3. Al pilgrimado!
Vespere la urbo Arĥangelsko estis elakompananta la caran floton. Al la Dvina bordo en kaleŝo, donacita de Petro, venis Atanazio, sed eliri sur la albordiĝejon pro malforteco li jam ne povis. Al ekirantaj ŝipoj salutadis kanonoj, laŭte kaj solene sonoris sonoriloj. El fremdlandaj komercaj ŝipoj oni atente rigardis al la cara jaĥto per lornoj, Arĥangelskaj fremduloj-negocistoj kun konsulo Martus ĉekape estis interparolantaj:
— Jen lia sanktoleita moŝto — en funebra vesto por preĝado.
— Al Zosimo kaj Sabatio li ekiras.
— Tio estas por longe. Rusaj caroj ŝatas preĝi.
— Sed por kio per tuta floto?
— Ili diras, ke tiel deziras ilia dio.
Atanazio lastfoje svingis la manon al la ŝipoj — ili foriradis unu post alia, favora vento estis ŝveliganta la arĝente blankajn velojn. Sed ĉe la Novdvina citadelo la floto ree ĵetis ankrojn. Sub la vualo de malhela aŭgusta nokto oni kaŝe, sen fajroj kaj paroloj, komencis akcepti sur la ŝipojn preobraĵenskanojn, matrosojn, pafistojn, kanonistojn. La homoj leviĝadis laŭ ŝtuparoj per silenta vico, la ŝipanoj kondukadis ilin al la destinitaj lokoj, kie jam estis preparitaj kaldronoj kun buterita kaĉo, bareloj da kvaso, biskotoj sur bastomatoj.
Sur «Sanktaj Apostoloj» ĉe la ŝtuparo staris Petro Aleksejeviĉ mem kun Ievlev, Apraksin kaj Menŝikov. Preobraĵenskanoj eĉ en malhelo rekonadis la caron, li nelaŭte ŝercadis kun ili. Menŝikov, ne sukcesinta vespermanĝi pro klopodoj, estis ronĝanta per la fortikaj dentoj sekan kringon. Ievlev kaj Apraksin, starante malproksime, estis nelaŭte interparolantaj. Blovis varma favora vento. Grandaj, helaj steloj rigardis de la ĉielo al la eskadro, al velboatoj, de kiuj venadis la homoj, al la remparoj kaj turoj de la fortreso. Odoris je peĉo, fojfoje vento alportadis de la bordoj odorojn de sekaj herboj. Estis aŭdeble, kiel Petro de tempo al tempo demandadis:
— Kies homoj?
El malhelo oni respondadis:
— De regimento de princo Meŝĉerskij, Siro.
— De regimento de princo Volkonskij!
— De Kropotov, Siro!
Menŝikov intencis ekfumi pipon, Petro batis lin al la mano:
— Ĉu vi, kara infano, mi pensas, tute stultiĝis?
— Mi rigardas — kaj ne kredas! — mallaŭte diris Apraksin al Ievlev. — Vere ni ĝisvivis. Floto. Kaj nemalgranda ŝipa floto.
Petro el malproksime demandis:
— Sinjoro admiralo, ĉu ne sufiĉas? Kvarcent animojn ni prenis...
— Mi pensas, sufiĉas! — respondis Apraksin.
— Kial sufiĉas? — el ie el mallumo demandis Rjabov. — Ankoraŭ du centojn eblas preni. Ne barko, mi pensas, kaj ne velboato — ŝipo!
Ferdekestro Semisadov estis kalkulanta:
— Kvarcent ses, kvarcent sep, kvarcent ok, — ek, knaboj, paŝu pli vigle...
Ĉe mateniĝo la eskadro trairis la skansojn kaj eliris en la altan maron.
En la admirala kajuto la pafista estro Simono Borisoviĉ, ree nomumita al sia antaŭa posteno, rakontadis al la caro detalojn de la batalo ĉe la muroj de la Novdvina fortreso. Silvestro Petroviĉ sidis forturniĝinte, lia vizaĝo brulis pro emocio. Jegorĉjo Pustovojtov, starante nemalproksime, aldonadis tion, kion ne sciis la pafista estro. Iam diradis siajn rimarkojn ankaŭ Ĥagajo. Petro aŭskultis avide, balancadis la piedon en brilanta altboto, suĉadis antaŭ longe estingiĝintan holandan pipon. Poste li forturniĝis al la fenestro — tie, post la pobo de la kuranta sub ĉiuj veloj flagŝipo, per difinita, bela ordo, tuta en etaj, brilantaj sub la suno ŝprucoj, estis iranta la eskadro — ŝipoj, fregatoj, jaĥtoj.
— Ni iras per floto! — diris Petro Aleksejeviĉ. — Per mara floto. Iom selformaj ankoraŭ estas niaj ŝipoj, multo en ili estas tute ne perfekta, sed tamen — eskadro. Ne la Azova militiro, alia nun ĉio estas, alia...
Poste Silvestro Petroviĉ leviĝis sur la pobkastelon, al Rjabov, kiu en blanka, de kruda tolo ĉemizo, kun malfermita kolumo, en kaftano, surĵetita sur la ŝultrojn, staris apud la ŝipa kompaso. Ekvidinte Ievlev-on, li larĝe ridetis, diris:
— Ĉu vi aŭdis, kiel je la subadmiralo oni drinkas? Sur la bordo ankaŭ ni gratulos, Silvestro Petroviĉ. Subadmiralo de la floto Rusio. Granda afero. Festenon necesas por ĉi okazo primeti por kvin tagoj, aŭ eĉ por tuta semajno... Ĝojas mi pri vi, sinjoro Ievlev...
— Vi ĝojas, sed pri kio vi la filon instruas, — respondis Silvestro Petroviĉ. — Li miajn fraŭlinojn per veno ne respektis dum kioma tempo...
