[Antauxa rakonto] [Sekva rakonto] [Enhavtabelo]

Perfekta civitano

Gladion la tria, grandmonarko de Bergengocio, sidis sur sia tronseĝo, kiam la kortegano plankenĵetis sin kaj per sia frunto tuŝante la tronŝtupon raportis, ke la plejmoŝta ordono estas plenumata: Majstro zem Fabius estas alvenigita.

— Envenigu lin — diris Gladion, la grandmonarko.

La kortegano ekstaris kaj profunden kliniĝinte dorseniris, malaperante tra la pordo. Post momento enpaŝis Majstro zem Fabius.

Li plankenĵetis sin antaŭ Gladion, per sia frunto li ektuŝis la tronŝtupon.

— Gloro al vi, Gladion la tria, grandmonarko de Bergengocio!

La grandmonarko gracplene ekbalancis sian kapon.

— Mi permesas al vi starante aŭskulti miajn vortojn.

Fabius ekstaris.

— Senfina estas via graco, sinjoro!

— Vi pravas. Ĉar mi ankoraŭ ne senkapigis vin, kvankam vi jam delonge meritis tion. Espereble vi tre bone konas vian kulpon?

— Indulgon al mia kompatinda animo, sinjoro!

— Mi postenigis vin kiel kortegan ĉefmetiiston, ĉar mi konis vin lerta majstro de ĉiuj metioj. Komence vi fakte taŭgis al tiu honorigo. Vi konstruis al mi tronseĝon, en kiun mi ensidis kaj eksonis leona hurlado kaj floroj pluvis el la plafono sur min. Sub la sofon de mia dormsalono vi konstruis klappordon, per kiu mi povis faligi miajn enuintajn amatinojn en profundakvan puton. Vi ĥemiis venenon, pro kiu niaj gastoj nur post hejmeniro senviviĝis. Kaj mi abundigis vin per miaj gracoj. Mi permesis al vi kudrigi violkoloran butonon sur vian ĉapelon, mi rajtigis vin skribi antaŭ vian nomon: "zem". Mi permesis al vi, ke en kortegaj baloj vi mem forviŝu la polvon de sur la pantofloj de mia filino, princino Magnezia Karamella Lenia. Mi eĉ permesis, ke dum la datrevenoj de mia kronumado post la landjuĝisto tuj vi tuŝu la piedestalon de la statuo de la imperia Ibis-birdo. Ĉu estis tiel, aŭ ne?

— Senfina estas via graco, sinjoro!

— Kaj antaŭ unu jaro mi komisiis vin konstrui al mi la idealan civitanon. La maŝinhomon, en kiu koncentriĝas ĉiuj virtoj de la subulo. Sed mi postulis pretigi ĝin dum unu jaro, se ne, vi senkapiĝos.

— Senfina estas via graco, sinjoro!

— Nu, vi esperigis min dum unu tuta jaro. Sed antaŭ unu monato — diris li per akriĝanta tono —, vi jam petis permeson iri al eksterlanda studvojaĝo por pristudi la tieajn meĥanismojn. Ĉu estis tiel, aŭ ne?

— Tiel estis, sinjoro.

— Tie-e-el? — diris malice Gladion. — Sed vi ne povis min superruzi! Mi jam konjektis, ke vi intencas nur savi vian kapon ĉar la meĥanismo ne pretiĝis. Aŭ eble, ĝi pretiĝis kaj vi intencas ties sekreton vendi al miaj aĉaj malamikoj en Operencio. Do, mi ne lasis vin forfuĝi.

— Kaj mi obeeme restis hejme.

— Jes! — ekridis Gladion. — Nur vi ankoraŭ ekprovis vizitvojaĝi al la operencia internacia foiro. Sed jam tutegala kaj neinteresa. Pasis la jaro kaj mi ne plu atendas, — diris li severe kaj subite ekkriis:

— Ĉu pretiĝis la ideala civitano aŭ ne?

— Jes, sinjoro, ĝi pretiĝis.

Gladion surpriziĝis kaj kun multe pli mola tono, sed ankoraŭ dubeme demandis:

— Ĉu vere...? Kaj kiam mi povas vidi?

— En ĉi tiu momento, sinjoro. La maŝinhomo staras antaŭ via moŝta pordo kaj atendas vian ordonon.

— Enportu ĝin.

— Majesta moŝto, vi mendis idealan civitanon, do ĝi obeas nur al viaj ordonoj. Envoku ĝin vi mem per ĝia nomo.

— Kiel ĝi nomiĝas?

— Ĝia nomo estas: Mizerius.

— Bone — diris Gladion kaj ekkriis — Mizerius, enpaŝu!

