2. Plena korbo da novaĵoj

— Kial vi rigardas ja? — ridetis la oĉjo. — Ĉu mi aspektas kiel hundo? Devis ankaŭ mi razi la barbon, nun mi min konsolas: kapro havas longan barbon, sed mallongan saĝon. Ja venu jam, venu en la domon. Kun vi kiu estas? Ĉu amiko? Venigu ankaŭ la amikon, ni tagmanĝos, kaj mi ĵus la aferojn finis, ne havis tempon ŝanĝi la veston...

Nenio ŝanĝiĝis dum la pasinta tempo en la ĉambroj de la oĉjo. Same ĉie kuŝis manskribitaj folioj, same dece sur bretoj staris libroj, same odoris je absinto, mento, timiano — la herboj, per kiuj sin kuracadis Rodiono Kiriloviĉ. Neestingebla lucerno bruletis antaŭ ikono de la Savanto, en krepusko la kaduka servisto de la oĉjo — Pafnutjiĉ, trenante la nefleksiĝantajn krurojn, estis primetanta la tablon, surmetanta pladojn kun manĝaĵoj, botelojn kun vinoj, kvason.

— Saluton, Pafnutjiĉ! — laŭte, afable diris Ievlev.

— Saluton, Silvestro Petroviĉ, saluton, kolombeto! — respondis la servisto.

— La kandelojn do bruligu! — ordonis la oĉjo.

— Ja ne tro mallumas! — grumbleme respondis Pafnutjiĉ. — Trafos vi per kulero en la buŝon, jam sen tio ni kandelojn forbruligas ne laŭ enspezo...

La oĉjo eksidis en sian fotelon ĉe malfermita fenestro, kun plezuro enspirante vesperan freŝecon, odoron de tilioj, plantitaj en la korto, komencis demandi, kiel fartas Manjo, la knabinoj, kiel ili vivas tie en la fora urbo Arĥangelsko. Silvestro Petroviĉ respondadis kun detaloj, la oĉjo kapjesadis malpacience, estis videble, ke li mem deziras rakonti Moskvajn novaĵojn. Kaj subite li interrompis Ievlev-on:

— Kaj min, Silvestro, oni denove al servo vokis. Je Dio! Kaj de kiu, vi ne kredos, neveto? De li mem oni vokis. Mi venis al li supren, li akceptis afable, dece. Riproĉis, ke estas tro frue sur forno kuŝi, ke necesas mi, ke da afero por mi estas senlima kampo. Ankoraŭ pri la barbo riproĉis, ne devigis, sed la barbosignon1 oni al mi alportis. Nu, raziĝis mi. Nuda estas la muzelo, ĉu?

Silvestro Petroviĉ konsolis: vizaĝo kiel vizaĝo, la oĉjo restis la oĉjo, la barbo ne estis tro bela, ne indas bedaŭri. La maljunulo responde balancis la kapon, suspiris:

— Tamen ne povas mi kutimiĝi. Kvazaŭ oni min nuda sur strato kondukas...

Pafnutjiĉ en krepusko diris en kolero:

— Sed min oni eĉ pendumu, eĉ radumu! Ne fordonos mi la barbon!

La oĉjo subridis, komencis rakonti plu, kiel Petro Aleksejeviĉ riproĉis lin ankaŭ pri la vestaĵo — ĉu ne tempas, diris, laŭ la eŭropa modelo vestiĝi, en kaftano pola aŭ hungara, kial, diris, spiregi kaj ŝviti en vesto ĝis la kalkanoj. Rodiono Kiriloviĉ respondis al la caro tiel, ke tiu kaj miris kaj ekĝojis:

— Por slavo, Siro, estas karaktera vesto mallonga, malpeza, batala, — diris tiam Rodiono Kiriloviĉ, — kaj longaj kaftanoj turkaj kaj tataraj venis al ni ne pro ĝojo, sed pro malfeliĉo, — tio estas vestaĵoj sklavaj, tiel la tataroj siajn kaptitojn vestadis, por ke ili rapide kuri ne povu. Tio estas vero!

