Tendar-kluba Rusperanta folkloro


Titolo daŭro amplekso  
La arboj silentas konfide 3.54 1.8 Mb teksto
Infanaj demandoj 3.47 1.8 Mb teksto
En tendar' 2.49 1.3 Mb teksto
Festtabla kanto 1.22 0.7 Mb teksto
Ĝis revido, kara 1.55 0.9 Mb teksto
Karesas koron 2.23 1.1 Mb teksto
Klementine 2.44 1.3 Mb teksto
Tendare en trankvilo 1.15 0.6 Mb teksto
Esperanto – la Lingvo Magia 1.37 0.8 Mb teksto
Mia amatin' 2.44 1.3 Mb teksto
Modo 2.45 1.3 Mb teksto
Ne lasu min 2.31 1.2 Mb teksto
Mia nomo ne gravas 5.00 2.3 Mb teksto
Novaj kondiĉoj 2.48 1.3 Mb teksto
Pluvo 4.02 1.9 Mb teksto
Promesoj 6.30 3.0 Mb teksto
Radio verda 4.32 2.1 Mb teksto
Ridu kune ni 3.02 1.4 Mb teksto
Se vi ne ekzistus 3.11 1.5 Mb teksto
La tempo somera 2.30 1.2 Mb teksto
Tendara valso 3.30 1.6 Mb teksto
Stel' trembrilas super mi 2.16 1.1 Mb teksto

[Supren!] La arboj silentas konfide [<<<] [>>>]

La arboj silentas konfide
En nigro-vestita arbar'.
Ĉe l' fajro varmiga jen stare, jen side
Kunvenis en rond' amikar'.

Sesio, praktiko, laboro,
Kaj pensoj pri ĉiutagec'
Forflugis momente el ĉies memoro,
Kaj restis nur nia junec'.
Somero – jam antaŭ forir'.
Tendaro proksimas al fin'.
Forpasis tagoj en fabelo.
Kutima vivo kaptas nin.
Rapidas senzorge la jaroj,
Alvenos post ĝojo angor'.
Sed tiuj ĉi bildoj, pasintaj kaj karaj
Abundas en mia memor'.

La voĉojn silent' pereigas,
Forlasas la montojn somer'.
Sed vivas la sent' kiu iam kunigas
Amikojn dum fajra vesper'.
Somero – jam antaŭ forir'.
Tendaro proksimas al fin'.
Forpasis tagoj en fabelo.
Kutima vivo kaptas nin.
Post horo senbride fluganta
Vin prenos ĉefurba ekspres'.
L' memoro prizorgos momentoj apartajn,
Aliajn atendas forges'.

Sur polva sennoma panelo
Mi tenas vin mano en man'.
Nur horo – por lasta vagado sencela,
Rideto, senvorta rigard'.
Somero – jam antaŭ forir'.
Tendaro proksimas al fin'.
Forpasis tagoj en fabelo.
Kutima vivo kaptas nin.

[Supren!] Infanaj demandoj [<<<] [>>>]
aŭtoras kaj kantas M.Bronŝtejn

Tutan tagon – jes, en vero –
De mateno ĝis vespero,
Kaj eĉ de vespero ĝis maten',
Alirante kun humilo,
Min demandas mia filo –
Estas plej terura ekzamen'...
Sen pripenso vi respondon trovu.
Jes... Malfacile!
Ĉu por birdoj estas gantoj?
Kiel tusas elefantoj?
Ĉu avinon havas norda vent'?
Kie steloj dormas tage?
Ne imagas mi eĉ svage –
Kion li demandos post moment'.
Eblas tute freneziĝi, jes... Terure!

Ĉi tie sekvas sceneto – eldiro:
(tr. el la rusa)
– Paĉjo, kiel nomiĝas tiu ĉi aŭto?
– Kiu do aŭto?
– Nu jen tiu, kun granda ŝanĝujo.
– Ne ŝanĝujo, sed ŝarĝujo. Ĝi estas germana aŭto, ĝi nomiĝas "Magirus".
– Ĉu do oni dum la milito ĝin kaptis?


