3. La unuaj matrosoj

En la sekva nokto per du ĉevaloj al la domo de avino Eŭdoĥa alrajdis sendita de Ievlev oficiro — nesatdorminta, tutе hirta; li ordonis al la rudristo senprokraste, urĝe estis sur la Mosea insulo...

Ne lavinte la vizaĝon, oscedante, la rudristo per la ventro surfalis la ĉevalon, transĵetis la piedon, ekrajdis apud la oficiro.

— Vere, kiel hundo sur barilo! — subridadis la oficiro, ĵetante rigardojn al Rjabov.

La rudristo respondis senkolere:

— Al ĉiu la sian, sinjoro. Mia afero estas la maro, via — la ĉevalo.

Ĉe la transpasejo staris preta boateto. Sur la Mosea insulo estis pasumanta en atendo Silvestro Petroviĉ Ievlve kun Menŝikov, Voronin kaj Ĉemodanov. Ili, evidente, ankoraŭ ne kuŝiĝis dormi, la vizaĝoj de la caraj sekvantoj estis kovritaj per fulgo de lignofajra fumo, ŝvelis pro kulpikoj, la okuloj larmis.

— Vin kvazaŭ la tero englutus! — diris Ievlev, irante renkonten al la rudristo. — Kien vi malaperis, amiko dolĉa? Kie estas la matrosoj por la nova ŝipo? Baldaŭ estas surakvigo, sed matrosoj ne estas eĉ unu!

La rudristo pensis iom, sidiĝis en la boateton, revenis en Arĥangelskon, ekiris tra kurbaj stratetoj kaj interstratetoj, tra malaltaj kabanoj — serĉi, kiu el fiŝistoj estas hejme. Multaj estis en la maro, aliaj foriris al malproksimaj ĉasadoj kiel dungitoj, iuj estis klinantaj la dorson kiel ŝarĝistoj.

Dormantojn Rjabov vekadis, eltrenadis el la ĉambroj, skuadis, ordonadis iri post si.

— Kien? — demandadis la fiŝistoj, oscedante.

— Por ŝtata konto! — respondadis Rjabov.

— Ĉu en malliberejon?

— Poste ni vidos...

— Ĉu al la cara servo?

— Al ĝi.

La edzinoj kroĉiĝadis al la edzoj, plorhurladis, la viroj ŝercadis. Unu edzino, nigrabrova, ruĝvanga, en kolero pelis la rudriston for. Li eksidis sur benkon, diris kun signifo en la voĉo:

— Caro Petro Aleksejeviĉ hodiaŭ ŝipon surakvigas duferdekan, sed ŝi insultas. Jen kia! Regalo estos al la matrosoj de la caro, festeno, honoro, sed al ŝi ne plaĉas. Jen kia obstina edzino...

Kaj ankaŭ el tie la edzo foriris, sed por ajna okazo kunprenis panon. Cara servo estas konata — vi povas sidi kun malplena ventro kaj plori.

Avo Teodoro, Ageo, Jegorĉjo, Semisadov, Kopilov, Nil Longinov, eĉ lardofandisto Ĉernicin — iris sen ekskuzoj: ili firme kredis al la brigada rudristo Rjabov. Per sufiĉe granda amaso, kun ŝercoj, per rapidaj paŝoj ili ekiris al Solombalo. La procesion estis finanta Demĉjo Borisov, li paŝadis gaje, pensis — eble, venis lia tempo, eble, ankaŭ li estos nun matroso.

Al Solombalo ili sukcesis ĝustatempe, — la caro nur komencis krii, ke mankas matrosoj. Sur la ŝipkonstruejo flirtis koloraj flagoj kaj flagetoj, klakadis sub dvina vento, la silka ŝtofo brilis sub la matena suno. Seninterrompe ludadis kornetistoj, bruis timbaloj, ritme krakadis tamburoj. Bojaroj el la cara sekvantaro, ne sciante, kie trovi lokon por si, vagadis en karaj vestoj sur la korto, penante ne trafi al la caraj okuloj...

Ievlev renkontis la matrosojn afable, ordonis esti kune, ne disiri, ĝis oni ilin vokos por afero. La matrosoj lokiĝis sub venteto, solide, sen scivolemo pririgardadis la ŝipon, pridiskutadis ĝiajn avantaĝojn kaj mankojn, kiel terkulturistoj pridiskutas ĉevalon.

— Kiel rudristo ja kiu sur ĝi iros? — demandis Longinov. — Ĉu iu fremdlandano aŭ iu el niaj, el fiŝistoj?

Avo Teodoro ekridis, diris moke:

— Nian fraton sur ĉi ŝipon oni eĉ ne enlasos. Ni estas en bastoŝuoj, dum tie ĉiuj estas en veluro. Ni puŝos ĝin en la akvon kaj — hejmen. Ĉu tiel, Ivano Sabatejeviĉ?

Rjabov ne respondis, fiksrigardante al orgojlaj fremdlandaj ŝipistoj Nikols kaj Jan, kiuj iradis ĉirkaŭ la ŝipo, kriadis per raŭkaj voĉoj, kvazaŭ vere estis ili, kiuj konstruis la ŝipon.

— Ŝipistoj! — malestime diris Ageo. — Dum tiuj, kiuj meritas honoron kaj gloron, kaj caran dankon, tiuj eĉ aliri timas... Jen en boateto meze de Dvino skuiĝas...

