La rusa originalo de tiu ĉi rakonto troveblas en
http://www.lib.ru/LAZARCHUK/lazar.txt

Andreo Lazarĉuk

La sankta monato Rin

La venkanto heredos ĉion...
Apokalipso de Sankta Johano

La tablo estis aranĝita riĉe, sed senguste: telefona aparato el gisita pura oro kun aranĝo el malhela saoza ŝtono — persona donaco de la Imperiestro O, — ora skribilaro kun figuro de Georgo la Venkanto, trapikanta per lanco ion mezan inter bizono kaj krokodilo, paperpremilo el kristalo de blua nordito, distranĉita laŭ granda optika akso, kun enfandita en ĝin modelo de moskva Kremlo, platena horloĝo en aspekto de Kremla Spasa Turo, same platena fajrigilo — miniatura kopio de monumento al Minin kaj Poĵarskij, kaj, finfine, grandega meĥanika kalendaro kun bareliefaj portretoj de Imperiestro de tuta Rusio Aleksandro Petroviĉ kaj carino Elizabeta Filipovna. La kalendaro estis duobla: tera kaj loka. Sur la Tero hodiaŭ estis la deksesa de majo de 2147-a jaro. Ĉi tie: la dekunua tago de la monato Rin, de la kvarcent sesdek sesa jaro de la dinastio O. Kaj tie, kaj ĉi tie estis finiĝanta printempo.

La telefono milde ekmiaŭis. Jul alŝovis pli proksime la mikrofonon kaj prenis la aŭdilon.

— Mi vin atente aŭskultas, — diris li en Pongo.

— Pŝhardossu, — diris oni sur tiu fino de la drato en Pongo, sed kun tute rjazana prononco. — Ĥildastro vo Russo-kha ptroĥ?

— Tutcerte, — diris Jul ruse.

— Saluton, — faciligite suspiris oni tie. — Tio estas la sola frazo, kiun mi sukcesis memori. Mi estas Petrov, mi ĵus alflugis, kaj oni diris al mi en la haveno, ke mi telefonu en la rusian reprezentejon al la tria sekretario, kaj donis ĉi tiun numeron...

— Ili ĉiuj forestas nun, — diris Jul. — Jen mi sidas, atendas.

— Sed vi, pardonu?...

— Mi estas tradukisto. Sedyĥ. Julio Sedyĥ.

— A ha... Do, en kio estas la afero, vi ne scias, ĉu?

— Ŝajne ne... Sed entute — kio vi estas?

— Nu, kiel diri — mi estas bioĥemiisto, sed estas sendita de Etnografia societo de Melburno...

— Do, vi estas ne rusiano?

— Ne. Ĝuste tial mi miris...

— Mi komprenis. Rememoris. Ĉu vi bezonas Filding-on?

— Jes, kaj mi...

— Aŭskultu, mi ĉion klarigos al vi. Filding kaj tuta lia grupo nun estas en kampo, proksimume je cent kilometroj de ĉi tie. Kun tiu punkto estas tre malbona komunikado, sed hodiaŭ tien iros kamiono — el ĉi tie, el la reprezentejo. Post du horoj. En la haveno vin atendas aŭto el la ambasadejo, sed vi diru al la ŝoforo, ke li veturigu vin ne al la ambasadejo, sed ĉi tien — alie vi ne sukcesos. Ĉu vi havas grandan pakaĵon?

— Nu... laboratorion. Ion el vestaĵoj...

— Ĉu tio lokiĝos en malpezan aŭton?

— Jes ja, certe. Tio estas sako kaj teko.

— Komprenite. Mi vin ĉi tie renkontos. Povos okazi tiel, ke al Filding ni veturos kune. Ĝis baldaŭ!

— Dankon.

— Ne dankinde.

Petrov surmetis la parolilon, kaj Jul penis telefone konektiĝi kun la ambasadejo — senutile, la telefona komunikado en la ĉefurbo estis malbonega. Tiam li vokis la sciencan ataŝeon laŭ la «cimeto» — mikroimpulsa radiostacio. Per speciala traktato kun la Imperiestro O al laborantoj de la ambasadejo, de komercaj reprezentejoj, de la reprezentejo de Rusia Imperio kaj al ceteraj teranoj estis malpermesita uzo de teĥnikaj rimedoj, superantaj ĉi-tiean nivelon. La kontraŭspiona servo estis atente inspektanta tion. Sed detekti milisekundajn radioimpulsojn ĝi dume ne kapablis.

— Saluton, Bad, — diris Jul, transirante al la angla. — Kiel estas viaj aferoj? Al mi ĵus telefonis Petrov, bioĥemiisto, kiun elvokis Filding. Mi diris al li, ke li tuj, ne veturante al la ambasadejo, veturu ĉi tien. Ĉu mi ĝuste faris?

— Ĝuste, — diris la ataŝeo. — Transdonu al li, ke mi tre esperas je renkonto en proksima estonteco.

— Kio nova estas pri la sano de Kat?

— La afero konfirmiĝis, — suspiris la ataŝeo. — Do, Jul, mi tre bedaŭras, sed vi devos veturi tien.

— Mi ĝuste tiel pensis.

— Ĉu vi nenion bezonas?

— Mi ĉion havas ĉe mi, kiel bona pilgrimulo.

— Bone. Kiel tion oni diras en la rusa: ĵelaju udaĉi (sukceson)?

— Ĝuste tiel, nigrulo. Dankon. Mi esperas, ke ni baldaŭ revidiĝos.

— Ankaŭ mi esperas, vermo. Feliĉan vojaĝon.

Jul iom ludis per sia «cimeto», atente rigardante ĝin, kvazaŭ vidis ĝin unuafoje dum la vivo. La «cimeto» estis farita en aspekto de breloko por ŝlosiloj: malgranda verda krokodileto. Ial disŝutiĝis pensoj, kaj kolekti ilin li dume ne sukcesis. Tio, ke necesas veturi, ne estis neatendita. Ripozi de malpura, brua, premanta eĉ printempe urbo — tio estas nemalbona. Ĉu baldaŭa renkonto kun patro Aleksandro? Estas malagrable, certe, vidi la homon, kiun vi nemeritite ofendis — ofendis forte kaj kolere... tamen, ne tiom nemeritite... Ne, Jul, diris li al si mem, tio ne gravas, ĉu homo identigas sin mem kun sia ŝtato aŭ ne — gravas, ke vi lin ne identigu. Kaj se patro Aleksandro opinias sin respondeca pri estado de Ortodoksia Rusia Imperio, tio tute ne signifas, ke li vere respondecas pri ĉio, kio tie okazas... Ne, ne nur tio. Ankoraŭ io ne permesis al li kun facila animo enrampi en la grandegan kajuton de la kamiono kaj direkti sin al renkonto kun la naturo, al ĉirkaŭaĵoj de la Valo de Sanktaj Boskoj de Igrikho-j. Jul metis la krokodileton en la poŝon. Ni komprenos dum la afero mem...

Kun mola zumo deruliĝis la pordo, kaj aperis popo patro Dionizo, la mastro de la kabineto, ĝuste tiu tria sekretario de la reprezentejo, al kiu devis telefoni la aŭstraliano Petrov. Mediteme li haltis sur la sojlo, videble ne decidinte ankoraŭ: ĉu li eniru en la kabineton aŭ iru plu por siaj sekretariaj aferoj. Patro Dionizo estis bela, kiel oneŭropo. Verŝajne, li entute estis la plej bela viro, kiun Jul vidis en la reala mondo. Krome, li estis saĝa, kaj cirkulis onidiroj pri liaj malbonaj rilatoj kun la arkiepiskopo. Nun li rigardis rekte al Jul — kaj ne vidis lin.

— Saluton, Paŭlo Andreeviĉ, — rememorigis Jul pri si.

— Ho, pardonu, Julio Vladimiroviĉ, — revenis al la realo patro Dionizo. — Saluton! Mi rigardas al vi kaj ne vidas...

— Ĉu estas problemoj?

— Problemoj... problemoj — tio estas tro mole dirite... Igrikho-j daŭrigas la sian. Tri bebojn oni ŝtelis eĉ en la ĉefurbo...

— Ĉu je cent kilometroj? — ne kredis Jul.

— Por ili tio estas nokto da irado. Du knabinojn kaj knabon. La knabon oni ne sukcesis eĉ bapti... Kaj — ne eblas ion ajn fari...

— Rememoru — nur antaŭ kvar jaroj...

— Ne tute... ne tute tiel... antaŭ kvar jaroj... — li eksilentis, kuntirinte la brovojn, fiksaŭskultante ion en si, sed Jul sciis, kion li ne findiris.

Antaŭ kvar jaroj ne ekzistis la «Baptujo».

— Do, Paŭlo Andreeviĉ, — diris Jul, — kio estas pri mia afero?

— Pardonu min — nenion mi sukcesis. Oni ne permesis. Eĉ ne aŭskultis. Vi ja scias ilin — foje ili estas tiom obstinaj...

— Iam mi simple fosos sapeon sub la bibliotekon, — diris Jul. — Kaj per tio faros por mi nelimigitan abonilon. Ĉu vi ne scias — plankoj tie estas lignaj aŭ ŝtonaj?

— Mi esperas, ke vi ŝercas, — diris patro Dionizo.

— En ĉiu ŝerco estas nur parto da ŝerco... — grumblis Jul. — Sed se ni provu rekte diri, ke tio necesas por kompreno de la problemo de la studentoj?

— Ĝuste tiel mi agis, — diris patro Dionizo.

— Sed ĉu ne eblas... m-m... peti la arkiepiskopon?..

— Ĉu peti? Peti ja eblas... — patro Dionizo ĉu subridis, ĉu sulkiĝis. — Ĉu vi ne ofendiĝos, se mi rekte diros, ke Lia Arkiepiskopa Moŝto neniam klopodos por nekristano, des pli kun familinomo Sedyĥ?

— Sed ĉu vin mem tio ne ĝenas — kaj la familinomo, kaj tio, ke mi estas nekristano?

— Tio estas mia laboro — komunikiĝi kun eksterlandanoj. Krome... krome, mi komprenas, ke dum monato da laboro en la librokonservejo ni ekscios pli, ol dum tutaj jaroj de nia estado ĉi tie.

— Do, mi povas opinii vin mia aliancano?

— Mi faros ĉion eblan. Sed vi ja scias — kun ripeta peto oni rajtas apelacii nur post sekvonta malplena tago.

— Kiam ili bezonas antibiotikojn, ili forgesas pri reglamentado, — grumblis Jul. — Tio estas post ĉirkaŭ kvindek tagoj, ĉu?

— Post kvardek ok, se esti preciza. Interalie — ĉu vi ne memoras, kiam hodiaŭ trapasos «Eŭropo»?

— Ĝi trapasis matene kaj trapasos ĉirkaŭ la noktomezo. Aĥ jes, al vi telefonis iu Petrov...

— Ĉu li alflugis?

— Alflugis, kaj mi diris al li, ke li veturu rekte ĉi tien.

— Dankon, — diris patro Dionizo. — Kun tiuj Igrikho-j mi tute forgesis pri li. Kaj jen ankoraŭ kio: la tradukistino de la grupo de Filding ekmalsanis...

— Jes, al mi diris la ataŝeo. Mi estas preta. Sed — kiel vi mem estos sen tradukisto?

Patro Dionizo faris malklaran geston.

— Ni turnos nin al Mreckh. Kaj, se Dio volos, patro Afanaso baldaŭ saniĝos.

— Vera epidemio, — diris Jul. — Patro Afanaso, Bonoski, Szeles, Homeriki, kaj nun — Katrina... Restis Kim kaj mi.

— Kaj tio pruvas, ke vi estas sama tradukisto, kiel mi estas oneŭropo, — patro Dionizo vaste ridetis kaj klarigis: — Mi ŝercas.

