2. Carido Aleksio

Restinte duope kun Aleksio, pririgardante la pistolon, Ivaĉjo demandis:

— Aŭskultu, Aleĉjo, kaj kial oni vin moknomas carido?

— Ĉar mi ja estas carido...

Ivaĉjo subridis:

— Mensogu pli bone. Se vi estas carido, tiam mi estas caro.

Li streĉis la ĉanon de la pistolo, ekcelis al la masto, diris base:

— Jen mi pafos!

La ŝipo apenaŭ rimarkeble estis balanciĝanta, Dvino brilis tiel, ke al ĝi estis dolore rigardi. Ĉirkaŭe sur la flagŝipo oni laboris, matrosoj levadis sur pulioj kverkajn kanonajn afustojn, rezervajn jardojn, kunmetitajn kaj ligitajn velojn. Larĝe kaj libere fluis super la rivero kanto, insiste, gaje, intermite frapadis marteloj de kalfatristoj, kun grinco batadis martelegoj de ŝipaj forĝistoj. Al «Sanktaj Apostoloj» de tempo al tempo aliĝadis barkoj, gigoj, velboatoj; ŝajnis, ke por akcepti transportaĵojn jam ne estos loko, sed la senfundaj holdoj plu estis duone malplenaj. Pro hela suna lumo, pro arĝenta brilo de Dvino, pro ĉiuj ĉi vigligaj bruoj de granda kaj akorda laboro Ivaĉjo deziris kuri, grimpi sur ŝtuparoj, salti kaj ĝoji, kiel ĝojas bovido sur sukoplena printempa herbo, sed la knabo, kun kiu al li estis ordonite ludi, sidis senmove, enue mallarĝigis la okulojn kaj silentis.

— Ĉu vi ne iros la ŝipon rigardi? — demandis Ivaĉjo.

— Sed kion sur ĝi rigardi?

— Jen, kion vi diras! Kion rigardi! Kanonojn, kiel oni sur ŝnuregoj ion trenas, kuirejon...

Li ruze ridetis:

— Eble, tie oni pirogojn bakas, nin regalos...

Aleksio malmilde ordonis:

— Sidu ĉi tie.

— Tiam ni rigardu en la lornon!

— Ne bezonas mi vian lornon...

— Ne bezonas? Ĉu la lornon ne bezonas? — miregis Ivaĉjo. — Ja vi nur unu fojon en ĝin rigardu — vi ne deŝiriĝos. Rigardu, kio per ĝi estas videbla...

— Ne alkroĉiĝu! — ordonis Aleksio.

— Nu kaj... ankaŭ mi vin ne bezonas!

Kaj Ivaĉjo mem komencis rigardi en la lornon, hastante satrigardi, ĝis neniu deprenis la mirindan maŝinon. Sed unuope tamen rigardi estis ne tiom interese, kaj Ivaĉjo komencis turniĝi, serĉante pretekston foriri kun la valorega lorno ien malproksimen — al aliaj infanoj.

— Kial vi turniĝas? — demandis Aleksio. — Sidu, kiel mi sidas.

Al Ivaĉjo fariĝis enua vizaĝo. Ambaŭ sidis sur volvaĵo de ŝnurego apude, rigardis malproksimen. Super Dvino, super malgrandaj boatetoj kaj grandaj ŝipoj kun krioj ĵetiĝadis mevoj. Pretere, laŭ la pobkastelo pasadis iuj korpulentaj, dikventraj bojaroj, malalte, respekte, eĉ kun timo riverencadis al Aleksio. Tiu, rigardante preter ili, ne respondadis, kaj al unu faris aĉan grimacon kaj montris la langon. Alia bojaro — grasa, pufa, kun pendantaj malsekaj lipharoj — aliris kun riverenco pli proksime, kisis al la carido la manon, demandis pri la sano, diris, ke en Moskvo nun estas bone, malsame de ĉi malbenita de Dio Arĥangelsko. La carido ne respondis, la bojaro foriris kun riverencoj kankre.

— Ĉu vi estas popo?

— Popo? — miris Aleksio.

— Kaj se ne popo — por kio do li al via mano almetiĝas?

Aleksio subridis kun malestimo, nenion respondis.

— Arĥangelsko al li estas malbona! — ofendite diris Ivaĉjo. — Malbenita de Dio! Jen kia rivero ĉe ni estas, Komerca korto, ŝipoj. Insultis li la urbon, sed pro kio?

Li pensis iom kaj aldonis:

— Iros mi for de vi. Prenu vian lornon kaj muskedon. Mi iros... Kial tiele sidi.

