Ĉapitro V

La teorio pri profito (daŭrigo)

1. Du kialoj de supertakso de nunaj bonaĵoj: a) malsama rilatumo inter bezonoj kaj rimedoj de ilia kontentigo en malsama tempo; b) sistema subtakso de estontaj bonaĵoj. 2. Tria kialo de supertakso de nunaj bonaĵoj: ilia teĥnika supereco. 3. «La vivtena fonduso» (der Subsistenzfonds). Postulo pri nunaj bonaĵoj kaj ilia oferto. Kreiĝo de la profito

1. Du kialoj de supertakso de nunaj bonaĵoj: a) malsama rilatumo inter bezonoj kaj rimedoj de ilia kontentigo en malsama tempo; b) sistema subtakso de estontaj bonaĵoj.

En la antaŭa ĉapitro ni vidis, ke realigo de la profito okazas, kiam la kapitalisto vendas sian varon; sed potenciale la profito aperas, kiam li aĉetas laboron. Kutime subjektivaj taksoj de nunaj bonaĵoj superas subjektivajn taksojn de estontaj bonaĵoj. Kaj ĉar subjektivaj taksoj determinas la objektivan ŝanĝvaloron kaj prezon, tiam kutime la nunaj bonaĵoj superas la samtipajn estontajn bonaĵojn ne nur per subjektiva valoro, sed ankaŭ per prezo282. La diferenco inter prezoj, pagitaj de la kapitalisto ĉe aĉeto de estontaj bonaĵoj kaj, unuavice, de laboro283, kaj prezoj, ricevitaj ĉe vendo de la varo, akirita rezulte de produktada procezo («maturiĝo» de estontaj bonaĵoj en la nunajn) kreas la profiton por kapitalo. Ni devas do spuri la kreiĝon de tiu ĉi profito, komencante de analizo de subjektivaj taksoj, el kiuj konsistas la objektiva valoro, kaj en ĉiu konkreta kazo — la prezo.

Böhm-Bawerk montras tri kialojn, pro kiuj la nunaj bonaĵoj estas taksataj pli ol estontaj: unue, malsama rilatumo inter bezonoj kaj rimedoj de ilia kontentigo en malsama tempo; due, sistema subtakso de estontaj bonaĵoj; trie, teĥnika supereco de nunaj bonaĵoj. — Ni ekzamenu unu post la alia la argumentojn de Böhm-Bawerk. Ni komencu de la unua «kialo». «La unua ĉefa kialo, — skribas Böhm, — kapabla kaŭzi diferencon en valoro de nunaj kaj estontaj bonaĵoj, kuŝas en malsama rilatumo inter bezono kaj kontentigo (Bedarf und Deckung) en malsamaj tempaj intervaloj»284. Ĉi tiu «kialo» de supertakso de nunaj bonaĵoj kutime troviĝas en du tipaj kazoj: unue, en ĉiuj kazoj, kiam homoj spertas malfacilan situacion; due, en taksoj de tiuj personoj, kiuj esperas havi bonstaton en estonteco (komencantaj kuracistoj, advokatoj, ktp.). Por ĉi tiuj du kategorioj «nunaj» 100 rubloj multe pli gravas ol la «estontaj», ĉar en la estonteco la «rilatumo inter bezonoj kaj rimedoj por ilia kontentigo» por ambaŭ havas ĉiujn ŝancojn fiksiĝi sur pli favora nivelo. Tamen ekzistas vico da personoj, por kiuj validas ĝuste la inversa rilatumo inter bezonoj kaj bonaĵoj, nome relative bona pozicio nun kaj pli malbona pozicio en la estonteco. Ĉi-kaze, diras Böhm, necesas atenti jenon: nuna bonaĵo, ekzemple, nuna guldeno, povas esti uzita aŭ en la nuna tempo, aŭ en la estonteco. Tio precipe validas por mono, ĉar mono povas esti konservata. Ĉe tio la rilato inter nunaj kaj estontaj bonaĵoj estos jena: estontaj bonaĵoj povas kontentigi nur estontajn bezonojn; sed nunaj bonaĵoj povas kontentigi kaj tiujn ĉi estontajn kaj, krome, nunajn bezonojn, same kiel tiujn estontajn bezonojn, kiuj troviĝas en kronologie pli proksima tempodaŭro. Ĉi tie, ĝenerale parolante, povas esti du kazoj: 1) la nunaj kaj proksimaj estontaj bezonoj estas malpli gravaj, ol la estontaj bezonoj, pri kiuj temas — en tiu ĉiu kazo la nuna bonaĵo konserviĝas, iras al kontentigo de la estontaj bezonoj; ĝian valoron determinos graveco de tiuj lastaj; ĉi tie do la nuna bonaĵo estos egala en valoro al la estonta bonaĵo285; 2) la nunaj bezonoj pli gravas, — tiam la nuna bonaĵo en sia valoro superas la estontan bonaĵon, ĉar tiu lasta povas deprunti sian valoron nur de estontaj bezonoj kaj en neniu kazo povas deprunti ĝin de la nunaj. El tio sekvas, ke la nunaj bonaĵoj povas esti egalaj, sed ne povas esti malpli valoraj ol la estontaj bonaĵoj. Sed eĉ la kazo de egaleco malfortiĝas, laŭ Böhm-Bawerk, pro tio, ke ĉiam ekzistas eblo de relativa malboniĝo de la financa situacio en proksima estonteco; tiu eblo donas al la nuna bonaĵo iujn ŝancojn por pli bona uzo, kiujn la estonta bonaĵo ne havas. «Nunaj bonaĵoj, do, en la plej malbona kazo havas egalan valoron al estontaj bonaĵoj, sed kutime, pro sia aplikebleco kiel rezerva stoko, ili havas avantaĝon»286. La solaj esceptoj, laŭ Böhm-Bawerk, estas tiuj kazoj, kiam konservado de nunaj bonaĵoj estas malfacila aŭ eĉ neebla. Tiamaniere, ekzistas tri kategorioj de personoj: 1) tiuj, tre multaj personoj, kiuj nuntempe estas en pli malbonaj kondiĉoj ol en la estonteco, — ili taksas nunajn bonaĵojn pli alte; 2) tiuj, ankaŭ tre multaj, personoj, kiuj havas eblecon konservi nunajn bonaĵojn kiel rezervan fonduson kaj uzi ilin por kontentigi estontajn bezonojn — ili taksas nunajn bonaĵojn aŭ egale kun la estontaj, aŭ iomete pli alte; kaj, fine, 3) tre malgranda tavolo de personoj: por kiuj «die Kommunikation von Gegenwart und Zukunft durch besondere Umstände gehindert oder bedroht ist» [«la komunikado inter la nuno kaj estonteco estas malhelpata aŭ minacata de specialaj cirkonstancoj» (germ.)] — ĉi tiuj homoj taksas nunajn bonaĵojn sub la estontaj. Ĝenerale kaj entute, subjektivaj taksoj tendencas esti pli altaj, kiam temas pri nunaj bonaĵoj, kaj pli malaltaj, se temas pri la sama kvanto de la samaj bonaĵoj en la estonteco.

Tia estas «la unua» kialo de supertakso de nunaj bonaĵoj.

Ni turnu nin al analizo de tiu ĉi «kialo». Antaŭ ĉio necesas rimarki, ke ĝenerale tia formulado de la demando estas limigita historie. Nome, ĝi eblas nur por interŝanĝa ekonomio kaj estas absolute nepensebla por ĉiuj specoj de natura ekonomio. Kaj ĉe tio la lasta tezo validas ne nur por malbone konserveblaj produktoj, sed — kiel ĝuste rimarkigas Pierson kaj Bortkiewitcz — ankaŭ por aliaj. «Tiu, al kiu estus donitaj tiaj kvantoj da karbo, vino, ktp., kiujn li bezonis dum sia tuta vivo, estus tre dankema pro tio, — rimarkas en diskuto pri la teorio de Böhm-Bawerk Pierson, kiu tamen dividas tiun ĉi teorion en esencaj punktoj. Kun mono, ĉiuokaze, estas alia afero»287.

Plue. Ni vidis, ke la supertaksado de nunaj bonaĵoj kompare kun la estontaj sekvas, laŭ Böhm-Bawerk, plejparte el tio, ke la nuna bonaĵo povas kontentigi ankaŭ pli gravajn estontajn bezonojn, de kiuj ĝi depruntas sian valoron. Ni supozu, ke ni havas subjekton, relative bonstatan en la nuno, kiu ne atendas saman estontecon. 10 guldenoj, kiujn li nun havas, kontentigas nun bezonon je 100 unuoj; ĉar en la estonteco nia subjekto havos malpli da guldenoj, valoro de tiuj ĉi 10 guldenoj kreskos, ekzemple, ĝis 150. El tio oni povus konkludi, ke la estontaj 10 guldenoj estas taksataj de nia subjekto pli ol la nunaj 10 guldenoj. Tamen, kiel ni vidis, Böhm deduktas malsaman konkludon. Nome, ĉar la nunaj 10 guldenoj, diras li, povas esti konservitaj kaj uzataj ankaŭ por estonteco, ili jam en la nuno havas valoron de estontaj guldenoj. Tiamaniere, ĉi tie la estonta valoro estas projekciata en la nunon. Tiu premiso — ebleco transdoni valoron de estonta bonaĵo al la nuna bonaĵo — kontraŭas, laŭ nia opinio, la ĉefan ideon de Böhm-Bawerk pri la origino de profito. Vere, ni apliku la rezonadon de Böhm al la produktadrimedoj. Ĉiu produktada rimedo, ĉu ĝi estas maŝino aŭ laboro, povas esti rigardata en du manieroj: kaj kiel estonta bonaĵo kaj kiel nuna bonaĵo (ĉi-lasta tiom, kiom eblas realigi ĝian valoron jam en la nuno, kaj ankaŭ kiom ĝi ekzistas en materia formo, ekzemple maŝinoj ktp.). Ni povas realigi valoron de donita produktadrimedo en la nuno — vendi ĝin kaj gajni, ekzemple, 100 valorunuojn; ni povas meti ĝin en produktadan procezon kaj post certa tempo gajni 150 valorunuojn. Tiamaniere, la estonta valoro de la produktadrimedo estas 150, ĝia nuna valoro estas 100. Se ni nun supozas, kiel Böhm-Bawerk, eblecon taksi nunajn bonaĵojn laŭ ties estonta valoro, tiam estas klare, ke ĝuste rilate al la produktadrimedoj tia supozo estas neakceptebla, ĉar tiam malaperus la diferenco inter tio, kion la kapitalisto pagas mem, kaj tio, kion li ricevas, malaperus la «aĝio», kiu, laŭ Böhm, estas la kaŭzo de la profito. La eraro de Böhm kuŝas en tio, ke li ekskludas por la estonta bonaĵo eblecon de nuna uzo288. Kompreneble, imagataj «estontaj bonaĵoj» ne povas realigi sian valoron en la nuno. Sed ĝuste la produktadrimedoj, kiuj ekzistas nun en sia materia formo, ne konformas al la kategorio de «imagataj guldenoj». Nur unu el du: aŭ nunaj bonaĵoj ne povas pruntepreni sian valoron de estontaj bonaĵoj (kompreneble ene de la limoj de la unua kialo, kiun ni ekzamenas) — tiam ne estas loko por la fakto de supertakso de nunaj bonaĵoj, ĉar malaperas egaleco de taksoj de nunaj kaj estontaj bonaĵoj; aŭ la nunaj bonaĵoj povas pruntepreni sian valoron de estonta utilo — tiam ne ekzistas loko, de kiu povas aperi la profito (denove, dume, ene de la «unua kazo»). Kaj en ambaŭ kazoj la rezulto por Böhm-Bawerk estas malĝojiga.

