3. Remezov

En la arestejo subkolonelo Remezov vokis gardistojn, restis kun ili vid-al-vide, longe rigardis al ili, pleniĝante de kolero, poste kuspis la manikon kaj, turninte en la aero la grandegan ruĝan harkovritan pugnon, tondre kriis:

— Ĉu vi vidis? Se eĉ unu haro falos de lia kapo...

La gardistoj ekriverencis, ekĵuris per Dio, ekbatis sin al la brusto.

— Ĉi kapitan-komodoro estas ŝtata krimulo! — ree ekparolis Remezov. — Se al li io okazos — de vi oni eĉ cindron ne trovos...

La gardistoj ree ekriverencis.

Remezov pelis la gardistojn for, enpensiĝis, poste laŭ putraj, glitaj ŝtupoj malleviĝis malsupren, en la malhelan kameron, kie sur fojno kuŝis Silvestro Petroviĉ.

— Ĉu monon vi ne bezonas? — per severa voĉo demandis la subkolonelo.

— Ne bezonas! — respondis Ievlev.

Remezov eksidis sur la benkon, petis:

— Rakontu, kapitan-komodoro, ĉion kiel estas. Mi ĉi tie ne restos, kaŝe rajdos al Moskvo, mi la veron devas scii...

Silvestro Petroviĉ rakontis ĉion kun detaloj. Remezov elaŭskultis atente.

— Se estos io, kapitan-komodoro, tenu vin firme. Kio estis dirita, tion repreni ne eblas. Se vi cedos — skribos oni pri vi mensogon, kie tiam serĉi veron?

Ievlev silentis.

— Ankoraŭ estas malfeliĉo, ke via rudristo dronis! — diris Remezov. — Kial vi silentas?

— Tial mi silentas, — mallaŭte, per trankvila voĉo respondis Silvestro Petroviĉ, — tial, sinjoro subkolonelo, mi silentas, ke mi pensas: la svedon ni frakasis, la ŝipojn por la rusia floto nombre dek tri ni konservis, la popolo en Arĥangelsko ne estis damaĝita, orfoj, kaj edzinoj, kaj maljunulinoj por ni al Dio preĝas. Do, malfeliĉo ja ne estas. Al Apraksin en Moskvo unue rakontu: la ŝipoj estas sendifektaj, kaj ankoraŭ svedaj estas kaptitaj, li kalkulu — kun profito ni militis...

La korpulenta subkolonelo malgaje subridis:

— Ja vi, kiel mi vidas, estas strangulo, sinjoro kapitan-komodoro. Nu, Dio juĝu vin...

Li leviĝis, en mallumo palptrovis la manon de Ievlev, karese premis:

— Adiaŭ! Vian edzinon mi vizitos, ankaŭ la filinojn. En Moskvo vi nomis familion de Ĥilkov-oj?

— De Ĥilkov-oj. Ankaŭ de Izmajlov...

Remezov eliris el la arestejo, dum irado timigis la gardistojn per globigitaj okuloj, ĉirkaŭrigardis, enseliĝis...

Sur la strato, retenante la ĉevalon, Remezov demandis preterirantan junan virinon:

— Kara, kie estas al Ĥolmogoro vojo?

La junulino almontris, la subkolonelo skurĝis la virĉevalon, ekrajdis al la ĉefepiskopo Vaga kaj Ĥolmogora — por konsilo, kiel petis Silvestro Petroviĉ.

La eminenco akceptis Remezov-on en la dormoĉambro — li estis grave malsana, — nenion sciis pri la incidento kun Ievlev. Ne aŭskultante Remezov-on, li ĝoje ekparolis:

— Frakasis, frakasis ni la damnitan svedon, la unuan fojon plene frakasis, jen ĝojo, jen miraklo...

La okuloj de Atanazio en krepusko de la dormoĉambro lumis, kiel ĉe junulo, li plu ĝojis, laŭ la vortoj de Jegorĉjo rakontadis al Remezov tiel, kvazaŭ mem vidis, kiel la antaŭa ŝipo estis surgrundigita, kiel akorde ekparolis la kanonoj de la fortreso kaj la Marka insulo, kiel la svedoj estis kaptitaj sur la insulo kaj kiel rusaj flagoj estis levitaj sur la kaptitaj svedaj ŝipoj. La subkolonelo aŭskultis, silente kapjesadis.

— Sed kial vi ne estas gaja? — demandis la eminenco.

Remezov suspiris, rakontis, kiel antaŭ nelonge estis arestita Ievlev. Atanazio leviĝis sur la kubuto, kriis:

— Mensogas vi! Ĉion mensogas! Ne povas tio esti...

La subkolonelo ne respondis eĉ vorton. La eminenco por longe enpensiĝis, poste diris:

— Malbone!

Kaj ripetis:

— Malbone, frato, malbone!