Jam kusenon serĉas l'kapo,
Sed denove kiel frapo:
– Kio estas "opodeportun"?
Li demandas en krepusko:
"Ĉu similas muson musko?
Kaj ĉu estas kuloj en la Lun'?"
Kie ili ja forestas? Interese...
Mi ja dormas sen reveno,
Cedas lokon al ĉagreno:
Kion plu elpensos vi, aĉul'?
En la ĉambro ĉio mutas.
La filet' en sonĝ' balbutas:
"Kio, kiam, kiel, kiu, ĉu?"
Mi rigaradas lin admire, jes. Interese...
(tr. el la rusa)
– Paĉjo, kiel en Esperanto estas =ĉevalo=?
– "Fiŝo".
– Nu kion do vi diras =fiŝo=... "Fiŝo" estas =fiŝo=. Sed =ĉevalo= en Esperanto estas "ĉevalo". Paĉjo, ĉu mi nomu najbaron Vovka "ĉevalo"?
– Kial do tiel?
– Ĉar antaŭe mi lin nomis "fiŝo"...


– Nur trankvilo – jen arogo. –
Diris granda pedagogo.
Mi atendis kun interna trem':
Li demandos, mi esperis,
Pri de kie li aperis?
Sed li tion bone scias mem.
Plej verŝajne de najbaro Vovka.
Tute certe.
Mi respondas, mi konvinkas,
Trankviligajn gutojn trinkas.
Sed mi revas – iam kun humil'
Pri piratoj kaj perantoj,
Kaj pri vortoj Esperantaj
Li demandos same, mia fil'.
.....

[Supren!] En tendar' [<<<] [>>>]

Iras ni al lago en arbar'.
En arbar', en arbar'.
Partoprenas ni en la tendar'.
Nur dek tagojn havas ni.

Ludas dum vespero la gitar'.
La gitar', la gitar'.
Venis nur aktiva junular',
Gajan kanton kantas ni.
Tondru, nia kant'!
Nia kant', nia kant'.
Kant' pri Esperant'.
Esperanta kant'.
Sidas ni en la amika rond',
Nia rond', nia rond'.
Ankaŭ kun la tuta vasta mond'
Amikiĝi volas ni.

Sed pro unu krokodila vort' –
Aĉa vort', aĉa vort' –
Ni vin punos per terura sort':
Bano sen ceremoni'.
Tondru, nia kant'!
Nia kant', nia kant'.
Kant' pri Esperant'.
Esperanta kant'.
Staras gaja ronko en tendar'.
En tendar', en tendar'.
Sonas ŝmacaj kisoj en arbar' –
Venis por praktiko ni.

Ĝis revido, kara amikar'.
Amikar', amikar'.
Kun plezuro en venonta jar'
Ĉion ĉi ripetos ni.
Tondru, nia kant'!
Nia kant', nia kant'.
Kant' pri Esperant'.
Esperanta kant'.

[Supren!] Festtabla kanto [<<<] [>>>]
la aŭtoro – Julij Kim (tr), kantas V. Denisov
Bonvolu preni glasojn,
Kristalajn pokaletojn,
Kaj ilin tuj plenigu
Per hela vina sun'.
Signalon mian kaptu vi,
Je san' de ĉiu ĉarmulin',
Sinjoroj, trinku vi ĝis fund'!
Forĵetu babiladon
Kaj flamajn disputegojn.
Ju pli vi forte pensas,
Des pli faltiĝas frunt'.
Ankoraŭ do enverŝu vi,
Je amikaro tostu ni'.
Sinjoroj, trinku vi ĝis fund'.
Jen sur antikva turo
Horloĝo nokta batis.
Ne baldaŭ mateniĝas,
Kaj malaperis Lun'.
Ja ĉio pasos, kiel fum'.
Amiko, kredu – estos Sun'!
Je tio, trinku vi ĝis fund'.
Forpelu nigrajn pensojn,
Do for animojn aĉajn!
Viv' mem – kaliko vina –
Ŝaumiĝas pro abund'.
Trinkaĵ' severa estas ĝi,
Faligu ofte kiu nin.
Sed tamen, trinku vi ĝis fund'.
Sinjoroj, trinku vi ĝis fund'!

