Ĉapitro VI

Ekde tiu minuto Tirrey iĝis ekstere trankvila, sed lin kvazaŭ oni batis al la okuloj. Dum ioma tempo li vidis malbone, malklare ĉirkaŭ si. Li kuntiradis la brovojn kaj palpebrumadis, penante elvoki en si almenaŭ iun akran senton, kaj ne povis, kaj li mem estis simila al malplena ŝranko. Eksidinte, Tirrey prenis de sur la tablo iun fadenon, eble, lasitan de Frank. Li komencis volvi ĝin ĉirkaŭ la fingro kaj ŝiri. Tiel li sidadis dum ioma tempo, imagante vicon de drinkejoj, rimarkitaj hieraŭ, kie li povus nun atingi la patron. Davenant decidiĝis al tio kun profunda abomeno kaj preskaŭ sen ajna espero. Ŝlosinte la ĉambron, por ke neniu sciu la veron de lia stato, Davenant eliris por serĉado de la ŝtelinto kaj, skrupule pririgardinte «Rostron», kie estis nek Gemas, nek Frank, direktis sin al unu angulo apud la haveno, kie troviĝis sep drinkejoj. Post irado de unu pordo al alia, li finfine ekvidis sian patron en kompanio de Gemas kaj tri vangostaj vaguloj en ŝiritaj ĉapeloj. Ĉe ilia tablo sidis du virinoj. Intense ŝminkitaj, ĝis la tempioj mem, tiuj ebriaj furioj maltrankviliĝis la unuaj, ekvidinte Tirrey-on; diveninte, ke la knabo kun afliktita vizaĝo estas la filo de la malavara mecenato, ili diris ion al Frank, kiu estis gaje verŝanta vinon en tiu ĉi momento. Frank ĵetis rigardon, morne mallevis la palpebrojn, kuntiris la brovojn kaj metis la kubutojn sur la tablon.

— A-ha-ha! Jen amuzo, — diris Gemas, kun intereso atendanta skandalon.

Ĉiuj silentis, kaj Tirrey aliris, pririgardata ekde la piedoj ĝis la kapo, kiel amuza malamiko, kiu baldaŭ foriros.

— Patro, — diris Tirrey, — mi venis... Mi devas diri al vi kelkajn vortojn.

— Jam vendita! — deklaris Frank. — Ci vane krios!

— Mi ne krios. Deiru por paroli kun mi.

— Hm... Tiel estas pli bone por ci. Ni parolu.

Frank ekstaris kaj, dispuŝinte la najbarojn, renversinte la tabureton, eliris de la tablo al la filo. Kvankam li tenis sin defie, fiere tirante supren la zonon kaj ludante per la brovoj, li ne povis kaŝi maltrankvilon. Li parolis troigite firme, kun elkrio, kiel megalomaniulo.

La patro kaj la filo eliris sur la straton.

— Kiel vi povis? — mallaŭte demandis Tirrey.

— Tiel, infano mia. Kial tiuj aĵoj devas esti ciaj, sed ne miaj? Vere! Ĉu ci perlaboris ilin? Aĉetis? Ne! La vojo, sur kiun mi cin vokas amike, konas kompaton nek al propraj aĵoj, nek al la fremdaj. Tiel necesis, en la supera senco, en la senco de... falo kaj sufero!

— Estu tiel, — diris Tirrey, — al mi jam estas turmente paroli pri tio. Sed ne iru al Futroz! Eĉ ne skribu al li! Pro Dio!

— Mi nepre iros. Tiry, mi ĵuras al ci pri tio per la cerbo kaj la hepato de Futroz. Tio estas senmaltrafa ideo! Mi celos tion, ke Futroz eksentu al mi tiel nomatan «abomenon», por ke li pro ci, tiela romantikulo, donu al mi cent pundojn da kompensaĵo. Kaj li donos! Tiam mi forveturos en San-Fuegon. Poket estas aĉega.

— Ĉi vi vere tiam forveturos?

— Jes... Kaj kio?

— Mi, vi scias, ne havas monon... Mi... simple demandis.

— Nu, do anstataŭ cia «simple» mi parolos kun Futroz morgaŭ matene. Tio estas bonega morna skizo por pentraĵo: «Diablaj fajroj de la falo de Frank Davenant».

Li eksilentis, poste elprenis naztukon, purigis la nazon kaj ĵetis indulgan rigardon al Tirrey.

— Patro, — diris la junulo. — Kio vi estas?

— Ĉu mi diru?

— Diru.

— «Mi vin, provoso brava, kunprenos kun profit': vi dormos ja hodiaŭ, karul', en mia lit'», — malrapide prononcis Frank, atente rigardante al la okuloj de la filo. — Ĉu ci komprenis?

