Ivan Bunin
tr. Eŭgeno Belonenko
Jam birdoj mankas. Kun humilo 
De morbo velkas la arbar'. 
Fortempis fungoj, sed humido 
Ilia fortas por la flar'. 
Densej' – pli basa kaj pli luma. 
Ĉe la arbustoj – herba povr'. 
Kaj putre sub pluvec' aŭtuna 
Nigretas foliara kovr'. 
Enkampe ventas. Tago sombras 
Kaj fridas. Freŝ'. Dum taga tut' 
En step' libera vagabondas 
Mi de l' vilaĝ' en malapud'. 
Kaj je ĉevala paŝ' lulanta 
Mi ĝuas dum la trista sent' 
La fusiltubon zume-kantan 
Kun voĉ' soleca de la vent'.