La pordo malfermiĝis kaj envenis Mizerius per rigidaj, malrapidaj paŝoj. Ĝi ekstaris antaŭ la trono kaj komencis kliniĝadi, balancante sian trunkon supren-malsupren kaj senĉese knaris.

Gladion rigardis ĝin dum iom da tempo, sed fine demandis:

— Kial ĝi kliniĝadas senfine?

— Ĝia spino estas el la plej delikata kaj plej mola gumrubando.

— Kaj ĉu ĝi ne ŝiriĝos?

— Kontraŭe, ĝi eltenas eĉ la plej grandan ŝarĝigon de vi.

— Ĝi murmuras malagrable. Preskaŭ ĝi ploras.

— Ju pli vi ŝarĝigos ĝin, des pli malmulte ĝi murmuros kaj ploros.

— Ĉu ĝi ne bezonas ŝmiradon?

— Ĝi servas sian monarkon sen ŝmiro. De aliuloj ĝi jam pretendus la ŝmiradon.

— Kaj ĉu ĝi ne povas paroli?

— Ĝi scias, — diris Fabius kaj turniĝante al Mizerius li laŭte silabis: — Ek-pa-ro-lu, Mizerius!

La maŝinhomo tuj ekparolis per kreskanta voĉo:

— Vivu la genia kaj indulga monarko de Bergengocio, kiu venkis sian aĉan antaŭulon kaj gvidas la popolon sur la vojo de la feliĉo!

Gladion plaĉe kapbalancis sed rimarkis:

— Kial ĝia voĉo krakas tiom malbele?

— Ĉi disko jam estas eluzita.

— Sed kial? Vi ja pretigis la maŝinon nur lastatempe!

— Jes, sed la diskon mi aĉetis dum la regado de via malbenita antaŭulo, sed eĉ tiam ĝi estis jam eluzita ĉar ĝi pretiĝis dum la regado de ties antaŭulo, kiun via aĉa kaj kruela antaŭulo ŝtiparmortigis.

— Ĉu vi ne trovis pli novan diskon?

— La disko estas malnova kaj eluzita, sed ĝi estas eksterordinare longdaŭra. Hodiaŭ ĝi estas same uzebla, eĉ pli ĝi taŭgos krome dum kelkaj dinastioj.

— Ĉu ankaŭ mi povas demandi ion de ĝi?

— Nature.

Gladion silabante demandis al Mizerius:

— Ĉu vi estas kapabla eĉ fajreniri je mia ordono?

Mizerius senvorte turniĝis kaj ekiris al la fajroplena kameno. Fabius saltiris al ĝi kaj apenaŭ li sukcesis ĝin reteni.

— Ho, monarka moŝto, — li diris al Gladion — ne deziru tian eĉ en la formo de demando, ĉar ĝi tuj plenumas ĉiun vian deziron.

— Nu bone, — diris Gladion. — Mi demandos alian.

Kaj turniĝante al Mizerius, li demandis:

— Diru, Mizerius, kioma horo estas nun?

Mizerius per la sama, krakanta tono respondis:

— Vivu la genia kaj indulga monarko de Bergengocio, kiu venkis sian aĉan antaŭulon kaj gvidas la popolon sur la vojo de feliĉo.

— Ĉu ĝi denove gramofonas la saman? — demandi kolerete Gladion. — Ĉu ĝi scias nenion alian?

— Ĝi ja scias. Ĝi iradas tien-reen, laboras tute laŭ vi ordono. Vi povas ĝin eĉ enjugi.

— Kaj krome?

— Krome nenion.

— Ĉu ĝi scias nenion kiome?

— Ne forgesu, sinjoro, ke vi mendis idealan civitanon.

— Sed kio kreas en ĝi la vortojn?

— La disko, sinjoro.

— Ĉu ĝi ne povas pensadi?

— Pensadi?! Dio gardu nin!

Gladion cerbumadis kaj post kelkaj momentoj demandis:

— Sed manĝi! Ĉu ĝi ne kapablas manĝi?

— Ĝi ne kutimas manĝi, sinjoro.

— Ĉu ne kutimas manĝi?

— Mi ripetas, sinjoro: vi mendis idealan civitanon.

— Do, ĝi tute ne nutriĝas?

— Ĝi ja nutriĝas, sed nure per papero, sur kiu estas skribaĵo. Tiu estas multe pli ekonomia, ol la pano.

— Vere interesa. Nu, ni ekprovu.

Gladion prenis libron, el kiu li elŝiris folion kaj transdonis ĝin al Fabius:

— Manĝigu ĝin!

— Pardonu sinjoro, sed ĝi enakceptas nur, kion vi mem igas en ĝin.

