Mikaelo Ternavski
iam diris ĉarma sorĉistin' 
ke laŭ signoj de kiromancio 
mi mortigos min, ho mia Dio 
kore dankas mi pro la destin' 
timis mi, ke ie en ravin' 
aŭ do vojaĝante tra Svedio – 
mortos mi subite... kara Dio 
la ulino trankviligis min 
nun mi certe iras al la cel' 
gaje flugas super mi vanel' 
pravas vi, l' decido bonas via 
mi naskiĝis sen konsento mia 
tamen do mi mortos ĉe kondiĉo 
kiam mem deziros, ho feliĉo!