Per signo * mi markis la plej interesajn verkojn.


I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)
*Kontraŭaĵo – ĉu estas beno?
Evidentiĝis, ke solvado de diversaj taskoj – de diplomataj ĝis inventaj, de pedagogiaj ĝis sciencaj – havas komunan mekanismon... Kiun? La aŭtoro opinias: formulado kaj solvado de kontraŭaĵoj.

I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)
*La plej grava teknologio
Kiu teknologio estas la plej grava en la fino de la XX-a jarcento? La aŭtoro opinias, ke plej gravas la teknologio por ricevo de nova scio – la ceteraj subiĝas al tiu... Ĉi tiu teknologio estas kreita en Sovetio, kaj oni sukcese aplikas ĝin por solvado de plej diversaj problemoj.

I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru), S. Lalin, S. Modestov
La tria solvo
Priskribo de lingvo de substancoj kaj kampoj.

I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)
Iom pri artifikoj
Trukoj kaj artifikoj el vidpunkto de TSIT.

I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)
*Inventisto de trukoj
Li sciis malfermi ajnan seruron, penetri ajnan ejon sen lasi spurojn de rompo. En brakkatenoj li plonĝis en glacimalvarman akvon, liberiĝis el ajnaj prizonoj, dum horo troviĝis en ĉerko sub tero. Kaj post ĉiu miraklo preparis sin al nova miraklo. Li estis Harry Houdini, usona prestidigitisto...



20-maj-1998