3. Loftus, Ripley kaj Swenberg

Apud la perono, kunmetinte la manojn post la dorso, estis pasumanta ebrieta ruĝmuzela, kun flava longa amaso da haroj, kanona majstro Ripley. Finfine el la domo eliris Loftus. Ripley laŭte demandis:

— Kia estas la stato de la malsanulo?

— Por mia bedaŭro, li estas tre malbona! — diris Loftus. — Liaj vundoj estas mortaj. Sed ni esperu al Dia favoro.

La kuracisto prenis la kanonan majstron sub la brako, pasis kun li, diris flustre:

— Mi suspektas, ke ĉi vundito estas ĝuste tiu homo, kiun tiel peneme serĉis en Stokholmo reĝa prokuroro Axel Sparre.

— Ĉu li estas ruso?

— Sendube. Sed ni devas diri alie...

Ĉirkaŭrigardante, li ree ekflustris en la orelon de Ripley. La kanonmajstro atente aŭskultis.

— Sed ĉu li ellasos? — demandis li.

Loftus ree ekflustris. Ripley haltis, enpensiĝis.

— Kuraĝa plano! — diris li.

Duope ili trovis Swenberg-on.

— Tio estas profita al la vojevodo! — flustris Loftus. — Kio koncernas ĉiaspecajn malagrablajn sekvojn, do ni ne atendos ilin. Kun la negocistaj ŝipoj, kiuj baldaŭ levos la ankrojn, ni forlasos la negastaman Moskvion. Ni havas pri kio ofendiĝi, ĉu vere?

Ripley respondis kolere:

— Sed mia mono? Kiu donos al mi mian monon? Mi nemalmulte perlaboris ĉi tie, mi devas ricevi la mian!

— Sir, vi perlaboris pendumilon, se diri sincere! — diris Loftus. — Mi scias multe pri vi kaj ne konsilas al vi peti tro altan prezon. Vi servis kaj al Svedio kaj al Anglio, sed malpleje al la rusoj. Tamen, la vojevodo volonte kaj plene pagos al vi, se, certe, nia plano sukcesos.

Ankaŭ Swenberg aprobis la planon de Loftus kaj aldonis de si, ke la interrilatoj de la vojevodo kaj la kapitan-komodoro nun estas streĉitaj ekstreme, ĉar, malgraŭ la tuta triumfo de la plena venko, la vojevodo ĝis nun ne venis en la citadelon.

— Kaj ankaŭ tio estas profita por ni! — diris Loftus. — Necesas agi kiel eble plej rapide...

Triope ili revenis al la domo de Rezen, kaj la kanonmajstro petis la gardiston voki sur la peronon la kapitan-komodoron. Silvestro Petroviĉ longe ne venadis, poste aperis, kondukata sub la brako de matroso. Lia vizaĝo tute griziĝis, videblis, ke li estas elturmentita. Ekvidinte Ievlev-on, Ripley tuj ekparolis per bonkor-minaca, rulada voĉo.

— Sir! — diris li. — Certe, ni estas sub via potenco, sed mi dezirus rememorigi al vi, ke la batalo estas finita kaj nenio nun minacas al trankvilo kaj prospero de la belega urbo Arĥangelsko. Vi suspektis nin pri komunikiĝoj kun la kontraŭulo, vi dum longa tempo tenis nin en mallibero, tiu mallibero finiĝis por unu el ni malbone: inĝeniero Georgo Lebanius, la veneciano, mortis pro brulvundoj. Mi esperas, ke vi dividas nian malĝojon. Tio, ke ni estas senkulpaj, estis pruvita per nia konduto dum la batalo: vi mem bonvolis vidi — tamen, tion vidis ankaŭ multaj aliaj, — kiel ni pafadis per kanonoj kontraŭ nia komuna malamiko kaj faris tion ne malpli bone ol viaj kanonistoj...

