William Auld

Dumnokta aviado

Silent' – krom nur mallaŭta zumo,
kiu l' orelojn ne molestas.

Obskur' – krom ke fantoma lumo
en la kajuto fosforeskas.

Senmovaj ŝvebas tuŝ-proksime
la astroj, kiel mil lampiroj.

En nova mondo mi pilgrime
flugas en voj' de l' pioniroj...