Li eksidis sur sia grandega, luksa lito — sekiĝinta, maljuna, en noktoĉapo sur la hirta kapo; senhelpe ĉirkaŭrigardante, plendis:

— Kion povas fari vero kontraŭ malvero? Jen vi jam estas grizhara, sed ĉu multe vi vidis, ke la vero estus pli forta, ol malvero? En malliberejon trafi, sub areston, al torturistaj manegoj — estas facile, rapide, sed eliri, ho, infano, ho kiel malfacilas el ĝi, damnita, elŝiriĝi. Kion fari? Al kiu iri por favoro? Kiu ne timos al Petro Aleksejeviĉ mem vorton diri? Ĉu vi? Kian vorton vi, stulta, elparolos, se vi mem estas de la pafistaj regimentoj, vi mem estas de tiu serpenta gento, kiu faris la ribelon? Ĉu oni kredos al vi kontraŭ bojaro princo Prozorovskij? Jen malfeliĉo, ke Ievlev Silvestro Petroviĉ kun forpasinta sinjoro Krikov estis en amikeco, kaj ĉi Krikov fare de la vojevodo estas deklarita ribelulo. Haltu, silentu, ne parolu, lasu min pensi, cerbumi...

La servisto alportis al la gasto vespermanĝon, la eminenco glutetadis malvazion, rigardis per kaviĝintaj okuloj al flagranta en angulo lucerno, meditis. Poste, fleksante la maldikajn fingrojn de la nodoplenaj manoj, komencis kalkuli, kio estas malbona:

— Unue, amiko, estas malbona tio, ke fremdlandanoj estas enmiksitaj en ĉi afero. Fremdlandanon en Rusujo oni nun favoras, kaj tiel fariĝis, ke ju pli li, kanajlo, friponas, des plian fidon oni al li donas. Dua malbono estas — princo Prozorovskij estas en granda favoro de la Siro ekde la Azova ribelo mem. Ankoraŭ estas malbono — la sveda militisto en ruĝa kaftano. Tiu afero ankaŭ por mi mem estas malklara. Kvara malfeliĉo — la rudristo ne estas viva. La kvina — vi kun viaj pafistoj malfruiĝis, por Prozorovskij profite. Kaj la plej supera malbono estas, ke ĉio, kara amiko, estas sciate de kies manoj faro, sed estas malklara, kaj tordita, kaj implikita. Kiel ni nun la veron trovu?

Atanazio ree eksilentis, pensante. La subkolonelo sidis, mallevinte la kapon, alpreminte la polmojn al la genuoj, kuntirante la grizajn brovojn.

— Kaj la plej malbona el ĉio, — mallaŭte, konfide aldonis Atanazio, — la plej malbona estas, ke ne ĉiuj komprenas la nunan tempon kiel necesas — kaj per la koro kaj per la menso. Ne ĉiuj deziras pripensi, laŭ kiu vojo Rusujo ekiris. Ili nur vidas, ke estas malkvieto kaj renversado, ke ne laŭ la ava maniero, laŭdire, ni vivas. Ĵetas vantuloj vortojn per malsaĝaj buŝoj: se iu lando ŝanĝas sian moron, tiu nelonge staras; la barbojn oni bedaŭras, la kaftanojn longajn, siajn ŝtelajn profitojn. Ankaŭ al Petro Aleksejeviĉ estas malfacile. Estas multe da perfido, ŝtelado, korupto, flatado, kalumnio, malicaĵoj. Kiel ĉi tie eltrovi — kiu estas blanka, kiu estas nigra?

Ili rezonadis longe.

Antaŭ la nokto la eminenco ordonis doni al si plumojn, inkon, paperon plej bonan — skribi leteron al la Siro. La servisto metis apud Atanazio skatolon por skribo, kandelingojn kun kandeloj, sukeran akvon. Remezov, por ne malhelpi, eliris sur la peronon. Sonore, sed malforte, interrompante unu la alian per nelaŭtaj triloj kaj gaja krakado, kantis en la ĉefepiskopa ĝardeno najtingaloj. La subkolonelo rimarkis:

— Jen, kiel malfrue nun ili kantas...

La juna servoknabo, turninte al Remezov la palan vizaĝon, diris kun rideto:

— Tio, sinjoro, estas ne najtingaloj. Tio estas niaj birdoj, nomataj blugorĝuloj. Najtingalon blugorĝulo ne atingas, sed por ni taŭgas, por ni estas plaĉe ankaŭ ĝin aŭskulti. Najtingalo ja trans Sviron1 ne flugas — kion ĝi ĉe ni en malvarmo faru, sed blugorĝulo ĉe ni ĉiam per sia kantado konsolas...

— Jen, blugorĝulo! — diris, aŭskultante la klakadon, la subkolonelo.

— Vere, blugorĝulo...