Sed Tirrey komprenis ne tuj. Kompreninte, li depaŝis kaj kapjesis.

— Ĉu ci komprenis, larma ulaĉo? — kriis Frank. — Iru for!

Tirrey estis nerve ridanta, penante reteni la larmojn, pri kiuj li hontis, kiel pri lasta humiligo.

Frank faris per la mano antaŭ sia vizaĝo gravan geston kaj foriris en la tavernon. Disvolvante absurdan subitan penson, Davenant ekiris serĉi vendejon de malnovaj vestoj. Li estis sub influo de la ideo vendi sian grizan kostumon kaj gajni per kartludo cent pundojn, por ke lia patro, ricevinte la monon, forlasu la urbon.

Tirrey trovis vendejon, interkonsentis vendi la kostumon kontraŭ du pundoj kaj, reveninte hejmen, alivestis sin en la malnovan veston, kaj la grizan kostumon ĉirkaŭvolvis per ĵurnalo kaj forportis en la vendejon. Tiamaniere, malaperis ĉiuj novaj belaj vestaĵoj, li ree estis vestita same, kiel en la fina tago de la servo en la kafejo. De la tiel flame brilinta fabelo restis sur li nur la subvesto kaj la ĉapelo. Davenant manĝis en taverno pecon da ŝafaĵo kaj ekiris al Kajeno — tiel nomiĝis la kvartalo, kie kabaredoj kaj ludejoj reciproke subtenadis unuj la aliajn. Li antaŭe pasadis tiun kvartalon, sed neniam eniradis eĉ en unu helan enirejon kun blankaj lanternoj, neniam ludis. En la Orgena interstrato da tiaj enirejoj estis du, kun aĵuraj orliteraj elpendaĵoj, kiuj nokte transformiĝadis en transflugantan arabeskon de verdaj lampetoj. La ludejo, kien eniris Davenant, nomiĝis «La arbara reĝo». Inter tapiŝoj kaj floroj, prilumitaj tiel hele, ke, ŝajnis, estis videblaj eĉ esperoj kaj malesperoj en la animoj de la palaj homoj, tumultantaj laŭlonge de bevelitaj speguloj, Davenant fordonis sian ĉapelon al la pordisto kaj trairis en altan pordon, kie kelkaj grupoj amasiĝis ĉe ludaj tabloj.

Davenant aliris al relative libera rando de unu tablo kaj, ne komprenante la ludon, ne sciante, kia estas tiu ludo, komencis rigardi, kiel oro kaj bankaj biletoj moviĝas sur la verda tapiŝo sub observo de trankvile laboranta krupiero. La krupiero fojfoje paroladis milde kaj nekompreneble, per tono de facila amuzo, al kiu kvazaŭe ĝojas ĉiuj, kunirintaj al la tablo. Tamen pro tiuj liaj neglektaj rimarkoj la vizaĝoj de la ludantoj ekbriladis aŭ velkadis, kaj kelkaj, senhelpe ĉirkaŭrigardinte, abrupte eliradis el la rondo for kaj, suspirinte, viŝadis per naztuko la ŝvitkovritan frunton.

— Nun, — diris al si Davenant, vidante, kiom multaj manoj etendiĝis por ĵeti monon sur la tablon. Li elprenis el la poŝo ĉion, kio restis al li, kaj metis sian vetaĵon, nenion lasinte por rezervo. La mano de la krupiero, kalkulante la vetaĵojn vice, tuŝis la monon de Tirrey. Li ĵetis atentan rigardon al la knabo, levis la brovon kaj deprenis malgrandajn arĝentajn monerojn, deŝovante ilin al Davenant kaj dirante:

— Prenu, tio ne taŭgas.

Konfuziĝinte, Davenant forprenis la monerojn. La kartoj kuŝiĝis, esprimis sian, nekompreneblan por li rilaton al liaj kaj aliulaj esperoj, sed nenio ŝanĝiĝis: neniu forprenadis monon, neniu vetis ankoraŭ. Ree la banktenanto krakigis la kartaron kaj disĵetis la kartojn.

Tirrey demandis malhelhaŭtan viron, starantan apud li:

— Kio estas? Kial oni ree ludas?

— La ludo estis nula, — diris tiu kaj ĵetis rigardon al Tirrey. — Kaj nun... A ha! Vi gajnis.

— Ĉu vere? — diris Davenant.

Efektive, lia vetaĵo duobliĝis, kaj li prenis ĝin tiel mallerte, haste, ke la eĝoj de la moneroj elstaris inter liaj fingroj. «Kion do mi faru plu?» — pensis li, ne rimarkante, ke li parolas, kvankam mallaŭte, sed klare. La malhelhaŭta junulo interesite ekrigardis al li.

