[Antauxa rakonto] [Sekva rakonto] [Enhavtabelo]

La fluidumo de la ĉiovido

Pythius, la profesia animvidisto kaj aŭguristo dormis profunde en sia ĉambro. La horloĝo batis la dekduon. Apenaŭ la bim-bamoj forsonis, ekaŭdiĝis veaj ĝemoj, poste striga ululo, fine ĉentintado per kreskanta forto. Majstro Pythius vekiĝis. La ĉambron trasiblis malvarma vento.

— Kio ĉi? — diris severe la majstro. — Kial tiu trablovo? — kaj li subite ekkriis: — Rabisto!

La veĝemoj kaj ĉentintado daŭris. Kaj nun eksonis mistika, tirita voĉo:

— Ho, vi mortemulo! Venis al vi kompatinda, peka animo!

— Ankaŭ mi konjektas, ke vi ne venis bonintence, — diris la majstro, lumigante. — Ho! Vi survestis mian littukon! Tuj demetu kaj forportu vin! Forta, sana homo, ĉu vi ne hontas?

Sed la tomba voĉo plutremadis:

— Mi ne estas rabisto-o-o! Vaganta spirito-o-o mi estas!

— Nur vagu tuj for de ĉi tie, sed sen mia littuko, dum mi ne alarmos la domon!

La vento denove eksiblis. Pythius ĉirkaŭrigardis.

— Kaj kian trablovon vi faris! Sed kiel vi enrampis tra la duetaĝa fenestro?

Pythius nur nun ekvidis, ke la fenestro estas fermita. La pordo same.

— Sed la fenestro... — li balbutis. — Sed tiam ŝajnas, ke vi vere ne estas rabisto...

— Mi ja diris, mortemulo, ke mi estas kompatinda, peka animo. El la transmondo mi venis.

— Do fantomo?

— Tute laŭ viaj vortoj.

— Fine do! — ekspiris Pythius per granda faciliĝo.

— Vi tute timigis min. Mi ja kredis vian rompŝtelisto.

La maltimiĝo malgajigis la fantomon.

— Do, ankaŭ la nuna ne sukcesis! — li diris, jam per ne tombeca, sed despli malgaja tono. — Ĉu tie ĉi jam neniu timas min? Kia malfeliĉa distrikto!

— Kial mi timu? Vi mem asertis, ke vi jam mortis.

— Ĉu vere? — diris la fantomo per surprizita kaj tute ordinara voĉo. — Ĉu la vivantoj faras pli efike la ve-ĝemon kaj ventosiblon?

— Pri la vivantoj nur bonon, aŭ nenion. Cetere ni estas iurilate kolegoj.

— Fakte? Ĉu vi povas eligi kadavrodoron?

— Tiu ne koncernas la aferon. Sed mi estas animvidisto.

— Mi estis komercisto, sed antaŭ 50 jaroj mi bankrotis kaj kapenpafis min.

— Tiam ni estas duoble kolegoj, ĉar ankaŭ mi vivas el la klientoj. Al ili mi divenas la estanton kaj aŭguras la estonton. Mi povus diri, ke mi komercas en la estonto-fako.

— Kaj kiam vi kapenpafos vin?

— Kiel mi sciu?

— Ho! Do, vi ne scias eĉ vian propran estonton? Mi jam estas scivola, kiel vi tamen divenas. Ĉu vi permesas eksidi?

— Bonvolu! — kaj Pythius alŝovis seĝon.

— Dankon, ĝi estas iom malmola. Prefere mi sidos sur tiu lumfasko.

— Ĉu vi venas de malproksime, kolego?

— Nur el la najbaraĵo. Siriuso. Mi ne kutimas ĉi tiel fantomadi, nur anstataŭas. Sed la deĵoro estas tre laciga. Kvar-kvin klientojn viziti ĉiunokte, ululi, sibli, ĉentintigi, kelodorigi... Ah!

— Ĉu mi rajtas servi glaseton de brando?

— Dankon. Mi ne estas alkoholisto. Eble iom da nektaro... aŭ astralfluidumo.

— Bedaŭrinde mi ne havas hejme. Eble morgaŭ mi ekprovos aĉeti.

— Vi ne sukcesos. Tiu ĉi estas spirita nutraĵo.

— Tiam ĉe la ŝtata literatura eldonejo.

— Mi jam diris, ke tiu ĉi estas spirita nutraĵo, do havas nenian komunan al via literaturo.

— Ho jes! Prave. Kaj kiel via negoco funkcias, kara kolego?

La fantomo rezigne mansvingis:

— Pli bone ne paroli pri tio. Sed nur foje mi ekvidu liun friponon!

— Kiun?

— Sveĉjon.

