Ĉapitro X

En malfrua vespero de la sekva tago Stomador atendis Galeran-on, ludante kun si mem «bastonetojn», la prizonan specon de prenludo.

Dum la tuta tago Galeran dormis. Vekiĝinte en malbona stato, li eltrinkis kelkajn tasojn da kafo kaj direktis sin al la urborando. Apud la prizono li haltis, fiksrigardante ĝian masivon kun dubo kaj decidemo. Da mono li havis sufiĉe. Restis elpensi, kiel li uzu ĝin plej racie.

Stumblante sur kestoj en la malgranda korto de la butiko, Galeran trovis la malantaŭan pordon, frapinte ĝuste tri fojojn. Al detaloj de sekretaj aferoj li donadis signifon de disciplino, bonege sciante, ke bagatela neglekto de la komenco povas forkonduki malproksime for de la bonorda fino, kiel disirado de la linioj de angulo.

Stomador ĉesis ludi kaj malfermis la pordon.

— Reveninte ĉe la tagiĝo, — diris Galeran, — mi tiel laciĝis, ke mi tuj ekkuŝis dormi. Nenion taŭgan donis tiu ĉi vojaĝo. Ne estas eĉ truo, kiun eblus larĝigi, ĉio estas dense fermita ĉiuflanke. La gastejo estas ŝlosita per seruro, la homoj de Gravelot priŝtelis lin kaj malaperis. Barket kun la filino rifuzis — ili ripetas, ke ili ne estis en «Sekaĵo kaj maro». Ĉu vi havas iajn informojn?

— Neniajn, krom tio, ke la kruro de Gravelot fartas pli bone. Gravelot, Tergens kaj la ceteraj atendas en proksimaj tagoj la akuzakton. Mi elprenis el la ŝtono la monon. Kompatinda James! Eĉ la servistoj pripinĉis lin. Kio koncernas min, mi priserĉis ĉiujn ŝtonojn. Da ili estis dek unu, tiaj, kiaj konformis la priskribon. Jam vesperiĝis, makabre bruis la surfo... Kaj subite mia mano palptrovis en la profundo de la flanka fendo de la plej granda ŝtono ion akran! Mi eltiris la arĝentan cervon. Tempesto kaj pafo! La cetero estis samloke. Jen ĝi, ĉio estas ĉi tie, kalkulu.

Ĵetinte atentan rigardon al Stomador, Galeran retenis rideton kaj pririgardis la trovaĵon de la butikisto. Kalkulinte la monon, li donis ties duonon al Stomador, dirante:

— Estonte vi havos elspezojn. Ili povos esti grandaj, kaj tial kaŝu tiun ĉi monon ĉe vi.

La arĝenta cervo staris apud la mano de Galeran. Preninte la skulptaĵeton, Stomador turnis ĝin:

— Kaj kio estas tio, laŭ via opinio? Mi, sincere dirante, longe rompadis la kapon super la demando — por kio James portadis tiun ĉi aĵon kun si? Ĝi kostas nemulte.

— Verŝajne, memoro pri io aŭ donaco, — respondis Galeran, pririgardante la cervon. — La cervo, evidente, estas valora por li. Tial ankaŭ ni konservu ĝin. Kaŝu la cervon, ĝi, eble, valoras pli ol la mono.

La butikisto formetis la monon kaj la figureton en la muran ŝrankon, el kie, interalie, li eltiris botelon da portovino.

— Ho ne! — diris Galeran, vidante liajn gastamajn moviĝojn kun glasetoj kaj la malhela botelo.

Preninte la kontojn de Davenant, la kvitancojn kaj la notlibreton en sian poŝon, Galeran daŭrigis:

— Mi drinkos kun vi, sed nur post la fino de grava interparolo. La kapo devas esti freŝa.

— Ha! Bone... Sed la botelo ja povas stari sur la tablo, mi pensas, — interesiĝis Stomador. — Tiel estas iel pli pitoreske. Ni malgraŭ ĉio sidas «ĉe botelo».

— Sendube. Do, eksidu, Stomador. Ĉu povas iu malhelpi nin?

— Ne, mi neniun atendas kaj al neniu asignis veni en tiu ĉi vespero. Mi scias, pri kio vi deziras paroli.

— Se tiel, via sagaco entute estos utila.

— Ĉu fuĝo?

— Jes.

