Ĉapitro deka

Mi forgesadis min, kiam temis pri utilo al la patrujo.
Suvorov

1. Vento de la Balta maro

En aprilo trupoj de Ŝeremetev forlasis la tendaron, etendiĝintan sur la bordoj apud Oreŝko, kaj per fulmorapida marŝo ekiris tra marĉoj kaj arbaroj laŭlonge de Nevo. Sur la rivero iris barkoj, boatoj, fregatoj — veturigis kanonojn, kuglegojn, pulvon, provianton por la tuta multmilhoma rusa armeo. La soldatoj iris vigle — antaŭ la ekiro ili ricevis caran soldon, novajn bondrapajn kaftanojn, firmajn ŝuojn. En bivakoj oni kuiradis brasiksupon kun fiŝkapoj, donadis po glaseto da vodko. La terura marŝo de Njuĥĉo ĝis Ladogo instruis pri multaj aferoj.

Printempo estis malfrua, sed ĝi ekis vigle: tuj komencis varmigi la suno, ektintis rojoj, subfalis kaj fordegelis neĝoj.

Antaŭ la armeo veturis sur nigra Dona virĉevalo Boriso Petroviĉ Ŝeremetev; mallevinte la kondukilojn, enpensiĝinte, li enspiradis per la tuta brusto pinan odoron. Apud li, piedingo ĉe piedingo, bele sidis en alta hispana selo Nikito Ivanoviĉ Repnin, fiksrigardadis antaŭen — en la densan arbaron, kie estis metanta la vojon avangardo el rajdistoj kaj gvardianoj kun laboruloj. Malantaŭe, inter aliaj generaloj, same rajde sur malhelbruna ĉevalino, lace dormetis caro Petro Aleksejeviĉ. Jam dum multaj tagoj lin turmentis febro, li tute flaviĝis, liaj lipoj sekiĝis kaj la vizaĝo kovriĝis per makuloj. Kortega kuracisto Blumentrost, veninta kun Petro el Moskvo, kuracadis lin per eliksiro de cezaro Rudolfo — el aloo, mirho, opopanakso kaj aliaj rezinoj. La eliksiro ne helpis, Blumentrost dismovadis la manojn:

— Tio signifas, Siro, ke la afero estas ne en la malsano, sed en malgajo, kiu estas en via animo...

Petro ne respondadis, postuladis aliajn kuracilojn, fervore glutadis ajnan aĉaĵon. Nenio kuracis bone.

Pasinte du trionojn de la vojo ĝis Nienŝanco, gardanta la maran buŝon de Nevo, Boriso Petroviĉ Ŝeremetev ordonis haltigi la armeon. Longa «ha-altu!» ekflugis super la gvardiaj regimentoj, super la divizio de princo Repnin, super la taĉmento de Chambers, super la regimentoj de Jakobo Bruce. La kavalerio estis elseliĝanta, la infanterio aranĝis sin por ripozo. La feldmarŝalo ordonis kunvenigi konsilion. Petro, ĝemante, malfacile deĉevaliĝis, lin ĉirkaŭis generaloj. Repnin dismetis mapon. Post mallonga konsiliĝo estis decidite sendi antaŭen sur ŝipoj du mil homojn por rekognosko per batalo. Komandi la taĉmenton estis ordonite al subkolonelo Neidhardt kaj kapitano de la Preobraĵenska regimento Glebovskij. Kaj Ŝeremetev mem kun kavalerio nombre je kvin mil sabroj ekiris al Ustj-Iĵoro.

Por Petro, kiu restis ĉe la ĉefa armeo, oni sternis felton, li ekkuŝis ripozi sub la suno. Kviete, trankvile bruis maljunaj pinoj, tintadis rojo, odoris je degelantaj neĝoj, je pino, je pasintjara putraĵo. Aŭdeblis, kiel nemalproksime trankvile konversacias Ievlev, Rjabov kaj la lokaj fiŝistoj — Onufrio Ĥudolejev kun knaboj Simono kaj Stefano — pri ŝanelo de rivero Nevo.

