Ĉapitro dua

Ĉiujn oficirojn sen juĝo ne aresti, krom perfidaj aferoj.
Petro I
Kaj vi pulvon ne malŝparu, kaj pafaĵojn vi ne rompu:
Min neniam kuglo tuŝos, nek kuglego trafos min.
Kanto

1. Vian spadon, kapitan-komodoro!

Sur la fortresa tombejo oni pafis per muskedoj, fusiloj kaj arkebuzoj — tri salvojn en la aeron super la tombo. Semisadov kaj Ĥagajo Pustovojtov estis korektantaj la krucojn sur la tomboj de Demĉjo kaj Jakobo. La homoj jam foriris, de la maro blovis malvarmeta vento, super la freŝaj tombomontetoj de laboristoj, kanonistoj, soldatoj kaj pafistoj ankoraŭ preĝis, mallaŭte plorante, edzinoj, patrinoj, fratinoj. Ĉe unu tombomonteto staris sur la genuoj matroso, tenis sur la manoj suĉinfanon — la filon, per la polmo zorge transŝutadis al la monteto nigran Dvinan teron. Super tiu tombeto de la matrosa edzino Justina oni same pafis per fusiloj kaj muskedoj...

Subite el la fortresa pordeto, larĝe paŝante, aperis Rezen, aliris al Ievlev, diris haste en la germana:

— Kara amiko, ĉi tie estas dragono Meĥonoŝin kaj kun li du pafistaj estroj — ambaŭ treege gravmienaj kaj nealireblaj. Sur barkoj estas multegaj pafistoj — el Vologdo. Ili okupas gardpostenojn, komandas ĉion kaj postulas vin. Ili ankaŭ serĉas la piloton...

Silvestro Petroviĉ elprenis la pipon el la buŝo, deziris ion demandi, sed ne sukcesis. La fera pordeto kun grinco malfermiĝis, en la tombejon eniris la leŭtenanto, post li — maldika kiel stango, hoknaza, kun hirtaj lipharoj kolonelo Noble, kiel tria — subkolonelo Remezov, nealta, korpulenta. Malantaŭe iris soldatoj kun nudaj sabroj, fremdaj, ne lokaj.

Ievlev, apogante sin sur lambastono, leviĝis, ŝovis la pipon en la poŝon, atendis. Meĥonoŝin aliris tute proksime. Silvestro Petroviĉ ekrigardis en liajn okulojn, ĵetantajn rigardojn ĉiudirekten. Ĥagajo Pustovojtov kaj Semisadov, ne fininte sian laboron, same aliris.

— Ĉu vi estas eksa kapitan-komodoro Ievlev? — demandis Meĥonoŝin per obtuza voĉo.

— Kaj ĉi vi ne konas min?

La leŭtenanto por momento konfuziĝis.

— Mi estas kapitan-komodoro Ievlev, kaj ne eksa, sed nuna kaj estonta, kaj ne vi, fuĝinta de via militista devo, ne vi, forgesinta la militistan ĵuron, kun mi parolu! — paliĝante pro kolero, diris Silvestro Petroviĉ.

Meĥonoŝin, turniĝinte al la pafistoj, kriis:

— Kvindekestro, forprenu de ĉi latrono la spadon!

Fortika pafisto aliris al Ievlev, per peza mano prenis la portepeon. Ievlev ŝiris sin, la lambastono elglitis el sub lia kubuto. Perdinte ekvilibron, Ievlev paŝis per la malsana kruro kaj, raŭkinte pro doloro, falis. Ĥagajo kaj Semisadov ĵetiĝis al li, kaptis sur la brakojn. Rezen forpuŝis Meĥonoŝin-on flanken, nudigis la spadon. De la tombomontetoj, ne komprenante, kio okazis, kuris virinoj, soldatoj, matrosoj...

— Nu! — kriis Rezen al Meĥonoŝin. — Elprenu vian spadon, diablo prenu!

Meĥonoŝin retropaŝis, antaŭen eliris kolonelo Noble.

— Ne necesas troa sango! — diris li kun fremda akĉento. — Nun ne eblas helpi. Nun necesas plenumi ordonon.

Li nerimarkeble palpebrumis al siaj pafistoj, ili iris post la dorson de Rezen, surfalis lin de malantaŭe, elbatis la spadon el liaj manoj. Semisadov, depuŝiĝinte per la lignaĵo, impetis al la pafistoj, post li ĵetiĝis en batalon Ĥagajo, sed ilin ambaŭ oni tuj kaptis. Meĥonoŝin, starante malproksime, ree ordonis:

— Kvindekestro, deprenu de ĉi latrono la spadon. Ĉu vi min ne aŭdis?