— Tiuokaze ĉu vi ne scias, kies agento mi estas? — mallarĝigis la okulojn Jul. — Ĉu de Omsko, de Rostovo aŭ eble de Peterburgo?

— Mi plej sincere petas pardonon, — diris patro Dionizo. — Mi stulte ŝercis. Pardonu min.

— La afero estas en tio, — diris Jul, — ke mi aŭdas tiun ŝercon jam ne unuan fojon.

— Ĉu temas pri tiu incidento kun patro Aleksandro?

— Ankaŭ pri ĝi.

— Kion fari... Vi devas pardoni nin: al rusianoj estas malfacile forlasi imagon, ke ĉiu civitano de la Konfederacio simple devas esti spiono.

— Ho jes... — malklare gruntis Jul. Tion li sciis proprasperte: dum ĉiuj siaj vizitoj en Moskvon li sentis densan kaj arogan, sur limo de faŭlo, premon en tuta diapazono: de primitiva strata observado kaj traserĉoj de ĉambroj dum lia foresto ĝis penoj de totala eĥoskanado — tial li devis konstante, ne demetante, porti sur la kapo ringegon de gardilo. Ĉiuj impresoj de Moskvo estis garnitaj de kapdoloro kaj juko pro la dense surmetita ringego. Garoto, rememoris Jul ĝustan vorton.

— Do mi iru, renkontu Petrovon, — diris li, ekstarante.

— Jes, bonvolu, — diris patro Dionizo. — Kaj se li havos superfluajn pakaĵojn — lasu ilin en via ĉambro, ĉu bone?

Jul eliris el la domo ĝuste en la momento, kiam en la pordegon estis enveturanta kremkolora limuzino — produktita sur la Tero imitaĵo de ĉi-tiea marko «Ora arbo». La aŭto ankoraŭ ne haltis, kiam el ĝi elruliĝis ronda, elasta, ĝisnigre sunbriniĝinta hometo en blanka senmanika ĉemizo kaj ŝorto.

— Ho! — diris li. — Teruran varmegon ĉi tie vi havas! Ĉu kun vi mi parolis telefone?

— Kun mi, — diris Jul. — Kie estas via pakaĵo?

 

La nokto ĉi tie ĉiam, dum ajna sezono, venadis momente. Laŭ serpentuma vojo ili estis leviĝantaj en plena mallumo. Ŝoforo Cuĥa, el «infanoj de pluvo» — tiel nomiĝis infanoj, subĵetitaj al la pordego de la Palaco, tre interesa socia grupo, havanta eĉ propran lingvon, tamen, similan al Pongo; ilin oni edukis tiel, ke kaj mensogi, kaj perfidi eĉ en malgranda afero ili simple ne kapablis; ili laboris aŭ servis tie, kie tiuj kvalitoj estis nepraj, sed ne eblis kalkuli pri kariero, — Cuĥa stiris la aŭton malrapide, atente rigardante al la vojo, brilanta, kiel rivero dum sunleviĝo; ekde certa tempo ĉiujn vojojn, kondukantajn al la Sanktaj Boskoj, du-tri-foje dum jaro oni superŝutadis per vitraj pecoj, por ke nudpiedaj pilgrimuloj...

— Ŝtono, — diris Cuĥa.

La ŝtono — dikega plataĵo, granda je la skribotablo de patro Dionizo — kuŝis meze de la vojo. Ĝi pezis ne malpli ol tunon. Dum Jul gratis la mentonon, meditante, kion fari, Cuĥa demetis de la tegmento de la kajuto ŝildon el tabuloj, kaj duope ili metis la ŝildon tiel, ke rezultis ramplo. Laŭ tiu ponteto Cuĥa ekkondukis la aŭton. La tabuloj knaradis kaj krakadis, sed eltenis la dekkvintunan aŭton.

— Fortika ligno, — kun estimo diris Petrov.

— Kion li diras? — demandis Cuĥa.

— Li diras, ke la ligno estas fortika, — tradukis Jul.

— Jes, — diris Cuĥa. — Tre fortika. Griza ligno estas tre fortika. Tre fortika kaj tre multekosta. Diru al li.

— Col-dika tabulo el tiu ligno ne tralasas pistolan kuglon, — diris Jul. — Pli frue el ĝi oni faris kirasojn, ŝildojn...

— Denove ŝtono, — diris Cuĥa.

Ĉi-foje ne necesis eliri el la aŭto: la ŝtono kuŝis sur rando de la vojo, kaj eblis traŝoviĝi. Cuĥa alpremis la kamionon al roko, komencis malrapide, po centimetro, konduki ĝin preter la ŝtono — kaj subite ŝaltis motoron je plena forto, kun muĝo kaj knarego trabatiĝis al libero, estingis lumojn kaj blinde traveturis antaŭen ĉirkaŭ cent metrojn.

— Kio okazis al vi? — demandis Jul.

— Momenton, — diris Cuĥa. — La tero moviĝetis....

Malantaŭe aŭdiĝis mallonga lavanga bruo, frapo. La kamiono saltetis.

— Ho dio, — flustris Petrov. — Kio estas tio?

— Serpento Gakhaje, —- diris Jul. — Sub tiu vojo estas entombigita la granda serpento Gakhaje. Kiam komenciĝas nokto, la serpento rememoras, ke estas tempo ĉasi...

Cuĥa, malferminte la pordeton kaj ekstarinte sur la sidilo, streĉe rigardis super la karoserio al tio, kio okazas malantaŭe. Poste eksidis, startigis la motoron, ŝaltis lanternojn kaj ekkondukis la aŭton tiel rapide, kiel povis. Lia vizaĝo brilis pro ŝvito.

— Vi certe rajtas ŝerci, — komencis Petrov, sed interrompis sin: malantaŭe denove aŭdiĝis — nun fora — lavanga bruo.

— Ni sukcesis, gloron al la Kreinto, — flustris Cuĥa en la lingvo de la «infanoj de pluvo»: kun artikoloj kaj reduktitaj vokaloj; sama frazo en Pongo povus konduki rekte al pendumilo, ĉar signifus: «Ni bugris la Kreinton».

— Ĉu ili meme faladas? — demandis Petrov.

— Iam meme, — respondis Jul.

— Kaj ĉe mi frakasiĝis fenestro, — plendis Petrov. — Mi ĝin per la kubuto hazarde frapis, kaj ĝi elfalis.

Nur nun Jul eksentis, ke la kajuto plenas je freŝa malvarma aero.

— Ne gravas, — diris li. — Ni baldaŭ alveturos. Ĉu vi ne frostiĝos?

— Certe, ne, — diris Petrov. — Sed diru, mi petas, jen kiam ni elveturis el la urbo, dekstre estis tia longa parapeto...

— Tio estas malsupra muro de la Palaco.

— Kia muro — ni preskaŭ horon veturis preter tiu aĵo...

— La ampleksoj de la Palaco estas kvardek kvin je dek kvin kilometroj, — diris Jul. — Jen, rigardu, — li per la fingro sur la ventŝirma vitro desegnis oblongan ovalon. — Tio estas la Palaco, kaj ĉi tio — la ĉefurbo. — Li ĉirkaŭis per rondeto malsupran trionon de la ovalo. — Jen tiaj ĉi tie estas skaloj de la potenco.

— Je-es, — diris Petrov. — Tio devas impresi.

— Tio ja impresas, — diris Jul. — Sed ĉu vi, kiam veturis el la haveno, ne atentis la Palacon? El la centro de la urbo ĝi aspektas tre bele. Monteto, muro, turopintoj — emajlo, oro...

— Ne atentis, — diris Petrov. — Mi iel pli atentis proksimaĵojn...

— Nu, kaj?..

Petrov kuntiris la ŝultrojn.

— Ja ĉion ĉi — el fenestro de aŭto...

— Sed tamen?

— Iel maltrankvile, — pensinte, respondis Petrov.

Jul silente kapjesis.

 

Sur montopasejo ili haltis por ripozo. Cuĥa malfermis la kapoton, ĉirkaŭiris la aŭton, piedbatis la pneŭmatikojn. Poste eksidis sur la teron, kruciginte la krurojn kaj apoginte la kubutojn je la genuoj, kaj senmoviĝis. La «infanoj de pluvo» posedis multajn sekretojn, inklude metodon de rapida ripozo; dek kvin minutoj en tia pozo anstataŭigis por ili ĉirkaŭ ses horojn da profunda dormo.

— Kia ĉielo, — diris Petrov raŭke. — Kia ĉielo estas ĉi tie...

— Jen — la Suno, — montris al li Jul. — Ĉu vi vidas: kvadrato el helaj steloj, kaj rekte super ili...

— Malgranda, — diris Petrov. — Nerimarkebla... Ĉu vi delonge estas ĉi tie?

— Kun interrompoj — dum ses jaroj. Teraj jaroj. Da lokaj — kvin.

— Kaj — ĉu nur tradukisto?

— Komence — nur. Poste mi ekinteresiĝis... Ĝenerale ĉi tie estas malfacile ne ekinteresiĝi pri io — ja ĉi tie estas nekredeble interese. Kaj mankas homoj: kvoto. Maksimume cent kvardek kvar teranoj, sed kion kaj kiom — decidu mem. Kaj tiam komenciĝas intrigoj kaj ceteraj eltordoj de manoj. Kaj rezulte en la rusia reprezentejo estas kvardek naŭ homoj, da eklezianoj estas kvindek sep, kaj en la ambasadejo de la Tero — dudek. En komercaj reprezentejoj estas po unu, malofte po du homoj. Por akcepti vin, Filding iun el la siaj forsendis al «Eŭropo»... kaj nenion eblas fari. La Palaco estas neatingebla...

— Jes, Filding skribis, ke la situacio ĉi tie estas komplika.

— Komplika — estas nekonvena vorto. Nekomprenebla — kaj mankas informo. Vidu: sur la planedo estas tri kontinentoj kaj diabla amasego da insuloj, ĉio ĉi okupas areon de Eŭrazio. Naturaj kondiĉoj estas admirindaj. Sed la zono de la civilizo estas limigita de iu magia cirklo: naŭcent aŭ mil kilometrojn de la ĉefurbo, ne pli. Ekster tiu ĉi cirklo estas forlasitaj urboj. Forlasitaj antaŭ kvincent, antaŭ mil jaroj... Rigardu — jen «Eŭropo».

Rekte super ili malrapide naĝis malglata ĉeneto de helaj steloj. Ĝi trairis la zeniton, eklumis ruĝe kaj malaperis.

— Eniris en la ombron, — diris Jul. — Ĉu oni al vi almenaŭ montris la planedon de supre?

— Ne, — diris Petrov. — Oni tuj ŝovis min en iun flugan ladaĵon...

— Domaĝe. De supre ĉio ĉi estas tre bela. La atmosfero ĉi tie estas ne tro densa, sed riĉa je oksigeno, la magneta kampo estas forta — la polusaj zonoj lumas, kiel neonaj lampoj. Ni, bedaŭrinde, estas preskaŭ sur la ekvatoro, sed jam ekde kvardek kvina grado de latitudo estas tiaj polusaj lumoj — ho!.. Aĥ jes, mi distriĝis. La tuta loĝantaro estas etne homogena, sed da lingvoj estas ok. Nu, Pongo estas komuna lingvo. Krome — la vira kaj la virina, kaj oni opinias, ke traduko el unu al la alia estas neebla. La lingvo de la «infanoj de pluvo». Du lingvoj de monaĥoj de Terksĥjum — la infana kaj la plenaĝula. La infana estas komuna kun la lingvo de la Servantoj de la Boskoj, sed poste ili ĉesas kompreni unuj la aliajn. Se necesas interkompreni, ili komunikiĝas en Pongo. Nu, kaj la palaca lingvo — la sola, kiun mi ne scias. Legi mi povas, sed kiel ĝi sonas... — Jul kuntiris la ŝultrojn.

