4. Remezov kaj Noble

La du pafistaj regimentoj, senditaj laŭ la Moskva ukazo el Jaroslavlo kaj Kostromo, tra Vologdo, al Arĥangelsko laŭ Dvino sur barkoj, malfruis kaj venis al Ĥolmogoro tagon post la frakaso de la svedoj ĉe la Novdvina citadelo.

Dragona leŭtenanto renkontis la estrojn de ambaŭ regimentoj sur la albordiĝejo kaj, sakrante, kondukis ilin al la vojevodo. Kolonelo Vilhelmo Noble kaj subkolonelo Remezov, timigitaj de la propra malfruiĝo kaj de la severeco de la renkonto, timide eniris en la riĉajn ĉambrojn de princo Prozorovskij kaj, ne eksidante, interrigardante inter si, afable respondadis la pridemandon, aranĝitan de la kolera dragono. Meĥonoŝin, sidaĉante sur benko, faradis demandojn unu post alia: kial ili tiom rampis, kie drinkis, ĉu ne laŭ sveda instigo venis tiel malfrue, por kio staris dum ok tagoj en Ustjugo Granda...

La kancelarianoj, instaliĝinte ĉe la tablo, estis rapide skribantaj pridemandajn foliojn.

Vilhelmo Noble unue tenis sin vigle, sed post la demando pri Ustjugo Granda subfalis kaj tiel mensogis, ke korpulenta kaj raŭka subkolonelo Remezov nur grakis, kaj la dragona leŭtenanto komencis ridi. Laŭ lia vizaĝo videblis, ke li bone sciis, per kio nome ekmalsanis kolonelo Noble sur la vojo al Arĥangelsko...

— Nu, sufiĉas! — diris la dragono, finridinte. — Hodiaŭ aŭ morgaŭ la princo-vojevodo skribos al Moskvo kurieran leteron, kaj el tie aperos pri vi decido. Al bona rezulto de ĉi narativo mi esperon ne havas. Nun estas milito, pro simila latronaĵo necesas arkebuzi — ekzekuti per mortpafo...

La subkolonelo subite ekscitiĝis:

— Tro rapidas vi, leŭtenanto! Arkebuzi! Viŝu la lakton sur la lipoj, kaj servu kiom mi!

La dragono leviĝis, same komencis krii. Al la krio servisto larĝe malfermis la pordon, eniris la vojevodo, ekinsultis de la sojlo:

— Perfido! Kien ajn mi ĵetas rigardon — ĉie estas spionoj, senditoj, perfiduloj, skoltoj. Al vi kiam estis ordonite veni al la loko? Por kio vi en Ustjugo drinkis, sentaŭguloj? Por kio en Ustj-Vago festenis dum tiom da tagoj? Ĉu por ĝustatempe ne veni? Por ke la svedo venku? Por ke nin ĉi tie ĉiujn la svedoj sabru, kaj la urbon bruligu, kaj min, princon, sur fosto pendumu?

Vilhelmo Noble paliĝis, lian hoknazan, lipharan vizaĝon kovris ŝvitaj gutoj. Remezov palpebrumadis. La afero direktiĝis al malbono. Necesis penti.

— Princo-vojevodo, ne iras hakilo al kolo humila! — kun malalta riverenco diris subkolonelo Remezov. — Vin ne eblas trompi, vi kaj en Ustjugo nin vidis, kaj pri Ustj-Vago scias. Estis tio, necesas konfesi, indulgu. Kulpas ni, sed ne tiom terure — vi mem pli bone ol ni scias, kiel estas per barkoj tian militistaron tiri. La pafistoj tute elturmentiĝis, du ŝipoj dum la vojo dronis, sep bonajn kanonojn ni perdis...

— Kaj pro la kanonoj vi respondos! — minacis la vojevodo.

— Pardonu! — ree riverencis Remezov. — Ni servos al vi kiel vi ordonos. Se ie estas perfido — sendu, ni tiujn latronojn ne kompatos, kaptos, nia popolo estas batalema...