[Supren!] Ĝis revido, kara [<<<] [>>>]

Ĝis revido, kara, ĝis revido.
Glutas foro klare vin avide.
Vi foriras plendecide,
Sen feliĉo, sen paco, sen ĝoj'.
Forportos vin la jaroj sur la viva ond'.
Kaj restos sola mi en la malplena mond'.
Kaj zorgoj min formanĝos sen rezisto jam.
Mortos la am'.
Vin ne maltrankvilu la memoro.
Por ke ne sufoku la angoro.
Ja ne ŝtono estas koro –
Malutilas suferoj por ĝi.
Forportos vin la jaroj sur la viva ond'.
Kaj restos sola mi en la malplena mond'.
Kaj zorgoj min formanĝos sen rezisto jam.
Mortos la am'.
Ĝis revido, kara, ĝis revido.

[Supren!] Karesas koron [<<<] [>>>]

Karesas koron suna maro sen la randoj –
Vastaĵoj bluaj, akvoj puraj de l' patri'.
Kaj eble estas en la mond' pli belaj landoj,
Sed ne bezonas ja pli belan landon mi.
Karesas koron rememero pri la nomoj –
Okuloj karaj, firmaj manoj de l' amik'.
Kaj eble estas en la mond' pli bonaj homoj,
Sed ne bezonas ja pli bonan homon mi.
Karesas koron resonoro de l' motivo –
De ĉiuj sentoj sakramenta harmoni'.
Kaj eble estas en la mond' pli bona vivo,
Sed ne bezonas ja pli bonan vivon mi.

[Supren!] Klementine [<<<] [>>>]
Usona popola (tr), kantas A. Peĉonkin

En kanjono, ĉe la mino
Esti povas iu ajn.
Labor-mastro estis patro
De l' filino Klementine.
Ho, mia kara, mia kara,
        mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.
Elefante ŝi gracias,
Pezas kvazaŭ longa trajn'.
Pakaĵ-kesto – taŭga vesto
Por pied' de Klementine.
Ho, mia kara, mia kara,
        mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.
Anasidojn al rivero
Kondukante, laŭ verŝajn',
Falis glite, kaj subite
Subakviĝis Klementine.
Ho, mia kara, mia kara,
        mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.
Savi emis l'amatinon.
Riska tamen – tiu gajn'!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis,
Tiel dronis Klementine.
Ho, mia kara, mia kara,
        mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.

[Supren!] Tendare en trankvilo [<<<] [>>>]

Tendare en trankvilo
Iradis krokodilo.
Sin maskis tiu besto
En nia verda vesto.
Nek li, nek ŝi,
Neniu estis ĝi...
Parolis krokodilo
Al granda fiŝ' simile,
Kaj kantis krokodilo,
Kiel aŭtomobilo.
Nek li, nek ŝi,
Neniu estis ĝi...
Ekamis krokodilo,
Kaj perdis la trankvilon,
Ekdiri ion penis,
Neniu ĝin komprenis.
Nek li, nek ŝi,
Neniu estis ĝi...

[Supren!] Esperanto – la Lingvo Magia [<<<] [>>>]

Esperanto – la lingvo magia –
Alparolos la homojn de l' Ter'.
Estu l' mondo la rond' familia!
Vivu ĉiuj en pac' kaj prosper'!
En nian rondon venu, kamarad'.
En nia rondo ĉiu estu frat'.
Pli firme sonu ĉie nia kant' –
Pri l' amikec', pri Esperant'.
Neniigi por ĉiam militojn –
Tion servu l' komuna agad'.
Paŝe luktu sen ajnaj hezitoj,
Donu manon al mi, kamarad'.

Nin ne ĝenos la haŭto-koloro,
Nek distancoj malhelpos al ni.
Ni nur kantos kun pleja fervoro,
Alvokante al viv-harnomi'.
En nian rondon venu, kamarad'.
En nia rondo ĉiu estu frat'.
Pli firme sonu ĉie nia kant' –
Pri l' amikec', pri Esperant'.

[Supren!] Mia amatin' [<<<] [>>>]
la aŭtoro – Ju. Vizbor

Post la renkonto disiĝon vi sendas, destin'.
Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l' pin'.
Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent'.
Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'.
Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos, kara?
Tendoj kunmetis l' flugilojn kun morna humil'.
Kaj jam etendis flugilojn la aviadil'.
Jen liberiĝis ŝtuparo de l' porda lini'.
Vera abismo por longe disigis jam nin.
Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos, kara?
Nek rememoroj, nek vortoj konsolos plu min.
Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l'pin',
Kie en guto sukcene rebrilas la flam',
Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam
Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos, kara?

