Kultura, literatura kaj publicistika Esperanto-revuo
«Literatura Skatolo» estis eldonata en Sovetunio ekde
1984 ĝis 1987, kaj ĝia «heredinto» – revuo
«Survoje» – ekde 1990 ĝis 1992.
Ili ambaŭ estis tre interesaj kaj publikigis multajn artikolojn
kun tre netradiciaj vidpunktoj. Nun, dank' al helpo de iama kunlaboranto de «Literatura
Skatolo» kaj kunredakoro de «Survoje» Sergej Verŝinin, mi
ĝojas prezenti al vi ĉi tiun TTT-paĝaron.
El arkivoj de revuoj
«Literatura Skatolo»
kaj
«Survoje».
Per signo * mi markis tiujn rubrikojn kaj verkojn, kiujn
mi mem opinias la plej interesaj kaj legindaj.
*Artologio
Kio estas arto? Kial, kiel kaj kien ĝi evoluas? Ĉu eblas trovi leĝojn de ĝia evoluo?
Kia estos futura kulturo? Provoj respondi tiujn ĉi demandojn legu en tiu ĉi rubriko...
Teorio de solvado de inventaj taskoj (TSIT)
Multaj opinias, ke invento estas rezulto de "enlumiĝo«. Sed ekzistas, funkcias
kaj donas gravajn rezultojn Teorio de Solvado de Inventaj Taskoj (TSIT, ankaŭ fama per
ĝia rusa mallongigo TRIZ). Kelkajn artikolojn pri ĝi legu ĉi tie...
Vivstrategio de krea persono
Kiuj personaj ecoj specifas por kreantoj? Kiel agi, se vin obsedas iu nova ideo? Jen
kelkaj ekzemploj kaj konsiloj...
*Ekologio
Ĉu ni elvivos aŭ pereos en estonta ekologia katastrofo? Ĉu savos nin purigado? Ĉu vere
nin gardas la ozona tavolo?..