— Pri kiaspeca Sveĉjo vi parolas?

— Pri tiu Swedenborg, kiun mi nur anstataŭas. Li diris al mi, ke li estas elsendita al la Andromeda Nebulo, do, mi bonvolu transpreni lian distrikton por kelkaj minutoj.

— Nu, tio baldaŭ finiĝos.

— Jes. Tiu faras ĉe la homoj sescent jarojn. Sed mi jam scias, kial li elsendigis sin!

— Kial?

— Ĉar tiu ĉi distrikto estas terura. Ĉi tie oni ne povas produkti. La kompatinda laboranta fantomo ĉi tie povas malsatmorti.

— Kial?

— Fi! La kompatinda peka animo venas por distriktvizito. Ĉe la kliento li ululas, siblas, kadavrodoras, ĉentintas, produktas ĉion eblan ĝis mortlaciĝo kaj la rezulto? Nenio! La kliento vekiĝas ekterure, li demandas per malkuraĝa, tremanta voĉo: «kion vi deziras kamarada moŝto?» Post tio mi eligas kelodoron kaj tombvoĉe mi recitativas: «kompatinda, peka spirito venis al vi...» kaj tiam la kliento tuj ekridas: «kial vi teruras min, paĉjo?» Mi ne povas plenumi mian planon. Apenaŭ mi atingis tridek procentojn.

— Kion?

— 30-procentan produkton. Jen nia labortakso. Terurkrio faras kvin poentojn, sveno dek poentojn, har-blankiĝo tridek poentojn, freneziĝo cent poentojn. Kiel mi povus kunlabori dum tri monatoj kvincent poentojn? Sed tiom estas la postulata kvanto. Mia normo. Kaj krome, mi jam devis omaĝe proponi dekprocentan superplenumon por la honoro de la ĉijara fantorakongreso. Sed ne! Tute neeble! Kaj krom ĉiu ĉi malagrablaĵo baldaŭ sekvos la maldungoj kaj mi eble devos plandi de oficejo al oficejo, ĝis fine iu anĝelo dungos min kiel aŭreolpoluriston. Kun mia fakklereco! Do, tiu ĉi laboro fakte ne estas eldorado.

— Ĉu vi ne estas tro pesimista? Ĉu vere ne troviĝus alia ofico por vi?

— Vi estas tro optimisto. Bedaŭrinde, la teraj klientoj ĉiam donas al mi tiaspecajn naivajn konsilojn. Se mi plendas al la kliento, li aŭskultas dum kelkaj minutoj, poste oscedas kaj deklaras: «iru al la infero!» Sed ĉu mi havas hejtistan diplomon? Se mi estus almenaŭ finlerninta la astralkonservatorion, mi nun povus iri al la Sferoj, kie nun oni serĉas muzikistojn.

— Mi tre kompatas vin. Mi volonte helpus.

— Vi? Ĉu vi eble havas kontakton kun la Ministerio de Fantomvizitaj Aferoj?

— Ne. Mi havas kontakton nur kun la terloĝantoj.

— Mi tre kompatas vin. Sed tiam kiel vi volis helpi?

— Mi pensis nur pri via normo. Nome, viajn klientojn mi konas pli bone ol vi.

— Nu, vi jam diras ion realan, — ekinteresiĝis la fantomo. — Rakontu nur!

— Kio estas via distrikto?

— Eŭropo.

— Bone. Nu, sur la tero ekzistas religioj, partioj kaj aliaj movadoj. Ĉiuj fiksis al si la ideojn de iu malnova profeto. Filozofo, aŭ ekonomiisto.

— Jes. Ankaŭ mi scias tion.

— Do, vi vizitas la gvidantojn de la nunaj eklezioj, aŭ aliaj movadoj, vi iras al la politikistoj, ŝtatestroj, kiuj nun predikas la principojn de la iamaj fondintoj.

— La afero fariĝas ĉiam pli interesa. Daŭrigu nur!

— Nu, kaj vi prezentos vin, kiel la spirito de la fondinto.

— Kaj se ili demandos, kion mi volas?

— Tiam vi respondos: «Mi revenis, ĉar mi estis ĝis nun forigita kaj kaŝita kaj, se vi permesas, mi restos ĉi tie, por ke mi iome prosperiĝu en la movado».

— Brave! — ekkriis la fantomo — vi savis min, amiko. Mi forgesis diri: apopleksio ducent poentoj!

— Krome: vi bone scias, ke ni havas statuojn pri niaj granduloj. Do, vi vizitos la skulptistojn, kiel la spirito de la karmemora grandulo kaj deklaras, ke vi intencas iom konversacii pri la arta valoro de via statuo.

— Eĉ pli genia ideo!

