Ĉapitro dek unua
1. Ŝtelistoj
En frosta venta krepusko sur la korton de la doganejo kun knarado enveturis pli ol dekduo da sledoj, kovritaj per bastomatoj, firme ligitaj per bastoŝnuroj. La viroj, kun glaciiĝintaj barboj, frostiĝintaj, koleraj, knutadis la lacajn ĉevalojn, postuladis la ĉefan homon, kriadis, ke ili ne atendos. Eŭdokimo Prokopjev vokis Krikov-on. Viro kun blua pro malvarmego vizaĝo petis Atanazion Petroviĉ-on:
— Akceptu la ŝarĝon, mastro. Kaj ne prokrastu, pro Dio, ni frostiĝis, ne povas plu toleri...
— Kaj kio estas la ŝarĝo? — demandis kun miro Krikov.
— De la ŝipkonstruejo — faruno sekala, biskotoj bakitaj, butero, salo, viandaj korpoj...
Eŭdokimo Prokopjev palpebrumis al Krikov. Tiu vokis dogansoldatojn, malfermis la tenejon, ordonis treni sakojn kaj barelojn. Li mem forkondukis la frostiĝintan veturigiston en la domon, regalis per vodko, sbiteno. La viro, mildiĝinte, rakontis, ke la trajno estis sendita ĉi tie fare de germano, nomata Schwieber.
— Kaj antaŭe ĉu vi veturigis de la ŝipkonstruejo? — demandis Krikov.
— En gastejon mi veturigis al gastoj-negocistoj, — diris la veturigisto. — Dufoje en la Komercan korton veturigis. Tio jam en la aŭtuno estis, per radoj ni veturis.
En tiu minuto en la domon eniris per rapidaj paŝoj majoro James. Li estis furioza, sed retenanta sin, ĉar ankoraŭ ne elpensis, kion diris, sed ion diri nepre necesis.
Atanazio Petroviĉ rigardis al la majoro.
James ekparolis:
— En la ŝipkonstruejo ekzistis troo. Mi aĉetis tiun troon por nutrado de la soldatoj de la doganejo.
Krikov silentis. Eŭdokimo Petroviĉ rigardis en angulon.
— Mi aĉetis profite por la doganejo! — ekkriis James.
Atanazio Petroviĉ ankaŭ al tio nenion respondis.
Poste, konsiliĝinte kun Eŭdokimo kaj kaporalo Kostjukov, Atanazio Petroviĉ iris serĉi Ievlev-on. En la ŝipkonstruejo en Solombalo li ne estis, ne estis ankaŭ en la vojevoda domo, kie li loĝis. La maljuna kortisto diris al Krikov, ke Silvestro Petroviĉ jam antaŭ pli ol semajno forveturis al Vavĉugo — al la alia ŝipkonstruejo, tien oni eĉ poŝton veturigas el Moskvo.
Estis jam post la noktomezo, kiam Krikov surĉevale alveturis laŭ arbara vojo al la ŝipkonstruejo de Baĵenin. Estis frosto, malvarma vento estis vipanta la vizaĝon, glaciiganta, elbatanta larmojn el la okuloj. Baĵenin-aj gardistoj, armitaj per blunderbuzoj kaj arkebuzoj, longe ne enlasadis frostiĝintan Krikov-on en la domon de Jozefo Andrejeviĉ. Krikov kuraĝiĝis, diris, ke li venis pro cara urĝa afero. La pordego ekknaris. Atanazio Petroviĉ desaltis de sur la ĉevalo, varmigante la malvarmiĝintajn krurojn, rapide leviĝis laŭ la alta perono.
En la domo oni estis blovantaj fajron, kurantaj kun kentorĉoj, kun kandeloj. Aperis Baĵenin mem — grandega, nekombita, en lanugo, nudpieda, demandis, pro kia diablo li ĉiujn vekis? Krikov respondis, ke li diros pri ĉio al Ievlev kaj al neniu krome.
Silvestro Petroviĉ en surĵetita sur la ŝultrojn sciura peltaĵo rapidpaŝe eliris al Krikov, silente, ne interrompante, elaŭskultis la senartifikan historion pri tio, kiel trafis en la manojn de la doganistoj la ŝtelistoj de la ŝipkonstruejo.
Baĵenin ekridis en la pordo, diris al Krikov:
— Ĉu por tio vi la tutan domon vekis?
Ievlev returniĝis al Baĵenin, ordonis potence:
— Iru vi prefere for de ĉi tie, Jozefo Andrejeviĉ! Iru!
Baĵenin foriris, subridante, Ievlev trairis la ĉambron, ekparolis penseme:
— Do, dankon al vi, Atanazio Petroviĉ, dankon. Ankaŭ mi mem sciis, ke oni ŝtelas, priŝtelas la laborantojn, sed kiel la latronon kapti? Dankon! La ŝipkonstruado estas afero cara, kaj ŝtelado en tiu ĉi afero estas punenda kruelege. Bedaŭrinde, nia vojevodo, Teodoro Matejeviĉ, nun estas en Moskvo, li pri ĉi fiaĵoj estas severa, senkompata. Nu, ni sukcesos sen li. Post horo aŭ du ni veturos al Arĥangelsko, min nur iomete parolos kun Koĉnev kaj kun la fremdulo, kun Jan...
