Al ĉiuj, kiuj konsideras sin poetoj


Jen estas mi – poeto brila.
Mi laŭ supera dia vol'
Kun la misio malfacila
Aperis antaŭ la popol'.

Mi volas havi idealon,
Sed idealo estas jam
Mi mem, kreanta madrigalon
Pri kor-dolor' kaj amo-flam'.

Tamen pardonu,
Mi forgesis ke
Poemojn kun ritmo kaj rimoj
Oni jam opinias eksmodaj.
Necesas verki avangarde,
Laŭeble ke neniu
Rimarku ian sencon.
Sed ne konfesu tion.
Nu, mi povas ja!

Nigra suno de mia eno
Eliĝas pogute,
Knarante per dentoj.
Mi sensas la mondon traliki
Tra miaj vejnoj.
Mi destinas savi la mondon.
La mond' ‘as mi!

Impete, verve kaj sen halto
Mi iras kun tambur' sur kol'.
Virinoj ĉiuj kun ekzalto
Flustretas: “Jen la seks-simbol'!”

Mi estas Alfa kaj Omega,
Mi estas rok' kaj mara ond'.
Egoo mia, vere ega
Pri mi kriegas al la mond'.

Ke vi ne havu iluzion,
Asertas mi kun plena cert':
Mi sola kreas Poezion,
Ceteraj ĉiuj estas merd'!