— Do, al vi ĉi tie estas interese, — diris Petrov.

— Sovaĝe interese, — diris Jul. — Historio ĉi tie estas malpermesita, sed, juĝante laŭ tia strukturo de lingvoj, tiu ĉi civilizo aĝas ne malpli ol dudek mil jarojn. Elfosaĵoj donas proksimume saman ciferon. Sur la Tero faraonoj komencis pensi pri piramidoj, kaj ĉi tie jam estis benzina motoro kaj elektro. Nenion, similan al komputilo, ili havas ĝis nun. En la biblioteko de la Palaco, laŭ niaj pritaksoj, estas ducent milionoj da volumoj. Atingo al la biblioteko estas malfermita. Oni donas nur librojn de tempoj de la nuna dinastio. Do, ĉu vi komprenas, apud kiaj trezoroj ni iradas?

Cuĥa malrapide ekstaris, rektiĝis kiel kordo, plenumis la riton de vekiĝo — kelkajn nekapteble rapidajn movojn. Silente enrampis en la kajuton.

— Ni veturu, — diris Jul al Petrov.

Petrov ankoraŭfoje rigardis al la ĉielo, balancis la kapon kaj eksidis apud li.

 

Jul vekiĝis kaj eksaltis — necesis ien kuri. Sur muro dancis rebriloj de fajro. Nenion komprenante, li glitis al fenestro, trafis en mallumo al io malmola kaj anguloza — kaj nur tiam komprenis, ke li ne estas hejme kaj eĉ ne en la reprezentejo. Li estas en gastejo de la ortodoksia misiejo. En hotelo. Sur dua lito dormis kaj snufis Petrov. Malantaŭ la fenestro, je kvin paŝoj, staris en la atenda pozo monaĥoj de Terksĥjum kun torĉoj en la manoj. Strange: plena ĥoulĥ da monaĥoj — nokte? Dum okazas la Konversacioj? Poste li ekvidis arkimandriton patron Aleksandron, irantan renkonten al ili. La monaĥoj ekstaris en la pozo de saluto. Tradukiston ili ne bezonis: ĉiuj hierarkoj de Terksĥjum kaj multaj simplaj monaĥoj parolis ruse. La fenestroj kun dikaj malklaraj vitroj ne tralasis sonojn, kaj ekscii, pri kio temos, Jul eĉ ne esperis. La hierarko paŝis antaŭen, kaj la ĥoulĥ momente rearanĝiĝis: nun anstataŭ kojno staris malgranda kvadrato po tri. Tio signifis, ke la afero, kiu venigis ĉi tien la monaĥojn, estas treege grava. La hierarko, ekstarinte antaŭ patro Aleksandro, faris la pozon de respekto, sed tuj ŝanĝis ĝin al la pozo de konversacio de egaluloj. Jul ne vidis lian vizaĝon kaj ne vidis, kompreneble, la signon sur la surfrunta rubando, sed laŭ rapideco de ŝanĝado de pozoj li komprenis, ke tio estas ne simpla monaĥo el apuda monaĥejo, sed hierarko de hierarkoj... aŭ okhror el la Palaco... Patro Aleksandro aŭskultis lin, kaj lia vizaĝo pli kaj pli ŝtoniĝadis, poste li por sekundo perdis regon de la mimiko: mordis la lipon kaj kuntiris la brovojn. La hierarko diris al li ankoraŭ ion, farinte la geston de konservado de sekreto, patro Aleksandro konsente kapjesis, kaj ili ambaŭ ekiris laŭ lignotabula vojeto al la domo de eparkia administrejo. La ĥoulĥ restis surloke; la monaĥoj staris en la pozo de preteco, tenante stangojn de la torĉoj per ambaŭ manoj. Torĉo estis ordinara armilo de monaĥoj de Terksĥjum, ja «Terksĥ» ĝuste signifis «torĉo»; «jum» — ion proksiman al «graco»...

Sur la fenestrobreto staris kruĉo kun kvardekherba pocio. Jul verŝis plenan glason, eltrinkis. La kvardekherba pocio estis bonega adaptogeno. Necesos proponi al Petrov, ja li faris tian ŝanĝon de lokoj: Aŭstralio — «Freedom» — «Eŭropo» — la ĉefurbo — la misiejo... li dormas, kiel marmoto, ne moviĝis eĉ fojon. Renkonteblas tiaj... fortikuloj, ili bezonas nenian kvardekherban pocion. Jul, sulkiĝante pro absinta amaro, eltrinkis ankoraŭ unu glason. La monaĥoj staris senmove. En la pozo de preteco ili povis staradi dum tagnokto, ne laciĝante kaj ne perdante batalkapablon. Juĝante laŭ ĉio, Terksĥjum havis eventoriĉan historion.

Ĝis la sunleviĝo restis horo, kuŝiĝi estis sensence. Jul, ne vestinte sin, altrenis la fotelon kaj eksidis tiel, ke li povis vidi la ĥoulĥ-on. Petrov diris, ke lia unua impreso estis: maltrankvile. Ja ĉu povus esti alie, se sur helaj, buntaj stratoj de la urbo mankas kaj virinoj, kaj infanoj, sed estas nur viroj, kiuj aŭ staras — ĉu sole, ĉu grupe, — aŭ promenas... kaj, certe, miloj da rigardoj sekvis la limuzinon... Dum kelkaj lastaj tagoj kaj la ĉefurbo, kaj provincaj urboj, kaj vilaĝoj — ĉiuj vivis sub terura premo de onidiroj pri baldaŭa amasa ŝtelado de infanoj.

Antaŭ kvar jaroj ĉio estis proksimume same, kaj, ĝis ne finiĝis la monato Rin, ĉiuj frenezis kaj baraktis, sed tiam tio estis hazarde, senorde... Kaj kiam forpasis la lasta, dekoka tago de tiu mallonga terura monato, kaj oni resumis rezultojn, evidentiĝis: dek naŭ beboj vere estis ŝtelitaj, kaj kvin dekojn da ili ekstermis krimaj patrinoj, sciantaj, ke homo, naskita en tiu ĉi monato, alportos terurajn malfeliĉojn kaj al si, kaj al la parencoj, kaj al la tero, laŭ kiu li paŝas. Ĉiuj ili estis anatemitaj kiel paganinoj kaj fisorĉistinoj, kaj ne estis, eble, eĉ unu prediko, en kiu oni ne malbenis la paganajn sangajn ritojn, kaj jen pasis kvar jaroj, kaj denove venis la monato Rin, kaj ĉio revenis al la deira punkto...

Sidi estis varmege, la fotelo varmigadis kiel pelto. Jul ekstaris, aliris al la klimatizilo. La klimatizilo funkciis, sed necesis longe teni la manon apud la funelo, por eksenti malvarmon. Malaltiĝis elektra tensio. Verŝajne, denove mankas brulaĵo... La ĥoulĥ staris, kiel skulptaĵa grupo, kaj fumis la ĉielon per la torĉoj.

Dum preskaŭ duonmilo da jaroj de sia regado la dinastio O faris du reformojn: transigon de lingvo Pongo de hieroglifa al sona skribo (poiomete al la sama skribo transiris ankaŭ ĉiuj ceteraj lingvoj, krom la palaca) — antaŭ proksimume ducent jaroj; kaj akcepton de kristismo en ĝia ortodoksia versio — antaŭ tridek jaroj. Per tio estis farita grava bato al la antaŭe domininta paganeco — la adorado de Igrikho; sed Terksĥjum, al kiu la kristismaj dogmoj konvenis, kiel ŝlosilo al seruro, pompe ekfloris. Jul ne sciis, kiaj ĝuste subakvaj fluoj kaŭzis estiĝon de la Frata Unio; tamen nun Terksĥjum estis agnoskita identa al la ortodoksio, kaj ĉiuj ĝiaj anoj — ortodoksiaj kristanoj; la rito Jumaĥta — verŝado sur ĵusnaskitan bebon de sala akvo kaj faro de krucforma vundeto sur la brusto por memoro pri Aĥave, la filo de la Kreinto, martire pereinta de glavoj de paganoj, — tiu rito estis kalkulata kiel bapto. Estas kompreneble, ke tia subita leviĝo — el senmalutilaj herezuloj al spiritaj gvidantoj — ne lasis hierarkojn de Terksĥjum indiferentaj; Jul havis suspektojn, ke la rolo de egalrajta parto en la duobla unueco baldaŭ tedos ilin. Estas tre verŝajne, ke en estinteco jam ekzistis simila duobla unueco — unueco de kultoj Igrikho kaj Terksĥjum. Tion Jul komprenis, fosante en manuskriptoj en la palaca lingvo, kaj trovinte, ke literoj de la alfabeto de Pongo estas kreitaj surbaze de malofte uzataj hieroglifoj de konstanta vico. Nun tute nove legeblis kelkaj versoj, ricevis alian sencon geografiaj kaj homaj nomoj. Sed speciale transformiĝis la kalendaro. Kaj se la literojn, konsistigantajn la vorton «Rin» — nomon de unu el antikvaj profetoj de Terksĥjum — legi kiel hieroglifojn, rezultos «oferado de bebo»...

Antaŭ la akcepto de kristismo — tio estas, nur antaŭ tridek jaroj — en tiu monato, okazanta unufoje dum kvar jaroj, en la Sanktaj Boskoj de Igrikho-j oni oferis ĉiujn novnaskitojn. Sur stumpo de ĵus forsegita arbo Igri etan korpon oni dishakadis je ses partoj per batoj de kurbaj ritaj glavoj el blua fero. La ago de ofero daŭris ses minutojn kaj duonon; de la momento, kiam la suno tuŝas la horizonton, kaj ĝis ĝia malapero de la ĉielo. Ĉiu droth — grupo el tri Servantoj de la plej malalta rango kaj unu Inicito — sukcesis dum tiu tempo mortigi ĝis dek kvin bebojn. Matene sur la arbostumpoj ne restis eĉ sangaj makuloj: Igrikho-j estis forportintaj, elskrapintaj, ellekintaj ĉion. Kaj tiel daŭris ĝis la dekoka tago, kiam la arbostumpojn-altarojn oni ĉirkaŭmetadis per peĉozaj ŝtipoj kaj forbruligadis... La fumon de brulanta, pli ĝuste, bruletanta arbo Igri ensorbadis vestoj de ĉiuj, starantaj amase ĉirkaŭ la lignofajroj, kaj tiu fumo estis tia, ke ĝia tuŝo konserviĝis ĝis la vintraj monatoj, kaj portanto de tiu vesto havis multajn privilegiojn, pri kiuj eĉ pensi ne povis simpla regato de la Imperiestro O. Tio estas strange, ĉar ĉi-tieaj loĝantoj ne rekonis odorojn; neniu el la lingvoj eĉ havis la nocion mem «odoro»...

Antaŭ dek ses jaroj per la Granda Ukazo de la Imperiestro O la homoferoj estis egaligitaj al murdoj. Sed neniu riskus aserti, ke ili ĉesis.

