3. Dum kaftrinkado

Matene, kun lumo, por Silvestro Petroviĉ alveturis sendito de Menŝikov por voki trinki kafon en ties nova domo ĉe Malpuraj Stavoj. Tie, li diris, atendas lin la malnova kompanio, la bonaj amikoj — Teodoro Matejeviĉ Apraksin kaj ambasadoro en Danio Izmajlov, kiu por mallonga tempo venis el urbo Kopenhago. Ĉiuj tri ankoraŭ dormas, sed jam hieraŭ vespere Aleksandro Daniloviĉ strikte ordonis — veturigi al matena kaftrinkado sinjoron Ievlev-on Silvestron Petroviĉ-on viva aŭ malviva...

Ievlev veturis, forliberiginte Jegorĉjon promeni en Moskvo ĝis vespera sonorado.

La sendito — juna kaporalo kun maldikaj lipharetoj super la punca buŝo, en uniforma trikorna ĉapelo kun galonoj, en ŝuoj kun bukoj, en bunta kaftaneto — lerte kondukis kariolon, babilis dum la vojo, ke ne plu estas Malpuraj Stavoj, Aleksandro Daniloviĉ ordonis purigi ilin, putraĵo estis forĵetita, la akvo en la stavoj nun estas tiel bona, ke eblas ĉu trinki, ĉu bani sin, kaj la stavoj nun estas nomitaj Puraj.

— Kiom do kostis la purigo? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Ja tute nemulte, preskaŭ senpage. Oni pelis kampulojn el vilaĝeto Mitiŝĉi, dum la pasinta somero ili ĉion faris kiel necesas. Nun de la stavoj malvarmeto blovas, vera paradizo, tre agrable estas sur iliaj bordoj pasigi liberajn tempojn...

Al la nova domo de Menŝikov Ievlev nur aĥis kaj balancis la kapon: ne domo — palaco! Kiom da mono ĉi tien foriris, kiom da traboj plej bonaj, da fero, da krampoj, da oro por ortavolo! Jen pordego kun forĝitaj birdoj, bestoj, serpentoj... Nu, Aleksandro Daniloviĉ, kia fripono, ruzulo!

Servisto en longa peruko, en kaftano de profunda griza koloro kun fajreroj, malalte riverencis al Silvestro Petroviĉ, kondukis lin sur la malgrandan tegmenton de la palaco — en internan ĝardenon. Estis aŭdeble, kiel alia servisto ordonas:

— Sebĉjo, premu citronon por la gasto por limonado. La glason viŝu, sur arĝentan teleron metu! Pajlon, por suĉi! Pipon bruligu kun tabako!

Sebĉjo respondis bruske:

— Ja mi nur du manojn havas, ne povas disŝiriĝi...

Oni donis limonadon laŭ la nova modo, al ĝi pajleron, pipon kun tabako. Silvestro Petroviĉ, subridante, pririgardadis ekzotaĵojn de la palaco de Menŝikov: memludantan sub vento pendantan liuton, kiu de tempo al tempo eligadis delikatan miaŭadon, nanajn arbojn, plantitajn en bareletojn, volviĝantan sur arĝentaj stangoj vinberujon, bonodoran pizon, ribarbustojn de neordinara grandeco, ruĝajn florojn de transmara eglanterio...

— Ĉu ne parolas? — demandis ie trans arbustoj la voĉo de Sebĉjo.

— Silentas, hundaĉo! — respondis alia voĉo.

— Vi de ĝi la kovrilon demetu! — ordonis Sebĉjo. — Demetos, kaj ĝi ekparolos.

— Ĝi dormi deziras...

— Sed vi ĝin incitu! — konsilis Sebĉjo. — Vi pri ĝi ridu, — ĝi treege ridon ne eltenas...

Malsupre en matena nebulo arĝentis la Puraj Stavoj, ĉi tie, en la interna ĝardeno, en foliaro estis intervokantaj en siaj oritaj kaĝoj dresitaj koturnoj, fremdlandaj kanarioj, Kurskaj najtingaloj.

Silvestro Petroviĉ gustumis limonadon, fumis la pipon.

— Ĉu ĝi koleras? — demandis Sebĉjo.

Responde abomena nehoma voĉo raŭkis:

— Kr-r-reteno!

Silvestro Petroviĉ ĉirkaŭrigardis, neniun ekvidis.