Ni nun rigardu la aferon el la vidpunkto de nuntempa kapitalisma realo, do el la vidpunkto de la kapitalistoj kaj laboristoj. Ni komencu de la laboristoj. Tiuj vendas sian varon — laboron, aĉetatan de la kapitalisto kiel produktadrimedo, do estonta bonaĵo, kontraŭ «nunaj» guldenoj. La laboristo «konsentas» vendi sian laboron (estontan bonaĵon) kontraŭ valoro malpli granda ol tiu, kiun havos la produkto de la laboro. Sed tio okazas tute ne tial, ke la laboristo povas esperi pli bonan rilatumon von Bedarf und Deckung [inter bezonoj kaj kontentigrimedoj (germ.)], sed pro la relative malforta socia pozicio de la laboristo289. Tiu lasta krome estas senigita de ajna espero «fariĝi homo», kaj ĝuste tiu ĉi cirkonstanco klarigas la pozicion de la proletaro de ĉiuj landoj. Tiel, la «unua kialo» de la supertakso de nunaj bonaĵoj tute ne koncernas la taksajn motivojn de la laboristo. Sed ĝi tute ne taŭgas ankaŭ por klarigi la taksojn de kapitalismaj entreprenistoj. Tiurilate neniu alia ol Böhm-Bawerk mem diras jenon:

«Se la kapitalistoj realigus sian tutan havaĵon kiel nunan bonaĵon, tio estas, se ili rekte konsumus ĝin, tiam certe la bezonoj de la nuntempo estus kun abundo kovritaj, dum la bezonoj de la estonteco restus tute sen kontentigo... Do se temas pri nenio alia krom pri rilatumo inter bezonoj kaj kontentigo en la nuno kaj la estonteco, tiam por posedanto de havaĵa stoko, kiu superas la bezonojn de la nuna tempo, nunaj bonaĵoj, kiel tiaj, havas eĉ malpli grandan valoron, ol la estonta bonaĵo»290.

Por kapitalisto nunaj bonaĵoj, kiuj superas liajn proprajn bezonojn, estas utilaj tiom, kiom li produktive konsumas ilin, t. e. kiom li transformas ilin en estontajn bonaĵojn. Ĉi tiu cirkonstanco kontribuas al «supertakso» de ne nunaj, sed ĝuste de estontaj bonaĵoj, en nia kazo de laboro. Do, kaj ĉe la flanko de la postulo kaj ĉe la flanko de la oferto, la «unua kialo» evidentiĝas absolute malvalida.

Ni nun transiras al la «dua kialo». Ĝi konsistas en tio, ke «ni sisteme subtaksas niajn estontajn bezonojn kaj la rimedojn por ilia kontentigo»291. Böhm-Bawerk neniom dubas pri la fakto mem; li nur diras, ke tiu fakto ekzistas nur en malsama grado, depende de nacio, aĝo, persono; speciale klare — diras Böhm — ĝi manifestiĝas ĉe infanoj kaj sovaĝuloj («ganz krass tritt sie uns bei Kindern und Wilden entgegen»). Böhm-Bawerk donas tri bazojn, kiuj kaŭzas ĉi tiun fenomenon: 1) nekompleteco (Lückenhaftigkeit) de ideoj pri estontaj bezonoj; 2) «difekto de volo», kiu igas onin preferi la nunon, malgraŭ eĉ la konscio pri sentaŭgeco de tia ago; 3) «konsideroj pri mallongeco kaj malfirmeco de nia vivo» («die Rücksicht auf die Kürze und Unsicherheit unseres Lebens»).

Al ni ŝajnas, ke tiu ĉi «dua kialo» estas same nesufiĉa, kiel la unua. Ĉar ekzistas mastrumaĵo, ekzistas difinita mastruma plano, kiu konsideras bezonojn ne nur de la nuno, sed ankaŭ de la estonteco. La «sovaĝulojn» kaj «infanojn», pri kiuj parolas Böhm-Bawerk, neniel eblas preni, kiel ekzemplon. Kian influon povas fari «nekompletaj ideoj pri la estonteco», «difekto de volo» aŭ «konsidero pri mallongeco kaj malfirmeco de nia vivo» sur kontajn kalkulojn de moderna granda entreprenisto? Mastrumado havas sian propran logikon, kaj motivoj de mastruma agado, mastruma kalkulo, kiel la ĉielo de la tero, malproksimas de la motivoj de sovaĝuloj kaj infanoj. Male, ŝpari monon, — se tio estas profitodona, — atendi konjunkturon, fari kompleksajn planojn pri la estonteco, ktp. estas la distingaj trajtoj de la kapitalisma mastrumado; se kapitalisto iam estas «infano», do li agas tiel nur kun sia «poŝmono», dum la bazaj valoraĵoj, operacioj de entreprenista karaktero, estas farataj surbaze de la plej strikta kalkulo. Tiurilate tute ĝuste rimarkas Wieser: «Al mi ŝajnas, ke en kondiĉoj de civilizo ĉiu bona mastro, kaj fakte ankaŭ ĉiuj interaj elementoj, iomete lernis venki certagrade ĉi tiun malfortecon de la homa naturo (t. e. la subtakson de estontaj bonaĵoj N. B.)... Neceso zorgi pri la estonteco estas speciale granda ĉi tie, kaj ne estus ia miraklo, se ĝi manifestiĝus ĉi tie speciale akre»292.

Krom tio, altiri por klarigo de la profito por kapitalo riskon, asociitan kun la «estonteco», ne eblas eĉ el la vidpunkto de Böhm, ĉar, kiel diras Bortkiewicz, «en la teorio de Böhm-Bawerk temas pri klarigado de interezo por kapitalo en la propra senco, t. e. de la neta interezo, sed ne de la malneta, kiu, inter ceteraj eroj, enhavas ankaŭ premion por risko, kaj la lasta kalkulas kun la momento de malstabileco kaj estas ekskludata el konsidero, kiom la demando koncernas la netan interezon»293.

Ni nun transiru al la laboristoj kaj kapitalistoj. Böhm-Bawerk imagas, ke la laboristo povus mem agi kiel entreprenisto kaj estonte ricevi la produkton de sia laboro. Sed li preferas ricevi almenaŭ parton de ĝi nuntempe, ĉar li «sisteme subtaksas» estontajn bonaĵojn; sed en la realo okazas tute ne tio, kion vidas Böhm-Bawerk. Nome, la laboristo vendas sian laborforton ne tial, ke li «subtaksas» estontajn bonaĵojn, sed ĉar li havas neniun ŝancon ricevi ajnajn bonaĵojn krom per vendo de sia laborforto (laboro laŭ Böhm-Bawerk); elekto inter sia propra produktado kaj produktado en kapitalista fabriko por li simple ne ekzistas; li havas neniun eblon transformi la estontan bonaĵon — «laboron» en la nunan bonaĵon; tial li tute ne taksas sian laboron kiel estontan bonaĵon — tia vidpunkto estas absolute fremda al li. Ĉi tiu cirkonstanco estas tiom klara, ke ĝin vidas eĉ burĝaj ekonomikistoj el tiuj, kiuj ne faras apologion de la kapitalisma sistemo, aŭ, almenaŭ, faras ĝin ne kun tia fervoro, kiel Böhm. «La industria laboristo, — skribas prof. Lexis, — nun entute ne povas realigi sian laborforton memstare; por tio li bezonas novajn potencajn produktadrimedojn, kiuj estas en la posedo de la kapitalo kaj fariĝas atingeblaj por li nur laŭ kondiĉoj, difinitaj de la kapitalo... La laboristo ne regas sian propran produktan mastrumaĵon, la produkto de lia laboro ne apartenas al li kaj estas indiferenta al li; mastrumado konsistas por li en akirado kaj elspezado de lia salajro»294.

Tiel la afero statas flanke de la laboristo. Ni vidu, kio okazas flanke de la kapitalistoj. Pri ĉi tiu punkto Böhm-Bawerk mem agnoskas, ke por la kapitalistoj, ĉar ili agas ĝuste kiel kapitalistoj, sen ne kiel disipuloj («Verschwender»), la supertakso de nunaj bonaĵoj ne ludas rolon295. Do ankaŭ ĉi tie, kiel flanke de la postulo, tiel flanke de la oferto, la «dua kialo» evidentiĝas same malvalida, kiel la unua.

«El la tri momentoj... ambaŭ unuaj, do, por la amaso de kapitalistoj (ni vidis, ke tio validas ankaŭ por la laboristoj. N. B.) ne manifestiĝas en la realo. Male, ĉi tie povas manifesti sian efikon la bone konata de ni tria momento: teĥnika supereco de nunaj bonaĵoj, aŭ tio, kion oni iam nomas „produktiveco de kapitalo“»296.

Do ni devas analizi la lastan «kialon» — teĥnikan superecon de nunaj bonaĵoj.

2. Tria kialo de supertakso de nunaj bonaĵoj: ilia teĥnika supereco

Tiu ĉi tria argumento, al kiu Böhm-Bawerk atribuas eksterordinaran signifon, konsistas en tio, ke «kutime nunaj bonaĵoj pro teĥnikaj kialoj estas la plej bonaj rimedoj por kontentigi niajn bezonojn kaj tial garantias al ni pli altan marĝenan utilon ol estontaj bonaĵoj»297. Ĉi tie ni devas fari rezervon kaj peti la leganton dume memorfiksi jenon: ĝis nun ĉie ĉe Böhm-Bawerk estis supozata, ke sub nunaj bonaĵoj oni komprenas Genussgüter [konsumbonaĵojn (germ.)], bonaĵojn de la unua ordo, en la plej malbona kazo — «nunajn» guldenojn, kiuj facile transformiĝas al konsumbonaĵoj, jam tute rekte kontentigantaj homajn bezonojn. Ĝuste per guldenoj pagis nia kapitalisto, kiel per nuna varo, kiun li donis kontraŭ «estonta bonaĵo» — laboro. Tamen tute ne pri tio temas en la traktata kazo. Ĉi tie Böhm-Bawerk komparas jam ne produktadrimedojn kun konsumrimedoj, sed produktadrimedojn inter si, malsamajn kategoriojn de tiuj produktadrimedoj. Tio sekvigas tutan vicon da konsekvencoj, pri kiuj ni parolos sube.

