Ĉapitro IX

Intertempe la stato de la kruro de Davenant malboniĝis; post provizora plifaciliĝo la genua artiko ŝvelis, la kruro peziĝis, kaj la malsanulo povis nur sidiĝadi, kvankam tio estis malpermesita al li. Se li malofte ekstaradis, por fumi, do li forte riskis, kontraŭ la malpermesoj de la kuracisto. La kuracisto Doble, kiu senkonscie ŝatis Davenant-on, neniom emis urĝi la juĝon kaj, aranĝinte konvenan konsiliĝon, donis kondiĉan ateston, ke la vundito kapablos aperi antaŭ la juĝistaro nur post du semajnoj, tio estas, kalkulante la tagon de la intervidiĝo de Stomador kaj Galeran kiel komencan punkton, — en la dekunua tago post tiam.

Dum tiu tempo la gubernatoro de Gerton jam ĉion sciis pri Gravelot. La patro kaj la filo, ege kontentaj pri la iro de la afero, uzis per siaj malnovaj ligoj necesajn rimedojn kontraŭ diskonigo de la hontinda historio, tial estis anticipe decidite rilate Davenant-on — fari al li verdikton en foresto, sekve de lia rekta konfeso. La prokrasto de la juĝafero pro la malsano de la ĉefa krimulo estis, tiamaniere, nur montro de necesa korekteco. Se la stato de lia kruro vere pliboniĝus, la prezidanto de la milita tribunalo, majoro Stegelson, post konsiliĝo kun la prokuroro decidis en tiu okazo aranĝi la juĝon, ne atendante la resaniĝon de Gravelot. Tiuj internaj rilatoj de oficistoj kaj militistoj, inter ilia plej malbona parto, prezentis fermitan keston, bone konatan al ĉiu specialisto. Ĉe defendo de komuna sekreta intereso ĉio ĉi estas indigniga nur el ekstere, sed interne ĝi estas simpla kaj preskaŭ paca.

Siaflanke, Davenant estis tute certa, ke Georgo Van-Konet bonege scias pri la konsekvencoj de lia fuĝo kaj ne preterlasos okazon anticipe misformi la faktojn aŭ kaŝi ilin, se la arestito komencos senmaskigon. Ne sciante, kion li atendu de la tiom decidema konduto de la potenculoj en tiu okazo, se li sendos al la enketisto skriban depozicion, en kiu krome ne eblus pruvi la ligon de la ago de Gottlieb Wagner kun la partopreno en tiu krimo de Van-Konet, — Davenant atendis la juĝon. Duboj estis ankaŭ en ĉi tio, ĉar la batalo de «Ursino» kontraŭ la doganeja gardistaro neniel rilatis al la diboĉado de Van-Konet ĉe la tablo de «Sekaĵo kaj maro», sed nenion alian Davenant povis elpensi, nur se eble Galeran, se li estas viva, kapablus helpi al li. La stato de la juna mastro de la gastejo estis malbonigata ankaŭ de la pasia tono de la lokaj gazetoj, trovantaj la okazon kun «Ursino» escepta laŭ aŭdaco kaj feroco de la rezistado de la kontrabandistoj. Du gazetraportistoj klopodis ricevi intervjuon kun Tergens kaj Gravelot, sed al ili oni rifuzis.

Vizito de la enketisto ripetiĝis. Ĉi-foje la oficisto venis por konfirmo de la akiritaj de li informoj pri la vera, dua nomo de Davenant kaj pri lia fuĝo el sia gastejo, kiam la doganeja taĉmento trovis du kestojn da multekostaj cigaroj. Davenant ne mensogis: agnoskinte, ke ĉio ĉi estas vero, li rakontis al la enketisto pri la friponaĵo de Gottlieb Wagner, anticipe sciante, ke la enketisto ne kredos al li. Sed eĉ unu vorton pri Van-Konet, timante nekonatajn paŝojn de la malica forto, jam montrinta sian potencon, li ne diris kaj, tolerinte la mokan kritikon de la enketisto rilate de la mistera Wagner, subskribis la depozicion en tia aspekto, en kia li donis ĝin. Kvankam nun la tribunalo havis kaŭzojn opinii lin kontrabandisto kaj tenanto de krimula nesto, li, kiel estis dirite, por ĉio ĉefa decidis atendi la juĝon.

La ekzistadon de la kaptito malfaciligadis kruelaj doloroj, kiujn li devis toleri dum vindadoj. Kvankam post vindado Davenant sentadis ioman plifaciliĝon, tamen lavado de la vundo kaj klopodoj kun ĝi ĉiam estis tre turmentaj. La kuracisto aperadis en akompano de provoso, observanta plenumadon de la reguloj de unuopa tenado de prizonulo. Sulkiĝante pro doloraj sentoj, sed ankaŭ ridetante samtempe, Davenant ordinare ŝercadis aŭ rakontadis tiujn ridindajn historiojn, kiujn li aŭdis sufiĉe dum la naŭ jaroj inter diversaj homoj. La prizonaj servantoj bonege vidis, ke Gravelot ne estas kontrabandisto. Tra Tergens jam iradis en la prizono onidiroj pri kverelo de Gravelot kun iu tre grava persono de la supera administracio, kaj, certe, en ili rolis monduma sinjorino, sed tiuj onidiroj, akceptante nek definitivan, nek fidindan formon, naskis simpation al Gravelot, kaj, nur timante perdi la postenon, la kuracisto ne faris al la prizonulo tiujn gravajn komplezojn, unu el kiuj faris Katarina la Rufa.

Kelkfoje en la kameron de Davenant venadis la prizonestro, malserena grizhara viro kun akra vizaĝo. Skrupule esplorinte la kameron, la fenestron, sendezire murmurinte: «Ĉu la prizonulo havas pretendojn?» — la estro longe rigardadis lastfoje al la grizaj okuloj de Davenant, nekomunikeme observantaj liajn moviĝojn, kaj foriradis. Foje, kun celo elprovi tiun homon, Davenant diris al li, ke li deziras voki la enketiston por tre gravaj sciigoj. Rapida konsidero, glitinta en la okuloj de la prizonestro, esprimiĝis per demando:

— Kiaspecaj sciigoj?

— Unu persono, — diris Davenant, — persono tre fama, ricevis de mi baton en la gastejo...

— Koncerne ĉion, kio ne rilatas al la afero, — interrompis, turniĝante, por foriri, la estro, — vi devas doni skriban klarigon.

