La Blanka Korno

(1944)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita:
25-sep-2011
Lastaj ŝanĝoj:
8-feb-2016


En la pala kaj arda ĉielo malrapide rondflugadis grifo.

Sen ajnaj penoj ĝi ŝvebadis sur grandega alto, ne movante la larĝe disetenditajn flugilojn.

Usolcev kun envio observis, kiel la grifo jen facile ekflugas alten, preskaŭ malaperante en la blindiga varmega bluo, jen malleviĝas malsupren tuj je centoj da metroj.

Usolcev rememoris pri neordinara vidkapablo de la grifoj. Kaj nun, evidente, la grifo rigardas, ĉu ie estas kadavraĵo. Usolcev nevole interne skuiĝis: la travivita de li morta angoro ankoraŭ ne malaperis. La menso trankviliĝis, sed ĉiu muskolo, ĉiu nervo blinde memoris la travivitan danĝeron, tremante pro timo. Jes, tiu grifo jam povus sidi sur lia kadavro, disŝirante per la fleksita beko la kripligitan, frakasitan korpon...

La valo, surŝutita de rompopecoj de detruiĝantaj nudaj rokoj, estis ardigita, kiel forno. Estis nek akvo, nek arbeto, nek herbo — nur ŝtonoj, malgrandaj kaj akraj malsupre, krute amasiĝantaj per morna maso supre. Disfenditaj klifoj, senindulge bruligataj de la suno...

Usolcev ekstaris de sur la ŝtono, sur kiu li sidis, kaj, sentante abomenan malfortecon en la genuoj, ekiris laŭ ŝotro, grincanta sub la piedoj. Nemalproksime, en ombro de elstaranta roko, staris lia virĉevalo. La rufa kaŝgara amblulo streĉis la orelojn, salutante la mastron per mallaŭta kaj mallonga heno. Usolcev liberigis la kondukŝnuron, karese frapis la ĉevalon al la kolo kaj ensaltis en la selon.

La valo baldaŭ malfermiĝis antaŭ li: la amblulo eliris sur la vastaĵon. Glata apudmonta ŝtupego, larĝa kelkajn kilometrojn, estis krute malleviĝanta en la senfinan stepon, ŝirmitan de polva nebulo kaj serpentumantaj fluoj de varmigita aero. Tie, malproksime, trans la flav-griza strio de la horizonto, kuŝis la valo de la rivero Ili. La granda rapida rivero portis el Ĉinio sian kafkoloran akvon en densejoj de dorna eleagno kaj florantaj iridoj. Ĉi tie, en tiu stepa regno de kvieto, ne estis akvo. La vento, seka kaj varmega, susuris per maldikaj tigoj de aknatero.

Usolcev haltigis la amblulon kaj, levetinte sin sur la piedingoj, retrorigardis. La glatan terason limis kruta brun-griza muro, tranĉita de mallongaj sekaj valoj, dividantaj ĝian kreston en vicon de neegalaj akraj dentoj. Meze, kiel ĉefa turo de fortresa muro, estis elstaranta aparta apika monto. Ĝia kavkovrita konveksa brusto estis submetita al la ardaj ventoj de la vasta stepo, kaj sur la pinto mem elstaris tute blanka dentego, iomete fleksita kaj breĉetita. Ĝi akre kontrastis sur la fono de malhelaj petroj. La monto estis multe pli alta, ol ĉiuj ceteraj, kaj ĝia akra blanka pinto similis al alte ĵetiĝinta en la ĉielon giganta korno.

Usolcev longe rigardis al la neatingebla monto, turmentate de honto. Li, geologo, esploristo, retiriĝis, tremante pro timo, ĝuste en tiu momento, kiam, ŝajne, li estis proksima al la sukceso. Kaj tion faris li, pri kiu oni parolis kiel pri senlaca kaj persista esploristo de Tianŝano! Kiel bone estas, ke li veturis sola, sen helpantoj! Neniu estis atestanto de lia timo. Usolcev nevole ĉirkaŭrigardis, sed la bruliganta vastaĵo estis senhoma — nur larĝaj ondoj de vento iris laŭ la stepo, surkreskita de aknatero, kaj lila nebulo senmove pendis super la foriranta orienten montoĉeno.

La amblulo estis malpacience tretanta sur la loko.

— Do, Rufulo, ni veturu hejmen, — mallaŭte diris la geologo al la ĉevalo.

Kaj tiu, kvazaŭ kompreninte, fleksis la kolon kaj ekiris laŭlonge de la ŝtupego. La malgrandaj krutaj hufoj ofte klakadis tambure sur la malmola grundo. La rapida veturado estis trankviliganta la animan tumulton de la geologo.

De sur la kruta malleviĝejo Usolcev ekvidis la kampadejon de sia taĉmento. Sur bordo de negranda rojo, sub dubinda defendo de filigranaj arĝentecaj branĉoj de eleagna densejo, situis du tendoj kaj estis leviĝanta apenaŭ rimarkebla fosteto de fumo. Pli malproksime, jam sur la limo de la stepo, staris dika ulmo, kvazaŭ premata de la pezo de sia densa foliaro. Sub ĝi vidiĝis ankoraŭ unu alta tendo. Usolcev ĵetis rigardon al ĝi kaj forturnis sin kun kutima sento de malgajo.

— Ĉu la knaboj ankoraŭ ne revenis, Arslan?

La kadukaspekta laboristo-ujguro, kirlinta pilafon en granda kuirkaldrono, alkuris la ĉevalon.

— Mi mem senseligos, alie cia pilafo brulos... Manĝi mi ne deziras, estas varmege...

La mallarĝaj malhelaj okuloj de la ujguro atente ekrigardis al Usolcev.

— Verŝajne, denove Ak-Mjunguz veturis?

— Ne... — Usolcev iomete ruĝiĝis. — En tiu direkto, sed pretere.

— Maljunuloj diras — Ak-Mjunguz eĉ aglo ne sidiĝas; ĝi akra, kiel ŝemŝir, — daŭrigis la ujguro.

Usolcev, ne respondante, malvestis sin kaj ekiris al la rojeto. La malvarma travidebla akvo estis diseriĝanta sur akraj ŝtonoj kaj el malproksime ŝajnis rubando de ĉifita blanka veluro. La sonora trila lirlado estis plena de ĝojo post la senvivaj, ardaj valoj kaj fajfo de la vento.

Usolcev, refreŝigita per la lavado, ekkuŝis en ombro sub ombrelo, ekfumis kaj mergiĝis en malgajajn meditojn...

La konscio de la malvenko estis veneniganta la ripozon, lia fido pri si mem ŝanceliĝis. Usolcev penis kvietigi sian konsciencon per rezonado pri la agnoskita neatingebleco de la Blanka Korno, sed tion li ne sukcesis. Profunde tuŝita de sia malsukceso, li nevole ektiriĝis al tiu, kiu jam delonge estis lia fidela amikino, sed nur... en revoj.

La hodiaŭa malsukceso rompis la volon. Malgraŭ la antaŭlonge farita decido, Usolcev leviĝis kaj malrapide ekiris al la alta tendo sub la ulmo. Li estis rememoranta la antaŭnelongan konversacion.

«Ne indas paroli pri tio, — diris ŝi. — Ĉio antaŭlonge estas profunde kaŝita, kovriĝis de polvo...» — «Ĉu de polvo?» — indigne demandis Usolcev kaj foriris, dirinte nenion, por ne reveni plu. Tio okazis antaŭ du jaroj, kaj nun la laboro denove hazarde kunvenigis ilin: ŝi estris petrolavan taĉmenton, esplorantan la terenon de lia mapado. Jam dum pli ol du semajnoj la tendoj de ambaŭ taĉmentoj staras apude. Sed ŝi estas same fora kaj neatingebla por li, kiel... la Blanka Korno.

