Ĉapitro kvina
1. En Moskvo
— Ĉu ĝi? — ekkriis Jegorĉjo.
— Ĝi, Jegoro, Moskvo! — respondis Silvestro Petroviĉ.
La urbo malfermiĝis al la vojaĝantoj tuj — freŝa, kvazaŭ lavita de abunda kaj rapida vespera pluvo, la unua en tiu ĉi printempo. La ĉielo momente puriĝis, sub varmaj sunaj radioj ekbrilis pavilonaj kaj bulbaj plafonoj, pintoj de preĝejoj, ekbrilis bunte farbitaj turetoj kun oritaj kaj arĝentitaj leonoj, unikornoj kaj agloj anstataŭ ventmontriloj; en la travidebla aero gaje verdis foliaro de grandegaj, je centoj da klaftoj etendiĝintaj bojaraj ĝardenoj, kaj en silento de apudmoskva arbareto klare aŭdiĝis fora, diversvoĉa, bela sono de Moskvaj sonoriloj...
— Jen kiele! — eĉ kun perplekseco diris Jegoro.
— Tiele, fraĉjo, vidu! — ĝojante pri la admiro de Jegorĉjo, mallaŭte respondis Ievlev. — Jen kiel ĝi etendiĝis...
Ili eliris el la vojaĝa kaleŝo kaj iom staris apude, senvorte fiksrigardante al la krenelaj muroj de Kremlo, al ties sveltaj altaj turoj, al Kitaj-urbo, ĉirkaŭita de brika baraĵo, al kurantaj tra la urbo, tiel maldikaj el malproksime Jaŭzo, Neglinko, Presnjo, Ĉiĉero, Ora Korno1, aŭskultante diserv-anoncan sonoradon, ĉiam pli aŭdeblan en la antaŭvespera silento...
— Nu? Ĉu vi satrigardis?
— Ĝin unufoje ne eblas ĉirkaŭrigardi, — diris Jegorĉjo. — Eble, por ĉirkaŭveturi same tempo necesas...
— Kaj nemalgranda necesas, sed vi sukcesos, faros. Vidu, ĉiam vi plendadis, Jegoro, ke Eŭropon kun la tablestroj vi traveturis, sed Moskvon ne vidis. Nun vi ĝisvivis — vi al ĝi rigardas. Riverencu al ĝi, kaj ni veturu, ne estas frue...
Jegorĉjo ĝis la tero riverencis, ree eksidis en la kaleŝon apud Silvestro Petroviĉ. La lacigitaj per la longa vojo ĉevaloj iris malrapide, la ĉaro skuiĝadis sur kavoj, Silvestro Petroviĉ estis nehaste rakontanta al Jegorĉjo plu — pri Ora Hordo, kiel ties malicaj rabatakoj iom post iom pli malmilde kaj sange frakasiĝadis kontraŭ Moskvo, la kolektanto de la granda Rusa lando; rakontadis, kiel ruzaj tataraj ĥanoj instigadis unu kontraŭ alia rusajn princojn kaj per tio akiradis profitojn: kvereloj, konfliktoj kaj internaj malpacoj de la princoj estis por la tataroj akvo al ilia muelilo.
Avide aŭskultis Jegorĉjo ankaŭ pri Ivano Kalita2, kaj pri la Mamaja invado3, kaj pri la batalo ĉe Neprjadvo4, kaj pri tio, kiel kuniĝis finfine la rusaj fortoj, por fari rebaton al la terura malamiko, kiu tiom longe, kruele kaj moke turmentadis la popolon rusan.
— Jen kia ĝi estas, Moskvo! — diradis Silvestro Petroviĉ, atente fiksrigardante la randojn de la urbo, kie — kiom povis vidi la okulo — estis farataj laboroj, similaj al tiuj, kiuj okazis en Arĥangelsko por saviĝo kontraŭ la sveda invado: oni fosadis tranĉeojn, instaladis kaptilojn, enfosadis pinajn kurbajn baraĵojn.
Ĉe la bariero severa leŭtenanto kun kuntiritaj brovoj postulis vojdokumenton, legis, ordonis tralasi la vojaĝantojn.
La barieron oni malfermis.
Silvestro Petroviĉ notis interne, ke ankaŭ la enveturejo de la Jaroslavla vojo estas fortikigita, ĉi tie estis konstruitaj el grandaj traboj batalaj turoj, kie lertaj soldatoj povas sukcese reteni atakon de malamika militistaro. En la malnovaj tempoj super la fonto staris kaduka kapelo. Nun ĉi tie staris tera, kvankam nealta, sed fortika kaj ruza baraĵo, trans kiu ĝis la tempo povus oportune kaŝiĝi militistoj...
— Ankaŭ ĉi tie, Silvestro Petroviĉ, ŝajne oni por la svedo renkonton preparas!
— Bone! — kun trankvila kontento en la voĉo respondis Ievlev. — Kiu, fraĉjo, scias? Eble, Karlo sveda al Moskvo decidos bati! Sed jen Moskvo estas preta. Hodiaŭ mi kaj vi al Moskvo urĝe veturas por helpo, por ke ni havu per kio defendiĝi de la svedo. Nemalmulte ni ricevis de Moskvo, mi pensas — ricevos ankoraŭ. Por la tuta Rusujo Moskvo estas patrino, mastrino kaj defendantino. Diros ĝi sian vorton — ricevos ni ankoraŭ el Tulo muskedojn bonajn, kanonojn novajn, kuglegojn. Alian vorton ĝi diros — iros al ni regimentoj por helpo. Ankoraŭ diros — oni sendos al ni majstrojn glorajn, lertulojn, artojn sciantajn, kiel konstrui murojn por fortikaĵoj, por ke malamikaj kuglegoj ilin ne detruu, sed fiksiĝu en ili. Multon povas doni Moskvo-patrino al sia filo urbo Arĥanĝela...