— Kr-r-reteno! — ree kriis la sama abomena voĉo.

— Jen, ekparolis! — kontente diris Sebĉjo.

Ievlev deŝovis per la manoj branĉon de ekzota arbo, ekvidis kaŝitan papagon, subridis: verŝajne, jam ekde la vespero prepariĝis Aleksandro Daniloviĉ mirigi la gaston.

Super la kapo de Ievlev, sur turo, ekludis muziko, ekbatis malgrandaj timbaloj, ekzumis kvazaŭ kornoj, — prepariĝis al batado horloĝo de Menŝikov, aĉetita de li en Londono.

Silvestro Petroviĉ taksis kolere, kiom da oro estis malŝparita por ĉi ludiloj, kiom da kanonoj eblis gisi per ĉi mono. Sed kiam li ekvidis la saĝan, gajan, ruzan vizaĝon de Menŝikov — li ĉion forgesis kaj brakumiĝis kun li forte, memorante nur tion bonan, pri kio famis Aleksandro Daniloviĉ: kaj lian temeraran kuraĝon en la Narva, jam malgajnita, batalo, kaj kiel ĉe ajna eta bezono li fordonadis tutan sian oron por la ŝtataj aferoj, kaj kiel sentime li defendadis siajn malnovajn amikojn-ludsoldatojn antaŭ Petro Aleksejeviĉ...

— Nu! — estis diranta Menŝikov, forte kunpremante per siaj feraj manoj Silvestron Petroviĉ-on. — Jen kiele! Alveturis kaj ne venas! Ĉu vi tro fieriĝis? Sed atendu, atendu! Vi estas kun lambastono, ĉu vere? Ĉu la piedoj ne iras? Atendu, lasu min rigardi! Ne, frato, tiel ne taŭgas. Teodoro, kara amiko, venu ĉi tien tuj! Izmajlov, sufiĉas ronki! Silvestro estas ĉi tie...

Apraksin eliris en la internan ĝardenon jam vestita, en peruko, en mallonga malpeza oportuna kaftano. Li etendis laŭ la nova maniero la manon, sed ne retenis sin, brakumis, kisis. Diketa, malalta Izmajlov elkuris el trans ribarbustoj en subvesto, ankoraŭ dormema, postulis vinon, por drinki je la inervidiĝo de la malnovaj amikoj.

En la manĝosalono staris fremdlandaj foteloj, tegitaj per orita ledo, post ĉiu fotelo estis deĵorantaj kun rigidiĝintaj vizaĝoj servistoj en livreoj kun ostaj butonoj. Aleksandro Daniloviĉ, ĵus eksidinte en fotelon, estis urĝe vokita en ĉambron, nomatan «kabineto»: venis delonge atendata impostisto pro ŝtata afero. Elirante, Menŝikov diris:

— Kvieton mi neniam havas, ĉu vi kredas, Silvestro? Kaj tio estus ne grava, se oni min sen neceso vokus. Sed ĉio estas necesa afero, kaj ĉio estas urĝa, kaj se mi ne sukcesos — post paso de tempo mi al mi mem ne pardonos...

Li revenis baldaŭ kontenta:

— Ruzaj estas uloj, je Dio. Tion elpensas — mi nur miras. Vi gustumu, karaj gastoj, min ne atendu, tie da homoj kunvenis amasego. Floton ni konstruas, mono necesas, lernejon navigistan ni establis — ankoraŭ monon donu, la svedon bati intencas — ree donu oron! Jen mi turniĝas, kiel povas!

Li eltrinkis unuglute tason da kafo, maĉis ŝinkon, viŝis la manojn je la kamizolo kaj ree direktis sin en la kabineton — gvidi aferojn. Izmajlov, akompanante lin per rigardo, kun sia delikata subrido rimarkis:

— Eĉ paŝas nia Aleksandro Daniloviĉ alie. Vere — ministro. De kie tio aperis...

Apraksin, same ridetante, respondis:

— Saĝa, ho, kiel saĝa. Kaj la menso, kaj la okulo estas akraj, tian oni ne trompos. Antaŭnelonge okazis: unu fremdlandano, inĝeniero, malĝojis: diris, oni pri Menŝikov diras, ke li ne estas de nobela deveno, sed la korojn ĝis la fundo travidas...

Turninte sin al Ievlev, li demandis:

— Ĉu pri Kurbatov vi aŭdis?

