Ĉapitro IV

Rohena kaj Elly estis partoprenantaj klopodojn pri sorto de juna tuberkuloza tajlorino Mely Scort, intencante sendi ŝin por kuraco al la mara bordo de Aĥuan-Skap. Mely venis nelonge antaŭ kiam eniris Davenant.

Ekvidinte ŝin en la salono humile pririgardi albumojn, Davenant riverencis al la pala, malriĉe vestita junulino kaj eksidis malproksime. Lia blanka kostumo ne trompis penetremon de Mely Scort. Ĵetinte kaŝitan rigardon al Davenant, ŝi divenis la dependan staton de la junulo kaj kuraĝis diri:

— Tia mirakla domo, ĉu ne? Ili estas tre riĉaj.

— Bonega domo, — kun entuziasmo respondis Davenant. — Diru, ĉu ankoraŭ neniu eliris?

— Ne, — Mely tusis. — Ankaŭ mi atendas. Min oni sendas al kuracloko por kuraco. Mi havas tuberkulozon. Kaj vi?

— Ĉu mi? Tie estas unu afero, — diris Davenant, iom konfuziĝinte. — Tamen, hodiaŭ klariĝos.

Lin savis de konfesoj la apero de Rohena. Ŝi eniris sen la fratino, en malhela robo, modeste kombita, kaj ŝiaj okuloj ruze brileris.

— Davenant! Mely! — ekkriis Roy. — Kiel bone! Konatiĝu, Tirrey Davenant, kun Mely Scort. Mely, kiam vi veturas?

— Mi ekveturos morgaŭ, ĉar...

— Tampiko, tio estas la patro, ĵus parolis telefone...

Roy komencis flustri al ŝia orelo, kaj Mely ruĝiĝis, kaj Davenant distingis la finon de la flustro: «...malfermu la mansaketon». Komprenante, kio okazas, li forturnis sin, rigardante al la fenestro. Rohena baldaŭ alkuris al li, dirante:

— Ni iru, eksidu sur la divano. Hodiaŭ vi ne vidos Elly-n. La kompatindulino iom malsanas. La doktoro jam rigardis la langon kaj konsilis kuŝi dum la tuta tago. Sed tio ne estas danĝera, li tiel diris. Davenant, ankaŭ al vi estas sciigo de la patro: ankoraŭ ne alveturis lia konato, kiu devos inici vin en la ordenon de geografio. Do ni babilu. Aĥ, Elly maltrankviligas min!

— Verŝajne, estas ŝanĝo de la vetero, — diris Mely. — Mi antaŭ la mateno ne povis dormi pro tusado.

Ili eksidis. Roy sidiĝis inter Davenant kaj Scort.

— Tre malglata klimato, — daŭrigis Mely.

— Jes, teruraj, teruraj ŝanĝoj. Abomene!

La juna mastrino ne stultumis, kiel hieraŭ, sed en ŝia voĉo aŭdiĝis konataj al Davenant batalaj notoj de la unua tago, kiam estis ludita la «Elpelito».

La junulinoj silentis iom. Kiam iliaj okuloj renkontiĝis, ili ridetis kaj ekridis.

— Pro kio vi ridis? — ekkriis Roy, saltetante sur la sidilo.

— Mi ne scias. Kaj pro kio vi?

— Simple, nenial. Do jen kio: ni manĝu bombonojn.

Ŝi forkuris kaj revenis kun skatolo, metinte ĝin sur la divanon inter si kaj la junulino.

— Davenant, kial vi sidas tiel ceremonie? — diris Roy. — Venu helpi.

Davenant dum ioma tempo tenis bomboneton ĉe la lipoj kaj demandis:

— Kio do estas kun Elly? Eble, ŝi estas danĝere malsana?

— Ne, ne, trankviliĝu. Ŝi, se eblas tiel diri, estas duone sana. Sed ŝi devos kuŝi dum la tuta tago.

— Kio estas ĉi tie?! — kriis ĵaluza voĉeto, kaj en la salonon eliris verda kovrilo, el kiu elstaris krispa kapo. Sur la piedoj de Elly estis grandegaj ŝuoj de Urania, kaj ŝi vigle trenis ilin, subtenante la pendantan kovrilon, kiel roban trenaĵon.

— Bonan tagon, infanoj, — diris Elly, — mi venis al vi. Kaj... Ho, donu al mi bombonon, Roy! Mi jam scias: Davenant venis al ni. Ĉu mi povis deteni min?

— Elly, iru reen! — kriis al ŝi Rohena. — Kiel ci aŭdacis?

Ne atentante ŝian maltrankvilon, Elly aliris al Mely Scort kaj alsidiĝis.

— Kiel vi pensas, — ĉu mi deziras kompanion aŭ ne? Permesu prezenti min: la minuso de la universo!!!

— Mely, diru al ŝi, ke kiam vi estas malsana, vi ne saltas en tiela kimono!

— Estu obeema, — diris Mely, donante al la knabino sian brakon, por ke tiu subtenu sin per ĝi, post kio Elly decideme eksidis sur la divanon, — eĉ malgranda trablovo estas danĝera por vi.

