2. Ĝisatendis favoron!
Pri tio, ke Ievlev estis arestita, sur la Marka insulo oni eksciis preskaŭ tuj. Eksciis oni ankaŭ tion, ke leŭtenanto Meĥonoŝin iĝis estro kaj serĉis en la fortreso rudriston Rjabov-on, kiun li same intencis preni en malliberejon.
Silentulo, eksciinte pri ĉiuj ĉi eventoj, kolere grakis, pli dense volvis sin en truitan peltmanteleton, diris al la viroj:
— Nun vi ĝisatendis! Diris mi al vi, stultuloj, foriri necesas! Ne, ni favoron ĝisatendos. Nun vi certe ĝisatendos! Hodiaŭ aŭ morgaŭ oni nin ĉiujn prenos, ĉiujn en malliberejon pelos, ĉion pri ni rememoros...
La viroj ne respondis. En silento aŭdeblis, kiel en la fortreso tamburoj batas vespersignalon, kiel ludas tie klarionoj: la nova komandanto faris ekzercadon.
Silentulo febrotremis, li deziris preni ŝvitbanon, trinki lakton, dormi en domo. Sur la insulo ĉiam estis humide. Pro malvarmaj kaj humidaj Dvinaj nebuloj, pro konstantaj en tiu ĉi somero pluvoj, pro la arbara lupa vivo doloris la ostoj. Volvante sin en sian ŝiritan kaj trabruligitan peltmantelon, li senmove trasidis ĝis krepusko, poste sidiĝis en boateton, veturis en nemalproksiman vilaĝeton — eble, tie, kie oni hejtas banejon, oni enlasos la senhejman homon.
La vilaĝeto estis malriĉa, griza. Silentulo rigardis al fumoj, rememoris, ke hodiaŭ estas sabato1. Malgaja dvinano, tuta en faltoj, grizbarba, neparolema, sen eĉ unu vorto enlasis la fremdulon al si por ŝvitbani. La banejo estis varmega, da akvo estis multe. Lavinte sin, Silentulo eniris en la domon — trinki lakton. Blondaj nepoj de la neparolema mastro ĉirkaŭis la gaston. Li karesis iliajn kapojn, kun doloro rememoris siajn pli junajn gefratojn, forlasitajn de li al la volo de la sorto. La infanoj pepadis, li respondadis al ili, ridetante per sincera, bonkora rideto. La avo sidis sur benko malproksime, per ŝufadeno kudris truiĝintan boton. El la korto, de najbarino venis la maljuna avino, riverencis al la gasto, rakontis, ke la batito nun fartas pli bone, li trinkis kvason kaj manĝis kaĉeton. Silentulo streĉiĝis, poste demandis, kia batito?
— Ja ĉu negocisto, kiu lin scias! Kaftano sur li estas tro riĉa! — diris la maljunulino. — Kiel tiam la batalo fariĝis, lin tie oni vundis, Dvinan akvon li ĝissate glutis, al nia najbaro alrampis. Ni pensis, ke li mortis, sed li — jen kia estas viro — reviviĝis, foriri deziras...
La okuloj de Silentulo ekbrilis, li leviĝis, ekhastis serĉi la malsanulon. La maljunulino ordonis al la infanoj akompani la gaston, ili ekkuris antaŭ li per gaja kompanio. Kun batanta koro eniris Silentulo en malaltan fulgokovritan domon. En ŝranketo super kuvo estis brulanta kena torĉo, ĝia timida flamo prilumis la vizaĝon de Rjabov, kuŝanta sur benko. Liaj piedoj estis kovritaj per malnova ŝaffelo, sub la kapo estis granda kuseno, la okuloj rigardis kun bonkora moko.
— Eble, vi jam entombigis min? — demandis li. — Sed mi ree estas viva! Rakontu, ĉu jam entombigis aŭ ankoraŭ atendas? Ĝuste nun mi kuŝas kaj kalkulas, kiam ĉio tio estis? Ĉu hieraŭ aŭ pli frue?
Silentulo eksidis sur la benkon, intencis respondi, sed ne sukcesis — ekploris. Rjabov plu rigardis al li per senmova rigardo, poste ree demandis:
— Ĉu Metrio viva revenis?
— Mortis Metrio, — mallaŭte respondis Silentulo.
— Mortis... — ripetis la rudristo.
— Ĉe ni sur la Marka insulo li mortis! — diris Silentulo. — Li tuta batita estis. Sed vi kiel ĉi tien trafis?