Sufiĉe silentinte, por ke la atendata opinio sonu aŭtoritate, Stomador levis la ŝultrojn kaj komencis ruli per la polmo sur la tablo la rondajn bastonetojn.

— Tio estas neebla, — diris li malrapide kaj malgaje, kiel homo tute konvinkita. — Antaŭ du jaroj fuĝis tra la muro, turnita al la dezerto, ses ŝtelistoj. Ili trarompis la muron de la malsupra etaĝo kaj elgrimpis el la korto laŭ ŝnurŝtupetaro, kiun surĵetis al ili elekstere iliaj bondezirantoj. Post tio — kaj tio estis la kvina okazo dum la jaro, kvankam ĉiuj okazoj estis malsamspecaj, — la eĝo de la muro estis ĉirkaŭigita per triobla vico de drato de elektra alarmilo; ĉirkaŭ la prizono, ĉe ties tri flankoj, do — en la dezerto kaj en la du interstratetoj, deĵoras provoso, marŝanta de unu al la alia fino de sia itinero. Kio koncernas la kvaran muron — tie observas la deĵoranto ĉe la pordego; li bone vidas la maldekstron kaj la dekstron. Kaj ĉar la muroj estas prilumitaj per elektro, kiel vi tion vidis, serĉante mian domon, do la fuĝo eblas per du manieroj: aŭ debatali la arestiton disde la konvojantoj de la aŭto, kiam oni forveturigas lin en la juĝejon, aŭ instrui la arestiton transflugi la muron simile al koko. Sed eĉ koko ne povos transflugi, ĉar la muro estos neatingebla por ĝi: ĝi altas ses metrojn, do pensu kiel ajn. Kaj de la armita atako ni, mi pensas, prefere nin detenu.

— Jes, mi same pensas. Tamen viaj vortoj ne senkuraĝigis min.

Stomador, sulkiginte la frunton kaj elŝovinte la lipojn, pensis. Nenion taŭgan li sukcesis elpensi.

— Tiel proksime de ni estas Gravelot, — diris Galeran, almontrante per la mano al la prizono, — ke, se ni iros al li laŭ rekta linio, necesos fari ne pli ol tridek paŝojn.

— Jes. Kaj samtempe kvazaŭ de la Tero ĝis la Luno.

— Tiel kaj ne tiel, — respondis Galeran. — Pli verŝajne — ne tiel, ol tiel. Ĉu por vi tre valoras via butiko?

— Kion vi elpensis? Mia butiko... — Stomador taksis en la menso. — Kontraŭ ĝia transdono al mi antaŭ kvar monatoj mi pagis al ĝia antaŭa mastro cent pundojn. Jara profito konsistigus tricent pundojn, kaj la disponeblan varon mi taksas je cent kvindek pundoj. Tamen la prizona administracio klopodas aranĝi propran butikon, kaj, se tio okazos, mi forlasos la entreprenon. Profiton donas nur la prizono. Ceteraj aĉetantoj malmultas.

— Mil kvincent pundoj, — diris Galeran. — Ili estas viaj, la butiko estas mia. Ĉu vi deziras?

— Aŭ mi stultiĝis, aŭ vi diris malklare, mi ne povas kompreni.

— Estus maljuste, — klarigis Galeran, — postuli de vi tian oferon, kiel fordoni la butikon senpage por aranĝo de subfosaĵo. Subfosaĵo estas la sola vojo de savo. Mi aĉetas la butikon kaj aranĝas la subfosaĵon. En la sama nokto, kiam ĉio estos farita, vi forveturos, por ne okupi la lokon de Gravelot. Ĉu vi deziras agi tiel? Miaj konsideroj...

— Haltu, permesu pripensi! — kriis Stomador, kaptinte Galeran-on ĉe la fingroj de la mano, kuŝanta sur la tablo, kaj firme ferminte la okulojn. — Parolu nenion. Lasu min koncentriĝi. Unu momenton. Mi, verŝajne, mem deziras ion tiaspecan. La butiko estas en via dispono. Prenu ĝin. Ankaŭ la mil kvincent pundoj bonas. Mi diras tion ne pro profitemo. Pri ili vi diris konvene... Ve! Mi estas malklera homo, — konkludis li, malfermante la okulojn kaj ŝanceliĝante sur la seĝo pro la ardiĝinta en li pasio al la subfosaĵo. — Mi ne povas esprimi... sed tio, kiel ni sidas... kaj pri kio ni parolas... la lumo de la lampo, ombroj... kaj la botelo da vino! Jes, vi estas ministro! Ministro de komploto!