Ievlev, sidante sur ies tombo, estis mallaŭte ĝemanta, ŝvito ruliĝis sur lia terure paliĝinta vizaĝo. Subkolonelo Remezov diris al li mallaŭte:

— Sinjoro kapitan-komodoro, enmanigu al mi vian spadon.

Ievlev levis la elturmentitajn okulojn al Remezov, subite ekfidis lin, per tremantaj fingroj malfermis bukon sur la portepeo, kisis la tenilon de la spado, etendis ĝin al la subkolonelo. Tiu same gardeme akceptis ĝin, parolante plu nelaŭte, amike:

— Mi petas — obeu nun al ĉio. De la vojevodo estis levita denunco, la tempo juĝos, homoj helpos. El rezisto tamen nun ne povas rezulti io bona...

Kaj, flankeniginte per la mano la pafistojn, alirintajn al Ievlev, por kateni lin per ĉenoj, Remezov potence ordonis:

— La kapitan-komodoro estas malsana, kaj ĉenojn sur lin meti ne eblas! Donu brankardon!

Oni alportis brankardon. Jegoro Rezen, elŝirante sin el la manoj de la pafistoj, sakradis en la rusa kaj en la germana.

Ĉirkaŭe sur la tombejo bruis homamaso, el la pordeto estis irantaj Vologdaj pafistoj, la fortresa popolo, nenion komprenantaj kanonistoj, matrosoj, soldatoj. Iu lanĉis vorton «perfido», ĝi estis transdonata el buŝo al buŝo. Meĥonoŝin, priserĉante fortresajn tenejojn, eniris en la domon de Rezen, demandis, kie estas la rudristo; ĉie li diradis, ke Ievlev transiris al la svedoj kaj nun lin atendas malhonora ekzekuto. Homoj ne kredis, interrigardadis. Unu fiŝisto diris, ke perfido ne povis esti, lin Meĥonoŝin tuj batis per vipo al la vizaĝo tiel, ke tuj ŝprucis sango. Rudriston Rjabov-on oni ne trovis, ĉiuj unuvoĉe diris, ke li dronis. Tra la fortresa placo, kie bruis la popolo, kvar pafistoj silente portis la brankardon. Ievlev kuŝis, ferminte la okulojn. Semisadov, frapante per la lignaĵo, paŝis apude, glutante larmojn, submetadis sub la vunditan kruron de Silvestro Petroviĉ fojnon, por ke estu pli mole. Apud la velboato Ievlev diris al la ferdekestro:

— Nu, Semisadov, ĉu vi ne pensis, ke vi min post ĉi batalo tiel akompanos?

La ferdekestro nur grincis per la dentoj.

Meĥonoŝin kaj kolonelo Noble restis en la citadelo — instali ordon. Sur la velboato Remezov eksidis ĉe la brankardo, kovris Ievlev-on per mantelo. Matroso demandis:

— Sinjoro kapitan-komodoro, ĉu la vimplon hisi?

— Kian vimplon? — interesiĝis Remezov.

— Vimplon ni laŭ la mara regularo levas, signifantan: «La supera mara estro estas ĉi tie»...

Remezov demandis kolere:

— Kaj kie do estas la supera mara estro?

— Do... jen li... — perplekse respondis la matroso. — Sur la velboato estas sinjoro kapitan-komodoro...

— Do, levu, se li estas sur la velboato! — diris Remezov. — Levu!

La matroso lerte survolvis sur la manon la hisilon, tiris. La vimplo leviĝis sur la maston, gaje malvolviĝis, ekflirtis sub Dvina vento. Silvestro Petroviĉ kuŝis silente, rigardis en la palan, apenaŭ bluetan ĉielon. Tie oblikve, kun krioj ŝvebis mevoj, supre malrapide naĝis lanugaj nuboj.

— Ĉu vi havas edzinon, sinjoro kapitan-komodoro? — demandis Remezov.

— Havas.

— Kaj infanojn havas?

— Du filinojn.

Remezov suspiris, balancis la kapon.

— Kial vi suspiras?

— Tial mi suspiras, ke mi timas — estos longa afero. Ĉu Petro Aleksejeviĉ konas vin?

— Konas iomete, — ne tuj respondis Ievlev.

— Ĉu favoras?

— Favoras caro, sed malfavoras servistaro. Ĉu vi aŭdis tian diron? Kaj ankoraŭ oni diras en Rusujo — caraj favoroj tra bojara kribrilo iras...

Li silentis iom, neatendite subridis, prononcis nekompreneblajn por Remezov vortojn:

— Bedaŭras mi, ke mortis sinjoro Krikov, pereis en honesta batalo. Ridus li nun ĝissate, rigardante min. Krevus, mi pensas, pro rido. Ĉio laŭ li okazis!