Prozorovskij suspiris, demandis:

— Sed vi el kiaj Remezov-oj estas? Ĉu ne de bojaro Sabaso Sergejeviĉ parenco?

— Filo, princo! — diris la subkolonelo. — La pli juna de li...

La vojevodo bonkoriĝis, turnis la kapon:

— Fluas, fluas tempo. La pli juna, sed la kapo estas griza... Eksidu, aŭskultu! Eksidu ankaŭ vi, kolonelo. Ne bone ĉe ni ĉi tie estas, ho, ne bone. Ĝuste tial mi koleriĝis, ke mi sola estas jen kun li, la leŭtenanto, malfacile estas al ni, ho, malfacile...

Vilhelmo Noble, demetinte la piedon, apoginte sin sur la genuo per la mano, prepariĝis aŭskulti. Remezov apogiĝis sur la sabra tenilo. La princo longe silentis, kvazaŭ koncentrante pensojn, poste ekparolis svage, malklare, mistere. Finfine, kvazaŭ ekfidinte en ĉio al la pafistaj estroj, li ekflustris:

— Perfido, latronaĵo, terura latronaĵo. Kapitan-komodoro Ievlev, tablestro, cara ludsoldato, — estas terure eĉ diri! — fordonis sin al la svedoj, servas al ili delonge — ne pro timo, sed konscience. Kontraŭ la cara ukazo li faris malbonan aferon: sendis en la maron, renkonten al la sveda floto, sian homon, metian monaĥejan servanton Rjabov-on Ivaĉjon. Tiu Ivaĉjo, malnobla, pro sveda oro kondukis el la maro la floton laŭ la Dvina ŝanelo al la urbo, por grandan ruinigon fari, kaj la ŝipojn bruligi carajn, kaj la ŝipkonstruejojn bruligi, kaj Arĥangelskon, kaj Ĥolmogoron, kaj Vavĉugon, kaj aliajn ceterajn lokojn...

Vilhelmo Noble aŭskultis avide, balancadis la kapon. Remezov rigardis al la vojevodo per rondaj okuloj, miradis.

— Tiu Ivaĉjo dum multaj jaroj ĝis la nuna malfeliĉa tempo estis malaperinta, — estis diranta la vojevodo, — revenis riĉa, de kie? El la sveda tero — jen de kie. Ievlev, judaso, en sian citadelon svedajn senditojn akceptadis kaj tie kun ili kaŝe konversaciis, tie ili ĉe li malaperadis pro nesciata kaŭzo. La plej bonajn fremdlandajn majstrojn, fidelajn carajn servantojn, tiu Ievlev ĉiel senhonorigadis kaj kalumniadis, neniom ilin fidis, arestadis senkulpe, kaj kiam la latronaj ŝipoj atingis la citadelon kaj la batalo okazis, tiu Ievlev apenaŭ la fremdlandanojn ne pereigis morte, ili apenaŭ ne forbrulis vive en la arestejo...

Kolonelo Noble kolere grakis — li ne ŝatis, kiam moskvianoj malbone traktas fremdlandanojn, — firme kunpremis la nodoplenan pugnon. Remezov, male, aŭdinte pri la fremdlandanoj, iom malvarmiĝis.

— Kiuj do fremdlandanoj?