[Supren!] Modo [<<<] [>>>]

Bele.
"Pli ŝanĝiĝemas ol vetero" –
Pri modo sur antikva Tero
Ni diras en ironi'.

Modo.
Kaj Dio estas kaj klopodo.
Dum tuta viv' kaj periodo.
De foj' al fojo – por ni.
Jen bato – iu nekonato
Kredis sincere – utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'...
Uzas
Ombrelon ni, sed tuj rifuzas.
Pri ĝi neniun mi akuzas.
Sed jam ne modas ombrel'.

Modo.
Ho, bela nia eŝafodo.
Kaj dum la lasta periodo
Plej ĉefa ĝi estas cel'.
Jen bato – iu nekonato
Kredis sincere – utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'...
Bele,
"Pli ŝanĝiĝemas ol vetero
La modo sur antikva Tero" –
Ni diras en ironi'.

Modo.
Kaj jen humil', kaj nun arogo.
Kaftanon tiras el komodo.
Ve, ordonas modo al ni.
Jen bato – iu nekonato
Kredis sincere – utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'...

[Supren!] Ne lasu min [<<<] [>>>]

Ne lasu min.
Ne lasu, kara, min.
Okulprofund' tre vokas min nun.
Kaj inter ni – grandega distanc' sen fin'.
Vagas en sol' vi sub la Lun'.
Brilu do,
Por mi brilu, ho, mia stel',
Kiel fajr' en la ĉiel'.
Ho, mia stel'.
De malfeliĉ' venis terura hor'.
Kaj restis mi sen la subten'.
Sed nur al vi strebas nun mia kor',
Kaj savos min via reven'.
Brilu do,
Por mi brilu, ho , mia stel',
Kiel fajr' en la ĉiel'.
Ho, mia stel'.
Ho, mia stel'.

[Supren!] Mia nomo ne gravas [<<<] [>>>]
aŭtoras kaj kantas M. Bronŝtejn

Mia nomo ne gravas, mia aĝo – des pli.
Nur modestan kanteton mi prezentos al vi.
Malaperas amikoj en haladzo de l' viv' –
Nur pri tio bedaŭras mia simpla motiv'.

Estis iam aktiva unu mia amik'.
Lia ventro-melono kreskas nun kun efik'.
Li adoras tagmanĝon, vespermanĝon – des pli.
Matenmanĝo abunda estas sankta por li.

Li eĉ aspirantiĝis ŝajnas, ke pro malsat',
Ĉar pli bonan tagmanĝon havas "la kandidat'".
Lia ĉefo ordonis kun mirinda rigor':
"Malbenitan lingvaĉon vi forĵetu el l' kor'!".

"Iru for, Esperanto, – li ekploris kun trist'. –
Povas nun nur doktoro resti esperantist'.
Kiam mi doktoriĝos, mi forkuros el hejm'."
Pacience atendu la doktoron, ho SEJM...

En tendaroj aperis simpatia fraŭlin'.
Ĉiu dua junulo en anim' amis ŝin.
Ŝiaj bluaj okuloj estis vera turkis'.
Pro agemo kaj belo ni elektis ŝin "Miss".

Tamen pasis la tagoj – post gepatra admon'
Ŝi akceptis proponon de la certa person',
Kiu dum rendevuoj babiladis kun flat':
"Mia amo – Beethoven kaj ... moderna kravat'."

Iam lernis l' germanan li en la institut'.
Kaj memoras ke "bone" ŝajne estas "sehr gut".
Tiom certe sufiĉas en la certa medi'...
Plu l' knabin' ne aperas en tendaroj kun ni.

Daŭri kanto simila certe povas sen fin'.
Sed, "ĉu estos moralo?" – tuj demandos vi min.
La moralo aperos – mi ne miras pro l' pet' –
Ni kutimis ricevi sencon sur teleret'.

Ni kutimis pardoni, se amik' sen hezit'
Oferadas la sentojn por trankvil' kaj profit'.
... Malaperas amikoj en haladzo de l'viv' –
Nur pri tio bedaŭaras mia simpla motiv'.

