Ni konatiĝu

Mi naskiĝis en 1957 kaj esperantiĝis en 1982. Laŭdiplome mi estas kemiisto kaj daŭre plu ŝatas kemion, tamen diversaj sortoturnoj devigis min lerni plurajn aferojn – do nun mi laboras kiel komputisto. En Esperantujo oni konas min kiel poeton, tradukiston, recenziston, redakcianon de kelkaj rusiaj E-gazetoj. Miaj poemoj kaj recenzoj aperis ankaŭ en Esperanto (UEA), Hungara vivo, Monato, Literatura foiro, Litova stelo k.a. Libroforme estis eldonitaj la tradukoj: rusa erotika poemo «Kojonov Luĉjo» (1995) kaj novelo de Lev Tolstoj «La morto de Ivan Iljiĉ» (1997); pluraj versaĵoj estis presitaj en kolektivaj poemaroj «La birdo Gamajun» (1989), «Lena...» (1998), «Moskvaro» (1998) kaj «Moskvaj sonoriloj» (2007). Tamen mia plej grava kontribuo por literaturo estas, certe, la traduko de fama versromano de Aleksandr Puŝkin «Eŭgeno Onegin», eldonita en 2005 kiel n-ro 40 de la serio “Oriento-Okcidento”. Mi verkis grandan artikolon pri Esperanto en la ruslingva «Porinfana enciklopedio» (1998, eldonkvanto 100 000) kaj opinias tion tre grava afero por propagando de nia lingvo inter saĝaj, scivolemaj kaj progresemaj gejunuloj, kiuj dominos en la vivo post jardeko.

Ekde lernejaj jaroj mi multon aŭdis pri Esperanto kaj revis lerni ĝin. Kial? Por almenaŭ unu fremdan lingvon ekposedi perfekte – ja rilate la naciajn lingvojn tio ne eblas. Tamen mi neniel povis trovi lernolibron, nek adreson de iu klubo (nun mi komprenas – kial...). Nur en 1982 bonŝance aperis la kurso de Boris Kolker en la revuo Ĥimija i Ĵiznj, la plej liberpensema tiutempe en Sovetio. Mi kaptis ĝin kaj jam nenio povis deŝiri min de Esperanto.

Iĝinte esperantisto mi kvazaŭ naskiĝis duafoje. Nenie aliloke eblas trovi tiom bonajn interhomajn rilatojn, nenie eblas vivi tiom interese. La amikeca etoso helpas evoluigi en ĉiu homo kapablojn, pri kiuj li mem antaŭe eĉ ne suspektis. Dum tiuj jaroj kelkfoje ŝanĝiĝis mia rolo en Esperantujo. Finfine mi trovis min en la esperanta poezio kaj kulturo, kvankam certe ne eblas tute ignori la «movadon».

Ni ne ĝisvivos la «finan venkon» de Esperanto, sed ni devas prepari nian lingvon, ke tiu venko iĝu ebla. Por tio gravas evoluigi nian kulturon, ke neniu povu diri, ke Esperanto estas «malviva lingvo». La strategio estis bone determinita en Raŭma, Szeged kaj Prago, do – ni agu!

Mi sentas la devon helpi tiujn, kiuj venis al Esperanto post mi. Mi elektis la taskon «informejo+urĝa helpo»: se iu havas problemon rilate Esperanton kaj ne scias la solvon – tiu turnu sin al mi. Se mi ne povos helpi mem, mi konsilos pri la helponto.

Iuj malŝatas mian karakteron, mian manieron senkompate kritiki ĉion kritikendan, eĉ sarkasme moki, se la kritiko ne helpas. Mi ĉiam nomas la aĉulon aĉulo. Jes, mi ne estas diplomato, ne kapablas flati kaj hipokriti. Diplomatoj vivas pli trankvile kaj pli sate. Tamen,

Ne ŝatas mi certecon plenesatan,
prefere – malaperu sinregad',
domaĝas mi honeston forgesatan
kaj kalumnion nun en pietat'.
  (V.Visockij, trad. N.Lozgaĉev)

Mi batalas kontraŭ maljusto, mi abomenas demagogojn, fiaferistojn, mensogulojn kaj arogajn malkapablulojn. Mi tre malŝatas vantan babiladon pri ies nobla deveno (nun tio iĝis modo, kaj oni amase fanfaronas pri siaj aristokrataj radikoj – plejparte falsaj), «pureco de sango» ktp. Lasu tion al hundoj kaj ĉevaloj, sed homo rajtas fieri nur pro tio, kion li atingis mem!

Mi ne ŝanĝas mian mondkoncepton konforme al reganta ideologio: mi neniam estis komunisto kaj neniam kredis/os je «dio». Mense forta homo adekvate perceptas la mondon kaj mem responsas pri ĉiu sia ago; la sana konscienco ne bezonas lambastonojn el «sanktaj» dogmoj. Mi estimas nur saĝajn homojn kun pura konscienco – ĉu iu riproĉos min pro tio?

Valentin Melnikov