2. Vespero ne sufiĉis — de l' nokto detranĉis!

Ĉe Van der Gulst, la cara kuracisto, Timoteo Koĉnev, la ŝipa majstro, kuraciĝi rifuzis kategorie. Ivano Kononoviĉ kun li konsentis.

— Li nepre venenos! — diris la maljunulo. — Konas mi ilin, fremdulojn. Estu alie: prenos mi vin, amiko kara, al mi en Lodmon, kaj reviviĝos vi ĉe mi kun lakto, kaj kun sala mara venteto, kaj kun flanoj hejmaj, kaj kun pirogoj fiŝaj... Ĉu taŭgas?

— Veturu, Timoĉjo! — konsilis Rjabov. — Ivano Kononoviĉ malbonan ne proponos...

Timoteo silentis, rigardis al la plafono, severe kaj malrapide movis la vilajn brovojn.

— La vian ja kiam oni surakvigas? — demandis li finfine.

La maljunulo komprenis, pri kio temas.

— Matene.

Ili denove por longe eksilentis. Taisja alportis ĵus melkitan lakton, verŝis en argilan kruĉon, kun riverenco, kun fajrera rideto en la okuloj alportis al la malsanulo, kuŝanta sur benko sub fenestro. Al Timoteo tremeris la lipoj sub la maldikaj lipharoj, li same ekridetis, — ne eblis ne ĝoji, rigardante al Taisja en disfloro de ŝia feliĉo. Kvankam li ne deziris — li lipis la lakton.

— Ankoraŭ gluteton!

Timoteo ankoraŭ lipis. La fajreroj en la okuloj de Taisja ekbrilis pli hele, Rjabov divenis: «Ŝi deziris pense, mia stultulineto: se li ĝistrinkos, tiam li vivos plu kaj konstruados ŝipojn». Li ekrigardis demande. Ŝi malrapide mallevis la okulojn — vere, ĝuste tiel ŝi pensis. La rudristo brue elspiris: eksciadi, pri kio pensas Taisja, estis por li ne simpla afero, iam dek ŝvitoj verŝiĝos, antaŭ ol li komprenos inajn pensojn.

La ŝipmajstro per malgrandaj gutoj estis fintrinkanta la lakton, Taisja estis venke ridetanta, ridetis ankaŭ Ivano Kononoviĉ, balancante la maljunan arĝentbuklan kapon: ho-ho-ho, juneco — ili silentas, sed konversas. Kaj kiel tio ne tedis! Verŝajne la samon: «kara mia», «amata mia», «mevino mia», «falko mia!»... La samon, kion li al sia Maria Teodorovna diradis tie, en Lodmo, sub bruo de mara ondo...

— Nun la nura gluteto restis! La lasta! — diris Taisja per karesa voĉo.

«Al mi ŝi diras!» — ree divenis Rjabov.

Kaj kiam Taisja eliris, li elkuris post ŝi, ruĝiĝinte pro konfuziĝo: ja tro malbonas de vira konversacio al edzina basko en vestiblon kuri, des pli trafinte sur la vojo tinon kun akvo.

Li elkuris, brakumis en la vestiblo, kie estis sekiĝantaj herboj de avino Eŭdoĥa, alpremis al pinaj rezinaj traboj, levis ŝian kapon, demandis flustre:

— Ĉu vi pense deziris?

— Nu, deziris! — brilante per la dentoj apud lia buŝo mem, respondis ŝi. — Lasu, vi miajn ostojn rompos!

Li revenis kaj, tusetante, diris:

— Bovido en la avinan legomĝardenon penetris. La najbara...

Koĉnev kaj Ivano Kononoviĉ rigardis al la rudristo silente, plu ridetante.

— Bovido, vi diras? — demandis Timoteo.

Kun bruo en la ĉefĉambron eniris eksaj monaĥejaj servantoj — Ageo, avo Teodoro, Jegorĉjo, rudristo Semisadov, Ĉernicin, — ĉiuj estis prenintaj ŝvitbanon. Avino Eŭdoĥa renkontadis ĉiun kun riverenco, regaladis per menta kvaso, per oksikokoj, per vakcinioj, per ĉio, kion povis. Ŝi kuracadis ilin laŭ sia kompreno — iun varmigadis sub la suno, iun kuŝigadis sur drelikaĵon en ombron, iun ŝmiradis per foka graso, iun trinkigadis per bolakvo kun eglanterio, kun koniferaj pingloj. Kaj la homoj reviviĝadis rapide, kvazaŭ mirakle...