Kaj jen li, kiu evitadis troajn renkontiĝojn, interŝanĝadis kun ŝi nur necesajn vortojn, iras al ŝia tendo. Ankoraŭ unu malvenko, ankoraŭ unu montro de malforteco...

Nu, tutegale!..

Sur kesto ĉe la tendo estis sidanta kaj kudranta dika junulino en rondaj okulvitroj. Ŝi afable salutis Usolcev-on.

— Ĉu Vera Borisovna estas en la tendo? — demandis la geologo.

— Jes, ŝi legadas seninterrompe dum la tuta tago.

— Eniru, Olego Sergejeviĉ, — aŭdiĝis el la tendo milda, iomete moka voĉo. — Mi rekonis vin laŭ la irmaniero.

— Ĉu laŭ la irmaniero? — redemandis Usolcev, demetante la enirejan baskon. — Kion specialan vi trovis en ĝi?

— Ĝi estas ĉe vi same morna, kiel vi mem!

Usolcev ruĝiĝis, sed retenis sin kaj singarde enrigardis en la severajn grizajn okulojn kun oraj fajreroj.

— Ĉu io okazis?

— Nenio okazis, — haste eldiris Usolcev. — Vi ja baldaŭ forveturas, jen mi venis por viziti vin por adiaŭo.

— Kaj mi hodiaŭ havis tagon da agrabla neniofarado. La miaj ekveturis al Podgornyj por preni poŝton. La departamento telegrafis jam en la pasinta semajno pri ŝanĝo de la plua plano. Oni devas sendi detalan ordonon. La laboro ĉi tie estas finita, kaj ni estas forveturontaj... Jen bonega libro, oni alsendis poŝte. Mi legis ĝin dum la tuta tago. Morgaŭ same estos ripozo, kaj poste — al novaj lokoj, plej verŝajne al Kegen. Estas bedaŭrinde, ke ĉi tie ĉio estis tiel malsukcesa. Ni trovis kelkajn kristalojn de kasiterito... kaj fino. Kaj la mineralkuŝejo, kiu iam estis supre, estas antaŭlonge detruita, forigita!

— Jes, se nur restus pli altaj pintoj, — konsentis Usolcev.

— Nur la Blanka Korno, — suspiris Vera Borisovna. — Sed ĝi estas neatingebla, kaj desupre nenio falas: verŝajne, estas tre firma petro. Mia konsilo: petu sendi ĉi tien kanonon, por debati pecon de la Korno, alie malbona estos via afero: la sekreto restos ne malkovrita, — gaje finis ŝi.

Usolcev etendis la manon al la libro, kuŝinta sur valizo.

— «Leviĝo sur Evereston». Jen kion vi legadis dum la tuta tago!

— Mirakla libro! Sur ĝiaj paĝoj kuŝas rebrilo de la eternaj himalajaj pintoj. Min absorbis... kiel mi diru al vi... ne la atako mem al Everesto, sed la iom-post-ioma interna leviĝo, kiun faris en la animo ĉiu el la ĉefaj partoprenintoj de la atako. Komprenu, batalo de homo por iĝi pli alta ol si mem.

— Mi komprenas, pri kio vi parolas, — respondis Usolcev. — Sed ili ja finfine ne sukcesis leviĝi sur la pinton mem de Everesto, ĉu?

La okuloj de Vera Borisovna malheliĝis.

— Jes, el via vidpunkto, tio estis malvenko. Ili mem agnoskis tion. «Ni estas ne pardonindaj, ni malvenkis en tiu honesta batalo, ni estis venkitaj de la alto de la monto kaj de la maldenseco de la aero», — laŭtlegis Vera Borisovna, preninte la libron el la manoj de Usolcev. — Ĉu tio ne sufiĉas — elekti por si altan, nekredeble malfacilan celon, eĉ ne konforman kun viaj kapabloj? Enmeti sin tutan en ĝian atingon. Mi tiel klare imagas al mi Evereston! La fatala nuda, roka monto. Sur tiu neatingebla pinto estas teruraj ventoj, eĉ la neĝo ne tenas sin. Ĉirkaŭe estas timigaj abismoj. Falegas glaĉeroj, ruliĝas lavangoj. Kaj la homoj persiste rampas supren, antaŭen... Se ni povus pli ofte metadi al ni celojn, similajn al la konkero de Everesto!

Usolcev silente aŭskultis.

— Sed nur unuopuloj kapablas al tiaj heroaĵoj! — ekkriis li. — Kaj Everesto, finfine — ankaŭ ĝi estas nur unu en la mondo.

— Malvero, tio estas simple malvero! Ĉiu povas havi siajn Everestojn. Ĉu vi bezonas ekzemplojn el nia vivo? Kaj la milito — ĉu ĝi ne donis heroojn, leviĝintajn super siaj propraj fortoj?

— Sed tiu, la reala Everesto, ĝi estas senkondiĉa por ĉiuj kaj ĉiu, — ne cedis Usolcev, — kaj en elekto de sia Everesto oni povas ja erari.

— Tion vi bone diris! — ekkriis Vera Borisovna. Ŝi ĵetis mokan rigardon al Usolcev. — Vere, imagu al vi, vi enmetas ĉion, kion vi havas, en Evereston, kaj efektive ĝi evidentiĝas malgranda monteto... nu, ekzemple, kiel tiuj niaj. Kia kompatinda fino!

— Kiel tiuj niaj? — tremerinte, redemandis Usolcev.

Kaj en la sama momento li kun frapanta klareco rememoris, kiel antaŭ nur kelkaj horoj li sterniĝis sur la kruta ŝtona deklivo, laŭ kiu, kiel kugletoj, ruliĝis etaj angulecaj eroj de ŝotro. Penante reteni sin, li alpremiĝis al la deklivo per la tuta korpo. Li sentis, ke ĉe plej eta moviĝo malsupren aŭ supren li neeviteble falos de sur la centmetra krutaĵo. Kiel malrapide fluis la tempo, dum li, koncentrante la tutan volon, luktis kontraŭ si mem kaj finfine, decidiĝinte, per puŝo ĵetis sin flanken, ekruliĝis, renversiĝis kaj ekpendis, kroĉiĝinte per la hokigitaj fingroj al fendoj de la ŝtono.

Soleca silenta batalo en morta angoro...

Usolcev viŝis la ŝviton, eliĝintan sur la frunto, kaj, ne adiaŭante, foriris...

* * *

Kvar kapoj kliniĝis super la mapo, alpremita per ŝtonetoj. La fingro de la laborestro estis gratanta la paperon per la rompita ungo.

— Hodiaŭ ni finfine atingis la nord-orientan limon de la mapfolio. Jen tie ĉi estas tiu valo, Olego Sergejeviĉ. Tie ree estas faŭlto, kuntuŝiĝe staras antikvaj dioritoj. Sekve, la fino de nia insuleto de la metamorfa tavolo estas la lasta punkto.

La laborestro komencis malnodi saketojn, hastante antaŭ la veno de la mallumo montri la specimenojn.