[Supren!] Novaj kondiĉoj [<<<] [>>>]
la aŭtoro – M. Bronŝtejn, kantas A. Peĉonkin

Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Vivis ni trankvile
En kutima SEJM.
Estis ĝi por ĉiuj ni
Kvazaŭ kara hejm'.

Sed aperis kaŭzo
Por ĉiesa mir' –
Pri kondiĉoj novaj
Venis onidir'.
Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Estis konferencoj –
Vere bona far'!
Interŝanĝis sperton ni
Ankaŭ en tendar'.

Oni rekomendas,
Eble estas ver'...
Interŝanĝi sperton
Hejme per leter'.
Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Ni en "Aktuale" –
Bona informil'! –
Legas artikolojn
Ĉiam kun util'.

Oni rekomendas –
Eble estas ver'...
Ĝui la informojn
Hejme per leter'.
Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Estis niaj kantoj
La mistera mond'.
Ĉe la fajro kantis ni
En amika rond'.

Oni rekomendas,
Eble estas ver'...
La komunajn kantojn
Kanti per leter'.
Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Eble mi ne pravas –
Fia tumultul'! –
La kondiĉoj novaj
(Dume) estas en nebul'.

Ĝoju kaj petolu,
Nia kompani' –
En kondiĉoj novaj
(Eble) bone vivos ni.
Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Aĥ, kiaj ni estus feliĉaj,
Se restus SEJMaj kondiĉoj...

[Supren!] Pluvo [<<<] [>>>]

Pluvo –
La nebulo grizkurtena.
Pluvo –
Aranea ret' fadena.
Pluvo –
Flugo trista de birdaroj
Al la fremdaj malproksimaj maroj.

Pluvo –
Kaptis via min sopiro.
Pluvo –
De somera sunsubiro.
Pluvo trafis mi al via regno.
Pluvo –
Estu por mi degna.
Turniĝas la folia rond',
Kuŝiĝas ĉie en malord',
Velkintan herbon kovras kun melankolio.
Kaj ni vagadas jen sen vort'
En ĉenoj de l' silenta mond'.
Kaj nur la pluvo flustras sian melodion.
Pluvo –
Malkombitaj river-bordoj.
Pluvo –
Foliaraj susur-sonoj.
Pluvo –
Vi ekregis, vagabondo,
En ĉiel', sur Ter', en tuta mondo.

Pluvo –
Kaptis via min sopiro.
Pluvo –
De somera sunsubiro.
Pluvo –
Trafis mi al via regno.
Pluvo –
Estu por mi degna.
Turniĝas la folia rond',
Kuŝiĝas ĉie en malord',
Velkintan herbon kovras kun melankolio.
Kaj ni vagadas jen sen vort'
En ĉenoj de l' silenta mond'.
Kaj nur la pluvo flustras sian melodion.

[Supren!] Promesoj [<<<] [>>>]
aŭtoras kaj kantas M. Bronŝtejn

En mezopoko kruckavaliro
Rapidis al milita iro.
Kiraso peza – pli ol granda ŝtono,
Kaj por l' edzino – kirasa zono.

Nobele palis vizaĝ' diskreta,
Ŝlosilo falis al la poŝ' sekreta.
Kaj la edzinon li nur benis, pia:
– Fidela estu je nomo mia.

L' edzin' ploretis, naztukon prenis.
Femurojn belajn kiraso premis.
Kaj tutsincere promesis la edzin':
– Sinjoro mia, mi fere amos vin.

Forĝisto juna – servuto bela:
– Ŝlosilon fari? Fu! bagatelo...
Kruckavaliro sub pluva ŝpruco
Jam portas kornojn anstataŭ kruco.

Ĉar la promeso – la edza mendo
Validas post tri jaroj da atendo.
Ne ploru edzo! La temp' degelos.
Tri jaroj pasos. Eble ŝi fidelos.
Ĉar validas la promes' –
Unu, du, tri –
Post tri jaroj da forges'.
Pasos la tri jaroj, kaj kun rid'.
Fidelos ŝi al la kokrit'.
Tio estis historia antaŭparolo,
kaj nun sekvas parto unua de la promesoj:


En historio – alia paĝo:
Fondiĝis nia organizaĵo.
Dum tiu fondo mi mem aplaŭdis,
Kaj la promesojn unuajn aŭdis.

