2. Frato kaj fratino
Ĉe la barilo en la enveturo en la urbon kapitano Krikov deĉevaliĝis kaj ordonis seli por si alian ĉevalon. La nigra, de kiu li deseliĝis, estis malfacile movanta la flankojn, ronketante pro laco. Dragono elportis por Atanazio Petroviĉ el la gardistejo kruĉeton da akvo, aliaj du selis muskoloran kun makuloj ĉevalinon. Kaporalo subtenis por Krikov la piedingon, li facile eksidis en la selon, reordigis sur si la malsekiĝintan sub pluvo mantelon, penseme diris:
— Jene, Paŭlo Ivanoviĉ! Venis nia tempo. Observu severe, ke ĉiuj gardistoj estu pretaj, eĉ unu ne forliberigu de la barilo! Ĉu viaj kanonistoj estas ĉi tie?
— Ĉi tie! — respondis la liphara kaporalo.
— Ili el la gardistejo nenien iru...
Aliaj dragonoj, aŭdinte la konversacion, aliris pli proksime. Luciano Zenin, kun kiu Krikov en pasintaj tempoj ĉasadis, demandis de la perono de la gardistejo:
— Ĉu ili estas ĉi tie, Atanazio Petroviĉ?
— Ĉe Mudjugo. Ĉe la ankroj staras...
— Ĉu ili estas fortaj?
— Ni vidos, Luĉjo! — respondis la kapitano. — Dume mi la solan aferon scias — trivis ilin la malbona vetero... Nu, vivu, knaboj!
Kaj li facile batis la ĉevalinon per la skurĝo. La ĉevalino paŝis sur la loko per la hufoj, ofendite movis la orelojn kaj tuj ekiris per bona facila troto. Ree bruis tondro, pluvo ĉesis por momento, poste ekverŝiĝis kun duobla forto, tiel ke la urbo kvazaŭ malaperis, enfalis trans la muro de la pluvtorento. La ĉevalino iris glate, balancante la kapon, Krikov ankoraŭ spronis ŝin, ŝi de la troto transiris al egalmezura forta galopo. Likva brila koto ŝmacadis sub la hufoj. Atanazio Petroviĉ, forturninte la vizaĝon de la vipanta pluvo, malserene pensadis...
Deseliĝinte en la korto de la nun senhomiĝinta dogana domo, li per rapidaj paŝoj eniris en la tenejon, kie estis konservata vintre la armilaro de la dogana gardantaro, subapogis la pordon per peza benko kaj, fiksaŭskultinte, ĉu ne estas iu proksime, abrupte tiris la ringon de la luko, kiu kondukis en malgrandan, masonitan kelon. Ĉi tie Atanazio Petroviĉ palpe kalkulis trian brikon de tria vico demalsupre, elprenis ĝin kaj ŝovis la manon en la kaŝujon, kie en ĉizita, pure rabotita el betula plato skatolo kuŝis papero, volvita kaj enkudrita en vaksitan tolon. Kaŝinte reen la skatolon kaj ferminte la kaŝujon per la briko, Atanazio Petroviĉ leviĝis supren kaj ekrajdis al Muskoj al la domo de Rjabov.
Delonge ne estis li ĉi tie, kaj lia koro por momento kunpremiĝis, kiam li ekvidis sur la perono Taisja-n kun sitelportilo kaj du siteloj da akvo. Ŝi turniĝis al knaro de la barilpordeto kaj tuj, facile mallevinte la sitelojn, ekiris renkonten al li.
— Jen ne atendis mi! — per ĝoja rapidparolo diris ŝi. — Ne bone vi faras, Atanazio Petroviĉ, ne konvene vi faras! Kiu tion vidis — malaperis la kapitano, ne eblas voki lin, kiom fojojn ni por li sendadis, sed li ne venas. Ivano Sabateiĉ eĉ kiomfoje demandadis — kien malaperis Atanazio Petroviĉ, ĉu li iĝis tro fiera...
— Nu, tro fiera! — svinginte la manon, respondis Krikov. — Tro fieras mi, tion ĉiuj scias. Ĉu vi bone vivas, Taisja Antipovna?