Usolcev pririgardadis la mapon, jam esploritan ĝis plej etaj detaloj. Trans la sinuoj de la nivellinioj, trans la sagoj, trans la koloraj makuloj de petroj kaj trans la tektonaj linioj antaŭ la geologo ekstaris la historio de la ĉirkaŭanta lando. Tute antaŭnelonge — ja kio estas miliono da jaroj en la geologia skalo! — la malaltan, glatan altebenaĵon dissplitis gigantaj fendoj, laŭ kiuj grandaj terenoj de la tera krusto ekmoviĝis, malleviĝante kaj leviĝante. Norde kreiĝis terenfalo; nun tie, en tiu kaldrono, fluas la rivero Ili kaj sterniĝas vasta stepo. Sed de tiu loko, kie staras iliaj tendoj, leviĝas ŝtupe montovico, kiel giganta ŝtuparo. Sur la plej altaj ŝtupegoj laboro de la akvo, la vento kaj la suno detruis la glatajn ŝtupojn, kreinte senordan aron de montaj pintoj. La supraj tavoloj sur tiuj montoj estas forigitaj. Ili disŝutiĝis kaj kuŝiĝis per maldensaj sabloj kaj argiloj sur la fundon de la malalta kaldrono. Sed jen tiu ĉi unua ŝtupego devas konservi sub la kovraĵo de sedimentoj tiujn petrojn, kiuj malaperis sur la montoj: ĝia surfaco ne estis eroziita. Se eblus trabati la supran kovraĵon de la ŝtupego per galerio aŭ ŝakto — ja ĝi estas dika ne pli ol tridek metrojn! Sed por entrepreni tian laboron, necesas scii almenaŭ proksimume, kion promesas la malaperinta sur la montoj supra tavolo. Respondon al tiu demando povas doni nur la Blanka Korno: sur ties neatingebla pinto restis malgranda insuleto de la supraj tavoloj. La limo inter la malhelaj metamorfaj petroj kaj la enigma blanka pinto videblas tute klare — falo en la direkto al la faŭlto. Sekve, ne estas dubo, ke en la mallevita tereno tiu blanka petro plene konserviĝis. Sed la monto estas kvazaŭ ensorĉita: kiom ajn li serĉis en defalaĵoj de detruita petro ĉe ĝia piedo, li ne sukcesis trovi eĉ unu pecon, defalintan de la Korno... Ia eterna, nerompebla petro konsistigas la blankan denton! Sed ĝuste ĉe la piedo de Ak-Mjunguz estis trovitaj du grandegaj kristaloj de kasiterito — stana ŝtono...

Ne, la sekreton de la Blanka Korno necesas malkovri per ajna kosto! Nur sur tiu pinto kuŝas ŝlosilo al la ercaj riĉaĵoj, kaŝitaj malsupre. Stano! Kiel ĝi necesas al nia lando! Tion klare konscias li, geologo. Sekve, ĝuste geologo devas fari tion, kion ne povas aliaj — tiuj, kiuj ne komprenas tutan gravecon de la malkovro.

La helpantoj de Usolcev, laciĝintaj dum la tago, baldaŭ ekdormis. Pura malvarma aero estis malleviĝanta sur la varman teron. Luna lumo fluis per verdetaj kaskadoj laŭ malhelaj krutaĵoj. Usolcev kuŝis flanke for de la tendoj, submetante al la vento la brulantajn vangojn, kaj penis ekdormi.

Li estis ree travivanta la malsukcesan provon grimpi sur la Blankan Kornon. Li opiniis miraklo sian saviĝon de la neevitebla pereo kaj samtempe sciis, ke li ankoraŭfoje ripetos la provon.

«Tuj, ĉe la mateniĝo! — decidis li. — Dum ne subiris la luno, necesas elpreni ĉizilojn».

Usolcev ekstaris, singarde trairis inter la ŝnuroj de la tendoj al la kesto kun ekipaĵo kaj, penante ne brui, komencis fosi en ĝi.

De la malproksima tendo aŭdiĝis mallaŭta kantado. Usolcev fiksaŭskultis: kantis Vera Borisovna.

«Ekkonos vi, princo, sopiron, mizeron, suferos en granda malĝoj'...» — mallaŭte disflugadis la voĉo en la stepo, blanke farbita de la luno.

Usolcev frapfermis la keston kaj revenis sur sian lokon.

«Ne, mi atendu iomete, ĝis ŝi forveturos. Se mi frakasiĝos, ŝi eble pensos ion... Kvazaŭ mi pro ŝi grimpis... Kaj ankoraŭ tiu konversacio pri Everesto... Jen bona Everesto — tricent metrojn alta!»

* * *

— Kien ni hodiaŭ veturos, Olego Sergejeviĉ? — demandis Usolcev-on la laborestro.

— Nenien — la mapfolio estas finita. Mi donas al vi du tagojn por ordigo de la mapado kaj de la specimenkolektoj. Poste vi veturos al Kirgiz-Saj por preni ŝarĝoĉaregon.

— Do, ĉu ni transloĝiĝos pli proksimen al la limo?

— Jes, al Takyr-Aĉinoĥo.

— Tio estas bone, tie la lokoj estas multe pli bonaj: la montoj estas pli altaj kaj estas bosketoj, ne tiel, kiel la ĉi-tiea varmegejo. Ĉu vi hodiaŭ ripozos?

— Ne, mi traveturos laŭlonge de la ĉefa faŭlto.

— Ĉu al Ak-Mjunguz?

— Ne, iomete pli malproksimen.

— Ĉu vi scias, mi forgesis al vi diri. Kiam mi estis en Ak-Tam, al mi oni rakontis, ke sur Ak-Mjunguz-on provis surgrimpi alpistoj. Venis iuj specialistoj el Alma-Atao...

— Kaj kio? — malpacience interrompis Usolcev.

— Ili agnoskis la Blankan Kornon neatingebla.

* * *

Polva nubo estis leviĝanta post la rufa amblulo. Usolcev veturis por esplori la nevenkeblan kontraŭulon. La Blanka Korno ekpendis super li per tuta sia elŝoviĝinta en la stepo giganta maso, kvazaŭ monstra virbovo, penanta leviĝi el kovrintaj ĝin ondoj de ŝtona maro. Rekte al la piedo de la monto la vento alruladis globojn de sekaj dornaj vegetaĵoj. Ĉi tie iam oscedis fendo, ĉi tie frotis unu la alian du moviĝantaj montaraj masivoj. Spuroj de tiu frotado restis sur la brusto de la krutaĵo, briletante per polurita ŝtono. Malhel-grizaj kaj ĉokoladkoloraj metamorfaj skistoj, krucitaj de maldikaj vejnoj de kvarco, estis klinitaj internen de la monto kaj kreis tavolecan surfacon de la krutaĵo — muron el maldikaj, dense kunmetitaj platoj. Kiel ajn streĉadis sian imagkapablon Usolcev, sed ne estis eĉ plej eta espero leviĝi supren almenaŭ je kvindek metroj ĉe tiu ĉi flanko de Ak-Mjunguz. La orienta branĉo de la monto prezentis akran, kiel tranĉilo, eĝon, profunde breĉitan meze. Ne, la sola vojo estas de la sud-okcidenta flanko, el la valo, dividanta la Blankan Kornon de la ceteraj pintoj, tie, kie Usolcev jam sukcesis leviĝi preskaŭ je cent metroj, tio estas je triono de la alto de la terura monto. Ĝis la pinto restis ankoraŭ ducent metroj, kaj ĉiu el ili estis neatingebla.

Alte levinte la kapon, Usolcev rigardis al la akra pinto de la monto.

Se li havus specialan ekipaĵon, hokojn, ŝnurojn, spertajn kamaradojn... Sed kie li prenu ĉion ĉi? Eĉ la alpistoj rezignis leviĝi sur la Blankan Kornon.