La Siro respondis, ke eĉ ne necesas brokaĵojn, kaj silkojn, kaj velurojn malŝpari por longbaskaj maloportunaj vestaĵoj. Li mem estis en mallonga griz-muskolora kaftano, la kolo estis ligita per tuko, la ŝtrumpoj estis de dika lano, ruĝaj, la ŝuoj — kun rimenoj kaj bukoj.

— Ĉu li estis gaja? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Gaja, sed la gajo estis kolera! — diris Rodiono Kiriloviĉ. — La lipharojn li nun supren turnas, rigardas kun moko, ridas ofte, sed tiu rido ne ĝojigas. Ha-ha kaj eksilentas, — rigardas, kvazaŭ per boriloj boras. Ja vere, Silvestro, malfacile al li estas nun, ho, malfacile. Mi ja scias, mi ja vidas...

Ili eksidis al la tablo, Pafnutjiĉ donis kandelojn, la oĉjo verŝis bonan eksterlandan vinon, alportitan por la kara gasto. La vino tute vigligis lin, li hodiaŭ kvazaŭ juniĝis, parolis rapide, gaje, pri nenio plendis, eĉ fanfaronis, ke li fartas multe pli sane, ol en la antaŭaj jaroj.

— Je Dio, Silvestro! Mi kiam forlasis la servon pro multaj miaj malfeliĉoj kaj malsanoj, tuj kiel putra arbostumpo disfalis. Sed nun vi mem vidas — mi vivas. Kaj iras pli facile kaj vidas ŝajne pli klare. Kaj ne laciĝas, kiel antaŭe, kiam mi faradis nenion, kvankam mia afero ne estas facila...

Kaj li komencis rakonti, ke al li estas komisiite estri presadon de libroj en la Presa korto, ĉi tie, en Moskvo, kaj ankaŭ vizitadi Amsterdamon, kie negocisto Tissing gisis laŭ cara ordono slavan tiparon kaj kie ukraino Elio Teodoroviĉ Kopijevskij, homo klera, skribas kaj presas librojn por Rusio...

— Kopijevskij-on mi en Amsterdamo vidis kaj kun li konversaciis! — diris Ievlev. — Li tre multe da utilo por ni faris, kiam ni estis transmare. Li estas saĝa kaj ne profitema, kiel aliaj viroj tieaj. Kaj ankoraŭ samlandano. Kiajn librojn vi tie presos, oĉjo?

Rodiono Kiriloviĉ leviĝis, metis ankoraŭ odorantajn je presinko volumetojn sur la tablon. Tio estis «Aritmetika inicilo», «Kalkulado de rondoj ĉielaj», «Enkonduko en historion ekde la mondokreo»...

Jegorĉjo etendis la manon, malfermis la «rondojn ĉielajn», malvolvis mapon de la stela ĉielo.

— Kio, maristo kaj flota oficiro? — demandis Silvestro Petroviĉ. — Ĉu bona libro? Taŭgos, mi pensas?

La oĉjo verŝis ankoraŭ vinon, komencis rakonti novaĵojn pri navigista lernejo, al kiu estas desupre ordonite esti en la Suĥareva turo super la pordego de Prezento de Jesuo Kristo. Ĉi tie estontaj maristoj povos vidi la horizonton, fari observojn kaj desegnojn. La lernejo nun jam ekzistas, por ĝi venis dungitaj transmare instruistoj kaj mentoroj — profesoro de skotlanda Aberdina universitato Henry Farquharson kaj du liaj kamaradoj Gwyn kaj Grace. En la lernejo oni studos aritmetikon, geometrion, trigonometrion platan kaj sferan, navigarton kaj maran astronomion...

Jegorĉjo kun la libro en la mano rigidiĝis, aŭskultis, fiksinte la ardan rigardon sur oĉjo Rodiono Kiriloviĉ.

