Eŭgeno Belonenko
Oldaj gedancistoj
(laŭ la filmo de F. Fellini «Ĝinĝer kaj Fred»)
TV-balo en preparo 
Serĉas provludejon paro 
Iam danca, iam brila, 
Nun por unu foj' utila. 
En klozet, kie riparo, 
Nostalgias l' olda paro, 
La kovrilo pelikula * 
Mure-penda, surspegula. 
En studi' por spektularo 
Ree ddancas l' olda paro. 
Provas flagri lum' scintila. 
Mur' spegula, mur' rebrila. 
Jen disiĝo post la balo. 
Adiaŭis l' olda paro. 
Vok' subita. Bril' okula. 
Mur' de jaroj, senspegula. 
* pelikulo – artefarita (ofte el polietileno) maldika materialo por ion kovri, paki, ks.