Kun tio li foriris, sed Davenant komprenis, ke la ruza administranto agas kune kun la tribunalo kaj ajnan skriban eksplikon de la kaŭzoj de la morna historio li sendos rekte al la gubernatoro aŭ neniigos.

La febro kaj la doloro de la vundo devigadis Davenant-on malpacience atendadi nokton, kiam dormo forkondukadis lin el la prizono en la landon de sonĝoj. Li penis dormi tage, por malpli multe deziri fumi, ĉar pro starado ĉe la vazistaso li devis pagi per rekomenciĝo de la akra doloro en la genuo. Sen aliaj konversaciantoj, krom libroj de la prizona biblioteko, en abomena hela vakuo de la kamero, kie mankis almenaŭ io superflua, tiel necesa por la vido de la homo, Davenant fordonadis sin al fantazioj. Fojfoje li vidadis Kishlot-on kaj la ruĝajn ombrelojn de la knabinoj, ridantaj tiel, ke ridis ĉio ĉirkaŭe. Li vagadis kun la ebria patro, serĉadis en la malhela ĝardeno la ŝlosilon kaj iradis laŭ la nekonata vojo, strebante ĉirkaŭiri la monton, ŝirmantan la hele prilumitan teatron. Sed malplej multe li deziris, ke tiuj junulinoj, de kiuj al li restis stranga impreso — de tenero kaj amo al la vivo, — eksciu, kie li troviĝas. Tiam ili devus rememori lian patron. Kaj en sia animo Davenant kore esperis, ke ili jam antaŭlonge forgesis pri li.

Kelkajn tagojn post kiam la letereto de Stomador estis ricevita de Davenant, komencinta ekde tiu nokto streĉite atendi postajn eventojn, fine de la dekdua horo de tago okazis ordinara ŝanĝo de deĵoroj. La nova provoso ĉirkaŭiris vice ĉiujn unuopajn kamerojn de la lazareto kaj laste malfermis la pordon de Tirrey. Tio estis Fakreged, junulo aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun malsaneca koloro de la vizaĝo kaj kun nigraj lipharetoj. Liaj nigraj negrandaj okuloj facile ekridetis kaj, mallaŭte ferminte la pordon, por ke la provoso de la ĝenerala fako de la lazareto hazarde ne aŭdu la interparolon, li eksidis sur la liton ĉe la piedoj de Davenant, kapsignante, ke tiu konservu trankvilon kaj fidon. Sentante la komencon de la eventoj, sed pro singardemo nur silente kaj atende ridetante, Davenant prenis de Fakreged letereton de Tergens, kies skribmanieron li jam konis.

Tergens skribis:

«Fidu la homon, kiu donos tion, senkondiĉe. Li ne povos akiri nur birdan lakton. T.»

— Redonu ĝin, — flustris Fakreged kaj kaŝis la letereton sub la subŝtofon de la kaskedo, — mi ĝin poste neniigos. Nun aŭskultu: ĉion, kion vi bezonas transdoni al iu ajn, vi povas diri al mi parole, tiel estas pli sekure, sed, se necesas skribi, tiam preparu la leteron ĝis la vespero kaj ŝovu ĝin en la restaĵon de la pano, kiun vi ricevas por vespermanĝo, la panon vi povas ĵeti en la bovlon. Kvankam oni al mi fidas, sed singardo neniam malhelpas. Ĉu vi havas krajonon? Jen. Prenu paperon.

Fakreged elprenis el sia notlibreto anticipe preparitajn foliojn, kaj Davenant kaŝis ilin en truon de la matraco.

— Mi jam skribis, — diris li, same hastante ĉion ekscii, kiel Fakreged, evidente, hastis eliri. — Ĉu venis la letero? Kie estas Tom Stomador?

— Oni jam trovis Galeran-on, — haste respondis Fakreged, ekstarante, deirante al la pordo kaj starante dorse al li. Lia mano etendiĝis por preni la pordan anson. — Oni agos plenforte. Stomador havas butikon kontraŭ la prizono.

Ekscitita pro tia kvanto da gravaj kaj surprizaj sciigoj, Davenant feliĉe ekridis. La ekstrema ekscitiĝo esprimiĝis per tio, ke sur lia maldekstra vango aperis intensa ruĝa makulo, okupinta ankaŭ la angulon de la okulo kaj la tempion; kvazaŭ formikoj estis kurantaj en la vango, kaj li senkonscie frotis ĝin.

— Via tuta vango iĝis ruĝa, — diris Fakreged. — Kio estas tio?

— Mi ne scias... mi iĝis nervoza dum la lastaj tagoj, — respondis mirigita Davenant. — Kio ankoraŭ? Kiel fartas Tergens?

Fakreged fiksaŭskultis nedifinitan sonon en la koridoro, svingis la manon kaj elkuris, tuj klakinte per la ŝlosilo.

Tiuj sciigoj resonis en Davenant preskaŭ kiel sento de subita liberigo, — kvazaŭ jam estus veninta al la prizono veturilo por veturigi lin for de la morna ludo de muroj kaj ŝlosiloj. «Stomador kontraŭ la prizono, — ripetadis Davenant. — Galeran scias pri mi!» La bizareco de homaj renkontiĝoj estis gajiganta lin. Li kuŝis, mallaŭte ridis kaj aŭskultadis fojfoje aŭdiĝantajn sonojn de la prizono, rememorigantajn metalajn eksplodojn, voĉon de fero, paŝojn de ŝtonaj statuoj. Li ekdeziris senprokraste skribi al Galeran pri ĉio, detale kaj precize. La rememoroj revivigis la bildon de tiu homo, al kiu li sentis estimon kaj dankemon. Spirante per la tuta forto de la pulmoj, premantaj la koron, frapitan de la esperoj, Davenant, neglektante la doloron en la kruro, eĉ trovante ĝin agrabla, kiel negravan cirkonstancon, senfortan malutili al la aliaj, pli gravaj cirkonstancoj, ekstaris kaj longe fumis ĉe la vazistaso. Finfine liaj nervoj kvietiĝis, li eksidis por skribi al Galeran, penante lokigi kiel eble plej multe da vortoj sur tiuj tri folietoj, kiujn donis al li Fakreged. Pri iuj aferoj li ne skribis. Tiel, li intencis buŝe rakonti al la provoso pri la mono kaj la arĝenta cervo, kaŝitaj en la fendo de la ŝtono, same buŝe sciigi ĉiujn nomojn — de Van-Konet ĝis Firso.

