5. La vojevodo ree en Arĥangelsko
Antaŭ vespero la trajno de la vojevodo enveturis en Arĥangelskon.
Ekvidinte la kaleŝon de la princo kaj lian surĉevalan gardistaron, ekvidinte postiljonojn, hajdukojn, kondukistojn, karakolantajn rajdistojn, metiistoj subridadis, interparoladis, knaboj, ne timante skurĝojn, fajfadis per fingroj, ululadis. La princino, sidante apud la vojevodo, tute subfalis pro timo, la maljunaj fraŭlinoj princidinoj, afektante en la eksterlanda maniero, prononcadis nekompreneblajn vortojn:
— Aĥ, aĥ, kiaj krudaj muĵikoj, kiel ili renkontas sian dignitarion...
— Aĥ, aĥ, nenia komplimenteco!
— Mein lieber Vater, ne atendu de ĉi kampuloj Temison...
La princo silentis, snufadis, rigardis al la soldatoj kaj laboristoj, kiuj estis forigantaj baraĵojn kaj barilojn de la bordoj de Dvino, al kanonistoj, kiuj estis trote forveturigantaj de la batallokoj kanonojn, mallongajn mortirojn, kolubropafilojn, surmetadis sur ĉarojn korbojn kun kuglegoj, kun sonoro ĵetadis stangojn, skovelojn, ŝargenigilojn, ŝtopileltirilojn...
La urbo ne plu estis prepariĝanta por batalo kontraŭ malamiko, la urbo ĉesis esti fortreso. Ĉe plene malfermitaj bariloj gardantoj estis manĝantaj sian kaĉon, gvatantoj sur ĉevaloj ne plu staris ĉe la enveturejo. Gaje intersonoradis restintaj sur sonorilejoj kaj sur preĝejaj kampaniloj malgrandaj sonoriloj; sur la stratojn, sur la bazaran placon, sur la bordojn de Dvino estis elirantaj majstroj, metiistoj, ŝipistoj, fiŝistoj, portistoj, akaparistoj. Popolo ridis, jen tie, jen ĉi tie homoj komencadis kanton, virinoj ĉe anguloj komercis per bakita fiŝo, laŭtvoĉe laŭdante sian varon, bulkistinoj vendadis buterbulkojn. Matrosoj ne vice, sed dise promenadis sur stratoj en siaj cejanbluaj senmanikaj jakoj, en ĉapoj, metitaj sur unu orelon, — tio estis matrosoj, jam paŝintaj sur ferdekojn de kaptitaj ŝipoj. Histriono kun urso gajigadis homamason apud la Komerca korto, iradis, frapante per la kalkanumoj, sur tabula planko, kie ĵus staris longtuba kanono.
Subite la kaleŝo haltis.
La hajdukoj kun skurĝoj komencis premi la popolon, sed la homamaso kuniĝis tiel dense kaj per tia insultado renkontis la vojevodajn servantojn, ke tiuj tuj senkuraĝiĝis kaj movis sin malantaŭen.
— Kio estas tie? — demandis la princo.
— Histriono kun urso, — respondis princino Eŭdokia. — Aĥ, aĥ, kiom amuza...
— Deŝoviĝu, bovinaĉo! — ordonis la vojevodo.
La princino subite preskaŭ svenis, eksvingis la manojn, la princidinoj komencis el flakoneto flari fremdlandan flarsalon, la princido ekridis, larĝe malferminte la buŝon. La princo-vojevodo komence ne komprenis, poste ruĝegiĝis pro terura ofendo: sur la urso estis alta bojara ĉapo, farita el ŝelo, — saman, nur el pelto, nur la vojevodo rajtis porti en la tuta Ĉedvina regiono. Kaj la histriono tiutempe estis amuzanta malnoblajn homojn, kvazaŭ ne rimarkante la trajnon de la princo, kiu haltis ĝuste antaŭ la podio mem, kie nun estis tintiganta siajn sonoriletojn la dresita urso.
— Liberigu la vojon! — raŭkis la princo al hajduko.
La hajduko svingis la skurĝon, sed tuj apud li fajfis ŝtono, la popolo ekululis, ankoraŭ unu ŝtono batis la kaleŝon. Kaj la histriono estis krianta:
— Nu, Miĥaelo Ursido, montru, kiel la vojevodo de la svedo fuĝas...
La urso, tenante sian ventron, roris, kankroiris, skuis la kapon, montris, ke li timas, kaptante per la manego sian mastron, trenis post si — fuĝi...
— Kaj nun, Miĉjo, montru ĉi vojevodon, kiel li subaĉetaĵojn prenas! — per raŭketa voĉo kriis la histriono. — Montru, Miĉjo...
La urso, rorante, ekiris antaŭen...
La princo tute freneziĝis, kriegis en la fenestron de la kaleŝo:
— Per skurĝoj lin! Sub areston, tuj...