Ankaŭ dum cetera tempo la Sanktaj Boskoj ne restis malplenaj: multenombraj pilgrimuloj vagadis laŭ padoj, meditante, kaj multaj meditadis ĉe arboj Igri, sur kiuj, kiel grandegaj grizaj sulkozaj piroj, pendis Igrikho-j. Jul vizitis la Boskojn — kaj kun Filding, kaj antaŭ li, — kaj ĉiufoje li devis treni sin tien perforte, kaj peli sin per piedbatoj; eĉ superverŝinte la nazotruojn per tetrakaino, por anestezi flarajn sensilojn, kaj enmetinte filtrilojn, ne eblis plene defendi sin de trabruliganta, kiel salamoniako, odoro de Igrikho; tiu odoro, ŝajne, estis ensorbata de haŭtaj poroj, enkroĉiĝis en la okulojn, restis sur la lango... Poste ne povis savi eĉ varma akvo, nek la plej fortaj senodorigiloj — dum semajno, aŭ eĉ dum du semajnoj la fiodoro persekutis, kaptante en la plej malkonvenaj momentoj: ekzemple, kiam vi elektas en la oranĝerio de majstro Allus florojn por Katrina kaj deziras flari nekonatan orkideon... Jul ekstaris kaj komencis vesti sin. Bedaŭrinde, li ne sukcesis konatigi Petrov-on kun Allus — al ambaŭ estus interese. Majstro Allus, famega juvelisto — provizanto de la Palaco, mecenato, libremulo, kun nemalgranda risko akiranta por Jul antikvajn tekstojn, intuicia naturesploristo, pridubinta dogmojn de ambaŭ religioj en monografio «La aprioraĵo pri kontinuo», — tre insiste petis sian amikon Julion Sedyĥ jam dum plej proksima okazo konatigi lin ne nur kun verkoj de teraj natursciencistoj, sed ankaŭ kun la sciencistoj mem, tuj kiam ili venos sur la teron de la Imperio O. Fari tion estis tre malfacile — pro diversaj kaŭzoj. Laŭ la memoro de Jul, Petrov estis ĉi tie la unua natursciencisto, kiu aperis ĉi tie ne sub masko de humanitaristo; io ekfunkciis — aŭ ekmalfunkciis? — en profundaĵoj de la kancelario de la Malgranda Akceptejo de la Palaco. Jul surmetis la pantalonon, ŝovis la piedojn en sandalojn, kaj jam preskaŭ estis elirinta el la ĉambro, kiam per flanka vido rimarkis moviĝon malantaŭ la fenestro. Oni estis revenantaj... a ha... vere, tio estis la okhror, la vizaĝo estas konata, li vidis lin ie dum ceremonioj... kaj kun li — surprizo! — hieromonaĥo patro Nikodemo, oficiro de sekureco de la rusia reprezentejo... Interese, pensis Jul, deirante en mallumon de la ĉambro, kion li faras ĉi tie? Tio ne promesas ion bonan... La ĥoulĥ rearanĝiĝis kaj prenis la okhror-on en sin. Ĝi turniĝis kaj ekglitis al la elirejo. Patro Nikodemo, pensis Jul. Ankaŭ konata kiel Gregoro Teodoroviĉ Kosterin, kvardek kvar jaroj, eksa kolonelo de la Gardo, estis ekzilita ĉi tien post laŭta skandalo: murdo dum provo ŝteli oficistinon de Siberi-Baltia komerca kompanio Tamara Sunj. Oni ne sukcesis silentigi la skandalon. La Konfederacio postulis transdoni la krimintojn, kaj rezulte tiu, kiu pafis, ricevis dudek kvin jarojn da severa izolo kaj pentado, kaj tiu, kiu organizis la agon, iris al nova servoloko — laŭ ironio de la sorto, sur la ŝipo de ĝuste tiu «Sibako»... Nun li staris, tute nigrevestita, kaj ju pli estis malproksimiĝanta la ĥoulĥ, des pli li estis kunfandiĝanta kun la mallumo...

 

Katrina dormis. Tio, ke la malsano trafadis tradukistojn pli ofte, ol iun ajn alian, klarigeblis simple: ili — sep-kvin homoj — kontaktadis kun loka loĝantaro pli, ol ĉiuj ceteraj teranoj kune. La lokanoj ja laŭlitere fontanis per flugema organikaĵo. La malsano estis, fakte, maltipa alergia reago al iu konkreta, kvankam nedetektita antigeno. Okaze de neceso homon eblis sanigi dum du-tri tagoj, uzante ĝeneralajn imunodeprimilojn. Sed tion oni preferis ne fari: malaltigi imunon en ĉi-tieaj komplikaj kondiĉoj estus riske. Malsanulo mem pro la malsano ne suferis, eĉ male: reveninte el plurtaga duonkonscia duondormo, li rakontis pri treege klaraj kaj eventoplenaj sonĝoj — eĉ pli klaraj, ol oneŭropioj... aŭ ne rakontis. Katrina movetis la manon, ion balbutis; sub la palpebroj moviĝis la okuloj. Ŝi devis plu resti en tia stato minimume du semajnojn. Sonorado vekos ŝin, ŝi ordigos sin, manĝos — ĉion ĉi ŝi faros aŭtomate, neniun rimarkante; kiam stoko de simplegaj agoj elĉerpiĝos, ŝi denove kuŝigos en la liton. Jul movis la manon laŭ ŝiaj haroj kaj eliris, dense ferminte la pordon. Li haltis en la galerio, kaptante per la vizaĝo antaŭmatenan venteton, ekfluintan el truoj de la kupolo. Poste ekknaris la ŝtuparo, Jul intencis turni sin, sed komprenis, kiu estas tio, kaj ne turnis.

— Saluton, Julio Vladimiroviĉ, — diris patro Aleksandro, ekstarinte same, kiel staris Jul: apogante sin per kubutoj je la parapeto, — kaj je tia distanco, kvazaŭ inter ili staris nevidebla tria homo. — Kiel vi noktumis en la nova loko?

— Saluton, Aleksandro Miĥajloviĉ, — diris Jul. — Ĉu noktumis? Dankon, normale. Nur estas tro varme — mi malkutimis.

— Via najbaro dormas tute senzorge, — diris patro Aleksandro. — Enviinda sano.

— Jes, enviinda, — konsentis Jul. — Ĉu ni iros ien?

— Jes, ni iros, — diris patro Aleksandro. — Tuj estos preta tagmanĝo... — li suspiris. — Dum tiu ĉi nokto Igrikho-j ŝtelis, minimume, dek kvar infanojn... certe, pli, ĉar el multaj lokoj mesaĝoj ankoraŭ ne venis. Estis ĉirkaŭ cent penoj de ŝtelo. Kaj en du okazoj la ŝtelantojn oni sukcesis kapti.

— Ĉu Igrikho-jn? — miris Jul.

— Imagu, ne. En unu okazo tio estis vagulo, en la alia — Servantoj de la Boskoj. Mi kaj vi tuj iros al la Rondo de Inicitoj. Ĝuste tien oni ilin alveturigos.

— Kiu alveturigos — ĉu Terksĥjum?

— Ne, kamparanoj, paroĥanoj de patro Filareto — ĉu vi memoras lin?

— Mi memoras, — diris Jul, — kial ne...

— Sed kial vi decidis, ke tio estos Terksĥjum?

— Simple por ili tio estas tia donaco, — Jul ekdubis, ĉu li daŭrigu aŭ ne, kaj decidis daŭrigi, — ke ili tute povus donaci ĝin al si mem.

— Tia supozo, — per ektintinta voĉo prononcis patro Aleksandro, — estas simple ofendega!

— Eble, — konsentis Jul. — Sed ĝi estas logika. Kaj entute: ĉu vi ne havas impreson, ke estas preparata io pli granda, ol simple agoj pri sekurigo de infanoj? Ne povas esti, ke vi ne havus tian impreson...

— Julio Vladimiroviĉ, — retenante sin, diris patro Aleksandro, — sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke vi... m-m...

— Transpaŝas la limon? — sufloris Jul.

— Ke vi parolas kun mi kiel riĉa onklo kun mizera nevo? Jes, ni estas malriĉaj, kaj vi estas riĉaj, jes, ni tute dependas de via bonkoreco — jes, jes, jes! Sed ne forgesu, ke ni eniris sur tiun vojon konscie, havante celon konservi nian Sinjoron Jesuon Kriston en la animoj... pardonu.

— Vi min pardonu, — diris Jul. — Komprenu, mi maltrankvilas ne malpli ol vi, kaj kiam mi sentas, ke oni ion kaŝas de mi...

— Ja ne kaŝas, — sulkiĝis patro Aleksandro. — Simple nun oni ankoraŭ nenion fidinde scias. Nur onidiroj, pecoj de onidiroj... eble, nun en la Rondo...

Sed ankaŭ en la Rondo ili ne sukcesis ekscii ion ajn gravan. El tri kaptitaj Servantoj unu mortis dum la vojo, kaj du estis senkonsciaj. La Inicitoj asertis, ke la krimaj Servantoj ne estas tiaj, ĉar antaŭlonge estas forpelitaj el la vicoj. Terksĥjum-anoj asertis malon. En afekte korektaj replikoj, kiujn interŝanĝadis la flankoj, estis multaj malklaraj aludoj kaj referencoj al malklaraj cirkonstancoj. Jul estis tradukanta, penante kapti ĉiujn sencajn tavolojn, ofte ne sukcesis sekvi la konversacion, patro Aleksandro redemandadis, kaj ĉio eĉ pli malrapidigis la konversacion. Sian «cimeton» Jul agordis por sendo, la informo iris al la ambasadejo, kaj post la tagmezo, jam dum la revena vojo, Jul-on vokis Lejkunas, la oficiro de sekureco. Li diris, ke la ambasadejo estas ĉirkaŭigita de plurmilopa homamaso, kaj en la homamaso estas rimarkitaj personoj, kiuj havis rilaton al la «Baptujo». Samtempe venas informoj, ke plejmulto de aktivuloj de la «Baptujo» forlasas la ĉefurbon. De «Eŭropo» oni informas, ke estas rimarkita moviĝo de kelkaj piediraj kolumnoj en direkto al la Valo de Sanktaj Boskoj. Lejkunas petis Jul-on fari ĉion eblan por ĝis veno de mallumo loki la grupon de Filding sur la teritorio de la misiejo; la ambasadoro jam turnis sin al la arkiepiskopo kun respektiva peto. Komputila modelado de la situacio, farita en «Eŭropo», donas okdek-procentan probablon de religia ribelo, de «nokto de sankta Bartolomeo» en loka vesto: fizika neniigo de la Servantoj de la Sanktaj Boskoj per komunaj fortoj de Terksĥjum kaj la «Baptujo» kun kunsenta neŭtraleco de la Palaco. Pro kondiĉoj de la reliefo evakuo de la grupo de Filding kaj de ceteraj neinteresitaj teranoj rekte al «Eŭropo» estas praktike neebla. Planoj de evakuo estas ellaborataj.

A ha... Jul eksentis doloron inter la skapoloj. Aĥ, diable... Pensu, ordonis li al si. Pensu. Li vokis Filding-on kaj transdonis al li ordonojn de Lejkunas. Filding diris, ke li jam estas informita kaj Jul ne okupu vane la frekvencon. Jul ŝovis la krokodileton en la poŝon kaj rapidigis paŝadon, atingante patron Aleksandron. La suno staris en zenito, la ĉielo estis blanka, la vojo same estis blanka, kaj mola, blanka, kiel faruno, polvo pigre leviĝis super la vojo ĝis alto de genuoj kaj tiel pendis, ne kuŝiĝante. Sub la piedoj nervoze tremis nigra makulo de la ombro. Kaj la nigra, fiera, kiel standardo, figuro de patro Aleksandro, je cent paŝoj antaŭe, disigita de Jul per tremanta nebulo, estis tute el alia mondo.