Elly, suspirinte, ekstaris kaj transsidiĝis al Davenant.

— Li defendos min kaj donos al mi bomboneton. Estu mia kavaliro!

— Bone, — diris Davenant, — sed, kiel kavaliro, mi donos al vi bomboneton nur laŭ permeso de la termometro.

— Ĝuste en tio estas la afero, ke mi ĵus frakasis ĝin. Mi volis pruvi, kiel mi estas sana. Kio estas hidrargo? Kiu scias?

— Iru ĉi tien, — Roy almetis la manon al la vango de Elly. — Ŝajne, nenio estas, sed ja Urania freneziĝos.

— Jen, ci altiris la malfeliĉon, — diris Elly, ekvidinte la enirantan guvernistinon.

— Kio estas tio! — kriis Urania, levinte la manojn. Ŝi tuj rekonis Davenant-on, sed, rekoninte, ruĝiĝis por indigno. La eduka sistemo de Futroz furiozigadis ŝin.

— Elly, ĉu vi min... murdi? Deziras min murdi, ĉu? Tuj, momente en la liton!

Elly ŝirmis la vizaĝon per la manoj kaj svingis la kapon.

— Aĥ, kiel mi maldeziras kuŝi! — simple diris ŝi. — Kion mi faru? Mi iras. Adiaŭ! Viaj stomakoj malordiĝu pro viaj bombonoj!

La kovrilo foriris, trenante la ŝuojn kaj kantetante malgajan motivon, kaj Urania deklaris al Rohena, ke ŝin atendas la instruisto de muziko, post kio ŝi eliris, levinte la kapon kaj minace spirante.

— Mi deziras al vi rapide resaniĝi, — diris Rohena, adiaŭante al Mely Scort. — La paĉjo estis en Aĥuan-Skap kaj tre laŭdas tiun lokon. Al vi tie estos bone.

— Mi antaŭ la forveturo havas diversajn malagrablajn aferojn. Mi dankas vin.

— Davenant, — diris Rohena, — dimanĉe vi estas nia gasto, ne forgesu. Ni pafos. Ĉu vi ŝatas pafi al celo?

Ŝi staris tre proksime al li, kun iomete malfermita buŝo, kaj ŝiaj brovoj ridis.

— Davenant, ĉu vi ekdormis?

— Ne, — respondis Davenant, elirante el la beata distriteco. — Mi, vidu, ŝatas pensi. Verŝajne, mi pensis.

— Ĉu tiele? Do, mi kaŭzas pensemon! Mi notu tion.

Rohena akompanis la gastojn ĝis la elirejo kaj elrigardis post ili trans la pordon, dirante:

— Kavaliro de Elly! Retrorigardu! He!

Rohena svingis la manon, poste malaperis.

Pala, blonda, kun laca feliĉa vizaĝo, Mely Scort diris al Tirrey:

— Jen kiel ili vivas! Ili havas ĉion, tute ĉion!

— Jes, certe, — konsentis Davenant, mirante, kiel povus esti alie.

Li disiris kun Mely ĉe la angulo, ne komprenante, kion ŝi parolas al li, kaj tuj forgesis pri ŝi.

Dum ioma tempo al Davenant ŝajnis, ke la rido de Rohena, la kovrilo de Elly kaj la objektoj de la salono estas disĵetitaj en la strata homamaso. Sed la impresoj kvietiĝis. Li venis en «Abomenon», kie li ekvidis Galeran-on, sidantan, kiel ĉiam, ĉe la fenestro kun ĵurnalo kaj kafo. La nova servisto, rufa, matura junulo, alvenis lin, sed, aŭdinte ekkrion de Kishlot: «Grafo Tirrey!» — divenis, ke tio estas lia antaŭulo, pri kiu la kuiristo jam elpensis luksajn fabelojn. En sia krea entuziasmo la kuiristo agnoskis Davenant-on bastardo de Futroz.

Davenant pentis, ke li venis ĉi tien. Kishlot ne povis aŭ ne deziris preni simplan tonon. Palpinte la veston de la knabo, li demetis lian ĉapelon kaj senceremonie almezuris al si, eligante rimarkojn:

— O-ho-ho! Verŝajne, ci eĉ ne sonĝis vestiĝi tiel ŝike! — Poste li ŝercis: — Nu, ek, alportu saŭcon. Ha-ha! Ne, nun ci mem mendos!

Konfuziĝinte, Davenant rapide aliris al Galeran.

— Ankoraŭ nenio estas sciata, — diris li kiel eble plej mallaŭte, por ke Kishlot ne enmiksiĝu en la konversacion. — Ankoraŭ ne venis Starker.

— Aŭskultu, Tirrey, — respondis Galeran, — iru for de ĉi tie kaj estu hejme morgaŭ matene. Ni pasigos la tutan tagon sur boato. Mi ne ludis hieraŭ, ne ricevis monon. Ĉu ci deziras preni cian oran moneron?

— Ho ne, mi ja diris.

— Bone.