Dum li estis skribanta, Fakreged metode paŝadis laŭ la koridoro, fojfoje malfermante ferajn giĉetojn de la pordoj kaj pririgardante la kamerojn per atenta rigardo. Malferminte la giĉeton de Davenant, Fakreged renkontis per siaj okuloj la liajn kaj, ne reteninte sin, infanece subridetis pri tiu ludo pri gardisto kaj arestito, kiun ili ludis inter si.

Sciante, ke tia okazo ree aperos ne tre baldaŭ, Davenant transdonis per koncizaj esprimoj, mallongigante vortojn kaj evitante adjektivojn, ĉion esencan de sia historio dum la naŭ jaroj, prisilentinte nur tion, kun kiu celo li foriris el Poket al Liss. Menciinte nomojn de neniu el la personoj de la historio, ennodiĝinta en «Sekaĵo kaj maro», li vespere singarde frapis la pordon kaj transdonis al Fakreged la necesajn nomojn, skrupule klariginte, kian rilaton al li havas tiu aŭ alia homo, kaj ankaŭ kiel trovi la cervon kaj la monon. Kiam Fakreged parkeris la lecionon, kio estis ne malfacila por lia memoro, trejnita en tiaj aferoj, ili disiĝis kaj ne plu interparolis. Vespere Davenant enŝovis sian leteron en nefinmanĝitan panon, kaj arestito, deĵoranta en la lazareto, sub observo de speciale komisiita provoso, kaj ankaŭ de Fakreged, ĉirkaŭiris la kamerojn kaj forprenis la manĝilarojn. Tiuj vizitoj ĉiam okazadis rapide, en silento, sen troaj moviĝoj, sed Fakreged per facila klino de la kapo sciigis la malliberulon, ke tiu ne zorgu pri la pluaĵo. Efektive, en la sekva tago la letero estis ĉe Stomador, kaj li, antaŭ ol alporti ĝin al Galeran, atendanta la komplicon en interkonsentita por tio bierejo, nemalproksime de la prizono, atente tralegis ĝin, kaj poste sur aparta papereto, por ne konfuzi, skribis ĉion, kion diris al li Fakreged aparte de la letero de Davenant. Tiuj nomoj estis: Georgo Van-Konet, Snogden, Weiss, Laŭra Muldwey, filino kaj patro Barket, Petronia kaj Firso.

Speciale interesis Stomador-on la ŝtono, en kies fendon Gravelot mallevis la monon kaj la arĝentan cervon. Serĉadon de tiuj aĵoj li prenis por si, sciante, kiom multaj eĉ sen tio diversaj klopodoj atendas Galeran-on. Krome, Stomador ne povis preterlasi la raran okazon de rekta partopreno, ligita per la rememoro pri la loko de la batalo kun la intima flanko de la karaktero de la butikisto. Neniam kaj al neniu li parolis pri ĝi, eĉ malmulte pensis pri ĝi li mem, sed tiu flanko de lia karaktero sola determinadis agojn de la stranga dikulo.

Ekzistas speco de ŝatantoj de pitoreska agado, intrigo kaj emocianta sekreto. Ĝuste tia homo estis Stomador, kies neatendita donaco al Davenant — en la formo de «Sekaĵo kaj maro» — sekvis nur el tio, ke la taverniston tedis atendi en la malmulte vizitata loko aperon de kaleŝego kun personoj de la kvina akto de dramo: estu tio ŝtelo de virino aŭ enigma heredaĵo — tio estis por li indiferenta, sed li sopiris pri neeblaĵo batali kune kun sieĝata gasto kontraŭ spadoj kaj revolveroj, frakasantaj la pordon, barikaditan elinterne per meblaro. Stomador saĝe divenis la specialan vivan rolon de tiaj vespaj nestoj de ĉiaspecaj statoj kaj renkontiĝoj, kiaj estas gastejoj de malmulte loĝataj lokoj, sed deziris li ĉion tian haste kaj intense, kiel multekostajn ludilojn, forgesante, ke la realo plej ofte ligas kaj malligas nodojn malrapide, pli laborante per krajono kaj plumo, ol per intensaj farboj. Kaj, kiel tio ĉiam okazas kun realiĝo de imagoj, la morna malfeliĉo de Davenant, sekvinta el ties natura emo rezisti al malpureco, ŝajnis al Stomador okazintaĵo ordinara, dum la fendo en la ŝtono — fragmento de meritita intrigo... Ĉu tio signifas, ke imago estas pli forta, ol evento? Estas malfacile diri: verŝajne, tio dependas de tio, kiel kaj kun kiu.

Post multaj vagadoj kaj malsukcesoj Tom Stomador estis nun kontentiganta sian soifon de spektanto kaj partoprenanto de pitoreska intrigo per komercado kontraŭ la prizono, li eksentis guston de tiu afero, ĉar li konstante estis informita pri prizonaj dramoj kaj sekretaj komunikadoj kun la kontrabandistoj. Lin absorbis atendado de maloftaj aŭ tragikaj okazoj, kaj da informantoj estis sufiĉe, komencante per parencoj de prizonuloj kaj finante per provosoj, iam babilantaj troe en la malantaŭa ĉambro de la butiko, kie ili fojfoje ludadis kaj drinkadis.

Antaŭ tiu tago, jam en la antaŭa vespero ricevinte prizonan liston de nutraĵoj, kiujn necesis hodiaŭ matene doni al la prizonaj kurieroj, Stomador preparis la varon anticipe, laborante dum parto de la nokto, — ĉion pesis, envolvis kaj metis en korbojn. Botredge anstataŭis lin por la cetera parto de la tago, kaj Katarina venis por helpi. Al la demandoj de provosaj edzinoj, kien malaperis la maljunulo, la kontrabandistoj respondadis, ke Stomador forveturis por viziti malsanan parencinon.

Antaŭ tiu tago Galeran estis ĉe la milita prokuroro, kolonelo Hern, dezirante sciiĝi pri la afero kaj akiri permeson pri intervidiĝo kun la prizonulo. Traktante la militan juĝoproceduron kiel laboratorian sekreton, Hern tre ĝentile kaj esprimplene komprenigis Galeran-on, ke li malaprobas klopodojn de fremdaj personoj, eĉ de tiuj, simpatiantaj al akuzato. Tamen Hern ne povis rezigni de plezuro indiki leĝajn artikolojn, laŭ kiuj kvar homoj — Gravelot, Tergens kaj ankoraŭ du — devis morti sur pendumilo. Tial la konversacio estis daŭranta.

