>>>

V. N. Tretjakov

Konsiloj al la enlumiĝinto

Verŝajne, estas pli bone, ke ĵustrovita vero estu destinita al longa batalo, ol ke ajna produkto de la homa fantazio renkontu garantiitan favoran akcepton.

J.B.Lamarck

En via vivo okazis evento: vi trafis al nekredebla, mirinda ideo. Aŭ, se vi preferas, la ideo elektis vin. Kaj jen trans la kapoj de samtempuloj vi etendas la manon al senmortaj kreintoj de teorioj kaj trovintoj de leĝoj...

Fakte, la granduloj ne rapidas preni la etenditan manon. Sed viaj estroj ion rimarkis kaj faris certajn konkludojn. Pri nesufiĉa modesto, pri neadekvateco de via posteno kaj la pretenda nivelo, finfine – pri neglekto de la laboreja temo. Kaj se nur tio! – ankaŭ kolegoj el via ĉirkaŭo iel nekutime alrigardas vin. Vi eniras ĉambron, kaj konversacio silentiĝas, t.e. temis pri vi.

Unuvorte, malbonŝanco: vin vizitis tro novatora ideo. Kion fari?

Konsilo sen numero

Antaŭ ĉio penu resti trankvila: estas dubinde ke la ideo pereigos vin dum kelkaj tagoj. Atendu malluman, senlunan, senstelan nokton, dezirinde kun vento kaj pluvo (aŭ neĝo). En botelon de io ajn sekure enfermu la scienc-subminan ideon, la nomon de l' aŭtoro kaj la daton de enlumiĝo. Profundiĝu en densan arbaron, fosu laŭeble profundan kavon kaj enterigu tie la botelon. Nun ĉio estas en ordo: viaj foraj posteuloj aprecos viajn atingojn, kaj ili faros tion pli bone ol la samtempuloj. Reveninte, intense okupiĝu pri tio, pri kio okupiĝas ĉiuj, kaj sugestu ke tio estis hazarda eraro kaj neniuj recidivoj okazos.

Ha, vi estas obstina, kredas vian pravecon kaj pretas ĝin defendi?

Por tiu okazo jen deko da konsiloj. Dio scias, eble iu utilos...

Konsilo unua

Vera suferanto estas tiu,al kiu oni rifuzas eĉ tiun titolon.

S. Lec

Ne permesu al la ideo sklavigi vin. Finfine vi estas ĝia mastro sed ne servuto.

Estas io sklaveca, humiliga en tio, ke homo totale dependiĝis de la ideo; ke li dividas la ĉirkaŭantojn je «por» kaj «kontraŭ»; ke li pensas nur pri tio, kiel li «al ĉiuj pruvos»; en tio ke la ununura penso, estu ĝi eĉ treege grava, elpremis el li ĉiujn aliajn, ŝirmis la vivajn kolorojn kaj sonojn de la mondo. Ĉu necesas peli la aferon ĝis kiam oni parolos pri vi: «Frenezigis lin tiu ideo, li tute fanatikiĝis»?

Konsilo dua

La saĝo foje servas al ni, por ke ni liberu fari stultaĵojn.

F. La Rochefoucauld

Via deziro beatigi la homaron noblas, sed ne necesas perdi la prudenton.

La homaro tute indiferentas – kiu ĝin beatigos, kaj ne tiom gravas, ĉu tio okazos iomete pli aŭ malpli frue. Estus psikologia eraro pentri grandiozajn perspektivojn (la ekonomia efiko en rubloj kaj en alilanda valuto) en la okazo se oni akceptos vian novatoraĵon, kaj same grandiozajn perdojn se oni refutos ĝin. Vi pretervole direktigas la penson de aŭskultantoj laŭ jena fluo: «Estas klare, ke la aŭtoro troigas la signifon de sia ideo. Verŝajne, li same troigas ĝian verecon».

Konsilo tria

Granda tragedio de la scienco konsistas en tio ke belegajn hipotezojn murdas malnoblaj faktoj.

T.Hŭley

Laŭeble prokrastigu la transiron de via ideo el kategorio de hipotezoj en kategorion de sciencaj tezoj, unufoje por ĉiam eternigitaj.

La Demono Roda, unu el la kvar demonoj de Francis Bacon, ĉiam paŝtas sin proksime de ni, kaj kiam ĝi persvadas kredi la verecon de la preferata, estas malfacile kontraŭi. «Diablo prenu, – eksklamacias ĝi,- kiom nerefuteblaj argumentoj! Ĉu hipotezo? – tio ja estas plej vera vero!» Tamen oni povas oponi al la demono: «Mi ne estas Newton, mi ne hontu elpensi ankaŭ hipotezojn». Se ĝi tamen ne trankviliĝas, sciigu ĝin, ke ajna homo – eĉ tre saĝa – inklinas erari.

Konsilo kvara

Konvinko devas esti kara pro tio ke ĝi veras, sed ne pro tio ke ĝi estas nia.

V.G.Belinskij

Al la antikva slogano «Submetu ĉion al dubo!» – aldonu: «Ankaŭ sian ideon».

Kio do rezultiĝas? Vi mem submetis al dubo sciencajn tezojn de antaŭaj generacioj, en io eĉ refutis ilin; ĉu decas atendi, ke sciencistoj, edukitaj per tiuj tezoj, estos ravitaj de via scienca kuraĝo? Pli verŝajnas ke oni atakos vin, uzante ajnan feblon en viaj konstruoj, – kaj ne tiom por malhonorigi vin, kiom por la propra trankviligo: ke jen, en la fundamento de la scienco estas neniuj fendoj. Se vi mem iom dubos anticipe, povas okazi ke ili ne prosperos per tia artifiko.