Donante ĵuron promesis oni
Literaturon por ni eldoni.
Nur lernolibrojn, ne poezion...
Ĝis nun ni reve atendas tion.

Pugnante bruston, promesis fere,
Ke ni vojaĝos – jes – ne nur letere.
Al eksterlando oni grupojn sendos...
Ni ankaŭ tion ĝis nun atendas.

Kaj sekvis pluraj promesoj belaj
Pri foraj taskoj kaj proksimaj celoj,
Pri la revuo kaj pri la regularo.
En revoj pasis la unua jaro.
Sed validas la promes' –
Unu, du, tri –
Post tri jaroj da forges'.
Pasos baldaŭ la tri jaroj, kaj
Ĉiuj dancos ni kun gaj'.
Sed pluraj uloj komencis knari:
– Vi ne promesu, se ne povas fari.
Dum la tendaro popol' pasia
Proponojn verkis por la Asocio.

Promesis oni: – Ni eklaboros,
Proponojn viajn ni tuj-tuj esploros.
Elektos homojn – la plej akuratajn,
Preparos planon kaj fiksos datojn.

La libroj venos al vi libere,
Tendaroj plenos ĉiusomere.
Kontentos tute vi pri abono.
Kaj eĉ vojaĝos, se estos mono.

Promesis oni, promesis oni,
Laciĝis langoj la promesojn doni.
Sed taskojn oni nun havas ŝvite –
Transmeti datojn mem alfiksitajn.

En revoj pasis ankaŭ dua jaro.
Promesoj multas, eĉ ne unu faro.
Nu kial vane vi malpaciencas? –
Tri jaroj pasos – oni komencos.
Ĉar validas la promes' –
Unu, du, tri –
Post tri jaroj da forges'.
Pasos baldaŭ la tri jaroj, kaj
Ĉiuj dancos ni kun gaj'.
Tio estas finvortoj:

Nu jen, amikoj, mi mem forgesis,
Ke ŝajne kanton al vi promesis.
Babilis multe. Gitaron plukis.
Vi opinias – mi ekkadukis?

Sed miaj karaj, ne gratu dente,
Kaj ne rigardu min elokvente...
Ĉu la afero ne estas klara? –
La kant' aperos ... en la okdek kvara.
Ĉar validas la promes' –
Unu, du, tri –
Post tri jaroj da forges'.
Pasos baldaŭ la tri jaroj, kaj
Ĉiuj kantos ni kun gaj'.

[Supren!] Radio verda [<<<] [>>>]

Enigme eksusuras apudmara ond',
Gitaro spiras ĉe la fajro lasta.
Hodiaŭ adiaŭas ni ĉe mara bord'.
Ne povas l' adiaŭon mi prokrasti.
Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Surfajra flamo, kiu brulas arde.
Al mi vi diru iam "Ĝis revido".
Ne renkontiĝos ni dum tuta jaro.
Kaj ne rigardu min vi kun sopiro.
Ĝis novaj revoj – nepre en tendaro.
Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Surfajra flamo, kiu brulas arde.
Ne tristu kamarad' ĝis renkontiĝo.
Salutoj, adiaŭoj kune estas.
Ne povas homoj vivi sen disiĝoj.
Ne povas ili sen amikoj resti.
Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Surfajra flamo, kiu brulas arde.
Mi volas vivi kun amikoj miaj –
Esperantistoj miaj verdastelaj.
Kaj trinkas mi pro amikeco tia,
Kiu kunigas nin, fidelaj.
Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Surfajra flamo, kiu brulas arde.
Folioj de la fajro balanciĝas
Sur foliaro verda kaj tenera.
Vespero lasta baldaŭ jam finiĝos,
Sed restos niaj steloj kaj esperoj.
Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Surfajra flamo, kiu brulas arde.

[Supren!] Ridu kune ni [<<<] [>>>]
la aŭtoro – M. Bronŝtejn

En la viv', en la viv'
Rido gravas pli ol trist'
Por junul', junulin',
Eĉ por esperantist'.
Ridas mi, ridu vi,
Kaj pro rido tremos Ter'.
Kaj ridet', kaj rideg' –
Estas bona afer'!
Ridu kune ni!
Estas bona afer'.
Suna tag', bela tag'.
Kia stranga miskompren' –
Sidas ŝi en angul'
Kun acida mien'...
Helpos ŝin nek pasi',
Nek plej varma amkonfid' –
Nur kun via ridet'
Ŝin retrovos la rid'.
Ridu kune ni!
Estas bona afer'.

