V. I. Lenin

Karlo Markso
(mallonga biografia skizo kun resumo de marksismo)1

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Antaŭparolo

Tiu ĉi artikolo pri Karlo Markso, aperanta nun per aparta depreso, estis skribita de mi en la 1913-a (kiom mi memoras) jaro por la Enciklopedia vortaro de Granat. En la fino de la artikolo estis aldonita sufiĉe detala bibliografio de literaturo pri Markso, precipe de eksterlanda. Tio en la nuna eldonaĵo estas ellasita. Poste la redakcio de la vortaro siaflanke pro cenzuraj konsideroj elĵetis la finon de la artikolo pri Markso, dediĉitan al resumo de lia revolucia taktiko. Bedaŭrinde, mi malhavas eblon reprodukti ĉi tie tiun finon, ĉar la malnetaĵo restis ie en miaj paperoj en Krakovo aŭ en Svisio2. Mi memoras nur, ke en tiu fino de la artikolo mi indikis, interalie, tiun lokon el letero de Markso al Engelso de la 16-a de aprilo 1856, kie Markso skribis: «La tuta afero en Germanio dependos de ebleco subteni la proletan revolucion per siaspeca dua eldono de la kamparana milito. Tiam la afero estos bonega». Jen kion ne komprenis ekde la 1905-a jaro niaj menŝevistoj, degenerintaj nun ĝis plena perfido kontraŭ socialismo, ĝis transiro sur la flankon de la burĝaro.

N. Lenin

Moskvo, la 14-an de majo 1918




Markso Karlo naskiĝis la 5-an de majo 1818 en urbo Treviro (Rejna Prusio). Lia patro estis advokato, judo, en 1824 akceptinta protestantismon. La familio estis bonhava, kultura, sed ne revolucia. Fininte gimnazion en Treviro, Markso studentiĝis al universitato, unue en Bonno, poste en Berlino, studis jurajn sciencojn, sed plej multe historion kaj filozofion. Li finis la kurson en 1841, prezentinte universitatan disertaĵon pri la filozofio de Epikuro. Laŭ siaj opinioj Markso estis tiam ankoraŭ hegelano-ideisto. En Berlino li estis proksima al la rondeto de «maldekstraj hegelanoj» (Bruno Bauer k. a.), kiuj strebis fari el la filozofio de Hegelo ateismajn kaj revoluciajn konkludojn.

Post la fino de la universitata kurso Markso transloĝiĝis al Bonno, kalkulante iĝi profesoro. Tamen la reakcia politiko de la registaro, kiu en 1832 senigis je la katedro Ludovikon Fojerbaĥon, en 1836 ree rifuzis enlasi lin en la universitaton, kaj en 1841 forprenis rajton prelegi en Bonno de juna profesoro Bruno Bauer, igis Markson rezigni la sciencan karieron. Evoluo de ideoj de la maldekstra hegelismo en Germanio iris tiutempe antaŭen tre rapide. Ludoviko Fojerbaĥo speciale ekde 1836 komencas kritiki teologion kaj turniĝi al materiismo, kiu tute venkas ĉe li en 1841 («La esenco de kristanismo»); en 1843 aperis liaj «Ĉefaj principoj de la estonta filozofio». «Oni devas esti mem spertinta la liberigan efikon» de tiuj libroj — skribis Engelso poste pri tiuj ĉi verkoj de Fojerbaĥo. «Ni» (t. e. la maldekstraj hegelanoj, inklude Markson) «ĉiuj estis tuj fojerbaĥanoj»3. Tiutempe rejnaj radikalaj burĝoj, havintaj tuŝpunktojn kun la maldekstraj hegelanoj, fondis en Kolonjo opozician gazeton: «Rejnan Ĵurnalon» (ĝi komencis aperadi ekde la 1-a de januaro 1842). Markso kaj Bruno Bauer estis invititaj kiel ĉefaj kunlaborantoj, kaj en oktobro 1842 Markso iĝis la ĉefredaktoro kaj transloĝiĝis el Bonno al Kolonjo. Revoluci-demokratia direkto de la ĵurnalo ĉe la redaktoreco de Markso iĝadis ĉiam pli klara, kaj la registaro unue submetis la ĵurnalon al duobla kaj triobla cenzuro, kaj poste decidis entute fermi ĝin la 1-an de januaro 1843. Markso devis forlasi la redaktorecon antaŭ tiu dato, tamen lia foriro ne savis la ĵurnalon, kaj ĝi estis fermita en marto 1843. El la plej grandaj artikoloj de Markso en la «Rejna Ĵurnalo» Engelso notas, aldone al la indikitaj sube (vd. Bibliografion), ankoraŭ artikolon pri stato de kamparanoj-vinfaristoj en la valo de Mozelo. La ĵurnala laboro montris al Markso, ke li nesufiĉe konas la politikan ekonomion, kaj li komencis diligente studi ĝin.

En 1843 Markso edziĝis en Kreuznach al Jenny von Westphalen, amikino de la infaneco, kun kiu li fianĉiĝis ankoraŭ kiam li estis studento. Lia edzino apartenis al prusa reakcia nobela familio. Ŝia pli aĝa frato estis ministro pri internaj aferoj en Prusio dum unu el la plej reakciaj epokoj, en 1850–1858. Aŭtune de 1843 Markso venis al Parizo por eldoni eksterlande, kune kun Arnold Ruge (1802–1880; maldekstra hegelano, en 1825–1830 en prizono, post 1848 elmigrulo; post 1866–1870 bismarkano), radikalan revuon. Aperis nur la unua kajero de tiu revuo «German-Franca Jargazeto». Ĝi ĉesis aperi pro malfacilaĵoj de kaŝa disvastigo en Germanio kaj pro malkonsentoj kun Ruge. En siaj artikoloj en tiu ĉi revuo Markso elpaŝas jam kiel revoluciulo, proklamanta «senkompatan kritikon de ĉio ekzistanta» kaj speciale «kritikon per armilo»4, apelacianta al la amasoj kaj al la proletaro.

En septembro 1844 en Parizon por kelkaj tagoj venis Frederiko Engelso, iĝinta ekde tiam la plej proksima amiko de Markso. Ili duope plej fervore partoprenis la tiaman bolantan vivon de revoluciaj grupoj de Parizo (specialan signifon tiam havis instruo de Prudono, kun kiu Markso decide kvitiĝis en sia «Mizero de la filozofio», 1847) kaj ellaboris en akra batalo kontraŭ diversaj instruoj de la etburĝa socialismo la teorion kaj taktikon de revolucia proleta socialismo aŭ komunismo (marksismo). Vd. verkojn de Markso de tiu epoko, 1844–1848, sube, ĉe la Bibliografio. En 1845 pro insisto de la prusia registaro Markso, kiel danĝera revoluciulo, estis ekzilita el Parizo. Li transloĝiĝis al Bruselo. Printempe de 1847 Markso kaj Engelso aliĝis al kaŝa propaganda socio: «Ligo de komunistoj», grave partoprenis la II-an kongreson de tiu ligo (novembro 1847, Londono) kaj, laŭ ties komisio, kunmetis la aperintan en februaro 1848 faman «Manifeston de la Komunista partio». En tiu verko kun genia klareco kaj brilo estas priskribita nova mondrigardo, konsekvenca materiismo, ĉirkaŭprenanta ankaŭ la terenon de la socia vivo, dialektiko, kiel la plej ĉiuflanka kaj profunda instruo pri evoluo, la teorio pri klasbatalo kaj pri la mondhistoria revolucia rolo de la proletaro — la kreanto de nova, komunisma socio.

Kiam eksplodis la februara revolucio de 18485, Markso estis ekzilita el Belgio. Li revenis al Parizo, kaj el tie, post la marta revolucio6, en Germanion, nome en Kolonjon. Tie aperadis ekde la 1-a de junio 1848 ĝis la 19-a de majo 1849 «Nova Rejna Ĵurnalo»; ties ĉefredaktoro estis Markso. La nova teorio estis brile konfirmita de la iro de la revoluciaj eventoj de 1848–1849, same kiel konfirmadis ĝin poste ĉiuj proletaj kaj demokratiaj movadoj de ĉiuj landoj de la mondo. La venkinta kontraŭrevolucio unue metis Markson al tribunalo (li estis malkondamnita la 9-an de februaro 1849), kaj poste ekzilis el Germanio (la 16-an de majo 1849). Markso iris unue al Parizo, estis ekzilita ankaŭ el tie post la manifestacio de la 13-a de junio 18497 kaj forveturis en Londonon, kie li loĝis ĝis sia morto mem.

Kondiĉoj de la elmigrula vivo, speciale klare montritaj en la korespondado inter Markso kaj Engelso (eld. en 1913)8, estis ekstreme malfacilaj. Mizero rekte sufokadis Markson kaj lian familion; sen konstanta abnegacia financa subtenado de Engelso Markso ne nur ne povus fini «La kapitalon», sed eĉ neeviteble pereus sub premo de mizero. Krome, la dominantaj instruoj kaj ideaj fluoj de la etburĝa, ĝenerale neproleta socialismo devigadis Markson konstante senkompate batali, iam rebati la plej frenezajn kaj sovaĝajn personajn atakojn («Herr Vogt»)9. Evitante elmigrulajn rondetojn, Markso en vico da prihistoriaj verkoj (vd. la Bibliografion) ellaboradis sian materiisman teorion, dediĉante precipe siajn fortojn al studado de la politika ekonomio. Tiun sciencon Markso revoluciis (vd. sube la Instruon de Markso) en siaj verkoj «Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio» (1859) kaj «La kapitalo» (vol. I, 1867).

La epoko de vigliĝo de la demokratiaj movadoj en la fino de la 50-aj kaj en la 60-aj jaroj ree vokis Markson al praktika agado. En 1864 (la 28-an de septembro) estis fondita en Londono la fama I-a Internacio, la «Internacia laborista asocio». Markso estis la animo de tiu asocio, aŭtoro de ties unua «Alparolo»10 kaj de amaso da rezolucioj, deklaroj, manifestoj. Unuigante la laboristan movadon de diversaj landoj, penante direkti en fluejon de komuna agado diversajn formojn de la neproleta, antaŭmarksa socialismo (Mazzini, Prudono, Bakunin, brita liberala sindikatismo, lasalismaj balanciĝoj dekstren en Germanio k. t. p.), batalante kontraŭ la teorioj de ĉiuj ĉi sektoj kaj skoletoj, Markso estis elforĝanta unuecan taktikon de la proleta lukto de la laborista klaso en diversaj landoj. Post la falo de la Pariza Komunumo (1871), kiun tiel profunde, trafe, brile kaj efike, revolucie analizis Markso («La interna milito en Francio», 1871), kaj post la skismo de la Internacio fare de la bakuninanoj, ĝia ekzisto en Eŭropo iĝis neebla. Markso decidigis post la kongreso de la Internacio en Hago (1872) transporton de la Ĝenerala Konsilio de la Internacio en Nov-Jorkon. La I-a Internacio finis sian historian rolon, cedinte lokon al epoko de nekompareble pli granda kresko de la laborista movado en ĉiuj landoj de la mondo, nome al la epoko de ĝia vastiĝo, de kreado de amasaj socialistaj laboristaj partioj surbaze de apartaj naciaj ŝtatoj.

La intensa laboro en la Internacio kaj eĉ pli intensaj teoriaj studoj fine subfosis la sanon de Markso. Li daŭrigadis sian tralaboron de la politika ekonomio kaj kompletigon de «La kapitalo», kolektante amason da novaj materialoj kaj lernante vicon da lingvoj (ekzemple, la rusan), sed fini «La kapitalon» al li ne permesis malsano.

La 2-an de decembro 1881 mortis lia edzino. La 14-an de marto 1883 Markso kviete ekdormis por ĉiam en sia fotelo. Li estis entombigita, kune kun sia edzino, en tombejo Highgate en Londono. El infanoj de Markso kelkaj mortis en infana aĝo en Londono, kiam la familio forte mizeris. Tri liaj filinoj estis edzinoj de socialistoj de Britio kaj Francio: Eleonora Eveling, Laura Lafargue kaj Jenny Longuet. La filo de la lasta estas membro de la franca socialista partio.

Instruo de Markso

Marksismo estas la sistemo de ideoj kaj instruoj de Markso. Markso daŭrigis kaj genie finis la tri ĉefajn ideajn fluojn de la 19-a jarcento, kiuj apartenis al la tri plej avangardaj landoj de la homaro: la klasikan germanan filozofion, la klasikan anglan politikan ekonomion kaj la francan socialismon en ligo kun la francaj revoluciaj instruoj ĝenerale. La agnoskata eĉ de kontraŭuloj de Markso admirinda konsekvenceco kaj tuteco de liaj ideoj, donantaj en sia tuto modernan materiismon kaj modernan sciencan socialismon kiel la teorion kaj programon de la laborista movado de ĉiuj civilizitaj landoj de la mondo, devigas nin prezenti antaŭ ekspliko de la ĉefa esenco de marksismo, nome: de la ekonomia instruo de Markso, mallongan skizon de lia mondrigardo ĝenerale.

Filozofia materiismo

Ekde 1844–1845, kiam formiĝis la ideoj de Markso, li estis materiisto, speciale sekvanto de L. Fojerbaĥo, kaj ankaŭ poste li trovis ties malfortaĵojn nur en nesufiĉa konsekvenceco kaj ĉiuflankeco de ties materiismo. La mondhistorian, «epokfaran» signifon de Fojerbaĥo Markso vidis ĝuste en la decida rompo kun la ideismo de Hegelo kaj en proklamo de materiismo, kiu jam «en la 18-a jarcento speciale en Francio estis batalo ne nur kontraŭ la ekzistantaj politikaj institucioj, kaj kune kun tio ankaŭ kontraŭ religio kaj kaj teologio, sed ankaŭ… kontraŭ ĉia metafiziko» (en la senco de «ebria spekulado» diference de «sobra filozofio») («La sankta familio» en la «Literatura heredaĵo»)11. «Por Hegelo, — skribis Markso, — la pensado, kiun li sub la nomo de ideo eĉ transformas al memstara subjekto, estas la mondkreanto de la realaĵo… Ĉe mi, inverse, la ideeco estas nenio alia ol la materieco transformita kaj tradukita en la homkapo» («La kapitalo», I, postparolo al la 2-a eld.)12. En plena konformo kun tiu materiisma filozofio de Markso kaj eksplikante ĝin, Frederiko Engelso skribis en «Anti-Düring» (vd.): — Markso legis la manuskripton de tiu verko — «…La reala unueco de la mondo konsistas ne en ties ekzisto, sed en ties materieco, kiu estas pruvata… per longa kaj malfacila disvolviĝo de filozofio kaj naturscienco… Moviĝo estas formo de ekzisto de materio. Nenie kaj neniam estis kaj ne povas esti materio sen moviĝo, moviĝo sen materio… Se demandi, … kio estas pensado kaj ekkono, de kie ili aperas, tiam ni vidos, ke ili estas produktoj de la homa cerbo kaj ke la homo mem estas produkto de la naturo, evoluinta en certa natura cirkonstancaro kaj kune kun ĝi. Pro tio estas memkompreneble, ke la produktoj de la homa cerbo, estantaj lastanalize same produktoj de la naturo, ne kontraŭdiras al la cetera interligo de la naturo, sed konformas al ĝi». «Hegelo estis ideisto, t. e. por li la pensoj de nia kapo estis ne reflektoj (Abbilder, spegulbildoj, iam Engelso diras pri «premsignoj»), pli aŭ malpli abstraktaj, de realaj aĵoj kaj procezoj, sed male, aĵoj kaj ties disvolviĝo estis por Hegelo la reflektoj de iu ideo, ekzistinta ie antaŭ la apero de la mondo»13.

