7. Tago post tago
Ĝis la tago de Bazilo Sunkreska1 multaj homoj en la ŝipkonstruejo en Solombalo ekmalsanis je skorbuto. Kuracisto-fremdlandano, en mallonga nigra leda kaftano, aliradis malsanulon, rigardadis la gingivojn, dolore kuspadis la palpebrojn, fleksadis la brakon aŭ la kruron, poste per sia longa fingro skribadis en la aero krucon. La superrigardanto germano Schwieber, lokita en la ŝipkonstruejon fare de kolonelo Snivin, demandadis, per kio helpi, — la kuracisto nur levadis la ŝultrojn.
Skorbuto falĉadis homon post homo.
Kaj kial do skorbuto ne triumfu en la ŝipkonstruejo?
Matene por ĉiuj estis kuirata amelsupaĉo el hordea faruno, meze de tago en la ŝipkonstruejo oni sonorigadis batilon, alportadis lignajn tinojn kun kuirita rapo kun kvaso kaj malto. Nenion plian oni manĝigadis. Pano estis malseka, kruda, kun ŝelo kaj ligneroj. En Kristnasko oni donis pistitan farunon kun fetora foka graso. Pro ĝi multaj laborantoj ŝvelis, avo Teodoro en la sama vespero mortis. Mortis kvieta kupristo el la Probojnaja strato, oni sepultis servutulon Jeremion.
En nokta mallumo, sub fajfo de neĝblovo, kiam pro kolera frosto krakadis anguloj en la kabano de la laborantoj, maljunuloj, alpelitaj el malproksimaj vilaĝoj, nelaŭte kantis:
Kaj plendan voĉon feblan,
Vidu plorindan aspekton mian,
Akceptu min, patrino, baldaŭ en vian ĉerkon,
Ne povas mi plu lamenti,
Deziras malamikoj min oferi,
Malfermu ĉerkon mian, patrino,
Akceptu al vi vian idon...
Ili kantadis sopirajn diajn malnovaĵojn: la sonĝon de Di-patrino, la suferon de Kristo. Pleje plaĉis aŭskulti la suferojn de Jozefo la Bela, «kiam vendis la fratoj lin en Egipton...»
Demĉjo tute maldikiĝis, en liajn enfalintajn nigrajn okulojn estis timinde kaj malĝoje rigardi. Semisadov trinkigadis la lamulon per konifera tizano, Rjabov donadis al li preskaŭ ĉion, kion alportadis Taisja. Demetrio estis velkanta kun okulfrapa rapideco. Ne por liaj fortoj estis laboro kun hakilo, ne povis li turni pezajn glaciiĝintajn trabojn...
Post la Kristnasko malsaniĝis Semisadov. Rjabov alsidiĝis al li, karesis la ŝultron, diris morne:
— Ekstaru, frato. Rezistu. Vi mem scias, kiel kontraŭ ĝi batali, kontraŭ skorbuto. Iru per la piedoj...
Semisadov ankoraŭfoje leviĝis, eliris al frosto, prenis sur la polmon neĝon, lekis, penis ĉarpenti trabon, sed fortoj mankis; malforte, konfuze ridetante, li revenis en la kabanon. Sabate venis Des-Fonteines, rigardis al Semisadov la gingivojn, fleksis la brakon, diris klare:
— Eblas labori. Kuŝi ankoraŭ estas frue. Jes, labori!
Semisadov penis leviĝi — ne sukcesis. Superrigardanto Schwieber atendis, ludante per vipo. Poste li demandis:
— Ĉu vi scias, kiel necesas helpi ĉevalon, kiam ĝi falis?
Semisadov ne respondis. Li kuŝis ĉe la forno — granda, magra, kun tristo rigardis al la fremdlandano, — sciis, ke tiu batos per la knuto. Schwieber tiris la knuton post la dorso, svingis, por komenco batis al la planko. Ĝuste tiutempe Rjabov, rulante trabon, falis en glacitruon kaj estis iranta en la kabanon por ŝanĝi sian veston. Al li renkonten kuris Demĉjo kun sciigo — Semisadov-on la fremdlandano Schwieber intencas ĝismorte bati.
La rudristo ŝiris la pordon.
Schwieber retrorigardis kaj prokrastis bati.
— Lasu la knuton! — diris la rudristo.