— Ĉu ili akordiĝis? — demandis Krikov.
Ievlev svingis la manon:
— Tute ne! Ĉiun tagon ili kverelas, plumoj flugas, kiel ĉe batiĝo. Mi pacigas, krias, skoldas ilin, labori necesas, kion fari... Senfortiĝis mi, Atanazio Petroviĉ: du konstruejoj, kiom da ŝipoj samtempe estas konstruataj, sed homoj fuĝas, ne laboras...
— Iuj fuĝas, iuj mortas! — kun kaŭstika subrido diris Krikov.
Silvestro Petroviĉ nenion respondis al tio.
Vespere ili ambaŭ revenis en Arĥangelskon, kaj Ievlev tuj vizitis kolonelon Snivin-on. Snivin estis afabla, malalte riverencis, diris, ke li vidas por si altan honoron en vizito de tiom glora gasto. Silvestro Petroviĉ lasis sen atento la vortojn de Snivin, ordonis tuj kaj sub forta gardo venigi majoron James-on kaj la superrigardanton de la ŝipkonstruejo — Schwieber-on. Por Schwieber Snivin sendis du rajdistojn, James mem eliris el la najbara ĉambro, — tie li estis ludanta ĵetkubojn kun la edzino de la kolonelo.
La majoro estis je kapo pli alta ol Ievlev, liaj sataj okuloj indiferente rigardis el sub ŝminkitaj brovoj, sed Silvestro Petroviĉ tuj rimarkis, ke James timas, indiferentecon lin nur ŝajnigas. Ankaŭ Snivin estis alarmita. Anabela en la najbara ĉambro estis tordanta la brakojn kaj ploranta...
Schwieber neniom neis: li, enirinte, estis certa, ke la majoro jam ĉion rakontis kaj ĉion pentis. James stamfis kontraŭ li, nomis mensogulo, eĉ svingis la manon por bato, sed kolonelo Snivin konsilis al li esti prudenta.
— Mi supozis, ke mi agas ĝuste, kiam mi malkare aĉetis la provianton por la doganejo! — diris James. — Ĉu mi povis scii, ke ĝi estas ŝtelita? Schwieber vendas, mi aĉetas, jen ĉio!
— Ĉi agojn estas moro puni per senkompata knutado! — respondis Ievlev. — Latronojn oni ekzekutas malsame. Iam okazas, ke la ŝtelintan dekstran brakon oni rompas por ĉiam, por ke per tiu mano la latrono ne plu ŝtelu. Ankoraŭ oni elŝiras per pinĉilo la naztruojn, la orelojn forhakas, kaj nekorekteblajn ŝtelistojn oni pendumas sur placo. Pri la kruelaj moroj de la moskvianoj ankaŭ vi mem estas informitaj nemalmulte, vi ofte konversacias pri ĉi objekto...
Li parolis superflue, sed reteni sin ne povis.
— Per knutoj estas ekzekuto tre kruela. Knutado senkompata signifas morton — ne malpli ol tio...
James komencis ofte spiri, lia rigardo el sata iĝis peteganta, Schwieber falegis antaŭ Silvestro Petroviĉ sur la genuojn. Ievlev, ne rigardante al ili, diris al Snivin:
— Ĝis la veno de sinjoro vojevodo mi ordonas al vi, kolonelo, teni James-on kaj superrigardanton Schwieber-on en hejmaresto sub severa gardo. Ilian posedaĵon mi same ordonas al vi, kolonelo, deklari arestita, kaj la monon kalkuli kaj sigeli per ŝtata sigelilo. La farunon, viandon, biskotojn — ĉion, kio estis veturigita en la doganejan korton, tuj vi devas transporti en Solombalon, al la ŝtata ŝipkonstruejo... Superrigardanto Schwieber, vi veturos kun mi en la ŝipkonstruejon, mi devas scii, kun kiu kaj kiel vi ŝtelis...
Ne riverencinte, li eliris el la domo de la kolonelo, saltis en la selon, pelis la elturmentitan ĉevalon al Solombalo. Malantaŭe en sledkaleŝo sub gardo veturis Schwieber, mungante sin kaj plorante.
En la ŝipkonstruejo Silvestro Petroviĉ entreprenis enketadon. Schwieber tuj nomis siajn helpantojn: ekspopon Goloĥvostov-on kaj subserviston kun alnomo «Ĉizilo». Goloĥvostov nenion konfesis, sidis ŝvela pro drinkado, aroganta, subridadis, montrante nigrajn dentoradikojn; subservisto Ĉizilo ekploregis, komencis serĉi la manon de Ievlev por kiso.
Ievlev ordonis konduki sin en la kuirejon.