En sia verko «Ludoviko Fojerbaĥo», en kiu Fr. Engelso eksplikas siajn kaj de Markso ideojn pri la filozofio de Fojerbaĥo kaj kiun Engelso presigis post relego de malnova manuskripto de si kaj Markso de 1844–1845 pri Hegelo, Fojerbaĥo kaj la materiisma kompreno de historio, Engelso skribas: «La granda baza demando de ĉia, speciale de nova filozofio estas tiu pri la rilato inter pensado kaj estado… de la spirito al la naturo… Kio estas la origino, ĉu la spirito aŭ la naturo?… Laŭ tio, ĉu tiu demando estis respondita tiel aŭ tiel ĉi, la filozofoj fendiĝis en du grandajn tendarojn. Tiuj, kiuj asertis la originecon de la spirito fronte al la naturo, do lastinstance supozis ian mondkreon, … konsistigis la tendaron de la ideismo. La aliaj, kiuj konsideris la naturon kiel la originon, apartenas al la diversaj skoloj de la materiismo».14 Ajna alia uzado de la nocioj de (filozofia) ideismo kaj materiismo kondukas nur al konfuzo. Markso decide malakceptadis ne nur ideismon, ĉiam ligitan tiel aŭ alie kun religio, sed ankaŭ la disvastiĝintan speciale en niaj tagoj vidpunkton de Hume kaj Kant, agnostikismon, kritikismon, pozitivismon en diversaj formoj, opiniante tiaspecan filozofion «malprogresa» cedo al ideismo kaj en la plej bona okazo «sinĝena maniero kaŝe akcepti la materiismon kaj antaŭ la mondo malkonfesi ĝin»15. Vd. pri tiu demando, krom la nomitaj verkoj de Engelso kaj Markso, leteron de tiu lasta al Engelso de la 12-a de decembro 1866, kie Markso, notante «pli materiisman», ol kutime, elpaŝon de la fama natursciencisto T. Huxley kaj lian agnoskon, ke ĉar «ni vere observas kaj pensas, ni neniam povas deiri de la grundo de materiismo», riproĉas lin pro «kaŝtruo» en direkto de agnostikismo, humismo. Speciale necesas noti la opinion de Markso pri la rilato de libero al neceso: «neceso estas blinda, dum ĝi ne estas konsciita. Libero estas konscio de neceso» (Engelso en «Anti-Dühring»)16 = agnosko de objektiva leĝeco de la naturo kaj de dialektika transformiĝo de neceso al libero (egale kun transformiĝo de neekkonita, sed ekkonebla, «objekto en si» al «objekto por ni», de la «esenco» al «fenomeno»). La ĉefa manko de la «ĝisnuna» materiismo, inklude tiun de Fojerbaĥo (kaj des pli de la «vulgara», de Büchner, Vogt kaj Moleschott) Markso kaj Engelso opiniis (1) tion, ke tiu materiismo estis «precipe meĥanika»17, ne konsideranta la plej novan disvolviĝon de kemio kaj biologio (kaj en niaj tagoj indus aldoni: de la elektra teorio de materio); (2) tion, ke la malnova materiismo estis nehistoria, nedialektika (metafizika en la senco de maldialektiko), ne tenis konsekvence kaj ĉiuflanke la vidpunkton de disvolviĝo; (3) tion, ke ĝi la «homan esencon» komprenis abstrakte, sed ne kiel «komplekson da ĉiuj» (konkrete-historie determinitaj) «sociaj rilatoj» kaj tial nur «interpretis» la mondon, dum la demando estas en «ŝanĝo» de ĝi, t. e. ne komprenis la valoron de «la revolucia … praktike kritika agado»18.

Dialektiko

La hegelan dialektikon, kiel la plej ĉiuflankan, enhavriĉan kaj profundan instruon pri disvolviĝo, Markso kaj Engelso opiniis la plej granda atingo de la germana filozofio. Ajnan alian formuladon de la principo de disvolviĝo, evoluo, ili opiniis unuflanka, malriĉa je enhavo, distordanta la veran iron de disvolviĝo (nemalofte kun saltoj, katastrofoj, revolucioj) en la naturo kaj en la socio. «Markso kaj mi estis preskaŭ solaj homoj, kiuj metis al si taskon savi» (el detruo de ideismo inklude hegelismon) «konscian dialektikon kaj transformi ĝin en la materiisman komprenon de la naturo». «La naturo estas konfirmo de dialektiko, kaj ĝuste la plej nova naturscienco montras, ke tiu konfirmo estas nekredeble riĉa» (tio estis skribita antaŭ la malkovro de radiumo, elektronoj, transmutacio de elementoj k. s.!), «akumulanta ĉiutage amason da materialo kaj pruvanta, ke la aferoj iras en la naturo lastinstance dialektike, sed ne metafizike»19.

«La granda baza penso, — skribas Engelso, — ke la mondo estas komprenenda ne kiel komplekso de pretaj aĵoj, sed kiel komplekso de procezoj, en kiuj la ŝajne stabilaj fenomenoj ne malpli ol iliaj pensaj spegulbildoj en nia kapo, la nocioj, trairas seninterrompan ŝanĝiĝon de fariĝo kaj pereo, en kiu ĉe ĉia ŝajna hazardeco kaj spite al ĉia dummomenta malprogreso fine trudiĝas progresanta evoluo — tiu granda baza penso, speciale post Hegelo, tiom transiris en la ordinaran konscion, ke ĝi ĝenerale apenaŭ trovas konteston. Sed agnoski ĝin per frazo kaj en la realo apliki ĝin detale en ĉiu esplorata kampo, estas du aferoj». Sub rigardo de la dialektika filozofio «persistas nenio definitiva, absoluta, sankta; ĝi pruvas de ĉio kaj ĉe ĉio la pereemon, kaj nenio persistas sub ĝia rigardo ol la senĉesa procezo de fariĝo kaj pereo, de senfina leviĝo el la malsupro al la pli supra, kies nura respeguliĝo en la pensanta cerbo ĝi estas mem». Tiamaniere dialektiko, laŭ Markso, estas «la scienco pri la ĝeneralaj leĝoj de la moviĝo, de la ekstera mondo same kiel tiuj de la homa pensado»20.

Tiun, revolucian, aspekton de la filozofio de Hegelo adoptis kaj disvolvis Markso. Dialektika materiismo «bezonas nenian filozofion, starantan super la ceteraj sciencoj». De la antaŭa filozofio restas «instruo pri pensado kaj ties leĝoj — formala logiko kaj dialektiko»21. Kaj dialektiko, en kompreno de Markso kaj ankaŭ laŭ Hegelo, inkludas tion, kion oni nun nomas la teorio de kogno, epistemologio, kiu devas trakti sian objekton same historie, esplorante kaj ĝeneraligante devenon kaj disvolviĝon de scio, transiron de nescio al scio.

Niatempe la ideo de disvolviĝo, evoluo, eniris preskaŭ tute en la socian konscion, sed per aliaj vojoj, ne tra la filozofio de Hegelo. Tamen tiu ideo, kiel ĝin formulis Markso kaj Engelso, apogante sin sur Hegelo, estas multe pli ĉiuflanka, multe pli enhavriĉa, ol la vulgara ideo de evoluo. Disvolviĝo, kvazaŭ ripetanta jam pasitajn ŝtupojn, sed ripetanta ilin alie, sur pli alta bazo («la negado de negado»), disvolviĝo, tieldire, laŭ spiralo, sed ne laŭ rekta linio; — disvolviĝo salta, katastrofa, revolucia; — «rompoj de kontinueco»; la transformiĝo de kvanto al kvalito; — internaj impulsoj al disvolviĝo, donataj de kontraŭdiro, kolizio de diversaj fortoj kaj tendencoj, efikantaj al donita korpo aŭ en kadroj de donita fenomeno aŭ interne de donita socio; — interdependo kaj la plej densa, nedisŝirebla ligo de ĉiuj flankoj de ĉiu fenomeno (ĉe tio la historio malkovras ĉiam novajn kaj novajn flankojn), ligo, donanta unuecan, leĝan mondan procezon de moviĝo, — tiaj estas kelkaj trajtoj de dialektiko, kiel de pli enhavriĉa (ol la vulgara) instruo pri disvolviĝo. (Kp. leteron de Markso al Engelso de la 8-a de januaro 1868 kun moko pri «lignaj trikotomioj» de Stein, kiujn estas absurde miksi kun la materiisma dialektiko.)

Materiisma kompreno de historio

Konscio de nekonsekvenceco, nekompleteco, unuflankeco de la malnova materiismo kondukis Markson al konvinko pri neceso «kongruigi la sciencon pri la socio … kun la materiisma bazo kaj rekonstrui ĝin sur ĝi»22. Se materiismo ĝenerale klarigas konscion el estado, sed ne inverse, tiam en apliko al la socia vivo de la homaro materiismo postulis klarigon de socia konscio el socia estado. «La teĥnologio, — diras Markso («La Kapitalo», I), — malkaŝas la aktivan konduton de la homo al la naturo, la rektan produktadprocezon de lia vivo, per tio ankaŭ de liaj sociaj vivkondiĉoj kaj de la intelektaj ideoj kiuj fontas el ili»23. Tutecan formulon de la bazaj tezoj de materiismo, etenditaj al la homa socio kaj ties historio, Markso donis en antaŭparolo al sia verko «Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio» en jenaj vortoj:

«En la socia produktado de sia vivo la homoj eniras en certajn, necesajn, de ilia volo nedependajn, rilatojn — produktadajn rilatojn24, kiuj konformas al certa evoluŝtupo de iliaj materiaj produktivaj fortoj.

Tuto de tiuj produktadaj rilatoj konsistigas la ekonomian strukturon de la socio, la realan bazon, sur kiu staras jura kaj politika superstrukturo kaj al kiu konformas certaj formoj de socia konscio. La maniero de produktado de materia vivo kondiĉas socian, politikan kaj spiritan procezojn de la vivo entute. Ne la konscio de la homoj determinas ilian estadon, sed, male, ilia socia estado determinas ilian konscion. Sur sia certa evoluŝtupo la materiaj produktivaj fortoj de la socio venas al konflikto kun la ekzistantaj produktadaj rilatoj, aŭ — kio estas nur jura esprimo de tio — kun la rilatoj de proprieto, interne de kiuj ili ĝis nun disvolviĝis. El formoj de disvolviĝo de la produktivaj fortoj tiuj rilatoj iĝas ties katenoj. Tiam venas epoko de socia revolucio. Kun ŝanĝo de la ekonomia bazo pli aŭ malpli rapide okazas renverso en la tuta grandega superstrukturo. Ĉe esploro de tiaj renversoj necesas ĉiam distingi la materian, naturscience ekzakte konstateblan renverson en ekonomiaj kondiĉoj de produktado disde la juraj, politikaj, religiaj, artaj aŭ filozofiaj, unuvorte: de la ideologiaj formoj, en kiuj la homoj konscias tiun konflikton kaj luktas kontraŭ ĝi.

Kiel pri aparta homo ne eblas juĝi surbaze de tio, kion li mem pensas pri si, tiel same ne eblas juĝi pri tia epoko de renverso laŭ ties konscio. Male, tiun konscion necesas klarigi el kontraŭdiroj de la materia vivo, el aktuala konflikto inter la sociaj produktivaj fortoj kaj la produktadaj rilatoj…» «Ĝenerale, la azian, antikvan, feŭdan kaj la modernan, burĝan, produktomanierojn eblas signi, kiel progresajn epokojn en la ekonomia socia formacio»25. (Kp. mallongan formulon de Markso en letero al Engelso de la 7-a de julio 1866: «Nia teorio, ke la labororganizon determinas la produktorimedoj»26.)

La malkovro de la materiisma kompreno de historio aŭ, pli ĝuste, la konsekvenca daŭrigo, etendo de materiismo al la tereno de sociaj fenomenoj, forigis la du ĉefajn mankojn de la antaŭaj historiaj teorioj. Unue, ili en la plej bona okazo traktis nur la ideajn motivojn de la historia agado de homoj, ne esplorante tion, kio kaŭzas tiujn motivojn, ne kaptante objektivan leĝecon en evoluo de la sistemo de sociaj rilatoj, ne vidante radikojn de tiuj rilatoj en grado de disvolviĝo de la materia produktado; due, la antaŭaj teorioj ne ĉirkaŭprenis ĝuste la agojn de la homaj amasoj, dum historia materiismo unuafoje ebligis kun naturscienca ekzakteco esplori la sociajn vivkondiĉojn de la amasoj kaj la ŝanĝiĝojn de tiuj kondiĉoj. La antaŭmarksa «sociologio» kaj historiografio en la plej bona okazo donadis akumuladon de krudaj faktoj, fragmente elektitaj, kaj priskribon de apartaj aspektoj de la historia procezo. Marksismo montris la vojon al universala, ĉiuflanka esploro de la procezo de apero, disvolviĝo kaj falo de la soci-ekonomiaj formacioj, traktante la komplekson da ĉiuj kontraŭdiraj tendencoj, reduktante ilin al precize difinataj kondiĉoj de vivo kaj produktado de diversaj sociaj klasoj, forigante subjektivecon kaj arbitron en elekto de apartaj «ĉefaj» ideoj aŭ en ties interpreto, malkovrante radikojn de senescepte ĉiuj ideoj kaj de ĉiuj diversaj tendencoj en stato de materiaj produktivaj fortoj. La homoj mem kreas sian historion, sed kio determinas la motivojn de la homoj kaj ĝuste de la homamasoj, kio kaŭzas kunpuŝiĝojn de kontraŭdiraj ideoj kaj streboj, kia estas komplekso da ĉiuj ĉi kolizioj de la tutaĵo de homaj socioj, kiaj estas la objektivaj kondiĉoj de produktado de materia vivo, kreantaj la bazon de la tuta historia agado de la homoj, kia estas la evoluleĝo de tiuj kondiĉoj, — al ĉio ĉi turnis atenton Markso kaj montris la vojon al scienca esploro de la historio, kiel de unueca procezo, laŭleĝa en tuta sia grandega diverseco kaj kontraŭdireco.