Jam la mano de la butikisto etendiĝis al la botelo, al kio Galeran nun ne malhelpis. Ekscititaj de la ideo, ili devis kvietigi ĝian absorbantan zumadon, la ĉarmon de ĝiaj unuaj minutoj per ago kaj vino. La unuan botelon baldaŭ sekvis la dua, sed la vino ebriigis nek Galeran-on, nek Stomador-on, nur pli certa iĝis ilia entuziasmo, postulanta komenci.

— Tute ebla afero, — diris Galeran, finante fumi. — Nun ni eliru, pririgardu la batalkampon; kvankam vi delonge konas la topografion de tiu ĉi parto de la urbo, mi devas konformigi miajn impresojn kun la viaj kaj pri io interkonsenti.

Ili eliris, sed ne en la pordeton de la butika korto, sed en la mallarĝan pasejon inter la butiko kaj la plej proksima al la prizono muro de la korto. Tiu ĉi angulo estis preskaŭ ĝissupre obstrukcita per malplenaj bareletoj. Ekstarinte sur ilin tiel, ke videblis la pavimo, Stomador almontris por Galeran la parton de la prizona muro kontraŭ si.

— Tie estas la lazareto, — diris Stomador. — Tamen ĝian precizan situon mi ne konas. Dume tio eĉ ne necesas, mi pensas. Sed ĝi estas ĉi tie, trans la muro, mi scias, ĉar mi foje helpis al provoso treni korbojn kun provianto kaj vidis interne de la korto, dekstre de la pordego, mallarĝan unuetaĝan domon. Botredge estis en la prizono, li scias, ke tiu ĉi domo estas la lazareto. Nun necesas lin pridemandi detale.

— Ni pridemandos Botredge-on.

Galeran transmovadis la rigardon disde la butika barilo al la kontraŭa muro de la prizono, taksante per la okulo longecon de la subtera pasejo. Por tio li uzis la artifikon de kelkaj ĉasistoj, kiam ili dubas, ĉu la plumberŝargo atingos certan celon. Li imagis la larĝon de la strato senteble pli granda ol la reala — dudek metrojn, kaj poste same senteble malpli granda — dek metrojn; dudek plus dek, dividitaj je du, indikis la proksimuman longon de la subfosaĵo disde la butiko ĝis la prizona muro. Necesis determini la dikon de tiu muro, aldoninte trionon de metro por la elira aperturo, kaj la dikon de la butika barilo, malantaŭ kiu li pensis komenci fosi la internan pasejon al Davenant.

— Ĉu ne estos pli bone, — kontraŭis al liaj klarigoj Stomador, — demeti parton de la brika planko en mia ĉambro kaj eliri al la lazareto sub la butiko?

— Ĉe tia malfacila tasko kvar-kvin troaj metroj estas terura afero.

— Estas bedaŭrinde, ke vi pravas; mia ĉambro estas la plej kaŝita loko por laboro.

— Per kio vi kovros la vertikalan ŝakton? Ne per brikoj, certe, kaj ligna ŝildo povos esti rimarkita de nedezirata vizitanto. Tiam oni venados sciiĝi el la prizona kancelario, kiel progresas nia entrepreno. Ne ekzistas io pli bona, ol tiu ĉi angulo. Nokte malestas homoj. Kiam ni trapasos metron kaj duonon aŭ du metrojn de la horizontala direkto en sufiĉa profundo, tiam desupre nenio estos aŭdebla. Matene super la vertikala ŝakto senpeke kuŝados kestoj kaj pajlo. La grundon ni forigados en la ŝedon. Ĉu ĝi estas malplena?

— Tie estas varo, sed ĝin eblas transtreni sub drelikon en la angulon de la korto. — Stomador desaltis de la bareleto kaj akompanis Galeran-on, forlasintan la observan punkton. — Nu, mi al vi diros, ke se tiu ĉi afero sukcesos, la prizonestro sidiĝos en kavon kaj, kiel ia antikva Ijobo, elŝutos sur sian kapon tunon da cindro aŭ sablo, mi ne scias ĝuste, kio estas uzata en tiaj okazoj. Vi faris eraron je triono de metro. Ne necesas pasi trans la prizonan muron eĉ je colo — ni fosu rekte sub la fundamenton. Kiam ni tuŝos ĝin — iomete flanken, kaj la pasejo estas preta.