— Aŭ vi vizitos la direktoron de la Ŝtata Elita Teatro. Vi prezentos vin kiel la spirito de Shakespeare kaj komunikas, ke vi intencas fari kelkajn intimajn rimarkojn pri la Hamletprezentado.

— Grandioze! Kaj la novaj teatraĵoj?

— Vi vizitos ties verkistojn kaj vin prezentas. Vi diros nur: «Mi estas la spirito». Kaj ne pli.

— Mi ne komprenas.

— Poste vi demandos: «Kial mi ne troviĝas en via dramo?»

— Ah, mi jam komencas kompreni. Kaj se li emos doni al mi rolon en lia verko?

Pythius superece ridetis.

— Tiom aŭdaca verkisto ne troviĝas. Nur li ŝokiĝas.

— Do, dek kvin poentoj. Mi tre dankas. Vi savis min, kolego kaj mi ne estos maldankema.

— Kiel? Ĉu vi havas kontakton kun la teraj ministerioj?

— Ne. Sed vi asertis, ke vi estas animvidisto. Eble mi povos helpi vin. Do, malkaŝu al mi: kiel vi vidas la animojn?

— Ĉu mi malkaŝu? Kaj ĝuste al la konkurenco?

— Ho, mi en tute aliaj regionoj... nenia konkurenco...

— Nu bone. Mi malkaŝos. Do, la kliento en la antaŭĉambro devas dikti sian nomon kaj profesion al la sekretario. Ni supozu por ekzemplo, venas al mi juna virino. Mi tuj legas el ŝia animo, ke ŝi pensas sopire pri iu viro, kiu ŝin traktas malvarme.

— Interese. La komencon mi komprenas, ĉar kial ŝi venus al vi, se ŝi ne revadus pri viro kun sopiro. Sed la malvarmon kiel vi divenas?

— Nenia magiaĵo. Kial ŝi revadus sopire viron, kiu ŝin traktas varme?

— Bravisime! Sed ŝi petas evidente konsilon por varmigi la viron.

— Tiam mi respondas: «Vi gajnos amon de la viro, se vi tute rezignos». Tiam la virino foriras kaj dum kelkaj semajnoj ne postkuras la viron. Se la viro ekĵaluziĝas kaj proksimiĝas al la virino, mi jam pravas. Sed eble la viro tamen ne revenas. Tiam ŝi venas al mi, kaj plendas. Responde mi eksplikas, ke ŝi ankoraŭ ne tute rezignis lin en sia animo. Kaj fakte, se ŝi plendas, tio estas evidenta, ĉu ne? Aŭ se ŝi rezignis, tiam li jam ne venas plendi.

— Kaj se la viro revenus antaŭ ol la virino rezignis lin?

— Tiaspeca viro ne troviĝas.

— Tre interese. Kaj, se venas al vi komercisto, simila al mi?

— Ĉu vi pensas privatan negociston?

— Tiaspecan.

— Nu, ties pensojn ne estas malfacile diveni.

— Vi tute pravas, — diris la fantomo enpensiĝinte, sed Pythius daŭrigis.

— Kaj se venas al mi altranga politikisto...

— Ĉu vere? — demandis la fantomo surprizite. — Kial ilin interesas la venonto, kiun ili mem preparas.

— Tiam ili ne venus al mi. Kaj tio estas mia feliĉo. Iliaj vizitoj garantias al mi la simpation kaj toleremon de la magistratoj.

— Kaj kion vi diras al la politikisto?

— Mi divenas, ke li havas multajn akrajn malamikojn, precipe en sia propra partio.

— Kaj se ili postulas nomojn?

— Tial mi malkaŝas, ke lia plej obstina malamiko estas iu malalta, bruna, okulvitra, kiu iomete lamas per la maldekstra piedo.

— Kio do! Kiel priskribon mi donas, — ridetis Pythius. — Inter la malamikoj de altranga politikisto nepre troviĝas ankaŭ tiaspeca. Ĝis nun ĉiu mia politikisto ekkriis: «Fakte! Mi jam delonge suspektis tiun friponon!»

— Kaj kion vi diras pri iliaj futuroj?

— Nenion.

— Kompreneble. Ĉar vi ne scias.

— Kontraŭe! Ĉar mi bone scias. Kial mi kolerigu ilin?

— Ho, jes. Do al oficialaj instancoj vi tute ne kutimas aŭguri la futuron?

— Kontraŭe! Ĉu vi ne kutimas legi la ĉiutagajn meteorologiajn bultenojn? «kelkloke bela vetero, aliloke malbela». Aŭ: «kelkloke la temperaturo ŝanĝiĝos». Nu, tiujn komunikaĵojn mi mem liveras al la instituto.

