amarantacoj, arbustoj aŭ malgrandaj arbetoj (rim. de la tradukinto).
kufa skribo — speco de araba skribo, distingiĝanta per larĝigitaj kvadrataj konturoj de dense kunigitaj literoj.
la emanaĵon de radiumo — malnova nomo de radono (rim. de la tradukinto).