2. Ĉe Nienŝanco

Mankis platformoj por mortiroj, fasĉinoj kaj gabioj, mankis fosiloj kaj pioĉoj, bomboj, sakoj kun lano.

Kun grandegaj penoj, sub pafado de svedaj baterioj, oni konstruis la lastan tranĉeon kaj aranĝis pasejojn al ĝi. Jegoro Rezen estis aranĝanta mortiran baterion ĉe lageto ĉe la pinto de la Oĥta golfo; kanonojn estis aranĝanta general-inĝeniero Lambert. Petro vizitadis jen Rezen-on, jen Lambert-on, mem en la aferon ne tro enmiksiĝadis, sed observadis kun intereso. Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov dufoje timigis la svedojn — «faris komedion», kvazaŭ li kun ĉasistoj iras ataki. La svedoj ĵetadis bombojn, ŝtonojn en ĉarpentaĵoj, pafis per mitrajlo...

Post la tagmezo ekbatis tamburoj. Sesdek boatoj kun kvar rotoj de semenovskanoj kaj tri de preobraĵenskanoj ekiris malsupren laŭ la fluo de la rivero — por esploro de ties buŝoj kaj marbordoj. De fortresaj fortikaĵoj komenciĝis kanona pafado, sed la kuglegoj ne atingadis la ŝiparon, kaj gvardianoj kriadis al la svedoj maldecajn vortojn, insultante iliajn artileriistojn...

Petro rigardis al la kvietaj riveraj akvoj avide, parolis kun neniu, atendis la maron. Krom Rjabov kaj Ievlev neniu bone komprenis, kien tiel atente kaj fikse rigardas la bombarda kapitano...

Al la maro ili venis malfrue, jam estis krepusko, perla nebuleto falis sur mallaŭte susurantajn akvojn; sed akre, speciale alloge odoris la mara foro; el la nebuleto, renkonten al la ŝiparo, sub oblikva mara velo iris boato de finna fiŝisto, duboj ne plu restis: tio estas la Balta maro...

Longe en silento Petro fumis sian pipon, longe rigardis antaŭen, poste subite abrupte tiris la ŝultron, diris malmilde:

— Ŝipoj necesas, Silvestro, kaj multe! Floto! Por kio boatoj...

Kaj ordonis:

— Al la bordo!

Ĉe apudborda bieneto staris mallongkrura, kun kruda pro vento, ruĝa sulka vizaĝeto finna fiŝisto. Blonda nepeto alpremiĝis al liaj kruroj.

— Kiu vi estas? — demandis Petro la maljunulon.

Tiu pensis iom, ekstaris pli rekte, elmetis antaŭen la mentonon, respondis fiere:

— Kiu mi eestass? Mi eestass fiŝista staroosto. Sed fi mem kiu eestass, ĉu?

Petro serioze, sen subrido respondis:

— Mi estas la rusa caro.

La finno elkraĉis malproksimen en akvon nigran tabakan maĉaĵon, ekrigardis al Petro, levinte la kapon, demalsupre supren, palpebrumis, suspiris, ekkredinte:

— Saame nemalkraanta posteeno. Klopootoj muultass por caaro, ĉu?

Soldatoj-gvardianoj subridadis, starante ĉirkaŭe. Petro malgaje respondis:

— Multas, oldulo, klopodoj. Tio estas vero. Ni apenaŭ sukcesas...

— Ankaŭ mi apeenaŭ sukceesass. Ĉiu laŭ si faras, ĉiu mem eestass saaĝa... Tamnitaj tiaabloj... Ĉi tie fiŝiisto Tuskala preenis reeton, mi al li diiriss...

Petro ne aŭskultis, demandis, ĉu regalos lin la starosto en la bieneto per lakto. La finno ruze ekrigardis al la caro, al Ievlev, al Menŝikov, al grandega Rjabov, ĉirkaŭrigardis la gvardianojn, respondis:

— Unu foojon mi rekaaloss ĉiujn kaj mem moortoss pro malsaat'.

Sed lakton kaj sekalan flanon li elportis. La gvardianoj aĉetis en najbara bieneto strangan fiŝon — eperlanon, odorantan je freŝa fojno, aranĝis lignofajron, kuiris fiŝsupon. La ora suno, dispelante per sia varma lumo la nebuleton, estis leviĝanta super la kvietaj akvoj. Aleksandro Daniloviĉ disdonadis al la finnoj foliojn, liveritajn el Moskvo; tie estis skribite, ke por ĉiuj lokaj ĉe-Nevaj loĝantoj sub la mano de la caro de la tuta granda kaj malgranda kaj blanka Rusujo estos kvieto, justo, kaj nenian damaĝon ili atendu. Bombarda serĝento Ŝĉepotev, lerta ulo, dum estis legataj la folioj, marĉandis kun lokanoj pri du bovinoj, kaj bona virporketo, kaj ankoraŭ boveto. La finnoj por provo postulis pli grandan prezon. Ŝĉepotev, plendinte pri prezalteco, metis sur tablon ormoneron. La finnoj alkondukis ankoraŭ bovinon, du porkidojn, komencis haki kapojn al anseroj kaj anasoj. Ŝĉepotev diris:

— Vi iru ĉe fortreson Nienŝancon, tie faru bazaron. Soldatoj ĉe ni multas, oficiroj, generaloj, la homoj estas riĉaj, ĉiu deziras kokan nudelsupon manĝi. Vi vendos profite, bonege vivos. Kaj fiŝon veturigu por vendo.