Sur la rivero, malproksime, jen leviĝante, jen malleviĝante, estis balanciĝanta boataĉo kun du homoj, — tio estis Ivano Kononoviĉ kaj Timoteo Koĉnev.

Sur la bordo pafis kanono, la kornetistoj ĉesis ludi, en la silento sur la supran ferdekon de la ŝipo leviĝis Lefort, Apraksin, Ievlev, Menŝikov kaj Voronin. La caro demalsupre, kunmetinte la manplatojn paroltube, kriis:

— Flagon!

Ekbatis tamburon, laŭ la ŝtuparo suprenkuris Ĉemodanov kun la poba ŝipa flago. La sekvantaro salutis lin per la spadoj, li preterkuris la pobferdekon, leviĝis sur la supran galerion kaj tie haltis. La tamburoj eksilentis.

— Rudriston al la stirrado! — ree kriis Petro.

Rjabov, Semisadov, Kopilov, Longinov leviĝis samtempe, ne rimarkante unu la alian, ekiris al la caro. La caro, viŝante la ŝvitan vizaĝon kaj la sunbrunan kolon per malpura tuko, ordonis al Rjabov:

— Supren!

Rjabov ekkuris laŭ la ŝtuparo, Apraksin prenis lian manon, firme starigis ĉe la stirrado, demandis per elturmentita pro emocio voĉo:

— Ĉu vi scias, kion fari necesas?

Ĉi tie estis multe pli vente, ol malsupre, netolereble hele brilis sub la suno Dvino, tute super la kapoj kun krioj estis flugantaj mevoj.

— Li scias, scias! — anstataŭ Rjabov respondis Silvestro Petroviĉ.

Caro Petro malsupre ĉe la pobo estis lavanta la manojn. Majstro Jan estis verŝanta al li akvon el arĝenta kruĉo, majstro Nikols tenis broditan viŝtukon. Ree batis la tamburoj. Petro viŝis la manojn, ĵetis la viŝtukon, kriis per laŭta gaja voĉo:

— Kun Dio! Haku la kablojn!

Unu post la alia komencis fali la traboj, subtenantaj la ŝipon ĉe la flankoj. Ritme, intermite ekfrapis hakiloj en lertaj manoj de ĉarpentistoj. Petro kraĉis al la manoj, alte svingis martelon kaj per la tuta forto batis sub la kilon. La ŝipo tremeris, longe knaris kaj ekmoviĝis, ĉiam pli kaj pli rapide glitante sur la glitiloj, ŝmiritaj per graso. La stirrado ritme tremeradis. Rjabov staris streĉite, preta en ajna sekundo meti la manojn sur la stirradon, sed nun ankoraŭ ne estis la tempo...

Levita ondo batis en la pobon, la ŝipo balanciĝis, ĝi ekiris sur la akvo.

— Ankrojn! — kriis Ievlev.

Rjabov sen hasto metis la manojn sur la stirradon. Ne atinginte la mezon de la rivero, la ŝipo haltis sur la ankroj, ĵetitaj momente. Nun la ankrojn oni «prenis». Tute proksime ĉe la ŝipflanko estis balanciĝanta la boateto, Koĉnev kaj Ivano Kononoviĉ, levinte la kapojn, estis rigardantaj al la ŝipo, pri io konversaciante inter si. Rjabov transfleksiĝis malsupren, kriis al la ŝipmajstroj:

— Bone konstruita! Ĉu vi aŭdas, Timoteo!

— En la maro, mi pensas, estos pli klare! — respondis Ivano Kononoviĉ kaj prenis la remilojn.

Al la nova ŝipo aliradis gigoj de la caro kaj de la sekvantaro, post ili malrapide moviĝis barko kun ĉarpentistoj — por finkonstrui la ŝipon surakve. Petro rapide enkuris supren, brakumis Apraksin-on, ordonis meti tablojn por festenoj. Rjabov, vokinte Ievlev-on flanken, mallaŭte demandis:

— Ĉu matrosoj hodiaŭ ne necesas?

— Hodiaŭ ili povas ripozi, sed morgaŭ ili estu ĉi tie! — diris Silvestro Petroviĉ. — Ni rigos la ŝipon — kaj en la maron...

Rjabov rigardis al Ievlev ridetante.

— Kial vi ridas? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Ĉi tie estas laboro ankoraŭ por monato! — diris la rudristo. — Pli frue ne eblas sukcesi. Mastojn starigi, kanonojn, rigi, kaj vi — morgaŭ! Ĉio ĉe vi estas hasta, kvazaŭ ĉe etaj infanoj...

Silvestro Petroviĉ fosis en sia monujo, trovis rublon, etendis al Rjabov:

— Jen, regalu la matrosojn pro la festo de surakvigo. Kaj ĉiuj estu pretaj...


Post kelkaj tagoj Ievlev ree sendis oficiron por Rjabov. La rudristo rapide kolektis siajn matrosojn, hisis velon sur la ŝalupo de la karelo Ignato, aliris al la ŝtuparo de la nova ŝipo, el kies kanontruoj jam elstaris tuboj de pafiloj, alveturigitaj de Petro el Moskvo. Avo Teodoro leviĝis supren la unua, glatigis la ĉemizon el hejmefarita tolo, paŝis per la piedoj en novaj ledŝuoj, komandis:

— Nu, knaboj, ne malhonoriĝu, la afero estas tia...

Unu post la alia

...