— Bone, — kaj Gladion turniĝis al Mizerius. — Enakceptu ĉi paperon, Mizerius!

Mizerius transprenis la folion, enbuŝigis kaj englutis lin. Poste ĝi eksonis per monotona voĉo:

— Der Vater ist gut, die Mutter ist auch gut... der Vater ist gut, die Mutter ist auch gut...

Kaj tiel ĝi ripetadis la saman sentencon, ĝis la pacienco de Gladion elĉerpiĝis kaj superkriante la maŝinhomon, li demandis al Fabius:

— Kia difekto okazis en tiu?

— Bonvolu montri la libron, sinjoro.

Gladion transdonis la libron, Fabius enrigardis kaj tuj malkovris la kaŭzon.

— La afero estas komprenebla. Ĉi tiu estas germana gramatiko.

— Sed mi ne volas ĉiam ripetigi la saman tekston!

— Donu al ĝi alian paperon, sinjoro.

— Bone. Jen, tiu skribaĵo. Mizerius, enakceptu ĝin!

Mizerius eksilentis, transprenis la skribaĵon, enbuŝigis, formanĝis kaj samtone ekparolis:

— Senvualigu la perfidulojn!

Kaj Mizerius ripetadis senfine ĉi sentencon, ĝis Gladion jam kolere superkriis ĝin:

— Kia difekto denove?

— Kion vi donis al ĝi, sinjoro?

— La raporton de la policministro.

— Tiam ne primiru, sinjoro.

— Sed mi ne volas, ke ĝi pluparolu! Kion fari por silentigi ĝin?

— Tio estas tre facila: Vi devas piedbati ĝin.

— Ĉu piedbati? Kaj ĉu ne ĉesos funkcii?

— Ju pli vi piedbatos ĝin, des pli fervore ĝi servos a vi.

Gladion dubeme rigardis al Mizerius, sed fine li venis malsupren de la trono, iris malantaŭen al la maŝinhomo kaj tie piedbatis ĝin. Mizerius ekŝanceliĝis kaj terenfalis. Gladion iome ektimiĝis.

— Jen! Ĝi nun falis!

— Ĝi ne falis sinjoro, nur kuŝas. Al ĉiu ĝi ekkuŝas kiu piedbatas ĝin.

Sed Gladion estis ekkaptita de penso. Li nur staris kaj cerbumadis. Fine, post iom da hezito li ekparolis:

— Sed atentu nur! Kiaspeca molaĵo estis tiu...

Fabius ektremis kaj ruĝiĝis.

— Kiu, sinjoro? Kio?

— Sur la dorso de la maŝinhomo. Kiam mi alpiedbatis... do, tie ĝi estis tre mola...

Fabius embarase ekbalbutis:

— Kial...? Nu, do... Kial ĝi estas mola? Ho... Mi plenigis ĝin per mola lano por pliagrabligi al vi la piedbaton.

— Fakte, ĝi estis agrabla...

— Ho, — diris Fabius rapide kaj ĝojante, ke li sukcesis eviti la danĝeran demandon, — kiu nur unufoje piedbatas ĉi perfektan civitanon, tiu ekhavas pasion al tiu majesta amuzo. Ĝuste pro tio mi aplikis la plej molan ledon sur la malantaŭa parto. Dikan ledon mi aplikis nur sur la vizaĝo...

Sed Gladion profunde enpensiĝis kaj mansigne silentigis la majstron.

— Tamen, — li diris graveme. — Iom stranga...

Li aliris la maŝinhomon, ekpalpadis ĝian manon kaj subite ekkriis:

— Ĝi ja estas varma!

Poste li profunden kliniĝis al Mizerius, kiu kuŝis sur la tero, sed tuj li ekstaris kaj per tondra kolero li kriis al Fabius:

— Ĝi ja spiradas! Vi kanajlo, vi trompis min! Ĝi estas vivanta homo!

Fabius genufalis antaŭ Gladion.

— Indulgon al mia povra kapo!

— Vi aĉulo! Vi perfidulo! Kiel vi aŭdacis trompi min, kanajla fripono?!

— Ho, pardonu vi, indulga monarka moŝto! Mi dum unu jaro senĉese konstruis maŝinon post maŝino, mi serĉis, studadis la meĥanismon de la ideala civitano, sed fine mi devis konvinkiĝi, ke ĝi estas absurda kaj mi neniel kapablas plenumi ĉi taskon. Vi postulis neeblaĵon de mi, sinjoro. Neniam, nenispeca maŝino povos tiom multe plenumi! Tiom multe povas plenumi nur la animhava, konscioplena, vivanta homo!

(1956)


[Antauxa rakonto] [Sekva rakonto] [Enhavtabelo]