Kaj li balancis la kapon:

— Viro de granda saĝo! Granda! Kaj kiu divenis? Li, Aleksandro Daniloviĉ. En la Transporta kancelario oni leteron trovis — estis subĵetita kun surskribo: «Porti al la cara moŝto, ne malsigelinte». Nu, oni portis, sed pro manko de la cara tempo anstataŭe legis Menŝikov. Legis, kaptis sian kapon: aĥ, diras, gratulas mi vin, Petro Aleksejeviĉ, pri neatendita ĝojo. Sinjoro bombardisto la leteron kaptis, kaj tie estas pri stampopapero, ke ĝin necesas vendi: por petskriboj, por kontraktoj, por ĉiuj negocaj kaj ceteraj dokumentoj — papero kun blazono de kopeko ĝis dek rubloj. Servutulo de Petro Petroviĉ Ŝeremetev — Kurbatov elpensis ĉi donacon al la trezorejo, kaj Menŝikov tuj divenis, kiom utila estas tia homo. Nun Kurbatov estas lia unua helpanto.

Silvestro Petroviĉ fiksrigardadis al la vizaĝoj de la amikoj. Ili maljuniĝis, speciale Teodoro Matejeviĉ, aĝe li ne estas maljuna — kvardek jarojn, sed aspektas por tutaj kvindek. Kaj la rigardo iĝis distrita, — okupas lin pensoj, da zorgoj estas nesupereble multe, li aŭskultas atente, sed aŭdas ne ĉion. Kaj Izmajlov, kvankam subridas, kvazaŭ gaja, mem nomas sin diboĉulo, tamen videblas, ke ankaŭ li laciĝis, — malfacile al li, verŝajne, estas tie, en la fora urbo Kopenhago. Kaj Aleksandro Daniloviĉ jam ne estas tiu brava falko, kiu en la pasintaj tempoj sciis nur elpensaĵojn, petolojn kaj mokojn. Kiele do estas al Petro Aleksejeviĉ mem?

El la kabineta ĉambro por momento aperis Aleksandro Daniloviĉ; ruze rigardante, li ĵetis sur la tablon grandan paperan folion:

— Legu, amikoj. Ĉi cirkuleroj estas sekrete dissendataj de reĝo Karolo. En multaj nobelaj familioj ili estas legataj kun utilo por la reĝo de la svedoj...

Izmajlov komencis voĉlegi, Apraksin kaj Ievlev aŭskultis. En la sveda subĵetita letero estis skribite, ke caro Petro nepre neniigos ĉiujn bojarajn familiojn en Rusujo, kaj ankaŭ nun li enpostenigas en la ŝtato malnobelajn homojn, eĉ servutulojn, neniom atentante la devenon. Por savi la rusian nobelaron de ĉi amara plago kaj ruinigo, devas ĉiu, kiu estas racihava kaj antaŭen rigardi kapablas, por caro Petro ne militi, sed transiri al la sveda militistaro, kie al ĉiu rusia nobelo estos faritaj honoroj kaj donitaj postenoj, konvenaj al ties deveno kaj eminenteco...

— Nu, kiel ruza estas Karolo! — eldiris Izmajlov, kunmetante la cirkuleron. — Al la dolorpunkto batas...

— Por junaj nobelidoj pli dolora punkto ne troveblas, — respondis Apraksin. — Kaj ankaŭ multaj maljunuloj tiel pensas... Konas Karlo nian aĥilan kalkanon...

Post matenmanĝo, kiam ili komencis trinki kafon, Izmajlov demandis Ievlev-on:

— Ĉu vi almenaŭ dormas sufiĉe, Silvestro? Mi, je Dio, revas pri nenio, krom tradormi nokton de suno ĝis suno...

Menŝikov, jam en la pordo aŭdinte la vortojn de Izmajlov, negaje ekridis:

— En la transmondo, fraĉjoj, ni satdormos. La nia, ĉu vi aŭdis, kion nun elpensis? Veturi bonvolu nur nokte, kaj tage aferon faru. En sia ĉaro li rimenojn lokis, per ĉi rimenoj li sin fiksas kaj tiel, fiksita, dum la tuta nokto veturas kaj dormas. Kaj matene — kie ajn li estu — laboras. La samo estas ankaŭ al ni ordonita. Iom post iom ankaŭ mi al tio kutimiĝis... Kaj kiel ja alie fari?