Davenant volis eliri, sed la rufa servisto facile puŝis lian flankon, demandante:

— Kiom ci pagis? La ŝtofo estas luksa.

— Tion ne mi aĉetis.

— Kiel ne ci?

— Vere, ne mi.

— Eble, cia ĉambristo?

— Ne babilu stultaĵojn, Dick, — enmiksiĝis Galeran, — prefere alportu al mi tabakon.

Li donis al la rufa junulo kelkajn kuprajn monerojn, kaj Davenant, kriinte al Kishlot: «Ĝis revido!» — eliris. Jam li turnis sin post la angulon, kiam Dick vokis lin kaj baris la vojon.

— Jen mi cin instruos, — diris Dick, demetante sian jakon kaj ĵetante ĝin sur soklon. — Ekstaru do kiel decas.

— Kio? Ĉu interbatiĝi? — miris Davenant, ne tute komprenante la koleron de Dick. Sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de la histerio.

— Ci eĉ ne konas min, — diris li paceme.

— Ne parolu! Tro arogantiĝis ci, fiulo.

Dick levis la manikojn, sed Davenant elprenis el la veŝta poŝo arĝentan moneron kaj, ridetante, etendis ĝin al la furioziĝinta malamiko.

— Prenu al ci, — diris li, — ci bezonas monon.

— Kio-o-o! — muĝis la junulo. Kun malestimo kaptis li la moneron kaj skuis ĝin antaŭ la vizaĝo de Davenant. — Ĉu per tio ci pensas saviĝi?

— Jen ankoraŭ, — diris Davenant, etendante duan moneron.

— Do, kio? Ĉu ci malkuraĝas?

— Pensu, kiel ci deziras. Ĉu ci prenas?

— Donu ĉi tien! — Dick elŝiris la monon el liaj fingroj kaj ŝovis en la poŝon. — Hu, kanajlo!

Li kaptis la jakon kaj ekkuris por aĉeti tabakon, kaj Davenant, enpensiĝinte, direktis sin hejmen, kie lin atendis tagmanĝo. En tiu tago nenio speciala okazis poste. Davenant legis, vizitis kinematografejon kaj dormis bone.

Dimanĉe, frue matene, venis Galeran. Ili veturadis sur boato sub velo ĝis la kabo Baj, preninte kun si vinon kaj provianton; ili aranĝis lignofajron, kuiris kafon kaj kelkfoje banis sin.

Malgraŭ la tuta beleco de tiu promeno, la impresoj de ondoj, vento kaj la malproksima bordo rompis, kiel ŝajnis al Davenant, lian internan ligon kun la domo de Futroz, malgrandigis kaj stompis ĝin. Tuj post la disiĝo de Galeran, post la reveno, li ĝojis denove trafi en la urbon. Jam estis la kvara horo, kiam, ankoraŭ ne estinte hejme, paŝante de strato al strato, Davenant, kaŝe atendante tion, renkontiĝis kun Rohena kaj Elly, kiam ili estis elirantaj el vendejo. Li konfuziĝis tiel pri sia malnova vesto, en kiu li veturis al la kabo Baj, kiel pri la arde atendata neatenditeco. La junulinojn estis akompananta Urania. Davenant volis nerimarkite trairi en homamaso, post la dorso de la guvernistino, sed Roy ekvidis lin kaj faris al li mansignon. Forte emociiĝinte, Davenant aliris, farinte al la guvernistino tian respektan riverencon, ke ŝi, mildiĝinte, ĉesis okulumi lin rekte, kiel afiŝon. La brilantaj bele vestitaj junulinoj tuj atakis Davenant-on. Kuraĝiĝinte, li sciigis al ili, ke li nur antaŭ duonhoro revenis el la mara promeno.

— Kun mi estis Galeran, — aldonis li. — Ni saltadis en la akvon de sur kruta roko, ne tre alta... Tie estas belegaj gigantaj algoj.

— Ĉu vi bone naĝas? — demandis Elly. — Mi ankoraŭ ne scipovas.

— Mi havas bonajn spiradon kaj koron, mi povas longe naĝi, — diris Davenant.

— Eksidu, ni vin alveturigos, — proponis Roy. — Kien vi deziras?

Davenant tre deziris eksidi kun ili en la veturilon kaj tial rifuzis.

Eksidinte kaj kliniĝante el la veturilo, Roy diris:

— Davenant, ni vin atendas!

— Mi prefere piediros, — respondis li kaj korektis sin, — mi veturos en tramo.

— Kie vi nun troviĝas? — kriis, ridante, Elly.

Ne kompreninte la ŝercon, li diris:

— Samtie, plu en la sama ĉambro.

— Mi dubas! — deklaris Roy.

— Mi dubas! — ekkriis Elly.

Eĉ sur la vizaĝo de Urania ekserpentis io simila al rideto. Davenant konfuziĝis kaj komencis svingi la ĉapelon, ĝis la veturilo kaŝiĝis, forportante tiujn similaĵojn de ciklamenoj, ŝtelitajn for de la brua homamaso. Tio estis ne tute tiuj Elly kaj Roy, kiaj li ekkonis ilin en la mirakla flav-ruĝa salono. Ili estis tiuj, sed ne tiaj. Tie ili estis el tiu mondo, kie ĉio estas malklara kaj grava.