— Sed vi silentu, kolonelo, aŭskultu! — ordonis la princo. — Tiuj fremdlandanoj estas homoj fidelaj. Kiam ili el la aresto saviĝis, tiam ne kaŝi sin iris, sed sur la fortresajn remparojn leviĝis kaj komencis per kanonoj al la svedo pafi. Kanona majstro tie estis de angla deveno, li mem kanonojn direktadis kaj mem kanonistojn komandis, kaj pro tio nemalgrandan damaĝon la svedoj ricevis. Kaj multaj rusaj kanonistoj, kaj multaj pafistoj, kaj soldatoj, kaj matrosoj, malgraŭ la perfido, sen domaĝi sin, pereis per martira morto. Kaj la Ievlev-aj homoj, judasoj, ne kaŝante sian senhontecon, kun grandaj honoroj akceptis en la citadelo svedan militiston en ruĝa kaftano, trumpetis al li per trumpetoj, batis tamburojn, kiel eĉ al mi, vojevodo, ili neniam faras. Kun tiu homo latrono Ievlev konversaciis dum longa tempo — ĝis lia, de la svedo, morto mem, kaj la okulojn al li fermis, kaj kandelon en la manojn donis...

— Se li kandelon laŭ la ortodoksa moro donis, do, eble, tiu homo estis ne svedo? — ekdubis Remezov.

— Silentu kaj aŭskultu! — kriis la vojevodo. — Fremdlandano, inĝeniero el la Venecia lando, de tiu Ievlev estis torturita morte, forbrulis viva. Fremdlandaj negocistoj, en la Arĥanĝela urbo loĝantaj, laŭ lia latrona ukazo ĉiuj estis arestitaj kaj nur hodiaŭ liberigitaj. Kanonojn sur la negocistaj ŝipoj, komercaj, li, latrono, ordonis preni, pro tio grandan ofendon al ni la fremdlandanoj havas, eĉ unu ŝipo ne plu venos komerci...

Vilhelmo Noble kapjesis: certe, ne venos, kial veni?

— Jen, ne venos! — diris la vojevodo. — Sed homaĉoj, kiuj kaŝajn foliojn legis kaj ribeligajn vortojn diris kontraŭ la vojevodo, kaj kontraŭ la bojaro, kaj kontraŭ la laboro en la ŝipkonstruejoj, kaj kontraŭ la negocistoj, — tiuj homoj de Ievlev estis liberigitaj. Por kio tiel? Por tio, ke ili laŭ ekbrulo intencis al la svedo transiri kaj kune kun la svedo nin tranĉi, kaj kapojn niajn sur palisojn sidigi, kaj rimenojn el ni eltranĉi. Al leŭtenanto, sinjoro Meĥonoŝin, latrono Ievlev mem diris: ni transiru al la svedoj, eliru al ili en la maron renkonten, elveturigu sur kuseno ŝlosilojn de la urbo Arĥanĝela, riverencu per donacoj, estos al ni honoro, estos al ni bono, gajaj ni irados. Ĉu vere mi diras, sinjoro leŭtenanto?

Meĥonoŝin riverencis:

— Tiel, princo-vojevodo!

— Pendos la latronoj en maŝo! — konkludis Prozorovskij, ekstarante. — Al vi, sinjoro kolonelo, kaj al vi, sinjoro subkolonelo, mi ordonas: iri, neniom prokrastante, sur barkoj al la citadelo, meti en ĝi gardojn; latronon Ievlev-on en mia vojevoda nomo kaj laŭ mia ukazo kateni, latronon Ivaĉjon enĉenigi kaj sub gardo liveri en Arĥangelskon, en malliberejon, sur firman gardon. Kun vi iros ĉi leŭtenanto, li estos la komandanto de la fortreso. Jam hodiaŭ aŭ morgaŭ, kiam vi sukcesos kun arestado de la latronoj, skribos mi kurierleteron al lia cara moŝto Petro Aleksejeviĉ, sendos ni la latronojn antaŭ la helajn okulojn de la princo-cezaro, kaj se oni al ni ordonos — ankaŭ ni mem klarigos la aferon, sur fajro la latronoj baldaŭ ekparolos...

La kolonelo rigardis al la vojevodo kun preteco, Remezov sidis, mallevinte la okulojn.