Klasbatalo

Tio, ke streboj de unuj anoj de certa socio kontraŭas al streboj de la aliaj, ke la socia vivo plenas je kontraŭdiroj, ke la historio montras al ni lukton inter popoloj kaj socioj, kaj ankaŭ interne de ili, kaj krome ankoraŭ alternadon de periodoj de revolucio kaj reakcio, de paco kaj milito, de stagnado kaj rapida progreso aŭ malprogreso, — tiuj faktoj estis komune konataj. Marksismo donis la gvidan fadenon, permesantan malkovri leĝecon en tiu ŝajna labirinto kaj kaoso, nome: la teorion de klasbatalo. Nur esploro de la komplekso da streboj de ĉiuj anoj de certa socio aŭ grupo de socioj povas konduki al scienca eltrovo de rezulto de tiuj streboj. Kaj la fonto de la kontraŭdiraj streboj estas diferenco en la stato kaj vivkondiĉoj de tiuj klasoj, al kiuj dividiĝas ĉiu socio. «La historio de ĉia ĝisnuna socio, — skribas Markso en la «Komunista Manifesto» (escepte de la historio de la primitiva komunumo — aldonas poste Engelso), — estas la historio de klasbataloj. Liberulo kaj sklavo, patricio kaj plebano, barono kaj servutulo, gilda majstro kaj submajstro, mallonge, subpremantoj kaj subprematoj troviĝis reciproke en konstanta antagonismo, faris seninterrompan, jen kaŝitan, jen malkaŝan batalon, batalon kiu ĉiufoje finiĝis per revolucia transformado de la tuta socio aŭ per la komuna pereo de la batalintaj klasoj… La moderna burĝa socio, kiu estiĝis el la pereo de la feŭda socio, ne forigis la klasajn antagonismojn. Ĝi nur metis novajn klasojn, novajn kondiĉojn de subpremado, novajn batalformojn en la lokon de la malnovaj. Sed nia epoko, la epoko de la burĝaro, distingiĝas per tio, ke ĝi simpligis la klasajn antagonismojn. La tuta socio disfendiĝas pli kaj pli en du grandajn malamikajn tendarojn, en du grandajn klasojn starantajn rekte unu kontraŭ la alia: burĝaron kaj proletaron»27. Ekde la tempo de la granda franca revolucio la eŭropa historio kun speciala evidenteco malkovradis en vico da landoj tiun veran bazon de eventoj, la klasbatalon. Kaj jam la epoko de restaŭrado en Francio donis vicon da historiistoj (Thierry, Guizot, Mignet, Thiers), kiuj, ĝeneraligante la okazantaĵon, ne povis ne agnoski la klasbatalon la ŝlosilo al kompreno de la tuta franca historio. Kaj la plej nova epoko, la epoko de la plena venko de la burĝaro, de reprezentaj institucioj, de vasta (se ne universala) elektorajto, de malmultekosta, amasa ĉiutaga gazetaro k. s., la epoko de potencaj kaj ĉiam pli vastaj asocioj de laboristoj kaj asocioj de entreprenistoj k. t. p., montris eĉ pli evidente (kvankam iam en tre unuflanka, «paca», «konstitucia» formo) la klasbatalon, kiel la movforton de eventoj. La sekvanta loko el la «Komunista Manifesto» de Markso montros al ni, kiajn postulojn de objektiva analizo de la pozicio de ĉiu klaso en la moderna socio, lige kun analizo de la evolukondiĉoj de ĉiu klaso, metis Markso al la socia scienco: «El ĉiuj klasoj, kiuj hodiaŭ kontraŭstaras al la burĝaro, nur la proletaro estas vere revolucia klaso. La ceteraj klasoj degeneras kaj pereas pro la granda industrio, la proletaro estas ĝia plej esenca produkto. La mezaj klasoj, la etindustriisto, la etkomercisto, la metiisto, la kampkulturisto, ili ĉiuj batalas kontraŭ la burĝaro por protekti sian ekziston kiel mezaj klasoj kontraŭ pereo. Ili do ne estas revoluciaj, sed konservativaj. Eĉ pli, ili estas reakciaj, ili provas retroturni la radon de la historio. Se ili estas revoluciaj, ili estas tiaj pro sia estonta transiro en la proletaron, kaj tiam ili defendas ne siajn nunajn, sed siajn estontajn interesojn, ili forlasas sian propran starpunkton por alpreni tiun de la proletaro»28. En vico da prihistoriaj verkoj (vd. la Bibliografion) Markso donis brilajn kaj profundajn specimenojn de materiisma historiografio, de analizo de la pozicio de ĉiu aparta klaso kaj iam de diversaj grupoj aŭ tavoloj interne de klaso, montrante okulfrape, kial kaj kiel «ĉiu klasbatalo estas politika batalo»29. La citita de ni fragmento ilustras, kian komplikan reton da sociaj rilatoj kaj transiraj ŝtupoj de unu klaso al alia, de la pasinteco al la estonteco analizas Markso por konsideri la tutan rezultanton de la historia evoluo.

La plej profunda, ĉiuflanka kaj detala konfirmo kaj apliko de la teorio de Markso estas lia ekonomia instruo.

Ekonomia instruo de Markso

«La lasta fincelo de tiu ĉi verko, — diras Markso en la antaŭparolo al «La kapitalo», — [estas] senvualigi la ekonomian moviĝleĝon de la moderna socio»30, t. e. de la kapitalisma, burĝa socio. Esploro de produktadaj rilatoj de donita, historie determinita, socio en ilia apero, disvolviĝo kaj falo — tia estas la enhavo de la ekonomia instruo de Markso. En la kapitalisma socio dominas produktado de varoj, kaj la analizo de Markso komenciĝas tial de analizo de la varo.

Valoro

Varo estas, unue, aĵo, kontentiganta iun homan bezonon; due, aĵo, interŝanĝata al alia aĵo. Utileco de aĵo faras ĝin uzvaloro. Ŝanĝvaloro (aŭ simple valoro) estas antaŭ ĉio rilatumo, proporcio ĉe interŝanĝo de certa kvanto da uzvaloroj de unu speco al certa kvanto da uzvaloroj de alia speco. Ĉiutaga sperto montras al ni, ke milionoj kaj miliardoj da tiaj interŝanĝoj egaligas konstante ĉiujn kaj ĉiajn, plej diversajn kaj nekompareblajn inter si, uzvalorojn unu al la alia. Do, kio estas komuna inter tiuj malsamaj aĵoj, konstante egaligataj unu al la alia en certa sistemo de sociaj rilatoj? La komuna inter ili estas tio, ke ili estas produktoj de laboro. Interŝanĝante varojn, homoj egaligas plej diversajn specojn de laboro. Varproduktado estas sistemo de sociaj rilatoj, ĉe kiu apartaj produktantoj kreas diversspecajn produktojn (la socia labordivido), kaj ĉiuj ĉi produktoj estas egaligataj unu al la alia ĉe interŝanĝo. Sekve, tio komuna, kio estas en ĉiuj varoj, estas ne la konkreta laboro de certa branĉo de produktado, ne laboro de unu aparta speco, sed abstrakta homa laboro, homa laboro ĝenerale. La tuta laborforto de donita socio, prezentita en la sumo de valoroj de ĉiuj varoj, estas la sama homa laborforto: miliardoj da faktoj de interŝanĝo pruvas tion. Kaj sekve, ĉiun apartan varon prezentas nur certa parto de socie necesa labortempo. Grandon de valoro determinas kvanto de socie necesa laboro aŭ labortempo, socie necesa por produktado de certa varo, de certa uzvaloro. «Per tio ke [la homoj] samigas siajn diversajn produktojn unu al la alia en la interŝanĝo kiel valorojn, ili samigas siajn diversajn laborojn unu al la aliaj kiel homan laboron. Ili ne scias tion, sed ili faras tion»31. Valoro estas rilato inter du personoj — kiel diris unu malnova ekonomikisto; li devus nur aldoni: rilato, ŝirmita de aĵa ŝelo. Nur el la vidpunkto de la sistemo de sociaj produktadaj rilatoj de certa historia socia formacio, de rilatoj, manifestiĝantaj en amasa, miliardfoje ripetiĝanta fenomeno de interŝanĝo, eblas kompreni, kio estas valoro. «Kiel valoroj ĉiuj varoj estas nur certaj mezuroj de kristaliĝinta labortempo»32. Analizinte detale la duoblan karakteron de la laboro, enkorpigita en varoj, Markso transiras al analizo de la formo de valoro kaj de mono. La ĉefa tasko de Markso estas en tio esploro de la origino de la mona valorformo, esploro de la historia procezo de evoluo de interŝanĝo, komencante de ties apartaj, hazardaj aktoj («simpla, unuopa aŭ hazarda valorformo»: certa kvanto da unu varo estas interŝanĝata al certa kvanto da alia varo) ĝis la ĝenerala valorformo, kiam vico da diversaj varoj interŝanĝiĝas al unu sama certa varo, kaj ĝis la mona valorformo, kiam tiu certa varo, la universala ekvivalento, estas oro. Estante la supera produkto de la evoluo de varinterŝanĝado kaj varproduktado, mono kaŝas, ŝirmas la socian karakteron de privataj laboroj, la socian ligon inter apartaj produktantoj, unuigitaj de la merkato. Markso submetas al treege detala analizo diversajn funkciojn de mono, kaj ankaŭ ĉi tie (same kiel ĝenerale en la unuaj ĉapitroj de «La kapitalo») estas speciale grave notinde, ke la abstrakta kaj iam ŝajnanta pure dedukta formo de prezentado efektive reproduktas gigantan faktan materialon pri la evoluhistorio de la varinterŝanĝo kaj varproduktado. «Mono… antaŭkondiĉas certan altecon de la varinterŝanĝo. La apartaj monformoj, nur varekvivalento aŭ cirkuladrimedo, trezoro aŭ mondmono, rivelas, respektive laŭ la diversa amplekso kaj la relativa dominado de unu aŭ alia funkcio, tre diversajn ŝtupojn de la socia produktadprocezo» («La kapitalo», I)33.

Plusvaloro

Sur certa evoluŝtupo de varproduktado mono transformiĝas al kapitalo. La formulo de varcirkulado estis: V (varo) — M (mono) — V (varo), t. e. vendo de unu varo por aĉeto de alia. La ĝenerala formulo de kapitalo estas, male, M — V — M, t. e. aĉeto por vendo (kun profito). Tiun kreskon de la komenca valoro de la cirkuligata mono Markso nomas plusvaloro. La fakto de tiu «kresko» de mono en kapitalisma cirkulado estas komune konata. Ĝuste tiu «kresko» transformas monon al kapitalo, kiel speciala, historie determinita, socia produktada rilato. Plusvaloro ne povas aperi el varcirkulado, ĉar tiu scias nur interŝanĝon de ekvivalentoj, ĝi ne povas aperi ankaŭ el pligrandigo de prezo, ĉar la reciprokaj perdoj kaj gajnoj de aĉetantoj kaj vendantoj ekvilibriĝus, dum temas ĝuste pri amasa, averaĝa, socia fenomeno, sed ne pri individua. Por ricevi plusvaloron, «monposedanto devus esti tiom bonŝanca malkovri… sur la merkato varon, kies uzvaloro mem havas la apartan econ esti fonto de valoro»34, tian varon, procezo de kies konsumado estus samtempe procezo de kreado de valoro. Kaj tia varo ekzistas. Tio estas homa laborforto. Ĝia konsumado estas laboro, kaj laboro kreas valoron. Posedanto de mono aĉetas laborforton kontraŭ ties valoro, kiun determinas, samkiel valoron de ajna alia varo, la socie necesa labortempo, necesa por ĝia produktado (t. e. la kosto de vivtenado de la laboristo kaj lia familio). Aĉetinte laborforton, la monposedanto rajtas konsumi ĝin, t. e. devigi ĝin labori dum tuta tago, ekzemple, dum 12 horoj. Tamen la laboristo dum 6 horoj («necesa» labortempo) kreas produkton, kompensantan lian vivtenadon, kaj dum sekvaj 6 horoj («plusa» labortempo) kreas nepagitan de la kapitalisto «plusan» produkton aŭ plusvaloron. Sekve, en kapitalo, el la vidpunkto de la produktadprocezo, necesas distingi du partojn: konstantan kapitalon, elspezatan por produktorimedoj (maŝinoj, laborinstrumentoj, krudmaterialo k. t. p.) — ĝia valoro (tuj aŭ poparte) senŝanĝe transiras al la preta produkto — kaj varian kapitalon, elspezatan por laborforto. Valoro de tiu lasta kapitalo ne restas senŝanĝa, sed kreskas en la procezo de laboro, kreante plusvaloron. Tial por esprimi gradon de ekspluatado de laborforto fare de kapitalo necesas kompari plusvaloron ne kun la tuta kapitalo, sed nur kun la varia kapitalo. La kvoto de plusvaloro, kiel nomas Markso tiun proporcion, estos, ekzemple, en nia ekzemplo 6/6, t. e. 100%.

Historia premiso de apero de kapitalo estas, unue, akumulo de certa monsumo en la manoj de apartaj personoj ĉe relative alta evolunivelo de varproduktado ĝenerale kaj, due, ekzisto de laboristo, «libera» en du sencoj: libera de ĉiuj limigoj aŭ restriktoj en vendo de sia laborforto, kaj libera de tero kaj ĝenerale de produktorimedoj, senmastrumaĵa laboristo, laboristo-«proleto», kiu ne havas aliajn ekzistorimedojn, krom vendo de sia laborforto.

Pligrandigo de plusvaloro eblas per du bazaj manieroj: per longigo de la labortago («absoluta plusvaloro») kaj per mallongigo de la necesa labortago («relativa plusvaloro»). Analizante la unuan manieron, Markso prezentas grandiozan bildon pri lukto de la laborista klaso por mallongigo de la labortago kaj pri enmiksiĝo de la ŝtata potenco por longigo de la labortago (de la 14-a ĝis la 17-a jarcento) kaj por ties mallongigo (la fabrika leĝaro de la 19-a jarcento). Post kiam aperis «La kapitalo», la historio de la laborista movado de ĉiuj civilizitaj landoj de la mondo donis milojn kaj milojn da novaj faktoj, ilustrantaj tiun bildon.

Analizante produktadon de relativa plusvaloro, Markso esploras tri bazajn historiajn stadiojn de tio, kiel la kapitalismo altigis la laborproduktivon: 1) simplan kooperadon; 2) labordividon kaj manufakturon; 3) maŝinojn kaj grandan industrion. Tio, kiom profunde Markso malkovris ĉi tie la ĉefajn, bazajn trajtojn de evoluo de la kapitalismo, videblas, interalie, el tio, ke esploroj pri la rusa tiel nomata «metia» industrio donas abundan materialon por ilustro de la du unuaj el la nomitaj tri stadioj. Kaj la revolucianta efiko de la granda maŝina industrio, priskribita de Markso en 1867, riveliĝis dum la duonjarcento, pasinta post tiam, en tuta vico da «novaj» landoj (Rusio, Japanio k. a.).

Plue. Plej altgrade grava kaj nova estas ĉe Markso analizo de la akumulado de kapitalo, t. e. de la transformado de parto de plusvaloro en kapitalon, kiam ĝi estas uzata ne por la personaj bezonoj aŭ kapricoj de kapitalisto, sed por nova produktado. Markso montris la eraron de la tuta antaŭa klasika politika ekonomio (ekde Adam Smith), kiu opiniis, ke la tuta plusvaloro, transformata en kapitalon, iras al la varia kapitalo. Tamen efektive ĝi dividiĝas al produktorimedoj plus varia kapitalo. Grandegan gravecon en la procezo de disvolviĝo de la kapitalismo kaj de ties transformiĝo al socialismo havas la pli rapida kresko de la kvoto de konstanta kapitalo (en la ĝenerala sumo de kapitalo) kompare kun la kvoto de varia kapitalo.

La akumulado de kapitalo, akcelante elpuŝadon de laboristoj fare de maŝinoj, kreante sur unu poluso riĉon, sur la alia mizeron, naskas ankaŭ la tiel nomatan «rezervan laborarmeon», la «relativan troon» de laboristoj aŭ «kapitalisman troloĝatecon», kiu akceptas treege diversajn formojn kaj donas al la kapitalo eblon treege rapide etendi produktadon. Tiu eblo lige kun kredito kaj akumulado de kapitalo en produktorimedoj donas, interalie, ŝlosilon al kompreno de la krizoj de superproduktado, kiuj periode venadis en la kapitalismajn landojn unue averaĝe en ĉiuj 10 jaroj, poste en pli longaj kaj malpli difinitaj tempaj intervaloj. Disde la akumulado de kapitalo sur la kapitalisma bazo necesas distingi tiel nomatan komencan akumuladon: la perfortan disigon de la laborulo disde la produktorimedoj, elpelon de la kamparanoj el la tero, ŝtelon de komunumaj teroj, sistemon de kolonioj kaj ŝtataj ŝuldoj, de protektaj impostoj k. t. p. La «komenca akumulado» kreas sur unu poluso la «liberan» proleton, sur la alia — la posedanton de mono, kapitaliston.