— Ĉu eperlanon veturigi? — demandis la starosto.

— Kaj eperlanon, kaj ion, kio estas pli bona. Kaj nin vi, amikoj, ne timu. Ni sur nian propran teron eliris, ĉi tie rusianoj de antikveco staradis. Kaj ni por vi malbonon ne faros. Vi por ni laboru, ni vin ne ofendos... Svedoj ĉi tie baldaŭ ne estos, ĉi tie, sinjoro starosto, ili ne havas aferojn...

La maljunulo, flatita de la ĝentileco de Ŝĉepotev, kontenta pri la grandaj komercaj operacioj, kiuj okazis apud lia bieneto, elprenis el post la forno botelon de verda vitro, verŝis en kruĉetojn odoraĉan malhelan vodkon. Petro lipis, almanĝetis kazeon, leviĝis. La starosto, akompanante la rusan caron al la boato, plendis:

— Ĉi tie fiŝiisto Tuskala preeniss reeton, mi diiriss: vi la reeton peerdoss, sed fiŝiisto Tuskala — ne, ne... Vi, caro, vooku Tuskala, vi diiru al li...

Petro, eksidante en la boaton, respondis:

— Pri Tuskala vi, sinjoro starosto, mem decidos... Mi da aferoj eĉ sen Tuskala havas jen — ĝis la gorĝo...

La tridekan de aprilo komenciĝis bombardado de la fortreso. En la komenco mem, ĉe la noktomezo, en Nienŝanco ekbrulis armila tenejo. Celante al la furiozanta flamo salvis samtempe ĉiuj sieĝaj kanonoj...

Matene el la komandejo de feldmarŝalo Ŝeremetev per malrapidaj paŝoj al la remparoj de la fortreso ekiris rusa trumpetisto. Sur li estis novega Preobraĵenska kaftano, skarpo, mallonga spado, plumaĵo sur la trikorna ĉapelo. La trumpeton li portis, apoginte ĝin al la femuro, per la funelo antaŭen. Gvardianoj interdiradis:

— Fratoj, ja tio estas Tiĥono Bugajev, el la unua roto...

— Tute ne Tiĥono, tio estas cara trumpetisto Lobzin.

— Antipo, sed ne Lobzin...

— Vidu, kiom gravaspekta. Kaj kruringoj novaj estis eldonitaj...

— Ja ne vane! Vidu la svedaj diabloj — la trumpetisto estas bonstata...

La trumpetisto Simono Prokundin, ne riverencante al kugloj, eliris antaŭ la pordegon mem de la fortreso, metis la manon sur la flankon; lerte levinte la trumpeton, ludis «elvokon». Sur la pordega turo aperis du svedaj tamburistoj, respondis per tamburado. La trumpetisto trumpetis ankoraŭ foje. Kun longa knaro malfermiĝis la pordego, post ĝi en kirasoj, en helmoj, kun pretaj lancoj staris svedoj — por okazo, se la trumpetisto kondukus post si taĉmenton.

Taĉmento ne estis. En la rusa tendaro oni vidis: la trumpetisto estis renkontita kun honoro — oficiro en blankaj gantoj ĝentile donis stanan teleron, sur ĝi staris glaseto da vodko. La lancistoj prezentis la lancojn, la pordego fermiĝis. Militi oni dume ĉesis. Gvardianoj sekure iradis sub la muroj de la citadelo, interparolante kun svedoj, ke tempas por tiuj foriri, sidado en fortreso ne finiĝos bone. La svedoj klarigadis per gestoj — ni estas homoj malgrandaj, super ni estas estroj.

La parlamentarion oni atendis tre longe.

La respondon trumpetisto Prokundin enmanigis al Boriso Petroviĉ Ŝeremetev. Petro legis el trans la ŝultro de la feldmarŝalo. La svedoj skribis, ke la fortreso estis donita al ili de la reĝo por defendo kaj la mizerikordan kapitulacon ili devas rifuzi.

— Pafadi salve sen kompato ĝis kapitulaco! — ordonis Ŝeremetev. — Sufiĉas babili vane.