Plenaĝa homo ĉiam trovos, kiel mallongigi tempon kaj reteni malpaciencon, sed, eĉ se li malbone regas sin, lia imago pri la tempo estas reala. Alie estis kun Tirrey. Atendante la sepan kaj duonon de vespero, Davenant travivis lacigan korpan streĉon. Longe antaŭ la eliro el la hejmo, surmetinte la grizan kostumon, li eksidis ĉe la fenestro, pririgardante preterpasantojn. Trasidinte tri minutojn, li kaptis libron, sed legi li ne kapablis. Ne elteninte la potencon de la horloĝaj montriloj, malvarmsange rezistantaj al liaj suspiroj, rigardoj, mordado de la lipoj, ĵetiĝado el angulo en angulon, Davenant surmetis la ĉapelon kaj eliris sur la straton je la sesa kaj tri kvaronoj. Subite batado de la urba horloĝo montris, ke la horloĝo de Huberman postrestis je dek kvin minutoj. «Jen bone», — diris Davenant laŭte, altirinte al si atenton de preterpasantoj. En neniu direkto, krom nur al la Ankra strato, li povis iri, sed li decidis iri tre malrapide, por veni je la oka kaj dek minutoj. Tamen la distanco estis ne tiom granda, kaj lia malpacienco — grandega, kaj, kiel oni devus atendi, Davenant trafis apud la domon de Futroz je duonhoro antaŭ la oka. Timante veni la unua, li kontentiĝis per tio, ke komencis rigardi al la domo el malproksime kaj trastaris, ne deirante de la loko, tridek minutojn, demandante ĉiun preterpasanton:

— Kioma estas horo?

— La oka kaj kvar minutoj, — diris al li finfinte parolema viro kun rozkoloraj, faltoplenaj vangoj. — Ĝustigu vian horloĝon laŭ la mia — tio estas horloĝo de la fabriko...

Sed Davenant estis jam sufiĉe malproksime. Li kuris laŭ la rekta linio al la perono kaj trafis en la kabineton de Futroz, kien lin kondukis la ĉambristino, preter la duonmalfermita salono, kie aŭdiĝis gajaj voĉoj.

— Mi ordonis inviti vin al mi, antaŭ ol vin ankoraŭ ne implikis miaj mastrinoj, — diris Futroz, pretere pririgardinte Davenant-on. — Mi povas ĝojigi vin: alveturis profesoro Starker. Mi baldaŭ intervidiĝos kun li kaj petos lin registri vin kiel anon de la plej baldaŭa ekspedicio. Siatempe mi vin sciigos.

Poste li pridemandis Davenant-on pri la ĉambro, pri Galeran, amike konsilis butonumi la jakon per ĉiuj butonoj kaj sidigis lin en grandegan fotelon-niĉon, el kie, kiel el kavo, videblis libroŝrankoj, marmora figuro de Nokto kaj kore ridetanta Futroz.

— Mi ankoraŭ ne dankis vin, — diris Davenant. — Fojfoje al mi ŝajnas: mi vekiĝos — kaj ĉio ĉi malaperos.

— Nu-nu, — bonanime respondis Futroz, — estu pli trankvila. Nenio terura okazis.

Davenant volis rekte diri: «Mi neniam estis tiel feliĉa, kiel dum ĉiuj ĉi tagoj», — sed aŭdis alflugantajn paŝojn kaj, ne kuraĝante turniĝi al la pordo, forgesis, kion li deziris esprimi.

— Ĉu Davenant estas ĉi tie? — ekkriis, enkurante, bele vestita kaj kombita Rohena. — Jen li. Kaŝita en la fotelon.

Davenant salte ekstaris.

— Bonan tagon, — diris Elly, simila al malpligrandigita Rohena, — en mallonga robo. — Permesu al ni foririgi lin, Tampiko. Ni lin bezonas.

— Kiuj estas ĉe vi?

— Ĉiuj: Gonzac, Torton kaj Tita Alservey.

— Sole mankas vi, — diris Rohena al Davenant. — Tampiko, li estas komprenema homo. Li ne havas kion fari ĉe vi. Ĉe ni estas pli gaje, ĉu vere? Ankaŭ ci venos, ni tre petas cin.

— Ĉu vi esperas, ke mi venos al vi por rikani?

— Jes, ni esperas, — diris Elly. — La patro kaj liaj du filinoj rikanas... Tion ni inkludos en la programon.

— Mi venos poste. Davenant, obeu!

— Vi estas a-res-ti-ta! — kriis Elly, prenante Davenant-on sub la kubuto ĉe unu flanko, la alian kubuton kaptis Roy, kaj ili tiris lin en la salonon.