Li ŝovis al si la kafkruĉon, verŝis tason ĝis la rando, trinkis iomete:

— Vivas ni en multaj penoj. Nia Silvestro ne aĝas ankoraŭ tridek kvin, sed jen, maturiĝis, sur tri piedoj lamas. Teodoro Matejeviĉ je ĉirkaŭ dek jaroj pli aĝa aspektas, ol li estas. Min antaŭnelonge mia propra avo vizitis, — je Dio, li aspektas pli juna ol mi. Vi, li diras, vinon malpli drinku. Sed kiel ne drinki, se alie ne eblas ekdormi? Ja por kio pri tio paroli? Rakontu, Silvestro, ni vin aŭskultos. Ĉu vin ankoraŭ ne subpremis Prozorovskij?

Silvestro Petroviĉ diris, ke ne subpremis, sed al tio ĉio iras: li fremdlandanojn indulgas, spionojn favoras, ĉe li mem tia ulo kiel kuracisto servis — Lars Des-Fonteines. Ĉi vojevodo Prozorovskij estas malica, stulta, malkuraĝa senmezure, eblas atendi de li ajnan malfeliĉon. En la estonta batalo de li, krom malhelpo, nenio estos.

Izmajlov, verŝante al si jam malvarmiĝintan kafon, diris al Menŝikov:

— Tamen al Kukujo pri li bonaj sciigoj venas, ke kvazaŭ li estas klera vojevodo, multe helpas al la ŝtata afero kaj la fremdulojn ne malhonorigas kaj ne misfamigas. Mi mem kun Aleksandro Daniloviĉ hieraŭ aŭdis.

Menŝikov kapjesis, komencis ŝtopi la pipon.

— Ĝuste por tio li en la vojevodeco en Arĥangelsko sidas, — diris Apraksin. — Post kiam mi kaj Silvestro al ŝtelistoj-fremdlandanoj ilian lokon montris, ili multajn petskribojn ĉi tien tra Kukujo sendis, tiuj petskriboj sian celon atingis. Princo Prozorovskij pri tio forte memoras, ke estas ordonite al li fremdlandanojn ne ofendi. Ke ne tro saĝa li estas — Petro Aleksejeviĉ scias, ke ne estas kuraĝa, tio estas de Dio, ĝuste por tio Ievlev tie sidas, sed tamen li estas fidela ne malpli ol la forpasinta Lefort. De tiu la pafistoj la kapon deziris ricevi en Moskvo, kaj de Prozorovskij — en Azovo. Pri li, kion ajn vi diru, Petro Aleksejeviĉ tutegale pensos: estas tiel, sed tamen li estas fidela al mi homo. Eble, oni mensogas, sed mi aŭdis, ke la princo-cezaro eĉ ĝis nun la azovajn pafistojn per siaj torturistoj torturas...

— Pri tio ni ne povas scii! — morne interrompis Menŝikov.

— Sed vidu — ni scias.

— Kaj se vi scias, do silentu...

Izmajlov, trinketante kafon, diris:

— Kiu ajn en Moskvion veturas, kiun ajn diabloj alportas, ho Dio! Venas li al mi en Kopenhago, mi al li paspermeson ne donas, li al Kukujo petskribon sendas. Al mi letero venas: hej, Izmajlov, hej, tro saĝa vi, hunda filo, iĝis. Sed mi ja en Danio pli bone vidas, ĉu ne? Li venas por paspermeso, kvazaŭ dano, kiel decas, sed mi ja scias, ke li estas svedo, sed ne dano...

— De kie vi scias? — demandis Apraksin.

Izmajlov ĵetis al li delikatan rigardon, respondis kun facila subrido:

— Ĉie rusaj homoj estas, Teodoro Matejeviĉ, nur al ili mi esperas.