Tuj ektondris ĉiuj kanonoj kaj ĉiuj mortiroj samtempe. Oĥto kovriĝis per griza fumo. Oni pafadis salve — dum la tuta nokto senĉese. Kuglegoj faladis en la fortreson, trabatadis tegmentojn de domoj, detruadis proviantajn tenejojn, gardistajn budojn, fortresan soldatan kuirejon. Ĉe mateniĝo interne de Nienŝanco komenciĝis ankoraŭ unu incendio, kaj baldaŭ sur remparo de la fortreso aperis svedo-tamburisto kaj tamburis «kapitulacon». La sieĝaj baterioj eksilentis. En la tendon de Ŝeremetev venis pala sveda majoro en griza uniformo — alportis malnetaĵon de kondiĉoj de kapitulaco. Petro, maĉante porohavan panpinton, per severa voĉo diris:

— Tion al diabla patrino! En la pasinta fojo preskaŭ eksplodigis al ni Oreŝkon iliaj gardistoj. Niajn gardistojn enpostenigi tuj, kaj iliajn ĉiujn elirigi ekster la citadelon...

Kaj, preninte plumon, li komencis korekti la kondiĉojn.

Je la deka horo de mateno internen de la fortreso kun malvolvita standardo, sub kantado de trumpetoj kaj batado de tamburoj, eniris la Preobraĵenska regimento, kaj en la palisarojn — sur la kovrita vojo — la Semenovska. Hele lumis la suno, ludis sur trumpetoj, sur spadoj, sur ŝtalo de bajonetoj. Svedoj — eminentaj loĝantoj de Nieno, kaŝintaj sin en la nealirebla, kiel ŝajnis al ili, fortreso, — kun mirego rigardis al la rusoj, kvazaŭ ne kredante al siaj okuloj, demandadis unu la alian: ĉu vere tio okazis, ĉu vere falis Nienŝanco...

Kaj la bombardista leŭtenanto Menŝikov, ludante per siaj friponaj gajaj okuloj, kriante «livan, livan, knaboj, penu!», tenante la spadon prezentita, kondukis siajn aglojn preter sinjoro vic-advokato Hertz, preter Christian Rosenmüller — distrikta juĝisto, preter Axel Lielgren — provoso, preter sinjoro Lindemark — dogana inspektisto en Nieno, preter iliaj edzinoj kaj filinoj, preter oficiroj de la kapitulacinta fortreso — al la pulvotenejoj, al la arsenalo, al kanonoj, al la bastionoj. Apud li, penante paŝi samtakte, hastis lertmova sveda leŭtenanto, skrupule klarigante:

— Tiu bastiono nomiĝas Helmfelt-a, tiu — Kervill-a, kaj tiu ĉi laŭ la nomo de nia glorega reĝo — Karola...

Menŝikov subite haltis, diris en la rusa, laŭte, tiel ke la soldatoj aŭdis:

— Iru do vi, oficiro, de ĉi tie tien kaj tien! Karola! Ni la bastionojn mem baptos, sen via sugesto! Iru for de mi! Tedis!

La oficiro sufokiĝis, kaptis la spadon. Menŝikov kun fera vizaĝo, kun aparta rideto sur la maldikaj lipoj, konsilis:

— Vi ĉi manierojn forgesu. Mi batos al la muzelo — vi dum jaro ne rekonsciiĝos, kanajlo! Vidu la pugnon!

Kaj singarde, por ke ne rimarku la svedaj damoj, montris al la svedo la pugnegon kun ŝvelintaj bluaj vejnoj.

La svedoj tiutempe estis elirantaj el la fortreso. La eminentaj urbanoj kun pakoj en la manoj, kun sakoj kaj kofroj serĉis, kie lui ĉevalojn, — iliaj kaleŝoj, veturiloj kaj ĉevaloj estis deprenitaj de la rusa armeo. Johan-Henrik Frijsenholm, ricevinta titolon de barono pro tio, ke donis al Karolo monon por milito kontraŭ la moskvianoj, nejuna viro kun granda ventro, senfortiĝante sub pezo de sia kofro, diris al la fiska vic-advokato Hertz:

— Nu, kion vi diros pri ĉio ĉi, herre vic-advokato? Mi ne domaĝis tutan mian kapitalon, mi fordonis eĉ la doton de la edzino, mi fordonis monon de miaj infanoj — kaj por kio? Por perdi nian Nienon kaj nian fortreson...

— Ne por longe, herre Frijsenholm, — diris la vic-advokato. — Tute por ne longe. La floto de admiralo Nummers estas proksima, ne pasos eĉ semajno, kiam sveda balailo forbalaos el ĉi tie tiun moskvian rubon. Kaj ni konstruos novan Nienon kaj novan fortreson — tiom neatingeblan...

— Nur ne per mia mono! — interrompis Frijsenholm. — Kio koncernas min, do mi ne donos eĉ unu ŝilingon pli. Kredu al mia honesta vorto, herre vic-advokato!