Demĉjo Borisov eksidis apud Rjabov, ekdemandis pri la nova ŝipo, pri tio, kiuj sur ĝi iros kiel matrosoj, kiu kiel navigisto, kiu kiel ŝipestro, kia estos la ferdekestro, el kio oni kudras la velojn. La aliaj sidis ĉe la muro sur benkoj, same demandadis. Poste Kononoviĉ proponis enigmon:

Filo de arbaro bela
De aĝo antikva
Multajn vojojn pasis
Sed spuron ne lasis
Kiu estas?

— Ŝipo! — la unua de la pordo diris Taisja kaj konfuziĝis.

En krepusko de la suna tago venis fiŝistaj edzinoj el Jurosa, el Ujma, el Kuzneĉiĥa, el Muskoj, el Solombalo, el Kurja. Venis ili por respekti avinon Eŭdoĥa-n, kiu kuracas la virojn-nutrantojn, venis kun simplaj donacoj. Iu alportis pirogon kun hipoglosaĵo, iu anseron, iu korbon da flanoj kun kazeo, iu ovojn. Infanoj tenis sin je la patrinaj baskoj, gapadis al la patroj, maldikiĝintaj en la monaĥeja malliberejo, al la fama rudristo Rjabov, al la sorĉistino avino Eŭdoĥa, al la gaja onklino Tainjo, kiu ĉiujn ilin karesadis kaj suprenĵetadis per la malpezaj manoj, kiu ĉiujn kisadis kaj regaladis — iun per kolora ĉifono, iun per bunta ŝnureto, iun per rubandeto.

Kiu scias, pro kio tiel kutimas nia popolo, ke ŝajne ne estas kaŭzo por gajo, ŝajne neniu atendas ion bonan, sed subite ekbrilas al unu la okuloj, komencos li kanton. Alia daŭrigos, kaj jen — eknaĝis kiel cigno en danco iu antikva oldulino, ritme frapas:

Aĥ, mi ĉiam danci volus,
Sed por paŝi mankas fort'...

Tiel okazis ankaŭ en tiu ĉi tago. Ili unue komencis kanti malrapidajn, antikvajn kantojn. Sed ekridis Taisja, komencis rapidi, la virinoj subtenis kaj ekis:

Prenos mi la verdan drapon
Kudros kaftanon por Ivaĉjo kara...

Ivano Kononoviĉ kuntiris la brovojn, avo Teodoro same, ili deziris aŭdi ion pri Dio, sed Taisja eĉ svingis la manojn:

— Ni scias! Aŭdis! — kaj ridinde mokimitis funebriston: — «La trumpeto krias, la juĝisto sidas, la libro de nia vivo — malfermi-i-iĝas!» Pri la maro-oceano ni prefere kantu!

Ŝi ekstaris ĉe la fenestro kaj ekkantis:

Altas-altas ĉielo blua,
Larĝas-larĝas l'ocean-maro
La viroj ĥore per plena brusto subtenis:
Muskaj marĉoj — eĉ fin' ne videblas
De l'rivero Dvino, de l'arĥangelska...

Avino Eŭdoĥa ekbruligis la fornon — por rosti la anseron, faris rapidan paston; aŭdeblis en la domo, kiel ŝi rakontas al la amasiĝintaj ĉirkaŭ ŝi infanoj, kie la forno havas «katejon», kie katoj varmiĝas kaj ronronas.

Ankaŭ Timoteo estis rakontanta al la infanoj, ĉirkaŭintaj lin, pri maro, rakontanta nelaŭte, rigardante malproksimen per la brilantaj pro la malsano, pro la febro okuloj.

— En nia lando akvo estas la komenco kaj la fino. Nin naskis la maro, ĝi nin nutras, kaj ĝi nin sepultos. Sude de la Malvarma oceano Glacia disverŝiĝis la Blanka nia maro. La dvinaj kvietaj akvoj falas en la Blankan maron. Kien ajn vi iru — sen barko, sen ŝipo vi nenion atingos.

Blankkapaj, klarokulaj, kvietaj staris ili ĉe la benko, rigardis al Timoteo, al liaj manoj, per kiuj li montradis maron, riveron, barkon, aŭskultis reteninte spiradon. Ĉe la tablo la fiŝistoj kaj rudristoj, interrompante unu la alian, estis rememorantaj oceanajn vojojn, per kiuj ili iradis, rememorantaj, kiel ili vintrumis en Grumanto, kiel iris al la norvegoj, kiel furioziĝis la norda vento kaj antaŭ la tempo alpelis glaciojn, katenis la ĉasistojn en glacian zonon.

Kaj kio en tio estis ridinda — kiu scias?