Ni revenas al la temo. Ni scias el la antaŭa ĉapitro, ke produktada procezo, laŭ Böhm-Bawerk, estas des pli sukcesa, ju ĝi estas pli longa. Se ni prenas iun unuon de produktadrimedoj, ekzemple, monaton da laboro, enmetitan en teĥnike malsamajn produktadprocezojn, tiam la rezulto estos malsama depende de malsama daŭro de la produktadprocezo. Böhm-Bawerk donas sekvan tabelon:


Tabelo I.
Monato da laboro, elspezita en la jaro
donas por la mastruma periodo (t. e. ĝis la jarfino)
unuojn da produkto
1909 1910 1911 1912
1909 100
1910 200 100
1911 280 200 100
1912 350 280 200 100
1913 400 350 380 200
1914 440 400 350 280
1915 470 440 400 350
1916 500 470 440 400

Por kontentigo de bezonoj de la jaro 1909, — diras Böhm, — monato da laboro, elspezita en 1910 aŭ 1911, donas al ni absolute nenion; monato da laboro elspezita en 1909 donas 100 unuojn da produkto; por kontentigi bezonojn de 1914, monato da laboro en 1911 donas 350, 1910 — 400, 1909 — 440 unuojn da produkto.

«El la vidpunkto de kia ajn intervalo oni komparu, ĉiam la pli maljuna (nuna) grupo de produktadrimedoj en teĥnika aspekto havas avantaĝojn kompare kun la samgranda pli juna (estonta) grupo»298. Sed tiu avantaĝo, — daŭrigas Böhm-Bawerk, — estas ne nur teĥnika, sed ankaŭ ekonomia: produkto ricevita en industribranĉo «pli kapitalisma», t. e. kun pli longa produktada vojo, superas la produkton en la «malpli kapitalisma» branĉo ne nur per nombro de ricevitaj unuoj, sed ankaŭ per totala valoro.

«Sed ĉu ĝi (la pli maljuna grupo de produktadrimedoj. N. B.) havas avantaĝon ankaŭ per alteco de sia marĝena utilo, per sia valoro? Certe jes. Ĉar se ĝi donas al nia dispono pli da kontentigrimedoj por ajna sfero de tiuj bezonoj, por kies kontentigo ni povas aŭ deziras apliki ĝin, tiam ĝi havas ankaŭ pli da graveco por nia bonfarto»299.

Por unu homo en la sama momento, diras Böhm, pli da produkto havos pli da valoro. Tiel statas la afero kun valoro de produkto. Kio do pri valoro de produktadrimedoj? Kiel ni scias laŭ la respektiva sekcio de la ĉapitro pri valoro, valoro de produktadrimedoj por diversaj uzmanieroj estas determinata per maksimuma valoro de produkto, t. e. per valoro de produkto produktita en la plej favoraj produktadkondiĉoj.

«Por bonaĵoj, kiuj permesas alternative malsamajn uzmanierojn kun malsamgranda marĝena utilo, la decida momento estas la plej alta marĝena utileco. Sekve, en nia konkreta kazo, tiu produkto, kiu reprezentas la plej altan valoron»300.

El tio, ŝajne, devus sekvi konkludo, ke valoro de produktadrimedoj estas determinata de la maksimuma kvanto de produkto, t. e. de la maksimuma plilongigo de la produktada procezo. Sed — kaj ni petas la leganton memorfiksi ĉi tiun tezon speciale firme — fakte la teorio de Böhm-Bawerk donas alian respondon. «La plej alta sumo de valoro, — diras nia aŭtoro, — ne devas koincidi kun tiu produkto, kiu enhavas la plej grandan nombron de unuoj: male, ĝi malofte aŭ neniam koincidas kun ĝi. Ĉar la plej grandan nombron de unuoj (de produkto) ni atingus per neordinare longa produktada procezo, kiu daŭrus 100 aŭ 200 jarojn; sed la bonaĵoj, kiuj estos pretaj nur en la tempo de niaj pranepoj kaj prapranepoj, en niaj nunaj taksoj havas tute nenian valoron»301. Tial la plej granda sumo de valoro respondos al tiu produkto, kies sumo de unuoj, multiplikita per valoro de unuo, donas maksimuman valoron, krome, estas konsiderata «rilatumo inter bezonoj kaj kontentigaj rimedoj en la respektiva mastruma periodo kaj... ekzistanta por estontaj bonaĵoj perspektiva redukto» (t. e. malkresko de valoro. N. B.)302.

Ni supozu, ke ni havas nur la «unuan kialon», t. e. «zunehmend verbessernde Versorgungsverhältnisse» [«ĉiam pliboniĝanta proporcio de kontentigo» (germ.)], respektiva (malkreskanta) valoro de unuo de produkto, kiun Böhm-Bawerk nomas «la vera valoro», estu 5 por la produkto de 1909; 4 por 1910; 3,3 por 1911; 2,5 por 1912; 2,2 por 1913; 2,1 por 1914; 2 por 1915; 1,5 por 1916. Tiam la respektivaj ciferoj sub efiko de la dua kialo, t. e. ĉe perspektivische Reduktion [perspektiva redukto (germ.)], estos: 5; 3,8; 3; 2,2; 1,8; 1,5; 1. Ni do supozas, kune kun Böhm-Bawerk, malkreskon de valoro de «estontaj bonaĵoj» kompare kun la «nunaj» pro la du kialoj, kiujn ni antaŭe analizis. Surbaze de tio, Böhm kunmetas jenajn tabelojn:

Tabelo II.
Unu monato da laboro, elspezata en 1909, donas
Por
mastruma
periodo
Nombro
de unuoj
de produkto
Vera
marĝ. util.
de unuo
Perspektiva
malkresko de
valoro de unuo
Valora
sumo de tuta
produkto
1909 100 5 5 500
1910 200 4 3,8 760
1911 280 3,3 3 840
1912 350 2,5 2,2 770
1913 400 2,2 2 800
1914 440 2,1 1,8 792
1915 470 2 1,5 705
1916 500 1,5 1 500
Tabelo III.
Unu monato da laboro, elspezata en 1912, donas
Por
mastruma
periodo
Nombro
de unuoj
de produkto
Vera
marĝ. util.
de unuo
Perspektiva
malkresko de
valoro de unuo
Valora
sumo de tuta
produkto
1910 4 3,8
1911 3,3 3
1912 100 2,5 2,2 220
1913 200 2,2 2 400
1914 280 2,1 1,8 504
1915 350 2 1,5 525
1916 400 1,5 1 400

El tiuj tabeloj videblas, ke la maksimumo de valoro por laboro, elspezata en 1909 (840 unuoj da valoro) estas pli alta, ol la maksimuma valoro, akirita rezulte de pli posta laboro en 1912 (525). Se ni faros necesajn kalkulojn kaj por 1910 kaj por 1911, kaj kunmetos sinoptikan tabelon, analogian al nia tabelo I, tiam ni ricevos jenajn rezultojn303.

Tabelo IV. Monato da laboro, elspezita dum jaro,
donas por la mastruma periodo da valorunuoj
1909 1910 1911 1912
1909 500
1910 760 380
1911 840 600 300
1912 770 616 440 220
1913 800 700 560 400
1914 792 720 630 504
1915 705 660 600 525
1916 500 470 440 400

«Tiamaniere, vere, nuna labormonato havas avantaĝon super ĉiuj estontaj, ne nur en la senco de (pli granda) teĥnika produktiveco, sed ankaŭ en la senco de (pli granda) marĝena utileco kaj valoro»304.

Do, ĉi tie estas pruvita, laŭ Böhm-Bawerk, ne nur teĥnika, sed ankaŭ ekonomia supereco (t. e. supereco ĉe valoraj kalkuloj) de nunaj produktadaj bonaĵoj super estontaj produktadaj bonaĵoj. Al propre nunaj bonaĵoj, t. e. al nunaj konsumaj bonaĵoj, Böhm-Bawerk transiras per tia rezonado: posedo de certa stoko da nunaj konsumbonaĵoj permesas elspezi produktadrimedojn en la plej produktivaj procezoj; se vivrimedoj ne sufiĉas, tiam ne eblas longe atendi ricevon de la produkto. Se estas donita grandeco de vivrimedoj, estas donita ankaŭ ebla produktadperiodo. Ĉe tio, ju pli baldaŭ ni havas produktadrimedojn, des pli bone ni povas uzi ilin. Se ni havas stokon da nunaj konsumbonaĵoj por 10 jaroj, tiam nuna produktiva bonaĵo povas esti elspezita dum tutaj tiuj 10 jaroj; sed ajna estonta bonaĵo estos en la produktada procezo dum malpli da tempo; se ni ricevos produktadrimedojn nur post 3 jaroj, tiam la maksimumo de la produktada procezo estos 10−3, do 7 jaroj, ktp.305. Tiel, «la dependo estas jena. Dispono pri iu kvanto da nunaj konsumbonaĵoj kovras niajn bezonojn en la kuranta mastruma periodo, kaj per tio liberigas la produktadrimedojn (laboron, teron, kapitalbonaĵojn), disponeblajn ĝuste en ĉi tiu periodo, por teĥnike pli produktiva uzo por la estonteco»306. Alivorte, ĉar la nunaj produktivaj bonaĵoj pli valoras ol la estontaj, kaj ĉar al tio helpas ĉeesto de nunaj konsumbonaĵoj, tiuj lastaj ricevas ioman aĝion. La altigita valoro de la nunaj produktivaj bonaĵoj sekvigas altigon de la valoro de nunaj konsumbonaĵoj.

Tia estas la «tria kialo». Antaŭ ol transiri al kritiko de tiu ĉi plej grava kaj, kiel ŝajnas al ni, la plej skolastika argumento de Böhm-Bawerk, ni koncize formulos lian tutan rezonadon pri tiu ĉi punkto.

Unue. Nunaj produktivaj bonaĵoj donas pli da produkto, ol estontaj produktivaj bonaĵoj.

Due. Valoro de ĉi tiu produkto en ajna donita momento, kaj ankaŭ la maksimumo de valoro, estas pli granda por nunaj produktivaj bonaĵoj.

Trie. Tial valoro de nunaj produktadrimedoj estas pli alta ol valoro de estontaj produktadrimedoj.

Kvare. Ĉar nunaj konsumbonaĵoj ebligas apliki produktadajn rimedojn al la plej produktivaj operacioj, do meti ilin en komercon por longa tempo, tial nunaj konsumbonaĵoj ricevas pli altan takson kompare kun la estontaj.

Ni nun turnu nin al kritika analizo de ĉiuj ĉi argumentoj.

Al 1. Realaj produktivaj bonaĵoj donas pli da produkto, asertas Böhm-Bawerk. Kiel pruvo, estas donita nia tabelo I. Por ke la argumentado de Böhm havu ian signifon, necesas forigi ĉion, kio estas ligita kun la supre analizitaj du unuaj «kialoj» por supertakso de nunaj bonaĵoj. Kvanto de ricevata produkto devas esti prenata sendepende de tio, kiam ĝi estas ricevata. Sed en la tabelo de Böhm-Bawerk la produktaj vicoj estas fortranĉitaj en la sama jaro. Efektive, se ni supozos, ke ni indiferentas pri tempo de ricevo de produkto, tiam ni ricevos, kiel indikis Bortkiewitcz, esence malsaman rezulton.