Pli malvasta kaj hela, ol tage, ŝajnis nun al Davenant tiu ĉi ĉambro, forte prilumita de fajroj de la lustro kaj odoranta je parfumo. Vesperaj koloroj iomete ŝanĝis ĝian aspekton; la ĉeesto en ĝi de nekonataj al Davenant — Gonzac, Torton kaj Titania Alservey — vokis en li ĵaluzan senton, farante la salonon de Futroz simila al aliaj salonoj, kiujn li fojfoje vidis el strato tra fenestro. Davenant ŝatis hele prilumitajn ejojn: apotekojn, frizejojn, vendejojn de manĝilaro, kie brilo de lumoj en multaj vitraj kaj fajencaj objektoj kreadis festajn viziojn, kompreneblajn nur por li sola.

Rohena konatigis Davenant-on kun la ceteraj gastoj. Gonzac — rufeta junulo kun akra vizaĝo, grizokula, orgojla, ne plaĉis al Davenant. Torton vokis en li etan inklinon, malgraŭ tio, ke li senceremonie pririgardis la novulon kaj demandis, kvazaŭ ne distinginte:

— Da... ve...?

— ...nant, — finis Tirrey.

Torton estis malhelhaŭta, nigrahara, aĝis dek naŭ jarojn kaj havis ekaperantajn lipharojn kaj eternan rideton.

Li sen ceremonioj interrompadis ĉiun, se li deziris paroli, kaj ridis ne per la brusto, sed per la gorĝo, parolante simile al rido: «Ha-ha... Ha-ha!»

Titania Alversey, samaĝa kiel Rohena, maldika, miranta, kun longa kolo kaj orkoloraj okuloj ĉe malhelaj brovoj, movadis sin kun aspekto de tia malforteco, ke ĉiu ŝia moviĝo kriis pri helpo.

Davenant sentis sin ne libere, penante kaŝi la konfuziĝon. Li ne havis nature senĝenan sintenon, lakitajn ŝuojn, kiel ĉe Gonzac kaj Torton; lia kostumo, ŝajnis al li, havis surskribon: «Donaco de Futroz». Verŝajne, lia vizaĝo diris ion pri tiuj ridindaj kaj tragikaj sentoj de la prikaresita homo «de la strato», ĉar Elly, ĵetinte rigardon al Davenant, enpensiĝis kaj eksidis apud li. Tio estis signo, ke li estas egala. Rohena disverŝis teon. Davenant ricevis la tason dua, post Titania Alservey, kaj komencis iom post iom malstreĉiĝi.

Pene aŭskultante, pri kio ili parolas, li pririgardadis la gastojn. La konversacio temis pri homoj, nekonataj al li, en la tono de gajaj rememoroj. Finfine oni ekparolis pri Eŭropo, el kie antaŭnelonge revenis Torton kun sia patro.

Ĉe la unua paŭzo Roy diris:

— Davenant, kial vi estas tiel silentema?

— Mi pensis pri la salono, — malkonvene respondis Davenant, intence parolante pli laŭte ol kutime, por vigligi sin, kaj rimarkante, ke ĉiuj atente lin aŭskultas. — Vespere ĝi estas alia, ol tage.

— Ĉu al vi plaĉas tiu forno, en kiu ni sidas? — degne prononcis Titania.

— Jes, kiel fajro!

— Ni same ĝin ŝatas, — diris Rohena, — ni inklinas al varmegaj kaj malhelaj koloroj.

— Sendube, — konfirmis Gonzac.

— Mi indiferentas al la medio, sed mi ŝatas, kiam estas balancseĝo, — sciigis Torton.

— Estas nenio pli malbona ol rektaj seĝoj kun malmolaj dorsoj, kiel, ekzemple, ĉe Jeanne d'Archac, — rimarkis Titania.

— Kian salonon vi havos? — demandis Elly Tirrey-on. — Poste? Preterante tempojn kaj datojn?

— Saman, kiel la via, — kuraĝe deklaris Davenant.

— Tamen vi estas patrioto! — rimarkis Gonzac.

— Diru al mi, kiel vi loĝas, kaj mi diros, kio vi estas, — eldiris Torton.

— Ĉu vi vere tion mem elpens... — demandis Roy, sed Torton interrompis ŝin per unu vorto:

— Aksiomo.

— Malmulte konata, mi esperas, — respondis Alservey.

— Ĉu vi volas diri, ke mi ne estas originala? Ha-ha! Originala estas tio, ke tiel povas okazi al ajna originalulo.

— Torton, via poento estas nul. Sidiĝu, — diris Roy.

— Mi sidas. Ĉu mi silentu?

— Ho, ne, ne! Parolu plu!

— Kiel do mi vin komprenu?

— Virina ŝanĝiĝemo, — klarigis Gonzac kaj faligis kulereton.

Ĉiuj ekridis, ĉar la rido vagis en ili, serĉante unuan pretekston. Ekridis ankaŭ Davenant.

— Davenant ekridis! — ekkriis Elly. — Ho, kia miraklo!

— Vi estas sub forta protekto, — diris Gonzac al Tirrey. — Se vi ridas unu fojon dum jaro, do en tiu ĉi jaro vi elektis sukcesan momenton.

— Sed kial?

— Ĝuste tial, ke oni vin kuraĝigis.