— Kiujn do tien oni prenas? — demandis li subite.

La oĉjo diris, ke infanojn de nobeloj, sakristianoj, metiistoj, servistoj, soldatoj, scipovantajn ne nur legi, sed ankaŭ skribi. Jegorĉjo tiris Ievlev-on je la maniko de la kaftano, tiu respondis:

— Vi sukcesos poste, Jegorĉjo. Vi mem scias, amiko, kiel nun ĉiu homo necesas en Arĥangelsko. Kiel do mi vin forliberigu? Pasos tempo, kaj vi veturos...

Rodiono Kiriloviĉ, trinketante la vinon, rakontadis. Ekzistas, li diris, en la lernejo Leontio Magnickij2, li konas ne malpli, sed pli ol la tri anglaj fremdlandanoj, kaj kiam ili en deprimo tro drinkas, instruas la navigistojn nur sola Magnickij, kaj tiel instruas, ke ĉiuj estas kontentaj. En tiu navigista lernejo la oĉjo ofte havas okazon esti, kaj li tien liveras lernolibrojn. Ĉio jam antaŭlonge kaj multe pli bone aranĝiĝus, sed nun estas malfacilaj tempoj, estos granda batalo.

— Da krudfero pli multe necesas! — diris Ievlev. — Da kupro, kanonoj, kuglegoj.

— Antaŭnelonge mi en Preobraĵenskoje renkontiĝis kun Vinius, — diris la oĉjo, — li diras, ke Hiakinto Demidov el Uralo kvindek mil pudojn da krudfero en ingotoj veturigas. Kvardek li jam liveris. Monsakuloj, negocistoj ektimis post Narvo, inter si diras, ke kontraŭ la svedo ni militi ne povas, necesas, ili diras, paciĝi, ploras, ŝparmonujojn en sekretajn lokojn ili kaŝis — neniu trovos, bonvole ili eĉ duongroŝon ne donos...

— Donos! — trankvile diris Ievlev.

— Ĉu vere?

— Ni elskuos! Kaj poste ili mem prudentiĝos — por ili estas profito. Ni komercos, mi pensas, pli multe, ol en la nuna tempo. La monaĥejan trezoron, oĉjo, ĉu vi ne aŭdis, ĉu oni komencis preni? Tie oro tre multas, ĉe la nigra korvaro...

Rodiono Kiriloviĉ eksvingis la manojn:

— La Triunuan monaĥejon oni nur iomete skuis, sed problemojn ricevis multajn: prenis ja nur mil ormonerojn, sed kiom da bruo! Ne venis ankoraŭ la tempo, jen Greĉjo Talickij3 kriadis publike multajn teruraĵojn, kaj tiaj Talickij-oj en Rusujo estas ne unu kaj ne du. Korvaro, vere korvaro damnita. Malfacile estas pri mono, malfacile, Silvestreto. Estas tamen onidiro...

Li ĵetis rigardon al ekdormetinta Jegorĉjo, ekparolis flustre:

— Sed ne onidiro — vero! Li mem ja, nia Siro... En la palaco de la Kancelario de sekretaj aferoj de Alekseo Miĥajloviĉ, la forpasinta caro, li trovis trezoron: leonon oran Venecian, pavon fanditan el oro Bizancan, kalikojn kun gemoj, da taleroj kvar dekduoj da sakoj — riĉaĵo!

La maljunulo ekridis mallaŭte, ruze sulkiĝis per tuta sia malgranda, seka, razita vizaĝo.

— Pensis la bojaroj — ili kaŝos ĝin de li ĝis la tempo, sed ne tia li estas, Petro Aleksejeviĉ, ne tia li naskiĝis. Ĉion li trovis, ĉion mem kalkulis, per la fingro jen tiele — unu, du, tri — kaj liston ordonis skribi en sia ĉeesto, oron kaj arĝenton li mem per pendopesilo mezuris. Aj, bravulo, laŭdas mi la bravulon pro lerteco...