Tabelo I.
Monato da laboro, elspezita en la jaro
donas por la mastruma periodo (t. e. ĝis la jarfino)
unuojn da produkto
1909 1910 1911 1912
1909 100
1910 200 100
1911 280 200 100
1912 350 280 200 100
1913 400 350 280 200
1914 440 400 350 280
1915 470 440 400 350
1916 500 470 440 400
Tabelo III.
Monato da laboro, elspezita en la jaro
donas por la mastruma periodo (t. e. ĝis la jarfino)
unuojn da produkto
1909 1910 1911 1912
1909 100
1910 200 100
1911 280 300 100
1912 350 280 200 100
1913 400 350 280 200
1914 440 400 350 280
1915 470 440 400 350
1916 500 470 440 400
1917 500 470 440
1918 500 470
1919 500

Nome, se ni supozos, ke produktaj vicoj de la jaroj 1909, 1910, 1911 kaj 1912 estas samlongaj, tiam ankaŭ la kvanto de la produkto estos la sama kiel en 1909; estos nenia diferenco inter la kvantoj de produktoj. La diferenco — kaj cetere la sola — konsistos nur en tio, ke tiu ĉi sama kvanto de produkto ne estos ricevata samtempe, nome, ju pli malproksime de la «nuna» estas donita produktiva rimedo, des pli malfrue la rezulto estos la sama laŭ sia absoluta valoro. Dum monato da laboro elspezita en 1909 alportos 500 unuojn de la produkto jam en 1916, monato da laboro elspezita en 1910 alportos la samajn 500 unuojn ne en 1916, sed en 1917; monato da laboro elspezita en 1911 — en 1918, ktp. Do, se ni ne alportos malsaman takson pri ricevo pli kaj malpli malfrua, tiam la produkta kvanto estos la sama.

Al 2. Nun ni transiras al la demando pri valoro de produkto kaj pri maksimumo de valoro. Ni vidis supre, ke se konsekvence sekvi la vidpunkton de Böhm-Bawerk, tiam la maksimumo de valoro devus rezultiĝi ĉe maksimuma plilongigo de la produktada procezo kaj, sekve, ĉe maksimuma pligrandigo de la kvanto de la produkto. Tamen Böhm-Bawerk neas tion, referencante tiun fakton, ke produktoj, ricevitaj en la tempo de niaj pranepoj, por ni havas preskaŭ nenian valoron. Ĉi tiu premiso, kuŝanta en la bazo de liaj kalkuloj, estas metodologie neakceptebla. Efektive, se ni jam anticipe referencas al efiko de subtakso de estontaj bonaĵoj (ĉu ĝi estas kaŭzita de la «unua» aŭ la «dua» kialo), tiam ni malebligas analizon de la «tria kialo», t. e. de ĝuste tiu demando, kiu interesas nin nun. Vere, Böhm-Bawerk kontrabandas la efikon de la unua aŭ de la dua faktoro, kaj nur danke al tio li ricevas la rezultojn, kiujn li atribuas al efiko de la tria faktoro. Efektive, kial li ricevis malsaman maksimumon de valoro por produkto de malsamtempaj produktadrimedoj? Ja simple tial, ke li dufoje malpligrandigis valoron de la produkto depende de la tempo:

 1909 —   1913 —  2,2    1909 —   1913 — 
 1910 —  4  1914 —  2,1    1910 —  3,8   1914 —  1,8 
 1911 —  3,3   1915 —    1911 —  3,2   1915 —  1,5 
 1912 —  2,5   1916 —  1,5    1912 —  2,2   1916 — 

La unuaj du kolumnoj estas malpligrandigo de la valoro de bonaĵoj sub influo de «zunehmend verbessernde Versorgverhältnisse» [«ĉiam pliboniĝanta proporcio de kontentigo» (germ.)], la duaj — malpligrandigo de ilia valoro sub influo de konsideroj pri malfirmeco de la homa vivo ktp., do sub influo de la dua kialo. Se tio ne estus, tiam por ĉiuj jaroj estus la sama cifero, nome 5. Kunmetante la tabelon, analogian al la tabelo IV, kaj prenante egalan por ĉiuj vertikalaj vicoj malpligrandiĝon de valoro kun kresko de kvanto de produktoj, ni ricevas307:

Tabelo IV.
Monato da laboro, elspezita en la jaro,
donas por la mastruma periodo da valorunuoj
1909 1910 1911 1912
1909 500
1910 760 380
1911 840 600 300
1912 770 616 440 220
1913 800 700 560 400
1914 792 720 630 504
1915 705 660 600 525
1916 500 470 400 400
Tabelo IVa.
Monato da laboro, elspezita en la jaro,
donas por la mastruma periodo da valorunuoj
1909 1910 1911 1912
1909 500
1910 760 500
1911 840 760 500
1912 770 840 760 500
1913 800 770 840 760
1914 792 800 770 840
1915 705 792 800 770
1916 500 705 792 800
1917 500 705 792
500 705
500

Komparante la tabelon IV kaj la tabelon IVa, ni konvinkiĝas, ke la valormaksimumo estas malsama en la tabelo IV (840, 720, 630, 525) kaj sama en la tabelo IVa (840). Kaj ĉi tiu kontraŭdiro rezultis nur sole tial, ke en la tabelo IV la malpligrandiĝo de valoro estis prenita depende de tempo, tiel ke la dua vertikala kolumno estis komenciĝanta jam per malsama nombro (380, sed ne 500), dum en la tabelo IVa la malpligrandiĝo de valoro estis prenita depende nur de kvanto de produktoj, kaj la komencaj nombroj de ĉiuj kvar vicoj rezultis samaj, ĉar ankaŭ kvanto de produktoj estis sama308. Tiamaniere, estas klare, ke la konkludoj pri la pli granda ekonomia produktiveco de nunaj produktadrimedoj estis ricevitaj nur pro tio, ke en la kalkulon estis enkondukitaj ambaŭ antaŭaj punktoj. Certe, la saman rezulton, sed nur malfortiĝintan kvante, ni ricevos, se ni lasos efiki unu el la du punktoj, ne gravas ĉu ĝi estos la unua aŭ la dua. Ĉiukaze estas klare, ke la fama «tria kialo», kiel sendependa faktoro, tutsimple ne ekzistas. Ĉi tio solvas ankaŭ la demandon pri valoro de nunaj kaj estontaj produktadrimedoj (punkto 3).

Al 4. Sed eĉ se agnoski ĝustecon de la tri unuaj «kialoj» de la «tria kialo», Böhm-Bawerk ankoraŭ ne sukcesus fari la transiron de produktivaj bonaĵoj al konsumbonaĵoj. Ĉi tie, kiel ni scias, li donas tian rezonadon: ĉar la nunaj produktivaj bonaĵoj pli valoras ol la estontaj, tiam ankaŭ nunaj konsumbonaĵoj pli valoras ol estontaj konsumbonaĵoj. Tiamaniere, ĉi tie konsumbonaĵoj estas traktataj, tieldire, kiel produktadrimedoj de produktadrimedoj, kaj la determinanta faktoro estas la produktivaj bonaĵoj, kaj la determinata — la konsumbonaĵoj. Tiu ĉi aserto tamen kontraŭdiras la ĉefan vidpunkton de la tuta skolo, por kiu konsumbonaĵoj estas io primara, kaj produktivaj bonaĵoj — bonaĵoj de pli malproksimaj ordoj — en sia valoro estas derivita grando. Ni vidas ankaŭ ĉi tie, ke la klarigo turniĝas en rondo309. Valoro de la produkto determinas valoron de la produktadrimedoj, la valoro de la produktadrimedoj determinas la valoron de la produkto. Ĉi tio mem estas kontraŭdiro. Sed krome ne estas klara la rilatumo inter la determino de valoro de nunaj bonaĵoj sub influo de ties marĝena utileco kaj la determino, formita sub influo de pli granda teĥnika kaj ekonomia produktiveco de la nunaj produktadrimedoj. Vere, marĝena utileco de certa stoko da nunaj bonaĵoj estu egala al 500; se la du unuaj kialoj entute ne efikas, kaj influo de la tria same ne manifestiĝas, tiam ankaŭ la estonta stoko da samaj bonaĵoj egalas al 500. Ni supozu nun, ke rezulte de la plej profita produktadperiodo, kiu ŝuldas sian aperon al ekzisto de nia stoko, ni ricevas 800 unuojn da valoro, kaj ĉe prokrasto je unu jaro (t. e. ĉe pli mallonga produktada procezo) nur 700 unuojn. Tiam, laŭ Boehm, devas estiĝi supereco de valoro de nunaj konsumbonaĵoj super la estontaj. Tio povas okazi (ni prenas la du ĉefajn kazojn) aŭ kiam valoro de nunaj bonaĵoj altiĝas super 500, aŭ kiam valoro de estontaj bonaĵoj falos sub 500. La unua ne povas okazi, ĉar tio estus klara rompo de la leĝo de marĝena utileco. Ĉu povas okazi la dua? Same ne. Kiel, efektive, povas malkreski valoro de bonaĵoj nur tial, ke per ilia helpo ne eblas fari ion absolute ne inkluditan en la «skalon de bezonoj»? Tio, certe, estas absurda. La afero klarigeblas sufiĉe simple. La artefarita konstruo de Böhm-Bawerk supozas ĉi tie, ke konsumbonaĵoj dependas en sia valoro de la produktivaj; konsumbonaĵoj estas traktataj, iagrade, kiel produktadrimedoj por produktado de produktadrimedoj. Tiel, fine perdiĝas ajna stabileco de la baza konstruaĵo. La fundamentoj de la teorio baziĝis sur la marĝena utileco de konsumbonaĵo, kiu estis la primara kaŭzo de ajna valoro. Sed ĉar konsumbonaĵoj mem estas rigardataj kiel produktadrimedoj, ankaŭ la teorio de marĝena utileco same devas perdi ajnan signifon.

Krome, ĉiuj argumentoj de Böhm-Bawerk pri la «tria kialo» baziĝas sur la supozo, ke ekzistas produktadaj procezoj de diversa longeco: ja ĝuste el la avantaĝo de pli longaj produktadaj procezoj estas deduktata ĉi-kaze la profito. Kaj ĉar Böhm-Bawerk mem, kiel ni vidis supre, akceptas la senbazecon de la du unuaj argumentoj, do la «teĥnika avantaĝo de nunaj bonaĵoj» estas, esence, la sola kialo de la fenomeno de profito. Tamen povas esti tute neniaj duboj, ke eĉ ĉe supozo de tute samlongaj produktadaj procezoj la profito ne ĉesas ekzisti. Se (en la terminoj de Markso) la organika konsisto de kapitalo samas en ĉiuj produktadaj branĉoj, alivorte, se la organika konsisto de kapitalo en ĉiu aparta branĉo de produktado egalas al la averaĝa socia konsisto de kapitalo, tiam tio tute ne detruas la profiton; la diferenco disde la efektiva «realo» konsistos nur en tio, ke la averaĝa profitnormo realiĝos rekte, ne kaŭzante transiron de kapitalo el unu branĉo en alian. Aliflanke, tiu «diferenca profito», kiu estas ricevata en individua entrepreno, kie ekzistas plibonigita teĥniko, ankoraŭ ne fariĝinta komuna posedaĵo, ne povas servi kiel ekzemplo de profito ĝenerale, ĉar ĉi-lasta estas ricevata ankaŭ ĉe tute sama teĥniko, kiel specifa enspezo de la kapitalista klaso, kaj ne de tiu aŭ alia individua entreprenisto. «Se ĉiuj kapitalistoj povas ricevi saman profiton el plialtigita produktiveco, tiam restas neniu rimedo por plusprofito, la „plusvaloro“ ne plu povas esti deduktita el la diferenco inter tiu grupo de produktoj, kiu estis produktita sen kapitalismaj ĉirkaŭvojoj, kaj tiu grupo, kiu estis produktita per tiuj ĉi metodoj»310.