La «historian tendencon de la kapitalisma akumulado» Markso karakterizas per jenaj famaj vortoj: «La senproprietigo de la rektaj produktistoj fariĝas per plej senkompata vandalismo kaj sub pelado de la plej fiaj, plej aĉaj, plej etanime plej malamaj pasioj. La mem perlaboritan privatan proprieton» (de kamparano aŭ metiisto), «kiu baziĝis kvazaŭ sur kunkresko de la unuopa, sendependa laborindividuo kun siaj laborkondiĉoj, anstataŭas la kapitalisma privata proprieto, kiu baziĝas sur ekspluatado de fremda, sed formale libera laboro… Tiu senproprietigo okazas per la ludo de la imanentaj leĝoj de la kapitalisma produktado mem, per la centraliĝo de la kapitaloj. Po unu kapitalisto mortbatas multajn da ili. Man-en-mane kun tiu centraliziĝo aŭ senproprietigo de multaj kapitalistoj fare de malmultaj, evoluas la kunlabora formo de la laborprocezo laŭ ĉiam pli kreskanta skalo, la konscia aplikado de la scienco, la laŭplana ekspluatado de la tero, la transformado de la laborrimedoj en nur komune aplikeblajn laborrimedojn, la ekonomiigo de ĉiaj produktadrimedoj per ilia uzado kiel produktadrimedo de kombinita, socia laboro, la englutado de ĉiuj popoloj en la reton de la mondmerkato kaj per tio la internacia karaktero de la kapitalisma reĝimo. Kio estas nun senproprietigenda, tio jam ne estas plu la memmastrumanta laboristo, sed la multajn laboristajn ekspluatanta kapitalisto. Kun la konstante malkreskanta nombro de la kapitalmagnatoj, kiuj uzurpas kaj monopoligas ĉiajn avantaĝojn de tiu transformadprocezo, kreskas la maso de mizero, de premo, de sklaveco, de degradiĝo, de ekspluatado, sed ankaŭ de ribelado de la ĉiam ŝvelanta kaj per la meĥanismo de la kapitalisma produktadprocezo mem instruata, unuigata kaj organizata laborista klaso. La kapitalmonopolo fariĝas baro de la produktadmaniero, kiu kun kaj sub ĝi ekfloris. La centralizado de la produktadrimedoj kaj la sociigo de la laboro atingas punkton, kie ili fariĝas neakordigeblaj kun sia kapitalisma ŝelo. Tiu estas krevigata. La fina horo de la kapitalisma privata proprieto sonas. La senproprietigistoj estas senproprietigataj» («La kapitalo», I)35.

Same altgrade grava kaj nova estas ankaŭ la donita de Markso en la II-a volumo de «La kapitalo» analizo de la reprodukto de socia kapitalo, prenita entute. Ankaŭ ĉi tie Markso prenas ne individuan, sed amasan fenomenon, ne eron de la socia ekonomio, sed tutan tiun ekonomion en komplekso. Korektante la supre indikitan eraron de la klasikuloj, Markso dividas la tutan socian produktadon al du grandaj fakoj: I) produktado de produktorimedoj kaj II) produktado de konsumobjektoj kaj detale traktas, per prenitaj de li nombraj ekzemploj, la cirkuladon de la tuta socia kapitalo entute, kiel ĉe reprodukto en antaŭa amplekso, tiel ankaŭ ĉe akumulado. En la III-a volumo de «La kapitalo» estas solvita la demando pri kreiĝo de la averaĝa profitkvoto surbaze de la valorleĝo. Granda paŝo antaŭen, kiun faris la ekonomia scienco en la persono de Markso, estas tio, ke la analizo estas farata el la vidpunkto de amasaj ekonomiaj fenomenoj, de la tuta komplekso de la socia mastrumaĵo, sed ne el la vidpunkto de apartaj kazoj aŭ de la ekstera supraĵo de konkurenco, per kio limiĝas ofte la vulgara politika ekonomio aŭ la moderna «teorio de marĝena utileco»36. Komence Markso analizas devenon de plusvaloro kaj jam poste transiras al ties dividiĝo al profito, interezo kaj tera rento. Profito estas la rilatumo de la plusvaloro al la tuta kapitalo, investita en la entreprenon. Kapitalo kun «alta organa strukturo» (t. e. kun domino de la konstanta kapitalo super la varia en amplekso super tiu averaĝa de la socio) donas profitkvoton sub la averaĝa. Kapitalo kun «malalta organa strukturo» donas profitkvoton super la averaĝa. Konkurenco inter kapitaloj, libera transiro de ili el unu branĉo en alian reduktos en ambaŭ kazoj la profitkvoton al la averaĝa. La sumo de la valoroj de ĉiuj varoj de donita socio koincidas kun la sumo de la prezoj de la varoj, sed en apartaj entreprenoj kaj en apartaj produktadaj branĉoj la varoj sub influo de konkurenco estas vendataj ne laŭ siaj valoroj, sed laŭ la produktadaj prezoj, kiuj egalas al la elspezita kapitalo plus la averaĝa profito.

Tiel la komune konata kaj senduba fakto pri devio de la prezoj disde la valoroj kaj pri la egaleco de la profito estas tute klarigita de Markso surbaze de la valorleĝo, ĉar la sumo de la valoroj de ĉiuj varoj koincidas kun la sumo de la prezoj. Sed la redukto de valoro (socia) al prezoj (individuaj) okazas ne per simpla, ne per rekta, sed per tre komplika vojo: estas tute nature, ke en socio de disaj varproduktantoj, ligitaj nur per merkato, leĝo ne povas manifestiĝi alie ol en averaĝa, socia, amasa leĝeco ĉe reciproka kompenso de individuaj devioj en tiu aŭ alia direkto.

Kresko de la laborproduktiveco signifas pli rapidan kreskon de la konstanta kapitalo kompare kun la varia. Kaj ĉar plusvaloro estas funkcio de nur sola varia kapitalo, tial estas klare, ke la profitkvoto (rilatumo de la plusvaloro al la tuta kapitalo, sed ne nur al ties varia parto) havas tendencon al malkresko. Markso detale analizas tiun tendencon kaj vicon da kovrantaj ĝin aŭ kontraŭefikantaj al ĝi cirkonstancoj. Ne fiksante atenton sur prezento de la treege interesaj partoj de la III-a volumo, dediĉitaj al la uzura, komerca kaj mona kapitalo, ni transiros al la plej ĉefa: al la teorio de tera rento. La prezon de produktado de terkulturaj produktoj pro limigiteco de la terareo, kiun tutan okupas apartaj mastroj en kapitalismaj landoj, determinas kosto de produktado ne sur averaĝa, sed sur la plej malbona grundo, ne ĉe averaĝaj, sed ĉe la plej malbonaj kondiĉoj de livero de produkto al merkato. La diferenco inter tiu prezo kaj la prezo de produktado sur pli bonaj grundoj (aŭ ĉe pli bonaj kondiĉoj) donas diferencan renton. Analizante ĝin detale, montrante ĝian devenon ĉe diferenco en fekundeco de apartaj terpecoj, ĉe diferenco en amplekso de kapitalinvesto en teron, Markson plene malkovris (vd. ankaŭ «Teoriojn de la plusvaloro», kie specialan atenton meritas kritiko de Rodbertus) la eraron de Ricardo, kvazaŭ la diferenca rento aperas nur ĉe sinsekva transiro disde pli bonaj teroj al malpli bonaj. Male, okazas ankaŭ inversaj transiroj, okazas transformiĝo de teroj de unu speco al aliaj (pro progreso de la terkultura teĥniko, kresko de urboj k. c.), kaj la misfama «leĝo de malkreskanta fekundeco de grundo» estas profunda eraro, transmeto sur la naturon de mankoj, limigitecoj kaj kontraŭdiroj de la kapitalismo. Plue, egaleco de profito en ĉiuj branĉoj de industrio kaj de la ekonomio entute premisas plenan liberon de konkurenco, liberon de transfluo de kapitalo el unu branĉo en alian. Tamen la privata proprieto pri tero kreas monopolon, baron al tiu libera transfluo. Pro tiu monopolo produktoj de la terkulturo, distingiĝanta per pli malalta strukturo de kapitalo kaj, sekve, per individue pli alta profitkvoto, ne eniras en la tute liberan procezon de la egaliĝo de la profitkvoto; la posedanto de tero, kiel monopolisto, ricevas eblon reteni la prezon super la averaĝa, kaj tiu monopola prezo naskas absolutan renton. La diferenca rento ne povas esti neniigita ĉe ekzisto de la kapitalismo, tamen la absoluta povas — ekzemple, ĉe naciigo de la tero, ĉe transiro de ĝi en posedon de la ŝtato. Tia transiro signifus rompon de la monopolo de privataj proprietuloj, signifus pli konsekvencan, pli plenan aplikon de libero de konkurenco en la terkulturo. Kaj tial radikalaj burĝoj, notas Markso, elpaŝadis en la historio plurfoje kun tiu progresema burĝa postulo de naciigo de la tero, kiu, tamen, fortimigas plejmulton de la burĝaro, ĉar tro proksime «tuŝas» ankoraŭ alian, en niaj tagoj speciale gravan kaj «senteman» monopolon: la monopolon pri la produktorimedoj entute. (Admirinde populare, koncize kaj klare eksplikis Markso mem sian teorion de la averaĝa profito je kapitalo kaj de la absoluta tera rento en letero al Engelso de la 2-a de aŭgusto 1862. Vd. «Korespondadon», vol. III, pp. 77–81. Kp. ankaŭ leteron de la 9-a de aŭgusto 1862, saml., pp. 86–87)37.

Koncerne la historion de la tera rento gravas ankaŭ indiki analizon de Markso, kiu montras transformiĝon de la labora rento (kiam kamparano per sia laboro sur bienula tero kreas plusprodukton) en la renton produktan aŭ naturan (kiam kamparano sur sia tero produktas plusprodukton, fordonante ĝin al la bienulo pro «eksterekonomia devigo»), plue en la renton monan (sama natura rento, transformita al mono, «servutula tributo» de la malnova Rusujo, pro disvolviĝo de varproduktado) kaj fine en la renton kapitalisman, kiam anstataŭ kamparano venas terkultura entreprenisto, plenumanta terprilaboron helpe de dunga laboro. Lige kun tiu analizo de «la genezo de la kapitalisma tera rento» necesas noti vicon da profundaj (kaj speciale gravaj por postrestantaj landoj, kiel Rusio) pensoj de Markso pri evoluo de la kapitalismo en la terkulturo: «La transformiĝon de la natura rento al la mona ne nur akompanas neeviteble, sed eĉ antaŭas kreiĝo de klaso de senhavaj taglaboristoj, dungiĝantaj pro mono. En la periodo de apero de tiu klaso, kiam ĝi aperas ankoraŭ nur sporade, ĉe pli riĉaj, tributaj kamparanoj nature disvolviĝas moro ekspluati proprakonte terkulturajn dunglaboristojn — tute simile al tio, kiel dum la feŭdaj tempoj riĉaj servutaj kamparanoj mem, siavice, tenis servutulojn. Al tiuj kamparanoj disvolviĝas, tiamaniere, iom post iom ebleco akumuli certan havaĵon kaj transformiĝi mem al estontaj kapitalistoj. Inter malnovaj terposedantoj, tenantaj memstaran mastrumaĵon, aperas, sekve, kovejo de kapitalismaj farmantoj, kies disvolviĝon kondiĉas la ĝenerala evoluo de la kapitalisma produktado ekster la kampkulturo» («La kapitalo» III2)38 «La senproprietigo kaj elpelo de parto de la kamparanoj, kiuj transformas ilin kaj iliajn viv- kaj labor-rimedojn en materiajn elementojn de la kapitalo, kreas samtempe al tiu ĝian internan merkaton» («La kapitalo» I2)39. Mizeriĝo kaj ruiniĝo de la kampara loĝantaro ludas, siavice, rolon en la kreo de rezerva laborarmeo por la kapitalo. En ĉiu kapitalisma lando «parto de la kampara loĝantaro troviĝas do konstante en la situacio transironta al urba aŭ manufaktura proletaro, kaj en la atendo de cirkonstancoj favoraj al tiu transformiĝo. (Manufakturo ĉi tie en la senco de ĉia ne kampkultura industrio). Tiu fonto de relativa superloĝantaro fluas do konstante… La kamplaboristo estas do premata al la minimumo de salajro kaj staras per unu piedo ĉiam en la marĉo de mizero» («La kapitalo», I2)40. Privata proprieto de la kamparano je la tero, kiun li prilaboras, estas la bazo de eta produktado kaj la kondiĉo de ĝia prospero, de ĝia akiro de klasika formo. Sed tiu eta produktado estas kongruebla nur kun malvastaj primitivaj kadroj de produktado kaj socio. Ĉe kapitalismo la «ekspluatado de kamparanoj diferencas de ekspluatado de industria proletaro nur forme. La ekspluatanto estas la sama — la kapitalo. Apartaj kapitalistoj ekspluatas apartajn kamparanojn per hipotekoj kaj uzurado; la klaso de kapitalistoj ekspluatas la klason de kamparanoj per ŝtataj impostoj» («Klasbataloj en Francio»)41. «La parcelo de la kampulo estas jam nur la preteksto, kiu permesas al la kapitalisto tiri profiton, interezojn kaj renton el la kampo kaj igi la kampkulturiston mem zorgi pri sia salajro» («La 18-a de brumero»)42. Ordinare kamparano fordonas eĉ al kapitalisma socio, t. e. al la klaso de kapitalistoj, parton de sia salajro, malleviĝante «ĝis la nivelo de la irlanda farmisto — sub aspekto de privata proprietulo» («Klasbataloj en Francio»)43. En kio konsistas «unu el la kaŭzoj de tio, ke en landoj kun dominanta eta kamparana terposedo prezo de pano staras malpli alte, ol en landoj kun kapitalisma produktadmaniero»? («La kapitalo», III2)44. En tio, ke kamparano fordonas al la socio (t. e. al la klaso de kapitalistoj) senkompense parton de la plusprodukto. «Sekve, tia malalta prezo (de pano kaj aliaj kampkulturaj produktoj) estas sekvo de malriĉeco de produktantoj, sed neniaokaze rezulto de produktiveco de ilia laboro» («La kapitalo», III2)45. La eta tera proprieto, la normala formo de eta produktado, estas degeneras, kolapsas, pereas ĉe kapitalismo. «La eta tera proprieto, laŭ sia esenco, ekskludas: disvolviĝon de sociaj produktivaj fortoj de laboro, sociajn formojn de laboro, socian koncentradon de kapitaloj, grandampleksan bestobredadon, ĉiam pli grandan aplikon de scienco. Uzurado kaj sistemo de impostoj neeviteble kondukas ĉie al ĝia mizeriĝo. Elspezado de kapitalo por aĉeto de tero forprenas tiun kapitalon el uzado por kulturado de la tero. Senfina diserigo de produktadaj rimedoj kaj disigo de la produktantoj mem»46. (Kooperado, t. e. asocioj de etaj kamparanoj, ludante treege progreseman burĝan rolon, nur malplifortigas tiun tendencon, sed ne neniigas ĝin; oni ne forgesu krome, ke tiuj kooperadoj donas multe al la riĉaj kamparanoj kaj tre malmulte, preskaŭ nenion, al la amaso de malriĉuloj, kaj poste la asocioj mem iĝas ekspluatantoj de dunga laboro.) «Giganta disrabado de la homa forto. Ĉiam pli kaj pli granda malbonigo de kondiĉoj de produktado kaj plikarigo de produktorimedoj estas leĝo de la parcela (eta) proprieto»47. La kapitalismo ankaŭ en la kampkulturo, same kiel en la industrio, transformas la produktadprocezon nur koste de «martireco de la produktantoj». «La diseco de la kamplaboristoj tra grandaj surfacoj samtempe rompas ilian rezistoforton, dum koncentriĝo altigas tiun de la urbaj laboristoj. Kiel en la urba industrio, en la moderna kampkulturo la kreskanta produktadforto kaj pli granda fluigado de la laboro estas aĉetita per detruado kaj malsanigo de la laborforto mem. Kaj ĉiu progreso de la kapitalisma kampkulturo estas ne nur progreso en la arto prirabi la laboriston, sed samtempe en la arto prirabi la grundon… Pro tio, la kapitalisma produktado disvolvas la teĥnikon kaj kombinadon de la socia produktadprocezo nur per tio ke ĝi samtempe subfosas la fontojn de ĉia riĉaĵo: la teron kaj la laboriston» («La kapitalo», I, la fino de la 13-a ĉapitro)48.

