2. Ne trovis la rudriston...
Laborantoj de la Marka insulo singarde depuŝis la boaton de la malkruta bordo. Silentulo kaj alia nekonata kampulo ekpremis la remilojn, la ŝipeto kun la korpo de Demĉjo kviete ekiris laŭ kalma, glata Dvino.
Taisja korektis la mortotukon, per kiu estis kovrita Demĉjo, rigardis al lia severa vizaĝo. Silentulo nelaŭte demandis:
— Ĉu edzo estis por vi Ivano Sabateiĉ?
— Edzo.
— Konis mi lin. Ni kune ŝipojn en Solombalo konstruis.
— Antaŭ longe tio estis.
— Antaŭ longe. Spertis ni tie suferojn. Kaj li, forpasinta Metrio, kun ni laboris. Kiom da jaroj pasis, sed mi plu memoras...
Forte preminte la remilojn, Silentulo el sub la severaj vilaj brovoj ekrigardis al Taisja kaj diris obtuze:
— Eble, eĉ estas pli bone por Metrio, ke li mortis.
— Pli bone? — miris Taisja.
— Sed ĉu vi pensas — paciĝos la vojevodo kun tio, ke rudristo via kaj interpretisto Goroĵanin la urbon savis, kiam li, vojevodo-princo, en Ĥolmogoro kaŝiĝis?
Taisja ne respondis.
— Vidu, kiel! — diris Silentulo. — Kaj vi eĉ ne havas kion diri. Mi antaŭ nelonge kun miaj homoj vian edzon sur la bordo serĉis kaj ĉiam pensis: nu, troviĝos li, kiel tiam ni agu? Ni ja scias: intencas la vojevodo malbonon, sidigis ĉe si en Ĥolmogoro kaŝe sub gardon rudriston Longinov-on, kaj tiun Longinov-on veturigis al li leŭtenanto Meĥonoŝin, judaso! Kaj la edzino de Longinov, Eŭtimia, eltrovema ino, al sia edzo sin trabatis, kaj li al ŝi rakontis, por kio ili lin tenas: la kancelariano skribas laŭ liaj vortoj, kiel Rjabov-on Ivanon filon de Sabateo kaj interpretiston Metrion Goroĵanin-on sur la sveda milita ŝipo Longinov vidis kaj kiel ili fuĝi de la ŝipo ne deziris...
— Ho, Dio! — teruriĝis Taisja.
— Jene, ho Dio! Nur al Dio esperu, li helpos... Atendu!
Kaj li rakontis:
— Antaŭ nelonge ĵetiĝis sur nian Markan insulon svedoj kun muskedoj, kun fusiloj, kun sabroj, multopaj, koleraj — veraj rabiaj lupoj! Kaj kion ni havas? Pugnon kaj hakilon! Kiuj ni estas? Ni estas fuĝintoj, elŝiritaj naztruoj, hakitaj fingroj, nin oni eĉ ne opinias homoj. Sed se ne estus ni — tiuj latronoj kaptus la kanonojn, la kanonistoj kontraŭ ili neniel eltenus! Ni ne lasis! Longe batalis — hakis la svedojn. Nun la viroj sur la insulo diras: ni ne foriros, por ni estos favoro, la kapitan-komodoro forliberigos nin pro nia verŝita sango, ni estos liberaj homoj, pardonitaj. Mi respondas: «Viroj, viroj, kia al vi povas esti favoro, vi estas fuĝintaj servutuloj, vi de via bojaro foriris, vin la princo serĉas, kion atendi nun? Vian aferon vi faris, la svedojn hakis. Dum estas bruo kaj festo, por ni estas ĝusta tempo en arbarojn iri. Kaj ankoraŭ: muskedojn de la svedoj ni prenis, fusilojn, kuglojn, pulvon, — ni havas, kun kio foriri!» Ne, ne kredas ili min. Sidas, atendas, favoron ili deziras...
Li grincis per la dentoj, diris kun kolero:
— Ili ĝisatendos, kiam la vojevodo soldatojn alpelos — nin en malliberejon preni. Ni scias, kiel tio okazas. Ne la unuan fojon ni favoron atendas...
De la fortresa pordego, ekvidinte la boaton, ekkuris gvatantoj. Ĥagajo Pustovojtov starigis matrosojn, ili levis muskedojn en saluta prezento. En la fortresa preĝejeto morne batis la sonorilo. La boato grincis per la flanko je la albordiĝejo, ĝin oni altiris per hokstangoj, la homoj sur la bordo komencis krucosigni sin, deĵetis la ĉapojn, aŭdiĝis voĉoj:
— Metrio-interpretisto...
— Juna — tute infano...
— Kaj kun li la rudrista vidvino...
— Lin ja oni ne trovis...
Ĥagajo Pustovojtov etendis al Taisja la manon, ŝi eliris sur la bordon. Inĝeniero Rezen diris al ŝi:
— Sinjoro kapitan-komodoro ankoraŭ sendis taĉmentojn, por ke ili serĉu sur la tuta bordo — kaj pli alte kaj pli malalte de la fortreso. Ne indas malesperi.
Taisja silentis. La ĉerkon kun la korpo de Demĉjo sub sonorado de la sonorilo oni ekportis en la preĝejon, tien, kie oni faradis sepultajn diservojn pri aliaj pereintoj en la batalo. Kiel en sonĝo, pensante pri nenio, komprenante nenion, apenaŭ movante la piedojn, Taisja eniris en la fortresan pordegon, staris iom sur la placo, ree ekiris al la domo de Rezen...