Jegorĉjo ekridis, diris ĝoje:
— Vi kvazaŭ fabelon rakontas, Silvestro Petroviĉ...
Ievlev, ridetinte, balancis la kapon:
— Realaĵon mi rakontas, Jegoro, sed ne fabelon. Plu aŭskultu. Povas ankaŭ tiel okazi, ke ne donos Moskvo-patrino al filo sia Arĥangelsko tion, kion ĝi petas. Multajn ĝi havas filojn kaj filinojn. Eble, alia ĝia filo aŭ filino nun ne malpli, sed pli zorgon bezonas. Eble, al Novgorodo, eble eĉ al Pskovo estas multe pli malbone, ol al nia Arĥangelsko. Ĝi pli bone scias! Kaj diros ĝi al Arĥangelsko: malfacile estas al vi, malbone estas al vi, sed al frato via Pskovo estas eĉ pli malfacile, kaj al frato Novgorodo estas tiom malfacilege, ke multe pli malbone, ol al vi ambaŭ. Kaj ankaŭ al mi ne estas dolĉe. Paciencu...
Jegorĉjo sidis flank-al-flanke kun Silvestro Petroviĉ. Same kiel dum ĉiuj tagoj de la longa vojo, de la vizaĝo de la junulo ne foriradis feliĉa rideto, li jen ĵetadis rigardojn al la kapitan-komodoro, jen al paŝantaj sur stratoj soldatoj en verdaj kaftanoj, jen al la blanka krenela Kremla muro, ĉe kiu estis laborantaj centoj da masonistoj, fortikigante ĝin, anstataŭigante kadukiĝintajn brikojn, konstruante antaŭ ĝi batalajn larĝajn remparojn...
— Jen, kiela fortikaĵo! — ekkriis Jegorĉjo. — Ne kompareblas kun nia Novdvina...
— De tuta Rusujo ĉi tie estas fortikaĵo! — respondis penseme Silvestro Petroviĉ.
Kiam ili turnis sin al la urboparto trans la rivero Moskvo, Jegorĉjo aĥis, ekmanĝis per la okuloj du grandegajn kanonojn, turnitaj al flosanta ponto. Silvestro Petroviĉ klarigis:
— Por kio, vi pensas, estas tiaj? Por tio, ke el tiu ĉi flanko atakadis patrinon-Moskvon la maliculoj niaj — tataroj, por memoro pri la perforto, farita super la ĉefurbo, kaj por gardo de la estonteco staras tiuj kanonoj ĉi tie...
Li ne finparolis, rememoris:
— Ni veturas kaj veturas! La oĉjon ni preteris! Koĉero, returnu!
Kaj li eksilentis, enpensiĝinte: alia iĝis Moskvo dum la tempo, pasigita de li en Arĥangelsko, tute alia. Pri multo, evidente, instruis Narvo! Multe pli da militistoj estas sur la stratoj, kaj ĉiuj de la nova ordo, paŝas akorde, rigardas kiel agloj. Homoj en stratoj kaj interstratoj estas multe pli severaj, malpli da varoj estas disĵetitaj en bazaroj, ne tiom laŭte kaj voke, kiel en la pasintaj tempoj, krias monŝanĝistoj kaj banistoj, barbiroj kaj reartikigistoj. Novajn domojn nun en Moskvo oni ne konstruas, estas malpermesite, sed da ĉaroj kun ŝtonoj kaj brikoj, kun fero kaj traboj estas multe pli, ol antaŭe: fortikiĝas Moskvo-patrino por ĉia gardo kontraŭ la malica svedo...
Renkonten, tondrante per feritaj radoj, estis malrapide moviĝanta grandega ĉartrajno. Sur kverkaj ĉaregoj, fiksitaj per feraj krampoj, verdiĝintaj pro aĝo, pezaj, kuŝis preĝejaj sonoriloj. Oni veturigis ilin al la Kanona korto — gisi kanonojn el la sonorila kupro. Post la ĉaregoj, ŝrikante, kraĉante, elkriante malbenojn, tintigante ĉenojn, estis saltanta frenezulo pro Kristo, minacante per la sekiĝinta pugno. La lacaj soldatoj, akompanantaj la trajnon, ne rigardis al la frenezulo: kiom da tiaj estis sur la vojo, laŭ kiu veturis la ĉaroj...
Silvestro Petroviĉ akompanis per rigardo ĉiujn ĉarojn, demandis de la lasta veturigisto:
— Ĉu multe da pudoj?
— Ne malpli ol dudek mil! — respondis la ĉaristo. — Kaj ni ne estas solaj. El tuta Rusujo nun oni veturigas...
— Ĉio pro la Narva malfeliĉo! — diris Ievlev al Jegorĉjo. — Kiom multe ni tie perdis... — Kaj kriis al la kaleŝisto:
— Maldekstren turnu, jen barilo oblikviĝinta, al la pordego!
Post la barilo, en krepusko, vidiĝis la oĉja malnova domo, duloĝeja, kun tureto... Ekknaris la oblikva pordego, sur la peronon vigle elkuris iu en hungara mallonga kaftaneto, simila kaj ne simila al oĉjo Poluektov, kriis per tremanta voĉo:
— Ĉu Silvestreto?
Kaj li gaje ekfrapis per lambastono, kurante laŭ la ŝtupoj renkonten.