 

En la mastruma korto de la misiejo oni vigle pridiskutadis matenajn eventojn. Evidentiĝis, ke Petrov sukcesis, komunikante jen per gestoj, jen en limoj de tiu cento da vortoj, kiujn posedis subuloj de la mastrumestro, monaĥo patro Sergio, — sukcesis ĉarmi ilin kaj, iele manovrinte inter ritaj malpermesoj, preni de ĉiuj specimenojn de sango, skrapaĵojn de haŭto kaj mukozo, kaj eĉ — tute nekredeble — salivon kaj harojn. Lasinte la servistaron en stato de agrabla, ĝoja frenezeto, li kun la ĝardenisto, kunprenita kiel tradukanto kaj kondukanto, direktis sin al monaĥejo Bojbo... Jul elaŭskultis ĉion ĉi, iom turnis sur la ĉeneto la «cimeton», forgesitan de Petrov en la ĉambro, kaj ekiris al patro Sergio elpetadi motorciklon. Tutcerte, iĝis necesa permeso de la arkimandrito, kaj Jul ekvojaĝis, havante malantaŭ la dorso pasaĝeron: monaĥon Georgon, en la mondo konatan kiel Olego Ulko, dudekkvin-jaraĝan knabon kun avaraj movoj de majstro de reddo. Kun li Jul estis en ekstreme proksimaj rilatoj — tio estas diris al li «ci». Olego ne kaŝis, ke Jul interesas lin ne nur per si mem, sed ankaŭ kiel prapranepo de ĝuste tiu majoro Sedyĥ, kiu haltigis la civitanan militon. Jul ne ekskludis, ke la intereso de la monaĥo estis varmigita fare de patro Nikodemo, sed la familian legendon li tamen rakontis.

En septembro de la naŭdek sepa jaro, kiam la frontoj ekrigidiĝis en malstabila ekvilibro kaj la afero devis baldaŭ atingi interŝanĝon per nukleaj batoj — la fingroj jam kuŝis sur la butonoj, — al la moskva Kazana stacidomo aliris milita trajno, kaj du rotoj de marinfanterianoj, venintaj en ĝi, preskaŭ sen batalo okupis la stacidomon, staciajn servojn kaj ceteron — kaj tuj elportis sur la manoj el la vagonoj iajn kontenerojn kaj instalis ilin sur peronoj kaj en stacidomaj haloj. Majoro Sedyĥ, komandanta tutan tiun tumulton, telefonis al la Ĝenerala Stabo kaj deklaris, ke li, majoro Sedyĥ, disponas dudek du nukleajn ŝargojn je potenco de kvardek ĝis sescent kilotunoj, kaj ke li intencas eksplodigi ilin, se la Provizora Komitato de Civitanoj kaj la Ĝenerala Stabo dum tri tagnoktoj ne komencos intertrakton kun la separatistoj. La intertrakto ne komenciĝis, kaj tiam el la stacio eliris lokomotivo, puŝante antaŭ si unu vagonon. Transportinte la vagonon al tridek oka kilometro, la lokomotivo revenis; avertita loka loĝantaro panike fuĝis. Precize je la dudek unua horo nuboj super Moskvo lumiĝis per neeltenebla blua lumo, kaj la tero tremeris; aera eksplod-ondo, pro kiu elfalis multaj fenestrovitroj, kaj potenca muĝo aldonis al la generaloj senton de realeco de la okazanto; finfine, super la horizonto malrapide ekstaris, prilumita de malleviĝanta suno, koŝmara fungo... la vento blovis for de la urbo, kaj la morta spuro kuŝiĝis ne sur la kvartalojn, sed laŭ tricent kilometroj sudoriente homoj ne loĝis ankoraŭ dum dudek jaroj... Matene grupo de generaloj kaj superaj eklezianoj elflugis al Astraĥano; post tri semajnoj estis subskribita traktato pri paco kaj limoj. Post tio la nukleaj ŝargoj estis malmuntitaj kaj forveturigitaj, kaj la stacidomo mem estis ĉirkaŭigita de la regimento «Peresvet»; la batalo daŭris dum du tagnoktoj. La marinfanterianoj kaj ilia komandanto pereis. Sekvan tagon ili ĉiuj laŭnome estis anatemitaj; iliajn korpojn oni enterigis malhonore. Sur kelkaj freskoj pri la Senkompata Juĝo marinfanteria majoro Sedyĥ estas pentrita en fajra lago najbare kun Lev Tolstoj... Ĉio ĉi, certe, tre diferencis de la «Rakonto pri nova Judaso», unu el komencaj ĉapitroj de «Historio de leviĝo de Rusa tero» — la oficiala kurso de historio de Ortodoksia Rusia Imperio... kiel tie estas skribite: «Kaj leviĝis Rusoj kontraŭ besto mediteranea, pagana, gvidataj de la Vorto Dia...» Jul sentis preskaŭ fiziologian abomenon al la «Historio...» — al ĝia senkonscienca mensogo en granda kaj malgranda, al sentalenta imito de antikveska stilo, — kaj samtempe neniel povis ne reveni al ĝi — priridante, mokante, sed reveni... tio estis io malsaneca. Sesdek milionoj da murditoj kaj mortintoj dum jaroj de la civitana milito... kaj kiel pravigo de la verŝita sango — dekdumetre alta ŝtala reto laŭ la limoj... Nova Jerusalemo kun muroj el jaspiso...

La lasta peco de la vojo al la monaĥejo Bojbo estis tro kruta, al la motoro ne sufiĉis potenco, kaj Olego devis iri perpiede. Tio estis ĉirkaŭ du kilometroj. Jul, furioze ŝaltante la motoron je plena potenco kaj riskante forbruligi la kluĉon, elflugis sub la muron de la monaĥejo kaj bremsis, turniĝinte kaj kliniĝinte: renkonten al li moviĝis stranga procesio, kaj li ne tuj komprenis, kiu kaj kio tio estas. En puraj helgrizaj kostumoj: ĝisgenua ĉemizo kaj vasta pantalono, — nudpiedaj, vagis, po-pare preninte unu la alian ĉe la manoj, iuj dikuloj... pufaj, malbone razitaj palaj vizaĝoj... la studentoj, komprenis finfine Jul. Do, jen kie ili estas nun. Malŝaltinte la motoron, li staris kaj rigardis, kiel ili pasas preter li, ne vidante, ne rigardante, kaj nur unu, ravita de brilo de kromizitaj detaloj, brue ensuĉis salivon... La fakton de ekzisto de tiuj homoj ne estis malpermesite mencii — simple pri tio estis maldece paroli. Antaŭ kvin jaroj tiuj homoj — tiam deksepjaraj finintoj de monaĥejaj lernejoj — vojaĝis al la Tero por lerni en Moskva kaj Vladimira ekleziaj akademioj. Post jaro oni komencis rimarki en ili kelkajn strangaĵojn, kaj poste komenciĝis fulmorapida degenero, kaj kiam ili revenis, ili estis jam plenaj idiotoj. Ie en profundaĵoj de la Palaco estis tenata simila grupo — tiuj komencis lerni en universitatoj. Ilia sorto neniel diferencis. Onidire, en tiu grupo estis knaboj de imperiestra sango — tamen, kiel moketis majstro Allus, «ili tie, en la Palaco, ĉiuj estas iomete parencoj». Kaj, rememorinte Allus-on, Jul rememoris ankaŭ tion, kiel Allus, briletante per siaj ruzaj okuletoj, rakontis pri peripetioj de sia lasta pilgrimo en la Sanktajn Boskojn. Sed, majstro, diris tiam Jul, kiel do tio kunvivas: via liberpensemo — kaj la pilgrimo, kaj eĉ kun aventuroj? Ĝuste, diris Allus, iĝis eĉ pli interese, junularo estas simple ravita. Antaŭe tio estis por mi nur ripozo, kaj nun tio estas kaj ripozo, kaj eduko de spirito... kiel via alpismo. Do, ĉu multaj okupiĝas pri tia alpismo, demandis Jul. Vi ne kredos, magistro, diris Allus, sed — surprize... inter junuloj sendube — ĉiuj; nur ni, maljunaj postaĵoj, iu pigras, iu timas, iu aŭskultas la popojn... Ne kapabla deŝiri la rigardon, Jul rigarde sekvis la forirantojn — laŭ mallarĝa ŝtoneca pado sub monaĥeja muro, ĉirkaŭ la monto (kiel li sciis), kaj poste malsupren, en humidan ombran kanjonon, malfermiĝantan en la Valon de la Sanktaj Boskoj... tion ne eblis nomi konjekto, pli ĝuste, supozo, unu el multaj, sed... vorto «demenculo» en Pongo ne ekzistis, estis «Gvidata de la Kreinto», kaj kontroli la konjekton estis preskaŭ neeble, terajn sciencistojn oni ne allasis eĉ proksimiĝi al la «Gvidataj», — sed ligi la degeneron de la studentoj kun neeblo viziti la Sanktajn Boskojn oni povus eĉ sen esploroj... kaj, rememorinte la mastruman korton de la misiejo, Jul subite pensis, ke Petrov povus sukcesi ankaŭ ĉi tie.

Ĝuste tiel estis. Petrov rapide trovis komunan lingvon kun la hierarko, esploris kelkajn studentojn, de du el ili prenis analizojn kaj kun sia kondukanto ekiris returnen. Tiel, almenaŭ, li diris al la hierarko. Nu, kion do... Dankinte la hierarkon, Jul atendis Olegon — tiu, tute ŝvitmalseka, sed neniom anhelanta, surkuris la monton, — rakontis al li pri la novaĵo, Olego dismovis la manojn: nu, okazas tielaĵoj... Veturi malsupren estis pli malfacile, ol krute supren, tuta pezo premis sur malfortan antaŭan forkon de la motorciklo, kaj Jul atente rigardadis la vojon, por ne trafi iun monteton — tial ŝnuron, etenditan transverse de la vojo, li rimarkis malfrue — tro malfrue por halti, kaj eblis nur kuŝigi la motorciklon sur la flankon, kaj ĝuste tion Jul faris... ili turniĝis dufoje, kaj poste el apudvojaj arbustoj elŝutiĝis nekompreneble kiuj, ĉirkaŭ sep homoj, kaj Jul neniel povis ekstari, ĉar kroĉiĝis per krurumo je la motorciklo, kaj ĉiuj liaj sekvaj agoj estis agoj de interesita observanto. Por majstro de reddo estas, ĝenerale, tutegale, kiom da kontraŭuloj li havas. Olego komence defensivis, kaj kiam da atakantoj restis tri, mem komencis ofensivi. Ankaŭ tiuj posedis iajn trukojn — iomete, kaj poste unu el ili eltrenis el sub la basko glavon. Kurban ritan glavon. Olego, sulkiĝinte, faris movon per la manoj — kvazaŭ plaŭdis per la manplatoj, kaj en liaj manoj aperis maldika ĉeneto. Unu el la atakantoj subite turniĝis kaj saltis en la arbustojn. Tiu, kiu estis kun la glavo, faris atakan movon — la ĉeno ĉirkaŭvolvis la glavon, unu movo — kaj la glavo ekflugis supren, ankoraŭ movo — kaj duono de la vizaĝo de la atakinto iĝis granda vundo. Svinginte la manojn, li komencis fali. La lasta el la atakintoj dorsiris kaj implikiĝis en la motorciklo. Ne, ekraŭkis li, rigardante al proksimiĝanta Olego, ne, ne!..

 

— Banditoj, mi pensas, — diris Jul. — Ili volis kapti la motorciklon.

— Ĉu kristanoj? — demandis patro Aleksandro.

— Ne, paganoj. Sed ne Servantoj, sen tiuj... — Jul montris al la maldekstra ŝultro, — sen noĉoj.

— Vane vi ne alveturigis tiun, — diris patro Aleksandro. — Kvankam, certe, vi pravis — ne povis ja vi lasi tie monaĥon Georgon ... Pli bone estus, se vi prenus motorciklon kun kromĉaro.

— Nu, tiuokaze ni ne konversacius nun kun vi, — diris Jul. — Motorciklon kun kromĉaro ne eblas kuŝigi surflanken, kaj mi kun Olego estus nun... — li movis eĝon de la manplato laŭ sia gorĝo. — Provu ankoraŭfoje, — li per la kapo montris al la telefono.

Patro Aleksandro prenis la aŭskultilon, aŭskultis iom. Transdonis la aŭskultilon al Jul. En la aŭskultilo estis tomba silento. Patro Aleksandro ŝaltis surtablan lampon. La hareto de la lampo malrapide varmiĝis ĝis ĉerize-ruĝa koloro.