— Kaj vere, kiel nia najtingalo ĝi penas trili. Jen kiel alte prenas! Ĉu?

— Penas, sed malsukcesas. Tamen ne najtingalo!

Ĉe mateniĝo Remezov ree enseliĝis. Ankoraŭ pli laŭte, pli sonore kantis blugorĝuloj en malhelaj foliaroj de arboj de la ĉefepiskopa rosa ĝardeno. Atanazio, starante sur la perono — malgranda, kurbigita de la malsano, — tusis, diris:

— Kiam Vologdon vi preteros, penu, subkolonelo, se nokte — kun homoj veturi. Vi estas korpulenta, riĉe aspektas, via ĉevalo estas bona, la selo garnita, la sabro en arĝento, kaj sur la vojo petolas bojaridoj, forte petolas. Kiam iri al la cara servo, ili forestas — pro tio nomiĝas «foruloj», — sed kiam en arbaron rabi — tuj iras. Damnitaj vojevodoj de ili koruptaĵon prenas, timas kapti, iuj eĉ simple kun tiuj arbaraj bojaroj akiron dividas. Kaj kion diri pri arbaro — en urbo Jaroslavlo mem preter ili iri ne eblas, ĉie ili vagas, savu Dio... Nu, veturu, amiko.

La virĉevalo, snufante, ĵetante antaŭen la maldikajn bonrasajn krurojn, facile eliris ekster la pordegon. Remezov reĝustigis sin en la selo, enspiris plenbruste puran matenan aeron, de holmeto ĉirkaŭrigardis larĝajn, en malpeza nebulo herbejojn, kvietan Dvinon, la rozkoloran ĉielon.

Dum la tuta longa vojo ĝis Vologdo la subkolonelo rememoradis Ievlev-on kaj kun ĉiu horo firmiĝadis en la penso, ke Ievlev estas kuraĝa kaj honesta militisto kaj ke li, Remezov, sukcesos dispeli la kalumnion kaj denuncon de Prozorovskij.

Noktante en gastejoj, li dormis nemulte, ne drinkis vodkon, pensadis, kaj ju pli proksima estis Moskvo, des pli li kredis je bona fino de sia malfacila afero.

Trairinte Jaroslavlon, Remezov, ne atendante kunvojaĝantojn, kiuj ne estis jam dum pli ol tagnokto, ŝarginte la pistolojn, decidis veturi sola. La mastro de la gastejo longe kaj kun signifo en la voĉo persvadadis la subkolonelon nokti, sed li obstinis kaj, gaje adiaŭinte, tuŝis la ĉevalon per la spronoj.

La nokto estis malluma, humida, senstela.

Remezov veturis rapide, kantetadis aŭditan dum la vojo kanton, kalkulis, kiom ankoraŭ restis da veturado.

En arbaro, en kaveto, la ĉevalo subite stumblis per la antaŭaj kruroj, falis. En la sama momento streĉita ŝnuro tranĉis Remezov-on al la vizaĝo. Li estis elĵetita el la selo, batiĝis per la nuko al ĉevoja arbostumpo kaj mortis tuj. Homoj en bondrapaj kaftanoj, strikte zonitaj, kun tranĉiloj kaj pistoloj, disŝiris lian vojan mantelon, detranĉis la monujon, demetis la multekostan zonon, la sabron.

— Sur la ĉevalo sakojn rigardu, — potence ordonis juna voĉo. — La vera trezoro, verŝajne, estas tie...

— Vi, princido, havas la monujojn! — respondis voĉo de la vojo. — Alia ne estas...

La princido plu serĉis sur la korpo de Remezov ankoraŭ ion, trovis falditan kaj sigelitan leteron, turnis ĝin, ŝiris kaj forĵetis. Lian amuleton kaj lian oran kruceton li metis en la poŝon, kriis:

— La ĉevalon do mortpafu, diabloj ŝiritaj. Suferas la ĉevalo...

Sur la vojo, sub pluvo, oni ekridis:

— Ĉevalon li kompatas. Jen, bonkora iĝis. Eble, ankaŭ la subkolonelon vi kompatas?

Preninte la korpulentan Remezov-on ĉe la manoj kaj la piedoj, la servutuloj kaj servistoj portis lin tra la arbaro al ravino, balancigis kaj ĵetis la korpon malsupren.

— Tiel ili eĉ la propran patron murdos! — nelaŭte diris maljuna servisto. — Sia sian tranĉas...

— Sed por vi kia malĝojo? — demandis alia servisto, pli juna. — Ĉu vin tio zorgigas? Ili voru unu la alian, ĉiel malpli sur nia kolo sidos.

Sur la vojo en monotona bruo de pluvo obtuze krakis pistola pafo — la kompatema princido mortpafis la ĉevalon.



1. Sviro — rivero inter la Onega kaj Ladoga lagoj. (trad.)