La superrigardanto oblikve ekrigardis al la rudristo, aŭskultis, ĉu iu venas, demandis:
— Ĉu li ekstaros mem?
— Ekstaros! — diris Rjabov.
— Vi tiel diras, ke mi povas kredi?
— Povas!
Schwieber foriris.
Rjabov surmetis sekajn vestaĵojn, forigis glacierojn el la barbo, eksidis sur la plankon apud Semisadov.
— Ne ekstaros mi, ŝajne! — diris Semisadov. — Malfortiĝis mi troe!
Sed Rjabov devigis lin ekstari kaj eliri al laboro ankoraŭfoje, infuzis por li koniferon, ordonis trinki kiom eblas. Semisadov ekfartis iom pli bone. Sed ĉu por longe? Necesis foriri, necesis fuĝi, sed kiel — neniu sciis.
Dum kelkaj tagoj Rjabov vaporumadis en argila poto koniferon, trinkigadis per la tizano Semisadov-on, ne hastante, singarde elirigadis lin al freŝa aero, al frosto, manĝigadis al li ĉion, kion transdonadis Taisja. Semisadov iomete restariĝis.
Dum longaj noktoj ili flustre konstruadis nerealigeblajn planojn de fuĝoj, poste pensadis: kiel fari subfoson, se la tero glaciiĝis je arŝino? Per kio fosi, se la instrumentaron en vesperruĝo forprenas gardistoj? Kaj poste kien iri, kiel transiri la muron de la ŝipkonstruejo? Ĉu eblas foriri ne rimarkite de militistoj, gardantaj la caran konstruejon?
Ankoraŭ unu zorgon krom la malsana Semisadov, krom Demĉjo, havis Rjabov: la samojedan maljunuleton Pajga-n. Iam okazis, ke la samojedo, laborante en konstruado de ŝipo, mallerte etendis hakilon al majstro Nikols. Tiu, ne returniĝante, piedbatis starantan sur ŝtuparo Pajga-n, la maljunulo perdis ekvilibron kaj nevole kaptis la piedon de la majstro. Ambaŭ falis kune. Superrigardanto Schwieber alkuris al la krio de Nikols, al lia blasfemado. La maljuna Pajga estis kvarpiede forrampanta flanken, kaŝante la kapon, por ke oni ne mortigu lin per bato al la kapo. Ĝuste tiun ĉi maljunan, kalviĝantan, en tufoj de maldensaj haroj kapon preskaŭ surtretis la rudristo, aperinta el post traboj kun tabuloj sur la ŝultroj.
La superrigardanto jam estis serĉanta per rigardo, kiun knuti la unua. Jam oni kondukis Nikols-on fomenti la difektitan kruron. Jam la knuto ekfajfis super la maljuna Pajga, por ke per la unua bato dishaki lian kadukan peltan bluzon, kaj per la dua — deŝiri la haŭton de sur la maljunaj ripoj. Jam oĥis la ŝipkonstruaj laborantoj ĉe vido de la komenciĝinta puno. Sed la puno ne okazis. Rjabov kun tondro ĵetis la tabulojn sub la piedojn de Schwieber, rektigis la potencajn ŝultrojn, paŝis antaŭen, ŝirminte per si la maljunulon. Kaj tuj eksentis — li ne estas sola, apude estis intermite spiranta ankoraŭ iu homo, — kiu, li ne rimarkis.
— Ne batu! — ordonis Rjabov.
La superrigardanto tenis la knuton post la dorso, prokrastante la baton. Kaj kiun bati — ĉu Rjabov-on aŭ lian najbaron, kiu staris, elmetinte antaŭen la nigran krispan barbon kaj bruligante la superrigardanton per satana rigardo?
Schwieber ankoraŭ pli forŝovis la knuton — ju pli forŝovi, des pli drasta estos la bato.
— Al vi mi diras — ne batu! — ripetis Rjabov. — Kiun vi bati volas? Ĉu infanon etan? Kion li scias? Nur boacojn kaj tundron! Ja la maljunulo mem falis, mem albatiĝis, pro kio knuti?
Schwieber decidis, ke preferinde li finu la aferon pace.
— Ĉu li falis? — demandis li afereme.
— Li falis la unua! — konfirmis Rjabov.
— Ĉu vi diras puran veron?