— Necesas komenci serĉi, — diris Jul. — Ni havas ankoraŭ tri horojn da hela tempo. Kamionon, tri motorciklojn...

— Mi ne povas riskigi homojn, komprenu, — diris patro Aleksandro. — Vi ja vidas: iaj bandoj, entute nekompreneble kio...

— Riskigi, — substrekis Jul. — Preparitajn kaj komprenantajn la situacion homojn. Aŭ oferi, — li denove emfazis voĉe, — nenion komprenantan, trafintan en la kaĉon homon. Ĉu estas diferenco?

— Diferenco estas... — patro Aleksandro ekstaris, malrapide aliris al la telegrafa aparato. Flagretis la ruĝa lampeto, la verda fenestreto restis malhela. — Diferenco estas, sed tensio malestas... kaj se mankas tensio, mankas informo... Minuton! Ĉu vi scipovas labori per telegrafa manipulilo?

— La kodon mi memoras... — jam kompreninte la ideon, Jul eksaltis de la seĝo kaj aliris la aparaton. Se mankas tensio por teletajpo, eblas per la manipulilo kaj la orelo... Li movis ĉiujn komutilojn en staton «sendo», kaj al naŭ aparatoj, troviĝantaj en ĉirkaŭaj monaĥejoj, foriris mesaĝo: «La misiejo petas informi kion vi scias pri ruso Petrov Petrov malaperis hodiaŭ sur vojo al Bojbo akcepto». Respondis sep aparatoj. Telegrafistoj, kompreninte, ke laboras novulo, penis sendi malrapide. Jul meĥanike registradis, prokrastinte malĉifradon. Akceptinte ĉion, li dankis kaj penis voki du restintajn monaĥejojn — senutile. En ĉiuj venintaj telegramoj estis samo: pri Petrov neniu ion ajn sciis. La nerespondintaj monaĥejoj: Tmeĉeŝ kaj Sij, — troviĝis, kiom memoris Jul...

— Donu mapon, — diris li.

A ha. Jen la Valo de la Sanktaj Boskoj — kvazaŭ ombro de okfingra sekiĝinta mano kun kurbigitaj fingroj. Jen la monaĥejo Bojbo, la plej granda el ĉiuj... jen la misiejo, la vojo — duoncirkle ĉirkaŭiranta du «fingrojn». Rekte estas multe pli mallonge... kaj kun Petrov estas la ĝardenisto, kiu tion scias. Kaj estas pado, kaj estas pendopontoj trans kanjonoj, kaj la pado iras ĝuste inter la monaĥejoj Tmeĉeŝ kaj Sij... ĝuste laŭ tiu ĉi pado oni hodiaŭ forkondukis la studentojn, rememoris Jul. Li levis la okulojn kaj renkontis rigardon de patro Aleksandro.

— Necesas iri tien, — diris Jul. — Sur kamiono — ĝis jen tie, kaj poste jam perpiede dum ĉirkaŭ kvardek minutoj. Ni sukcesos antaŭ mallumo.

— Nu, kion fari, — diris patro Aleksandro. — Sed estas nur unu kondiĉo: mi iros kun vi.

— Ĉu tio estas kondiĉo? — diris Jul. — Tio estas simple kora festo.

Cuĥa-n oni trovis en la gastejo: li estis helpanta aranĝiĝi al homoj el la grupo de Filding. Por virinoj kaj naŭdekjara Filding oni trovis lokon en ĉambroj, sed ok viroj kaj kun ili kvar monaĥoj, cedintaj siajn litojn, devis lokiĝi en la interna korteto. Samloke estis senorde kuŝigita ekipaĵo. Entute en tia domo: du etaĝoj, dek du ĉambroj, multaj ĉambretoj kaj stapletoj, galerio, interna korteto kvaroble ses metrojn granda — povis lokiĝi, kaj iam vere lokiĝis, ĉirkaŭ cent homoj; sed nun, post vasteco kaj komforto, la komenciĝinta densigo maltrankviligis iel speciale — kiel unuaj signoj de venanta malbona vetero... Antaŭ panelo, montranta bapton de la Imperiestro O fare de sanktiganto Sebastiano, Cuĥa umadis kun primusoj; detaloj de dismembrigitaj tri aŭ kvar primusoj kuŝis antaŭ li sur folio de krucoplakaĵo, kaj li viŝadis ilin per ĉifoneto, purigadis tubojn, trablovadis ajutojn. Ekvidinte enirintajn Jul-on kaj patron Aleksandron, li silente formetis ĉion kaj ekstaris. Li tuj komprenis, kio okazis — sen vortoj. Jen tiaj ili estis, la «infanoj de pluvo»...

 

Kun knarego deruliĝis pordo, kaj en lumo de torĉoj aperis tri homoj: hierarko de Terksĥjum kaj du laikoj, ĉiuj en nigraj brustotukoj kun blanka kruco — signo de la «Baptujo». Patro Aleksandro mallevis manojn, sed ne moviĝis de sia loko.

— Mi postulas, ke oni raportu pri ni al okhror Ĉevkh! — laŭte kaj klare prononcis li. — Mi estas episkopo de tiu ĉi eparkio kaj ne povas allasi tian traktadon al mi kaj miaj kamaradoj!

— Okhror Ĉevkh ne inter ni, — malrapide diris la hierarko. — Ni teni vi ĉi tie nokto kaj tago. Nenio minaci. Sed ni ne povi garantii via vivo ekster tiu muroj. Vi estu dise. Tia postulo de reguloj. Via ĉambroj esti preta baldaŭ.

La pordo fermiĝis.

— Mi eĉ ne sciis, ke vi estas episkopo, — diris Jul.

Patro Aleksandro masaĝis la manojn, sulkiĝis. Jul frotis per fingraj ostoj grataĵon sur la vango; la grataĵo ne tiom doloris, kiom jukis.

— Do, kiel oni devas al vi paroli: ĉu via episkopa moŝto? — insistis Jul.

— Mi ankoraŭ ne estas episkopo, — diris patro Aleksandro. — Mi provizore plenumas la oficon... — li subridis pri io. — La konsekro devis okazi en sekva semajno.

— Ĉu devis? Sed kio okazis?

— Nu, se ili murdis Ĉevkh-on...

Jul intencis kontraŭdiri, sed la vortoj ŝtopiĝis en la gorĝo. Li tusis — tio ne helpis. La muroj estis ŝtonaj, kaj sur ŝtona kornico brulis dika, kiel brako, volvita kandelo. Sub la plafono estis mallarĝa, kiel embrazuro, ventotruo. Ekstere estis mallume.

— Jul, — vokis el angulo Cuĥa; li sidis en la pozo de ripozo, sed ne dormis. — Kion signifas ruse: «Odoraĉa skil kabro»?

— Kio? — ne komprenis Jul. Post momento li komprenis. — De kiu vi tion aŭdis?

— Aŭdis, — diris Cuĥa. — Kaj, vidu... al mi ŝajnis tiam, ke vi ne ŝatas nin. Toleras, sed ne ŝatas. Ĉu estas tiel?

— Ne, — firme diris Jul.

— Mi parolas ne pri vi. Mi parolas pri ĉiuj. Ke vi ĉiuj, pli aŭ malpli, toleras. Kaj tio estas ofenda. Multaj ofendiĝas.

— Jen kiel... — balancis la kapon Jul. — Necesis antaŭlonge diri tion al vi. Aŭskultu, mi klarigos. Vi vidas — per okuloj. Aŭdas — per oreloj. Sentas guston — per lango. Ĉu? Kaj ni krom tio ankaŭ per nazo, kiam ni spiras, sentas... guston de aero. Kaj en diversaj lokoj kaj ĉirkaŭ diversaj homoj kaj aĵoj ĝi estas diversa. Ĉu vi komprenas min?

— Ŝajne jes, — diris Cuĥa. — Kaj ĉirkaŭ ni ĝi estas malagrabla. Ĉu tiel? Tial vi sulkiĝas?

— Ĝi estas tro forta. Ja vi sulkiĝas pro tro hela lumo, ĉu?

Cuĥa nenion diris, ekmeditis. Poste dismovis la manojn.

— Mirinde. Ja en cetero ni tiel similas...

Ekbruis kaj malfermiĝis la pordo.

— Eliru, — diris la hierarko, montrante per la mano al Cuĥa.

Cuĥa ekstaris, paŝis al la pordo. Turniĝis, aliris al Jul, per speciala gesto kunpremis liajn manojn. — Frato, — diris li, rigardante en la okulojn de Jul; ekde tiu ĉi minuto Jul estis akceptita en la «infanojn de pluvo». Li rapide eliris, kvazaŭ hazarde puŝinte per la ŝultro la hierarkon. La pordo ekstaris sur sian lokon, kaj malantaŭ la pordo obtuze aŭdiĝis sono de ia umado.

 

— Mi komprenas, al kio vi kondukas, — diris patro Aleksandro. — Al tio, ke la demando, kiu estas pli bona: A aŭ B, estas malvirta per si mem. Kristano estas pli bona ol islamano, arjo estas pli bona, ol hebreo, laboristo estas pli bona ol kapitalisto — ĉio ĉi jam estis kaj kondukis al nenio bona. Ĉu tiel? Sed en nia okazo tia komparo ne taŭgas, ĉar en nia okazo ni havas ne A kaj B. Ni havas A kaj nulon. Nenion. Vakuon. Kaj kian ajn komparon prenu: «pli granda», «pli bona», iel alie — ĉiam A superos vakuon.

— Kuraĝa aserto, — diris Jul. — Do mi estas vakuo.

— En tiu senco — jes.

— Sendepende de tio, en kiun ĝuste dion kredas mia oponanto?

— La Dio estas unu, — pacience diris patro Aleksandro, — Diversaj estas nur nomoj.

— Tiel estas nun, — diris Jul. — Sed ĉu antaŭ la subskribo de la Granda Konkordo?

— Dubo kaj fiero, — amare diris patro Aleksandro. — Dubo kaj fiero — jen kio nin dividas.

— Ĝuste tiel, — diris Jul. — Vi tion rifuzas, ni sur tio apogiĝas. Eble, ni estas konstruitaj diverse, kaj tio, kio por ni estas bazo de vivo, por vi estas veneno?..

— Satana tento, — diris patro Aleksandro. — Kaj ĝi ekregis tiom multajn... Ĉagrene.

— Tiuokaze Satano estis treege neantaŭvidema. Ja ĝuste danke al tio, ke dubo kaj fiero imanentas al plej granda parto de la homaro, via eklezio sukcesis duobligi kvanton da anoj — per ĉi-tieaj novkredantoj, ŝajne tro pasiaj en kredo... cetere, ĝuste tiaj, kiaj devas esti novkredantoj... silenton...

Laŭ la koridoro oni tratrenis iun.

— Ne al ni, — diris patro Aleksandro.

— Ne al ni... — reeĥis Jul. — Ĉu vi unuan fojon estas en prizono? — demandis li patron Aleksandron.

Patro Aleksandro tremeris.

— Ĉu mi? Jes. Jes, la unuan, certe... Kaj ĉu vi?

— Kaj mi estis foje. Dum tri tagoj. Ĉe vi.

— Pro kio do?

— Malrespekta eldiro en publika loko... mi estis tiam ankoraŭ nesperta, nesingarda...

— Sed tiuokaze, eble, ne en prizono, sed en monaĥejo?

— Ĉu ne tutegale...

— Sed, Julio Vladimiroviĉ! — ekkriis patro Aleksandro. — Kiel eblas egaligi azilon kaj malliberejon?