— Mi ne vidas kaŭzojn, — diris Hern, — kial la akuzanta partio devas esti pli modera rilate de Gravelot. Li estis defendanta la kargon de «Ursino» kun furiozo de proprietulo, lia propra konfeso diras pri dek ses viktimoj, al kies familioj la dogana departamento devas nun priklopodi pension. La enketo trovis, ke la falsa Gantrey estas James Gravelot, posedanto de gastejo ĉe unu el la bordaj loĝpunktoj, ege infektitaj de kontrabando. Gravelot fuĝis de la priserĉo, doninta gravajn pruvojn de lia partopreno en la kontrabandaj aferoj. Ne ekzistas faktoj pli konvinkaj, kiel ajn vi volu.

— Vi pravas, — konsentis Galeran, ne dezirante inciti Hern-on per duboj. — Al mi restas ekscii, ĉu ne aperis al la enketo demando pri psika normaleco de Gravelot? La karaktero de lia furioza rezisto permesas ekpensi pri tio. Konservado de kontrabando, eĉ se tio estas pruvita, ne estas preteksto por despero. Aŭ Gravelot estas malsanece ekscitiĝema, aŭ li estis ial devigita rezisti ĝis la lasta ebleco.

Dirinte tion, Galeran ne suspektis, ke li tuŝis la sekretan flankon de la afero, kaj Hern atente ekrigardis al li. La gubernatoro povus forte malutili al la prokuroro, se Hern rifuzus plenumi la peton de la patro fari al la filo amikan komplezon: forigi el la afero, ricevinta neatenditan iron, la nomon de Van-Konet. Tiuj vortoj de Galeran estis la kaŭzo de tio, ke Hern kategorie rifuzis al li pri intervidiĝo kun Davenant. Post la fino de la enketo viziti la prizonulojn povis nur proksimaj parencoj.

La homo, ne havanta altan staton en la socio, per nenio kaj al neniu konata, multe lacigis Hern-on. Li ekstaris.

— La intervidiĝo estas neebla, — ripetis Hern. — Koncerne de la supozata komplikeco de la karaktero de via protektato mi devas rimarki, ke milita tribunalo malhavas rajton enprofundiĝi en mondpercepton de kontrabandistoj, malgraŭ ajna intereseco de tiu demando per si mem.

Kun tio Galeran foriris. La letero de Tirrey klarigis al li ĉion. Sed la atendita de li klareco estis tiom komplika pro la senco de la farota ago, ke li nur svingis la manon, forpuŝante seriozan pripensadon al la vojaĝaj horoj. Antaŭ ĉio li devis veturi al Gerton.

— Traleginte la leteron, — gravmiene deklaris Stomador, — mi komprenis, ke tiu historio ĉirkaŭprenas tri momentojn: la familian momenton, la personan momenton kaj la kriman momenton. Kio koncernas la kaŝitajn en la ŝtono mono kaj aliaj aĵoj, do mi pensas, ke pli bone estos, se pri tio okupiĝos mi, mi konas la ĉirkaŭaĵon. La cetero estas en viaj manoj.

— Jes, iru kaj trovu la monon, — diris Galeran, — kaj mi devos intervidiĝi kun ĉiuj homoj, kies nomojn vi skribis. Gravelot akiris senofendajn kaj malfortajn malamikojn: la gubernatoran familion. La akreco de la afero estas en malfacileco pruvi la ligon inter la mistera ago de Wagner kaj la agoj de Van-Konet. Eĉ pruvinte tion, ni kreos novan, apartan juĝaferon, apenaŭ helpantan al Gravelot.

— Eksterordinara embaraso! — zorgeme kaj solene proklamis Stomador. — Nur via kapo povas venki la aperantajn obstaklojn, sed ne la mia.

— Gravelot batis Van-Konet-on pro ofendo de virino, — daŭrigis Galeran, — kaj se mi allasas, ke la cigaroj estis subĵetitaj kun intenco eviti kompromiton, eblan post kiam la batito forflankiĝis de la duelo, do ajna juristo rajtas trakti tion kiel koincidon. Mallonge dirante, ne ekzistas krimatestoj kontraŭ Van-Konet, kaj, mi ripetas, se ili troviĝus, — nova juĝafero kontraŭ Van-Konet ne senkulpigos Gravelot-on en la juĝafero de «Ursino». Tamen nenio alia restas, krom minaci al la filo de la gubernatoro per diskonigo de la skandalo, por ke tiu uzu tutan sian influon pro mildigo de la sorto de Gravelot. Kaj por tio mi devos akiri atestojn de Barket, lia filino kaj Petronia; eble, estos ne superflue interparoli kun Snogden kaj Laŭra Muldwey. Rilate de tiuj personoj nenion eblas diri anticipe.

— Prave! — ekkriis Stomador. — Vi rezonas, kiel ministro.

— Ve! Kiel ĉantaĝisto. Mi entreprenas ĉantaĝon, tion al vi diros ajna juĝeja kuriero.

— Riska afero estas bati filon de gubernatoro al la vizaĝo, kaj eĉ ĉe atestantoj! — rimarkis Stomador, plu konsternita de la ago de Gravelot. — Mi neniel povas decide diri, ĉu povus mi fari la samon sur lia loko. La demando, ĉiel ajn, estas tikla!

— Li agis bone, — diris Galeran. — Tio estis modesta kaj bonkora junulo. Verŝajne, kreiĝis situacio, kiam silento egalas al vangofrapo al si mem.

Ĝis tiu minuto Stomador dubis pri racieco de la agoj de Gravelot, sed la sincera tono de Galeran forpelis la ombron de la konvencia deco, malhelpinta al la butikisto taksi la konflikton esence.

— Vere, — diris Stomador, — mi konsentas kun vi. Tio estas vero, kvankam malbona, sed vero. Mi konfesu, ke kiam mi legis la leteron, do mi pensis, ke la junulo freneziĝis. Li perdis memregon, kaj ni jen sidas kaj rompas la kapojn, kiel ni nun savu lin. Kio devigas nin pensi pri li? — solvu la problemon. Ja Gravelot por mi eĉ ne estas parenco. Mi sonĝas lin ĉiunokte.

— Do, li necesas al ni — al mi kaj al vi.

Pensinte iom, Galeran decidiĝis aldoni:

— Mi estus tre ĉagrenita pro morto de Kunsgerry, kvankam mi neniam vidis lin.

— O ho! Kio do, ĉu vi deziras memstare mortigi lin?