— Fu, fu! — kriis Elly. — Tio estas ne ŝerco, tio estas tro-ŝerco. Gonzac!

— Mi obeas, tro-Elly!

— Ĉu finiĝis via intereso pri baledo? — demandis Roy al Tita Alservey.

— Ne, mi iam mortos en loĝio. Mia okazo estas nekuracebla.

Davenant senkaŝe kontemplis Rohena-n. Ŝi estis tiel ĉarma, ke li dezirus ŝin kisi. Ĵetinte rigardon maldekstren, li ekvidis la brilantajn okulojn de Elly, rigardantajn al li rekte, kuniginte la brovojn.

— Mi vin hipnotigis, — deklaris la knabino. — Vi estas nervoza. Aĥ, jen kio: ĉu vi povas min superrigardi?

— Kiel — superrigardi?

— Jen tiel: ni fiksrigardos en la okulojn reciproke, — kiu la unua ne eltenos. Nu!

Davenant akceptis la defion kaj ekrigardis kontraŭ la rigardo, kaj Elly, mordante la lipojn kaj rigardante ĉiam pli severe, penis venki lian penon. Baldaŭ en la okuloj de Davenant komencis tavoli flagrantaj rondoj. Eklarminte, li forturniĝis kaj komencis viŝi la okulojn per la poŝtuko. Lia memestimo estis tuŝita. Tamen li ekvidis, ke Elly same viŝas siajn okulojn.

— Tio estas pro tio, ke mi palpebrumis, — senkulpigis sin Elly. — Neniu povas min superrigardi.

Dum estis okazanta ilia komika duelo, Roy, Gonzac kaj Torton arde disputadis pri versaĵo de Titania, kiun ŝi ĵus prononcis per la malforta voĉo de mortanto. Rohena indigniĝis pro la esprimo: «Kaj fiŝaj naĝiloj rondiras la estingiĝintan vizaĝon...»

— Fiŝoj babilas, naĝiloj defilas, — subtenis Gonzac Rohena-n.

Titania orgojle pardonis lin per malvarma fora rigardo, kaj Torton tiel laŭte diris: «Ha-ha!» — ke Elly alkuris al la disputantoj, lasinte Davenant-on sola, en distriteco.

Dum ioma tempo, ŝajnis, ĉiuj forgesis pri li. Aŭskultante la gajajn voĉojn de Rohena kaj Elly, Davenant pensis — strange por sia aĝo: «Ili estas junaj, tre junaj, ili bezonas gajon, kompanion. Kial ili devas okupiĝi ekskluzive pri mi?» Levinte la kapon, li ekvidis pentraĵon, montrantan junan virinon dum legado de amuza letero. Davenant pasis kaj haltis kontraŭ negranda akvarelo: senhoma vojo inter montetoj en matena prilumo. Elly, jam ekscitiĝinte apud la disputantoj, alkuris lin.

— Tio estas «La Vojo Nenien», — klarigis la knabino al Davenant. — «Pro nenio» kaj «Nenien», «Al neniu» kaj «Nenial».

— Ĉu tia estas ĝia nomo? — demandis Davenant.

— Jes. Tamen... Roy, bonvolu rememori: ĉu vere la nomo de tiu pentraĵo estas «La Vojo Nenien» aŭ ni mem elpensis?

— Jes... Tampiko elpensis, ke «La Vojo Nenien».

Ĉesiginte la konversacion, ĉiuj aliĝis al Davenant.

— La vo-jo ne-ni-en! — laŭte prononcis Roy, ridetante al la pentraĵo kaj al Tirrey kaj konfuzante lin per sia disfloro, kiu estis ankoraŭ dormetanta ruze kaj karese en Elly.

— Kion do tio signifas? — interesiĝis Titania.

— Nesciate. Fantazio de la pentristo... — Roy ekridis. — Davenant!

— Kio? — demandis li, diligente penante kompreni la ekkrion.

— Nenio, — ŝi ripetis: — Do, tio estas «La Vojo Nenien».

— Nekompreneble, — diris Torton.

— Ĉu estus pli kompreneble, — murmuris tra la dentoj Gonzac, — pli kompreneble: «La Vojo Tien»?

— Kien — tien? — miris Titania.

— En tio ja estas la afero, — rimarkis Torton.

— La vojo — kien? — ekkriis Elly. — Ho, la vojo! Kien?!

— Do, jen ni kompilis, — diris Gonzac. — La vojo nenien. Kien? Tien. Kien — tien?

— Ĉi tien, — finis Davenant.

Denove la gejunulojn kaptis rido. Ĉiuj ridegis senkaŭze kaj infekte.

La bildo de la nekonata vojo inter montetoj estis altiranta, kiel puto. Davenant ankoraŭfoje ĵetis atentan rigardon al ĝi. En tiu momento aperis Futroz.

— Kaj jen Tampiko! — ekkriis Elly, ĵetiĝante al li. — Kara Tampiko, ni gajas! Ni nenion frakasis! Simple ridas!

— Kio do vin tiel ridigis? — demandis Futroz.