— Ne tiel! — diris Rjabov. — De la Transfiguriĝa monto mem la ŝipa vojo estas meze de la rivero, kaj ne pli ol kvindek klaftojn. Kaj ĉe la buŝo de Dubrovko estas malprofundaĵo — vi iradas sur platboatoj kaj ne mezuris. Ĝuste tie fregato surgrundiĝos...

Ievlev ekridis:

— Li pri ĉi afero estas spertulo — kiel surgrundigi...

La Ladogaj fiŝistoj ĉiuj kune ekdisputis:

— Ne estas malprofundaĵo! Ni kiom multe...

— Do ĉu ni vetu? — demandis Rjabov — Antaŭ nelonge pri Pelo vi same svingis la langojn, ke ne estas tie sablaĵoj, kaj reale kio troviĝis?

Petro suspiris, tiris sin. Li havis febron, lia rigardo estis malklara, li ofte lekadis la lipojn, kraĉadis flanken. La kortega kuracisto alportis trinkaĵon en glaso, la caro lipis, sen ne trinkis.

— Vi serĉus por mi, eble, oksikokon...

Malvarmajn, subneĝajn oksikokberojn li suĉis kun plezuro. Poste vokis Ievlev-on, demandis:

— Ĉu mesaĝistoj ne estis?

— Ne estis, Petro Aleksejeviĉ...

Petro por momento fermis la okulojn. Estis videble, ke li suferas. Apud li, kovrita per ŝtono kontraŭ vento, kuŝis la mapo, li ree malfaldis ĝin, komencis demandi la fiŝistojn, kie kio situas sur Nevo trans Nienŝanco. La fiŝistoj timide montradis: jen sur ĉi rivereto — kiel ĝi nomiĝas, ni ne scias, — apud Nevo estas granda ĝardeno de sveda majoro Konau. Ĉi tie estas vilaĝeto je kvin kortoj, fojnon oni tie falĉas ĝis cent stakojn, grenon semas ĉirkaŭ dudek korbojn, ne pli. Ĉi tie — Bazila insulo1 nomiĝas ĉi loko — estas ĉaskastelo de sinjoro svedo Jakobo de la Gardie, el ĉi tie li kaj ursojn ĉasas, kaj lupojn, kaj alkojn. Bona ĉasado. Ĉi tie, sur la Tomasa insulo, estas bieno Birkenholm, granda, la barono tenas rusajn laborulojn ĝis du cent. Kaj vilaĝeto ĉe ĝi estas je ĉirkaŭ kvardek kortoj. Ĉi tie estas ja pli seke, sed ĉirkaŭe, probable, ĉie estas marĉegoj, seka loko ne troveblas. Nur eble Jänissaari2 estas iom pli seka... Ĉi tie estas vilaĝo Vralovico, ĉi tie — bieno de Pervuŝin. Vojoj ne estas, nur padoj inter marĉoj...

Petro aŭskultis, mordetante la sekajn lipojn, oscedetante pro leviĝanta febro. Poste, laciĝinte de la fiŝistoj, malsimpatie demandis:

— Ĉu Vinius sendis la kanonojn?

Silvestro Petroviĉ singarde respondis, ke, eble, ili atingis Ŝluselburgon, sed ĉi tie dume oni ne aŭdis.

— Ne aŭdis, vi diras? — subridis Petro. — Hodiaŭ mi al Romodanovskij skribos — dancos ĉe li la olda kapro, urĝe komencos fari la aferon...

Kaj duonkuŝante sur la felto, en maloportuna pozo li komencis rapide skribi:

«Siro! Mi sciigas, ke ĉi tie estas granda manko de livero de artilerio, pri kio mi sendas liston, kio la plej necesa ne estis ĝisliverita: 3033 bomboj tripudaj, tuboj 7978; da plumberoj kaj meĉoj eĉ ne unu funto; fosiloj kaj pioĉoj feraj plej malgranda kvanto; kaj plej grave majstroj, kiuj ŝraŭbas fuzeojn de kanonoj, ĝis la nuna horo ne estis senditaj, pro kio el la pasintjaraj kanonoj eĉ unu por militiro ne taŭgos, pro kio por ni ĉi tie estas granda halto de la afero... Pri kio mi mem multfoje diradis al Vinius, kiu responde regalis min per Moskva «tujo». Pri tio bonvolu lin pridemandi: por kio tiel estas farata la tiom grava afero kun tia neglekto, kiu kostas mil liajn kapojn? El la apoteko eĉ unu zolotniko3 da kuraciloj ne estis sendita: pro tio ni estos devigitaj kuraci tiujn, kiuj tion neglektas...»