— Stultaĵo! — ekridegis Galeran. — Kunsgerry loĝas en Skotlando, kie ni, verŝajne, neniam estos. Mi legis en ĵurnalo, ke aktoro de unu teatro, Kunsgerry, rifuzis ludi la ĉefan rolon en nova teatraĵo. Ĝi ne plaĉis al li. Li foriris de sur la scenejo fine de la unua akto. Alia aktoro, laŭ la scenaro, turniĝis al la pordo, ekkriinte: «Ha! Jen, finfine, tiu kanajlo Gard! Li hastas! Mi aŭdas liajn paŝojn!» Sed la pordo restis malplena, kaj Gard, tio estas Kunsgerry, ne venis. La aktoro ripetis, ke «Gard hastas». Neniu hastis. La spektaklo rompiĝis, kaj Kunsgerry pagis grandan monpunon. Do, — diris Galeran, ekstarante kaj skrupule kaŝante la leteron de Davenant, — mi ne scias, ĉu tio estas komprenebla por vi, sed Davenant estas kiel Kunsgerry; li ne povas cedi en la ĉefa, kaj tial mi devas lin savi.

— Kalkulu pri mi kiel vi deziras, — deklaris Stomador, admirigita de la neordinara por li nuanco, kiun donis al la tuta afero lia klera komplico, — mi estas en via dispono. Reveninte, venu nokte al mi, se mi dormos aŭ ne, — mallaŭta triobla frapo sciigos min pri via veno.

Kun tio ili disiĝis. La butikisto forveturis en tramo al la Malnova Fuorto, de kie li devis perpiede iri serĉi la ŝtonon, kaj Galeran en la aŭto, stirata de lia ŝoforo Grubbe, direktis sin al Taĥenbako, antaŭ ĉio strebante pridemandi la servistojn de la gastejo, forlasita de Davenant. Krome, al li estis interese ekvidi, kiel vivis Tirrey, kies aspekton post naŭ jaroj li imagis malklare. Galeran plu memoris lin senliphara. Tiu impone kaj morne disvolviĝanta sorto premis la koron de Galeran, kiel aspekto de forlasita bela domo.

Estis la kvara horo posttagmeze. La vojo — ĝuste la sama, laŭ kiu rapidis Davenant al Liss, — eĉ dum minuto ne restadis malplena; malpezaj kaj ŝarĝaj aŭtoj antaŭadis la vojaĝanton, vidiĝante poste el trans montetoj, sur foraj sekcioj de la ŝoseo, simile al polvantaj, nigraj globoj; grincadis, tintante, veturiloj, stirataj de ebriaj farmbienuloj; fruktoj, sakoj kun nuksoj kaj maizo, pakoj da tabako, meblaro kaj ilaro de transloĝiĝantoj el unu vilaĝo en alian moviĝadis ĉiam renkonten al Galeran. Arda senventeco kun pura ĉielo estis donanta al la pejzaĝo finitan purecon de linioj. Bruna herbo, forbruligita de la suno, transiradis de monteto al monteto per koloroj de cindro, makulita de ŝtonoj, argilo kaj dornaj arbustoj. Al iuj homoj moviĝado helpas rezoni; por Galeran moviĝado estis ĉiam distrita stato, similaĵo de saturita solvaĵo, tuŝo al kiu fare de ekstera forto kreas kristalojn de plej diversa formo. Li ekvidis belan birdon kun helbluaj makuloj sur la blanka plumaro, malrapide superflugintan monteton, interesiĝis pri ĝi kaj demandis Grubbe-n — ĉu ne scias li, kiel nomiĝas tiu birdo?

Grubbe levis la ŝultrojn. Li neniam pensis pri birdoj.

Galeran vidis oranĝkolorajn florojn sur dornaj tigoj, neatingeblaj al la mortiganta forto de la sunaj radioj. En la mondo ekzistis multaj birdoj kaj vegetaĵoj, neniam viditaj de li. «Kiel monotone kaj kiel nescivoleme mi vivis» — pensis Galeran, sentante maltrankvilon, envion al la neekkonita, kio ajn ĝi estu, bedaŭron pri la sojlo de maljuneco kaj iom ridindan deziron vivi duan, al ĉio avidan vivon. Tio estis por lia aĝo mallonga psikozo, sed li subite freneze ekdeziris ekvidi ĉiujn aĵojn en ĉiuj domoj de la mondo kaj navigi laŭ ĉiuj riveroj.

Ĉe la sunsubiro la vojaĝantoj malleviĝis de sur la altebenaĵo, preterinte kvietajn urbetojn de la suda bordo. Estis la oka horo de vespero, kiam la veturilo haltis apud restoracio «Mark Tataner» en Liss. Haste manĝinte ĉi tie, Galeran daŭrigis la vojaĝon.

Ĉe la matenruĝo konturiĝis Taĥenbako. Ne plu haltante, Galeran traveturis la minejan urbeton, veninte al «Sekaĵo kaj maro» je la naŭa kaj kvindek minutoj. Laca, raŭkiĝinta Grubbe haltigis la aŭton apud la ligna ŝtuparo.

Galeran, kies ĉiuj korpomembroj sensentiĝis dum tiuj dek ok horoj da akcelita moviĝo, eliris kaj ĉirkaŭrigardis, pensante, ke iu aperos el la gastejo. Sed nur nun rimarkis li, ke sur la enira pordo estas pendigita seruro, la fenestrokovriloj estas fermitaj elinterne, ĉe la dekstra alo de la domo estas metita tendo kaj tie staras homo, fiksrigardante al la venintoj kun memfido de komercisto, ne havanta konkurencon. Tio estis ĉirkaŭkreskita de nigraj haroj viro kun flava vizaĝo — mikssanga italo. En sia tendo li aranĝis butiktablon, kaj fumo de lia rostilo, bruniganta tranĉaĵojn de porkaĵo, estis disportanta odoron de manĝo. La butiktablo estis pristarigita per boteloj kaj sifonoj.

— Ĉu estas iu en la gastejo? — demandis Galeran, leviĝante sur la dekliveton al la tendo. — Mi deziras vidi la laborantojn de Gravelot — Petronia-n kaj Firson. Kial la pordo estas fermita per seruro?

La komercisto mallarĝigis la okulojn kaj viŝis per la antaŭtuko la grasajn manojn.

— Ĉiuj lokanoj scias tiun historion, — diris li, — sed vi, verŝajne, venis el malproksime?

