Ivan Bunin
tr. Eŭgeno Belonenko
Dum iro mi malalta estis. 
Jes, tiel ŝajnis en la hor', 
Kiam lontana roko kreskis 
Kaj kun mi iĝis sor kaj sor. 
Sed mi superis la soriron 
De l' roko sur la pleja lim'. 
Superan sentas mi sopiron 
En dezerteca ĉi sublim'. 
Sed la abisma malkuraĝ' 
Ne iĝis foren. Ĝi – elfore... 
Ĉu ne pro tio, ke mi sole 
Rigardis al ĉielvizaĝ'?