Socialismo

El la supra videblas, ke la neeviteblecon de la transformiĝo de kapitalisma socio en socialisman Markso deduktas tute kaj ekskluzive el la ekonomia moviĝleĝo de la moderna socio. La sociigo de laboro, en miloj da formoj iranta antaŭen ĉiam pli kaj pli rapide kaj manifestiĝanta dum la duonjarcento post la morto de Markso speciale evidente en kresko de granda produktado, de kapitalistaj karteloj, sindikatoj kaj trustoj, kaj ankaŭ en giganta kresko de amplekso kaj potenco de la financa kapitalo, — jen la ĉefa materia bazo de la neevitebla veno de socialismo. La intelekta kaj morala movforto, la fizika plenumanto de tiu transformiĝo estas la proletaro, edukata de la kapitalismo mem. La batalo de la proletaro kontraŭ la burĝaro, manifestiĝante en diversaj kaj ĉiam pli enhavriĉaj formoj, neeviteble iĝas politika batalo, direktita al konkero de politika potenco fare de la proletaro («diktaturo de la proletaro»). La sociigo de produktado ne povas ne konduki al transiro de la produktorimedoj en posedon de la socio, al la «senproprietigo de senproprietigantoj». Grandega altigo de laborproduktiveco, mallongigo de la labortago, anstataŭigo de la restaĵoj, ruinoj de la eta, primitiva, diserigita produktado per kolektiva perfektigita laboro — jen la rektaj konsekvencoj de tia transiro. Kapitalismo definitive ŝiras la ligon de la kampkulturo kun la industrio, sed samtempe per sia plej alta disvolviĝo ĝi preparas novajn elementojn de tiu ligo, de kunigo de la industrio kun la kampkulturo surbaze de konscia apliko de scienco kaj kombino de kolektiva laboro, nova loĝigo de la homaro (neniiganta kiel la vilaĝan izolecon, deŝiritecon disde la mondo, sovaĝecon, tiel ankaŭ la kontraŭnaturan akumuliĝon de gigantaj homamasoj en grandaj urboj). Nova formo de familio, novaj kondiĉoj en stato de virino kaj en edukado de la kreskantaj generacioj estas preparataj de la plej altaj formoj de la moderna kapitalismo: la virina kaj infana laboro, la detruo de la patriarkeca familio fare de la kapitalismo neeviteble ricevas en la moderna socio plej terurajn, katastrofajn kaj abomenajn formojn. Sed «la granda industrio tamen kreas kun la decida rolo kiun ĝi atribuas al la virinoj, gejunuloj kaj geinfanoj en socie organizitaj produktadprocezoj trans la sfero de la hejmo la novan ekonomian bazon de pli alta formo de la familio kaj de la rilato inter la seksoj. Kompreneble estas same absurde konsideri la kristane ĝermanan formon de la familio kiel absolutan kiel la antikvan romian formon aŭ la malnovgrekan aŭ la orientan, kiuj cetere inter si formas progresantan historian serion de evoluo. Same evidentas ke la konsisto de la kombinita laborpersonaro el individuoj de ambaŭ seksoj kaj de plej diversaj aĝoj kvankam en sia sponte brutala, kapitalisma formo, — kie la laboristo ekzistas por la laborprocezo kaj ne la laborprocezo por la laboristo, ĝi estas fonto de korupto kaj sklaveco — en aliaj kondiĉoj devas transformiĝi al fonto de humana evoluo» («La kapitalo», I, fino de la 13-a ĉapitro)49. «El la fabriksistemo… ĝermis la edukado de la estonteco, kiu kunligos por ĉiuj infanoj super certa aĝo produktivan laboron kun instruado kaj gimnastiko, ne nur kiel metodo por pliigi la socian produktadon, sed kiel la sola metodo por produktado de ĉiuflanke evoluintaj homoj» (saml.)50. Sur la saman historian grundon, ne en la senco de nur sola klarigo de la pasinteco, sed ankaŭ en la senco de sentima antaŭvido de la estonteco kaj de kuraĝa praktika agado, direktita al ĝia realigo, la socialismo de Markso metas ankaŭ la demandojn pri nacieco kaj ŝtato. Nacioj estas neevitebla produkto kaj neevitebla formo de la burĝa epoko de socia evoluo. Kaj la laborista klaso ne povis firmiĝi, maturiĝi, kreiĝi sen «konsistigi sin mem kiel nacion», sen esti «nacia» («kvankam tute ne en la burĝa senco»). Tamen la evoluo de la kapitalismo ĉiam pli kaj pli rompas naciajn barojn, detruas nacian izolitecon, metas anstataŭ naciaj antagonismoj la klasajn. En la disvolvitaj kapitalismaj landoj tial estas tute vere, ke «la laboristoj ne havas patrujon» kaj ke «unueca agado» de la proletaro, «almenaŭ de la civilizitaj landoj, estas unu el la unuaj kondiĉoj de ĝia liberigo» («La Komunista Manifesto»)51. La ŝtato, tiu organizita perforto, aperis neeviteble sur certa evoluŝtupo de la socio, kiam la socio disfendiĝis al nepacigeblaj klasoj, kiam ĝi ne povus ekzisti sen «potenco», staranta kvazaŭ super la socio kaj ĝis certa grado apartiĝinta de ĝi. Aperante meze de klasaj kontraŭdiroj, la ŝtato iĝas «ĝenerale ŝtato de la plej potenca, ekonomie reganta klaso, kiu pere de ĝi fariĝas ankaŭ politike reganta klaso kaj per tio akiras novajn rimedojn por teni la subprematan klason malsupra kaj por ekspluati ĝin. Tiel la antikva ŝtato estis antaŭ ĉio ŝtato de la sklavposedantoj por subpremi la sklavojn, kiel la feŭda ŝtato organo de la nobelaro por subpremi la servutajn terkulturistojn kaj la moderna reprezenta ŝtato instrumento de ekspluatado de dunglaboro fare de la kapitalo» (Engelso en «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato», kie li eksplikas ideojn de si kaj Markso)52. Eĉ la plej libera kaj progresema formo de la burĝa ŝtato, demokratia respubliko, neniom abolas tiun fakton, sed nur ŝanĝas ĝian formon (la ligoj de la registaro kun la borso, la korupteco — rekta kaj malrekta — de la oficistaro kaj la gazetaro k. t. p.). Socialismo, kondukante al neniigo de klasoj, per tio kondukas ankaŭ al neniigo de la ŝtato. «La unua akto, — skribas Engelso en «Anti-Dühring», — kun kiu la ŝtato elpaŝas vere kiel reprezentanto de la tuta socio — elproprietigo de la produktorimedoj por utilo de la tuta socio, — estos samtempe ĝia lasta memstara akto, kiel de ŝtato. Enmiksiĝo de la ŝtata potenco en sociajn rilatojn iĝados en unu sfero post alia nenecesa kaj ĉesos per si mem. Regado super homoj anstataŭiĝos per regado super aĵoj kaj per reguligado de la produktada procezo. La ŝtato ne estos „abolita“, ĝi formortos»53. «La socio, kiu nove organizos la produktadon surbaze de libera kaj egala asociado de la produktantoj, translokos la tutan ŝtatmaŝinon tien, kie ĝi tiam devas esti: en la muzeon de antikvaĵoj, apud la ŝpinradon kaj la bronzan hakilon» (Engelso en «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato»)54.

Fine, koncerne rilaton de la marksa socialismo al la eta kamparanaro, kiu restos en la epoko de la senproprietigo de la senproprietigantoj, necesas indiki deklaron de Engelso, esprimanta pensojn de Markso: «Kiam ni ekposedos ŝtatan potencon, ni eĉ ne pensos pri perforta senproprietigo de etaj kamparanoj (ne gravas, ĉu kun kompenso aŭ ne), kiel ni estos devigitaj fari kun la grandaj terposedantoj. Nia tasko rilate al la etaj kamparanoj konsistos antaŭ ĉio en transformo de ilia privata produktado kaj privata proprieto al la kooperativaj, tamen ne per perforta maniero, sed per ekzemplo kaj propono de socia helpo por tiu celo. Kaj tiam ni, certe, havos sufiĉajn rimedojn por pruvi al la eta kamparano ĉiujn avantaĝojn de tia transiro, avantaĝojn, kiuj ankaŭ nun jam devas esti klarigataj al li» (Engelso: «Pri la kampkultura demando en Francio kaj Germanio», eld. de Aleksejeva, p. 17, rusa traduko kun eraroj. Originalo en «Die Neue Zeit»)55.

Taktiko de la proletara klasbatalo

Klariginte jam en 1844–1845 unun el ĉefaj mankoj de la malnova materiismo, konsistantan en tio, ke ĝi ne scipovis kompreni kondiĉojn kaj taksi gravecon de revolucia praktika agado, Markso dum tuta sia vivo, apud teoriaj verkoj, donadis senlacan atenton al demandoj de taktiko de la klasbatalo de la proletaro. Grandegan materialon donas tiurilate ĉiuj verkoj de Markso kaj speciale eldonita en 1913 kvarvoluma lia korespondado kun Engelso. Tiu materialo ankoraŭ tute ne estas kompleta, ne kunigita, ne esplorita kaj ne prilaborita. Tial ni devas limigi nin nur per la plej ĝeneralaj kaj mallongaj notoj, substrekante, ke sen tiu ĉi flanko de materiismo Markso prave opiniis ĝin duona, unuflanka, senviva. La ĉefan taskon de taktiko de la proletaro Markso difinis en strikta konformo kun ĉiuj tezoj de sia materiisme dialektika mondorigardo. Nur objektiva konsidero de la tuta komplekso da interrilatoj de ĉiuj senescepte klasoj de donita socio, kaj sekve, ankaŭ konsidero de la objektiva ŝtupo de evoluo de tiu socio kaj konsidero de la interrilatoj inter ĝi kaj aliaj socioj povas servi kiel bazo por ĝusta taktiko de la antaŭenema klaso. Ĉe tio ĉiuj klasoj kaj ĉiuj landoj estas traktataj ne statike, sed dinamike, t. e. ne en senmova stato, sed en moviĝo (kies leĝoj sekvas el la ekonomiaj ekzistokondiĉoj de ĉiu klaso). La moviĝo siavice estas traktata ne nur el la vidpunkto de la pasinteco, sed ankaŭ el la vidpunkto de la estonteco kaj ĉe tio ne en la vulgara kompreno de la «evoluciistoj», kiuj vidas nur malrapidajn ŝanĝojn, sed dialektike: «20 jaroj egalas al unu tago en grandaj historiaj disvolviĝoj, — skribis Markso al Engelso, — kvankam poste povos veni tiaj tagoj, en kiuj koncentriĝas po 20 jaroj» (vol. III, p. 127 de «Korespondado»).

Sur ĉiu evoluŝtupo, en ĉiu momento proletara taktiko devas konsideri tiun objektive neeviteblan dialektikon de la homa historio: unuflanke, uzi por disvolvo de la konscio, forto kaj batalkapablo de la antaŭenema klaso la epokojn de politika stagnado aŭ de testuda, tiel nomata «paca», disvolviĝo, kaj aliflanke, direkti la tutan laboron de tiu uzado al la «fina celo» de la klasa movado por krei en ĝi kapablon al praktika solvo de grandaj taskoj en la grandaj tagoj, «koncentrantaj en si po 20 jaroj». Du rezonoj de Markso estas speciale gravaj en tiu demando: unu el «La mizero de la filozofio» rilate la ekonomian lukton kaj ekonomiajn organizaĵojn de la proletaro, la alia el la «Komunista Manifesto» rilate ties politikajn taskojn. La unua diras: «La grandindustrio kunvenigas amason da homoj inter si ne konataj en unu lokon. La konkurenco fendas ilin laŭ iliaj interesoj; sed la konservado de la salajro, tiu komuna intereso kontraŭ ilia mastro, unuigas ilin en unu komuna penso de rezistado — koalicio… La komence izolitaj koalicioj formiĝas en la mezuro laŭ kiu la kapitalistoj siavice grupiĝas por subpremado, kaj fronte al la ĉiam unuiĝinta kapitalo la konservado de la asocioj fariĝas por ili pli necesa ol tiu de la salajro… En tiu batalo — vera interna milito — ĉiuj elementoj unuiĝas kaj disvolviĝas por venonta batalo. Alveninte ĉe tiu punkto, la koalicio alprenas politikan karakteron»56. Ĉi tie antaŭ ni estas programo kaj taktiko de ekonomia lukto kaj sindikata movado por kelkaj jardekoj, por la tuta longa epoko de preparado de fortoj de la proletaro «por la estonta batalo». Al tio necesas aldoni multnombrajn indikojn de Markso kaj Engelso pri ekzemplo de la brita laborista movado, montranta, kiel industria «prospero» kaŭzas penojn «subaĉeti la proletaron» (I, 136, «Korespondado kun Engelso»)57, fortiri ilin de la lukto, kiel tiu prospero ĝenerale «demoralizas la laboristojn» (II, 218)58; kiel «burĝiĝas» la brita proletaro — «la plej burĝa el ĉiuj nacioj» (la brita) «deziras, evidente, konduki la aferon finfine al tio, ke ĝi apud la burĝaro havu burĝan aristokrataron kaj burĝan proletaron» (I, 290)59; kiel malaperas al ĝi «revolucia energio» (III, 124)60; kiel necesos atendi dum pli aŭ malpli longa tempo «liberiĝon de la britaj laboristoj el ilia ŝajna burĝa degenero» (III, 127)61; kiel mankas al la brita laborista movado «fervoro de la ĉartistoj» (1866; III, 305)62; kiel la britaj laboristaj gvidantoj kreiĝas laŭ tipo de mezo «inter radikala burĝo kaj laboristo» (pri Holyoake, IV, 209)63; kiel, pro monopolo de Britio kaj dum tiu monopolo ne krevos, «nenio estas farebla kun la britaj laboristoj» (IV, 433)64. La taktiko de la ekonomia lukto lige kun la ĝenerala procezo (kaj rezulto) de la laborista movado estas traktata ĉi tie el admirinde vasta, ĉiuflanka, dialektika, vere revolucia vidpunkto.

