Mikaelo Ternavski
Loko
(diptiko)
1
tio estas simple 
venante al konduktoro 
vi montras bileton 
kie estas mia loko? 
vi sidis 
vi estas kontenta 
ĉar vi kredas 
ke ĉi tiu loko estas via 
kaj vi ne pensas 
kiom da homoj ĝis vi 
okupis ĝin 
kredante ke ĝi estas por ili 
verdire 
ĝi efektive estis por ili 
nur provizore 
2
oftis, promenante tra aleo
mi enviis al homoj
kiuj sidis sur benkoj
ĉar mi same havis intencon
sidi sur unu el ĉi tiuj benkoj
sed neniam estis la libera loko
jen hodiaŭ mi iras kaj miras:
ĉiuj benkoj estas liberaj -
mi povas elekti ian
... aĥ kiel estas domaĝe
ke verŝiĝas pluvo