— Al mi ŝajnis, ke la diferenco estas nur en nomo, — diris Jul. — Certe, vi vidas nuancojn... Sed ni, kredu, simple ne atentas tiujn nuancojn. Senigo de libero — kio ankoraŭ necesas?.. Entute Rusio havas malbonan sorton pri libero: jen fortikaĵo, jen prizono, jen nun — monaĥejo... sed en monaĥejon oni iras libervole — sed kiam homo naskiĝas en monaĥejo, tutan vivon vivas en ĝi kaj mortas, vidinte nenion krome... tio jam devas nomiĝi iel alie. Kaj krome: se la kredon oni establas per tiaj laikaj rimedoj... ĉu povas ĉe vi homo, deklarinta, ke li estas ateisto, studentiĝi almenaŭ en teĥnika altlernejo?

— Silenton, — diris patro Aleksandro. — Ĉu vi aŭdas?

— Oni pafas, — diris Jul. — Malproksime.

Dum kelkaj minutoj ili streĉe aŭskultis la pafadon. Poste ĉio eksilentis.

— Ĉu vi daŭrigos? — demandis patro Aleksandro.

— Ne, — diris Jul. Al li subite ĉio iĝis tutegala.

— Do: povas esti eĉ, ke vi pravas. Povas esti, ke tio nur tiel aspektas de ekstere, sed povas esti, tio ĝustas ankaŭ esence. Mi ne scias. Sed la afero estas en tio, ke alian vojon ni simple ne havas. Kaj tio estas la lasta ŝanco, kaj ne por ni, sed por vi, por ĉiuj fieruloj kaj dubantoj. Aŭ la vivo estos rekonstruita laŭ Evangelio, aŭ simple ĉesos. Ne mi al vi rakontu, kio okazas en la sendia parto de la mondo — perforto super la naturo mem, por ekzemplo prenu nur menditajn sonĝojn, kiel ili?...

— Oneŭropioj, — sufloris Jul.

— ...tiuj travivadoj en sonĝoj de aliaj vivoj, senfine pekaj... kaj tuj iĝas klare, ke alternativo al spirita renaskiĝo de la mondo estos ne via nuna riĉo kaj potenco, sed ĉies bestiĝo kaj degenero. Post dudek jaroj, post kvindek — sed neeviteble.

— Kaj la misio de Rusio estas — fari tiun renaskiĝon, ĉu?

— Via ironio tute ne konvenas. Eĉ pli — eĉ en viaj superaj rondoj oni komprenas tion — ĉar helpas al ni. Devas konserviĝi rezervo de spirito, kiu donos al la homaro eblon elvivi kaj resti tio, kio ĝi estis intencita: komunumo de Di-similaj estaĵoj...

— Nova arkeo, do, — diris Jul. — En la oceano de pekeco. Kaj tio, ke ni donas al vi monon, energion, provianton, veturigas vin sur niaj ŝipoj laŭ planedoj — ĉu ĉio ĉi estas por konservo de via spiriteco? Interesa penso. Ĉu vi deziras, mi malkovru al vi vian propran plej grandan ŝtatan sekreton? Ĉu vi aŭdis iam pri la Klostro de la sankta Aleksandro Suvorov?

— Mi ne memoras, — respondis patro Aleksandro.

— Estas tia klostro — ekstereparkia. Nordokcidente de Caricino. Oni prenas tien nur knabojn-orfojn, aĝajn kvin, plej multe sep jarojn. Tie ili loĝas ĝis la morto mem — dum tuta vivo en muroj. Kaj sub tero tie estas metitaj termonukleaj ŝargoj, kaj monaĥoj deĵoras ĉe la eksploda butono. Potenco de la ŝargoj sufiĉas, por tutan Eŭrazion superŝuti per radioaktiva cindro — kaj al Ameriko iom trafos... Ĉu vi nun komprenas, kial la Konfederacio tiel lojale rilatas al vi?

— Tio ne povas esti, — mallaŭte diris patro Aleksandro. — Tio simple ne povas esti — tio, kion vi rakontis.

— Provu informiĝi mem. Tamen singarde.

— Tio estas ies mensogo, kiu...

— Tien de tempo al tempo oni invitas inspekciistojn de la Konfederacio — verŝajne, por ni ne perdu akrecon de percepto... Mia patro estis tie dufoje. La monaĥoj sufiĉe sarkasme diris, ke la ekzemplo de lia avo montriĝis treege utila.

— Kaj nun — al ni, — diris patro Aleksandro.

La pordo deruliĝis. Jul ekstaris.

— Via episkopa moŝto, — diris la hierarko. — Mi petas via.

Patro Aleksandro ekstaris, turnis sin al Jul kaj Olego, levis la manon, benante.

— Dio, absolvu nin... — suspiris li.

 

Jul ekdormetis kaj vekiĝis, ŝajnis, pasis minuto, sed la mano sukcesis terure ŝveli dum dormo — la mano balanciĝis kaj frapis lin laŭ la brusto, peza kaj nesentema, kiel ligna. Estis silento — tia, ke aŭdeblis brulado de la kandelo: sur la meĉo aperis longa surbrulaĵo, la flamo tremis kaj fulgis. En la manon varmege kaj dolore ekiris sango. Jul sidis senmove, kunpreminte la dentojn. Finfine la mano rericevis moviĝemon, kvankam restis ankoraŭ peza kaj varmega. Moviĝetis Olego, ekĝemis. De li oni ne demetis mankatenojn — timis. Kaj tiam denove ekbruis la pordo.

Ĝi deruliĝis iomete, kaj en la fendon oni iun enpuŝis. La homo falis per vizaĝo teren, ŝirmante la vizaĝon kaj la kapon per la manoj — kaj tuj la kameron plenigis akra, disŝiranta nazotruojn odoraĉo de Igrikho. Jul saltleviĝis, premmalfermante la buŝon kaj la nazon. Olego ŝirmis sin per la manoj kaj rigardis, nenion komprenante post dormo. La homo malrapide turniĝis sur la dorson, altiris la genuojn al la ventro kaj dum minuto kuŝis tiel, ne moviĝante kaj, ŝajne, ne spirante. Lia vesto ĉifiĝis kaj li mem estis terure, fantastike malpura. Poste li plorsingulte ensuĉis aeron kaj elĝemis:

— Ho-o-o, dia-a-ablo...

Nur laŭ la voĉo Jul rekonis lin. Tio estis Petrov.

— Vladislavo Arkadjiĉ? — kliniĝis super li Jul. — Kion oni faris kun vi?

— Kiu estas tio? — demandis Petrov kun timo. La manplatojn li ne forigis de la vizaĝo. — Ĉu Julio Vladimiroviĉ? Kion vi faras ĉi tie?

— Imagu — mi serĉas vin. Sed — kio al vi okazis? Ĉu oni vin batis?

— Ŝajne jes... Rigardu, kio okazis kun miaj okuloj, — li kun peno forigis la manojn.

Ĉirkaŭ la okuloj estis nigraj rondoj, la palpebroj ŝvelis kaj kovriĝis per sanga krusto. Jul singarde — Petrov streĉiĝis kaj ekĝemis — per la fingropintoj disigis la palpebrojn. Nenion eblis distingi: estis ia rubene ekbrilinta ĵeleo...

— Nenio videblas, diable, — diris Jul. — Ĉi tie estas nur kandelo.

— Per io oni vipis laŭ la okuloj, — diris Petrov. — Mi ne komprenis, per kio.

— Per ĉeno, tutcerte, — morne diris Jul. — Nu, plej gravas, ke ili ne elfluis, ĉio cetera estas korektebla. Ĉu doloras?

— Doloras, certe. Ankoraŭ ripo... ĉi tie...

Jul palpis. Sub la fingroj io krakadis.

— Kiu do vin tiel?

— Mi ne scias. Oni ĉirkaŭis, kriis... poste forkondukis ien Veca-n...

— Ĉu la ĝardeniston?

— Jes... kaj per io min al la okuloj... Al mi ŝajnas, oni lin murdis.

— Kaj kie ĉio ĉi okazis?

— Tie — en la Boskoj.

— Ĉu vi iris en la Boskojn? Sen filtriloj? Kiel do vi eltenis?

— Nu... iel-tiel. Eltenis. Odoro, kaj nenio pli. Tolereblas.

— Kial do vi forgesis la radion, — diris Jul. — Ĉu eblas tiel?

— Forgesis, — diris Petrov. — Ni rapide decidis iri — mi nur en la monaĥejo rememoris. Aŭskultu, — li penis eksidi, — necesas ja iel informi...

— Oni scias, ke ni estas ĉi tie, — diris Jul. — Matene oni nin liberigos. Aŭ tage.

— Ne, mi ne pri tio, ne pri ni. Aŭskultu: al mi Filding priskribis ĉi-tiean situacion kaj petis kontroli iujn supozojn... hipotezojn... Kaj mi kontrolis. Kaj ĉio pruviĝas, ĉu vi komprenas?

— Ne, — diris Jul. — Mi nenion scias pri supozoj de Filding. Li ne rakontis al mi.

— Nu, do... al mi ja li ĉion priskribis detale... Bone, aŭskultu. Tiuj bestoj, Igrikho-j, sekrecias grandegan kvanton da flugema organikaĵo, kaj en tiun bukedon eniras aminoj, necesaj por funkcio de «tridento» — ekzistas tia glando ĉe ĉi-tieaj homoj... kaj la «tridento» ellaboras hormonojn, kiuj reguligas energetikon de neŭronoj de la cerbo... vi komprenas, ĉu? Ili ĉiuj de tempo al tempo bezonas spiri tiun odoron — kiu venas de Igrikho. Sed tio estas ankoraŭ ne ĉio. Idoj de Igrikho-j aperas unufoje dum kvar jaroj, kaj en du-jara aĝo ili trapasas krizan stadion de evoluo... por komenci maturiĝi, ili devas ricevi el ekstere hormonojn de kresko, kiujn iliaj organismoj ne produktas...

— Mi komprenis, — diris Jul. Spasmis la gorĝo. — Tiuj oferoj — tio estas... tio estas...

— Jes, — diris Petrov. — Ero de simbioza ĉeno.

— Pardonu, — flustris Olego, — tio signifas?... Ja kiel povas esti — tia?...

Neniu al li respondis. Mankis io por respondi.

— Kion do ni faru, ho Dio? — demandis li. — Kion do ni nun faru?!

— Se nur unu tagon pli frue, — kun tristo diris Jul. — Nur unu tagon... ni konvinkus la Palacon, kaj ankoraŭ eblus savi... Ne ĉion, — korektis li sin, — sed ion — eblus... Enkonduki en la Valon soldatojn...

Ĉio ĉi estis senutila — li sciis — sed tutegale: daŭrigi ankoraŭ iomete, teni iom... kaj, eble, oni sukcesus ion elpensi, ion elpensi, ja ne okazas tiel, ke ne ekzistas elirejo...

— Estas ni, kiuj kulpas pri ĉio, — diris subite Olego kaj ekparolis, singultante kaj frapante la plankon per la katenitaj manoj: — Ni kulpas, ni donis al ili nian nocion de peko, ne sciante, al kiu ni donas... ne komprenante, kio okazas ĉi tie, ni pensis, ke tiu ĉi mondo en ĉio similas al la nia... Ho Dio, se Vi punas nin, kial Vi ne kompatas ilin?.. Kion fari, kion fari, kion fari?..

— Malfrue, — diris subite Petrov, kaj Jul pensis: jes, malfrue. Ne eblas sukcesi. Li rememoris tion, kion li sukcesis pretere rimarki en la monaĥeja korto, kiam oni estis kondukantaj ilin ĉi tien. Tio estas fino. Ili ne limigos sin per neniigo de la Servantoj — kaj tio estos la fino. Igrikho-j vivas nur en tiu ĉi valo. Nenie krome. Forlasitaj urboj... kaj nun ne restos loko, kien eblos foriri. Ĉio, ĉio. Fino. Jubilo de humanismo super la antikvaj superstiĉoj. Fino.