Kaj li ekrigardis rekte en ŝian vizaĝon, maldikiĝintan, kun malpeza ombro sub la okuloj, ekvidis la malgrandan orelon kun turkisa ornamaĵo, ekvidis tremantan feliĉan brilon de ŝiaj pupiloj, la rozkolorajn, iomete ŝvelintajn lipojn.
— Bone, — nelaŭte respondis ŝi, — estas peko plendi, Atanazio Petroviĉ. Kaj vi kiel? Sed kial ni staras ĉi tie, ja ne ne estas senhejmaj, ni iru en la domon. Ankaŭ Ivaĉjo ĉiam demandas: kio pri oĉjo Ataĉjo, kaj kie estas oĉjo Ataĉjo...
Ŝi estis feliĉa, kaj ŝi hontis antaŭ li pro sia feliĉo, pro sia trankvileco, sed hipokriti ŝi same ne scipovis. Li leviĝis kun ŝi sur la peronon, prenis la sitelojn en la manojn kaj eniris en la vestiblon. Taisja larĝe malfermis la pordon en la domon kaj gaje diris:
— Ivaĉjo, vidu, kiu al ni venis!
La knabo impetis de la benko kaj, forte frapante per siaj ferumitaj botetoj, kaj post kuro pendis sur Krikov. Tiu levis lin kaj, kunpreminte la makzelojn, sen fortoj diri ion, longe rigardis en la okulojn de Ivaĉjo, poste ĵetis al la plafono, kiel faradis ĉiam, renkontiĝante kun li, kaj sidigis sur la benkon, mem sidis apude, brakumis lin je la ŝultroj. Ivaĉjo alpremiĝis al Krikov, per ofendita voĉo plendis:
— Vi ĉiam ne venas kaj ne venas! Jen kia! Kanonon vi promesis kun mi fari, por ke ĝi pafu, sed mem ne venas!
— Jam faros ni kanonon! — promesis Krikov. — Ĝi estas ĉe mi preskaŭ farita, sed mankis tempo la afuston por ĝi eltranĉi.
— Kaj ĝi pafas? — demandis Ivaĉjo.
— Bonege pafas!
— Ĉu laŭte? — ruĝiĝante pro feliĉo, demandis Ivaĉjo kaj per la manoj turnis al si la vizaĝon de Krikov. — Pafas?
Atanazio Petroviĉ respondis ne tuj, fiksrigardante la freŝan, ruĝvangan vizaĝon de la knabo. Strange kuniĝis en li la patro kaj la patrino: bona belo de la animo de Taisja kaj gaja racia forto de Rjabov; verdaj, kun fajreroj okuloj de la rudristo rigardis tiel, kiel rigardas Taisja, kaj rozkoloraj karesaj lipoj de la patrino ridetis tiel, kiel ridetadis la rudristo, — moke, ruze.
— Kial vi silentas? — kolerante kaj kuntirante la maldikajn Taisja-jn brovojn, demandis la knabo. — Ĉu laŭte ĝi pafas do?
— Tute laŭte! — ridetante, respondis Atanazio Petroviĉ. — Pli laŭte, probable, ne okazas...
Demetinte Ivaĉjon de la benko, li diris al li afereme:
— Jen kio, amiko. Kuru al la pordego kaj rigardu tie al mia ĉevalo — ĉu ne deligiĝis. Kaj se vi deziras, ankaŭ panon al ĝi portu...
Ivaĉjo kuris al la pordo, Atanazio Petroviĉ elprenis el la poŝo la paperon, etendis al Taisja, ekparolis haste:
— Kaŝu, Taisja Antipovna, — tio estas petskribo. Eble, post paso de tempo ĝi taŭgos por bonaj homoj, kaj mi ne plu havas al kiu ĝin lasi. La petskribo al caro Petro Aleksejeviĉ pri ŝtelado kaj koruptado de princo Prozorovskij kaj de ĉiuj liaj kruelaj hundoj. La subskriboj sub ĝi estis skribitaj per sango. Sendi nun al Moskvo — estas afero nemalfacila, sed ke ĝi en la carajn manojn trafu — jen kie lerteco necesas, kaj mankas tia fidela homo. Kaj post la batalo ĉio povas okazi. La rudristo do kie estas?