Kaj li furioziĝis eĉ pli: la sekvantaranoj same ridis, ridaĉis, de malproksime rigardante al la histriono kaj lia urso en alta ĉapo, sed ekvidinte la torditan, purpuran pro furiozo vizaĝon de la princo, la hajdukoj tuj ĉesis ridi, galopigis la ĉevalojn, ekfajfis, batis la homamason per skurĝoj. La popolo kun krio, kaŝante la kapojn de la batoj, retiriĝis, la ĉevaloj tretis la homojn, baŭmis, ĵetante ŝaŭmon. La podio kun la histriono malfermiĝis — la urso estis pace staranta antaŭ la princa sekvantaro, flaris la aeron, liplekis. La histriono glatumis lin, dirante per blankaj lipoj:
— Ne timu, Miĥaelo... Ne timu...
Kaj en tio, kiajn rigardojn ĵetadis la histriono al la armitaj rajdistoj, estis io tiom fiera kaj sentima, kolera kaj moka, ke la princo forturniĝis kaj ne plu rigardis tien. Kaj, elgrimpante el la kaleŝo en sia korto, diris al renkontanta dumaano Larionov:
— Bonan ordon vi instalis, hundinido! Bone vi akceptis vian vojevodon... Nu, atendu, ni ankoraŭ parolos...
Kaj ordonis:
— La histrionon bati per bastonoj senkompate, ĝismorte, jam hodiaŭ! La urson levi sur pikstangon! Al la hajdukoj kaj ĉiuj ceteraj, kiuj ridaĉis, vidante malhonoradon al sia bojaro, — po kvindek knutaj batoj al ĉiu...
Larionov riverencis, la kancelarianoj kun timo interrigardis.
Poste venis Larionov, diris per sia firma voĉo, ke la histriono mortis, kaj la ursan felon li, la dumaano, ordonis prilabori por la vojevodaj ĉambroj.
Dum la tuta nokto la vojevodo ne povis ekdormi — atendis novaĵojn el la fortreso. En longa ĝis la genuoj, kolora silka ĉemizo, anhelante pro sufoka aero, ferminte ĉiujn ŝutrojn, viŝante ŝviton per viŝtuko, li iradis sur knarantaj plankaj tabuloj, piedbatadis per siaj marokenaj tataraj pantofloj dormemajn ronronantajn katojn, vokadis gardistojn, demandadis per humida pro timo voĉo, ĉu estas kviete en la urbo. La gardistoj ne sciis, la vojevodo minacadis:
— Gardu diligente, mi vin senfeligos!
Antaŭ la mateno, ne senvestiĝinte, li ekdormetis sur benko, kaj ree, kiel antaŭe en Ĥolmogoro, li sonĝis malbonon: nigran akvon, kaj oni ĵetas lin tien, en la akvon, li deziras fuĝi, sed la piedoj ne iras...
La vojevodon vekis kancelariano Abrosimov, raportis, ke fremdlandanoj atendas vojevodan favoron — adiaŭi, iliaj ŝipoj foriras hodiaŭ en la maron. Kancelariano Gusev tenis sur pleto ŝipajn paspermesilojn, ĉiuj estis skribitaj sur multekosta Aleksandria papero, kaj ĉiu havis kopion en Latino. La vojevodo, ŝvita pro la malbona sonĝo, hirta, akceptis la ŝipestrojn afable, al ĉiu ŝipestro li donis la paspermesilon, diris, ke nun al la ekscesoj de la kapitan-komodoro estas metita fino. Konsulo Martus riverencis, respondis, ke li estas feliĉa aŭdi la bonan informon. Prozorovskij invitis la ŝipestrojn nepre esti ĉe foiro en la sekvanta jaro. Servisto alportis vinon malvazion. Kanonmajstro Ripley tostis vivuon al vojevodo princo Prozorovskij — klera kaj grandanima grandsinjoro. La fremdlandanoj kriis «vivu!». Konsulo Martus tostis alian vivuon — al princo Prozorovskij, la venkinto de la svedoj. La gastoj ree kriis «vivu!» La princo, gajiĝinte, ordonis al la gastoj sidiĝi al la tablo. Kanonmajstro Ripley sidis maldekstre de la vojevodo, parolis kun simpatio:
— Ni ĉiuj, kleraj eŭropanoj, komprenas, kiel al via moŝto estas malfacile havi aferon kun barbaroj, similaj al Ievlev. Sed niaj leteroj, en kiuj estas detale priskribitaj suferoj, trafintaj nin en Moskvio, sendube atingos la manojn de la granda Siro. La glora Siro ploros pri nia sorto kaj severe punos la kulpulojn...
Post horo la vojevodo de sur la perono de sia domo vidis, kiel sur la negocaj ŝipoj la ŝipanoj komencis levi la velojn, prepariĝante al eliro en la maron.
Reveninte en la ĉambron, Prozorovskij vokis la kancelarianojn, ordonis al ili laŭtlegi ĉion, kion skribis la fremdlandanoj. La kancelarianoj legadis, tradukadis, interpretadis la skribitan. La vojevodo aŭskultis kaj kapjesadis — bone skribis la fremdlandanoj, kiel necesas skribis, nun al la spitema Ievlev estos fino...
Sed en la koro plu sidis maltrankvilo: el la fortreso Meĥonoŝin ankoraŭ ne revenis.