Usolcev turnis la ĉevalon kaj ekrajdis ĉirkaŭ Ak-Mjunguz al la buŝo de la seka valo. «Everesto, Nomiomo, Makalu, Kangĉenjunga — la plej altaj pintoj de Himalajoj, — pensis li. — Kaj kial nur pri Himalajoj? Tute proksime de ĉi tie estas la lumanta blua Ĥan-Tengri, la diamantaj dentoj de Saryĝas. Belaj, minacaj neĝaj pintoj. La mondo de travidebla aero, pura lumo. Ĉio ĉi iel nevole agordas al heroaĵo. Sed ĉi tie estas malaltaj, mornaj montoj, priŝutitaj de rompopecoj, malbrila, lila pro varmego ĉielo, polvo kaj tremanta stepa nebulo... Ne, ne indas troigi, ankaŭ tiu ĉi venta bruliganta vasto estas bela, kaj en tiuj rompopecoj de malnovaj, duondetruitaj montoj estas sia speciala, malgaja ĉarmo. Eĉ sur la pendantaj ĉe la horizonto palaj, simplakonturaj nuboj ankaŭ estas stampo de la seka, malgaja Azio, la lando de la nuda ŝtono kaj la alta, pura ĉielo».

En sufoka varmego de la valo la animon kovris ombro de la travivita ĉi tie... Jen tiu fosto de pegmatita vejno, simila al ŝirita viando, krucanta la malhelan skistan mason... Laŭ elstaraĵoj de tiu ĉi fosto kun arĝentaj speguletoj de glimo li tiam atingis la irantan oblikve duan vejnon. Sed pluen — pluen ne estis vojo. Li penis rampi laŭ la kruta deklivo, serpentumante, kiel vermo. La deklivo evidentiĝis kovrita de malgrandaj pecetoj de ŝotro, ruliĝantaj pro eĉ facila tuŝo, kiel kugletoj, kaj ne donantaj eĉ plej etan apogon. Ĝuste ĉi tie preskaŭ okazis katastrofo...

Usolcev deĉevaliĝis kaj leviĝis sur la kontraŭan deklivon de la valo. Ne, nenio rezultos, ne eblas ĉirkaŭiri tiun ĉi kruton. Se eblus trairi la nord-okcidentan eĝon, do de tie preskaŭ ĝis la Korno mem estas glata surfaco de la deklivo. Sed per kiaj fortoj oni povas teni sin sur la eĝo? Kiu mallevos ŝnuron de la pinto mem? Usolcev traspuris per rigardo mense etenditan kablon kaj subite rimarkis ĉe la bazo de la blanka dentego malgrandan placeton, pli ĝuste, elstaraĵon de malsupraj nigraj petroj, aliĝintan al la vertikala blanka muro. La surfaco de la placeto estis malleviĝanta al la dentego kaj estis preskaŭ nevidebla de malsupre.

«Strange, kial mi antaŭe ne vidis tiun ĉi placeton? Tamen, nun ĝi ne gravas: atingi ĝin signifas atingi la dentegon».

Usolcev laciĝis stari kaj, trovinte oportunan elstaraĵon, eksidis, ne deŝirante la okulojn de la monto.

* * *

— Kia malvarma vespero! — La laborestro pigre kuŝiĝis sur feltotapiŝo en atendo de teo.

— Tiel okazas meze de luno, — klarigis Arslan. — Poste kvin tagoj blovas forta vento de tie. — La ujguro svingis la manon en la direkto de Ili. — Okazas tute malvarme.

— Ni ripozos de varmego antaŭ la forveturo. Ĉu vere, Olego Sergejeviĉ?

Usolcev silente kapjesis.

— Kamarado estro kia iĝis: sidas, silentas. Antaŭe kial estis alia? — La ujguro ekridis per malgrand-era rido, sed la okuloj restis seriozaj. — Mi komprenas, estro Ak-Mjunguz ŝatas. Baldaŭ veturi Aĉinoĥo, kiel forlasi? Ino pli bonas — kun si preni eblas. Ak-Mjunguz ne eblas!

La junularo ekridegis; nevole ridetis ankaŭ Usolcev. Vigligita de la sukceso de la ŝerco, Arslan daŭrigis:

— Ni malnova fabelo havas, kiel unu batur engrimpis sur Ak-Mjunguz.

— Kial do ci antaŭe ne diris, Arslan? Rakontu! — ekkriis kun intereso la laborestro.

— Ĝaĥŝi, teo preparas, poste rakontos, — konsentis Arslan.

La maljuna ujguro metis sur la feltotapiŝon la tekruĉon, elprenis bovlojn, flanojn, eksidis, krucinte la krurojn, kaj, altrinkante teon, komencis la rakonton.

Malgraŭ la fuŝa rusa parolo de la ujguro, Usolcev aŭskultis kun avida atento. Lia imago donis al la legendo intensajn, varmegajn farbojn. Ĝuste tia ĝi, verŝajne, estis ĉe tiuj poeziemaj loĝantoj de Sepriverlando.

Usolcev-on frapis, ke, laŭ la vortoj de la ujguro, ĉio ĉi okazis relative antaŭnelonge — antaŭ ĉirkaŭ tricent jaroj. La legendo tiel respondis al liaj propraj pensoj, ke la geologo ne ĉesis pensi pri ĝi, kiam ĉiuj ekkuŝis por dormo. La dormo ne venadis. Usolcev kuŝis sub la helaj, proksimaj steloj, rememorante la rakonton de Arslan kaj kompletigante ĝin per novaj detaloj.

...Tutan tiun ĉi regionon regis potenca kaj kuraĝa ĥano. Lia nomada popolo posedis grandnombrajn gregojn, konstante pligrandiĝantajn danke al sukcesaj razioj al najbaroj. Foje la ĥano entreprenis kun granda taĉmento malproksiman vojaĝon kaj atingis Talas-on. Nemalproksime de la antikvaj muroj de Sadyr-Kurgan la ĥano renkontis tutan hordon da ferocaj ĝete-oj. Okazis sanga batalo. La ĝete-oj estis frakasitaj kaj fuĝis. La ĥano akiris riĉan predon. Sed plej multe ĝojis la ĥano al unu el la kaptitinoj, virino de neordinara belo, konkubino de la venkita ĉefo. Ŝi estis ŝtelita fare de la ĝete-oj en la Fergana valo, sur vojo el iu fora lando al ŝia patro, servinta ĉe la kortego de la potenca Kokanda reganto. Ŝia belo, tute alia, ol ĉe la ĉi-tieaj virinoj, sorĉadis kaj bruligadis la korojn de viroj. La ĥano alveturigis la kaptitinon al la hejmaj montoj, kaj ĉi tie ŝi, laŭ la antikva moro, iĝis amata konkubino de li kaj de du liaj plej aĝaj filoj.

Pasis du jaroj. Neĝoj jam alte leviĝis sur la montaj deklivoj, kiam la ĥano metis sian tendaron ĉe la rando de la verdaĵo de la Karkarina valo. Al li estis kunveturantaj por festeno regantoj de najbaraj amikaj triboj. Ĉiam pli multaj jurtoj elkreskadis sur la ebenaĵo.

Neatendite al la ĥano venis alta morna militisto. Li venis tute sola, ne sur ĉevalo, sed sur grandega blanka kamelo kun mallonga, silke mola lano. Stranga estis ankaŭ lia vesto: la vizaĝo estis ĉirkaŭvolvita per nigra tuko, sur la kapo estis orumita plata helmo kun sago, vasta maŝkiraso estis defalanta preskaŭ ĝis la genuoj, nudaj kaj zonitaj per nigraj rimenoj. Glavo, du ponardoj, malgranda ronda ŝildo kaj granda toporo sur longa tenilo estis lia armilaro. La veninto postulis, ke lin oni konduku al la ĥano. Nehaste demetis li sur la blankan feltotapiŝon sian armilaron, mallevis sur la kolon la tukon, kovrintan la vizaĝon, respekte kaj kuraĝe riverencis al la reganto.