La «Komunista Manifesto» pri taktiko de politika lukto metis la ĉefan tezon de marksismo: «la komunistoj … batalas por atingi la rekte aktualajn celojn kaj interesojn de la laborista klaso, sed ili reprezentas en la nuna movado samtempe la estontecon de la movado»65. Pro tio Markso en 1848 subtenis en Pollando la partion de «kampara revolucio», «la saman partion, kiu estigis la Krakovan Ribelon de 1846»66. En Germanio de 1848–1849 Markso subtenis la radikalan revolucian demokration kaj neniam poste prenis returne tion, kion li diris tiam pri taktiko. La germanan burĝaron li traktis kiel elementon, kiu «ekde la komenco mem emis perfidi la popolon» (nur alianco kun la kamparanaro povus doni al la burĝaro kompletan efektivigon de ties taskoj) «kaj al kompromiso kun la kronitaj reprezentantoj de la malnova socio». Jen donita de Markso fina analizo de la klasa stato de la germana burĝaro en la epoko de la burĝ-demokratia revolucio, analizo, kiu estas, interalie, ekzemplo de materiismo, traktanta la socion en moviĝo kaj ne nur el tiu aspekto de moviĝo, kiu estas direktita malantaŭen: «… sen kredo je si, sen kredo je la popolo; grumblante antaŭ la superaj tavoloj, tremante antaŭ la malsupraj; … timigita de la monda tempesto; nenie kun energio, ĉie kun plagiato; … sen iniciato; … malbeninda maljunulo, kondamnita gvidi en siaj maljunulaj interesoj la unuajn impetojn de juneco de la juna kaj sana popolo…» («Nova Rejna ĵurnalo» 1848, vd. en la «Literatura heredaĵo», vol. III, p. 212)67. Post ĉirkaŭ 20 jaroj en letero al Engelso (III, 224) Markso deklaris, ke la revolucio de la 1848-a jaro malsukcesis tial, ke la burĝaro preferis pacon kun la sklaveco al nura perspektivo de batalo por libero. Kiam finiĝis la revolucia epoko 1848–1849, Markso estis kontraŭ ajna ludo je revolucio (Schapper — Willich kaj lia lukto kontraŭ ili), postulante scipovon labori en la nova epoko, kvazaŭ «pace» preparanta novajn revoluciojn. En kia spirito postulis Markso faradon de tiu laboro, videblas el lia sekvanta takso de stato en Germanio dum la plej reakcia tempo en 1856: «La tuta afero en Germanio dependos de ebleco subteni la proletan revolucion per siaspeca dua eldono de la kamparana milito» («Korespondado kun Engelso», II, 108)68. Dum la demokratia (burĝa) revolucio en Germanio estis nekompleta, la tutan atenton en la taktiko de la socialisma proletaro Markso direktis al disvolvo de demokratia energio de la kamparanaro. Li opiniis Lasalon fari «objektive perfidon al la laborista movado por utilo de Prusio» (III, 210), interalie, ĝuste tial, ke Lasalo favoris la bienulojn kaj la prusan naciismon. «Estas malnoble, — skribis Engelso en 1865, interŝanĝante kun Markso pensojn pri ilia estonta komuna elpaŝo en gazetaro, — en kampkultura lando ataki nome de industriaj laboristoj nur la burĝojn, forgesante pri la patriarkeca „bastona ekspluatado“ de la kampkulturaj laboristoj fare de la feŭda nobelaro» (III, 217)69. En la periodo 1864–1870, kiam estis finiĝanta la epoko de fino de la burĝ-demokratia revolucio en Germanio, la epoko de lukto de la ekspluatistaj klasoj de Prusio kaj Aŭstrio por tiu aŭ alia maniero fini tiun revolucion desupre, Markso ne nur juĝis Lasalon, flirtintan kun Bismarko, sed ankaŭ korektadis Libkneĥton, enfalantan en «aŭstriemon» kaj en defendon de partikularismo; Markso postulis revolucian taktikon, egale senkompate batalantan kaj kontraŭ Bismarko kaj kontraŭ la aŭstriemuloj, taktikon, kiu ne adaptiĝus al la «venkinto» — la prusia junkro, sed tuj rekomencus la revolucian batalon kontraŭ li ankaŭ sur la grundo, kreita de la prusiaj militaj venkoj («Korespondado kun Engelso», III, 134, 136, 147, 179, 204, 210, 215, 418, 437, 440–441). En la fama proklamo de la Internacio de la 9-a de septembro 1870 Markso avertis la francan proletaron kontraŭ neĝustatempa ribelo, sed kiam tiu tamen okazis (1871), Markso kun admiro salutis la revolucian iniciaton de la amasoj, «sturmintaj la ĉielon» (letero de Markso al Kugelmann). Malvenko de la revolucia elpaŝo en tiu situacio, kiel ankaŭ en multaj aliaj, estis, el la vidpunkto de la dialektika materiismo de Markso, malpli granda malbono en la ĝenerala procezo kaj rezulto de la proletara lukto, ol rezigno de la okupita pozicio, cedo sen batalo: tia cedo demoralizus la proletaron, tranĉus ĝian luktokapablon. Tute aprezante uzadon de leĝaj rimedoj de lukto en epokoj de politika stagnado kaj dominado de burĝa leĝeco, Markso en 1877–1878, post kiam estis eldonita la ekskluziva leĝo kontraŭ socialistoj70, akre malaprobis la «revolucian frazon» de Most, tamen ne malpli, se ne pli akre atakis la oportunismon, ekposedintan tiam por tempo la oficialan social-demokratian partion, kiu ne montris tuj persiston, firmecon, revoluciecon, pretecon transiri al neleĝa lukto responde al la ekskluziva leĝo kontraŭ socialistoj («Leteroj de Markso al Engelso», IV, 397, 404, 418, 422, 424. Kp. ankaŭ leterojn al Sorge).

Bibliografio

Plena kolekto de verkoj kaj leteroj de Markso ne estas ankoraŭ eldonita ĝis nun. En la rusan lingvon estas tradukita pli granda parto de verkoj de Markso, ol al ajna alia lingvo. La suba listo de tiuj verkoj estas aranĝita en kronologia ordo. Al la jaro 1841 rilatas la disertaĵo de Markso pri la filozofio de Epikuro (ĝi estis publikigita en la postmorta eldonaĵo — «Literatura Heredaĵo», pri ĝi vd. sube). En tiu ĉi disertaĵo Markso staras ankoraŭ tute sur la ideisma hegelisma vidpunkto. Al la jaro 1842 rilatas artikoloj de Markso en la «Rejna Ĵurnalo» (Kolonjo), speciale kritiko de disputoj pri libero de gazetaro en la sesa rejna parlamento, poste rilate de leĝoj pri ŝtelo de arbara ligno, poste: defendo de liberigo de politiko disde teologio k. a. (ili parte estis publikigitaj en la «Literatura Heredaĵo»). Ĉi tie montriĝas ektransiro de Markso el ideismo al materiismo kaj el revolucia demokratismo al komunismo. En 1844 aperas en Parizo sub redakto de Markso kaj Arnold Ruge la «German-Franca Jargazeto», kie la supre indikita transiro fariĝas definitive. Speciale notindaj estas artikoloj de Markso: «Enkonduko al kritiko de la hegela filozofio de juro» (same; broŝ. en eld. «Scio», «Ĉipa biblioteko» n-ro 210). En 1845 Markso kaj Engelso eldonas kune (en Frankfurto ĉe Majno) broŝuron: «La sankta familio. Kontraŭ Bruno Bauer kaj K-o» (krom la «Literatura Heredaĵo» ekzistas en la rusa du apartaj broŝuraj eldonoj, en eld. de «Nova Voĉo», Sankt-Peterburgo, 1906, kaj de «Heroldo de Scio», Sankt-Peterburgo, 1907). Al printempo de 1845 rilatas tezoj de Markso pri Fojerbaĥo (publikigitaj en aldonaĵo al broŝuro de Fr. Engelso: «Ludoviko Fojerbaĥo»; ekzistas rusa traduko). En 1845–1847 Markso skribis vicon da artikoloj (plejparte nekolektitaj, ne reeldonitaj kaj ne tradukitaj en la rusan) en ĵurnaloj: «Vorwärts», — eld. en Parizo, «Brüsseller Deutsche Zeitung» (1847), «Das Westphälische Dampfboot» (Bielefeld, 1845–1848), «Der Geselschaftsspiegel» (1846, Elberfeld). Al la jaro 1847 rilatas eldonita en Bruselo kaj Parizo ĉefa verko de Markso kontraŭ Prudono: «La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: „Filozofio de la mizero“» (en la rusa estas tri eldonoj de la «Nova Mondo», unu de G. Lvoviĉ, unu de Aleksejeva, unu de «Klerigo», ĉiuj en 1905–1906). En 1848 estis eldonita en Bruselo «Parolo pri libero de komerco» (ekzistas rusa traduko) kaj poste en Londono, en kunlaboro kun Fr. Engelso, la fama, tradukita preskaŭ en ĉiujn lingvojn de Eŭropo kaj parte de aliaj landoj de la mondo, «Manifesto de la Komunista partio» (rusa traduko ekzistas en ĉirkaŭ 8 eldonoj de 1905–1906, de «Martelo», «Sonorilo», Aleksejeva k. a., plejparte konfiskitaj, sub diversaj titoloj: «Komunista Manifesto», «Pri komunismo», «Sociaj klasoj kaj komunismo», «Kapitalismo kaj komunismo», «Filozofio de historio»; la plenan kaj plej precizan tradukon de tiu ĉi, kaj ankaŭ de aliaj verkoj de Markso vd. en eksterlandaj eldonaĵoj precipe de la grupo «Liberigo de la laboro»). Ekde la 1-a de junio 1848 ĝis la 19-a de majo 1849 aperadis en Kolonjo «Nova Rejna Ĵurnalo», kies ĉefredaktoro fakte estis Markso. Multnombraj artikoloj de Markso en tiu ĉi ĵurnalo, ĝis nun restanta la plej bona, nesuperita organo de revolucia proletaro, ne estas kolektitaj kaj ne estas reeldonitaj plene. La plej gravaj eniris en la «Literaturan Heredaĵon». Kiel aparta broŝuro estis multfoje eldonitaj artikoloj el tiu ĵurnalo «Dunglaboro kaj kapitalo» (en la rusa estas 4 eldonoj, de Kozman, «Martelo», Mjagkov kaj Lvoviĉ, 1905–1906). El la sama ĵurnalo: «Liberaluloj ĉe potenco» (eld. «Scio», «Ĉipa Bibl.» n-ro 272, Sankt-Peterburgo, 1906). En 1849 Markso eldonis en Kolonjo «Du politikajn procesojn» (du defendajn parolojn de Markso, malkondamnita de asiza tribunalo pro akuzoj pri gazetaraj krimoj kaj pri alvoko al armita rezisto al la registaro. Rusa traduko: 5 eldonoj de 1905–1906, de Aleksejeva, «Martelo», Mjagkov, «Scio», «Nova Mondo»). En 1850 Markso eldonis en Hamburgo 6 n-rojn de revuo «Nova Rejna Ĵurnalo». La plej gravaj artikoloj el ĝi eniris en la «Literaturan Heredaĵon». Speciale notindaj estas broŝure reeldonitaj de Engelso en 1895 artikoloj de Markso: «Klasbataloj en Francio de 1848 ĝis 1850» (rusa traduko: eld. de M. Maliĥ, «Bibl.» n-roj 59–60; ankaŭ en verkaro «Kolekto de prihistoriaj verkoj», tr. de Bazarov kaj Stepanov, eld. de Skirmunt, Sankt-Peterburgo, 1906, same: «Pensoj kaj opinioj pri vivo de la 20-a jarcento», Sankt-Peterburgo, 1912). En 1852 en Nov-Jorko aperis broŝuro de Markso «La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto» (rusa traduko estas en la ĵus nomitaj verkokolektoj). En la sama jaro en Londono: «Senmaskigoj pri la kolonja proceso de komunistoj» (rusa trad.: «La kolonja proceso de komunistoj», n-ro 43 de la «Popular-Scienca Biblioteko», Sankt-Peterburgo, 1906, la 28-an de okt.). Ekde aŭgusto 1851 ĝis 1862 Markso estis konstanta kunlaboranto de nov-jorka ĵurnalo «Tribuno» («The New York Tribune»)71, kie multaj el liaj artikoloj aperis sen subskribo, kiel redakciaj. Speciale notindaj estas artikoloj: «Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Germanio», reeldonitaj post la morto de Markso kaj Engelso, en germana traduko (rusa traduko estas en du verkokolektoj, tr. de Bazarov kaj Stepanov, poste per aparta broŝuro kvin eldonoj de 1905–1906, de Aleksejeva, «Socia Utilo», «Nova Mondo», «Universala Biblioteko» kaj «Martelo»). Kelkaj el artikoloj de Markso en la «Tribuno» estis eldonitaj en Londono per apartaj broŝuroj, ekz. pri Palmerstone en 1856, «Senmaskigoj pri la diplomatia historio de la 18-a jarcento» (pri konstanta profita dependo de britaj liberalpartiaj ministroj de Rusio) k. a. Post la morto de Markso lia filino Eleonora Eveling eldonis vicon da liaj artikoloj el la «Tribuno» pri la orienta demando sub titolo: «The Eastern Question», London, 1897. Parto estas tradukita en la rusan: «Milito kaj revolucio», kajero I. Markso kaj Engelso: «Neeldonitaj artikoloj (1852, 1853, 1854)», Ĥarkovo, 1919 (Bibl. «Nia Penso»)72. De la komenco de 1854 kaj dum la 1855-a jaro Markso kunlaboris kun ĵurnalo «Neue Oder-Zeitung», kaj en 1861–1862 en viena ĵurnalo «Presse». Tiuj artikoloj ne estas kolektitaj kaj nur parte aperis en «Neue Zeit», same kiel multaj leteroj de Markso. Samo rilatas ankaŭ al artikoloj de Markso el ĵurnalo «Das Volk» (Londono, 1859) pri diplomatia historio de la itala milito de 1859. En 1859 en Berlino aperis verko de Markso «Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio» (rusa traduko: Moskvo, 1896, sub red. de Manujlov, kaj Sankt-Peterburgo, 1907, trad. de Rumjancev). En 1860 en Londono aperis broŝuro de Markso «Herr Vogt» («S-ro Vogt»).

En 1864 en Londono aperis verkita de Markso «Inaŭgura alparolo de la Internacia laborista asocio» (ekzistas rusa traduko). Markso estis aŭtoro de multenombraj manifestoj, proklamoj kaj rezolucioj de la Ĝenerala Konsilio de la Internacio. Tuta tiu materialo estas ankoraŭ tute ne prilaborita kaj eĉ ne kolektita. La unua provo de tia laboro estas libro de G. Jaeckh «La Internacio» (rusa traduko Sankt-Peterburgo, 1906, eld. «Scio»), kie estas presitaj, interalie, kelkaj leteroj de Markso kaj kunmetitaj de li projektoj de rezolucioj. En la nombron de verkitaj de Markso dokumentoj de la Internacio eniras la manifesto de la Ĝenerala Konsilio pri la Pariza Komunumo, aperinta en 1871 en Londono per aparta broŝuro sub titolo: «La interna milito en Francio» (rusa trad. sub red. de Lenin, eld. «Martelo» k. a.) Al la epoko de 1862–1874 rilatas korespondado de Markso kun membro de la Internacio Kugelmann (du eldonoj en rusa trad., unu — trad. de A. Gojĥbarg, la alia sub red. de Lenin). En 1867 en Hamburgo aperis la ĉefa verko de Markso «La Kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio», vol. I. La dua kaj tria volumoj estis eldonitaj post la morto de Markso fare de Engelso en 1885 kaj 1894. Rusa traduko: vol. I — kvin eldonoj (du en trad. de Danielson, 1872 kaj 1898, du en trad. de E. A. Guviĉ kaj L. M. Zak sub red. de Struve, la 1-a eld. — 1899, la 2-a — 1905, unu sub red. de Bazarov kaj Stepanov). Volumoj II kaj III aperis en trad. de Danielson (malpli kontentiga) kaj en traduko sub red. de Bazarov kaj Stepanov (pli bona). En 1876 Markso partoprenis en verkado de libro de Engelso «Anti-Dühring» («Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wissenschaft»), trarigardinte en manuskripto la tutan verkon kaj skribinte plene ĉapitron, dediĉitan al historio de politika ekonomio.