— Tio estas prava, — konsentis, pensinte iom, Galeran. — Kaj jen kial estas bone pridiskuti tiajn aferojn kune. Prave; tamen ĉe la kondiĉo, ke ni ne eraros pri la distanco, kiam ni komencos fosi la elirejon supren.

— La lokon, kie ni troviĝos, ni determinos tre precize: ni traboros la volbon de la katakombo per longa borilo. La ekstremaĵo, elirinta eksteren, montros, ĉu ni moviĝu ankoraŭ pluen aŭ ĉio jam estas farita.

Tiel ili estis interkonsiliĝantaj duonvoĉe antaŭ la pordo de la butiko kaj ekvidis la longan figuron de Botredge, stumblanta en la mallumo al la kestoj.

— Vi venis tre bonokaze, Botredge. Ĉu por la pipra vodko? Vi ne foriros, ĉar vi pridiskutos kun ni unu gravan aferon.

— Sufiĉas veni ĉi tien, kaj vi restos por longe, — diris Botredge per malvarmuma voĉo, penante pririgardi Galeran-on.

— Necesas, ke vi interkonatiĝu, — turnis sin Stomador al Galeran, kiu, siaflanke, estis observanta, — kia estas Botredge kaj ĉu eblas fidi lin.

Pro singardemo Galeran diris elpensitan nomon — Ort Sidney, — kaj Botredge restis Botredge.

La komplotantoj eniris en la ĉambron. Ne komprenante, pri kia grava afero okazos la interparolo, kaj plendante, ke li dum la tuta pasinta nokto tremadis pro malvarmo sur boato malproksime de la bordo, en atendo de ŝipo kun kokaino, ne veninta pro nekonata kaŭzo, kaj tial malvarmumis, Botredge eksidis kontraŭ Galeran. Stomador eltiris el la ŝranko litran botelon da pipra vodko kaj ladskatolon kun konservaĵo. Post tiam la butikisto eksidis sur sian lokon ĉe la mezo de la tablo.

— Ne timu, Botredge, — diris Stomador. — Sinjoro Sidney estas ne nia, sed malfremda... jen vidu — rezultis kalemburo.

— Do, ĉu ni drinkos? — demandis Stomador de Galeran, kiu jese balancis la kapon, klariginte:

— Nun eblas drinki, la ĉefa afero estas decidita.

— Botredge, — komencis Stomador, — se mi aperos trans la prizona muro ĝuste kontraŭ mia butiko, kio troviĝos antaŭ mi? Kiaspeca bildo?

— Do necesas scii, kion vi intencas kaj kiel. Klaras, ke eblas trafi en kelkajn malsamajn lokojn.

— Vi pravas, — diris Galeran. — La afero estas en tio, ke ni intencas fosi subteran pasejon el la korto de tiu ĉi butiko al la lazareto kaj liberigi Gravelot-on. Alie li ne povas saviĝi. Necesas scii, en kiu loko trans la muro de la prizono estas plej oportune fosi la eliran aperturon.

Botredge per nenio montris sian miregon, sed ĵetis ruzan rigardon al Stomador.

— Ĉu vi jam drinkis la pipran vodkon? — demandis li, ne sciante, ĉu li ŝercu aŭ respondu serioze.

— Kiam en mia domo oni ŝercis pri tiaj aferoj?

— Nu, oĉjo Stomador, mi simple demandis. Juĝu vi mem, mi rakontos la aranĝon de la korto trans tiu muro, kiu estas kontraŭ ni, kun la pordego. Maldekstre de la pasejo inter la pordegoj al ĝi limas la loĝejoj de la estro kaj de la vicestro, kaj dekstre, tio estas en la direkto al ni, al la pasejo limas la deponejo de uniformo. Ĝia daŭrigo laŭ la muro estas ĝuste tiu lazareto. Ĉe ties dekstra alo estas ĝardeneto el arbustoj, kien tage oni elkondukas malsanulojn, se permesas la kuracisto. Nur en tiun ĉi ĝardeneton vi povas trafi. Mi drinkos, — diris Botredge, silentinte iom, — kaj poste kune kun vi cerbumos. La afero estas aŭdaca, sen duboj, tamen farebla.

— Kial do nur ci drinkos? Ankaŭ ni drinkos. — Stomador plenigis la glasetojn kaj alŝovis al ĉiu forkon por prenadi viandon el la ladskatolo. Li mem drinkis post ĉiuj kaj, malsata, komencis multe manĝi.