Li finskribis, pensis iom, poste, leginte laŭte al Ievlev, demandis:

— Ĉu tio estis ĉe Ustj-Iĵoro, ke princo Aleksandro la Neva Birger-on frakasis4?

Silvestro Petroviĉ kapjesis:

— Ĉe ĝi, Siro. Ĝis Ustj-Iĵoro li lin pelis, kaj la batalo ja estis pli frue. Estis dirite en la kroniko, ke venis svedoj en forto granda kaj norvegoj kaj finnoj en ŝipoj, svedoj kun princo kaj episkopo sia kaj ekstaris ĉe Nevo en la buŝo de Iĵoro, volante akiri Ladogon...

— Akiri! — severe, per rando de la buŝo subridis Petro.

En Ustj-Iĵoro por Petro estis konstruita tendo. Aleksandro Daniloviĉ estis rostanta sur bajoneto super flamo de lignofajro bonan pecon da ŝafaĵo, rakontis gaje:

— Vi, Min Her, rigardu ĉirkaŭe, kio fariĝas: rusaj kampuloj venis nemezureble, de ĉie el sub la svedo ili al vi rifuĝas. Kaj manĝaĵojn ili alportis, kaj lakton, kaj kazeon, je Dio, kvazaŭ ie ĉe Volgo aŭ ĉe Moskvo-rivero. Kaj virinoj kaj knabinoj, aŭskultu, kantojn malnovajn kantas...

Petro foriris en la tendon. Menŝikov, finrostante la viandon, kun malgajo diris subite al Nikito Ivanoviĉ Repnin:

— Venis, amasiĝis popolo... Sed kiam ili ekkonos nian vivon, kiam oni komencos de ili impostojn ŝiri, kiam pelos al ŝipkonstruado...

Li skuis la kapon, suspiris:

— Ho, princo... Pri Vinius ĉu vi aŭdis? Ekiris letero al Moskvo al nia amiko bona, Teodoro Jurijeviĉ. Pereis la maljunulo...

Repnin kuntiris la brovojn, respondis obtuze:

— Iru ĝi ĉio for, eĉ pensi mi ne povas, la kapo krevas...

Petro sidis en la tendo sur benko, antaŭ li ĉe la tablo staris Glebovskij kaj germano Neidhardt. La kapitano — ĝisblue pala, kun kolo, trapafita hodiaŭ per sveda kuglo — per furioza voĉo estis rakontanta, ke sinjoro subkolonelo ne bonvolis subteni lin dum la atako — li pretekstis, ke ordonon ne havas; la malamiko faris embuskon — dragonojn; malgraŭ ĉi cirkonstanco, la dragonoj estis debatitaj kaj la remparo estis prenita, tamen la svedoj de la persekuto foriris kaj ŝlosiĝis en Nienŝanco, dum la venko povus esti plena...

— Nu, subkolonelo? — demandis Petro.

— Mi ne havis ordon'.

— Sed ĉu okulojn vi havis? Orelojn havis? Kapon?

— Mi ne havis ordon', — kun digno, trankvile ripetis la germano. — Mi ne havis ordon'. Kaj kiam mi ne havis ordon', tiam mi ne faris atak'.

— Iru for! — kun trankvila kolero diris Petro al Neidhardt.

La germano eliris, alte portante la kapon, tintante per arĝentaj radetoj de la spronoj.

— Glebovskij! — vokis Petro.

Tiu, ne movante la kapon pro terura doloro en la kolo, kie fiksiĝis la kuglo, alvenis pli proksime, ekstaris en atentopozo.