Poste, post la morto de Markso estis eldonitaj jenaj liaj verkoj: «Kritiko de la Gotaa programo» (Sankt-Peterburgo, 1906, germane en «Neue Zeit», 1890/91, n-ro 18), «Salajro, prezo kaj profito» (raporto, legita la 26-an de junio 1865, «Neue Zeit», XVI, 1897/98, rusa traduko en eld. «Martelo» 1906 kaj de Lvoviĉ 1905). «Literatura Heredaĵo de K. Markso, Fr. Engelso kaj F. Lasalo», 3 volumoj, Stuttgart, 1902 (rusa traduko sub red. de Akselrod k. a., 2 vol., Sankt-Peterburgo, 1908. Ankaŭ 1 volumo sub red. de E. Gurviĉ, Moskvo, 1907. Aparte estis eldonitaj leteroj de Lasalo al Markso, kiuj estis en la «Literatura Heredaĵo»). «Leteroj de K. Markso, F. Engelso k. a. al Sorge» (du eld. en la rusa, unu sub red. de Akselrod, alia kun antaŭparolo de Lenin, eld. de Dauge). «Teorioj de la plusvaloro», 3 vol. en 4 partoj, Stuttgart, 1905–1910, eldonita de Kautsky manuskripto de la kvara volumo de «La kapitalo» (rusa trad. nur de la unua volumo en tri eldonoj: Sankt-Peterburgo, 1906, sub red. de Pleĥanov; Kievo, 1906, sub red. de Ĵeleznov; Kievo, 1907, sub red. de Tuĉanskij). En 1913 aperis en Stuttgart 4 grandaj volumoj de «Korespondado de K. Markso kaj Fr. Engelso», entenantaj 1386 leterojn de periodo ekde septembro 1844 ĝis la 10-a de januaro 1883 kaj donantaj amason da ekstreme grava materialo por esploro de biografio kaj ideoj de K. Markso. En 1917 aperis 2 volumoj de Markso kaj Engelso: «Artikoloj de 1852–1862» (en la germana). Konklude rilate de tiu listo de verkoj de Markso necesas noti, ke en ĝin ne eniris ankoraŭ kelkaj el pli etaj artikoloj kaj apartaj leteroj, publikigitaj plejparte en «Neue Zeit», «Vorwärts» k. a. social-demokratiaj gazetoj en la germana lingvo; senduba estas ankaŭ tio, ke ankaŭ la listo de ĉiuj tradukoj de Markso en la rusan lingvon ne estas plena, speciale de broŝuroj en 1905–1906.

Literaturo pri Markso kaj marksismo estas neordinare granda. Ni notos nur la plej gravan, dividante la aŭtorojn al tri ĉefaj fakoj: marksistoj, starantaj en la esenco sur la vidpunkto de Markso; burĝaj verkistoj, esence malamikaj al marksismo, kaj reviziistoj, kvazaŭ agnoskantaj tiujn aŭ aliajn bazojn de marksismo, sed efektive anstataŭigantaj ilin per burĝaj opinioj. Kiel originalan rusan specon de reviziismo oni devas trakti la rilaton de la popolemuloj al Markso. W. Sombart en sia «Ein Beitrag zur Bibliographie des Marxismus» (Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik, XX, 2. Heft, 1905, S.S. 413–430) indikas 300 titolojn en la tute ne kompleta listo. Por ties kompletigo vd. «Neue Zeit», indeksojn por 1883–1907 kaj postaj jaroj. Poste vd. Josef Stammhammer: «Bibliographie des Sozialismus und Kommunismus». Bd. I-III. Jena (1893–1909). Plue por detala bibliografio de marksismo eblas indiki ankoraŭ: «Bibliographie der Sozialwissenschaften». Berlin. Jahrgang 1, 1905 u. ff. Vd. ankaŭ N. A. Rubakin, «Inter libroj» (vol. II, 2-a eld.). Ni donas ĉi tie nur la plej gravan. Koncerne la biografion de Markso endas antaŭ ĉio indiki artikolon de Fr. Engelso en «Volkskalender», eldonitan de Bracke en Braunschweig en 1878, kaj en «Handwörterbuch der Staatswissenschaften». Bd. 6, S. 600–603. W. Liebknecht: «Karl Marx zum Gedachtniss». Nürnb. 1896. Lafargue: «K. Marx. Persönliche Erinnerungen». W. Liebknecht: «Karlo Markso», 2-a eld., Sankt-Peterburgo, 1906. P. Lafargue: «Miaj rememoroj pri K. Markso», Odeso, 1905 (vd. la originalon en «Neue Zeit, IX, I.) «Memore al Markso», Sankt-Peterburgo, 1908, p. 410, artikolaro de Ju. Nevzorov, N. Roĵkov, V. Bazarov, Ju. Steklov, A. Finn-Jenotajevskij, P. Rumjancev, K. Renner, G. Rolland-Holst, V. Iljin, R. Luxemburg, G. Zinovjev, Ju. Kamenev, P. Orlovskij kaj M. Taganskij. Fr. Mehring: «Karlo Markso». Vasta bibliografio de Markso en la angla lingvo, kompilita de usona socialisto Spargo (Spargo: «K. Marx, his life and work», London, 1911), estas nekontentiga. Ĝeneralan priskribon de agado de Markso vd. en K. Kautsky: «Die historische Leistung von K. Marx. Zum 25. Todestag des Meisters». Berlin. 1908. Rusa traduko: «K. Markso kaj lia historia valoro», Sankt-Peterburgo, 1908. Kp. ankaŭ popularan broŝuron Klara Zetkin: «K. M. und sein Lebenswerk» (1913). Rememoroj pri Markso: de Annenkov en «Heroldo de Eŭropo», 1880, n-ro 4 (kaj «Rememoroj», vol. III: «Admirinda jardeko», Sankt-Peterburgo, 1882) kaj de Karl Schurz en «Rusa Riĉaĵo», 1906, n-ro 12; de M. Kovalevskij en «Heroldo de Eŭropo», 1909, VI kaj sekvaj.

Koncerne la filozofion de marksismo kaj historian materiismon la plej bona ekspliko estas ĉe G. V. Pleĥanov: «Dum 20 jaroj», Sankt-Peterburgo, 1909, 3-a eld.; «De defendo al atako», Sankt-Peterburgo, 1910; «Ĉefaj demandoj de marksismo», Sankt-Peterburgo, 1908, kaj aliaj verkoj. Antonio Labriola: «Pri materiisma rigardo al la historio», Sankt-Peterburgo, 1898. Sama aŭtoro: «Historia materiismo kaj filozofio», Sankt-Peterburgo, 1906. Fr. Mehring: «Pri historia materiismo», Sankt-Peterburgo, 1906 (2 eldonoj: de «Klerigo» kaj «Martelo»). Sama aŭtoro: «Legendo pri Lessing», Sankt-Peterburgo, 1908 («Scio»). Kp. ankaŭ (nemarksisto) Sch. Andler: «La Komunista Manifesto. Historio, enkonduko, komentoj», Sankt-Peterburgo, 1906. Vd. ankaŭ «Historia materiismo», Sankt-Peterburgo, 1908, artikolaro de Engelso, Kautsky, Lafargue kaj multaj aliaj. L. Akselrod: «Filozofiaj skizoj. Respondo al filozofiaj kritikantoj de historia materiismo», Sankt-Peterburgo, 1906. Speciala defendo de malsukcesaj deflankiĝoj de Dietzgen de marksismo ĉe E. Untermann: «Die logischen Mangel des engeren Marxismus». München. 1910 (753 paĝoj — vasta, sed neserioza laboraĵo). Hugo Riekes: «Die philosophische Wurzel des Marxismus» en «Zeitschrift für die gesamte Staatswissenschaft», 62. Jahrgang, 1906, 3. Heft, S. 407–432, interesa laboraĵo de kontraŭulo de la marksaj ideoj, montranta ilian filozofian tutecon el vidpunkto de materiismo. Benno Erdmann: «Die philosophischen Voraussetzungen der materialistischen Geschichtsauffassung» en «Jahrbuch für Gesetzgebung, Verwaltung und Volkswirtschaft» (Schmollers Jahrbuch). 1907, 3. Heft, S. 1–56, tre utila formulado de kelkaj bazaj tezoj de la filozofia materiismo de Markso kaj listo de obĵetoj el vulgara vidpunkto de kantiismo kaj agnostikismo ĝenerale. R. Stammler: «Wirtschaft und Recht nach der materialistischen Geschichtsauffassung». 2-a eld. Lpz. 1906 (kantiano). Woltman: «Historia materiismo», rusa trad., 1901 (same kantiano). Vorländer: «Kantio kaj Markso», Sankt-Peterburgo, 1909 (same). Kp. ankaŭ polemikon inter A. Bogdanov, V. Bazarov k. a. («Skizoj pri filozofio de markismo», Sankt-Peterburgo, 1908. A. Bogdanov: «Falo de la granda fetiĉismo», Moskvo, 1909 k. a. verkoj) kaj V. Iljin («Materiismo kaj empiriokritikismo», Moskvo, 1909). Pri historia materiismo kaj etiko: K. Kautsky: «Etiko kaj la materiisma kompreno de la historio», Sankt-Peterburgo, 1906 kaj multaj aliaj verkoj de Kautsky. Poste Boudin: «Das theoretische System von K. Marx». Stuttg. 1909 (L. B. Boudin: «La teoria sistemo de K. Markso en lumo de posta kritiko», tr. el la angla sub red. de V. Zasuliĉ, Sankt-Peterburgo, 1908). Hermann Gorter: «Der historische Materialismus», 1909. El verkoj de kontraŭuloj de marksismo ni indikos: Tugan-Baranovskij: «Teoriaj bazoj de marksismo», Sankt-Peterburgo, 1907. S. Prokopoviĉ: «Al kritiko de Markso», Sankt-Peterburgo, 1901. Hammacher: «Das philosophisch-ökonomische System des Marxismus» (Lpz. 1910, p. 730 — citaĵaro). W. Sombart: «Socialismo kaj socia movado en la 19-a jarcento», Sankt-Peterburgo. Max Adler (kantiano): «Kausalität und Teleologie» (Wien. 1909: «Marx-Studien») kaj «Marx als Denker».

Meritas atenton libro de ideisto-hegelano Giov. Gentile: «La philosophia di Marx» (Pisa. 1899) — la aŭtoro notas kelkajn gravajn flankojn de la materiisma dialektiko de Markso, ordinare forglitantaj el atento de kantianoj, pozitivistoj k. s., — kaj Lévy: «Fojerbaĥo» — pri unu el la ĉefaj filozofiaj antaŭuloj de Markso. Utila kolekto de citaĵoj el vico da verkoj de Markso ĉe Ĉerniŝov: «Memorlibro de marksisto», Sankt-Peterburgo («Afero») 1908. Pri la ekonomia instruo de Markso: K. Kautsky: «La ekonomia instruo de Markso» (multaj rusaj eldonoj), sama aŭtoro: «La kampkultura demando», «La Erfurta programo» kaj multaj broŝuroj. Kp. ankoraŭ Bernstein: «La ekonomia instruo de Markso». La 3-a volumo de «La kapitalo» (rusa trad. 1905); Gabriel Deville: «La kapitalo» (resumo de la I-a volumo de «La kapitalo», rusa trad. 1907). Reprezentanto de tiel nomata reviziismo inter marksistoj pri la kampkultura demando estas E. David: «Socialismo kaj kampkulturo» (rusa trad. Sankt-Peterburgo, 1902). Kritikon de reviziismo vd. ĉe V. Iljin: «La kampkultura demando», parto I, Sankt-Peterburgo, 1908. Vd. ankaŭ V. Iljin: «Evoluo de kapitalismo en Rusio», 2-a eld., Sankt-Peterburgo, 1908, kaj de la sama aŭtoro: «Ekonomiaj skizoj kaj artikoloj», Sankt-Peterburgo, 1899. V. Iljin: «Novaj donitaĵoj pri evoluleĝoj de kapitalismo en kampkulturo», kajero I, 1917. Apliko de ideoj de Markso, kun kelkaj deflankiĝoj, al la plej novaj donitaĵoj pri kampkulturaj rilatoj en Francio ĉe Compère-Morel: «La question agraire et le socialisme en France». Paris. 1912 (455 paĝoj). Plua disvolvo de la ekonomiaj ideoj de Markso en apliko al plej novaj fenomenoj de la ekonomia vivo vd. ĉe Hilferding: «La financa kapitalo», Sankt-Peterburgo, 1911. (Korekton de gravaj malĝustaĵoj en la opinioj de la aŭtoro pri la teorio de valoro vd. ĉe Kautsky en «Neue Zeit»: «Gold, Papier und Ware» — «Oro, papermono kaj varoj» — 30, I; 1912, S. 837, 886.) V. Iljin: «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo», 1917. En gravaj punktoj deflankiĝas de marksismo P. Maslov: «La kampkultura demando» (2 vol.) kaj «Teorio de evoluo de la popolmastrumaĵo» (Sankt-Peterburgo, 1910). Kritikon de tiuj deflankiĝoj vd. ĉe Kautsky en «Neue Zeit», XXIX, 1, 1911, artikolo: «Maltusismo kaj socialismo».

Kritiko de la ekonomia instruo de Markso el vidpunkto de la multe disvastiĝinta inter burĝaj profesoroj teorio de «marĝena utileco»: Böhm-Bawerk: «Zum Abschluss des Marxschen Systems» (Brl. 1896 en «Staatswiss. Arbeiten», Festgabe für K. Knies). Ekzistas rusa trad.: Sankt-Peterburgo, 1897, «Teorio de Markso kaj ties kritiko», kaj de la sama aŭtoro: «Kapital und Kapitalzins», 2-a eld. Insbr. 1900–1902, 2 vol. («Kapitalo kaj profito», Sankt-Peterburgo, 1909). Plue vd.: Riekes: «Wert und Tauschwert» (1899); v. Bortkiewicz: «Wertrechnung u. Preisrechnung im Marxschen System» (Archiv f. Sozialw., 1906–1907); Leo v. Buch: «Über die Elemente d. polit. Ökonomie. I. Th. Die Intensität d. Arbeit, Wert u. Preis» (eldonita ankaŭ ruse). Analizo de la kritiko de Böhm-Bawerk el la marksisma vidpunkto: Hilferding: «Böhm-Bawerks Marx-Kritik» («Marx-Studien», Bd. I. Wien, 1904) kaj pli malgrandaj artikoloj en «Neue Zeit».

Pri du ĉefaj fluoj en ekspliko kaj disvolvo de marksismo, — la «reviziisma» kaj la radikala («ortodoksa»), vd. Ed. Bernstein: «Premisoj de socialismo kaj taskoj de social-demokratio» (germ. orig. Stuttg., 1899; rusa trad. «Historia materiismo», Sankt-Peterburgo, 1901, «Socialaj problemoj», Moskvo, 1901), kp. de la sama aŭtoro: «Skizoj el la historio kaj teorio de socialismo», Sankt-Peterburgo, 1902. Respondo al li: K. Kautsky: «Bernstein kaj la s.-d. programo» (germ. orig. Stuttg., 1899. Rusa trad. de la 4-a eld. 1905–1906). El franca marksisma literaturo: Jules Guesde: «Quatre ans de lutte des classes», «En garde!», «Questions d'hier et d'aujourd'hui» (Paris, 1911); P. Lafargue: «Le déterminisme économique de K. Marx» (Paris, 1909). Ant. Pannekoek: «Zwei Tendenzen in der Arbeiter-Bewegung».

Rilate de la marksa teorio de akumulado de kapitalo — nova laboraĵo: Rosa Luxemburg: «Die Akkumulation Kapitals» (Brl. 1913) kaj analizo de ŝia malĝusta ekspliko de la marksa teorio ĉe Otto Bauer: «Die Akkumulation des Kapitals» («Neue Zeit», 31-a vol., 1913, I, S.S. 831 u. 862). Eckstein en «Vorwärts», 1913 kaj Pannekoek en «Bremer Burger-Zeitung», 1913.

El malnova rusa literaturo pri Markso: V. Ĉiĉerin: «Germanaj socialistoj» en «Kolekto de ŝtataj scioj» de Bezobrazov, Sankt-Peterburgo, 1888, kaj «Historio de politikaj instruoj», p. 5, Moskvo, 1902, p. 156. Respondo de Sieber: «Germanaj ekonomikistoj tra la okulvitroj de s-ro Ĉiĉerin» en «Verkaro» vol. II, Sankt-Peterburgo, 1900. L. Slonimskij: «Ekonomia instruo de K. Markso», Sankt-Peterburgo, 1898. N. Sieber: «David Ricardo kaj K. Markso en siaj soci-ekonomiaj esploroj», Sankt-Peterburgo, 1885 kaj «Verkaro», 2 volumoj, Sankt-Peterburgo, 1900. Recenzo de I. Kaufman (I. K-n) pri «La kapitalo» en «Heroldo de Eŭropo» 1872, n-ro 5 — notinda pro tio, ke Markso en la postparolo al la 2-a eldono de «La kapitalo» citis rezonojn de I. K-n, agnoskante ilin ĝusta resumo de sia materiism-dialektika metodo.