— Kiu kuiras por vi? — deziris ekscii Galeran.

— Neniu, imagu. Mi nutras min per miaj varoj, mi kutimiĝis tiel, pro varma manĝaĵo mi dormemas.

— Sed kiel vi eliros el la lazareto? — diris Botredge. — La pordo kvankam estas en la dekstra alo ĉe la fino de la domo, sed ĝi situas sur la fasado, ĝin vidas la gardisto de la interna pordego. Li sidas tie sur benko, ĉe sia budo, aŭ paŝadas tien-reen.

Ĉiuj enpensiĝis.

— Jen, vi vidas, — diris Stomador al Galeran, — tiu ĉi cirkonstanco estas ne bagatela.

— Tiu pordo kien malfermiĝas? — Galeran klarigis sian penson per movo de la mano for de si kaj al si. — Alivorte, se homo eliras el la lazareto, do ĉu la pordo malfermiĝas maldekstren, al la pordego, aŭ dekstren?

— M... maldekstren, — diris, pensinte iom, Botredge kun certeco. — Jes, maldekstren, ĉar mi laboris en la ĝardeneto kaj vidis ĝin. Kaj mia okulo estas, definitive, kiel foto.

— Tio estas tre grave, ke la pordo, malfermiĝante, ŝirmu per si la irantan homon flanke de la gardisto. — Galeran ree ekpensis. — Nu, kaj nun diru, ĉu vi povas helpi fosi?

— Bonvolu, mi povas.

— Li estas forta, — diris Stomador, — nur aspektas maldika.

Tiam Botredge interesiĝis pri la ĝenerala plano, kaj Galeran rakontis al li ĉiujn supozojn, kiuj jam estis pridiskutitaj kun la butikisto. Ĉio ĉi estis nur komenco. Pli gravaj demandoj — pri distribuo de deĵoroj en la decida nokto de la fuĝo, pri tio, kiu laboros, kien oni metu la grundon, prenitan el la fosaĵo, — aperis per si mem. Sen Fakreged nokte en la lazareto oni ne sukcesos — tia estis la komuna opinio, transdonita por esplorado kaj ellaborado al Botredge, kun helpo de Katarina la Rufa kaj Cravar, kiu komencis sub ŝia influo fari al la kontrabandistoj ĉiam pli gravajn servojn. Galeran deziris ankoraŭ mezuri enhavecon de la ŝedo, de malplenaj kestoj kaj bareloj, obstrukcantaj la malgrandan korton de la butiko. Farinte paperan metron el malnova gazeto, Galeran foriris, dirinte:

— Ju pli multe ni ekscios dum tiu ĉi nokto, des pli facile estos poste.

Kiam Galeran eliris, Stomador kaj Botredge malplenigis po glaso da pipra vodko. Ekvidinte la vaksitajn ludbastonetojn, Botredge prenis ilin en la pugnon, starigis garbe kaj tuj malfermis la manon. La bastonetoj falis unuj sur la aliajn, kiel manpleno da makaronioj.

— Ĉu patro? — diris li, donante signon komenci la ludon.

— Sama, kiel mi.

Stomador malalte kliniĝis super la tablo, rigarde serĉante libere kuŝantan bastoneton aŭ falintan tiel, ke elpreni ĝin eblus, movinte neniun alian. Se la bastoneto, tuŝanta la prenatan, eĉ iomete moviĝus, la ludanto cedus la vicon, kaj la gajninto iĝus tiu, kiu prenus plej multajn bastonetojn. Tio estis malsaneca, ŝtelista ludo, postulanta perfektan kalkulon de moviĝoj.

Komence Stomador forprenis el la amaseto, ie forrulante, ie premante unu finon, por ke leviĝu supren la alia, kvin bastonetojn, poste al li aperis problemo disigi du bastonetojn, almetiĝintajn paralele unu al la alia. Li tiris la pli proksiman al si ĉe la mezo per la fingropinto, sed ne sukcesis abrupte deŝiri ĝin, kaj la dua bastoneto moviĝis.

— Ludu ci. Aŭskultu, ni bezonas trian homon, du homoj ne povas fosadi kaj levadi la grundon supren. Interparolu kun Dan Tergens.