[Supren!] Se vi ne ekzistus [<<<] [>>>]
la aŭtoro – Joe Dassin (tr)

Se vi ne ekzistus plu,
Por kio do ekzistu mi?
Ĉu por vag' en ĉi-mondo sen vi,
Sen espero, sen destin'?
Se vi ne ekzistus plu,
Elpensi amon strebas l' kor'.
Kiel vidas sub l' fingroj pentrist'
Renaskiĝon de l' kolor'.
Sed ĉio glitas for'...
Se vi ne ekzistus plu,
Por kiu do ekzistu mi?
Samas homoj, pasantaj en flu'
Preter mi – en monda bru'.
Se vi ne ekzistus plu,
Mi orfe solus sen uni'.
En la tajdoj de l' viv' kaj enu'
Sentus mi perdita min.
Mi tre bezonas vin.
Se vi ne ekzistus plu,
Por kiu do ekzistu mi?
Samas homoj, pasantaj en flu'
Preter mi – en monda bru'.
Se vi ne ekzistus plu,
Mi orfe solus sen uni'.
En la tajdoj de l' viv' kaj enu'
Sentus mi perdita min.
Mi tre bezonas vin.
Se vi ne ekzistus plu,
Por kiu do ekzistu mi?

[Supren!] La tempo somera [<<<] [>>>]

La tempo somera,
La tempo – rikolta.
La verdaj folioj
Min vokas al vi.
Rememoroj aperas
Pri la tagoj pasintaj,
Dum delfenoj petolas
En mar' ĉirkaŭ ni.
Denove somero
Varmigas la Teron.
Denove tra kampoj
Mi vagas sen cel'.
Estas bone sin senti
Bezonata de iu.
Dum enigme rigardas
Stelplena ĉiel'.

[Supren!] Tendara valso [<<<] [>>>]

Ĉe fajro en la pinarbaro
Vespere sonas melodi'.
Ekdancas valson par' post paro.
Kaj inter ili – ankaŭ ni.
Tendara vals', vals', vals',
Tendara valso.
Turniĝas pinoj, pinoj, pinoj
Ĉirkaŭ ni.
Tendaran valson,
Tendaran valson
Senfine mi dezirus
Danci kun vi.
Ĉirkaŭe ne radias varmo –
La fajro sur arbar-komplet'.
Kaj estas la dancad' pli ĉarma,
Ol en salono sur parget'.
Tendara vals', vals', vals',
Tendara valso.
Turniĝas pinoj, pinoj, pinoj
Ĉirkaŭ ni.
Tendaran valson,
Tendaran valson
Senfine mi dezirus
Danci kun vi.
Muziko sonas kaj neniu
En tendoj povas dormi nun.
Alvokas ĉiujn, ĉiujn, ĉiujn
Tendara valso sub la Lun'.

Por ni nur kelkaj tagoj restas,
Sed nun ne pensu pri disiĝ'.
Hodiaŭ niaj koroj festas.
Tago, suniĝas, mateniĝ'.
Tendara vals', vals', vals',
Tendara valso.
Turniĝas pinoj, pinoj, pinoj
Ĉirkaŭ ni.
Tendaran valson,
Tendaran valson
Senfine mi dezirus
Danci kun vi.

[Supren!] Stel' trembrilas super mi [<<<] [>>>]
la aŭtoro – A. Vertinskij (tr), kantas V.Denisov

Ja unu stel' trembrilas super mi.
Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj.
Ne tial, ke amata estas ĝi,
Sed mi ne vidas lumon kun aliaj.
Se estas peze en la kor' de mi,
Respondon serĉi mi de ĝi ne ĉesas.
Ne tial, ke al mi lumigas ĝi,
Sed apud ĝi lum' tute ne necesas.
Ja unu stel' trembrilas super mi.
Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj.
Ne tial, ke amata estas ĝi,
Sed mi ne vidas lumon kun aliaj.

Al la supro de la paĝo

Enkomputiligo de muziko kaj tekstoj: Sergej Verŝinin
HTML-aranĝo: Jurij Finkel