— Kaj ke vi kun la militistaro malfruis — tio ne estos via merito! — severe, minace aldonis Prozorovskij. — Se vi faros en la citadelo bone — ni forgesos kaj Grandan Ustjugon kaj Ustj-Vagon. Se vi same penos, kiel sur la vojo de Vologdo, — mi sendos ankoraŭ kurierleteron. Tro multe nun niaj malamikoj militistojn subaĉetas, tion en Moskvo oni scias. Iru!

La pafistaj estroj riverencis, foriris sur siajn barkojn.

La vojevodo ree eksidis sur la benkon, dismetinte la krurojn, retrokliniĝinte, — korpulenta, morna. Liaj okuloj kuris, li ree komencis timi la entreprenitan aferon.

— Aŭ li vin, princo, aŭ vi lin! — ekparolis Meĥonoŝin. — La spinon rompi necesas tuj, senprokraste! Se ni perdos tempon — li formanĝos nin kun tripo. Nun mi adoris vin, kiom kuraĝe vi kun ili konversaciis. Ili ektimis kaj obeos vin en ĉio...

La princo interrompis:

— La popolaĉo, la popolaĉo malnobla, jen kiun mi timas. Ili babilos ĉion, ĉiuj scias, kiu homo la svedan ŝipon surgrundigis.

Meĥonoŝin diris kun malestimo:

— Ĉu popolaĉo? La popolaĉo, princo-vojevodo, sub bastonoj forgesos patron kaj patrinon, ne nur la rudriston. Ni bruligos faskojn, levos sur pendigilon, glatumos per fajro, kuros tra la urbo Dia timo — ili tuj eksilentos. Kaj se ni timos — ni pereos. Se ni timos, princo, kaj veturos la petksribo pri vi al Moskvo, tiam oni trenos en la Preobraĵenskan kancelarion, al la princo-cezaro mem...

Prozorovskij malkviete moviĝis sur la benko, svingis la manojn:

— Pu, pu, rigidiĝu via lango.

— Preni la latronojn necesas, — diris Meĥonoŝin, — ĉiujn ĝis la lasta. Sur la Marka insulo estas latronoj kunpelitaj, fuĝintaj servutuloj, ŝiritaj nazotruoj, hakitaj fingroj. Mi ilin per razio kaptis en arbaroj, sed latrono Krikov persvadis Silvestron meti tiujn latronojn sur la insulon. Ĉiujn necesas sub gardon en arestejon, de ili, probable, ankaŭ la petskribo estas pri vi, pri nia vojevodo...

Li surtiris la ganton, admiris sian manon, reĝustigis sur la kokso la spadon. Prozorovskij estis snufanta, palpebrumanta, nenion kuraĝante respondi.

— Mi tuj finus tiujn latronojn sur la Marka! — proponis Meĥonoŝin.

— Ĉu ili estas multaj? — demandis la vojevodo.

— Nemalmulte.

— Vi unue Ievlev-on prenu, poste — la fuĝintojn. Mi timas bruon, leŭtenanto... Ĉu la rudristo ne troviĝis, Rjabov?

— Mi ne aŭdis...

— Nu, iru, iru, faru...

Meĥonoŝin foriris.

Prozorovskij, sulkinte la frunton, pensadis siajn maltrankvilajn pensojn. Mallaŭte paŝante sur la piedpintoj, nerimarkeble aperis kancelariano Gusev, diris, ke kanona majstro angla fremdlandano Reger Ripley postulas monon pro la cara servo, kiel estis interkonsentite. La princo ordonis pagi.

— Ĉu plene? — demandis la kancelariano.

— Plene! Sed ĉu ili ĉion skribis, kio necesas?

— Ĉion, princo...