Li ĉirkaŭrigardis la vizaĝojn de la amikoj, ekparolis malmilde:

— Mi pensis, Narvo instruos. Ĝis nun en miaj oreloj estas la soldata ĝemo: «Perfidis la fremduloj, perfidis la fremduloj, al la svedo foriras». Tiam mi kun la kavalerio de Ŝeremetev estis, pro tiu krio la lastaj fortoj nin forlasis. Kaj tiam trafis al mi, estu li por ĉiam damnita, de Croy. Blizardo blovas, li misrekonis, evidente, — demandas, kie estas reĝo Karolo. En la germana demandas. Mi furioziĝis, komencis lin per sabro vipi, sed al li nenia malutilo — li estas en kiraso, mi nur la sabron rompis... Ne, ne instruis Narvo. Estas ordonite al neniu rifuzi, al ĉiuj mi devas paspermesojn doni. Kaj Dio mia bona, — ŝtelisto, latrono, nenion scipovas, laŭ la vizaĝo videblas, kia estas homo, je Dio, mi ne mensogas. Unu venis en la ambasadejon — skatolon kun inkujo ŝtelis. Kaj mi donu al tia ulo paspermeson. Ne donis mi, hodiaŭ mi respondecos...

Aleksandro Daniloviĉ kun tondro deŝovis la fotelon, trairis la ĉambron, promesis:

— Hodiaŭ ne vi sola respondecos, ankaŭ Silvestro. La negocisto-ŝipestro, kiu en la urbon Arĥanĝelan mare venadis, Urquhart, tia dikmuzela, — ĉu vi ne forgesis, Silvestro? Vi kun Teodoro malpermesis al li plu venadi al Dvino...

Apraksin kaj Silvestro Petroviĉ rapide interrigardis.

— Nu, memoras mi Urquhart-on!

— Se vi estus forgesintaj, — hodiaŭ Petro Aleksejeviĉ rememorigus. Li tre koleras...

— Sed pro kio?

— Ja pro tio, Silvestreto, ke antaŭnelonge la ambasadoro angla petskribon al la Ambasada kancelario sendis pri malhonorado kaj subpremado de negocistaj rajtoj de ŝipestro Urquhart...

Silvestro Petroviĉ silentis iom, pensis, poste leviĝis de la tablo:

— Ĉu la angla ambasadoro? Kaj kial do ĉiuj angloj svedajn spionojn defendas? Nu, kio estos — tio ne eviteblas. Mi veturos!

Apraksin same ekstaris. Komencis enkolekti disĵetitajn en la hieraŭa vespero ŝipajn desegnaĵojn. Menŝikov kuntirinte la brovojn iradis el angulo en angulon. Paŝoj liaj sur la tapiŝo ne estis aŭdeblaj. Du servistoj estis senmove atendantaj, pretaj vesti Aleksandron Daniloviĉ-on. Izmajlov sidis ĉe la tablo, movante la lipojn, legadis iujn vortojn, skribitajn sur mallarĝa paperfolio.

— Vi drinkigos min hodiaŭ ĝis ebrio, — diris li subite al Ievlev. — Jen li, via Urquhart — la plej inda viro. En la ekspedicio, kiun Karlo sveda preparas al Arĥangelsko, estas nomumita kiel ŝipestro Jan?

— Jan Urquhart! — konfirmis Silvestro Petroviĉ.

— Jan Urquhart! — ripetis Izmajlov. — Malnova de milita floto oficiro, devene anglo, en la sveda reĝa servo dum dek tri jaroj...

— Ĉu vere? — ekkriis Apraksin.

— Ĉi folio, — diris solene Izmajlov, kaj lia dika, ĉiam gaja vizaĝo iĝis severa, eĉ malmilda, — ĉi folio estis ricevita de mi ankoraŭ en Kopenhago de fidela homo, rusa devene kaj kore, dum multaj jaroj loĝanta en Stokholmo. Ĉi viro, kiun Rusujo per nenio, krom monumento, danki povas pro liaj sennombraj kaj gloraj heroaĵoj, estas tiom kuraĝa, ke eĉ al nia Andreĉjo Ĥilkov en lian malliberon venadas kaj sekretajn leterojn de li kaj al li portas...

— Sed kiu do li estas? — malpacience demandis Menŝikov. — Kia nomo estas de ĉi viro?

— Lian nomon mi nur al unu homo diros, — respondis Izmajlov. — Kaj eĉ ne en palaco, sed sur libera kampo. Sed vi ne koleru, Aleksandro Daniloviĉ, kiel al vi la nomo utilas?

Menŝikov svingis la manon, ne ofendiĝis. Izmajlov, strekante sur la folio per la malmola ungo, estis rapide leganta la sekretan skribon:

— Ĉefkomandanto — subadmiralo Gyllenstierna. Maljuna, sperta, kuraĝa, kruela, neŝancelebla en batalo. Komandanto de la ŝipataka kaj surtera taĉmentoj — James, kapitulacis ĉe Narvo, estis en Rusio. Komandanto de la flagŝipo — Urquhart Jan, estis en Arĥangelsko plurfoje, sperta maristo...