— Nenio, sed ni komencis prononci diversajn vortojn... Rezultis ege stulte. — Roy suspiris kaj, venkinte la ridon, almontris la pentraĵon: — La vojo nenien.

Ŝi klarigis al la patro, kiel tio okazis: «tien, ĉi tien, nenien». Sed jam ne estis ridinde, ĉar ĉiuj laciĝis ridi.

— Mi aĉetis ĝin en aŭkcio, — diris Futroz. — Tiu pentraĵo rememorigis al mi unu misteran historion.

— Kian historion? Ĉu ni ĝin konas? — ekkriis la junulinoj.

— Verŝajne, ne.

— Sed kial ci ne rakontis, Tampiko? — demandis Elly.

— Kial? Vere — kial?

— Nu, ni tion ne povas scii, — deklaris Rohena.

— Mi ŝatas historiojn pri aĵoj, — diris Gonzac. — Mi malpacience atendas la komencon.

— Ĉu mi promesis?

— Pardonu, al mi ŝajnis...

— Ĉu vi ĉiuj havas fortajn nervojn? — demandis Futroz, farante la vizaĝon mistera.

— Pri mi mi garantias, — diris Titania, eksidante iom malproksime, dorse al la fenestroj.

— Ankaŭ mi garantias — pri ci! — Roy eksidis apud la patro. — Sed ne pri mi.

Elly duone ekkuŝis sur la divanon. Davenant, Torton kaj Gonzac lokiĝis sur la foteloj. Tiam Futroz diris:

— Furiozis vento. Ĝi skuadis la murojn de kabanoj kaj renversadis centjarajn arbojn...

— Ĉu tiel estis en la realo? — spiteme interrompis Elly.

— Ve! Estis.

— Do, Tampiko, ne trompu niajn esperojn.

— La komenco estas tre nemalbona, — rimarkis Gonzac, — speciale «la muroj de kabanoj».

Futroz silentis.

— Kaj plu? — demandis Davenant, kiu estis feliĉa, kiel neniam.

— Ĉu ĉiuj trankviliĝis? — malvarmsange interesiĝis Futroz.

Sed la diablo tiradis la langojn.

— Paĉjo, — diris Roy, — rakontu tiel, ke mi komencu degeli kaj morti!

Futroz silentis.

— Nu, kio do, ĉu baldaŭ ci komencos? — plende ekkriis Elly.

— Ĉu ĉiuj silentas? — senemocie demandis Futroz.

— Ĉiuj! — kriis ses voĉoj.

— La vento hurlis, kiel aro da hienoj. En apudvojan gastejon venis viro kun sako, kun barbo, en malpura vesto kaj mendis vespermanĝon. Krom li, estis neniuj vizitantoj en tiu stranga vespero. La mastro de la gastejo enuis, kaj tial li eksidis al la tablo kaj ekparolis kun la pasanta homo — kien li sin direktas, kie li estis kaj kiu li estas? La nekonato diris, ke lia nomo estas Silas Gent, li estas ŝtonhakisto, iras en Zurbaganon por serĉi laboron. La mastro rimarkis unu strangaĵon: la okuloj de Silas Gent ne reflektadis la flamon de la kandelo. La pupiloj estis nigraj kaj brilantaj, kiel ĉe ni ĉiuj, sed ne estis en ili tiu tremetanta flava punkto, kiu aperas, se kontraŭ la vizaĝo brilas fajro...

Roy enrigardis en la okulojn de la patro.

— Eĉ du punktoj, — diris ŝi. — Kaj ĉe mi?

Elly aliris al ŝi kaj ekzamenis la pupilojn de la fratino; tiu faris la samon kun la knabino, kaj ili trankviliĝis.

— Normale! — deklaris Elly, revenante al sia loko. — Ni reflektas fajron. Pluen!

— El la observo, farita de la mastro, — daŭrigis Futroz, — vi vidas, ke la mastro estis homo revema kaj scivolema. Li nenion diris al Gent, nur surmetis la okulvitrojn kaj kun konsterniĝo, eĉ kun timo, trovis, ke la pupiloj de Gent malhavas reflekton — en ili reflektis nek la ĉambro, nek la mastro, nek la fajro.

— Kiel tio estas bona! — diris Davenant.

— Fi! — neglekte respondis Titania. — Du nigraj butonoj!

— Sed butonoj reflektas fajron, — kontraŭdiris Rohena. — Ne malhelpu al Tampiko!

— Nun estas malfacile min konfuzi, — deklaris Futroz, — sed estos pli bone, se vi ĉiuj detenos vin de rimarkoj. Silas Gent komencis demandi pri la vojo. La mastro klarigis, ke estas du vojoj: unu rekta, mallonga, sed forlasita, la dua estas duoble pli longa, sed ŝosea kaj loĝata. «Mi ne havas kaleŝon, diris Gent, kaj mi iros laŭ la mallonga vojo». Al la mastro estis tutegale; li, dezirinte al la gasto bonan nokton, kondukis lin en la ĉambron por tranokto, kaj mem iris al la edzino, por rakonti, kiajn strangajn okulojn povas havi simpla ŝtonhakisto.