— Sed finfine tio estas esence ĉarlatanaĵo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis akuzita?

— Ĝis nun ĉiu mia kliento estis tute kontenta. Mi divenis nur verŝajnajn kaj neĉagrenajn aferojn.

— Mirinde, kiom grandajn sukcesojn vi povas akiri per tiom primitivaj metodoj.

— Nu, vi vidas la animojn pli perfekte, ĉu ne?

— Memkompreneble, ĉar ankaŭ mi mem estas animo. Ekzemple mi povas tute precize priskribi vian opinion pri la mondsituacio.

— Pst! ... Silentu! Cetere, se vi scias nur tiom multe, kial la memmortigo?

— Vi havas 45 jarojn; edzo. La edzino ferias, dum vi pasigas la tempon kun blondulino. Pardonon, ĉu mi estas tro maldiskreta?

— Nur iom tro laŭta. Sed via kapablo estas vere mirinda!

— Nu, permesu, ke mi rekompence donu al vi iom da astralfluidumo. Ĝi vin kapabligas reale vidi la animojn, ellegi ĉiun penson kaj ekvidi ĉion, kio ie ajn okazas. Por vi ne estos kaŝita penso kaj kaŝita okazaĵo.

— Ĉu vere? Sed tiam vi faras min neimageble riĉa kaj potenca! Mi tre dankas! Ĉu mi alportu glason por la fluidumo?

— Ne necesas. Intertempe mi jam transverŝis ĝin en vian animon. Sed uzu ĝin prudente!

La horloĝo batis unu.

— Ho, jam la unua! — ekkriis la fantomo. — Ĝis kokokrio mi havas du vizitojn!

— Kien vi rapidas? — Mi vizitos literaturhistoriiston, kiel la spirito de Sándor Petőfi.

— Do, vi jam utiligas miajn konsilojn. Bonan sukceson!

— Dankon! Mi tre bedaŭras, ke mi ne povis vin timi.

— Ne gravas. Eble sekvontokaze.

— Bonan nokton!

La fantomo ventsiblis kaj malaperis.

*

Matene la sekretario eniris la laboratorion de majstro Pythius. La muroj estis kovritaj per hieroglifoj, sorĉinsignoj kaj sorĉofrazoj de antikvaj magiistoj. En la ĉambro astrolabo, desur la plafono pendis remburita krokodilo kaj vespertoj. Sur la tablo: magikristalo, egiptaj statuetoj de bestokapaj dioj, skaraboj kaj vastaj kodeksoj, binditaj en hundledon.

— Bonan matenon! — li salutis.

— Bonan matenon! — respondis Pythius. Sed kial vi envenas je la naŭa, anstataŭ la oka?

— Bedaŭrinde, la malbenita vekhorloĝo jam denove ne funkciis.

— Nu, ne moku mia amiko! La vekhorloĝo precize sonoris je la sepa, sed vi pludormis kaj nur post la oka vekiĝis, kiam la poŝtisto jam pugnobatis la pordon por almanigi la registritan leteron.

La sekretario ekpaliĝe gapis.

— Sed... sed majstro... Kiel vi tion scias?

— Kia demando? Ĉu mi ne estas animvidisto? Kial vi gapas, amiko? Ĉu ne vi mem reklamas ĉie, ke antaŭ mi la animo estas malfermita libro, kotopo.

— Nu jes, sed tion nur eksteren... al la publiko, nur tiel...

— Kiel? — kriis la majstro. — Ĉu vi opiniis min ĉarlatano?

— Ho, tute ne, nur... nur...

— Nenia nur! Enkonduku la gesinjorojn, kiuj nun atendas en la antaŭĉambro.

— Pardonon, sed en la antauĉambro estas neniu.

— Ili venis dum nia nuna interparolado.

La sekretario kapturniĝis.

— Sed kiel vi...

— Ne miregu, sed enkonduku ilin. Kaj venonte, vi ne demandu pri profesio. La viro estas librotenisto, la edzino instruistino.

— Nek... nek... nekredeble...

— Ne nekneku amiko, sed iru kaj plenumu vian devon.

La sekretario ŝanceliĝe ekiris, sed eĉ la pordon li mistrafis. Post kelkaj momentoj envenis la klientoj.

Post la reciprokaj salutoj la viro komencis:

— Niaj konatoj proponis al ni viziti la majstron...

— Pri kiu ĉiu laŭde parolas, — interdiris la virino.

— Oni asertas, ĉiu via vorto estas vera vero, — daŭrigis la viro. — Kaj ni ne estos sendankaj, se vi diros kelkajn vortojn pri ni kaj nia sorto.