Lia severa vizaĝo estis markita per spuroj de granda kaj malfacila viva vojo — la vojo de militisto kaj estro, la vojo de kuraĝulo, nekapabla al malnoblaj agoj. La ĥano nevole admiris la fremdulon.

— Granda ĥano, — diris la veninto, — mi alveturis al ci el malproksima varmega lando, kie la terura flamo de la suno bruligas senvivajn sablojn sur la bordoj de la varmega Ruĝa maro. Malfacila estis mia serĉado. Dum tuta jaro mi vagadis en montoj kaj valoj ekde Kokando ĝis la blua Issyk-Kul, ĝis onidiroj kaj rakontoj venigis min al ci. Diru, ĉu ĉe ci troviĝas la junulino, nomita de vi Sejdjuruŝ, prenita de la ĝete-oj de Talas?

La ĥano jese balancis la kapon, kaj la militisto daŭrigis:

— Tiu junulino, ĥano, estas mia fianĉino, kaj mi ĵuris, ke neniaj fortoj de la ĉielo kaj la infero disigos min de ŝi. Dum tri jaroj mi militis sur la limoj de Hindio kaj en terura dezerto Tar, revenis kaj eksciis, ke la parencoj, ne ĝisatendinte min, sendis ŝin al la patro. Denove mi ekiris la malproksiman kaj danĝeran vojon, bataladis, pereadis pro soifo kaj malsato, pasis multegajn fremdajn landojn — kaj jen mi estas ĉi tie, antaŭ ci. Rapide fluas la rivero de la tempo sur la ŝtonoj de la vivo. Mi jam ne estas juna, sed plu kiel antaŭe estas senfine forta mia amo al ŝi. Diru, ho ĥano, ĉu ne meritis mi ŝin per tiu malfacila vojo? Redonu ŝin al mi, potenca reganto, — mi scias, ne povas esti alie: ŝi same longe kaj fidele atendis mian revenon.

Facila rideto trakuris sur la vizaĝo de la ĥano. Li diris:

— Nobla militisto, estu mia gasto. Restu por la festeno, eksidu en la honora vico. Kaj poste, vespere, cin oni kondukos al mi, kaj plenumiĝos, kion antaŭdestinis Alaho.

La severa militisto akceptis la inviton. La gajo de la gastoj kreskadis. Finfine aperis kantistoj. Post la ŝatata kanto de la ĥano pri monta aglo eksonis kantoj, laŭdantaj Sejdjuruŝ-on, la konkubinon de la ĥano kaj de liaj filoj. La ĥano ĵetadis kaŝajn rigardojn al la fremdulo kaj vidis, kiel ĉiam pli morniĝadis la vizaĝo de la militisto. Kiam la maljuna kantisto — la fiero de la popolo — kantis pri tio, kiel amas kaj karesas Sejdjuruŝ siajn regantojn, la fremda militisto salte ekstaris kaj kriis al la maljunulo:

— Silentu, maljuna mensogulo! Kiel arogas ci kalumnii ŝin, ĉe kies piedoj ci ne meritas eĉ rampi?

Indigna rumoro trakuris la amason de gastoj. La pli aĝaj ekdefendis la ofenditan kantiston. Vervajn junulojn indignigis la malestima fiereco de la militisto. Du bravuloj furioze ĵetis sin al la fremdulo. Per la forta, senindulga mano li forĵetis la atakintojn, kaj jen en la ĥana festeno ekbrilis glavoj. La militisto per grandega salto ĵetis sin al sia armilaro, kaptis la ŝildon kaj la longan toporon. Alpremiĝinte per la dorso al la muro, li renkontis la amason de malamikoj. Ili frakasiĝis je li, kiel ondoj je malmola ŝtono, defluis, ĵetiĝis ree. Du, tri, kvin homoj falis, verŝante sian sangon, sed la militisto estis senvunda. Kun fulma rapideco li hakadis dekstre kaj maldekstre, faligante plej bonajn bravulojn. Ĉiam pli minaca iĝadis la vizaĝo de la militisto, ĉiam pli teruraj iĝadis batoj de lia toporo. Sed tiam la ĥano per ordona krio haltigis la atakantojn.

Sendezire depaŝis la furioziĝinta homamaso, kunpremante la glavojn. Mallevis la toporon ankaŭ la fremdulo kaj ekstaris antaŭ la malamikoj, senmova kaj terura, ruĝigita de sango.

— Kion deziras ci, kies aroga memfido verŝigis tiom da sango? — kolere demandis la ĥano.

— La veron, — respondis la militisto.

— Ĉu la veron? Bone. Do sciu, mi, neniam dirinta mensogan vorton, diras al ci: ĉio, kion kantis la kantistoj, estas pura vero!

Tremeris la fremdulo, faliginte la toporon kaj la ŝildon. Maljuna kaj elturmentita iĝis lia vizaĝo.

— Do, ĉu ci plu petas doni ŝin al ci? — demandis la ĥano.

La militisto briligis la okulojn kaj rektigis sin, kiel rektiĝas fleksita araba klingo.

— Jes, ĥano, — estis firma respondo.

En kruela subrido la ĥano montris la dentojn:

— Bone, mi fordonos ŝin al ci, sed ci pagos pro tio grandan prezon.

— Mi estas preta, — sentime respondis la militisto.

La ĥano enpensiĝis.

— Nun estas la jaro de bovo, — turnis li sin al la gastoj. — Ĉu vi memoras la profetaĵon, skribitan super la enirejo de la antikva kupoldomo, kiu staras apud Ak-Mjunguz? «En jaro de bovo kiu metos sian glavon sur la kornon de la ŝtona bovo, traportos sian genton por miloj da jaroj». Kelkaj kuraĝuloj pereis, penante plenumi tiun taskon, sed Ak-Mjunguz restis neatingebla. Jen cia pago, kuraĝulo, — turnis sin la ĥano al la senmove aŭskultanta militisto, — leviĝu sur Ak-Mjunguz-on kaj metu mian oran glavon sur ĝian pinton, plenumu la antikvan profetaĵon, kaj tiam — mia vorto estas firma! — ci ricevos la virinon.

Ĝojo kaj timo kaptis la ĉeestantojn. La ordono de la ĥano sonis kiel morta verdikto.

Sed la fremdulo ne tremis. Lia morna vizaĝo eklumis per fiera rideto.

— Mi komprenas cin, ĥano, kaj plenumos cian volon. Sed sciu, ci, reganto, kaj vi, liaj regatoj: kia ajn estu la fino — mi faros tion ne pro mia amatino, ne pro Sejdjuruŝ. Mi iras por defendi la perfiditan de ŝi honoron de mia fiera patrujo, por restarigi en la okuloj de via popolo la gloron de mia fora lando. Favoro de la ĉiopova dio kondukos min al la alta kaj glora celo!

Laŭ ordono de la ĥano armilistoj alportis lian faman oran glavon, por ke ĝi konserviĝu eterne sur la pinto de Ak-Mjunguz. Oni surverŝis per lupa lardo la glavingon, ĉirkaŭvolvis per peĉita ŝtofo. Multaj homoj ekrajdis al Ak-Mjunguz. Ĝis ĝi estis tuta tago da vojo, kaj nur vespere la ĥano kaj liaj gastoj elseliĝis de sur la lacaj ĉevaloj sur la larĝa ŝtupego ĉe la piedo de la terura monto. La ĥano ordonis al la fremdulo ripozi, kaj tiu senzorge tradormis la nokton sub gardo de militistoj.