— Kvankam mi estas el malproksime, — respondis Galeran, kun plezuro eksidante sur tabureton kaj signe invitante alirintan Grubbe-n eksidi apud li, por restarigi la fortojn per vino kaj rostita viando, — kvankam mi estas el malproksime, — mi scias, kial malaperis la mastro. Ĉi tie devas resti du homoj.

— Do jen... atendu, — komencis klarigi la komercisto, ne ŝatanta hasti. — Ĉu vi deziras drinki viskion? Ha! Bone, mi ĉion rakontos al vi. Gravelot fuĝis de la priserĉo, lasinte la mastrumaĵon al Firso. Firso tenis la gastejon malfermita dum kvar tagoj, post tio li kun la virino kaŝite malaperis, kaj eĉ kunprenis la tolaĵojn, la ĉevalon, la ĉaron kaj multajn aliajn aĵojn, kaj tial la polico ŝlosis la gastejon. Mi konsentis ĝin gardi. La loko estas senhoma. Certe, komerci mi rajtas. Al mi oni venadas, ĉar la entrepreno de Gravelot pereis aŭ frostiĝis por iu tempo; oni ne scias, kio okazos al la gastejo, sed nutraĵo kaj trinkaĵo ĉiam troviĝos en mia tendo. Mia nomo estas Arum Pakko — je via dispono. Kotletojn, se vi deziras, vi devos atendi, estas varmega porkaĵo, kolbaso, konservaĵoj.

Vere, estis tiel, kiel rakontis Pakko: la mono, lasita de Davenant al Firso, kaj la hazarda mono de Petronia kunigis tiujn homojn pli rapide, ol longa flirtado. Ĝeniĝante pro tio, ke en liaj manoj restis funkcianta entrepreno, pro kies aferoj ili, eble, devus raporti al Gravelot, Petronia kaj Firso, preninte pli valorajn aĵojn, kaŝiĝis kaj forveturis sur vaporŝipo al Liss, intencante malfermi tie tabakan butikon.

Grubbe nenion sciis pri la planoj de Galeran, kaj tiu ordinara friponaĵo ridigis lin, sed, ekrigardinte al la konsternita mastro, li komprenis, ke tiu rilatis al la afero pli serioze. Ĉesinte ridi, Grubbe rimarkis:

— Jen kiaj kanajloj!

— Jes, Grubbe, tio estas kanajloj, sed mi ilin tre bezonis, — diris Galeran, — serĉi ilin, kompreneble, estas senutile.

Pakko, aŭdante tiun ĉi konversacion, komencis peni ekscii la celojn de la vojaĝantoj, sed Galeran evitis klarigojn. Dum li kaj Grubbe manĝis kaj trinkis, eksilentinta Pakko staris dorse al ili ĉe la enirejo de la tendo kaj, ŝovinte la manojn en la poŝojn, fajfetadis, pririgardante la aŭton, kiel malakceptita fremdulo, rajtanta juĝi ĉion, kaj prisilenti la konkludojn. Tiuj konkludoj reduktiĝis, tamen, al improvizita altigo de la prezo de la brando kaj la manĝaĵo.

Ripozinte, Galeran forveturis, kaj Grubbe post dek kvin minutoj alveturigis lin al Gerton, laŭ la adreso de Barket. La mastro de la metiejo forestis. Tiam Galeran petis la komizon sciigi la filinon de Barket, Marta-n, ke veninta el Poket Ort Galeran deziras paroli kun ŝi pri afero de lia patro.

— Se vi havas neprokrasteblan aferon, — diris Marta, aperante en la metiejo kaj inklinita de la aspekto de Galeran al afableco, ĉiam gvidanta industriistojn, kiam, laŭ ilia opinio, la vizito promesas profiton, — mi kondukos vin en nian kontoron. La patro devas reveni post dudek minutoj, li iris akcepti mendojn por elektra reklamo.

Marta nomadis «kontoro» en certaj okazoj parton de la pasejo el la metiejo al la loĝejo, kie troviĝis la telefono kaj la skribtablo de Barket. Kelkaj kupraj, fajencaj kaj emajlaj tabuloj estis alnajlitaj al la muro, altirante atenton per esprimplena sensenceco de hazarda elekto de tiuj specimenoj de la metio de Barket. Sole sukcese pendis apude: «Akuŝhelpa kliniko de Grandisson» kaj «Buroo de funebraj procesioj de Bayer».

Lacigita de la longa veturado, ne dorminte nokton, Galeran eksidis sur la proponitan al li seĝon kaj retenis Marta-n, kiu intencis eliri.

— Dum via patro ne revenis, — diris li, konkludante laŭ la ekstera aspekto de la junulino, ke nun estos metita komenco de la lukto por Davenant, — mi deziras diri pri la celo de mia vizito al vi.

— Bone, — respondis Marta, haste eksidante kaj ion antaŭsentante, pro kio al ŝi iĝis maloportune spiri. Galeran nomis sin.

— Via helpo estas necesa, — ekparolis li. — Mi tuj klarigos la aferon. James Gravelot estas enprizonigita pro akuzo pri konservado de kontrabando kaj pri rezisto al la borda gardistaro. Ne estas dubo, ke al li estis subĵetita la malpermesita varo — cerbumu vi mem — ĝuste vespere de tiu tago, kiam vi kaj via patro ĉeestis la skandalon en la gastejo de Gravelot.

Marta rapide ruĝiĝis, poste mallevis la kapon. Ŝiaj manoj tremis. Levinte la vizaĝon, ŝi rigardis al Galeran tiel senhelpe, ke li rilatigis tiujn signojn de emocio al ŝia kompato al la suferanto.

— Mi... — diris Marta.

Galeran, atendinte iom kaj vidante, ke ŝi eksilentis, daŭrigis:

— Jes, viajn sentojn mi komprenas. Pensante tiel kaj ĉi tiel, mi konkludis, ke savi Gravelot-on eblas nur per Van-Konet-oj, lasinte al ili elekti aŭ diskonigon de la vangofrapo, kaj ankaŭ de ĉiuj sentaŭgaj diboĉaĵoj de Georgo Van-Konet, aŭ aktivan partoprenon de tiuj influhavaj personoj en la savo de implikiĝinta Gravelot. Sed, por havi sukceson, necesas atestantoj. Mi estas certa, ke vi ne rifuzos atesti kontraŭ la sentaŭgulo. Gravelot, esence, estis defendanta vin. Mi petas pri tio vin kaj intencas peti vian patron.

Marta sukcesis subpremi la konsterniĝon. Preninte de sur la tablo liniilon, ŝi tuŝis per ĝia fino la malsupran lipon kaj, ne deprenante la liniilon, rigardis al Galeran per rondaj, tre helaj okuloj.

