4. Ĉe Petro Aleksejeviĉ

La caron en Preobraĵenskoje ili ne trovis. Deĵoranta servosoldato rakontis, ke Petro Aleksejeviĉ ĉe matenruĝo kun Vinius forrajdis al la Kanona korto — rigardi novajn mortirojn. De tie li devos viziti ekzercadon de la Butirka kaj Semenovska regimentoj kaj intencis ankoraŭ veturi al Kremlo, — ekmalsanis carido Alekseo. Ĉiuj, kiuj venos por afero, estis ordonite atendi ĉi tie.

Ĝis tagmezo en la ĉambro, kie en malnovaj tempoj bojaroj atendadis caran vokon, kuniĝis multe da plej diversaj homoj: estis ĉi tie tolaj majstroj kun specimenoj de nova teksaĵo; estis komizo el Ŝnura korto; estis riĉa negocisto Zadiĥin kun fera erco en pako, por montri al la caro; estis korpulenta subkolonelo Ugoljev, alrajdinta el Pskovo, por ke Petro mem rigardu desegnaĵon de urbaj fortikaĵoj; estis kapitano Zubarev, nomumita de la caro defendi la Peĉoran monaĥejon post kiam malpenema Ŝenŝin estis skurĝita kaj ekzilita al Smolensko kiel soldato. El Novgorodo venis alta, rapida, inteligenta oficiro Rĵev. Li sidis en angulo, foliumadis novan libron — regularon de la infanterio, kun miro turnadis la kapon.

Silvestro Petroviĉ konis kaj Ugoljev-on, kaj Zubarev-on, kaj Rĵev-on. Ĉiuj kvar eliris sur la peronon, eksidis apude, komencis konversacii pri tio, kiu kiel sin gardas kontraŭ la svedo. Rĵev prenis vergon, komencis sur sablo desegni, kiel li konstruas ĉe si palisarojn kun paftruoj, kiel surŝutas teron — kontraŭ kuglegoj de la svedo. Ugoljev rakontis, ke en Pskovo pro manko de tempo li demetis ĉiujn lignajn tegmentojn de domoj, rompis banejojn, — necesas ligno. Kaj estas mirinde — la popolo ne tre bruas, petskribojn ne skribas: la homoj komprenas la aferon. Zubarev elprenis el sako folion, komencis demandi Ievlev-on, kiel ĉe li en la Novdvina fortreso oni konservas pulvon, ĉu tiel, kiel ĉi tie en la folio estas montrite, aŭ alie. La suno komencis bruligi pli forte, poste sur la peronon falis ombro, pro la konversacio la oficiroj ne rimarkis tempon. Ne rimarkis, kiel venis Petro Aleksejeviĉ, kiel, tirante dum irado la kapon kaj pri io riproĉante Romodanovskij-on, ekiris al si tra alia perono...

— Zubarev! — laŭte kriis la cara servosoldato. — Tuj! Ne sidaĉu!

Post Zubarev ekiris la komizo el la Ŝnura korto, estis nelonge, revenis gaja. Ugoljev kaj Rĵev ekiris kune, post ili estis vokita la majstro el la tola fabriko; tra la malfermita pordo Silvestro Petroviĉ aŭdis la voĉon de Petro:

— Kaj tuj faru, atendi ne estas tempo, — ĉu vi aŭdas, Ĥivrin!

La majstro eliris retropaŝe, la pordo ree fermiĝis. Izmajlov demandis la majstron flustre:

— Kion li mem faras? Ĉu tornas?

— Tornas! — respondis la majstro. — Ŝipan pulion tornas.

Izmajlov turniĝis al Silvestro Petroviĉ, diris kuraĝige:

— Ĉio estos bona, Silvestro. Se li tornas, tiam estas en bona humoro. Ĝusta signo...

Menŝikov kun Apraksin iris sen voko, la deĵoranta servosoldato vokis Izmajlov-on. La lasta eniris Silvestro Petroviĉ. Caro Petro sen kaftano, en mallonga matrosa pantalono, en la sama, kiu estis sur li, kiam li laboris en ŝipkonstruejo en Holando, estis tornanta sur tornomaŝino tritruan pulion por ŝipo. Lia longa kruro en trivita leda ŝuo sen peno, ritme kaj kviete premadis pedalon de la transmisia rado; blanka bonodora rabotaĵo, volviĝante, fluis el sub la tornotranĉilo. Laborante, li atente aŭskultis Izmajlov-on kaj fojfoje ĵetadis al li rapidajn rigardojn de siaj sagacaj konveksaj malhelaj okuloj. Silvestro Petroviĉ haltis ĉe la pordo, pro knarado de la tornomaŝino li ne aŭdis, nur foje li distingis akran ekkrion de Petro:

— Nu? Kaj vi eble pensis — la angloj pro nia floto ĝojas? Ĉion ili mensogas, ŝtelistoj, en nenio al ili eblas fidi!

Unu fenestro estis malfermita, tie trans la muroj de la kaduka palaco estis bruanta ĵus aperinta foliaro de maljunaj kverkoj, aceroj, ulmoj, fraksenoj. Tra diverskoloraj vitroj de la fenestroj sunaj radioj — ruĝaj, verdaj, bluaj — estis falantaj sur riĉajn velurajn benkokovrilojn, sur