— Nu kien vi iros! — kun kolera angoro, turniĝinte al Ivaĉjo per tuta sia longa blanka vizaĝo, demandis Aleksio. — Kion vi bezonas? Ni sidas, kaj bone. Ni ankoraŭ vidos sufiĉe. Estos balanciĝo, maro kun ondoj, knaro, bruo...

Li skuiĝis, krakis per la fingroj, ĝibetiĝis, kiel maljunulo, ree ekparolis:

— Krio, bruo, ĉiuj kuras, estas nenia kvieto. Por kio ĝi necesas, maro? Nu, akvo kaj akvo, kiu bezonas — veturu sur maro, sed mi por kio?

Ivaĉjo per rondaj okuloj rigardis al Aleksio, ne komprenante, pri kio tiu parolas.

— Dormu, li ordonas, sur la ŝipo, kutimiĝu! Sed kiel dormi ĉi tie, se ĝi skuiĝas, ĉi ŝipo damnita? Skuiĝas kaj balanciĝas...

La carido plu parolis kaj parolis, kraketante per la fingroj, sed Ivaĉjo ĉesis aŭskulti, komencis observi tion, kiel matrosoj sur pulioj levas sur la ŝipon savboaton. Pro la mallaŭta voĉo de la carido, pro tio, kiel li kraketadis per la fingroj de la blankaj manoj, kiel maljunuline kunpremadis la lipojn, al Ivaĉjo iĝis neelteneble enue. Li leviĝis, por foriri, sed Aleksio subite per la ungoj dolore pinĉis lian kruron kaj ordonis kun ŝriko en la voĉo:

— Estas dirite — sidu!

— Sed pro kio vi pinĉas? — koleriĝis Ivaĉjo. — Vi, knabo, kion pri mi pensas? Mi vin tiel pinĉos, ke vi trans la randon falos, nur vezikoj supren iros...

— Se vi pinĉos — tiam al vi oni la kapon forhakos! — respondis Aleksio.

— Kapon?

— Plene forhakos! Kaj sur palison surmetos! Pinĉu, provu!

— Mi ne timos!

— Sed vi ja ektimis!

Ivaĉjo ekrigardis kiel kolera bovo, klinis la buklan haron flanken, firme kunpremis la pugnojn. Aleksio staris antaŭ li — alta, kun haroj ĝis la ŝultroj, blankvizaĝa, kolera, — kaj kiu scias, kio okazus poste, se ne aperus tiutempe sur la pobkastelo rudristo Rjabov. Per trankvilaj paŝoj li aliris al la knaboj, metis la manon sur la ŝultron de la filo, turnis Ivaĉjon al si.

— Iru, infano, hejmen! — ordonis li per glata kaj bonkora voĉo. — Iru, kara. Panjo tie pri vi malĝojas, avinjo Eŭdoĥa ploras... Ni iru, sur la gigon mi vin kondukos, iru, fileto...

Aleksio abrupte tiris Rjabov-on je la maniko, kriis:

— Al li estis ordonite esti kun mi, ĉe mia persono!

— Sed li ja, sinjoro, vin batos...

— Kaj se batos — oni lin ekzekutos!

— Por kio do mi tion bezonas? — subridinte, respondis Rjabov kaj ree turnis sin al Ivaĉjo: — Ne, fileto, estu hodiaŭ laŭ mi. Ni iru!

Aleksio frapis per la piedo, Rjabov kvazaŭ ne rimarkis tion. Senhaste li kondukis la filon al la ŝtuparo kaj, kun kareso rigardante en liajn okulojn, plenajn de koleraj larmoj, mallaŭte ekparolis:

— Lasu, infano, lasu, kara. Vi estas ol li pli bona, pli kuraĝa, pli forta, sed tamen ne vane oni diras, ke eĉ kulo ĉevalon faligos, se lupo helpos. Li estas kulo, sed post li kiom da lupoj! Iru, infaneto, hejmen, kaj ne malĝoju, vi elkreskos iomete — mi iros kun vi en la maron sur granda ŝipo, velojn levos...

— Sed la decido ja mia, paĉjo, estas nerompebla, — plorante per pize grandaj larmoj, diris Ivaĉjo.

— Kia decido?

— Nerompebla — sur ŝipo kun vi iri!

— Vi iros, karulo, iros! — trankviligis Rjabov. — Se ne hodiaŭ, tiam baldaŭ. Kaj estos vi bona maristo, ne troveblas tiaj maristoj. Kaj nerompebla estas via decido, nerompebla...

Li malleviĝis kune kun la filo laŭ la ŝtuparo, sidigis lin en la gigon, donis al li tutan kopekon por regaloj kaj longe svingadis la manon, starante ĉe la ŝipa rando.