La rudristo kapjesis.
Schwieber ĉirkaŭrigardis — ĉu ridas iu. Neniu ridis. Tiam Schwieber diris:
— Mi estas danka al vi, ke vi helpis al mi eviti grandan pekon! Mi forte dankas vin. Puni sen kulpo estas peko...
La amaso de laborantoj estis morne silentanta.
Schwieber movis la ŝultron, svingis la knuton super la kapoj:
— Labori! Nu! La maljunulo ripozu hodiaŭ, morgaŭ kaj ankoraŭ morgaŭ. Sed ne, al li sufiĉas du tagoj...
Kaj Schwieber foriris. Rjabov turniĝis al sia najbaro, demandis:
— Kial vi enmiksiĝis en la aferon? Li povis simple mortigi vin per sia knuto.
— Kaj ankaŭ vin li povis mortigi! — respondis Silentulo.
Rjabov subridis.
— Min estas malfacile mortigi! Mi jen kia naskiĝis...
Silentulo respondis simple:
— Vi estas bona, sed ankaŭ mi ne estas malforta. Miaj muskoloj estas kvazaŭ feraj. Provu — malfleksu...
Kaj li submetis sian brakon, fleksitan en la kubuto.
Rjabov deziris malfleksi tuj — ne sukcesis. Li devis iom klopodi, ĝis malfleksis. La maljuna Pajga derampis flanken, observis kun intereso, kiel mezuras siajn fortojn la Granda Ivano kaj la nigra barbohava Silentulo. Ekde tiu tempo la maljuna Pajga kiel ombro sekvadis Rjabov-on kaj eĉ dormi transiris en tiun kabanon, kie dormis la rudristo. Ĉi tie li aranĝis sin ĉe la pordo, kie sentiĝis frosto — en la domo mem al li estis sufoke. Ĉi tie li manĝadis sian viandrabotaĵon (Rjabov akiradis por la maljunulo krudan viandon — ĝin sendadis Taisja, li rabotadis ĝin kaj manĝadis de sur la tranĉilo). Ĉi tie li kantadis siajn kantojn, ferminte la okulojn kaj balanciĝante, kvazaŭ en boacosledo, aŭ subite komencadis rakonti pri majoro James, kiel tiu venis kaj faris grandan ruinigon al la tuta nomadejo. La rusoj ne komprenadis, sed aŭskultadis atente, balancadis la kapojn, ofendiĝadis kun la maljuna Pajga...
— Peze, videble, sur la maljunulon suferoj falis! Jen, li ĉion memoras...
— Rigardu, li ploras! Ofendis oni lin, evidente...
— Ne malhelpu, li plu rakontu...
— Rakontu, avĉjo, rakontu... Al vi estos pli facile...
Pajga rakontadis pri majoro James, pri tio, kiel restis tie, malproksime, tuta lia familio — infanoj, nepoj, kiel oni kondukis lin en la urbon — ligitan per ŝnuro al selo. La laborantoj divenadis:
— Jen, kion ili faris! Maŝon sur la gorĝon — kaj kondukis!
— Kaj ĉu vin oni per kukoj logis? Aŭ vi mem venis?
— Nu, lin oni en kaleŝo alveturigis...
Laŭta ridego aŭdiĝis en la kabano:
— En kaleŝo! Ho-ho!..
Iufoje maljunulo Pajga rakontadis, kiel li ĉasadis en la tundro, kiel kaptadis fiŝon, kiel edzigis filon, entombigis la patron. Rakontadis pri sorĉisto-resanigisto, kiel tiu kuracas malsanojn. Li mem montris la sorĉiston, kiel tiu saltas kaj ekzorcas. La laborantoj ridis:
— Jen, monstro!
— Ĉiu homo sian popon bezonas. Kaj jen mi al li nian popon montros — kion li diros!
— Vi prefere pli mallaŭte!
— Kial mallaŭte! Nia popaĉo, verŝajne, sobra eĉ ne naskiĝis.
Silentulo, estinta en multaj lokoj, rakontis:
— Do kio? Estas popolo kiel popolo. Honesta, ĉiam sincera. Mi loĝis ĉe ili, ne eblas ofendiĝi. Kvieta popolo. Entombigas ili en sia maniero — mortintojn preparas por longa vojo: en ĉumo, en ilia domo, la stangojn rompas, metas en la ĉerkon al la mortinto kuleron, tason, ĉion, kio necesos en tiu vojo, ankaŭ lian pelbastonon, por ke estu per kio en tiu lando boacojn peli... Ĉu mi ĝuste diras, patro?