Rjabov longe ne respondadis, poste ekparolis per malforta voĉo:
— Nun mi eĉ ne povas rememori! Frostiĝis mi en la akvo, vundita. Sur la bordon mi eliĝis jam preskaŭ sen konscio. Salikoj tie estis, ia densaĵo kiel marĉeto. Do mi ekrampis. Hundoj, mi aŭdis, bojis, je fumo odoris, mi ĉiam rampis...
Li fermis la okulojn, laciĝis. La infanoj, venintaj kun Silentulo, interrigardadis, puŝadis unu la alian. Unu knabo — pli aĝa, ĉirkaŭ dek jarojn — diris:
— Emilĉjo la bovinon tiam pelis, Emilĉjo mem vidis...
Emilĉjo, kaŝiĝinte post aliaj geknaboj, diris el tie base:
— Mi vidis — li kuŝas en sangego, kaj ĉio.
— Kaj kie li kuŝis?
— Kie? Apud la palisaro li kuŝis...
— Nun jam nemalbone! — diris la mastrino, blankvizaĝa pomorino. — Nun ĉio estas dank'al Dio, sed komence ni pensis — mortinto. Eĉ ne spiris...
Ŝi ŝanĝis la kentorĉon, demandis Silentulon kaŝe:
— Kia homo li estas? La kaftano ja estas tre riĉa, brokaĵa, tian eĉ la vojevodo en labortago ne surmetas...
Rjabov aŭdis; ne malfermante la okulojn, diris:
— Kio por mi estas vojevodo, kiam mi mem estas fiŝisto!
La mastrino vokis Silentulon per la fingro, flustris en lian orelon:
— Kaj kio estas tiu gasto, mi ne scias, kion pensi. Mia edzo tiam komencis malvesti lin, vidas — monujo. Da moneroj oraj estis nekalkuleble...
...Jam antaŭ longe revenis la mastro, antaŭ longe foriris la najbaraj infanoj, antaŭ longe la juna mastrino kuŝiĝis dormi sur la fornon — Silentulo plu sidis ĉe Rjabov, ne decidiĝante diri al li pri la sorto de Silvestro Petroviĉ. Ili parolis pri alio — pri la batalo, pri tio, kiel pereis Krikov, kiel la svedoj elŝipiĝis sur la Marka insulo, kiel komencis kapitulaci svedaj ŝipoj, kiel eksplodis «Krono». Finfine, jam longe post la noktomezo, Silentulo decidiĝis — rakontis ĉion.
— Jen kiel! — ne mirinte, penseme prononcis Rjabov. — Kontraŭ la kapitan-komodoro mem ili la manon levis. Kuraĝa estas la vojevodo, kuraĝa, nenion eblas diri... Kaj vere, Paŭlo Stefanoviĉ, estas lia potenco...
— Vere, ke lia, dum ni estas ŝafoj. Kaj vin, fiŝisto, oni kaptos kaj en malliberejon sidigos, se vi kun ni ne foriros...
— Vere...
— Kaj se oni vin arestos — viva vi ne revenos, ne...
— Pro kio do oni arestos?
— Ŝajne pro perfido...
Rjabov subridis, lia vizaĝo iĝis malbonkora.
— Pro perfido? Kaj la kapitan-komodoron pro perfido?
— Certe! Atendu, rudristo, aŭskultu, kion mi diros: ni ĉiuj foriri devas. Ni foriros en la tajgon, mi tieajn vojojn konas. Samojedojn ni trovos bonajn, ne pereos. Kaj post paso de tempo ni iros al Volgo, en stepojn. Ne la ĉi-tiean vojevodon, alian, sed senhaŭtigos. Vi estas tute malforta, eĉ guto da sango en la vizaĝo ne estas, por kio vi en la malliberejon iru, mortigos oni vin tie, mi scias. Por vi alia, ol kun ni, vojo ne estas. Mi la miajn jam hodiaŭ forkondukos. Obstinas la viroj, favoron atendas, sed ne ĝisatendos. Ni foriros trans la barilon, al via edzino sendos sciigon, ke vi vivas, kaj dume prepariĝu. Ĉevalojn ni aĉetos, forrajdos...
La rudristo, ne respondante, ree fermis la okulojn. Silentulo leviĝis, ekiris al la Dvina bordo, al sia boateto. La nokto estis varma, nebula, malhela. Sur la insulo neniu dormis, sed lignofajron oni ne bruligis, sidis en kavo, dense alpremiĝinte unu al la alia, aŭskultis Teodozon Forĝiston, kiu ĵus venis el la urbo.
