Eŭgeno Belonenko
La vojo
(Laŭ filmo de Andrej Konĉalovskij «Siberiado»)
Diabla Kolhararo – tiel nomas 
Malpermesitan Landon la popol'. 
Sed riĉan helon super ĝi proponas 
Mirakla stelo laŭ la dia vol'. 
Kaj Afanasij rektan vojon faras 
Al tiu stel' hakante tra la rond' 
De vivaj pinoj, ĉar magie klaras 
Senĉesa hel' de la ĉiela font'. 
Mortigis lin de li hakita pino, 
Sed por la fil' la stel' fariĝis sun', 
Kaj tiu plu al la tabua limo 
La vojon movas sub idea lum'. 
La vojon hakas li tra homaj vivoj, 
Sed murdis lin topora venĝa fort', 
Kaj fluas sang' el la ruranaj fibroj 
Sub klara hel' de la idea font'. 
Kaj fluas naft'. Por nep' de Afanasij 
Ĝi iluminas vivon el sub ter'. 
Li boras grundon, kraĉas, volas lasi, 
Sed post la dors' eksplodis la infer'. 
Diabla Kolhararo! Fajra kirl'! 
Stel' – sun' – infer' – jen voj' de la trair'.