Rusaj popolemuloj pri marksismo: N. K. Miĥajlovskij en «Rusa Riĉaĵo» 1894, n-ro 10, 1895, n-roj 1 kaj 2, repres. en la verkaro — rilate de «Kritikaj notoj» de P. Struve (Sankt-Peterburgo, 1894), analizitaj el marksisma vidpunkto de K. Tulin (V. Iljin) en «Materialoj al karakterizaĵo de nia ekonomia evoluo» (Sankt-Peterburgo, 1895, neniigita de la cenzuro), represita ĉe V. Iljin: «Dum 12 jaroj», Sankt-Peterburgo, 1908. Plue, el popolisma literaturo: V. V.: «Niaj skoloj», Sankt-Peterburgo, 1892. Sama aŭtoro: «De la 70-aj jaroj al la 900-aj», Sankt-Peterburgo, 1907. Nikolaj -on: «Skizoj de nia postreforma socia mastrumaĵo», Sankt-Peterburgo, 1893. V. Ĉernov: «Marksismo kaj la kampkultura demando», Sankt-Peterburgo, 1906. Sama aŭtoro: «Filozofiaj kaj sociologiaj skizoj», Sankt-Peterburgo, 1907.

Krom la popolemuloj ni notos ankoraŭ: N. Karejev: «Malnovaj kaj novaj skizoj pri historia materiismo», Sankt-Peterburgo, 1896, 2-a eld., 1913 sub titolo: «Kritiko de ekonomia materiismo». Masarik: «Filozofiaj kaj sociologiaj bazoj de marksismo», Moskvo, 1900. Croce: «Historia materiismo kaj marksisma ekonomio», Sankt-Peterburgo, 1902.

Por ĝusta takso de ideoj de Markso nepre necesas konatiĝo kun verkoj de lia plej proksima samideano kaj kunlaboranto Frederiko Engelso. Ne eblas kompreni marksismon kaj ne eblas konsekvence resumi ĝin, ne konsiderante ĉiujn verkojn de Engelso.

Kritikon de Markso el vidpunkto de anarkiismo vd. ĉe V. Ĉerkezov: «Doktrinoj de marksismo», Sankt-Peterburgo, 1905, 2 partoj; V. Teker: «Anstataŭ libro», Moskvo, 1907. Sindikatisto Sorel: «Socialaj skizoj de la moderna ekonomio», Moskvo, 1908.




1. Tiun ĉi artikolon V. I. Lenin skribis por la plej populara tiam en Rusio Enciklopedia vortaro de Granat. En antaŭparolo al eldono de tiu ĉi artikolo per aparta broŝuro en 1918 Lenin indikas laŭ memoro kiel daton la jaron 1913. Fakte li komencis labori super la artikolo printempe de 1914 en Poronin; tamen, estante tre okupita per gvidado de la partia agado kaj per la ĵurnalo «Pravda», Lenin devis interrompi ĝin. En letero al la redakcio de eldonaĵoj de Granat la 8-an (21-an) de julio 1914 li skribis: «Por mia grandega bedaŭro, vico da tute esceptaj kaj neantaŭvideblaj cirkonstanocj… devigis min en la komenco mem rompi la komencitan artikolon pri Markso, kaj mi, post vico da sensukcesaj penoj trovi tempon por ĝia daŭrigo, devis veni al konkludo, ke mi ne povas fari la laboron ĝis aŭtuno. Mi profunde pardonpetas kaj esprimas esperon, ke la redakcio de via tiom utila eldonaĵo sukcesos trovi alian marksiston kaj ricevi de li artikolon ĝustatempe». Sekretario de la redakcio respondis al Lenin la 12-an (25-an) de julio: «Via hodiaŭa letero, preskaŭ egala al rifuzo de la artikolo „Markso kaj marksismo“, tre konfuzis nin… Reviziante ne nur la rusajn nomojn, sed ankaŭ la eksterlandajn, ni ne trovas aŭtoron. Ni tre, tre petas Vin konservi la artikolon. Eble, konsideroj pri tiu grandega valoro, kiun nuntempe por la demokratia aŭditorio de la Vortaro povus havi Via artikolo, konsideroj, kiuj, probable, determinis Vian unuan konsenton, estos tamen ankaŭ nun decidaj kaj konservos Vian promeson por ni. Ni estas pretaj por jenaj faciligoj, por granda prokrasto: ĝis la 15-a de aŭgusto kaj por apartigo, se Vi trovos ĝin oportuna, de la demando pri ŝanĝvaloro, kun kiu ni povus ankoraŭ iom atendi. Ni povus ankaŭ plian semajnon atendi ankaŭ pri la bibliografio. Ni dezirus ankoraŭ kaj ankoraŭfoje plej konvinke peti Vin ne rezigni ĝin, vidante kune kun ni en tia artikolo valoran kaj necesan aferon».

V. I. Lenin konsentis daŭrigi la laboron pri la artikolo, sed baldaŭ komenciĝis la milito kaj li estis arestita de la aŭstria potenco. Nur en septembro, transloĝiĝinte al Berno, Lenin rekomencis la laboron super la artikolo kaj finis ĝin en la unua duono de novembro. En letero al la redakcio de eldonaĵoj de Granat la 4-an (17-an) de novembro li skribis: «Hodiaŭ mi sendis al Vi per registrita poŝtaĵo la artikolon por la vortaro pri Markso kaj marksismo. Mi ne povas juĝi, kiom mi sukcesis solvi la malfacilan taskon enŝovi la resumon en la kadron de 75 mil literoj aŭ ĉirkaŭ tio. Mi notu, ke la bibliografion necesis forte kunpremi (15 mil estis ultimate), kaj mi devis elekti la plej esencan de diversaj direktoj (certe, kun dominado por Markso)».

La artikolo «Karlo Markso» estis neplene presita en 1915 en la 28-a volumo de la Enciklopedia vortaro (7-a eldono) kun subskribo V. Iljin. Pro cenzuraj kondiĉoj la redakcio ne publikigis du partojn de la artikolo: «Socialismo» kaj «Taktiko de la proletara klasbatalo» kaj faris kelkajn ŝanĝojn en la teksto de la artikolo. Fine de la artikolo estis presita kiel apendico la «Bibliografio de marksismo».

En 1918 la artikolo estis publikigita de eldonejo «Tajdo» per aparta broŝuro laŭ la teksto de la Enciklopedia vortaro, sed sen la «Bibliografio». Al tiu eldono Lenin verkis antaŭparolon, kiu estas publikigita ĉi tie.

Unuafoje la plena teksto de la artikolo laŭ la manuskripto estis presita en 1925 en artikolaro V. I. Lenin «Markso, Engelso, marksismo», eldonita de la Instituto de Lenino ĉe la CK de la KPSU.

2. En tiu ĉi eldono la bibliografio kaj la fino de la artikolo estas plene restarigitaj laŭ la manuskripto.
3. Frederiko Engelso. Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. MAS, 2011, p. 17.
4. K. Markso. Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela filozofio de juro. Enkonduko. MEW, vol. 1, p. 385. (MEW — Marx-Engels Werke — germanlingva Verkaro de Markso kaj Engelso, eldonita en la GDR. Sube ĉie, kie ne ekzistas traduko en Esperanton, fontoj de citaĵoj estas indikitaj laŭ ĝi. — trad.)
5. Burĝa revolucio en Francio en februaro 1848.
6. Burĝa revolucio en Germanio kaj Aŭstrio, komenciĝinta en marto 1848.
7. Popola manifestacio en Parizo, organizita de la partio de la etburĝaro («Monto») proteste kontraŭ rompo fare de la prezidento kaj la plimulto de la Leĝodona Asembleo de konstitucia ordo, instalita de la revolucio de 1848. La manifestacio estis dispelita fare de la registaro.
8. Temas pri eldono de korespondado de K. Markso kaj F. Engelso, aperinta en Germanio en septembro 1913 en 4 volumoj sub titolo «Der Briefwechsel zwischen Friedrich Engels und Karl Marx 1844 bis 1883», herausgegeben von A. Bebel und Ed. Bernstein. Vier Bände, Stuttgart, 1913 («Korespondado inter Frederiko Engelso kaj Karlo Markso de 1844 ĝis 1883», eldoninta de A. Bebel kaj Ed. Bernstein. Kvar volumoj, Stuttgart, 1913).
9. Temas pri pamfleto de K. Markso «Sinjoro Vogt», kiu estis respondo al kalumnia broŝuro de bonapartista agento K. Vogt «Mia proceso kontraŭ „Allgemeine Zeitung“». Vd. MEW, vol. 14, pp. 381–686.
10. Temas pri «Inaŭgura alparolo de la Internacia laborista asocio», vd. MEW, vol. 16, pp. 5–14.
11. MEW, vol. 2, p. 132.
12. Karlo Markso. La kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio. Unua volumo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. 3-a, reviziita eldono. MAS, 2016, p. 31.
13. F. Engels. Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wissenschaft (Anti-Dühring). MEW, vol. 20, p. 41.
14. Frederiko Engelso. Ludoviko Fojerbaĥo…, p. 19.
15. Saml., p. 22.
16. Vd. F. Engels. Anti-Dühring. Enkonduko. MEW, vol. 20, p. 106.
17. F. Engelso. Ludoviko Fojerbaĥo…, p. 24.
18. Karlo Markso, Frederiko Engelso. Tezoj pri Fojerbaĥo; Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. MAS, 2010, pp. 6, 9.
19. F. Engels. Anti-Dühring. Enkonduko. MEW, vol. 20, p. 22.
20. F. Engelso. Ludoviko Fojerbaĥo…, pp. 41, 42.
21. F. Engels. Anti-Dühring. MEW, vol. 20, p. 24.
22. F. Engelso. Ludoviko Fojerbaĥo…, p. 27.
23. K. Markso. La kapitalo… Unua volumo…, p. 409 (piednoto).
24. En la germana originalo Markso uzis vorton Verhältnisse (Produktionsverhältnisse), kiu estas tradukebla samtempe kiel «rilatoj» kaj «kondiĉoj». En la rusa marksisma terminaro, kiun sekvis ankaŭ Lenino kaj la cititaj de li tradukoj, enradikiĝis la varianto «rilatoj». Sed en rektaj tradukoj de Markso kaj Engelso el la germana ofte estas uzata vorto «kondiĉoj» («kondiĉoj de produktado» k. s.), kion eblas renkonti en citaĵoj el tradukoj de Markso kaj Engelso fare de V. Lutermano (interalie, en la unua volumo de «La kapitalo» kaj en la «Manifesto»). Leganto do sciu, ke temas pri unu sama nocio. (trad.)
25. MEW, vol. 13, pp. 8–9.
26. MEW, vol. 31, p. 234.
27. Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Manifesto de la Komunista Partio. MAS, 2015, p. 66.
28. Saml., p. 71.
29. Saml., p. 75.
30. K. Markso. La kapitalo… Unua volumo…, p. 21.
31. Saml., p. 91.
32. Saml., p. 56. Ankaŭ vd. en «Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio» (MEW, vol. 13, p. 18).
33. K. Markso. La kapitalo… Unua volumo…, p. 190.
34. Saml., p. 187.
35. Saml., p. 841.
36Teorio de marĝena utileco — ekonomia teorio, aperinta en la 1870-aj jaroj por kontraŭi al la marksa teorio de valoro. Laŭ ĝi, la valoro de varoj konformas al ties utileco, sed ne al la kvanto de socie necesa laboro por ties produkto.
37. MEW, vol. 30, pp. 263–268, 274–275.
38. MEW, vol. 25, p. 807.
39. K. Markso. La kapitalo… Unua volumo…, p. 825.
40. Saml., p. 705.
41. MEW, vol. 7, p. 84.
42. Karlo Markso. La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. MAS, 2016, p. 121.
43. MEW, vol. 7, p. 84.
44. MEW, vol. 25, p. 814.
45. MEW, vol. 25, pp. 814–815.
46. MEW, vol. 25, pp. 815–816.
47. MEW, vol. 25, p. 816.
48. K. Markso. La kapitalo… Unua volumo…, pp. 554–555.
49. Saml., p. 537.
50. Saml., p. 531.
51. K. Markso, F. Engelso. Manifesto…, pp. 84–85.
52. Frederiko Engelso. La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. MAS, 2009, p. 190.
53. F. Engels, Anti-Dühring. MEW, vol. 20, p. 262.
54. F. Engelso. La origino de la familio…, p. 192.
55. MEW, vol. 22, p. 499.
56. Karlo Markso. La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: „Filozofio de la mizero“. Tr. de Vilhelmo Lutermano. MAS, 2009, p. 183.
57. Engelso al Markso, la 5-an de februaro 1851. MEW, vol. 27, p. 180.
58. Engelso al Markso, la 17-an de decembro 1857. MEW, vol. 29, p. 231.
59. Engelso al Markso, la 7-an de oktobro 1858. MEW, vol. 29, p. 358.
60. Engelso al Markso, la 8-an de aprilo 1863. MEW, vol. 30, p. 338.
61. Markso al Engelso, la 9-an de aprilo 1863. MEW, vol. 30, p. 342.
62. Markso al Engelso, la 2-an de aprilo 1866. MEW, vol. 31, p. 198.
63. Engelso al Markso, la 19-an de novembro 1869. MEW, vol. 32, p. 395.
64. Markso al Engelso, la 10-an de decembro 1869. MEW, vol. 32, p. 414.
65. K. Markso, F. Engelso. Manifesto…, p. 101.
66. Saml. Temas pri naci-liberiga, demokratia ribelo en Krakova respubliko, submetita al la komuna regado de Aŭstrio, Rusio kaj Prusio. La ribelantoj sukcesis venki kaj starigi nacian registaron, kiu publikigis manifeston pri abolo de la feŭdaj ŝarĝoj. Tamen baldaŭ la krakova ribelo estis disbatita.
67. MEW, vol. 6, p. 109.
68. Markso al Engelso, la 16-an de aprilo 1856. MEW, vol. 29, p. 47.
69. Engelso al Markso, la 5-an de februaro 1865. MEW, vol. 31, p. 55.
70Ekskluziva leĝo kontraŭ socialistoj estis enkondukita en Germanio en 1878 fare de la registaro de Bismarko cele de lukto kontraŭ la laborista kaj socialista movado. Tiu leĝo malpermesis ĉiujn organizaĵojn de la social-demokratia partio, amasajn laboristajn organizaĵojn, laboristan gazetaron, estis konfiskata socialisma literaturo; social-demokratoj estis persekutataj kaj ekzilataj. En 1890 sub premo de amasa kaj plu fortiĝanta laborista movado la ekskluziva leĝo estis abolita.
71. Engelso en artikolo pri Markso en «Handwörterbuch der Staatswissenschaften», Bd. 6, S. 603 [«Vortaro de ŝtataj sciencoj», vol. 6, p. 603. — Red.] kaj Bernstein en artikolo pri Markso en la 11-a eldono de la «Brita Enciklopedio» de 1911 erare indikas jarojn 1853–1860. Vd. la korespondadon de Markso kaj Engelso, eldonitan en 1913. (Rimarko de Lenin).
72. Tiu ĉi indiko pri eldonaĵo de la jaro 1919 kaj ankaŭ du subaj indikoj pri eldonaĵoj de la jaro 1917 aperis en la unua plena eldono (postmorta) de tiu ĉi verko en 1925, plej probable ili estis aldonitaj de la redaktintoj. (trad.)
заказать химчистку диванов онлайн