Rjabov respondis severe:
— Prave mi instruas, sinjoro subadmiralo! Kiel mi mem vivis, tiel ankaŭ li vivos. Kaj vi mem scias, kies pravo estas — ĉu mia aŭ de Maria Nikitiŝna...
Aliris, frapetante per nova betula kruro, Semisadov, gratulis pri la cara favoraĵo — la tuta ŝipanaro aŭdis, kiel Petro drinkis je la sano de subadmiralo Ievlev, gratulis ankaŭ knaboj en brave surmetitaj trikitaj ĉapoj. Krudaj pro vento vizaĝoj kun deskvamiĝanta sur la nazoj haŭto gaje ridetis, fortikaj kalaj peĉitaj manoj premadis la manon de Ievlev. Iu base diris:
— Vi estu pli severa, Silvestro Petroviĉ, ni estas homoj gajaj. Kaj se la grego estas furioza, la paŝtisto ne estu anĝelo, tion ĉiuj scias...
La matrosoj ekridis, Ievlev forsvingis, ekiris tra la ŝipo rigardi la ordon. Gaja sala mara vento estis fajfanta en ŝnuroj, la ŝipo balanciĝadis, egalmezure knaradis la korpo de la ŝipo, akre odoris je peĉo, kanabaj ŝnuroj, algoj. Sur la pruferdeko matrosoj estis kantantaj kanton. Ievlev haltis, fiksaŭskultis:
Sur patrino, sur rivero Dvino,
Sur kvieta Solombal-insulo
Ŝipojn rigis do matroso juna.
«Jen nun eĉ kantoj pri ni estas verkitaj», — pensis Silvestro Petroviĉ.
Restos mi sen la matroso kara,
Amo, amo mia, kara amo,
Junmatroso, ĉap' trikita.
Ĉap' trikita, spado nigra,
Okuloj bluaj, blanka velo,
Kanonoj kupraj, ŝnur' kanaba,
Junmatroso, ne forgesu min...
Silvestro Petroviĉ plenŝtopis la pipon per nigra tabako, aliris al pelvo, en kiu estis bruletanta ŝipa meĉo, ekfumis. La matrosoj plu kantis per viglaj voĉoj:
Sur patrino, sur rivero Dvino,
Sur kvieta Solombal-insulo
Via amo kara larmojn verŝas...
Iu malantaŭe tuŝis lian kubuton — li returniĝis. Rjabov kun stranga gaj-kolera esprimo de la vizaĝo diris al Silvestro Petroviĉ al la orelo:
— Mia bubo ja kion faris...
— Kion?
— La filo Di-donita, Ivano...
— Ĉu li estas ĉi tie? — divenis Silvestro Petroviĉ.
— Ĉi tie, diablido. Kaj kiel li surgrimpis — neniu vidis. Kion fari nun?
Al Silvestro Petroviĉ tremis la lipoj — li ne povis reteni rideton. Ridetis ankaŭ Rjabov, sed la okuloj rigardis maltrankvile.
— Indus vergi lin senkompate, sed mi ne povas! — diris li. — Mi en la pasintaj tempoj same al barko kaŝe foriris al la patro, kaj sufiĉis al mi stulteco — pri tio mi al Ivaĉjo rakontis. Nun mi eĉ ne rajtas riproĉi...
— Kiam al Solovkio ni venos — vi donos la knabon al monaĥoj, ili hejmen liveros! — konsilis Silvestro Petroviĉ.
Rjabov kolere grakis:
— Li ankoraŭ foje foriris! Nerompebla estas lia decido, nun li ĉiel ajn laŭ si faros...
— Kaj kion li faras nun?
— Ja kion — nenion! Sidas en la holdo, biskoton ronĝas.
— Marmalsanon ne havas?
— Ŝajne ne...
Silvestro Petroviĉ ree deziris ridi.
— Ne malĝoju, Ivano Sabateiĉ! — diris li. — Al Taisja Antipovna ni skribos de Solovkio, estos la knabo kun vi. Vi estos ĉe la stirrado, li ĉe vi, li kutimiĝu al la mara laboro. Kaj post tempopaso ni sendos lin al Moskvo, en la navigistan lernejon.
Rjabov ekrigardis en la okulojn de Ievlev, mallaŭte diris:
— Se la afero irus tiel, sed povas ja alie turniĝi. Soldatojn ni kaŝe prenis, por kio? Ne por pilgrimado ja, ĉu, Silvestro Petroviĉ? Fortan kaĉon ni kuiras, mi sentas... Nu, do bone, kial paroli...
En krepusko Ivaĉjo staris apud la patro ĉe la stirrado. Lia vizaĝo ruĝiĝis pro vento, la okuloj larmis, sed li staris firme, en la patra maniero kaj same, kiel la rudristo, mallarĝigis la verdajn okulojn...
— Kaj la caridon vi ne timu! — mallaŭte diris Rjabov al la filo. — Li, probable, supren eĉ ne eliros, al la maro eĉ rigardon ne ĵetos. Marmalsanas Aleĉjo. Kaj kiam la maro kvietiĝos — iru al soldatoj en la holdon, ili ne ofendos.
— Ĉu vespermanĝon oni donos? — interesiĝis Ivaĉjo.
— Eble, donos!
— Bone, se donos. Mia ventro kuntiriĝis.
Vespermanĝis la patro kun la filo el unu bovlo — manĝis brasiksupon, almanĝis biskoton. Apude staris ferdekestro Semisadov, miris:
— Forta manĝanto estas via knabo. Se al antaŭsignoj kredi — li longe vivos sur maro. Mi en lia aĝo same emis panon manĝi, sed lin mi ne atingos, vian filon...