— Tre volonte, — respondis la majstro. — Pri la honorario vi mem decidos. Se mi nur unu vorton eraras, vi nenion pagas.

— Mirege! — entuziasmiĝis la virino. — Tio estas karakteriza pri la majstro.

— Do, ni povas komenci. Rigardu al miaj okuloj sinjorino... Bone... Do, vi estas orfa. Vi havas du fratojn. Unu estas kuracisto, en Szeged, la alia: elektristo en Bulgario. Ĉi tiu sinjoro estas via edzo.

— Ĉiu vorto pravas! — fanatikis la virino. — Mi eĉ ne povas esprimi, kiel efikas al mi viaj vortoj!

— Vi loĝas en du ĉambroj en la Jókai strato. Unua etaĝo. Via murhorloĝo haltis kaj vi intencas ĝin porti al horloĝisto. Ne necesas. Vi devas nur ekpuŝi la pendolon.

— Dio! Vera dio! — kriis ekstaze la virino.

— Cetere vi naskiĝis en Arad, vi havas 38 jarojn.

— Ĉu... ĉu certe...? Ĉu vi ne eraras majstro?

— Ne! - deklaris superece la majstro. La edzo ekridis.

— Sed Matilda! Antaŭ la majstro kaj mi tute ne bezonas...

— Nu bone, — konsentis hezite la virino. — Sed eble pri alia temo...

— Laŭ via deziro, — kapjesis la majstro. — Vi perdis dekstran ganton.

— Tutprave! Kaj vane mi cerbumas, ne scias, kie.

— Tiam vi venis al bona loko. Mi indikas al vi precize: ĵaŭde vespere vi pendis, sed vi trankviliĝu: la sinjoro zorge gardas ĝin.

Al tiuj vortoj la edzo ekatentis.

— Kiu sinjoro?

— Li loĝas en Pomo-strato. Numero 36. Maldekstre de la ŝtuparo. Tie la sinjorino ĝin perdis.

— Kio do? — konsterniĝis la viro, sed eĉ pli nervoziĝis la virino.

— Absurdaĵo, majstro! Tute absurdaĵo! La eraro ŝoviĝis en viajn pensojn.

— La afero komencas fariĝi interesa, — diris malice la edzo. — Do, Pomostrato 36. Maldekstre.

— Sed tute neeble, Eŭgeno! — histeriis la edzino. - Mi ĵuras al vi, tie estas mia tajlorino... Tute neeble!

— Nur trankviliĝu, Matilda, — daŭrigis jam minace la edzo.

— Alta, bruna viro li estas. Hodiaŭ li vespermanĝos ĉe vi. Li alportos la ganton.

— Ah! — triumfis la viro. — Do, vespere venos koramiko! Nu jen, la ĉarma Karlo! Kaĉjo! La kavalira, eleganta Kaĉjo! Nia familia amikego!

— Sed Eŭgeno kara! Ĉiu lia vorto mensogas! Kaj mi ne emas plu...

— Trankviliĝu nur, Matilda! Hejme ni ĉion aranĝos! — li diris multkonjektigante. — Majstro, bonvolu nur diri, ĉu Kaĉjo, aŭ ne Kaĉjo?

— Eĉ ne unu vorton! Mi malpermesas! — kriis Matilda. — Ĉiu lia vorto estas aĉa mensogo kaj mi ne restos eĉ unu minuton ĉi tie!

— Sed kara Matilda, tiu, kiu havas puran animon, ne forkuras. Tiu ĉi via konduto estas iom stranga kaj nur fortigas la suspekton, ke vi eble tamen povus...

— Ne! Mi ne plu emas! Mi ne toleras tiujn kalumniojn.

Pythius jam enuis kaj volis fini.

— Por mi estas tutegale, — li interdiris. — Tiam eble mi pristudos vian edzon, ĉu ne?

La edzo tuj perdis sian superecon.

— Mi...? Ĉu min?

Kaj Matilda regajnis sian ekvilibron:

— Jes, jes, vin! Nun sekvos vi! Eksidu nur kaj rigardu al la okuloj de la majstro.

— Sed karulino, vi mem diris, ke ĉiu lia vorto estas mensogo.

— Kaj vi tamen scivolis lian opinion. Nu, aŭskultu nur! Se vi kredas al li, tiam vi aŭskultos. Kaj krome, ankaŭ mi estas scivola! — Ŝi aldonis minacvoĉe. — Kiu havas puran animon, tiu...

Eŭgeno jam tute moliĝis.

— Mi ne asertis, ke li diras la veron, nur ke mi estas scivola. Sed via bona eksento certe pravis, ke li mensogas kaj tiuokaze vere ne havas sencon pluparoli kun li.

— Sed vi supozis, ke mi kun Karlo en 36. de Pomo strato...