— Al Onego li iris, al sia amiko, — mallaŭte diris Taisja.
— Al Onego? Kiun do li tie havas?
— Ja Dio scias. Ŝajne estas iu. Festeni li iris...
— Do al li ĉi petskribon vi fordonos, li kaŝos saĝe.
Taisja ĵetis rigardon al Krikov, demandis:
— Eble, pli bone al Silvestro Petroviĉ?
— Silvestro Petroviĉ estas de la sama radiko, kiel la vojevodo! — diris per obtuza voĉo Krikov. — Silvestro Petroviĉ estas homo racia, honesta, kuraĝa, sed kaj Prozorovskij-oj, kaj Ievlev-oj de unu sama tablo manĝadis, se kverelos, tiam paciĝos. Pri ĉi petskribo mia kredo estas nula, sed la volo ne estas mia, — la popolo plu esperas kaj en la espero pri justo iros pro ĝi sur eŝafodon. Kiel do mi tielan malfeliĉon fordoni ne en proprajn manojn?
Taisja nenion respondis.
Li tute mallaŭte petis:
— Se okazos io — al Forĝisto fordonu, Taisja Antipovna...
— Kiel — se okazos io? — ne komprenis ŝi.
— Milito. La svedo venis. Ĉu vi ne aŭdis?
— Kiel venis? Kien?
— Ja al ni venis! — malgaje ridetinte, respondis Atanazio Petroviĉ. — Por gasti. Trivis ĝin la ŝtormo forte, nun ĝi ripariĝas apud Mudjugo...
— Venis tamen! — oĥis Taisja. — Militi venis...
Atanazio Petroviĉ silente leviĝis, serĉis sur la benko la gantojn, riverencis al Taisja. Ŝi rigardis al li, sed kvazaŭ ne vidis. Poste subite kun forto kaptis je la malmola maniko de la kaftano, altiris al si, demandis:
— Kiel do vi, Atanazio Petroviĉ, en la skansoj? Ĉu vi la unua komencos?
— Tiam ni vidos! — trankvile respondis li. — Nia afero estas soldata. Militista ĵuro. Sed ne gravas, Taisja Antipovna, estu trankvila. Ne trabatiĝos la latrono en la urbon...
Ŝi plu rigardis al li ne deŝirante la okulojn, kaj ree demandis per tremerinta voĉo:
— Sed vi ja — la unua?
Krikov silentis. Tiam ŝi rapide, lerte malagrafis sur la kolo hoketojn, ektiris arĝentan ĉeneton kaj komencis demeti de si la kruceton. La haroj implikiĝis en la ĉeneto; sulkiĝante pro doloro, Taisja tiris pli forte kaj donis al Krikov la kruceton, ankoraŭ varman pro ŝia varmo. Kuntirinte la brovojn, li malbutonis sur si la kaftanon kaj donis al ŝi la sian — kupran, sur fortika peĉita ŝnuro. Palaj pro emocio, ili longe silentis, ne sciante, kion diri unu al la alia.
— Nu, adiaŭ nun! — diris Atanazio Petroviĉ.
— Adiaŭ, frato! — diris ŝi. — Vi ja nun estas frato por mi. Kruca frato! — ripetis Taisja, kaj ŝiaj okuloj eklumis per milda kaj karesa lumo. — Adiaŭ! Lasu, mi vin krucosignos...
Ŝi trifoje krucosignis lin, leviĝis sur la piedpintojn kaj, preninte lin je la ŝultroj, kisis al la lipoj — la solan fojon en la vivo. Kaj li ŝin kisis, poste ridetis amare kaj bonkore kaj diris kun suspiro:
— Fratino! Kiel ruzaj vi estas, Eva-j idinoj! Ho, kiel ruzaj!
En la korto li adiaŭis kun Ivaĉjo, malsekiĝinta sub pluvo, promesis baldaŭ liveri la kanonon kaj facile enseliĝis. Trankvile kaj glate batis lia koro, kiam lastan fojon li retrorigardis al la alta barilo, trans kiu susuris sub pluvo sorpujoj.