En la korto batis tamburoj, vekante la laborantojn. Malvarma frosta vento estis blovanta de la maro. Malklare blankis neĝokovritaj fermitaj hangaroj. Frapadis pordoj de kabanoj, en mallumo de ĉie aŭdiĝis streĉa tusado, blasfemado, paŝbruo de botoj, krioj de dekestroj kaj brigadestroj — la homoj iris al laboroj. Helpantoj de forĝistoj estis blovekscitantaj fajron en fandfornoj, malhelruĝa flamo prilumadis la maldikajn mortpalajn barbajn vizaĝojn, alterne kun sonorado batadis marteloj, grincadis segiloj. Estis ekbolanta gudro en kaldronoj...
Silvestro Petroviĉ eniris en la kuirejon, du kuiristinoj timigite riverencis; li prenis de unu el ili ĉerpilon, verŝis por si en bovlon, gustumis, demandis per furioza voĉo:
— Ĉu por homoj kuirita?
La kuiristinoj ekhurlis, superrigardanto Schwieber singarde gustumis la kuiraĵon, diris, levinte la ŝultrojn:
— Ĉi supo estas ne tiom malbona!
Al Silvestro Petroviĉ ŝajne eĉ heliĝis la vizaĝo:
— Ne tro malbona? Do...
Kaj li ordonis verŝi por ĉiuj tri ŝtelistoj po plena bovlo, por ke ili satmanĝu. La ŝtelistoj manĝis, li staris super ili, demandadis:
— Ĉu bonas la supo?
De Schwieber verŝiĝis ŝvito, li glutadis pene, sufokiĝante; sed Ievlev estis tiom timinda, lia mano kun tia forto estis kunpremanta tataran skurĝon, la okuloj tiel mallarĝiĝis, ke la superrigardanto ĉiam plu glutadis kaj glutadis kaj neniel povis halti. De malantaŭe, mole paŝante en feltbotoj, aliris Ivano Kononoviĉ, diris, rigardinte al Schwieber:
— Mortos li, Silvestro Petroviĉ...
Ievlev ordonis konduki la ŝtelistojn sub gardon, kaj mem eliris al vento — spiri. La tutan tagon li pasigis en Solombalo, penis starigi bonan ordon en la konstruejo, iradis en la kabanojn, mem rigardis, kiel metas en kaldronojn provianton, mem gustumadis kaj kun ĉagreno pensis, ke en Vavĉugo, verŝajne, estas neniom pli bone, ol ĉi tie. Ŝtelado tie estas ne nokta, sed taga, kaj Baĵenin en ĝi estas ne la lasta homo. Kion do fari?
Ĝis la malfrua nokto li trasidis sur benko en sufoka kabano de ŝipkonstruaj laborantoj — ĉarpentistoj, forĝistoj, kalfatristoj. La popolo paroladis, li aŭskultadis, ne aŭdacante rigardi en la okulojn de la homoj, ne aŭdacante interrompi. Kiam ĉiuj sate diris, Ievlev kun peno levis la rigardon, ekparolis malrapide, malfacile:
— Ŝipojn konstrui estas afero cara, ŝtata. Tempas esti floto...
Semisadov diris kun suspiro:
— Ni scias, Silvestro Petroviĉ. Se nur al ni estu pli facile: tro multe mortas la popolo. Se iomete pli facile...
Ievlev respondis, ke la krimuloj estas kaptitaj, estos punitaj, la nutrado estos pli bona. Rjabov subridis al liaj vortoj, diris moke:
— Oj, Silvestro Petroviĉ, ĉu vere? Unu latronon vi kaptis, aliaj ne kaptiĝos. Estos pli ruzaj. Kaj vere: en Vavĉugo vi mem vidis, sed ĉu tie estas pli bone? Oni diras, ne pli bone — malpli, kaj de vi eĉ ĉio estas kaŝita. Ĉi tie Schwieber estas germano, en Vavĉugo Baĵenin estas propra. Sed kia utilo?
Silentulo de malproksime kun malamo kriis:
— De ili ni ne ĝisatendos! Ni malsatos, per knutoj nin oni vipos, manojn-piedojn elŝiros, eĉ al la lasta juĝo en tia aspekto veni estos hontinde...
Silvestro Petroviĉ mallarĝigis la okulojn al la nigrabarba, vila Silentulo, demandis abrupte:
— Kiu estas?
— Homo Dia! — arogante respondis Silentulo.
Tiel per nenio finiĝis la konversacio. La homoj estis elturmentitaj kaj furiozigitaj ekstreme, ĉiuj deziris foriri el la ŝipkonstruejo, pri la fremdlandaj majstroj Nikols kaj Jan menciadis kun malamo, Schwieber-on minacis mortigi, se li iam ankoraŭ venos en la ŝipkonstruejon.
Nokte Silvestro Petroviĉ revenis en la malplenan malvarman vojevodan domon, elbatis fajron, bruligis kandelojn, ordonis sendi kancelarianon kun poŝto kaj hejti fornon. Kiam la kancelariano eniris, Ievlev jam dormis, maloportune retrokliniĝinte en la fotelo...