— Absolute ne! Mi ja scias, ke tie loĝas via tajlorino.

— Nu, fine revenas via prudenta menso, karulo!

— Tiam... Do ni ne plu restu, ĉu ne?

— Sed estimataj gesinjoroj! — interdiris nun la majstro. — Mi ne povas alimaniere fari.

— Sed mi! — tondris la viro. — Mi atentigos la magistratojn pri viaj finegocoj!

— Kaj la honorario?

— Haha! Por la mensogoj? Vi ja ricevos indan rekompencon, nur atendu! Bontag!

Ili forkuris kaj tondre frapfermis la pordon.

Pythius dum kelkaj momentoj senmove rigardis en la aeron.

— Freneziĝo! Vera freneziĝo! — li murmuris kaj sonorigis al la sekretario.

— Via deziro, majstro?

— En la antaŭĉambro sidas fotisto.

La sekretario jam ne konsterniĝis:

— Mirinde. Mi ne demandis profesion.

— Ankaŭ mi ne demandis vian opinion. Ne miradu, sed ensendu lin, ĉar li ĝuste nun ŝtelas viajn cigaredojn.

— E...e...e... mi kuregas.

Li elkuris kaj post momento envenis la fotisto.

— Bonan tagon, majstro!

— Bonan tagon! Do, vi volas scii, kial tiu ruĝharulo peticiis vian loĝejon ĉe la loĝejoficejo?

La neatendita komenco ŝokis la fotiston.

— Sed majstro! — balbutis. — Tio jam estas pli ol magia. Pri tio mi ankoraŭ... al neniu...

— Kial vi miras? Tio estas mia profesio... Do, aŭskultu: tiu ruĝharulo dum la sieĝo de la urbo elrabis juvelistan vendejon kaj la predon li foris en la kelon de forlasita domo... Sed intertempe vi enloĝiĝis kaj okupis ĝuste tiun loĝejon, kiu havas la koncernan kelon, kaj li nun ne povas akiri la juvelojn. Ĉu vi jam komprenas?

— Ho! Ne eklumiĝas al mi! Kaj eksciu majstro, tiu ruĝhara rabistestro, tiu publikmalamiko numero unu, tiu provis min komence subaĉeti. Li proponis al mi grandan sumon, se mi elloĝiĝos. Poste, kiam mi ne akceptis, li komencis ĉantaĝi. Li distrumpetis, ke mi aĉetis la loĝejon el mono, akirita per banditismo: mi senvestigis la stratkantojn en la flankstratoj. Nu, ĉu mi povus toleri tiun kalumniadon?

— Jes, mi scias. Sed ni devas koncedi, ke io prava tamen troviĝas en la vortoj.

— Kiel? — demandis konsternite la fotisto. — Kiel mi komprenu?

Pythius nur nun ekkonis la situacion. Tuj li retiriĝis:

— Mi volis diri nur, ke tiu kalumnio estas vere netolerebla.

— Ho jes! Tute netolerebla. Sed fine nun ĉi tiu bandito venis en mian manon, venkos la justo kaj la pura moralo! Sed diru majstro, — alturniĝis li subite. — Kian valoron havas la juveloj?

— Ĉirkaŭ ducentmil forintojn.

La fotisto saltleviĝis.

— Ducentmil? Ĉu mi bone aŭdis?

— Jes. Tiom.

— Majstro! Kiel mi rekompencu? — li elpoŝigis sian monujon. — Kiom mi havas? Tri, kvar, kvin... ĉu sescent forintoj sufiĉos?

— Ho, mi tute ne meritas tiom...

— Ne unu vorton, majstro! — li interrompis. — Pardonu, ke mi povas nun nur tiom... — kaj li demetis sescent forintojn. — Mi kuregos. Se mi revenos, vi ricevos multe pli...

La majstro sonorigis al la sekretario:

— Via deziro, majstro?

— La fotisto forkuris kaj mi jam ne povis sciigi lin, ke la juveloj jam ne troviĝas en la kelo. Se mi ne sciigas lin, li konsideros min ĉarlatario. Mi donos al vi lian adreson, bonvolu revoki lin por ke mi sciigu, kiu elfosis kaj vendis la juvelojn.

— Ĉu li donis sian adreson al la majstro?

— Kiom multe mi devas ankoraŭ akcenti, ke mi estas animvidisto. Antaŭ mi ne estas sekreto.

— Jes, jes. Nur alkutimiĝi estas iom malfacile. Sed ĉu ni devas tiel rapidi kun la reveko? Se li ne trovos juvelojn, nepre li revenos.