— Vi tro longe parolas, sir! — lace interrompis Ievlev. — Kion vi deziras de mi?

— Ni deziras de vi, — per jam tute aroganta tono respondis Ripley, — ni deziras de vi nur unu aferon: liberigon! Ni ne plu deziras esti ĉi tie viktimoj de viaj absurdaj suspektoj. Donu al ni ŝipon, kiu liveros nin en Arĥangelskon, por ke ni povu finfine lavi nin, manĝi kaj eksenti nin tiuj, kiuj esti al ni estas destinite de la Plejalta Dio...

Ievlev silentis, rigardante jen al la kanonmajstro, jen al Loftus, jen al Swenberg.

— Do, — finfine diris li en la angla. — Vi ĉion ĉi nemalbone elpensis. Kiam oni aŭskultos vin, tiam vere kompatos. Senkulpaj suferantoj, nek pli, nek malpli. Jen kiaj vi estas, kaj kontraŭ la svedo per kanonoj pafadis, ĉu ne herooj? Bravaj uloj, bone laboris. Sed tamen devos vi dum malgranda tempo ankoraŭ en la citadelo resti. Hodiaŭ mankas tempo, kaj morgaŭ ni parolos detale.

Li forturniĝis kaj ordonis al la matroso forkonduki sin reen en la domon.

— Nu? — demandis Ripley.

— Ni foriros nokte mem! — diris Loftus. — Mi ne pensas, ke tio estos tro malfacila. La venkintoj festas, ili al ni ne multe malhelpos... Tamen, estas ankoraŭ unu maniero...

Kaj kuracisto Loftus turnis sin al la matroso, staranta sur la perono.

— Jen kio, kara mia amiko! — diris li afable. — Ĵus, kiel vi mem aŭdis, sinjoro kapitan-komodoro estis tiel bonkora, ke permesis al ni preni lian barkon, por atingi la urbon. Li parolis en la angla, vi, probable, ne komprenis? Kuru al la homoj, kiuj deĵoras sur la barko, kaj transdonu al ili la vortojn de sinjoro kapitan-komodoro.

La matroso pensis kaj revenis en la domon. Ripley insultis.

— Vi estas kreteno, Loftus! — diris li. — Tuj ni pereos...

En la ĉambro Silvestro Petroviĉ sidis senmove, kliniĝinte super la homo en ruĝa kaftano. Tiu estis rakontanta ion al li duonvoĉe. La kapitan-komodoro aŭskultis atente.

La matroso tusis.

Silvestro Petroviĉ turniĝis al li.

— Pri la barko via oni tie parolas, sinjoro kapitan-komodoro, por la urbon atingi, — diris la matroso. — Kvazaŭ vi ordonis...

— Nu, se mi ordonis — do donu la barkon! — pensante pri alio, respondis Ievlev, — kial dekfoje pri la samo paroli...

La matroso eliris.

— Ĉu ni, mi esperas, povas ekveturi? — per certa baso demandis Ripley. — Kion ordonis sinjoro kapitan-komodoro?

— Ekveturu! — respondis la matroso.

— Tiam konduku nin, homo! — ordonis Ripley. — Alie ree necesos zorgigi sinjoron Ievlev-on...

La matroso kondukis la fremdlandanojn ĝis la gardista budo kaj transdonis en la nomo de la kapitan-komodoro ordonon forliberigi ĉiujn tri sur la velboato de Ievlev en la urbon. Kiam la ŝipeto debordiĝis de la fortreso, Loftus prononcis kun suspiro:

— Iam necesas riski, tio estas neevitebla! Sed nun ja ni estas sekuraj, kion oni ne povas diri pri sinjoro Ievlev.

— Al li estos malbone! — konfirmis Swenberg.

— Ni pri tio zorgos! — aldonis kanonmajstro Ripley. — Li longe ne forgesos nin!

Sur kvietaj Dvinaj akvoj la velboato per remiloj rapide glitis al la urbo.