— Pri kio estas parolo? — demandis Silentulo.
— Preni nin oni hodiaŭ intencas! — per kolera, laca voĉo respondis Teodozo. — Mi ĝuste scias. De fidela homo, de soldato, kiu staris kiel gvatanto sur la Kanona korto. Rememoris sinjoro Meĥonoŝin, kiel kaptadis vin en arbaroj...
— Ni ne lasos nin preni! — dentomontris Silentulo. — Muskedojn ni havas, fusilojn, pulvon. Kiel ŝafoj ni ne iros...
La viroj ekparolis tuj, ekdisputis, iuj deziris foriri jam nun, aliaj estis por akcepti la batalon kaj kvitiĝi pro siaj ofendoj. Teodozo Forĝisto diris, ke la monstrojn necesas instrui, por ke ili ne plu kaptu proprajn homojn.
Ĝis la matenruĝo en la kavon ili kuntrenis la tutan armilaron, kaptitan de la svedoj. Forĝisto, grumble insultante, pririgardis la fusilojn, muskedojn, montris al nesciantoj, kiel necesas ŝargi, kiel celi, kiel pafi. Matene gvatanto ekvidis sur Dvino du barkojn kun soldatoj. La militistoj estis multaj, sub la suno briletis tubo de kanono. La barkoj estis irantaj al la Marka insulo.
— Jen ĝi, favoro! — diris Silentulo. — Ĝisatendis!
Kaj ordonis de la insulo foriri sen batalo.
La viroj obeis, komencis transpasi la riveron al la vilaĝeto. La barkoj iris malrapide, ilin deŝovadis la fluo, la soldatoj remis mallerte, ne en la loka maniero. La lasta sur la insulo restis Teodozo Forĝisto. Li amare ĉirkaŭrigardis la murojn de la Novdvina citadelo, de kiuj pafadis liaj kanonoj, rigardis al la pobo de la sveda flagŝipo, kiu plu staris super la akvo, rigardis tien, kie li instalis la vinĉon kaj la ĉenon por gardo kontraŭ la svedo, kaj, tenante en la manoj muskedon, komencis ree fiksrigardi la antaŭan barkon. Liaj okuloj mallarĝiĝis, li longe serĉis per rigardo kaj finfine ekvidis dumaanon Larionov-on, kiu, metinte la piedon en danda boto sur la malaltan randon de la barko, estis ion diranta al alta kaj maldika kolonelo-fremdulo.
— Vidu, li montras! — flustre diris Forĝisto al la grandorela hundido, restinta kun li sur la insulo. — Vidu, kion li faras. Ne fremdlandano, propra, rusa dumaano...
Nehaste li kunpremis la muskedon per la polmoj kaj komencis malrapide levi la tubon de la brilanta, kuranta akvo ĉiam pli alten, al la barko kaj ankoraŭ pli alten — laŭ la kaftano de dumaano Larionov. La dumaano estis vestita hodiaŭ same, kiel en tiu nokto, kiam li komandis la torturiston kaj la senterulojn en la arestejo, — en la sama griza kamizolo kaj malbutonita ruĝflava fremdlanda kaftano. Sur la kamizolo estis surkudritaj butonetoj — arĝentaj kaj oraj intermite. Ĝuste laŭ tiuj butonetoj movis Forĝisto la muskedon ĝis la momento de pafo. La grandorela hundido pro neatenditeco bojis, la dumaano svingis la manojn kaj falis dorsen en la barkon — malviva. Tie oni ekrapidis, la barko kliniĝis, la soldatoj komencis krii, ŝargante siajn blunderbuzojn. Sed Teodozo ne atendis kaj per rapidaj paŝoj ekiris al la transpasejo. Post li, timigite palpebrumante, ekkuris la hundo.
— Ĉu estis vi, kiu pafis? — demandis Silentulo, kiam Forĝisto atingis la siajn.
— Mi.
— Kaj kio al vi estis ordonita? Ĉu pafi?
Forĝisto respondis nenion. Silentulo intencis insulti, sed fiksrigardis Teodozon, pensis kaj prononcis pace:
— Evidente, ankaŭ vin tio finfine atingis. Jen kiel okazas. Do, kio, nun kun vi eblas ankaŭ en arbarojn iri aŭ pli malproksimen — predon ĉasi.
En la sama tago la viroj sub gvido de Silentulo kaŝiĝis en sovaĝa ĉedvina arbaro. Kun si sur ĉaro ili forveturigis ankoraŭ tute malfortan rudriston Rjabov-on.