Ivan Bunin
tr. Eŭgeno Belonenko
En la ĝardenpalac' kun bruo 
Mi paŝas laŭ foliarparget'. 
Ho, kia stranga estas ĝuo 
Paseon treti per pied'! 
Ho, kia dolĉo nun parkeri 
Ĉion malgravan ĝis la temp'! 
Ho, kia tristo nun esperi 
La novan venon de printemp'!