— Pli bona laboranto ne troveblas, — respondis, tirante bastoneton, Botredge. — Sed Dan estos ĉagrenita, ke lian fraton oni pendumos.

— Vi, Botredge, devas scii, — kontraŭdiris Stomador, por kiu ŝanĝo de «ci» al «vi» anstataŭadis intonacion, — ke, se Gravelot fuĝos, estos levita skandala afero kontraŭ Van-Konet, kaj tiam oni ĉiujn indulgos. Sidney estas riĉa, advokatoj kaj gazetistoj komencos helpi al li. Sed nun nenion eblas fari, ĉiuj pasejoj estas fermitaj.

— Mi interparolos, — Botredge demetis okan bastoneton, kaj kun la naŭa eraris. — Sed la ĉefa afero tamen estas ne en tio, — suspiris li. — Stop, vi tuŝis!

— Nenio moviĝis, kion ci mensogas!

— Mi ne estas blinda.

— Do, ludu, se vi tiel obstinas, — diris kun domaĝo la butikisto. — Tio al vi ŝajnas, ĉar viaj okuloj balanciĝas. Je kiu veto ni ludas?

— Je paketo da cigaredoj, oĉjo Tom. La ĉefa afero, mi diras, estas en Fakreged. Eblas sole, se li deĵoros en la lazareto.

— Necesos pensi.

— Pensi devos li, kaj vi klopodu nun iel dormi tage. Tage vi ne devos fosi.

Galeran revenis tre kontenta pri la kalkuloj. Kvankam tio estis kruda kalkulo, li tamen konvinkiĝis, ke la ŝedo facile enspacos dudek kubajn metrojn da malkompaktigita grundo. Kalkulante la ĝeneralan longon de la horizontalaj kaj la vertikalaj pasejoj de la subfosaĵo kiel dek naŭ, eĉ dudek metroj, ĉe alto unu metro kun kvarono por unu metro da larĝo, rezultis ĉirkaŭ dudek kvin kubaj metroj da kompakta maso; malkompaktigita, ĝi havus pli grandan volumenon. Tiujn tridek kvin — kvardek kubajn metrojn da elfosita grundo eblus meti en la ŝedon, kaj la restaĵon lokigi en bareloj kaj kestoj.

Tiamaniere, la plano de la subfosaĵo komencis ricevi realajn trajtojn, kaj ĝiaj ĉefaj linioj konturiĝis sufiĉe klare. Rakontinte pri siaj kalkuloj, Galeran levis la demandon pri akiro de instrumentoj. Tuj kiam ili ekparolis pri instrumentoj, al Galeran kaj al Botredge samtempe venis tre grava penso — la cirkonstanco, pri kiu, strange, ili ne pensis komence, kvankam, ne solvinte ĝin, estus malfacile esperi pri sukceso: kia estas la grundo inter la prizono kaj la butiko?

— Oĉjo Stomador, — ekkriis Botredge, — ni intencas beki ŝtonon. Kial vi kaj mi forgesis pri tio? Sub ni estas kalkoŝtono.

— Ne povas esti! — diris Galeran, kies demandon pri ecoj de la grundo tiel neatendite antaŭis Botredge.

Stomador, gravmiene movinte la okulojn, leviĝis kaj eliris, kunpreninte tranĉilon. Galeran, interkroĉinte la fingrojn, maltrankvile silentis. Botredge, larĝe malferminte la okulojn, rigardis al li kaj fumis, forte enspirante la fumon.

Elfosinte per la tranĉilo negrandan kaveton, Stomador revenis kaj ĵetis sur la tablon blank-flavan pecon.

— Malkompakta travertino, — faciligite deklaris li, viŝante la ŝvitintan frunton. — Eblas tranĉi per tranĉilo.

Galeran atente esploris la ŝtonon. Vere, tio estis pora konka kalkoŝtono de mola speco, malĝuste nomata de ŝtonistoj «travertino», per sia denseco nur iomete pli firma ol stukaĵo.

La fendoj de la fenestrokovriloj komencis paliĝi; estis proksimiĝanta la mateno de la unua tago de la persista lukto por la vivo de Tirrey. Botredge foriris, kaj Galeran eksidis por skribi al la prizonulo pri la esperoj kaj malfacilaĵoj. Tio estis lia unua letereto al la arestito.

Pro singardemo li subskribis «G», kaj ĉion sekretan li petis Stomador-on transdoni parole per Fakreged, kiam tiu havos oportunan okazon.