Se ni nun turnos nin al motivoj de la kapitalistoj kaj laboristoj, ni vidos jenon. Por la laboristo, ĝenerale, ne povas temi pri elekto de iu aŭ alia produktada vojo simple tial, ke, kiel ni jam diris antaŭe, por li, ĉar li estas laboristo, ne ekzistas ebleco de sendependa produktado. La formulado mem de la demando rilate al la laboristo estas absurda. Koncerne la kapitalistojn, ĉi tie eblas turni kontraŭ Böhm lian propran armilon. Nome, la laboro, kiel produktada rimedo, permesas al la kapitalisto uzi, ĝenerale, ajnajn «ĉirkaŭvojojn»; nunaj guldenoj estos «malviva kapitalo», se ili ne estos fekundigitaj per laboro. Alivorte, la «nunaj bonaĵoj» de la kapitalisto havas sencon por li nur tiom, kiom li povas transformi ilin en laboron (abstraktante aliajn produktadrimedojn). Ĉar, tiamaniere, temas pri kontraŭstarigo de mono (sen mencii jam konsumbonaĵojn, kiujn, kiel tiajn, absolute ne bezonas la kapitalisto) al laboro, el la vidpunkto de la kapitalistoj, laboro havas pli altan subjektivan valoron. Tio evidentas el la interŝanĝo mem; se por la kapitalisto ne estus profite aĉeti laboron, do se li ne taksus ĝin subjektive super siaj guldenoj, li tute ne aĉetus ĝin. Ĉar la kapitalisto anticipe konsideras tiun profiton, kiun li povas akiri, kaj ĉi tiu konsidero faras sian influon sur ĉiun donitan takson.

Ni nun starigu la demandon en pli ĝenerala formo. Ni rigardu nunajn 1 000 guldenojn kaj estontajn 1 000 guldenojn. Ĉu kapitalisto povas taksi la nunajn super la estontaj? Povas. Kial? Ja tial, ke «mono naskas monon». Pli alta takso de «kontanta mono» baziĝas sur kreditaj operacioj, kaj, sekve, finkalkule surbaze de profito. Tia kazo, tipa por la kapitalisma socio, ne povas esti uzita por klarigo de «nelaboraj enspezoj», ĉar ĝi mem antaŭsupozas ilin. Aliflanke, estas facile montri ankaŭ alimaniere, ke la supereco de valoro de nunaj bonaĵoj ne povas klarigi la profiton. Ni vidis, ke ĉe la analizo de la «tria kialo» Böhm-Bawerk, kiel la ĉefan argumenton por supertakso de nunaj bonaĵoj kaj por klarigo de la profito, citis la fakton, ke nunaj bonaĵoj ebligas apliki pli produktivajn metodojn. Ni konsentu provizore kun tia avantaĝo de nunaj bonaĵoj. Ni nun imagu, ke kapitalisto, kiu ne havas monon kaj estas senigita de eblo apliki pli longajn produktadajn procezojn, depruntas monon kaj pagas certan procenton por ĝi. Estas klare, ke lia profito ne klarigeblas ĉi tie per avantaĝo de la nuna monsumo super la estonta. Tiamaniere la «tria kialo» neniel rilatas al ĝi.

Ni aliradis de diversaj flankoj al takso de la plej grava argumento de Böhm-Bawerk, kaj ĉiuj vojoj kondukis al la sama Romo: ĉi tiu argumento estas konstruita tute sur skolastikaj, ekstreme artefaritaj tezoj, kiuj aŭ kontraŭas la realon (taksoj de laboristo kaj kapitalisto), aŭ estas interne kontraŭdiraj (ekzemple la tria kialo, kiu kvazaŭ estas sendependa de la du unuaj, la determino de valoro de konsumbonaĵoj per valoro de produktivaj bonaĵoj kaj inverse, ktp.). En strebo dedukti la profiton el diverseco de teĥniko en diversaj entreprenoj (pli longaj kaj malpli longaj produktadaj vojoj) estas klare videbla deziro kaŝi la ĝeneralajn kaŭzojn de la profito, sekvantajn el la klasa pozicio de la burĝaro, — de la profito, kies origino estas ĉiel obskurigata per siaspeca terminologio kaj skolastike ruza maniero de argumentado.

3. «La vivtena fonduso» (der Subsistenzfonds). Postulo pri nunaj bonaĵoj kaj ilia oferto. Kreiĝo de la profito

Nun ni devas trakti la demandon, kio estas «nunaj bonaĵoj», kies interŝanĝo al estonta bonaĵo — laboro — estas la kialo de formiĝo de la profito. Tion Böhm-Bawerk solvas en sia instruo pri la «fonduso de vivteno».

«La oferto de antaŭpagoj por vivteno en la nacia ekonomio, kun kelkaj esceptoj, estas reprezentita, — se ni abstraktas la teron, — per la totala sumo de ekzistanta en ĝi posedaĵa mono. La funkcio de ĉi tiu posedaĵa mono estas subteni la vivon de la loĝantaro dum la intertempo, kiu pasas inter la elspezo de ĝiaj ĉefaj produktivaj fortoj kaj la ricevo de konsumpretaj produktoj, t. e. dum averaĝa socia periodo de produktado; kaj la socia periodo de produktado povas esti des pli longa, ju pli granda estas la akumulita posedaĵa mono»311.

«Tiel, efektive, la tuta akumulita posedaĵa rezervo de la socio — kun tre malgranda escepto de tiuj posedaĵoj, kiujn konsumas iliaj propraj posedantoj — estas alportata al la merkato kiel proponataj antaŭpagoj por subtenado de la vivo»312.

«La tuta posedaĵa mono (rezervo) de la nacia ekonomio servas kiel fonduso de vivteno aŭ fonduso de antaŭpagoj, el kiuj la socio ĉerpas sian ekziston dum la socie kutima produktadperiodo»313. Malgraŭ tio, ke la tuta «posedaĵa rezervo» (Vermögensstock) de la socio inkludas ankaŭ la produktadajn rimedojn, do la materiajn elementojn de la konstanta kapitalo, netaŭgajn por rekta konsumo, Böhm-Bawerk tamen opinias ĉi tiun «rezervon» fonduso de vivteno, ĉar en la socio ekzistas konstanta «maturiĝo» de estontaj bonaĵoj en la nunajn.

Nun necesas ekscii la poziciojn de la flankoj, de la aĉetantoj kaj vendantoj, kiuj komercas pri nunaj kaj estontaj bonaĵoj. Flanke de la oferto de nunaj bonaĵoj Böhm-Bawerk notas jenon.

Amplekso (Umfang) de oferto dependas de kvanto de ĉiuj akumulitaj rezervoj (durch den ganzen aufgehäuften Vermögensstamm), abstraktante la teron kaj subtrahante tiujn bonaĵojn, kiuj estas konsumataj «unuflanke de malriĉiĝantaj, aliflanke, de sendepende produktantaj posedantoj»314.

«Intenseco de oferto» (die Intensität des Angebotes)315 estas tia, ke «por la kapitalistoj subjektiva uzvaloro de nunaj bonaĵoj estas ne pli granda, ol subjektiva uzvaloro de estontaj bonaĵoj. Ili tial estus pretaj, almenaŭ, doni kontraŭ dek guldenoj, uzataj dum du jaroj, aŭ, kio estas la samo, kontraŭ unu semajno da laboro, kiu alportas al ili dek guldenojn dum du jaroj, preskaŭ plenajn dek nunajn guldenojn»316.

Nunajn bonaĵojn postulas:

1. Grandnombraj dunglaboristoj. Parto de ili taksas sian laboron je 5, kelkaj eĉ je 2½ florenoj (!).

2. Negranda vico da personoj, serĉantaj konsuman krediton, kiuj pretas pagi tute same ioman aĝion por nunaj bonaĵoj.

3. Vico da memstaraj etaj produktantoj, serĉantaj produktadan krediton, necesan al ili por plilongigo de «produktadaj vojoj».

Ĉar ĉiuj vendantoj, — rezonas plue Böhm-Bawerk, — taksas nunajn kaj estontajn bonaĵojn proksimume same, kaj la aĉetantoj supertaksas nunajn bonaĵojn, do la rezultanto dependos de tio, sur kiu flanko estos nombra supereco (das numerische Uebergewicht).

Necesas do pruvi, ke la postulo pri nunaj bonaĵoj konstante superas ilian oferton («dass das Angebot an Gegenwartsgüter durch die Nachfrage numerisch überboten werden muss» [«ke la oferto de nunaj bonaĵoj devas esti superata nombre de la postulo» (germ.)])317.

Tio estas pruvata de Böhm-Bawerk tiel.

«La oferto, — diras li, — estas limigita eĉ por la plej riĉa nacio per la nuna stato de la nacia riĉo. Male, la postulo estas preskaŭ senlima grando: ĝi kreskas almenaŭ tiom, kiom produktadrezultoj povas altiĝi pro plilongigo de la produktada procezo; kaj ĉi tiu limo eĉ por la plej riĉaj nacioj ankoraŭ multe superas la nunan riĉon»318. La supereco do estas sur la flanko de la postulo. Kaj ĉar la merkata prezo devas esti pli alta ol la prezo proponita de la aĉetanto ekskludita en la konkurenca lukto, kaj ĉar tiu prezo jam enhavas ioman aĝion por nunaj bonaĵoj (supertakso de nunaj bonaĵoj fare de aĉetantoj), do ankaŭ la merkata prezo devas enhavi ioman aĝion por nunaj bonaĵoj319. Tiamaniere «Zins und Agio müssen sich einstellen» [«interezo kaj aĝio devas agordiĝi»]320.

Tiaj estas la finaj teoriaj detaloj de la teorio pri profito de Böhm-Bawerk. Ni transiru al ilia kritika analizo.