— Ordonon li ne havis! — subite kriis Petro. — Ĉu vi komprenis? Ne havis ordonon! Kaj vere, ne havis! Kaj plie li nenion povas kompreni! Kaj vin mi ne kulpigas. Vi ĉion faris kiel necesas! Ne kulpigas! Iru! Diru tie al mia kuracisto, ke li la kuglon el vi eltiru...

Glebovskij staris senmove, el liaj okuloj rampis larmoj.

— Nu? — incitiĝante, demandis Petro. — Kion ankoraŭ? Kial vi ploras, kiel inaĉo?

— Da popolo ĉe mi pereis tridek du homoj, — diris Glebovskij. — Mi kun ili, Siro...

— Mi ne kulpigas! — kriis Petro per alta, ne propra voĉo. — Mi diris, ne kulpigas! Kaj ke pereis... Nu, pereis, kion vi de mi ja atendas? Iru el ĉi tie, iru, kion vi ankoraŭ bezonas...

Glebovskij eliris. Petro kuŝiĝis sur la liton, kovris sin, buliĝis, kiel en infaneco. Klakadis la dentoj, svenadis la koro, kune kun la lito li jen flugis ien malsupren, en la inferon, jen estis levata sub forajn nigrajn nubojn. Estis terure, morta angoro turmentis lin tutan, per lamenta voĉo li vokis:

— He, kiu estas tie! Menŝikov-on al mi, la gubernatoron Ŝluselburgan!

La servosoldato kuris por Aleksandro Daniloviĉ, tiu eksidis apud Petro, ekparolis grumble-karese, kun bonkora riproĉo:

— Jen kion vi elpensis, Min Her, ekmalsanis antaŭ la afero... Kaj lasu, nenien vi flugas, ĉio ŝajnas. Tiel la febro vin turmentas, tremaĵo damnita. Ni tuj Blumentrost-on vokos...

— Iru li for, ne necesas! — petis Petro.

— Kaj se ne necesas, tiam li iru al diablo, la germano. Ne necesas — tiam ni al vi, Petro Aleksejeviĉ, vodkon kun turka kapsiko donos, vi pro ĝi konsterniĝos, ŝvitos, kaj tiam ni la subveston ŝanĝos, en la seka vi ekdormos. Vi, Min Her, laciĝis, jen kio...

Pro la voĉo de Menŝikov fariĝis kvazaŭ pli trankvile, la lito ĉesis subfali, la varma mano de Daniloviĉ, lia milda voĉo, la karesaj vortoj — ĉio kune kvazaŭ lulis, kiel en bebaj jaroj mallaŭta kanteto de Natalia Kirilovna. Petro ekdormetis, sed en dormo plendis:

— Ne scias mi, ne scias, ho Dio mizerikorda!

— Lasu, Min Her, kion vi tie ne scias! — vekis lin Menŝikov. — Dormu kaj dormu...

Sur la piedpintoj, singarde eniris Blumentrost, minacis al Menŝikov per la fingro, elprenis el la poŝo flakonon, prononcis nekompreneblajn vortojn:

— Essentia Martis operativa cum suco pomorum, havas forton dividan kaj nutran...

Menŝikov flaris la esencon, suspiris, kaj kiam Blumentrost foriris — elverŝis la flakonon trans la kurtenon de la tendo. Poste pro enuo kaj por tempopasigo li eksidis skribi leteron. Li sciis skribi tre malbone — kunigadis literojn unu kun alia en kurban vicon kaj preskaŭ antaŭ ĉiu enpensiĝadis.

«Daria Miĥajlovna, Barbara Miĥajlovna, estu sanaj por multaj jaroj! Danke mi al viaj moŝtoj riverencas, ke vi bonvolas al mi skribi pri via sano...»

Ĉi tie li por longe enpensiĝis. Al Daria Miĥajlovna li delonge intencis edziĝi, kaj skribis al ambaŭ fratinoj Arsenjev-oj, kiuj vivis ĉe la palaco de caridino Natalia Aleksejevna. Necesis en la letero delikate kaj kun ĝentileco aludi pri sia sento al Daria. Kaj Aleksandro Daniloviĉ ree komencis almeti literojn unu al alia:

«Tre dankas mi pro via al mi nehipokrita amo, pro la favora sendaĵo, al Daria Miĥajlovna pro la ĉemizo kaj pro la diamanta koro... Ne kara estas al mi diamanta koro, sed kara estas via al mi favoro...»