Matene komenciĝis malserena, venta tago. Kvazaŭ la ĉielo mem koleris al la arogo de la kuraĝulo. La vento fajfadis kaj ĝemadis, priblovante la neatingeblan krutaĵon de Ak-Mjunguz. La fremdulo malvestis sin kaj, restinte preskaŭ nuda, alligis al la dorso la ĥanan glavon, kaj supre surmetis sian larĝan blankan burnuson.

Kaj li faris tion, kion sukcesis neniu kuraĝulo dum la tuta tempo, kiam staras Ak-Mjunguz: li metis la glavon sur la pinton de la korno kaj malleviĝis reen. Ŝanceliĝante, staris li antaŭ la ĥano, tute elgratvundita, sangokovrita. La ĥano plenumis la promeson — al la fremdulo oni kondukis Sejdjuruŝ-on. Ŝi time forŝanceliĝis, ekvidinte lin. Sed la militisto potence altiris ŝin al si, malfermis ŝian belegan vizaĝon kaj enpikis al ĝi mornan rigardon. Poste, momente elpreninte kaŝitan sub la zono akran tranĉilon, li trapikis la koron de sia fianĉino. Kun furioza kriego la filoj de la ĥano ĵetis sin al la fremdulo, sed la patro kolere haltigis ilin:

— Li pagis pro ŝi la plej grandan prezon por homo, kaj ŝi apartenas al li. Li forveturu sendifekta. Redonu al li la armilaron kaj la kamelon.

La fremdulo fiere riverencis al la ĥano, kaj baldaŭ lia blanka kamelo malaperis trans malproksima la branĉo de Ketmen...

* * *

La amblulo estis balanciĝanta sub Usolcev, la hufoj glitis sur ŝtonoj. Nuboj estis rapide kurantaj sur la ĉielo, pelataj de potenca premo de la vento. Ŝirmitaj disde la suno, la montoj aspektis severaj kaj mornaj.

Usolcev deĉevaliĝis kaj karese glatumis la amblulon, kisis ties molan supran lipon. Poste li forpuŝis la kapon de la ĉevalo, frapis la gropon. La rufa virĉevalo foriris flanken kaj, fleksinte la kolon, rigardis al la mastro.

— Iru paŝtiĝi, — severe diris al ĝi Usolcev, sentante, kiel la gorĝon premas emocio.

La geologo demetis troajn vestaĵojn, alligis al la mano la martelon. Ĝi necesis por enbatado de ĉiziloj sur la malmola krutaĵo de la Blanka Korno kaj poste — se li sukcesos...

Usolcev demetis la ŝuojn. Akraj ŝtonoj baldaŭ tranĉvundos liajn piedojn, sed li sciis: se li surgrimpos, do nur nudpieda. La geologo pendigis sur la bruston sakon kun ĉiziloj kaj ekmoviĝis al la ruĝa fosto de la pegmatita vejno.

La ĉirkaŭanta mondo kaj la tempo ĉesis ekzisti. Ĉiuj fizikaj kaj spiritaj fortoj de Usolcev kuniĝis en tiu pereiga por malfortuloj lasta peno, atingi kiun ne ofte estas donite al homo. Pasis kelkaj horoj. Usolcev, skuata de streĉa tremo, haltis, alpremiĝinte al la apika ŝtona brusto de la klifo. Li troviĝis jam multe pli alte ol la loko, de kie li turnis sin dekstren ĉe la unua provo. De la ĉefa vejno estis deiranta maldika branĉo de etgrajna pegmatito, trairanta la deklivon oblikve, leviĝante supren kaj dekstren. Ĝia malmola supra rando estis apenaŭ rimarkeble eliĝanta el la skistoj, kreante kornicon, larĝan du-tri centimetrojn. Laŭ tiu vejneto eblus proksimiĝi al la eĝo de la okcidenta edro de la monto tie, kie ĝi estis rompiĝanta kaj transiranta en la turnitan al la stepo ĉefan nordan krutaĵon de la Blanka Korno. Pli supre la deklivo estis ŝajne iĝanta ne tiom kruta, kaj estis espero leviĝi laŭ ĝi sur grandan alton.

Usolcev intencis enbati en skistaj fendoj super la maldika vejneto kelkajn ĉizilojn kaj kun ilia helpo teni sin sur la kornico.

Kaj jen, algluiĝinte al la muro sur centkvindekmetra alto, la geologo komprenis, ke li ne povas depreni disde la roko eĉ por etan onon de sekundo almenaŭ unu manon. La stato evidentiĝis senespera: por ĉirkaŭiri la elstarantan eĝon kaj paŝi sur la kornicon, necesis kapti ion, sed enbati ĉizilon li ne povis.

Etendiĝinta sur la roko, la geologo estis kun maltrankvilo pririgardanta la krutaĵon, pendantan super li. En profundo de la animo estis leviĝanta malespero. Kaj en la sama momento hele ekbrilis la penso: «Sed kiel do la fabela militisto? Vento... Jes, la militisto leviĝis en sama ŝtorma tago...» Usolcev subite paŝis flanken, transĵetinte la korpon trans la elstaraĵon de la eĝo, alkroĉiĝis per la fingroj al la glata muro kaj... ŝanceliĝis malantaŭen. Kun doloro, kvazaŭ disŝiriĝante, streĉiĝis la muskoloj de la ventro, por prokrasti la falon. En la sama sekundo blovo de vento, elŝiriĝinta el trans la eĝo, mole puŝis Usolcev-on al la dorso. La korpo, kaptita de la morto, ricevinte la neatenditan subtenon, rektiĝis kaj alpremiĝis al la muro. Usolcev estis sur la kornico. Ĉi tie, trans la eĝo, la vento estis tre forta. Ĝia mola potenco estis subtenanta la geologon. Usolcev eksentis, ke li povas moviĝi laŭ la kornico de la vejno, eĉ malgraŭ ties leviĝo supren. Li leviĝis ankoraŭ je kvindek metroj pli alten, mirante pri tio, ke li ankoraŭ ne falis. La vento furiozis pli forte, premante la bruston de la monto, kaj subite Usolcev komprenis, ke li povas rektiĝi kaj simple iri sur la deklivo, kiu iĝis malpli kruta. Malrapide movante la sangokovritajn piedojn, Usolcev palpadis per ili la krutaĵon kaj ŝovadis flanken defalintan malsupren maldensiĝintan kruston. Malrapide-malrapidege leviĝadis li ĉiam pli alte. La vento hurlis kaj fajfis, ŝotro, deruliĝante, susuris, kaj Usolcev-on kaptis stranga gajo. Li kvazaŭ ŝvebis en alto, preskaŭ ne apogiĝante al la roko, kaj la certeco pri la atingo de la celo donadis al li ĉiam pli novajn fortojn. Finfine Usolcev atingis la glatan apikan muron de la alta soklo. Sur tiu soklo, plu en granda alto, estis strebanta en nubojn la akra pinto de la Korno. Usolcev notis, ke la blanka maso de la Korno el proksime ŝajnis kovrita de grandaj nigraj makuloj. Sed tiun impreson tuj forviŝis ĝojo ĉe penso pri tio, ke ĉiuj liaj dek du ĉiziloj restis ne eluzitaj. La muro ĝis proksimume dekmetra alto estis tiom densa kaj kruta, ke neniaj fortoj helpus al li trairi tiun obstaklon. La sperta rigardo de la geologo facile trovadis malfortajn lokojn de la ŝtona kiraso — klivajn fendojn, lokojn de intertuŝo de malsamaj tavoloj. Usolcev enbatadis tien la ĉizilojn kiel eble plej profunde. Li kunprenis nur la plej maldikajn kaj malpezajn ĉizilojn, kaj sufiĉus, ke unu el ili rompiĝu, kaj...