 

Li sukcesis kaŝiĝi de la ĉaskuro, la ĉaskurantoj lin perdis, kaj tiuj, kiuj iris laŭ la ponto, ne sciis pri la fuĝo — alie ili, certe, atentus la bruon de la falo... duan fojon, kaj ankoraŭ de ĉirkaŭ sep metroj, bone, ke sur deŝutiĝintan teron... se ankaŭ nun sur firmaĵon, li ne leviĝus plu... Ne haltu, ne haltu... la genuoj doloras, sed ne haltu, alie ne eblas ĝisiri... ne eblas ĝisiri... Estis preskaŭ hele, pli hele, ol dum luna nokto sur la Tero: homoj sur «Eŭropo» disvolvis sunan velon, kaj lumo de ĝi kvazaŭ hazarde kovris la Valon de la Sanktaj Boskoj. Dankon, amikoj, vi komprenis, sen lumo estus tute malbone... vi nur ne troigu tie, ne aranĝu ian militan invadon... Jul bone imagis, kio nun okazas tie: sur «Eŭropo», en la ambasadejo, en la rusia reprezentejo, en la Malgranda akceptejo de la Palaco. Radion al mi, radion, radion, mian krokodileton verdan... la monaĥo, kiu estis priserĉanta lin, malbuklis de la zono de Jul la ĉeneton kun la breloko, kaj kiam Jul ekprotestis — subridis, kun forto deŝiris la krokodileton de la ringeto kun ŝlosiloj kaj, rigardante rekte al la okuloj de Jul, etendis la ŝlosilojn... Ankaŭ ĉi tie, sur la fundo de la kanjono, estis pado — bone piedpremita, sed mallarĝa, kaj Jul komprenis: Petrov en io eraras. Por sekundo li sentis faciliĝon. Ja — sepdek milionoj da homoj, do po ducent mil ĉiutage, por ĉiu venu ĉi tien almenaŭ unufoje dum jaro... por kvarcent kvadrataj kilometroj de la Valo — po kvincent homoj sur kvadrata kilometro... Ne, ĉi tie neniam estis tia denso... Jul kaptis ritmon kaj moviĝis per «lupa kuro» — ducent metrojn kure, ducent metrojn paŝe. Kaj en tiu ritmo rulumis la Kanto de Pilgrimulo — ĝuste rulumis, skribita per blua tuĉo sur flava silka rubando... kaj subite haltis, kaj ekflamis per nova senco: «Patro, du aĝojn sanktajn havas via ido, du aĝojn, kuŝantajn inter magiaj nombroj: de sep ĝis dek unu, nomata la Delikata, kaj de dek sep ĝis dek naŭ — tio estas aĝo de Elprovo... Idon vian en la Delikata aĝo kovru por dormo per via mantelo de pilgrimulo, kaj li sonĝu la Boskon, kie kreskas la Sanktaj Arboj... Kiam venos la tempo de Elprovo, direktu lin al la vojo, sed ne plu iru kun li mem...» Nun ĉio ekstaris sur siajn lokojn, kaj rememoriĝis alteme antikva manuskripto: medicina traktaĵo pri la glando «tridento», kie estis dirite, ke en aĝo dek sep – dek naŭ jaroj «la glando ŝvelas pro sango kaj sukoj tiel, ke ĝi premas la koron, kaj nur fora vojaĝo povas dispeli la sangon...» La plej grava estas — ĝisiri, pensis Jul, nur ĝisiri... li jam proksimume sciis, kiel li agos: la ĉefo de la kontraŭspiona servo de la Palaco Ministro Djuŝ estas tre malstulta homo... tre malstulta...

La kanjono finiĝis abrupte, Jul eĉ ne rimarkis tion, sed sentis alion: iĝis pli varme. Strange: densa odoraĉo ne malhelpis al li spiri, ne ŝtopis la gorĝon, kiel okazis antaŭe — ĝi simple ekzistis, kaj nenio pli. Eble, ĉar ĝi kreskis poiomete, aŭ eble ĉar alia vojo tutegale ne ekzistis. Kelkfoje antaŭe inter arboj aperis ruĝ-flava lumo de torĉoj, sed Jul facile evitadis renkonton: vekiĝis, verŝajne, iaj antikvaj instinktoj, kaj tra la doloro penetris korpa ĝojo — pro tiu nokta, sed hela arbaro, pro risorta musko sub la piedoj, pro reala, sed venkebla danĝero... li sentis sin strange — malpeza besto — kaj tre libere, tiel libere, kiel eble neniam dum la vivo... «La kredo — samkiel la vivo mem — vivas kaj evoluas per si mem, havante nek celon, nek sencon, kaj tiu, kiu dezirus adapti ĝin por solvado de laikaj problemoj, perversigus naturon ĝian...» Tuŝhet, la pensulo-reformisto de la unuaj jaroj de la dinastio O. Li povus iĝi ĉi-tiea Gandhi, sed — ne sukcesis... «Ne eblas forpreni de oro ĝian brilon; sed se sukcesos vi forpreni ĝin kaj surmeti sur murojn de domo via, por fari belon, tiam havos vi nur brilon sur muroj, kaj anstataŭ oro — porozan ŝtonon; kaj subridos pri vi la Kreinto...» Legu Tuŝhet-on, patro Aleksandro, kaj vi eksentos mirindan guston de duboj... tamen, vi, eble, jam ekdubis... ja ĉu povas honesta homo vivi, ne dubante?..

Li intencis trakuri inter du grupoj kun torĉoj, komprenis, ke tuj trafos al malfermita loko, volis reveni — ankaŭ tie jam estis torĉoj. Li trafis en ringon. Konservante en si bestecon, li alpremiĝis al tero, glitis al areto de arboj Ŝu, traŝoviĝis inter muskaj trunkoj, alpremiĝis al ili. Nun lin ne eblis vidi de tripaŝa distanco.

La arboj Ŝu staris sur rando de arbarkampeto, kaj en la centro de la kampeto kreskis arboj Igri: kiel kutime, du grandaj, kaj ĉirkaŭe — proksimume dek malpli grandaj. La arboj Igri similis longajn dikajn karotojn, kreskantaj renverse: per radiko ĉielen. El la trunkoj ortangule elstaris nudaj branĉegoj, kaj nur sur iliaj ekstremaĵoj, kiel balailoj, krispis branĉetoj kun maldikaj sekaj folioj, susurantaj eĉ en plena senventeco. Sur la branĉegoj pendis Igrikho-j — ili estis amasaj. Laŭ la rando de la arbarkampeto staris kaj iradis homoj kun torĉoj, sonis nedistingebla parolado kaj — malofte — insultado. Poste ĉio ekmoviĝis, la torĉoj komencis leviĝi kaj malleviĝi, diktante ian ritmon, kaj poste Jul ekvidis — je duoncento da paŝoj for de si — grupon de hierarkoj de Terksĥjum kaj kun ili — patron Aleksandron! Tie estis ankoraŭ kelkaj ortodoksiaj pastroj, sed Jul ne rigardis al ili. Li komencis elrampi el sia kaŝejo, kaj tiam tondris unua pafo, paŭzo — kaj komenciĝis pafado.

Homoj kun torĉoj kaj fusiloj ĉirkaŭis la arbojn kaj pafis supren, kaj Igrikho-j, kiel tromaturaj fruktoj, deŝiriĝadis de la branĉegoj kaj faladis malsupren, dum flugo dismetante brakojn kaj krurojn — kaj iĝante abomene similaj al homoj, poste iu, superstreĉiĝante, kriis: disiru, disiru! — kaj tra la homamason oni ektrenis ĉaron kun barelo, ekmuĝis motoro de pumpilo — kaj el tubo ekverŝiĝis fajra strio, kaj tri arboj tuj ekflamis kiel giganta lignofajro. Igrikho-j, brulante, ekŝutiĝis sur teron kaj ekkuris tra la homamaso, aŭdiĝis malhoma hurlo, denove ekkrakis pafoj... unu el Igrikho-j kuris rekte al Jul, falis kaj ekkonvulsiis — tra ĉirkaŭkaptinta ĝin flamo videblis, kiel krevas haŭto kaj disiĝas karno — sed ĝi estis ankoraŭ viva kaj penis rampi...

Jul kiel tra akvo vidis, kiel alnaĝas al li — neegalmezure, balanciĝante — grupo de hierarkoj kun patro Aleksandro inter ili, kiel turniĝas al li kapoj kaj kiel moviĝas — malrapide, superante reziston — homoj. La torĉoj flamis, kaj dekstre kun muĝo ekflugis supren flamo de brulantaj arboj. Malantaŭ la hierarkoj staris ankoraŭ iuj, kaj Jul ne tuj komprenis, ke tio estas la studentoj — la «gvidataj de la Kreinto»; ili havis torĉojn kaj ritajn blu-ferajn glavojn... kaj ĉu ŝajnis, ĉu vere — inter multaj vizaĝoj li rekonis patron Nikodemon — sed tio estis tute negrava... Jul staris antaŭ patro Aleksandro kaj devis tuj, rekte nun ĉion klarigi al li — sed patro Aleksandro rigardis tra li, kaj en liaj okuloj dancis flamo... en la frenezaj, vaste malfermitaj okuloj... «Haltu! — ekkriis Jul. — Haltu!!!» Patro Aleksandro rigardis al li, ne rekonante. En lasta espero trabatiĝi al li Jul etendis al li la manojn — kaj la penso ĵetiĝis samtempe en du direktoj: voki patron Nikodemon kaj klarigi al li ĉion — kaj turni sin al la hierarkoj kaj peni klarigi, kiel ajn malfacile tio estu, kio estas odoro, hormonoj kaj ĉio cetera... Li turniĝis al unu el la hierarkoj — kaj tiam per flanka vido ekvidis momentan bluan ekbrilon kaj eksentis tiran doloron en la ŝultroj... kaj tero alflugis kaj batis la vizaĝon, kaj turniĝis, haltinte oblikve sub la kapo. La ĉielo, plena je steloj, estis sub li, kaj en tiun ĉielon falis fajra torento, volviĝante spirale, kaj unu rando de la ĉielo brulis pro flamantaj torĉoj, kaj sur alia rando de la ĉielo staris giganto, levinta la manojn tiel, kvazaŭ li krias al iu fora — sed la vizaĝon la giganto ne havis, kaj tio estis turmente malĝuste, kaj poste la ĉielo komencis ŝveli kiel grandega absceso — la giganto faris paŝon — nigra flamo ŝiris la ĉielon el interne kaj estis preta krevi, kaj krevis — la giganto faris ankoraŭ unu paŝon kaj komencis fali antaŭen — kaj ekfluis, dronigante ĉion en la mondo — kaj el la kolo de la giganto impetis nigraj strioj, kaj Jul ekkriis kaj en teruro ekkuris, sed ne sukcesis moviĝi kaj sian krion ne aŭdis...

— Perversulo, — diris la hierarko, tuŝante per botpinto la kapon, kuŝantan en herbo. — Vi povas iri kaj bugri vin mem. Vi deziris, ke ni plu manĝatigu niajn infanojn al tiuj brutoj. Sed la Kreinto ordonis alie...

 

Patro Aleksandro ne aŭdis lin. Li sufere penis kompreni, kion de li deziras tiuj homoj ĉirkaŭe. Tro multe da fajro, tro multe da fajro, la fajro malhelpas koncentriĝi...

 

Monaĥo Georgo en mallumo, levinte al la ĉielo katenitajn manojn, petegis:

— Komprenigu, Dio! Komprenigu, Dio! Komprenigu, Dio, komprenigu, komprenigu!...

La respondo estis silento.

 

Estis finiĝanta la dekdua tago de la sankta monato Rin. La nova tago estis komenciĝonta nur kun sunleviĝo...


Tradukis el la rusa Jurij Finkel