Sed tute neatingebla vi fariĝos se mem rolos la plej severan kritikiston. Iun ajn malican demandon faru oni al vi, iun ajn ruzan kontraŭargumenton oni aperigu, neniu perpleksos vin: vi jam pasis tra tio. Tamen kiom malfacilas detruadi la propran ideon! Jen eta ruzo: imagu, ke ĝia aŭtoro estas tute ne vi, sed iu kiu vin ne tro ŝatas, kaj tiu neŝato reciprokas.

Konsilo kvina

Miskomprenoj, enhavantaj eron da vero, estas la plej danĝeraj.

A. Smith

Protektu la ĉirkaŭan medion kaj ne poluciu ĝin per nefinpensitaj ideoj.

Ni supozu, ke vi deklaris pri via malkovro, ne konvinkiĝinte ĝisfine pri ĝia vereco. La bezono pri eraroj, kredu, ne grandas. Kaj eĉ se vi mem ilin trovos, la konsekvencoj ne prokrastos manifestiĝi – «mensonginta foje – kiu kredos vin?». Post tio al vi estos nefacile defendi eĉ sufiĉe decajn, tute ne novatorajn proponojn.

Konsilo sesa

Neniam pensu ke helpe de vortoj vi sukcesos kaŝi viajn mankojn aŭ briligi viajn virtojn: estas ĝuste male...

Chesterfield

Estas konata la diro pri modesto, kiu beligas kvazaŭ nur modestajn kapablojn. Provu ni evoluigi la ideon jene:

Modesto beligas eĉ modestan kapablon. Kunigita kun talento ĝi fariĝas nerezistebla.

Tamen kio do pri la scienca kuraĝo? Ja tio, ke ambaŭ povas bonege kuni en unu homo. Ĉu ekzemplojn? Bonvolu: A.M. Butlerov, O.Ju. Smidt, V.V. Parin, I.E. Tamm.

Konsilo sepa

Renkontis mi homon tiom malmulte legintan, ke citaĵojn el klasikuloj li devis elpensi mem.

S.Lec

Dece aprecu antaŭulojn.

Estas ili, kiu venigis vin al la ideo. Ja vi estas ne pseŭdosciencisto, kutimiĝinta citi nur sin mem aŭ ekstremokaze fakulojn el alia tereno.

Neniu sukcesos perpleksigi vin per malica rimarko: «Mi kun bedaŭro devas rimarkigi, ke la ideo ne novas – ankoraŭ NN en jena jaro en jena revuo temis pri io simila». La literaturon, rilatan al via ideo vi konas pli bone ol iu ajn el sidantaj ĉi tie, kaj vi facile klarigos, kion efektive proponis NN, kion vi ŝuldas al li, kaj kie vi moviĝis pli.

Konsilo oka

Elpensi novajn ideojn estas tre malfacile. Por tio bezonatas tute eksterordinara imagokapablo.

R. Feynman

Ne vanus demandi sin: «Kial la ideon trovis neniu krom mi?»

Tio estas utila demando, sed nur se vi respondas al ĝi sincere kaj honeste. Ni supozu ke vi jam rifuzis la tenton kaj ne respondis: «Kion do fari – tia mi naskiĝis, ke vidas ĉion ĝis la fundo kaj eĉ pli», – kaj plu serĉadas: efektive, kial do? Ĉu vere la ideo tiom kaŝas sin de ĉiuj aliaj? Aŭ oni ne trovis ĝin pro tio, ke ĝin eĉ trovi ne indas?

En tia momento antaŭ vi aperu timiga bildo de kokino, elkovinta ordinaran ovon kaj sciiganta pri tio la tutan mondon.

Konsilo naŭa

Ne sufiĉas posedi eksterordinarajn kvalitojn, necesas ankaŭ scii uzi ilin.

F. La Rochefoucauld

Vi estas la sola homo en la mondo, konanta la novan veron (tio efektive okazas!). Tiu fakto fortigu vin.

Al aŭtoroj de novatoraj ideoj ofte mankas pacienco. Ili ne donas al samtempuloj tempon por kutimiĝi al la revolucio en la mensoj, kiun kaŭzis tiuj ĉi ideoj. Ne, ili senprokraste ĵetas sin en batalon, defendas, pruvas, propagandas, luktas kontraŭulojn, apelacias al aŭtoritatoj kaj  postulas signojn de atento. Sed atingas ili nur tion, ke antipatio kontraŭ la aŭtoro de la ideo transportiĝas al ĝi mem.

Ĉu indas simili tiaulojn?

Konsilo deka, lasta

Mi oferis multon sed ne kuraĝon de scio.

A. I. Gercen

Ĉu indas diri, ke veturi laŭ preta vojo estas pli facile kaj agrable, sed ne ĉiujn tio kontentigas. Iu devas turni al neveturita pado, iom ajn da baroj estu sur ĝi. Norbert Wiener skribis: «Necesas havi kuraĝon kredi siajn konvinkojn, alie la plej interesan, kio povus veni en vian kapon, el-sub via nazo kaptos aliaj, pli kuraĝaj anime. Sed plej grave – tio ja estas la sola, pro kio indas labori efektive».

Se, plurfoje kontrolinte ĉion, vi firme diras: «Mia ideo veras!» – vi ne havas elekton. Defendi ĝin kaj diskonigi – estas nun via devo, kiu pli altas ol rajto.



20-maj-1998