Pajga kapjesadis per la maljuna kapo, kvazaŭ estis komprenanta, kion diras Silentulo, ridetadis, malrapide kuŝiĝadis por dormo apud la pordo.
Iam Rjabov ekmalsanis, malvarmumis — doloris la ŝultroj kaj la kruroj, en la kapo kvazaŭ pafadis kanono. Tiam nokte Rjabov rimarkis: la maljuna Pajga elprenas el la sino lignan bloketon, ion strangan faras kun ĝi. Li ekstaris, fiksrigardis, komprenis: Pajga estis manĝiganta sian dion per kaĉo, por ke tiu savu la rudriston el la febro.
— Ĉiu havas sian dion! Por samojedo dio estas ligna bloketo, — diris Rjabov al Demĉjo. — Utilo ne videblas, sed li esperas...
En februaro ili ankoraŭ entombigis multajn. La vintro estis severa, frostoj ne foriradis. En longaj noktoj sur la tuta ĉielo ludadis nordlumo — en nigra ĉerpilo iradis oraj glavoj, lancoj, sagoj. Maljunuloj, ŝirante animojn, ĉiam kantadis pri morto, pri ĉerko, pri polvo. Unu — flava, velkiĝinta — recitadis en mallumo de longa nokto:
«Vivo diras: — Kio estas ci, ho terura miraklo? La ostoj estas nudaj, aspekto cia kaj voĉo cia estas kiel parolo akva. Kion signas tintado de cia falĉilo? Rakontu al mi! Morto diras responde: — Mi estas por infanoj konsolo, por maljunuloj ripozo, por sklavoj libero, por ŝuldantoj rabato, por junuloj eterna trankvilo. Vivo diras: — Kial ci staras sur vojo mia kaj murmuras malklare? Iru for de ni tien kaj tien, Morto, en malhelajn arbarojn, en vastajn kampojn, trans bluajn marojn; kaj mi cin ne timas...»
Laborantoj, aŭskultante la maljunulon, subridadis. Tiuj, kiuj estis pli maljunaj — grumbladis:
— Kion ridindan vi trovis?
— Kial vi, senhontuloj, ridaĉas?
La maljunulo, atendinte, ree recitadis parkere:
«Morto diras: — Ho juna, verda, ho Vivo, ho belo, por mia koro estu ĝuo. Kaj amo mia pli rapidas ol rapida rivero, pli akras ol akra tranĉilo...»
El mallumo aŭdiĝis mokaj sentimaj vortoj:
— Ĝi ja amos!
— Ruza! Al ĝi nur cedu!
«Vivo tamen diras, — ree monotone diradis la maljunulo el sia angulo: — Ci estas falĉisto. Falĉu ciajn kampojn, por rikolto maturiĝantajn. Mi estas juna, mi estas frukto nematura, ĉi tie por ci ne estas afero...»
— Li diras, iru for de ĉi tie!
— Ni, diras, sen vi sukcesos!
«Morto do diras: — Ho Vivo! Ĉu aŭdas ci sonon, la sonon de tendeno sur pafarko mia? Kaj jen el akraj la plej akra morta sago por ci destinita...»
Tiel, flankalflanke kun morto iuj ĝisvivis la plej karan por pomoroj tempon — la tagon de Eŭdoksia2. Steloj brulis hele kaj klare, ludis ŝanĝbrile, flagris malalte super la maro mem. Ĝis tiu ĉi tempo vintro kvietiĝas, necesas pensi pri estonta fiŝkaptado. Oni rememoris: en la tago de Bapto de Jesuo3 dum la tuta tago blovis forta norda vento — tio estas antaŭsigno de granda fiŝkaptado.
En tiu ĉi nokto, unuafoje dum la tuta tempo de la ŝipkonstruaj laboroj, ekkantis Paŭĉjo Silentulo. Li sidis, apogiĝinte al la muro, frapetadis al la benko per la malpura polmo, kantis ankoraŭ de neniu aŭditan kanton, ne similan al tio, kion kantadis aliaj laborantoj.