Post la kancelariano venis princino Eŭdokia, larmokovrita, timigita, komencis demandi, ĉu oni veron diras, ke kvazaŭ la princo ordonis Ievlev-on aresti. La vojevodo montris la dentojn, elmetis la okulojn, kriegis, ke tio ŝin ne koncernas, svingis al la korpulenta princino bastonon. Al la krio de la patro alkuris la maljunaj fraŭlinoj kun la princido — kvietigi la vojevodon. Pro furiozo lia nazo purpuriĝis, la grasaj vangoj skuiĝis, li mem estis komprenanta, ke faras malbone, sed returna vojo jam ne estis. Li kriegis al ĉiuj longe, poste kuŝiĝis ripozi, sed tuj kiam li ekdormetis, li sonĝis tielaĵon, ke prefere li ne kuŝiĝus. La princino preĝis super li por forigi envulton, diris tra larmoj:

— Eble, al la urbo vi veturu, princo? Atendas oni, verŝajne, vin, vojevodon, tie estas festo, sonoriloj sonoras...

— Ĉu Meĥonoŝin estas ĉi tie?

— Ankoraŭ ne.

— Ĉu la dumaano revenis?

— En la urbo li estas, princo...

La vojevodo ree senkuraĝiĝis — sen siaj helpantoj li timis ĉion. Kaj ankoraŭ misfortune rekomenciĝis lumbodoloro, la malnova malsano. La princo oĥadis kaj ĝemadis ĝis kiam la kancelarianoj alportis kurierleteron de la dumaano. Tiu skribis, ke Arĥangelsko estas preta renkonti la vojevodon, la ordo estas instalita, gardantoj estas ĉie starigitaj, baldaŭ oni malŝlosos ankaŭ la arestejon, kiun latrono Ievlev ŝlosis per seruro. Dume oni neniel povas trovi ekzekutiston Pozdjunin-on, pro timo li malaperis nesciate kie senspure...

— Jen, kia malkuraĝulo! — plendis la vojevodo. — Necesas puni...

Li trinkis vodkon, krakmaĉis peklitan kukumon. Bona animstato estis revenanta al la vojevodo. Li sidis, larĝe dismetinte la krurojn, parolis kun suspiroj:

— Sen malliberejo, sen arestejo, sen fortika prizono la urbo ne tenos sin. Tion ĉiu scias: kia vojevodeco povas esti sen ekzekutisto...

La kancelarianoj konsentis:

— Vere!

— De antikvaj tempoj tiel estas...

— Alie ne eblas...

En la korto kun abruptaj ekkrioj oni estis preparantaj trajnon por la vojevodo — reveni en la urbon por regi, juĝi, instali veran ordon. Oni estis jungantaj kaleŝon, kaleŝetojn por la parazitoj, ĉarojn por la servistoj...

En la pordon enŝoviĝis kancelariano Molokojedov, diris kun malĝojo:

— Mastro eminenco Atanazio estas tute malbona, princo-vojevodo. Oni diras, ke oni preparis lin por konfespreno kaj eŭĥaristio, sed li ne permesis, — tro frue, diris. Eble, vi vizitu lin?

— Mankas tempo, mankas! — forsvingis la vojevodo. — Kaj por nenio! Ne tro ni amikis...

Molokojedov konfuziĝis, ankoraŭ tusis:

— Sed tamen...

— Iru! — kriis la princo. — Sen li mi sukcesos! Mankas tempo — kaj fino!

Sed li tuj ektimis, ŝanĝis la decidon, ordonis doni al si peltmantelon kaj altan ĉapon, apogilon kaj kaleŝon. Distanco ĝis la bieno de Atanazio estis ne pli ol cent klaftoj, sed al la vojevodo ne decis iri perpiede, kaj li traveturis tiun distancon en la kaleŝo. Laŭ la ŝtupoj lin kondukis ĉe la brakoj Gusev kaj Abrosimov.

La servisto, ekvidinte la vojevodon, ĵetiĝis per ĉiuj fortoj en la dormoĉambron al Atanazio. Tiu responde subite malforte subridis, diris kun ĉagreno:

— Jen! Li venis instrui min morti. La scienco ne estas komplika, mi mem mortos. Ĉiuj instruas — instruistoj! Pelu lin for...