I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)

Iom pri artifikoj

Nevidebla elefanto

Ĉu malaperigi elefanton? Jen ĝi staras sur la areno. Ja facile! Eksplodo – kaj surloke de la elefanto jam estas nenio... Facile por tia mago, kia estas Harry Houdini! Bela truko, sed la sekreto ne komplikas: la eksplodo logis la atenton de la spektantoj, dum oni ĵetis sur la elefanton nigran veluran kovrilon, samkoloran kiel la kurteno. Kiu rimarkos elefanton post tia ekbrilo? Intertempe la mago prezentas alion: li kovras malplenan akvarion kun akvo per tuko kaj tuj forigas la lastan: en la akvario naĝas oraj fiŝoj. El kie ili aperis? El la akvario. En ĝia mezo staris spegulo, kiu respegulante kreis impreson de malpleno. Subtuke la mago puŝis la spegulon, kaj tiu falis surfunden.

Post lego de antaŭaj artikoloj de la rubriko eblas miri pri la miro de la publiko. Ja la regulo facilas: se oni ne povas ŝanĝi la objekton, oni devas uzi ĝian foto-kopion, ombron, respegulon k.s.

Ĉu forgeso pri odoro?

Ĉion oni povas uzi kaj por deca kaj, ho ve, por maldeca celo. En 1856a jaro Alĝerion venis franca mago Robert-Undin. De sia registaro li havis komision: konsterni alĝerianojn, konvinki ilin pri la potenco de eŭropanoj, kaj tiamaniere... helpi koloniigon de la lando.

Kaj jen la mago lerte kaptas ĵetitan el-post la kulisoj malgrandan kofron, metante ĝin sur placeton. Kiu kapablas levi? Fortegulo-alĝeriano, akompanata de spektantara aprobo suprenŝiris la kofron tiel ke ekknaris tabuloj de la scenejo. Sed la kofro senmovis... Post kelkaj miraklaj frazoj Robert-Undin levis ĝin per du fingroj.

La truko banalas: sub la scenejo troviĝis forta elektromagneto...

Ekzistas ankaŭ komplikigo de la truko: multiplikanta elefanto. Antaŭ la elefanto troviĝas tabulo kun ciferoj, enrostre ĝi tenas montro-bastoneton. «Kiom faras sepoble naŭ?» demandas spektanto. 63 – senhezite montras la elefanto. Jes, post ĉiu cifero troviĝas elektromagneto, kiun ŝaltas (post la kulisoj) helpanto de la mago. Magneta kampo direktas la bastoneton je ĝia fera pinto. La elefanto partoprenas neniel.

Ni rememoru TSIT-regulojn: Ajnaj objektoj interagas per Kampoj: magneta, sona, luma, odora, temperatura, per elektra kurento, torento de likvaĵo aŭ gaso. Ekzemple, se oni tuŝas krucifikson, onin tuj frapas nekomprenebla forto... Apenaŭ tiu eklezia truko popularus nun – ja ĉiuj scias, ke ne indas ŝovi fingrojn al elektraj kontaktoj.

La fiziko de truko

Artisto ŝarĝas pafilon per kulgo, atentu! Pafo, kaj la asistanto kaptas la kulgon per dentoj. Bonaj dentoj, ĉu ne? Eble tamen ne, ja temas pri du trukoj. La unua: la kuglo estis enbuŝe antaŭ la pafo. La dua: kuglo el farbita vakso forvaporiĝis en la momento de pafo...

Mi memorigu materialon de antaŭaj artikoloj. Inventistoj ofte uzas substancojn, kiuj facile fandiĝas, eligas gason, brulas, dissolviĝas, detruiĝas.

...Sur scenejo fajro lekas kaldronon kun fandita metalo. Nekredema spektanto riskas serioze brulvundiĝi. Sed jen, brako de artisto ĝisŝultre eniras la metalon, ŝokante la publikon. La ŝokon facilas forigi, se rememori mezlernejan fizikon: metalo galio fandiĝas eĉ en manplato – ĝia fandotemperaturo estas malpli ol 30oC.

Tasko. Asistanto elportas teleron kun kokaj ovoj. La mago perrigarde «hipnotas» ilin, kaj la ovoj unu post alia krevas aperigante bloveblajn kokidojn, dekoble pli grandajn ol la ovoj mem. Ĉu vi sukcesos ripeti la inventon, kiun ĝia aŭtoro K. K. Boboŝko patentigis? Taŭgaj substancoj por prezenti la artifikon troveblas en ajna kuirejo.

La sesa manfingro

«Ne eblas! – la sciencisto flankenŝovis antikvan manuskripton. – Idola pastro forhakis la kapon al ansero, sed tiu stariĝis kaj ekkriis?!» Bona sciencisto, ĉu ne? Sed ni scias inventan regulon: solvadon komenci el la resursoj. Certe, neniu hakis la kapon al ansero, sed kien gi malaperis? Sub la flugilon. Sed la sango-fluo? Por tio ekzistas ruĝa farbo kaj... kroma kapo. Mi aldonu, ke reviviĝanta ansero ĉiam estis prezentata en obskura ejo, inter fumaj torentoj. Estas interese, ke la trukon oni prezentis dum pluraj jarcentoj – jen kiom gravas lerta apliko de resursoj!

Demando, ĉu eblas uzi kiel resurso koloron de fingroj? Ĉu komplika demando? Jen relative nova truko: manikoj de artisto estas tiritaj supren, sed en lia manplato aperas tukoj kaj eĉ brulantaj kandeloj... Estas facile – inter fingroj de la maldekstra mano troviĝas... la sesa fingro. Dum movoj spektantoj ne rimarkas ĝin. Interne ĝi estas malplena – jen el kie aperas novaj objektoj! Ankaŭ malpleno estas resurso, pri kiu ofte forgesas ne nur spektantoj sed ankaŭ inventistoj.

Tasko. Artisto descendas en la salonon kaj proponas al spektantoj stakon de ludkartoj. Bonvolu elekti iun ajn, memorfiksi kaj remeti en la stakon. Nature, ricevinte la stakon, la artisto fulmrapide montras la elektitan karton. La truko havas plurajn solvojn, sed mi rimarkigu, ke helpanton la artisto ne havas, la solvo estas nete inventa. Ĉu la resursoj? La stako da kartoj kaj iom da imagokapablo. Por tiu, kiu supozas la artifikon tro simpla, mi diru, kiel komplikigi ĝin: spektanto iom ŝiras la karton, oni bruligas ĝin kaj tuj «rekreas» eĉ kun la sama ŝiro. En kio estas la esenco de la truko?

Kial ni bezonas trukojn? Por liberigi la fantazion el la ĉenoj de la kutimo, por fantazio. Sed kio pri la aktivado de Robert-Undin? Poste li pentis pri sia komisio en Alĝerio kaj rifuzis la monpremion de la franca registaro. Efektive, «la plej bela kaj profunda sperto, kiu trafas homon, estas la sento de mistero». La dirinton konas la tuta mondo – Albert Einstein.



20-maj-1998