— Jen kio... — diris ŝi. — Vi min terure mirigis. Ni nenion scias pri ajna skandalo. Mi, vere, ne scias, kion mi pensu. Cetere vi diras, ke Gravelot estas arestita. Kia teruro! Ni konas Gravelot-on. Mi certigas vin, ĉio ĉi estas plena miskompreno.

Mallevinte la rigardon, ŝi mordetis la finon de la liniilo kaj kun forto elŝiris ĝin el la dentoj, poste, ĵetinte malkuraĝan rigardon al Galeran, ŝi malrapide surmetis la liniilon kaj rektiĝis.

— Vi timigis min, — diris Marta. — Kiel mi tion komprenu?

Galeran malfleksiĝis, dolore restariginte la fermiĝintan spiradon. Lia koro komencis bati, kaj bati malfacile.

— Vi devas tion fari.

— Sed mi nenion povas, mi nenion, nenion scias! Vi, verŝajne, intermiksis! Venas la patro! — faciligite ekkriis la junulino, strebante foriri.

Puŝinte la vitran pordon, eniris ruĝiĝinta pro varmego Barket kun preta afabla rideto, turnita al la vizitanto.

La aspekto de la filino seriozigis lin.

— Kio estas al ci? — rapide demandis li.

— Patro, jen... — Marta ĵetis rigardon al Galeran, — jen tiu venis al ci, pri Gravelot, — aldonis ŝi, malfrue levinte la ŝultron kaj tuj forirante en la ĉambrojn.

Barket malrapide, per pensanta moviĝo demetis la ĉapelon kaj ekrigardis al Galeran per hele malfermita, streĉita rigardo de mensoganto.

— Jes, jes, — ekbalbutis li, — certe! Mi Gravelot-on konas tre bone. Verŝajne, antaŭ monato mi alveturadis al li kun Marta lastfoje.

Galeran duan fojon nomis sin kaj klarigis:

— Mi estas amiko de Gravelot. Barket, vi estis ĉe li en tiu tago, kiam li batis Van-Konet-on pro mokado pri via filino.

Barket fortiris la kapon en la ŝultrojn kaj elorbitigis la okulojn.

— Kion vi diras! — ekkriis li. — Pri kio vi rakontas? Klarigu, pro Dio, mi ege maltrankviliĝis!

— Gravelot ne mensogas, — diris Galeran. — Ĉu tio estas tiel malfacila: diri la veron almenaŭ por savo de la homo, al kiu vi rekte ŝuldas?

— Se vi klarigos, en kio estas la afero... Komprenu, ke mi estas ŝokita! Plurfoje mi haltadis en «Sekaĵo kaj maro», sed mi ne povas kompreni, pri kio temas!

Dum almenaŭ minuto ili ambaŭ silentis. Barket estis eltenanta la elokventan rigardon de Galeran kun peno kaj finfine mallevis la okulojn.

— Se vi atestos la kolizion, Gravelot estos savita. Li estas arestita. Detalojn mi jam rakontis al via filino. Ŝi transdonos ilin al vi. Al mi estas malfacile ripeti ilin.

— Mi certigas vin, ke vi kredas al iu klaĉo... — ekparolis Barket, sed Galeran lin interrompis:

— Do, ĉu vi insiste negas?

— Mi negas. Tio estas mia lasta vorto. Sed mi dezirus tamen...

Galeran ne finaŭskultis lin. Balancinte la kapon, li prenis la ĉapelon kaj eliris, ĵetinte dum irado:

— Hontinde, Barket.

Li eksidis en la aŭton, neniom riproĉante sin pro la tiel mallonge kaj decideme rompita interparolo. Estis senutile plu konvinkadi tiujn ion pripensintajn kaj decidintajn homojn pri malnobleco de ilia silento. Galeran ankoraŭ ne malesperis. Al li aperis penso paroli kun Laŭra Muldwey kaj Snogden. Laŭ la karaktero de la okazintaĵoj, kiel ili estis koncize esprimitaj de Tirrey en lia letero, Galeran parte imagis tiujn homojn, ilian rolon apud Van-Konet; li sciis, ke eĉ homo akre malvirta, se al li oni turnas sin kun espero pri manifestiĝo de liaj plej bonaj sentoj, pli probable povas eldiri la veron aŭ perfidi sin mem, ol Barket-oj. Tamen precizan planon li ne havis. Nur hazardo aŭ minuta humoro — speco de nobla malforteco — povis helpi al Galeran en lia sendanka peno — elŝiri el la nature disvolviĝinta komploto tufon de mistera animalo, nomata krimatesto. Forĵetinte pensojn pri ankoraŭ ne estiĝintaj scenoj, kredante al la intuicio kaj esperante nur al ne forlasanta lin forto de la espero, Galeran ekveturis al la gastejo, kie li okupis grandan numeron. Ne sciante, kio estos poste, li deziris havi ejon por akceptado kaj dormado.

— Estu preta, — diris Galeran al Grubbe, — mi devas paroli telefone kaj, eble, mi tuj ree veturos. Se tio ne okazos, vi okupu la numeron 304-an, kiel mi interkonsentis kun la gasteja administranto, kaj la aŭton konduku en la garaĝon. Mi sciigos vin.

La pacienca, senlime laca, sed fidela al Galeran homo, vidante, ke lia mastro estas ĉagrenita, silente kapjesis kaj eltiris el la kesto por instrumentoj botelon da viskio. Eltrinkinte tiom, kiom sufiĉis por forpeli la doloran obtuziĝon de la pasinta nokto, Grubbe kubutapogis sin al la pordeto de la aŭto kaj komencis pririgardadi preterpasantojn. Estis varmege. Li malfortiĝis, kliniĝis kaj ekdormetis.