Kaj ĉesinte ridi, li komencis rakonti alion:

— Antaŭnelonge alrajdis el Voroneĵo amiko via bona, eksa vojevodo Arĥangelska kaj Ĥolmogora, nun ŝipisto ĉe Dono Apraksin Teodoro Matejeviĉ. Ĉiuj nun rajdas kvazaŭ rabiaj, polvo sur padoj niaj kaj vojoj staras foste, ĉiam «hej!» kaj «hej!», koĉeroj kvazaŭ freneziĝis, galopado kaj fajfado estas en la tuta Rusujo kristana, neniu veturas paŝe, ĉiam ĉiuj hastas...

Silvestro Petroviĉ ridetis: vere, ĉie ĉio estas haste, en la malnovaj tempoj oni tiel ne veturadis, eĉ laŭ lia memoro veturado estis alia — sen hastemo, dece veturadis bojaroj, sed nun la caro mem en kariolo veturas kaj per du fingroj fajfas, ĉevalojn timigas...

— Do, mi diras, — daŭrigis la oĉjo, — alrajdis Teodoro Matejeviĉ, vizitis min, rakontis ion: la caro, ŝajne, nia Petro Aleksejeviĉ, sendis al la pola Aŭgusto trupojn por helpo kontraŭ la Karlo sveda — da infanterio dudek mil homojn. Princo Repnin super ili estras, la militistaro estas bona, fusilojn havas Mastriĥtajn kaj Lieĝajn. Da mono estis sendite al Aŭgusto same nemalmulte. Kaj la pavo ora, kaj la leono Venecia, en talerojn refanditaj, tien veturis. La fremdlandanoj laŭdire pri nia militistaro miregas...

Kiel en la forpasintaj jaroj, kiam Silvestro Petroviĉ estis ankoraŭ junulo, la oĉjo akompanis lin dormi supren, eksidis sur larĝan benkon, kovritan per tuko, brodita per floroj, komencis rakonti pri novaj impostoj, kiuj ankoraŭ ne estas enkondukitaj, sed en proksimaj tagoj estos anoncitaj: imposto pri kverkaj ĉerkoj, pri seloj, pri hakiloj, pri banejoj. Silvestro Petroviĉ leviĝis sur la kubuto, demandis preskaŭ kun timo:

— Sed kie do la popolo monon prenu? Eĉ sen tio per kio ĝi vivas — mi ne scias: oni ŝelon kun ventumaĵo maĉas, infanoj mortas, viroj estas en eskaroj pro malsato...

Rodiono Kiriloviĉ demandis responde:

— Sed kiel fari? De kie preni? Kanonoj necesas, pulvo, drapo — por regimentojn vesti, botoj — por soldataj piedoj, grio, faruno, salviando — por tiun armeon manĝigi. Grenadoj, kuglegoj, muskedoj, fusiloj, bajonetoj — tio nun kostas multe, ĉiu produktisto sian profiton atendas, — kiel pli bone fari? Sed tion ne eblas ne vidi, kiom multe da glora, saĝa, bona estas farata nun: Petro Aleksejeviĉ infanterion sidigis sur ĉarojn, por ke al batalo ĝi freŝa alveturu, ne laca pro marŝado, ĝuste tiel ĝi nun nomiĝas — «veturanta infanterio». Ĉevala militistaro antaŭe per sabro kaj lanco bataladis, nun ricevis la kavalerio rusan mallongan fusilon, rektan sabron kaj pistolon. Kanonojn antaŭe kiu kiajn deziris, tiel gisadis, pro tio en batalo estas embaraso: kanono estas tia, sed kuglego alia. Nun ni gisas kanonojn unuecajn, entute tri specojn: kanonon, mortiron kaj haŭbizon. En la malnovaj tempoj, kaj ne nur malnovaj, ankoraŭ ĉe Narvo, vi mem ja pri tio al mi rakontis, ĉe Narvo, kara mia, homoj plendis, ke artilerio malfruas. Nun tio ne estos: bombardistoj estas sidigitaj sur ĉevalojn, kanonoj de la kavalerio ne postiĝos. Ĉio ĉi sen mono ne fareblas, do kie ĝin preni?