Antaŭ ĉio okulfrapas artefariteco kaj kontraŭdireco de la nocio «vivtenfonduso». Tiu ĉi «vivtenfonduso», kiu devus inkludi nur nunajn bonaĵojn, inkludas tute ĉion, krom tero kaj konsumaĵoj de kapitalistoj, do ĝi inkludas ĉiujn produktadrimedojn. Böhm-Bawerk allasas tian eblon pro tio, ke estontaj bonaĵoj «maturiĝas» en la nunajn, ke produktadrimedoj transformiĝas en konsumaĵojn. Sed tio lasta veras nur parte, ĉar produktadrimedoj transformiĝas ne nur en konsumrimedojn, sed tute same ankaŭ en produktadrimedojn. En procezo de socia reproduktado devas reproduktiĝi ne nur konsumaĵoj, sed ankaŭ produktadrimedoj. Eĉ pli, ĉe etendita reproduktado parto de produktadrimedoj — kalkulante laŭ laborelspezoj — kreskas. Tial estas absolute neeble ekskludi la konstantan kapitalon el la analizo. Böhm-Bawerk ripetas ĉi tie, esence, la malnovan kaj klarigitan de Markso en la dua volumo de «La kapitalo» eraron de Adam Smith, kiu malkomponadis valoron de varoj al v (varia kapitalo) kaj m (plusvaloro), tute forgesante pri c (konstanta kapitalo). «Adam Smith (Böhm-Bawerk. N. B.) des pli devus vidi, ke la parto de valoro de la ĉiujare produktataj produktadrimedoj, egala al la valoro de la produktadrimedoj, funkcianta en ĉi tiu sfero de produktado, — de tiuj produktadrimedoj, per kiuj oni produktas produktadrimedojn, — sekve, parto de valoro, egala al la valoro de la aplikita ĉi tie konstanta kapitalo, — absolute ne povas servi kiel ia konsista parto de valoro, kreanta enspezon, — ne nur pro tiu natura formo, en kiu tiu parto ekzistas, sed ankaŭ pro sia funkciado kiel kapitalo»321.

Tia nocio de «vivtenfonduso» estas duoble absurda, kiam temas pri kontraŭstarigo de nunaj kaj estontaj bonaĵoj. Ja la tasko de Böhm-Bawerk estas ekscii interŝanĝan proporcion inter la nunaj bonaĵoj, unuflanke, kaj la estontaj (laboro), aliflanke. La nunaj kaj estontaj bonaĵoj devus aperi ĉi tie en sia polusa kontraŭeco; la vivtena fonduso el tiu ĉi vidpunkto povas esti nur aro de ofertataj en la merkato nunaj bonaĵoj (ja Böhm-Bawerk mem nomis la respektivan ĉapitron: «Der allgemeine Subsistenzmittelmarkt» — «La ĝenerala merkato de vivrimedoj»). El tiu ĉi vidpunkto Böhm-Bawerk tute ĝuste subtrahas tiujn konsumaĵojn, tiujn «nunajn bonaĵojn», kiuj iras al individua konsumado de kapitalistoj, ĉar tiuj ĉi bonaĵoj ne aperas en la merkato kiel objekto de postulo de la laboristoj ktp. Sed, aliflanke, li inkludas en tiun fonduson produktadrimedojn, do sendube estontajn bonaĵojn, kaj kontraŭstarigas ilin al la same estonta bonaĵo «laboro» — kvankam ĉi tiuj du kategorioj de bonaĵoj neniel rilatas unu al la alia. Paralele al tio sur la flanko de la postulo ĉe Böhm-Bawerk estas personoj, serĉantaj produktadan krediton, t. e. postulantaj ne vivrimedojn, sed produktadrimedojn (laboristo deziras manĝi, kapitalisto deziras «plilongigi produktadajn procezojn»). La tuta konstruaĵo tiel ricevas karakteron de iu nekredebla miksaĵo de heterogenaj elementoj. Aliflanke, personoj, serĉantaj produktadan krediton, kaj laboristoj povas esti metitaj sur la saman nivelon nur tiom, kiom ambaŭ ricevas varan ekvivalenton en formo de mono. Nur de ĉi tiu vidpunkto eblas diri, ke «la kreditmerkato kaj la labormerkato estas du merkatoj, en kiuj... estas aĉetata kaj vendata la sama varo, nome nunaj bonaĵoj...» kaj ke «la dunglaboristo kaj la kreditserĉanto formas tiel du branĉojn de la sama postulo, kiuj reciproke plifortigas sian efikon kaj kune helpas formadon de la rezultanto de prezoj»322. Nur se ni celas monon, ni povas trakti ĉi tiujn du kategoriojn kune. Sed se ni traktas postulon pri Genussgüter [konsumbonaĵoj (germ.)], pri vivrimedoj, alivorte, se ni traktas la Existenzmittelmarkt [merkaton de vivrimedoj (germ.)], ĉia simileco inter la laboristo kaj la serĉanto de produktada kredito malaperas.

Ni nun transiru al analizo de proporcio inter postulo pri nunaj bonaĵoj kaj ilia oferto. Ĉi tie ĉe Böhm-Bawerk eblas distingi du notojn: unuflanke, la tuta teoria konstruaĵo ŝajne baziĝas sur la fakto de aĉeto de laboro, kaj la profito deduktiĝas el subtakso de estontaj bonaĵoj fare de laboristoj, aliflanke, kiel la lasta rimedo, kiu klarigas profiton, aperas postulo pri nunaj bonaĵoj fare de personoj, serĉantaj produktadan krediton.

En la unua kazo decidan rolon havas konkurenco inter laboristoj, en la dua — konkurenco inter kapitalistoj. Tiu lasta vidpunkto323 eltenas nenian kritikon jam pro tio sola, ke ĝi ne kapablas klarigi, de kie do venas la profito de la klaso de kapitalistoj, la kreditmerkato, la elpago de procentoj de pruntoj — tio estas nur redistribuado de valoroj inter du specoj de la kapitalista klaso; kaj tiu ĉi redistribuado ne kapablas klarigi la originon de la troo de valoroj. Teorie oni povas imagi socion, kie tute ne estos «kreditmerkato», sed tamen la profito ekzistos. Do ni estas devigitaj transiri al la konkurenco inter laboristoj kiel la ĉefa kialo por la profito.

Ĉi tie la afero imagiĝas al Böhm-Bawerk, kiel ni scias, en tia formo. Kapitalistoj antaŭpagas al la laboristoj vivrimedojn (aĉeto de laboro), kaj la laboristoj taksas sian laboron sub la valoro de la produkto en la estonteco; el tio sekvas aĝio por nunaj bonaĵoj. Nombra supereco de laboristoj formas ankaŭ prezojn tiel, ke aĝio por nunaj bonaĵoj kreiĝas en la merkato. El tio oni povus konkludi, ke ĝuste la socie malforta pozicio de la laborista klaso estas la kaŭzo de la kreiĝo de la profito. Sed ĉar eĉ aludo al tia penso timigas nian profesoron, li — kontraŭdire kun tre esencaj elementoj de sia propra teorio — ne laciĝas ripeti, ke ĉiuj laboristoj konstante trovas laboron, ke postulo pri labormanoj estas neniom malpli granda ol ilia oferto, kaj ke tiamaniere el konkurenco inter laboristoj ne eblas dedukti la profiton. Jen ekzemple specimeno de tia rezonado: «Nur können allerdings die den Käufern ungünstigen Umstände durch einen regen Wettbewerb der Verkäufer wieder wett gemacht werden. Sind die Verkäufer auch wenige, so haben sie dafür desto grössere Gegenwartsgüter zu fruktifizieren... Glücklicherweise bilden diese Fälle im Leben die Regel» («Certe, malfavoraj kondiĉoj por la aĉetantoj povas esti nuligitaj denove per vigla konkurenco inter la vendantoj. Se ankaŭ la vendantoj malmultas, tiam des pli da nunaj bonaĵoj ili devas vendi... Feliĉe, tiaj kazoj en la vivo estas regulo»)324.

Ni tamen lasu flanke tiujn ĉi, tamen tre, tre gravajn teoriajn truojn. Ni supozu, ke la profito tamen aperas el aĉeto de estonta bonaĵo, laboro, kaj traktu la transakcion inter kapitalistoj kaj laboristoj tiel, kiel ĝi okazas en la realo, kaj tiel, kiel ĝi imagiĝas al Böhm-Bawerk. Kaj jen ni trovas unu konsideron, kiu faras superfluaj ĉiujn entute rezonojn de Böhm. Nome, lia tuta teorio baziĝas sur la premiso, ke la kapitalisto donas antaŭpagon al la laboristo. Ja ĉiuj ĉefaj ideoj baziĝas sur tio, ke la laboro iom post iom maturiĝas kaj, nur atinginte tiun maturecon, alportas profiton; kaj la diferenco en valoro de elspezo kaj enspezo rezultas tial, ke pripago de la laboro okazas antaŭ la komenco de la labora procezo, t. e. konforme al tiu valoro, kiun havas la laboro, kiel «estonta bonaĵo». Sed ĝuste tiu ĉi premiso estas tute senbaza kaj kontraŭdiras al la realo. En la realo ne la kapitalisto antaŭpagas salajron al la laboristo, sed la laboristo antaŭpagas sian laborforton (sian laboron — laŭ Böhm) al la kapitalisto. La pago okazas ne antaŭ la labora procezo, sed post ĝi. Tio estas aparte klara en la kazo de popeca sistemo de pago, kiam depende de nombro de ellaboritaj produktopecoj estas eldonata iu aŭ alia sumo de salajro. «La monon la laboristo ricevas de la kapitalisto nur post kiam li fordonis al la kapitalisto uzon de sia laborforto, post kiam lia laborforto jam realiĝis en la valoro de la produkto de laboro. La kapitalisto posedas ĉi tiun valoron antaŭ ol pagi ĝin... Ĝi (la laborforto. N. B.) jam liveris en vara formo la ekvivalenton, pagotan al la laboristo, kaj liveris tiun ekvivalenton antaŭ ol la kapitalisto pagos ĝin en mona formo al la laboristo. Tiamaniere, la laboristo mem kreas tiun pagfonduson, el kiu la kapitalisto pagas al li»325. Vere, ekzistas kazoj de anticipa pago; sed, unue, tio estas absolute ne tipa por la moderna ekonomia vivo; kaj, due, tio neniel refutas nian aserton. Ĉar se profito akiriĝas ankaŭ en tiuj kazoj, kiam salajro estas pagata post la labora procezo, tiam estas klare, ke ĝi havas kiel kaŭzon iun alian fenomenon, sed ne la diferencon en valoro de nunaj kaj estontaj bonaĵoj. Tiu fenomeno estas la socia potenco de la kapitalo, kiu baziĝas sur monopoligo de la produktadrimedoj fare de la kapitalistoj kiel klaso, la monopoligo, kiu devigas la laboriston rezigni parton de la produkto de sia laboro. Socia malegaleco, ekzisto de antagonismaj sociaj formacioj — tio estas la baza fakto de la moderna ekonomia vivo; ĝuste tiuj ĉi interklasaj rilatoj en la ekonomia kampo, do la produktadaj rilatoj, formas tiun karakterizan por la kapitalisma socio «ekonomian strukturon», sen kies analizo ajna teorio estas kondamnita al kompleta senfrukteco. Sed la deziro obskurigi klasajn antagonismojn estas tiel granda, ke la moderna burĝa scienco preferas elpensadi milojn da tute malplenaj «klarigoj», surmetadi unu malplenan argumenton sur alian, kreadi tutajn «sistemojn», revivigadi delonge forgesitajn «teoriojn» kaj verkadi amasojn da volumoj kun la sola celo pruvi, ke «im Wesen des Zinses liegt... nichts was ihn an sich unbillig oder ungerecht erscheinen liesse» («en la esenco de la interezo kuŝas nenio, kio farus ĝin per si mem riproĉinda aŭ maljusta»).