— Kiel mi ludu, por plej rapide gajni? Mi ne scias...

— Deiru, — diris subite la malhelhaŭta nekonato al Tirrey, — mi deziras vin savi.

Tirrey miris, sed obeis. En tiu fatala loko li atendis ajnajn miraklojn. Deirinte en la mezon de la halo, la nekonato diris:

— Aŭskultu: ludante tiel, vi post kvin minutoj restos sen groŝo. Ĉu vi deziras partopreni bankon? Mi intencas veti bankon je dek mil, kaj vian monon mi povas preni por la ludo, kaj vi ricevos vian parton. Okaze de sukceso — kelkcent pundojn.

Li parolis trankvile, serioze, estis bonege vestita, sed Davenant hezitis. Tiutempe aliris korpulenta viro kun cigaro en la dentoj kaj, eksciinte de la malhelhaŭtulo, pri kio temas, neglekte eligis:

— Ho la, Gordon! Ĉu vi deziras preni la junulon sub vian protekton? Do, estas via afero... Vi denove riĉigos novulon. Mi konsilas fordoniĝi al la volo de Gordon, — diris la dikulo al Tirrey. — Gordon estas tiel riĉa, ke li ludas, kiel leono, kaj al li infere fortunas. Ne preteru la okazon. Gordon havas inklinon al novuloj. Li bonkoras, kiel maljuna vartistino.

Ridante pro ekscitiĝo kaj espero, la junulo enmanigis sian monon al Gordon. Tiu, frapinte la ŝultron de Davenant, konsilis al li atendi rezulton de la ludo en unu el la salonoj, kiun li tre antaŭzorgeme almontris. Tirrey iris tien, eksidis en fotelon kaj komencis atendi. En tiu ĉambro kun mallevitaj kurtenoj sidis, krom li, neniu, sed ĉi tien de tempo al tempo eniradis du-tri homoj, pridiskutante siajn aferojn, pasie parolante aŭ petante pri io unu la alian. Malofte eksidadis la enirantoj — la suferado de la ludo baldaŭ peladis ilin en la halojn, al la lumo de la alta pordo, trans kiu, en fumo kaj radioj, haste trakuradis de tablo al tablo homoj kun inspiritaj aŭ ĉirkaŭrigardantaj vizaĝoj. Davenant ekvidis du virinojn. Ili eksidis en la salono kaj komencis plori, konsolante unu la alian. Tiuj nejunaj dikaj virinoj, interflustrinte, decideme viŝis la okulojn, pudris sin kaj, demetinte de siaj manoj ringojn, foriris, laŭte suspirante. Enkuris junulo kun rozkolora vizaĝo kaj taŭzita kravato. Li ekstaris meze de la salono, ĉirkaŭpalpis la veŝtajn poŝojn, fajfis, turniĝis sur la kalkanumoj kaj malaperis. Eniris tri altaj viroj kun masivaj vizaĝoj. Tenante la manojn en la pantalonaj poŝoj, ili longe iradis laŭ la salono, laŭte parolante, kun ridego kaj entuziasmo; tiuj homoj estis rememorantaj la ludon. Ili gajnis kaj interkonsentis veturi en restoracion.

Davenant-on neniu atentis. Li sidis, metinte la kruron sur la kruron kaj direktinte la rigardon al la pordo, kondukanta en la halon, por rimarki aperon de Gordon kaj ekscii laŭ lia vizaĝo la rezulton. Finfine li laciĝis sidi, laciĝis ŝanĝadi la kruron kaj pensi. La horloĝo sur la kameno batis jam dufoje; kiam ĝi batis la okan horon, Davenant decidis iri serĉi la grandan ludiston. Iom maltrankvilante, sed ne tiom, ke li estus certa pri ŝtelo de sia negranda monsumo fare de la homo, ludanta je dekmiloj, Davenant ĉirkaŭiris ĉiujn grupojn de la halo, rigardis al ĉiuj vizaĝoj, sed Gordon tie ne estis. La junulo penetris en la duan halon kaj tie ekvidis la dikan homon, kiu antaŭe parolis kun Gordon. La dikulo staris malproksime de la ludantoj, trarigardante sian monujon. Rimarkinte Davenant-on, li faris moviĝon, penante foriri, sed Davenant jam ridetis al li.

— Aĥ jes! — diris la dikulo. — Do kiel? Ĉu Gordon riĉigis vin?

— Mi lin serĉas, — diris Davenant, — mi estis ĉie, ĉe ĉiuj tabloj. Ĉu vi lin vidis?

— Atendu unu minuton, — deklaris la dikulo, — verŝajne li tenas bankon. Mi tuj lin venigos.