Grimpinte per la ĉiziloj, la geologo devis transiri al la suda flanko de la ŝtona turo. La kapoj de tavoloj kreis negrandajn ŝtupojn — eblon de plua leviĝo. Ĉi tie la vento, estinta ĝis tiam fidela aliancano, iĝis danĝera malamiko. Nur ŝirmo de la roko savis Usolcev-on de falo sub batoj de la vento. Kelkajn fojojn la geologo deŝiriĝadis de ekŝutiĝintaj elstaraĵoj kaj longe pendis sur la manoj, verŝante malvarman ŝviton kaj spasme palpserĉante apogon per la piedfingroj. Ĉiam pli granda nombro da mortigaj metroj de la leviĝo estis foriranta malsupren. Finfine Usolcev en lastaj desperaj penoj, dufoje glitinte kaj dufoje pense adiaŭinte la vivon, sukcesis denove transĵeti sin sur la okcidentan flankon de la pinto kaj, ree subkaptita de la vento, kroĉiĝis al la randoj de la placeto ĉe la bazo de la Korno. Ne pensante pri la venko, sen pensoj, kvazaŭ obtuzigita, li tiris sin sur la manoj kaj falis sur la internen oblikvan glatan surfacon, ampleksan je negranda tablo. Li longe kuŝis, senfortigita de la multaj horoj da morta lukto, aŭdante nur la monotonan akresonan hurladon de la vento, distranĉata de la akra klingo de la Korno. Poste en la konscion eniris nuboj, malalte flugantaj super la pinto. Usolcev leviĝis sur la genuojn, turninte la vizaĝon al la enigma blanka petro. Ĝi estis nun antaŭ li, tuŝis lian ŝultron, altis ankoraŭ kelkajn metrojn supren. Ĝin eblis palpi per la mano, debati kiom ajn da specimenoj.

Sufiĉis unu rigardo, por rekoni en la blanka petro grejsenon — ŝanĝitan de alttemperaturaj procezoj graniton, plenigitan per stana ŝtono — kasiterito. En la pure blanka maso senorde miksiĝis arĝentaj folietoj de muskovito, grase brilantaj topazoj, similaj al nigraj araneoj «sunoj» de turmalinoj kaj la ĉefa celo de lia entrepreno — grandaj, masivaj brunaj kristaloj de kasiterito. Tiu petro havis specialecon, antaŭe ne konitan de Usolcev: de granito mem preskaŭ nenio restis, ĝian lokon okupis lakte blanka kvarco, tre densa kaj firma.

«Similas al plene ŝanĝita tavola entrudiĝo, — pensis Usolcev. — Se estas tiel, do la kuŝejo, kaŝita sub la stepo, malsupre, povas esti grandega».

La geologo ĵetis rigardon malsupren. La monto estis malleviĝanta krute kaj subite; ĝia bazo dronis en nebula vualo de polvo, levita de la vento. Usolcev staris kvazaŭ sur nekredeble alta fosto, sentante senliman solecon. Al li ŝajnis, ke inter li kaj la mondo tie, malsupre, disŝiriĝis ĉiu ligo. Kaj vere, inter li kaj la vivo kuŝis ankoraŭ ne trapasita morta limo; la malleviĝo estis pli danĝera, ol la leviĝo. Kaj li pensis ankaŭ pri tio, ke, se la sorto permesos al li reveni en la vivon, li revenos alia — ne antaŭa. La supernatura streĉo, kiun li enmetis en la atingon de la celo, iel ŝanĝis lian animon.

Kun peno forĵetinte tiujn pensojn, Usolcev komencis plenumi la devon de esploristo. Al li kostis multan laboron trovi fadene maldikajn fendojn en la vitreca tutaĵo de la kvarco. Post tiu peco sub persistaj batoj de la martelo malsupren kun bruego ekflugis grandaj pecoj de la blanka petro. Usolcev atente observis ilian falon: ili saltetadis sur eĝoj de la monto kaj, fajfante, flugis en la valon. La geologo notis la lokojn de ilia falo sur la plano, skizita en la notlibreto, poste diligente enskribis elementojn de kuŝado de la petroj de la pinto, desegnis la konturon de la supozata kuŝejo kaj aldonis kelkajn vortojn pri direkto de la serĉado.

Li malfermis la unuan paĝon kaj transverse de ĝi per grandaj kaj klaraj literoj skribis: «Atenton! Ĉi tie estas donitaĵoj pri malkovrita de mi mineralkuŝejo de la Blanka Korno», metis la libreton en la poŝon kaj fermis ĝin per la butono. Por sekundo glitis imago: kiel oni turnas lian frakasitan kadavron, serĉas en la poŝoj dokumentojn... Usolcev nevole fermis la okulojn, disvolvis la kunprenitan ŝnuron. Ĝi estis mallonga, tamen ĝi devis sufiĉi por malleviĝo laŭ la apika soklo de la Korno ĝis la enbatitaj de li ĉiziloj.

«Kie do mi fiksu la ŝnuron? Ĉu al tiu ĉi elstaraĵo? Pli oportunus malsupre, sur la placeto mem...»

En serĉado de fendo la geologo komencis disfosi per la martelo la maldikan tavolon de ŝotro. La vento hurlis ĉiam pli forte, levitaj de ĝi rompopecoj de ŝotro batadis la vizaĝon kaj la brakojn de Usolcev. La martelo subite tintis al metalo, kaj tiu mallaŭta sono afekciis la geologon. Usolcev eltrenis el sub ŝotro longan pezan glavon, kies ora tenilo hele ekbrilis. Forputriĝintaj ĉifonoj flirtis ĉirkaŭ la glavingo. Usolcev stuporiĝis. La bildo de la militisto — la venkinto de la Blanka Korno el la popola legendo — ekstaris antaŭ li kiel viva. La ombro de la pasinteco, la sento de vera senmorteco de homaj atingoj komence konsternis Usolcev-on. Iomete poste la geologo eksentis, kiel novaj fortoj enfluas en lian lacan korpon. Kvazaŭ ĉi tie, sur tiu de neniu atingebla altaĵo, al li turnis sin amiko kun vigligaj vortoj. Usolcev surĵetis ŝnuran maŝon sur negrandan elstaraĵon de la blanka petro. Li singarde levis la valoregan glavon, firme alligis ĝin post la dorson kaj, ridetante, metis sur la placeton sian geologian martelon...