Izmajlov gardeme kaŝis la folion, frapis Ievlev-on al la ŝultro, konsilis gaje:

— Ne malkuraĝu! Multfoje ni pereadis, tamen plu vivas. Ni rebatos. Ni montros la anglan ambasadoron azeno.

Kaleŝo jam estis atendanta, sesopo de grizaj makulaj multekostaj ĉevaloj estis prancanta. Aleksandro Daniloviĉ intence iom prokrastis, por ke la gastoj aprezu pavajn egretojn sur la kapoj de la ĉevaloj, velurajn, en perloj rimenojn, arĝentajn pezajn kvastojn, malgrandajn, ornamitajn per ora brodaĵo selojn. La gastoj aprezis, Aleksandro Daniloviĉ ridinde kunmetis la lipojn tube, afliktiĝis ŝerce:

— Aj, peza por mi edifo pro ĝi, pro la jungaĵo, estis! Aj, por ĉiam mi memoros...

— Ĉu per bastono li batis? — apenaŭ reteninte ridon, demandis Apraksin.

— Kaj per la piedoj, kaj per bastono, kaj per globuso kupra...

— Globuso?

Menŝikov kapjesis.

— Globuso. Sed ĉu la peko estas granda? Vere eta, kiel birdo. Negocistoj la jungaĵon kun la kaleŝo donacis...

Li turnis la kapon, rideris kaj, grimpante en la kaleŝon, plendis:

— Oni al mi donacas, sed li min batas. Ĝis nun li min ne pardonis. En lia ĉeesto mi en ĉi kaleŝo ne veturas. Nun por la karaj amikoj...

La ĉevalseso tuj ekiris trote, minace ekkantis trumpeto de la postiljono, la kaleŝo mole ekbalanciĝis sur fortaj risortoj, kun krioj «for, hej, for!» antaŭen ekkuris kuristoj en lazuraj kaftanoj, en marokenaj botetoj, en ĉapetoj kun plumetoj. Aleksandro Daniloviĉ retrokliniĝis sur kusenojn, dolĉe fermetis la okulojn, diris kun suspiro:

— Pekas mi — ŝatas bonan veturadon. Eble, la sango en mi influas? Kiel vi pensas, Silvestro Petroviĉ? Patro mia ja estis ĉevalisto, ĉu pro tio ĝi estas?

Dum la tuta vojo ili rememoradis la infanajn jarojn, la ludsoldatan servadon, ridindajn kaj malgajajn okazintaĵojn de la pasintaj jaroj. Apraksin subite rememoris, kiel Petro Aleksejeviĉ ordonis meti en la Kruca palaco lignan kuvegon je du mil siteloj da akvo, kiel en tiu kuvego flosis malgrandaj ŝipetoj, la velojn de tiuj ŝipetoj oni blovadis per vento de forĝista balgoblovilo, kiel pafadis malgrandaj kanonetoj per vera pulvo...

Izmajlov ekridegis, ferminte la buŝon per la polmo:

— La tronon oni trabruligis, ĝis nun neniu scias, kiu tiun malicaĵon faris...

— Kaj kiu? — vigle demandis Menŝikov.

— Ja mi trabruligis! — ridante, respondis Izmajlov. — Pulvon en bovlo mi al la bombardisto portis, kaj Jakimĉjo Voronin, petolema estis la forpasinto, prenis braĝon kaj ĵetis en la bovlon. Ektimis mi, la bovlon apud la trono ĵetis. Poste vi mem vidis...

— Fenestron ankoraŭ iu frakasis, de blua vitro, Venecia, multe kostis! — rememoris Silvestro Petroviĉ.

— Tio estis mi! — ruze ridetante, diris Menŝikov. — Kaj la fenestron mi frakasis, kaj la lucernon, kaj la ikonon deŝiris senintence. Estis tempo — ni ludis, amuziĝis per ŝipetoj. Kaj nun nia Silvestro estas kapitan-komodoro de floto. Jen la kuvego kun ŝipetoj en la Kruca palaco...

La kaleŝo trairis la barieron kaj mole ekruliĝis sur kampara nepavimita vojo. Menŝikov mallevis la vitron, varma venteto movis la pompajn buklojn de lia peruko.