282. «In aller Regel haben gegenwärtige Güter einen höheren subjektiven Wert als künftige Güter gleicher Art und Zahl. Und da die Resultate der subjektiven Wertschätzungen den objektiven Tauschwert bestimmt, so haben in aller Regel gegenwärtige Güter auch einen höheren Tauschwert und Preis als künftige Güter derselben Art und Zahl» [«Kutime, nunaj bonaĵoj havas pli altan subjektivan valoron, ol estontaj bonaĵoj de la sama speco kaj nombro. Kaj ĉar la rezultoj de subjektivaj taksoj determinas la objektivan ŝanĝvaloron, nunaj bonaĵoj kutime havas ankaŭ pli altajn ŝanĝvaloron kaj prezon, ol estontaj bonaĵoj de la sama speco kaj nombro» (germ.)] («Positive Theorie», 439).
283. Finkalkule, la kosto de aĉetado de la produktadrimedoj reduktiĝas, laŭ B.-B., al la kosto de aĉetado de teruzado (Bodennutzungen) kaj laboro; la unuan li abstraktas «por simpleco».
284. Böhm-Bawerk, «Positive Theorie», S. 440: «Ein erster Hauptgrund, der geeignet ist eine Verschiedenheit im Werte gegenwärtiger und künftiger Güter herbeizuführen, liegt in der Verschiedenheit des Verhältnisses von Bedarf und Deckung in den verschiedenen Zeiträumen».
285. «...dann wird das gegenwärtige Gut auch den letzteren (estonta. N. B.) vorbehalten werden und von ihnen den Wert abteilen; dann steht es also im Werte einem künftigen Gute, das derselben Verfügung dienstbar werden könnte, eben gleich» [«...tiam ankaŭ la nuna bonaĵo estos rezervita de ĉi-lasta (estonta. N. B.) kaj dividos la valoron de ĝi; tiam ĝi estas egala en valoro al estonta bonaĵo, kiu povus servi al la sama dispono» (germ.)] («Posit. Theorie», S. 442).
286. Samloke, 443. «Die gegenwärtigen Güter sind also den künftigen im schlimmsten Falle an Wert gleich, in der Regel um die Verwendbarkeit als Reservevorrat im Vorteil».
287. L. von Bortkievitcz, «Der Kardinalfehler der Böhm-Bawerkschen Zinstheorie». «Schmollers Jahrbücher» Band 30, S. 947. «Jemand, dem solche Mengen Kohlen, Wein usw. zur Verfügung gestellt würden, als er voraussichtlich in seinem ganzen Leben nötig haben wird, würde sich dafür schön bedanken, bemerkt bei der Besprechung der Böhm-Bawerkschen Theorie Pierson, der übrigens dieser Theorie im wesentlichen beipflichtet. Mit dem Geld sei es allerdings eine andere Sache».
288. «Das künftige Gut, das den seinigen (Wert. N. B.) nur von einer ...künftigen (mia kursivo. N. B.) Verwendung herleiten kann...» [«La estonta bonaĵo, kiu povas ricevi sian (valoron. N. B.) nur de ...estonta (mia kursivo. N. B.) uzo...» (germ.)] (Böhm-Bawerk «Positive Theorie», S. 442).
289. Stolzmann, l. c. S. 306–307.
290. Böhm-Bawerk, «Positive Theorie», S. 510 (Kursivo estas nia): «Würden die Kapitalisten ihren ganzen Vermögensstamm als gegenwärtige Güter verwerten, das ist, in gegenwärtigem Genusse verzehren, so würde augenscheinlich der Bedarf der Gegenwart überfliessend versorgt, während der Bedarf der Zukunft ganz unbedeckt bliebe... So weit es auf nichts anderes ankommt, als auf die Verhältnisse von Bedarf und Deckung in Gegenwart und Zukunft, sind für Besitzer eines den Bedarf der Gegenwart übersteigenden Vermögenstammes gegenwärtige Güter als solche sogar weniger wert als künftige».
291. «Wir unterschätzen systematisch unsere künftigen Bedürfnisse und die Mittel, die zu ihrer Befriedigung dienen» (Sl., S. 445).
292. Wieser, «Natürlicher Wert», S. 17. «Es scheint mir..., dass im Stande der Civilisation jeder gute Wirtschafter und der Hauptsache nach auch alle mittelmässigen gelernt haben, in einer gewissen Beziehung dieser Schwäche der menschlichen Natur Herr zu werden... Die Aufforderung zur Vorsorge ist in dieser Beziehung eine besonders starke, und es dürfte nicht Wunder nehmen, wenn sie hier vor allem wirksam geworden wäre». Vd. ankaŭ Bortkievitcz, «Kardinalfehler der Böhm-Bawerkschen Zinstheorie»: «...spricht gegen die v. Böhm-Bawerksche Behauptung, dass eine Neigung zur Unterschätzung des Wertes künftiger Güter allgemein verbreitet sei, der Umstand, dass Fälle entgegensetzter Art durchaus nicht zu den Seltenheiten gehören» [«... kontraŭ la aserto de von Böhm-Bawerk, ke emo subtaksi la valoron de estontaj bonaĵoj estas vasta, parolas la fakto, ke okazoj de la kontraŭa speco tute ne estas maloftaj»] (S. 949). Same ĉe Stolzmann, l. c., S. 308–309.
293. Bortkiewitcz, l. c. S. 950: «...bei der Böhm-Bawerkschen Theorie handelt es sich um die Erklärung des Kapitalzinses im eigentlichen Sinne, d. h. des Nettozinses nicht aber des Bruttozinses, der unter anderen Bestandteilen die Riskoprämie enthält, welche letztere dem Moment der Unsicherheit Rechnung trägt und für die Frage des Nettozinses aus der Betrachtung ausscheidet».
294. W. Lexis, «Allgemeine Volkswirtschaftslehre», S. 7: «Der industrielle Arbeiter aber konnte jetzt aus eigenen Mitteln seine Arbeitskraft überhaupt nicht verwerten, er bedurfte dazu der neuen mächtigen Produktionsmittel, die sich im Besitz des Kapitals befanden und ihm nur unter den vom Kapital gestellten Bedingungen zugänglich waren... Der Arbeiter führt keine eigene Produktionswirtschaft, das Produkt seiner Arbeit gehört ihm nicht und ist ihm gleichgültig, das Wirtschaften besteht für ihn in dem Erwerben und Verausgaben seines Lohnes». La kursivo estas nia. Kp. Parvus, l. c., S. 550: «Der Gegenwartswert der Arbeit für den Arbeiter ist eine Fiktion, man kann höchstens von ihm mir mathematisch sprechen, als von einer Grösse, die gleich Null ist» [«La nuna valoro de laboro por la laboristo estas fikcio; oni povas maksimume paroli pri ĝi matematike kiel pri grando egala al nulo» (germ.)].
295. «Positive Theorie» S. 520–521.
296. Samloke, 521: «Von den drei Momenten... treten also für die Masse der Kapitalisten (ni vidis, ke tio validas ankaŭ por la laboristoj. N. B.) die beiden ersten nicht in Wirksamkeit. Dagegen kann hier das uns wohlbekannte dritte Moment wirksam werden: die technische Ueberiegenheit der gegenwärtigen Güter, oder das, was man sonst die „Produktivität des Kapitals“ nennt».
297. Samloke, 454: «...in aller Regel gegenwärtige Güter aus technischen Gründen vorzüglichere Mittel für unsere Bedürfnisbefriedigung sind und uns daher auch einen höheren Grenznutzen verbürgen als künftige».
298. Samloke, S. 457: «Mag also der Vergleich vom Standpunkte was immer für eines Zeitraumes ausgezogen werden, so zeigt sich überall die ältere (gegenwärtige) Produktivmittelmenge der gleich grossen jüngeren (künftigen) technisch überlegen».
299. Samloke, S. 457: «Ist sie (Produktivmittelmenge. N. B.) aber auch in der Höhe ihres Grenznutzens und ihres Wertes überlegen? Ganz gewiss ist sie es. Denn wenn eie uns für jeden denkbaren Bedürfnisskreis zu dessen Gunsten wir sie verwenden können oder wollen, mehr Befriedigungsmittel zur Verfügung stellt, so muss sie doch auch eine grössere Bedeutung für unsere Wohlfahrt haben».
300. Sl., 458: «Bei Gütern, die alternativ eine verschiedene Verwendung mit verschieden grossem Grenznutzen zulassen, ist der höchste Grenznutzen der massgebende. Also in unserem konkreten Falle das jenige Produkt, das die höchste Wertsumme darstellt».
301. «Dieses muss beileibe nicht mit demjenigen Produkt zusammenfallen, welches die grösste Stückzahl enthält: im Gegenteil, es fällt selten oder nie damit zusammen. Denn die grösste Stückzahl würden wir durch einen unmässig langen vielleicht 100 oder 200 Jahre dauernden Produktionsprozess erlangen. Güter aber, die erst zu Lebzeiten unserer Urenkel und Ururenkel zur Verfügung gelangen, haben in unserer heutigen Schätzung so gut, wie gar keinen Wert». («Positive Theorie», S. 460).
302. Samloke, «...das Verhältniss von Bedarf und Deckung in der betreffender Wirtschaftsperiode und... Rücksicht auf die bei künftigen Gütern eintretende perspektivische Reduktion». Kp. p. 461 de la sama verko. Ĉi tie, interalie, Böhm-Bawerk difinas valoron de sumo, kiel valoron de unuo, multiplikita per nombro de unuoj, kio kontraŭdiras al lia propra teorio. El tiu ĉi kontraŭdiro li vane penas elturniĝi en piednoto sur pp. 461 kaj 462. Tamen, ĉi tiu demando kuŝas en alia sfero kaj jam estis analizita de ni en respektiva loko de la I-a ĉapitro.
303. Diferenco de la tabelo IV disde la tabelo I estos nur en tio, ke en I la kalkulo estas farita en produktoj, kaj en IV — en valoroj.