Li rapide foriris, kaj Davenant restis stari kaj staris, ĝis en lian orelon kriis diveno: «Tio estas friponoj». Ekvidinte oficiston, Davenant rakontis al li pri Gordon kaj petis almontri, kie sidas la malhelhaŭta junulo.

Al ili aliris alia oficisto.

— Ja tio, verŝajne, estas Gutman-Tondisto, — diris li, eksciinte de Tirrey la aspekton de la ŝtelisto. — Denove la sama historio! Kiu lin enlasis? Estis ordono enlasi nek Gutman-on, nek Duon-Fajfon.

La unua oficisto dismovis la manojn.

— Diablo scias, — diris li. — Mi ĵus anstataŭigis Ventur-on. Ĉu vi deziras veni en la direkcion?

— Kaj kio? — demandis Davenant, komprenante nun la okazintaĵon, sed trompante sin. — Ĉu Gordon estas tie?

— Vin oni priŝtelis, — diris la dua oficisto, — sed vi povas skribi plendon.

— Ne, ne indas.

— Vere, ne indas. Tutegale via mono malaperis.

— Jes, mi vidas nun.

Davenant turniĝis kaj eliris el la klubo. Ne hastante, li venis hejmen, indiferenta jam pri la opinio pri si de la mastrino, kiu vidis, malfermante la pordon, lian malnovan kostumon, la senfortigitan vizaĝon kaj, certe, jam rimarkis la malplenigitan ŝrankon.

— Morgaŭ mi transloĝiĝos, — diris Tirrey al la maljunulino, kiam li eniris.

— Bonvolu, — moke respondis Huberman, — al vi estos pli bone, estu certa, tiu ĉi ĉambro estas tro granda por vi, kaj tro multekosta, verŝajne.

— Bone. Kaj vi redonos al mi la monon. Mi loĝis nur dum semajno.

— Kiu al mi pagis, al tiu mi redonos. Sed ankoraŭ estas demando, kion fari kun mia edzo. Karl malsanas pro viaj parencoj. Li timas, ke ni estos prirabitaj. Do, tribunalo ankoraŭ povos agnoski, ke vi devos elspezi al la kuracado, al doktoroj.

Davenant ne respondis. Li trairis en la ĉambron kaj ekkuŝis, ne bruligante la lumon, sur la liton. Liaj pensoj estis similaj al dolorplenaj tumoroj. Kelkaj imagoj suferigadis lin tiel forte, ke li levetiĝadis, demandante la obskuron: «Kio do estas tio? Kial?»

Lia malvarma tagmanĝo staris sur la tablo. Nelonge antaŭ la mateniĝo Davenant formanĝis la malvarmiĝintan manĝaĵon kaj ekkuŝis ree. Nun komencis alkuradi dormo, sed eĉ eta moviĝo de la penso forpeladis ĝin. Davenant ofte ekstaradis kaj trinkadis akvon; finfine li ekdormis kaj vekiĝis je la dekunua horo antaŭtagmeze.

Ne sciante, kio al li okazos, li por ajna okazo prenis el tirkesto de la skribtablo la arĝentan cervon kaj kaŝis ĝin en la internan poŝon de la jako, poste forlasis la loĝejon kaj trovis apotekon, kie estis aŭtomata telefono.

De tie, intencante averti Futroz-on, Davenant vokis lian numeron laŭ la libro de abonantoj. Dum tiu tempo, kiam la stacio estis konektanta lin kun la loĝantoj de la ruĝ-flava salono, Davenant iom ripozis anime — li ree estis tuŝanta la elŝiritan el lia vivo belan domon. Aŭdinte la voĉon, respondantan al li, Davenant tuta ektiris sin al la aparato kaj komencis rideti, sed kun li parolis Urania Talberg.

Ŝi lasis al li diri nenion. Eksciinte de li, kiu parolas, la guvernistino diris:

— Kiel sovaĝe viaflanke! Por kio vi sendis tiun homon? Li diris, ke li estas via patro kaj ke vi sendis lin. Kiu li estas?

— Mi neniun sendis, — respondis Davenant, paliĝinte pro honto. — Pro Dio... Mi deziras klarigi... Deziras diri al ĉiuj... Sinjoro Futroz...

— Sinjoro Futroz kaj la knabinoj forveturis en Liss-on hodiaŭ per la ok-hora trajno. Ili revenos post tri tagoj.

— Ĉu forveturis?

— Jes. Al spektakloj de Clavering kaj Meran. Ĝis revido.

La telefono silentis. Davenant eliris el la apoteko. Sur ties pordo pendis afiŝo, nun li vidis ĝin. Li bezonis ĝin, kaj li tralegis ĝin ekde la komenco ĝis la fino, kaj poste ekiris al Galeran. Tio estis lia lasta peno trovi defendon.