Ĉe la bazo de la apika fundamento de la Blanka Korno la geologo haltis, elektante la vojon. Rekte al Usolcev, pelata de vento, estis moviĝanta nubo. En la flugo de la blanka maso, senĝene pendanta en la aero, estis io neesprimeble libera, kuraĝa. Pasia kredo pri siaj fortoj ekposedis Usolcev-on. Li submetis la bruston al la vento, larĝe disetendis la manojn kaj komencis rapide malleviĝi laŭ la deklivo, starante, tenante la ekvilibron nur helpe de la vento, en malpeza ĝojo de flugo. Kaj la vento ne trompis la homon: kun muĝo kaj fajfo ĝi subtenadis lin, kaj tiu, paŝante per la nudaj piedoj, makulante la deklivon per la sango, malleviĝadis ĉiam pli malalte. Kun delira nekredebla facileco Usolcev atingis la mallarĝan kornicon, preteris ankaŭ ĝin. Tiam la vento estingiĝis, retenita de elstaraĵo de la najbara pinto, kaj denove rekomenciĝis despera lukto. Usolcev glitadis laŭ la deklivo, disŝirante la korpon, pecetigante la ungojn, renversiĝadis, retenadis sin, denove glitadis. La konscio pri la ĉirkaŭanta mondo malaperis tute, restis nur la sento de neceso kroĉiĝi per ĉiuj fortoj al ĉiu elstaraĵo de la ŝtona muro, spasme serĉi sub si forglitantajn apogpunktojn, kun terura kondamniteco alpremiĝadi al la ŝtono, luktante kontraŭ la deŝiranta disde la monto, senkompate malsupren tiranta forto. Neniam poste Usolcev povis rememori la finon de sia malleviĝo de la Blanka Korno. En la memoro konserviĝis nur la lasta momento. Ne plu restis kaj fortoj, kaj volo. Usolcev tuŝis per la piedoj akran ŝtonan elstaraĵon, ŝanceliĝis malantaŭen, dekroĉis la elvunditajn manojn kaj ekflugis malsupren...

* * *

...Li malfermis la okulojn kaj ekvidis super si la oran matenan ĉielon. En la ĉielo, tute malalte, tiel, ke videblis la disŝovitaj plumoj de la flugiloj, rondflugadis granda grifo.

Usolcev longe rigardis al la birdo, antaŭ ol komprenis, ke la grifo malleviĝis ĉi-foje rekte al li. Ne! Li ne nur ne pereis — li venkis la Blankan Kornon, kaj la grifo ne havas potencon super li.

Usolcev penis eksidi. Io malhelpis al li. La geologo palptrovis la glavon, alligitan post la dorso, liberigis sin de ĝi kaj eksidis. Kaj tuj al li rememoriĝis la travivaĵoj de la hieraŭa tago. Lia kapo ekturniĝis. Kun teruro ekvidis Usolcev siajn kripligitajn, nigriĝintajn pro sango piedojn kaj manojn, la disŝiritan kaj sangmakulitan veston. Farinte kelkajn movojn, li konvinkiĝis, ke la ostoj estas sendifektaj. Tiam, ne atentante la ŝirantan doloron en la piedoj, la geologo ekstaris. Li aŭdis salutan henon de sia ĉevalo kaj denove mergiĝis en obskuron.

...Malvarma akvo verŝiĝadis sur la frunton, trafadis en la buŝon. Usolcev glutadis senfine, kontentigante la nesatigeblan soifon. Malferminte la okulojn, li ree ekvidis super si la ĉielan volbon, ĉi-foje jam spirantan tagan varmegon, kaj la timigitan vizaĝon de la maljuna ujguro. La geologo leviĝis sur la genuojn. La ujguro depaŝis de li kun respekta timo.

— Kion ci timas, Arslan? Mi estas viva.

— Kie ci estis, estro? — demandis Arslan.

— Tie! — Usolcev levis la manon al la ĉielo. Super la valo staris la nigra ĉe la ombra flanko elstaraĵo de Ak-Mjunguz. — Jen, rigardu! — Li etendis al la ujguro la glavon kun ora tenilo.

Duono de la glavingo defalis dum la malleviĝo, el sub la disfendiĝinta bruna krusto brilis valorega blua ŝtalo — la ŝtalo de la legendaj persaj armilfaristoj, sekreto de kies elfarado nun estas perdita.

La maljunulo malleviĝis sur la genuojn, ne tuŝante la glavon.

— Kion do ci timas? Prenu, rigardu, — ripetis la geologo.

— Ne, — skuis la kapon la ujguro, — neniu homo rajtas preni tian ŝemŝir-on, nur batur-oj kiel ci...

* * *

Du grandaj globsimilaj ulmoj, ventumile disirante el unu radiko, staris ĉe la rando de la setlejo. Post ili estis leviĝanta la vualita de blueta nebulo muro de la Ketmen-a montoĉeno. La amblulo de Usolcev preteris la lastan monteton, kovritan de artemizio. La mallarĝa stepa pado enfluis en molan polvon de priveturita vojo. La vojo estis turniĝanta maldekstren kaj ĉe la rando de la verdaj ĝardenoj estis kuniĝanta kun la alia, direktanta sin suden preter ravinoj kaj krutaĵoj de ruĝaj argiloj. Super ĝi flugis nubeto da flava polvo — ŝarĝoĉarego, kovrita de mato, estis ruliĝanta el Podgornyj. Iu, rajdinta laŭ la rando de la vojo, subite turnis la ĉevalon kaj impetis malantaŭen, krucante la vojon de Usolcev. La geologo streĉis la kondukŝnuron. Al li alrajdis Vera Borisovna.

— Mi vin rekonis el malproksime. — Ŝi atente esplorrigardis lin. — Kien vi veturas?

— Mi veturas en la departamenton. Necesas senprokraste organizi solidan esploron de la Blanka Korno.

Usolcev unuafoje rigardis al ŝi trankvile kaj kuraĝe.

— Mi komprenis, ke mi tute ne konas vin... — nelaŭte diris Vera Borisovna, retenante la dancantan ĉevalon. — Mi vidis vian Arslan-on... — Ŝi silentis iom. — Kiam ni renkontiĝos aŭtune en la departamento, mi tre petos vin detale rakonti pri la Blanka Korno... kaj pri la ora glavo... Nu, la miaj jam estas malproksime. — Ŝi ĵetis rigardon post la ŝarĝoĉaregon. — Ĝis revido... batur!

La juna virino spronis la ĉevalon kaj forrajdis. La geologo akompanis ŝin per rigardo, irigis la amblulon kaj enveturis en la setlejon.


1944





aknatero — alta, kreskanta faske gramineo de la mezaziaj stepoj.
Ak-Mjunguz — (la) Blanka Korno (en la ujgura).
ŝemŝir — glavo.
Podgornyj — ruse: Submonta (setlejo) (rim. de la tradukinto).
la milito — la Granda Patruja milito (1941–1945) (rim. de la tradukinto).
metamorfa tavolo — tavoloj de sedimentaj petroj, ŝanĝitaj de influo de la premo kaj temperaturo en pli profundaj tavoloj de la tera krusto.
«Ekkonos vi, princo, sopiron, mizeron, suferos en granda malĝoj'...» — la ario «Sortodivenado» de Marta el la opero de M. P. Musorgskij (1839–1881) «Ĥovanŝĉina» (rim. de la tradukinto).
batur — heroo, prodo (rim. de la tradukinto).
Sepriverlando — geografia kaj historia regiono en Meza Azio inter lago Balkaŝo kaj norda Tianŝano (rim. de la tradukinto).
ĝaĥŝi — bone (rim. de la tradukinto).
ĝete — en antikveco tiel nomiĝis grandaj rabistaj bandoj aŭ triboj.
jaro de bovo — la islama kalendaro de la suna jaro havas dekdujaran ciklon, kies ĉiu jaro nomiĝas laŭ nomo de animalo.
kapoj de tavoloj — randoj de oblikvaj tavoloj, detranĉitaj de deklivo aŭ de iu surfaco.
muskovito — blanka glimo.
tavola entrudiĝo — eniĝo de fandita lafo inter tavolojn de sedimentaj petroj; post malvarmiĝo ĝi mem kuŝiĝas kiel tavolo.