304. «Positive Theorie», S. 465. «Es ist also in der Tat der gegenwärtige Arbeitsmonat allen künftigen nicht bloss an technischen Produktivität, sondern auch an Grenznutzen und Wert überlegen». Por klarigi la pozicion de Böhm-Bawerk, necesas noti, ke lia nocio pri «produktadperiodo» («Produktionsperiode») signife diferencas de la kutima. Tio estas tute ne sumo de tempo, sinsekve elspezata por ĉiuj operacioj, komencante de la preparaj, ĉar «in unserer Zeit, in der die kapitallöse Produktion fast gans verschwunden ist... würde nach jener strengen Berechnung die Produktionsperiode fast jedes Genussgutes ihren Anfang in lang vergangene Jahrhunderte zurückverlegen dürfen» [«en nia tempo, kiam senkapitala produktado preskaŭ tute malaperis... laŭ tiu strikta kalkulo la produktadperiodoj de preskaŭ ĉiu konsumbonaĵo devus movi antaŭen sian komencon je jarcentoj» (germ.)] (S. 156). «Wichtiger und richtiger ist es vielmehr, auf den Zeitraum zu sehen, der durchschnittlich zwischen dem Aufwand der sukzessive in ein Werk verwendeten originären Produktivkräfte, Arbeit und Bodennutzungen, und der Fertigstellung der schliesslichen Genussgüter vergeht. Diejenige Produktionsmethode ist stärker kapitalistisch, welche den in ihr vollzogenen Aufwand an originären Produktivkräften durchschnittlich später lohnt» [«Prefere estas pli grave kaj pli ĝuste rigardi la tempoperiodon, kiu mezume pasas inter la elspezo de la originalaj produktivaj fortoj, laboro kaj teruzado, kaj la pretigo de la finaj konsumbonaĵoj. Tiu produktada metodo estas pli kapitalisma, kiu averaĝe pli poste kompensas la elspezon de originalaj produktadaj fortoj»]. (157). Se la produktado de unuo de bonaĵo kostas entute 100 labortagojn kaj se unu labortago estis elspezita 10 jarojn antaŭ la fino de la procezo, ĉiu el la sekvaj antaŭ 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2 kaj 1 jaro, kaj ĉiuj ceteraj (90) tagoj tuj antaŭ la fino de la tuta procezo, tiam la unua labortago estas rekompencita post 10, la dua post 9, ktp. jaroj. Kaj ĉiuj 10 tagoj mezume rekompenciĝas post
10 + 9 + 8 + 7 + 6 + 5 + 4 + 3 + 2 + 1  =  55
100 100
t. e. proksimume post duonjaro. Ĝuste tio estas la Produktionsperiode [produktadperiodo (germ.)]. Tiel, unuo de produktadrimedoj dum 100 tagoj estas uzita en la produktada periodo, kie la produktadperiodo egalas al duonjaro. Ju pli longas tiu produktadperiodo, des pli «ergiebiger» [«fruktodona» (germ.)] estas la produktado, des pli altas «Produktivität des Kapitales» [«produktiveco de la kapitalo» (germ.)]. Pri plena absurdeco kaj malpleneco de tiu nocio tre bone diras Lewin: «Es ist vor allem unverständlich, wie und warum Böhm-Bawerk bei der Berechnung der Produktionsperiode zu jenem Durchschnitt gelangt. Das Werkzeug, das im obigen Beispiel, vor 10 Jahren erzeugt wurde und zur Herstellung des nunmehr fertigen Genussgutes notwendig war, gehört im ganzen und nicht etwa in seinem zehnten Teile zur Produktion diesen Gutes, die weiteren Zwischenprodukte dürfen ebensowenig als Bruchteile in Anrechnung gebracht werden. Für Kostenberechnung kommt nur ein entsprechender Teil der Produktionsmittel in Betracht, für die Bestimmung der Produktionsdauer muss dagegen jedes Produktionsmittel als Ganzes in Anrechnung kommen» [«Antaŭ ĉio estas nekompreneble, kiel kaj kial Böhm-Bawerk venas al tiu mezumo, kalkulante la produktadperiodon. La ilo, kiu en la supra ekzemplo estis produktita antaŭ 10 jaroj kaj estas necesa por la produktado de la nun preta konsumbonaĵo, apartenas tute, sed ne en sia dekono, al la produktado de ĉi tiu bonaĵo, la aliaj interaj produktoj eble ne devas esti konsiderataj kiel frakcioj. Por kalkulado de kostoj estas konsiderata nur respektiva parto de la produktadrimedoj, tamen por difino de la daŭro de produktado ĉiu produktadrimedo devas esti konsiderata kiel tuto» (germ.)] (l. c., S. 201). Tiel, la nocio mem de produktada periodo, kuŝanta en la bazo de la kalkuloj de Böhm, havas nenian sencon. Tamen, Böhm-Bawerk tute ne ĉie sekvas tiun ĉi sian difinon.
305. Analogian interpreton de ĉi tiu punkto donas ankaŭ Ŝapoŝnikov, l. c., p. 120; propre ĉe B.-B. la dependo inter daŭro de produktada procezo kaj grandeco de stoko estas pli malsimpla (kp. «Posit. Theorie», S. 532–536); sed ĉi-kaze tio ne gravas por ni.
306. Böhm-Bawerk, «Positive Theorie», S. 469: «Der Zusammenhang ist der folgende. Die Verfügung über eine Summe gegenwärtiger Genussmittel deckt unsere Subsistenz in der laufenden Wirtschaftsperiode, macht dadurch unsere in eben dieser Periode verfügbaren Produktivmittel (Arbeit, Bodennutzungen, Kapitalgüter) für den technisch ergiebigeren Dienst der Zukunft frei».
307. Por simpleco ni prenas la saman gradon de malpligrandiĝo, kiun B.-B. ricevis sub influo de ambaŭ unuaj kialoj, do la serion: 5, 3,8, 3,2, 2,2, ktp.
308. Interalie, en siaj tabeloj Böhm-Bawerk ne konsideras malpligrandiĝon de valoro de produkto kun kresko de ĝia kvanto, t. e. li abstraktas la plej gravan tezon de la teorio de marĝena utileco.
309. Kp. Bortkievitcz, l. c., S. 957–958: «Ja, die technische Ueberlegenheit der gegenwärtigen Produktivgüter soll indirekt ein Wertagio zugunsten der gegenwärtigen Genussgüter herbeiführen, indem nämlich die Verfügung über die letzteren gewisse Produktivmittel „für den technisch ergiebigeren Dienst der Zukunft“ frei mache. Hier dreht sich die Argumentation im Kreise. Denn in Wirklichkeit kann ein Wertüberschuss gegenwärtiger Produktivgüter über künftige Produktivgüter nicht anders als nach Massgabe einer verschiedener Bewertung zeitlich auseinanderliegender Genussgüter bestehen, und nun soll diese Verschiedenheit der Bewertung ihrerseits durch das Wertverhältniss zwischen gegenwärtigen und zukünftigen Produktivgütern erklärt werden». [«Efektive, la teknika supereco de la nunaj produktivaj bonaĵoj supozeble nerekte kaŭzas valoran aĝion favore al la nunaj konsumbonaĵoj, nome liberigante iujn produktadrimedojn „por la teĥnike pli produktiva servo de la estonteco“. Ĉi tie la argumentado rondiras. Ĉar efektive valoro de pluso de nunaj produktivaj bonaĵoj super estontaj produktivaj bonaĵoj ne povas ekzisti alimaniere ol pro malsama takso de tempe malproksimaj konsumbonaĵoj, kaj nun ĉi tiu diferenco en takso devas esti klarigita siavice per la valora rilato inter nunaj kaj estontaj produktivaj bonaĵoj». (germ.)]
310. Stolzman, l. c., 820: «Wenn alle Kapitalisten imstande sind, gleichen Vorteil aus der erhöhten Produktivität zu ziehen, so bleibt kein Mittel des Mehrgewinns, der „Mehrwert“ kann nicht mehr aus der Divergenz der Produktenmenge, die ohne den kapitalistischen Umweg, und der Produktenmenge, die mit seiner Einschlagung hergestellt wird, abgeleitet werden». Vd. ankaŭ Bortkiewitcz, l. c., 943 ff.
311. «Positive Theorie», S. 525: «...das Angebot an Subsistenzvorschüssen in einer Volkswirtschaft mit einer geringfügigen Ausnahme representiert durch die Gesammtsumme des — abgesehen von Grund und Boden — in derselben existierenden Vermögensstockes. Die Funktion dieses Vermögenstockes besteht darin, das Volk während der Zwischenzeit, die zwischen dem Einsatz seiner originären Produktivkräfte und der Gewinnung ihrer genussreifen Fruchte vergeht, also während der durchschnittlichen gesellschaftlichen Produktionsperiode zu erhalten; und die gesellschaftliche Produktionsperiode kann desto länger gegriffen werden, je grösser der angesammelte Vermögensstock ist».
312. Sl., 527: «Es wird also in der Tat der ganze aufgesammelte Vermögensstock der Gesellschaft mit der höchst geringfügigen Ausnahme jener Vermögensstämme, die die Eigentümer selbst verzehren, — als Angebot von Subsistenzvorschüssen auf den Markt gebracht».
313. Sl., 528: «Der ganze Vermögensstock der Volkswirtschaft dient als Subsistenzfonds oder Vorschussfonds, aus dem die Gesellschaft ihre Subsistenz während der gesellschaftlich üblichen Produktionsperiode bezieht».
314. S. 538.
315. Kiel ni jam scias el la sekcio pri valoro, el la vidpunkto de la aŭstra skolo gravas scii ne nur kvanton de ofertataj kaj postulataj bonaĵoj («amplekso» de oferto kaj postulo), sed ankaŭ subjektivajn taksojn de unuo ĉe ambaŭ flankoj («intensecon»). Nur rezulte de rilatumo de ĉi tiuj du grandoj ni ricevas certajn prezojn.
316. Sl., 538. «Für die Kapitalisten der subjektive Gebrauchswert der gegenwärtigen Güter nicht grösser ist, als der künftigen Guter. Sie würden daher aüssersten Falles bereit sein, für zehn in zwei Jahre verfügbare Gulden, oder, war dasselbe ist, für eine Arbeitswoche, die ihnen zehn Gulden in zwei Jahren einbringt, nahezu volle Zehn gegenwärtige Gulden zu geben». Ĉi tie, tiamaniere, Böhm-Bawerk agnoskas, ke la kapitalistoj ne taksas nunajn bonaĵojn super la estontaj.
317. Sl., S. 541.
318. «Das Angebot ist auch in der reichsten Nation begrenzt durch den augenblicklichen Stand der Volksvermögen. Die Nachfrage dagegen ist eine praktisch grenzenlose Grösse: gie geht mindestens so weit, als durch Verlängerung der Produktionsprozesses sich das Produktionserträgnis noch steigern lässt; und diese Grenze liegt auch bei den reichsten Nationen noch weit jenseits des augenblicklichen Besitzstandes» («Positive Theorie», S. 541). Ĉi tie do kiel la ĉefa kaŭzo de la profito estas donita konkurenco inter kapitalistoj pro produktada kredito.
319. Kp. p. 540.
320. Sl., 541.
321. K. Markso, «La kapitalo», vol. II, MEW, 24, p. 355–356. Vd. ankaŭ paragrafon «Malkompono de ŝanĝvaloro ĉe Smith al v+m» sur p. 370.
322. «Darlehensmarkt u. Arbeitsmarkt sind zwei Märkte, auf denen... dieselbe Ware feilgeboten und nachgefragt wird: nämlich gegenwärtige Güter... Lohnarbeiter und Krediteuchende bilden so zwei Aeste derselben Nachfrage, die ihre Wirkung gegenseitig unterstützen und gemeinsam die Preisresultante bilden helfen». (524).
323. Vd. ekz. pp. 541, 542, 543, 544 der «Positiven Theorie». Ni ne analizas la argumenton pri personoj, serĉantaj konsuman krediton. Al tiu argumento B.-B. mem atribuas preskaŭ nenian signifon. Kp. piednoton 296.
324. Sl., 575. La kursivo estas nia. N. B.
325. K. Markso, «La kapitalo», vol. II, MEW, 24, p. 380.