Subskribis li per tre grandaj literoj tiel:

«Gubernatoro Ŝluselburga kaj komandanto, bombardisto leŭtenanto Preobraĵenska kaj kavaliro Aleksandro Menŝikov...»

Petro nelaŭte vokis:

— Daniloviĉ, kion vi tie skribaĉas?

Menŝikov facile rozkoloriĝis, viŝis ŝviton de la frunto, respondis:

— Ne gravas, Min Her, al Preobraĵenskoje estas ia letereto...

— Montru...

— Sed, Min Her...

— Montru! — ordonis Petro.

Aleksandro Daniloviĉ donis la leteron, kandelon.

— Jen kiel! — diris Petro. — Kial do vi estas kavaliro?

— Sed ja, Min Her, nu kio, je Dio, — ekparolis Menŝikov. — Ĉiuj tiel skribas, mi ja ne estas pli malbona ol iuj...

— La kavaliron — formakulu! — ordonis Petro.

Menŝikov suspiris.

Petro diris edife:

— Vi, frato, estas ankoraŭ ne kavaliro, sed kokido, — tion memoru firme. Kaj ne orgojlu. Se vi servos bone — atingos ankaŭ kavalirecon. Kuŝiĝu, dormu...

Aleksandro Daniloviĉ makulis per inko la vorton «kavaliro» kaj kuŝiĝis dormi.

Matene la caro ekfartis pli bone. La dudek naŭan de aprilo li kun sekvantaro ekvidis la remparojn de Nienŝanco, ĉirkaŭitajn de regimentoj de la sieĝa korpuso de Chambers kaj Bruce. La divizio de Repnin jam transpasis sur la dekstran bordon de Oĥto kaj ĉirkaŭis la urbon Nienon — de Oĥto ĝis Nevo. Tie, en la kupre verda vespera ĉielo estis degelantaj fumoj de sveda setlejo...

— Tie estas la maro! — diris Petro, almontrante per skurĝo antaŭen.

Pro febro al li brilis la okuloj kaj sur la pometoj aperis ruĝo, sed al ĉiuj ĉirkaŭ li ŝajnis, ke li estas sana, vigla kaj gaja. Kaj li vere estis gaja.

— Ĉu mi ĝuste diras, Silvestro? — demandis Petro. — Ĉu tie ĝi estas, la maro, la Balta? Ĉu mi tien almontras?

— Tien! — respondis Ievlev. — Tie ĝi estas — la Varenga maro. De ĉi tie estis komenciĝanta la antikva vojo — de varengoj al grekoj.

La generaloj, sinjoroj konsilio, rigardis antaŭen kun tuta diligenteco, sed vidis nenion, krom malpeza vespera nebuleto, stranga, ekzota ĉielo kaj pinto de sveda preĝejo.



1. La Bazila insulo (Васильевский остров) nun estas parto de Sankt-Peterburgo (trad.)
2. Jänissaari en la finna signifas Lepora insulo, nun ĝi sub la nomo Lepora insulo (Заячий остров) estas en la centro de Sankt-Peterburgo, sur ĝi Petro fondis la Petropaŭlan fortreson, de kiu komenciĝis la konstruado de Sankt-Peterburgo (trad.).
3. Zolotniko — malnova rusa mezurunuo de pezo (maso), 1/96 de funto aŭ 4.266 gramoj (trad.)
4. Aleksandro Jaroslaviĉ, alnomita la Neva (1221–1263) — princo Novgoroda, grandprinco de Kievo, grandprinco de Vladimiro, militestro, sanktulo de la Rusa ortodoksa eklezio. En 1240 okazis batalo ĉe la Neva buŝo de rivero Iĵoro (rusa radiko «ustj» signifas «buŝo de rivero») inter la Novgoroda kaj sveda armeoj. Jarlo Birger Magnusson (1210–1266) — tiama reganto de Svedio (trad.)