— Sed li ne revenos. Unue li atakdemandos la ruĝharulon, kiam li forŝtelis la juvelojn el la tero. Li citos miajn vortojn kaj nomos la ruĝharulon rabisto. La alia deklaros, ke la tutan historion elpensis nur mi por eltiri 600 forintojn el lia monujo. Tiun respondon la fotisto kredos kaj ili ambaŭ atakos min. Fariĝos granda skandalo kaj finfine, apud la du rabistoj mi estos la sola krimulo, ĉarlatano kaj kalumnianto.

— Mi timas, ĉio ĉi havos malbonan finon.

— Kio?

— Via ĉiovida kapablo. Antaŭe la klientoj ĉiuj laŭdis vin kaj neniu nomis vin ĉarlatano. Sed nun...

— Ne timu. Mi scias ĉion pri ili. Mi antaŭvidos iliajn agojn kontraŭ mi kaj mi ĉiam forigos la danĝeron. Tial vi revoku lin.

— Jes. Mi petas la adreson.

— Tuj. Mi nur intencas kelkajn vortojn diri pri la talismano, kiun vi vendis antaŭ kelkaj minutoj.

— Al la librotenisto?

— Jes, Dum mi konversaciis kun la fotisto. Vi povas sperti, ke mi scias ankaŭ tion.

— Ni ĉiam kutimas vendi talismanojn.

— Tute regule! Sed kiam la librotenisto forkuris, li minacadis ankaŭ al vi, ke li ja aranĝos radikale miajn aferojn ĉe la magistratoj, ĉar mi faras publikdanĝeran funkcion, mi kalumnias honestajn virojn, kotopo.

— Sed tion mi rifuzis.

— Tre bone, vi pledis por mi. Vi akcentis, ke mi ne kalumnias kaj mia ĉiovido nur utilas al la klientoj, ĉar mi povas doni valorajn konsilojn.

— Do, mi kondutis tute lojale, ĉu ne?

— Sed poste li deklaris, ke des pli danĝera homo mi estas kaj oni devas liberigi la socion de mia malutila funkcio. Post tiuj vortoj vi tuj vendis al li talismanon por defendi lin kontraŭ mia magio. Nu, ĉu vi opinias tion ĉi honesta konduto? Jen, vi ruĝiĝis.

— Nome, mi pensis, ke...

— Nome, vi pensis, ke depost nun la dekforintan talismanon vi vendos al miaj ektimintaj klientoj por dudek forintoj, eksplikante, ke miajn sekretojn konas nur vi kaj scias, ke la talismano ŝirmas ankaŭ kontraŭ mia magio. Nu, ĉu vi ne respondas... kara amiko, mi ne envias la dek-forintan gajnon al vi, sed mia sekretario ne rajtas vigligi la suspekton pri magio. Tiun konduton mi ne povas toleri. Ĉu vi ne respondas?

La sekretario nur staris senvorte, tremante kaj kap-malleve. Pythius daŭrigis:

— Kaj nun, en ĉi tiu momento vi time pensas, ke mi eble scias pri la 2000 forintoj. Jes, mi memkompreneble scias.

La sekretario ekterure levis la kapon. Liaj lipoj ekvibris. Pythius daŭrigis:

— Vi ricevis la monon de via amiko por aĉeti el li radioaparaton. Vi aĉetis por mil kvincent kaj diris al li du mil.

El la sekretario nun eksplodis la vortoj:

— Estimata majstro...

— Superflue, — interrompis Pythius. — Vi nun intencas sciigi vian maldungiĝon. Sed tute superflue. Kaj malutile. Mi enspezos abunde per miaj kapabloj kaj ankaŭ vi bone salajros.

— Sed, se ĉiam okazos la sama...

— Nature, ĉiam kaj la sama. Depost kiam mi vidas ion, mi atentos, ke mia sekretario estu mia kunlaboranto sen iu ajn kaŝinteco kaj mia unua devo estas ĉion diri al li. Nu, kial vi ekscitiĝas?

— Unu minuton mi ne restas ĉi tie! — li ekkriis kaj foriris.

*

— Via nomo? — demandis la anĝelo.

— Pardonon, — diris Pythius, — sed...

— Vi nun estas en la ĉielregno de la sinmortigintoj, en la kancelario por nove venintoj. Temas pri formalaĵoj. Via nomo, do?

— Majstro Pythius.

— Profesio?

— Animvidisto.

— Mortospeco?

— Morfino.

— Kaŭzo?

— Iu fantomo donacis al mi astralfluidumon kaj...

— La nomo de la fantomo?

— Nomon li ne diris.

— Sed tiun indikon ni nepre devas enskribi. Vi provizore eniros la spiritaron, sed vi devas tuj serĉi la spiriton, kiu al vi donis la fluidumon.