Kiel estis dirite antaŭe, Laŭra Muldwey kaj Snogden direktis sin al Poket, daŭrigante la delongajn rilatojn kun Van-Konet, kaj baldaŭ Galeran eksciis, ke liaj klopodoj finiĝis senrezulte. Verŝajne, nenio alia restis al li, krom reveni. Li estis parte ĝoja, ke tiuj personoj estas en Poket, sur la loko de la evento; estis ne malfrue peni, tiel aŭ alie, paroli kun ili post la reveno. Interne haltinte, Galeran eksidis en fotelon kaj komencis fumi, retenante la pipon en la dentoj, se la meditado estis senenhave ripetiĝanta, aŭ elprenante ĝin, kiam glitadis trajtoj de ebla agado. Kvankam la plej gravaj atestantoj forfalis, li reviziadis denove la grupon de la homoj, kies memoro estis konservanta la informojn, valoregajn por li, kaj atendis aludon, kiu povus krei fendon en la rezistanta materialo de la malfeliĉo. La solvo de la problemo ne venadis. La sola homo, al kiu povus ankoraŭ turni sin Galeran, ne forlasante Gerton-on, estis Aŭgusto Van-Konet. Nenion sciante pri li, nek pri lia rilato al la filo, Galeran pensis pri lia ekzisto kiel pri fakto, kaj nure. Sed tiu penso revenadis. Ĉe lerto prezenti la aferon tiel, kvazaŭ la atestantoj ekzistas kaj pretas malligi la langojn, la peno povus ion doni. Galeran elbatis el la pipo la cindron kaj vokis la telefonan stacion — por ke ĝi konektu lin kun la kancelario de Van-Konet.

Verŝajne, la telefonaj laborantoj laboris pli diligente, se oni nomadis al ili numerojn kun malgrandaj ciferoj, sed ĉiuokaze laca obtuza voĉo tre baldaŭ prononcis en la orelon de Galeran:

— Jes. Kiu?

Aŭgusto Van-Konet estis sola, elturmentita de nokta paroksismo de podagro, en unu el tiuj distritaj kaj malplenaj statoj, kiam maljunuloj sentas knaradon de la korpo, rememorigantan pri la malvarmo de tombo. Van-Konet pririgardadis la pasintajn jardekojn, demandante sin: «Por kio?» En tia stato de deprimo la enpensiĝinta gubernatoro, ne vokante el la najbara ĉambro la sekretarion, mem prenis la parolilon de la telefono. Tiu mallonga kaprico esprimis rezignacion.

La konversacio komenciĝis per liaj vortoj: «Jes. Kiu?»

— Pro manko de tempo, — diris Galeran, — havante en la manoj tre gravan kaj malĝojan aferon, mi petas informi min, ĉu povas la gubernatoro hodiaŭ akcepti min. Mi estas Elias Ferguson el Poket.

— La gubernatoro estas ĉe la telefono, — milde sciigis Van-Konet, plu kaptita de la deziro de simpleco kaj atingebleco. — Ĉu vi ne povas mallonge esprimi la esencon de via afero?

— Via moŝto, — diris Galeran, cedinte al malklara sento, kaŭzita de la pacienca murmurado de la malgaje sonanta voĉo, — al unu homo en la prizono de Poket minacas milita juĝo kaj mortekzekuto. Via favora enmiksiĝo povus faciligi lian sorton.

— Kiu li estas?

— James Gravelot, mastro de gastejo sur la Taĥenbaka vojo.

Van-Konet komprenis, ke la onidiro disiris, kaŭzinte neatenditan enmiksiĝon de la homo, parolanta nun kun la gubernatoro per tia senpasie respekta voĉo, kia emfazas timon de hazardaj intonacioj, povantaj ofendi la aŭskultanton. Sed la stato de prostracio ankoraŭ ne forlasis Van-Konet-on, kaj sarkasma subrido ĉe la penso pri la neenviinda historio de la filo, elŝiriĝinta el la flavaj dentoj de la maljunulo, estis en tiu tago la lasta tributo al lia podagra filozofio.

— La afero de «Ursino», — diris Van-Konet. — Mi bone konas tiun aferon, kaj eble...

«Ĉu ne estas tutegale?» — pensis li, samtempe decidante, kiel fini la esperigan frazon, kaj kompletigante la penson pri «tutegale» per indiferento al la sorto de ĉiuj homoj. «Ĉu ne estas tutegale — mortos tiu Gravelot nun aŭ post dudek jaroj?» La facila frenezeco de la minuto tiris la gubernatoron fari ion por Ferguson. «La vivo konsistas el loĝejo, vesto, manĝo, virinoj, ĉevaloj kaj cigaroj. Tio estas stulta».

Li ripetis:

— Eble, mi... Sed mi deziras paroli kun vi detale. Do...

La subite aperinta sekretario diris:

— Pardonu mian trudiĝemon: la akcioj de la Sukera kompanio estas venditaj kontraŭ sepcent ses kaj la realigita monsumo — dudek sep mil pundoj — estas ĝirita al la bankoj de Ramon Barroĥ.

Tio signifis, ke Aŭgusto Van-Konet povis nun fari elekton inter tri junaj virinoj, delonge altirantaj lin, kaj aranĝi la jaran bankedon sen partopreno de uzuristoj. La tempioj de Van-Konet eksentis varmon, la deprimo forpasis, la mokita vivo alproksimiĝis kun kantado kaj tamburinoj, la afero de Gravelot brileris per minaco, kaj la gubernatoro fordonis al la sekretario la telefonan parolilon, dirinte per la ordinara akra tono:

— Sciigu al la petanto Ferguson, ke la motivojn kaj esencon de lia peto li povas deklari en la kancelario laŭ la establita formo.

La sekretario diris al Galeran:

— Pro forveturo de sinjoro gubernatoro al San-Fuego mi, la persona sekretario, devas sciigi vin, ke ĉiaspecaj petoj, ekde la unua de la nuna monato, devas esti skribforme donitaj al la persona kancelario.

— Bone, — diris Galeran, ĉion kompreninte kaj ne kuraĝante eĉ per eta montro de insisto ŝanceli la falemajn cirkonstancojn de Davenant.

Sed tiu konversacio sugestis al li konscion de neceso hasti.

Galeran iris malsupren, pagis al la kontoristo diurnan koston de la numero kaj trovis per la okuloj la aŭton.

Grubbe estis dormanta, ŝvita kaj rigidiĝinta en la senkonscieco. Lia kapo estis apogiĝanta per la frunto al la fleksaĵo de la kubuto. Galeran, eksidinte apude, puŝis Grubbe-n, sed la ŝoforo plu senkonscie dormis. Tiam Galeran mem elkondukis la aŭton el la urbo sur la ŝoseon kaj ekrulis ĝin kun venta rapido. Subite Grubbe vekiĝis.

— Kaptu ŝteliston! — kriis li, kaptante Galeran-on, sen ajna kompreno pri tio, kie kaj kial nekonata homo ŝtelas la aŭton.

— Grubbe, rekonsciiĝu, — diris Galeran, — kaj rapide veturu laŭ tiu ĉi vojo: ĝi kondukas reen, al Poket.