Sed eĉ en tio ĉio de la komenco ĝis la fino estis ridinda por la viroj: kaj kiel ili botojn pro malsato en akvo malsekigis kaj manĝis, kaj kiel ili entute intencis morti, — avo Teodoro sian mortan longan ĉemizon eltrenis, mortotukon kun kapuĉo, kronon sur la kapon, rozarion. Kaj kiam la avo komencis prepari sin al morto, subite venis urso. La avo kriis, insultis la urson, — kaj la urso vundis lian ŝultron ĝis sango. Pro tiu ofendo avo Teodoro entute ŝanĝis sian decidon morti...

La avo, aŭskultante, hihiadis falsete, viŝadis gajajn larmojn, svingadis la manojn:

— Aj, ŝerculoj! Aj, mokuloj! Ofenduloj!

Potenca fiŝista ridego tremigadis la domon, eĉ la malgajaj fiŝistaj edzinoj komencis subridi, kovrante la buŝojn per la sarafanoj, — jen kiaj viroj, pri ĉio ridas, sed kiaj ili estis, kiam ili revenis el la monaĥeja malliberejo...

— Mortopreĝon por si mem ni kantadis! — sufokiĝante pro rido, estis rakontanta Rjabov. — Sed ne laŭ la kanono. Avo Simono kun ni tiam iradis kiel ĉefo, severa estis! Jen li frapis min per la apogbastono al la kapo, ke mi malĝuste kantas. Nu, kia povas esti mortopreĝo, kiam li per bastono batas. Kverelis ĉiuj kaj kuŝiĝis dormi...

La ansero rostiĝis, la flanoj bakiĝis, avino Eŭdoĥa kun Taisja primetis la tablon, riverencis al la gastoj — ĉu ne tempas manĝi?

Sub la fenestro iu frapis, demandis laŭte:

— Ĉu vi dormas, kristanoj?

— Ne dormas, vivas! — laŭ la pomora moro respondis avino Eŭdoĥa.

En mallonga uniforma kaftano, strikte zonita, frapante per la botoj, eniris kaporalo Kostjukov, gratulis kun bona festeno, petis Rjabov-on por nelonge eliri por afero. Taisja por momento maltrankviliĝis. Kostjukov diris:

— Ne koleru, Taisja Antipovna. Je Dio, por nelonge, por konsilo mi venis...

En la korto ili eksidis sur la peronon, Kostjukov ekparolis:

— Vi, rudristo, nun ĉe la caro servon plenumas. Instruu, kiel mi povas kun bona homo konversacii. Pri Krikov, pri Atanazio Petroviĉ...

Rjabov pensis nelonge; ne enirante en la domon, li ekiris kun Kostjukov al la bordo de Dvino. Karelo Ignato transportis ilin ambaŭ sur la Mosean insulon, dum la vojo la kaporalo sciigis al la rudristo ĉiujn detalojn de la fia ago de Snivin kaj James pri la subĵetitaj ormoneroj. Rjabov aŭskultadis, insultadis...

Ievlev-on ili trovis en barako, kiu estis konstruita por la caraj sekvantoj apud la palaco, en picearo. Ĉi tie, disĵetinte la fortegajn manojn, estis ronkanta sur fojno Menŝikov; estis manĝanta per kulero el ligna bovlo mirtelberojn Voronin; Silvestro Petroviĉ estis leganta en kandela lumo dikan libron en leda bindaĵo.

— Kio tie okazis? — demandis li, kiam Rjabov ŝoviĝis en la barakon.

Li ŝtopis per tabako sian pipon, ekfumis kaj eliris al la dvina bordo.

Ili eksidis triope vice sur trabon, Rjabov ekparolis. Silvestro Petroviĉ aŭskultis silente, malalte klininte la kapon, kvazaŭ hontis. Kostjukov subite interrompis la rudriston, komencis, stumblante, rakonti mem.

— Mi eĉ sur ekzekutan ŝtipon, eĉ sur pendumilon, kien ajn iros! — diris li subite. — Mi nun ne havas revenan vojon! Vi, princo...

— Ne princo mi estas! — diris Ievlev.

— Nu, ne princo, sed ĉiel estro! Vi diru, kara, al la caro, diru la veron, ne scias li, oni trompis lin, je Dio. Tia homo estas nia Atanazio Petroviĉ, tia, ho Dio...

Ievlev sencindrigis la pipon, ŝrumpis pro nokta humideco, ne respondante, leviĝis.

— Ĉu vi diros? — demandis Kostjukov.

— Ni vidos!

Kaj, ĝibetiĝinte, Silvestro Petroviĉ foriris ĉe sin en la barakon. Kostjukov tiris la manikon de Rjabov:

— Kio estos nun?

Rjabov senparole levis la ŝultrojn.