Ĉapitro kvina
1. Malbona mateno
Silvestro Petroviĉ estis skribanta leteron al Moskvo, al Apraksin. Trans la fenestroj de la Sepurba domo estis verŝiĝanta senĉesa, kiel en malfrua aŭtuno, pluvtorento. En la vestiblo, trenante botojn, tusante, insultante unu la alian, iradis homoj, knaradis la pordo sur sia rulbloko, ploregis juna virino, iu estis konsolanta ŝin per raŭka baso.
Ne finskribinte, Ievlev prenis la bastonon kaj eliris sur la peronon. De la maro blovis humida vento, la pluvo subite ĉesis, nur de arboj ankoraŭ flugis gutoj. Sur la perono atendis Jegorĉjo.
— Konduku! — ordonis Silvestro Petroviĉ.
Jegorĉjo plonĝis en amason de kampuloj, elkondukis el ŝedo kulpulojn. La amaso disiĝis, la tri homoj, ligitaj per zonoj, sen ĉapoj, hirtaj kaj en ŝiritaj vestoj, riverencis al la kapitan-komodoro. El la vestiblo, viŝante la buŝon per la polmo, haste finmaĉante ion, elkuris kancelariano Abrosimov.
— Parolu! — ordonis al li Ievlev.
Tiu aliris pli proksime, elmetis la piedon, komencis kun malaprobo en la voĉo longe rakonti, kiel okazis murdo, kiu estis la iniciatinto, kiu batis la teniston per plato al la kapo, kiel la tenisto kaptis hakilon, sed malfrue — li finis sian vivon. Ievlev aŭskultis, frapetadis per la bastono sian bototubon. La viroj apogadis sin jen sur unu piedo, jen sur la alia, suspiradis...
Silvestro Petroviĉ iris en la tenejon, rigardis al la malviva korpo, kiu kuŝis sur la tabula planko, kovrita per tolo, revenis, komencis demandi la kaptitojn. La viroj, interrompante unu la alian, konfesis, ke tro multe ŝtelis la damnita tenisto, ripozu li en paco, serpento malica, tute nenian manĝaĵon li donadis por la brigado, du tagojn ili kun velboato atendis, dum homoj en la fortikaĵo ŝelon anstataŭ pano per ŝtonoj disfrotas kaj bakas. Hieraŭ ili drinkis iomete, Kosmo-ĉarpentisto komencis konversacion kun la tenisto: kial li ne laŭ Dio faras? La tenisto Kosmon puŝis al la suna plekso, kaj poste per la piedo batis. Kosmo ankoraŭ demandis: por kio vi batas, kripligas, por kio vi puŝas?
La juna virino en la vestiblo ekplorĝemis pli laŭte. Ievlev ordonis forigi ŝin. Matrosoj forkondukis la junulinon flanken.
— Nu kaj mi batis! — raŭke diris Kosmo mem. — Batis kaj batis!
— Ĉu tiel batis, ke mortigis? — demandis Ievlev.
— Do kio? Ĉu rigardi al li, anatemito? — miris Kosmo. — Mi kun la edzino sur la velboato venis, kaj li al mi pri la edzino vortojn diras. Vi, diras, lasu al mi la virinon por ludi, kaj mi, diras, por vi manĝon por la fortikaĵo laŭ Dio donos... Mi bedaŭras, ke nur lin solan mi batis, sed ne ĉiujn ilin...
— Kiujn do «ilin»? — demandis Ievlev.
— Ja tiujn! — kraĉinte, diris Kosmo. — Ĉiuj scias kiujn...
Grizhara hirta viro riverencis, diris timide:
— Vi lin, patro, nutranto nia, ne aŭskultu, stulta li estas, juna, malklera...
— Kiujn do «ilin»? — kriis Ievlev. — Parolu!
Kosmo ne respondis, rigardis al Ievlev sentime, kun malamo. La juna virino, forŝirinte sin el la manoj de la matrosoj, kun strida krio ekkuris al la perono, falis sur la genuojn en likvan koton, kaptis Ievlev-on je la piedo.
— Lasu min! — ordonis Silvestro Petroviĉ. — He, lasu...
Al la piedo estis dolore, li ne povis liberiĝi. La matrosoj denove detrenis la virinon. Tiam la maljunulo kun grizaj hirtaj haroj komencis malleviĝi sur la genuojn. Silvestro Petroviĉ diris tra la dentoj:
— Pelu ilin for el ĉi tie!
— Kiujn? — ne komprenis kancelariano Abrosimov.
— La ligitojn — for el la korto! — ordonis Ievlev. — Malligu!
Kaj eksplodinte kriis:
— Ĉu vi estas surdaj? Mi diras — for! Malligu kaj per puŝoj — tien, de kie ili venis!
La maljunulo, ne komprenante, falis sur la genuojn, la homamaso ekzumis, iu per alta gaja voĉo kriis:
— Ja Dio! Vin oni liberigas! Ĉu vi aŭdas, Kosmo? Liberigas!
Jegorĉjo ĵetis rigardon al Ievlev, vokis la matrosojn, tiuj komencis malligi al la viroj la manojn. Kosmo tute paliĝis. Ievlev turniĝis, ekiris en la vestiblon; Abrosimov, snufante, ekiris post la kapitan-komodoro, grumblante dum irado, ke tiel ne taŭgas fari, tiel oni ĉiujn tenistojn mortigos per hakiloj; rezultas, ke kontraŭ murdintoj nun eĉ ne ekzistas juĝo.
— Se oni ŝtelistojn hakmurdos — ne estos priplorinde! — respondis Ievlev.
Frapferminte la pordon antaŭ la nazo de la kancelariano, li ree eksidis al la tablo — skribi la leteron plu, sed venis Jegorĉjo.
— Kion vi deziras? — ne levante la kapon, demandis Silvestro Petroviĉ.
— Li ne foriras! — diris Jegorĉjo.
— Kiu ne foriras?
— Ne foriras. Tiu, kiu la teniston mortigis.
— Nu kaj diablo kun li, li ne foriru! — subridis Silvestro Petroviĉ.
— Sur la perono li sidas.
Silvestro Petroviĉ silente skribis. Jegorĉjo prenis tranĉileton, komencis akrigi plumojn. Trans la fenestro malheliĝis, ree verŝiĝis pluvo.