La kanto estis malrapida. Silentulo kantis ĝin kun minaco en la voĉo, nehaste ĉirkaŭrigardante la vizaĝojn, apenaŭ prilumitajn de la kena torĉo, fulganta en sia ingo:
Nu, kiosko konstruita el kupreso...
Tie staras ja tabloj multaj kverkaj,
Sur ili tukoj estas sternitaj silkaj...
Rjabov sidis nemalproksime de Silentulo, rigardis, kiel kuniĝis liaj brovoj super la nazradiko, kiel brileris la blankoj de la duonfermitaj okuloj, kiel stamfis li per sia bastoŝuo:
Ja dek du bravuloj, ĉiuj donaj kozakoj...
Kaj ree kun minaco — mallaŭta kaj kolera:
Sur la ŝipo la bravulo jene iras,
La guzlion sonoran li jene ludas,
Rememoras li pri l' patro — glora Don' kvieta...
La kanto al la maljunuloj ne plaĉis, ke ĝi estas malmulte dieca. Silentulo subridadis, montrante la egalajn blankajn dentojn, lia rideto estis malbonkora, kruela. Rjabov penseme diris:
— Ne, la kanto estas nemalbona! Ĝi ne vane kantiĝas...
Silentulo ĵetis al li rapidan rigardon, denove mallevis ĝin. La maljunuloj rekomencis la sian — pri la kolerema Dio. Kiam ili finis kaj ekfanfaronis ĉiu pri sia kanto, Semisadov kraĉis kaj ordonis al Silentulo montri, kion li ankoraŭ povas, kaj plene. Silentulo ne respondis, ridetis.
— Kaj kiu, oĉjo, estas tiu homo, kiu en via kanto guzlion ludis? — demandis el malproksima angulo Demĉjo.
— La homo granda...
— Kiu do li estas?
Silentulo ĉirkaŭrigardis la domon super la kapoj de la laborantoj, diris nelaŭte, sed tiel, ke aŭdis ĉiuj:
— La kanto estis kreita pri Stefano Razin, jen pri kiu.
En la domo estiĝis silento. La maljunuloj ĉe la forno estis interflustrantaj. Semisadov laŭte suspiris. Silentulo tiris sin tiel, ke krakis la ostoj, demandis:
— Ĉu timiĝis vi?
Kaj komencis senŝuiĝi por dormi. Maljuna Pajga iris al la pordo — kuŝiĝi en malvarmo.
— Sed vi atendu! — petis Silentulon Rjabov. — Kial vi ekhastis? Vi bone kantas, ankoraŭ kantu.
— Ĉu kanti? Sed vi ĉiuj ja timas kantojn...
— Por kio ni timu? — demandis Semisadov. — Kanto, ĝi por tio estas kanto, ke oni ĝin kantu. Kaj viaj kantoj estas bonaj — liberaj.
Silentulo kantis ankoraŭ:
Suben laŭ Kamo al blankŝtona prizon'.
La prizonon tutan mi disbatos je ŝton',
Sen haŭto restos l' Astraĥana vojevod'...
La maljunuloj komencis krucosigni sin, Semisadov laŭte rideris, Rjabov ruze mallarĝigis la okulojn.
Silentulo estis altvoĉe, kolere elkantanta:
Suben laŭ Kam' al la blankŝtona prizon',
La prizonon tutan mi disbatis je ŝton',
Sen haŭto restis l' Astraĥana vojevod'...
— Pro kio li lin tiel, oĉjo? — demandis serioze Demĉjo.
— Evidente, laŭmerite! — respondis Rjabov.
Ĉirkaŭe oni ekparolis, ekdisputis, rememoradis maljustaĵojn kaj krimojn de vojevodoj, kancelarianoj, estroj, de la patro-ekonomo, de Jozefo Baĵenin, de la fremdlandanoj, de James, Snivin, de ĉiuj, kiuj turmentadis kaj malhonoradis senkulpajn blankmarajn, dvinajn laborantojn, fiŝkaptistojn, ĉasistojn, kampulojn...
— Ne sufiĉas ja nur la haŭto! — diris Semisadov. — Pro niaj malfeliĉoj eĉ je pli multo eblas senigi, por ke por ĉiam ili ne plu kutimu...