— Kiel mi trovos lin inter la multaj spiritoj?

— Tre facile. Ni havas nur du bilionojn da spiritoj...

— Du bilionoj?! Kiel mi inter tiom...

— Ne interrompu. Vi devas forte fiksi viajn pensojn al li kaj renkontiĝo efektiviĝos tre rapide. Notarianĝelo, bonvolu akompani la novicon!

La notarianĝelo venis, turniĝis al Pythius. — Kandidato, koncentru viajn pensojn al la serĉitulo!

Pythius fermis la okulojn kaj forte pensis pri la fantomo. Li tuj ekflugis per terura rapideco. Ĉirkaŭ li furiozis ventego, Pythius kapturniĝis.

— Ho, kiom da uragano! Kiaspeca forto tiregas min, kara notarianĝelo?

— Ni flugas per la flugiloj de la penso. Sed vi pensu nur pri la serĉatulo.

— Jes, mi pensegas... Jen! Rigardu!... Tie, tie!... Hola! Kolego! Kolego-o-o!

La vento ĉesis blovi. La fantomo staris vidalvide al Pythius.

— Ho, ĉu vi, kolego? — li demandis surprize. — Ĉu ankaŭ vi faris finon al via vivo? Kial?

— Ĝuste vi demandas tion? Vi, kiu donis al mi tiun damnitan astralfluidon?

— Sed kio okazis?

— Kio? Tio, ke mi vidis ĉion, kion mi ne devis vidi. Ke mi diris ĉiam la veron. Ĉio malkaŝiĝis, kio ne estis destinita por la publiko: amsekretoj, arseniko, trompoj, falsigoj, defraŭdoj, la pasintoj de publike konataj, honestaj viroj, malpuraĵoj malantaŭ la kulisoj, la veraj motivoj de politikaj bombastoj. Ĉu mi devas multe klarigi la rezulton? Mi fariĝis la celpunkto de koncentrita atako. Oni kriakuzis min kalumniisto, venenisto, ribelanto, perfidulo, ĉiaspeca fripono kaj fine mi fariĝis la krimulo pro ĉiu malkaŝiĝinta krimo.

— Interese. Sed se vi vidis ĉion, kial vi ne vidis la persekutajn agojn de viaj malamikoj?

— Mi ja bone vidis.

— Kaj kial vi ne povis forfuĝi?

— Mi faris nenion alian, nur fuĝis kaj fuĝls. Komence mi eĉ rebatis. Se mi ekvidis, ke iu intencas min ruinigi, subfosi mian prestiĝon, ankaŭ mi malkaŝis liajn malpuraĵojn. Mi eĉ vidis la aktojn, la ordonojn por aresti min. Mi sciis, kiu kaj kiel min persekutas kaj mi fuĝis. La landlimojn mi facile trapaŝis, ĉar mi sciis, kie estas la gardistoj. Tiel mi migris de regno al regno, mi jam povis fuĝi nur al unusola regno: al la ĉielregno. Ho, tiu damnita fluidumo! Kiom multe mi atendis, ke vi foje aperos kaj reprenos ĝin! Sed vane!

— Mi tre bedaŭras, sed mi devas rimarki, ke vi mem agis malprudente.

— Kiel tion kompreni?

— Ĉu vi pensas, ke vi estis la sola sur la Tero, kiu posedis la astralfluidumon?

— Kiel? Ĉu eble estis ankaŭ aliuloj, kiuj vidis ĉion laŭ ĝia nuda realo?

— Estis kaj estos.

— Kaĵ kiuj estas tiuj malfeliĉuloj?

— Nu, ne tute malfeliĉuloj. Ili estas plejparte ĝenerale estimataj publikestroj, ŝtatgvidantoj, bankieroj, fabrikposedantoj, industriaj magnatoj, diplomatoj.

— Sed tio estas absurdaĵo! Ĝuste tiuj?

— Ĝuste tiuj. Nur ili uzas la fluidumon racie.

— Racie? Kiel?

— Neniokaze tiel, kiel vi uzis.

— Mi petas vin ne trostreĉi miajn nervojn. Malkaŝu fine, kiel eblas uzi racie tiun kapablon, kiu povas akiri nur malamikojn?

— Vi eraras, kolego. La astralfluidumo malkaŝas al la posedanto la aferojn laŭ ilia nuda realeco kaj kapabligas lin scii, pri kio li devas silenti, respektive, pri kio li devas paroli tiel, kvazaŭ estus ne tiel, sed inverse. Sed vi agis tute kontraŭe, vane mi atentigis vin, ke vi uzu ĝin prudente.

(1962)


[Antauxa rakonto] [Sekva rakonto] [Enhavtabelo]