Silvestro Petroviĉ silentis. La koro puŝe batis en la brusto, la vizaĝo brulis, — estis kaj dolĉe kaj timige aŭskulti la oĉjon: kio, se ne eltenos la Rusa lando tiun senliman streĉon de ĉiuj fortoj? Kio, se leviĝos unu post alia vilaĝoj, kio, se la popolo iros kontraŭ la ofendantoj kun forkoj, kun hakiloj, kun palisoj? Ja ekzistas limo de sufero. Imposto pri ĉerkoj! Kie oni vidis tion? Kaj rememoriĝis subite la vireto, kiu tiam, en la vintra tago, sur la vojo al Ĥolmogoro, en sovaĝa arbaro ĵetiĝis al la armitaj vojaĝantoj. Rememoriĝis ronĝitaj de skorbuto vizaĝoj de laborantoj en ambaŭ ŝipkonstruejoj — en Solombalo kaj Vavĉugo, rememoriĝis forpasinta rudristo Rjabov, Semisadov, majstro Koĉnev, li pensis pri ŝtelisto Schwieber, pri vojevodo Prozorovskij...

— Pri kio vi, Silvestro? — demandis la oĉjo.

Silvestro Petroviĉ paŭzis, poste diris:

— Malfacile, oĉjo.

La oĉjo respondis severe, kvazaŭ kondamnante la vortojn de la nevo:

— Al Ĥilkov Andreo Jakovleviĉ estas multe pli malfacile, tamen li ne ploras. En peza mallibero, sub severa gardo, malforta korpe, havas helan spiriton mia Andreĉjo. Kaptita de la malica Karlo sveda, en prizono skribas la malfeliĉulo la «Kernon de historio rusia» kaj pri nenio en sekretaj leteroj petas, krom ke oni sendu al li kopiojn de kronikoj, por ke povu li ne nur laŭ memoro sian aferon fari. Tiele, neveto! Nu, dormu, tempas! Mateno donas sagacon, morgaŭ estas multaj aferoj...

Silvestro Petroviĉ blovestingis torditan maldikan kandelon, fermis la okulojn: malgraŭ la laco, kiel ĉiam en la lasta tempo — dormo ne venadis. Klaraj, kvazaŭ matenaj, iris pensoj — li komencis kalkuli kanonojn, pulvan rezervon, fusilojn, kuglegojn — ĉion, kion necesos morgaŭ peti de Petro Aleksejeviĉ.



1. Barbosigno — metala ĵetono, kiu servis kiel kvitanco pri pago de speciala imposto pro portado de barbo (trad.)
2. Leontio Filipoviĉ Magnickij (1669–1739) — rusa matematikisto, inĝeniero kaj pedagogo (denaska familinomo Teljatin aŭ Teljaŝin; la familinomo Magnickij — de vorto «magneto» — estis favore donita al li de Petro I). Instruisto de matematiko en la Lernejo de matematikaj kaj navigaj sciencoj en Moskvo (1701–1739), aŭtoro de la unua presita en Rusio lernolibro pri matematiko — «Aritmetiko, aŭ scienco kalkula» (malgraŭ la nomo enhavinta ankaŭ informojn pri algebro, geometrio, trigonometrio, astronomio, geodezio kaj navigarto), kiu estis poste uzata en lernejoj dum pli ol kvindek jaroj kaj dum jarcento influadis matematikan edukadon en Rusio (trad.)
3. Gregorio Talickij — Moskva predikisto, transskribisto de libroj, nomadis Petron I Antikristo, alvokadis ne obei lin kaj ne pagi impostojn. Estis kruele mortekzekutita en 1701 (trad.)