Tuj kiam mateniĝis, Silas Gent malleviĝis en la bufedon, drinkis glason da brando kaj, direktinte siajn rarajn pupilojn al la mastro, deklaris, ke li foriras. Tiutempe la uragano kvietiĝis, la ĉielo brilis, kantis birdoj, kaj ĉia vojo en tia mateno estis bela.

Silas Gent pendigis sian sakon post la dorson, aliris la pordon, sed haltis, ree aliris la mastron kaj diris: «Aŭskultu, Piggins, mi havas antaŭsenton, pri kiu mi ne deziras multe babili. Do, se vi ne ricevos de mi en la kvina tago leteron, mi petas vin pririgardi la vojon. Eble, sur ĝi mi atendos vin».

La mastro tiel konsterniĝis, ke povis nek kompreni, nek moki Gent-on, kaj tiam tiu eliris kaj malaperis. Dum la tuta tago la vortoj de la stranga ŝtonhakisto ne eliradis el la kapo de la tavernisto. Li pensis pri ili, kiam kuŝiĝis por dormi, kaj ankaŭ en la sekva mateno, kaj, vekiĝinte, konfesis al la edzino, ke Silas Gent faris al li enigmon, kiu staras en lia cerbo, kiel kombilo en haroj. Speciale afekciis lin lia frazo: «Eble, mi atendos vin».

Lia edzino ne havis tempon por enprofundiĝi en homajn ekstravagancojn, ŝi akre deklaris, ke, verŝajne, li drinkis kun la ŝtonhakisto, tial ili ambaŭ malbone komprenis, kion ili diras. Ekkolerinte, siavice, kaj dezirante liberiĝi de la obsedo, la tavernisto eksidis sur ĉevalon kaj ekrajdis laŭ tiu vojo, kien iris Gent, por ne plu pensi pri tiu strangulo, kaj se kun li io okazis, do, ekstremokaze, por helpi al li.

Li enveturis en la arbaron, plenan de ŝtonoj kaj kavoj, kaj post horo da rajdado ekvidis, ke Gent pendas sur arbo...

Torton nerimarkeble etendis la manon al la muro kaj estingis la elektron.

Ĉiuj salte ekstaris. La junulinoj ekkriis, kaj la malvarmsanga Titania, kriante pli laŭte ol la ceteraj, postulis ĉesigi stultajn ŝercojn.

Dirinte:

— Jene! Ha-ha! — Torton ŝaltis la lumon. Ĉiuj havis grandajn okulojn. Roy tenis la manon sur la koro.

— Tion faris Torton, — perfidis lin Gonzac.

— Ĉu oni rajtas tiel fari! — severe ekkriis Elly. — Estas same, kiel verŝi en vian kolumon malvarman akvon!

— Mi ne plu faros, — diris Torton.

— Davenant, observu vian najbaron, — petis Roy. — Tamen, transsidiĝu, Torton. Kien?! Tien, nenien, ĉi tien.

Torton obeis.

Futroz ne hastis. Li bone fartis hejme, li observadis la tumulton kun bonanimeco de birdobredanto, observanta saltojn de rubekoloj kaj kardeloj.

— Nu, — diris li, — ĉu mi povas fini? Sed al mi restis nemulte... Silas Gent pendis sur silka virina skarpo, brodita per ora arabesko. Sub li sur plata ŝtono estis diligente dismetitaj instrumentoj de lia metio, kvazaŭ antaŭ la morto li aŭ iu alia trovis forton por terura mistifiko. Inter tiuj aĵoj estis papereto, ĉirkaŭskribita de la memmortiginto. Kaj jen, atentu, kiel strange li skribis:

«Ĉiu, kiu decidos veturi aŭ iri laŭ tiu ĉi vojo, memoru pri Gent. Sur la vojo multo okazas kaj okazos. Gardu vin».

Kial pereis Gent, restis por ĉiam enigmo. Sed ekde tiam se iu ajn, malatentinte la averton, ekiradis laŭ tiu vojo, li nepre malaperadis senspure. Estis tri okazoj — kun kiu ĝuste, mi ne memoras, sed la tria okazo estas speciale menciinda: laŭ tiu vojo ekkuris ĉevalo, ŝirinte la rimenon, per kiu ĝi estis alligita, kaj, malgraŭ ĉiuj penoj, ĝin oni ne trovis.

— Tampiko, ci dense, dense alfantaziis! — diris Elly, kiam la aŭskultantoj ekmoviĝis. — Tiuj, kiuj serĉis la ĉevalon, devis mem iri sur la misteran vojon, kaj se ili revenis, do... Faru konkludon!

— Mi ne pravigas min, — respondis Futroz. — Ĉiuj implikitaj aferoj estas iom absurdaj en la fino. Ekvidinte la pentraĵon, mi rememoris Gent-on kaj aĉetis ĝin.

— Kion do ĉio ĉi signifis? — demandis Davenant. — Speciale — la okuloj, reflektantaj nenion? Sed li ne estis blinda! Unu ĉasisto havis okulojn tute malgrandajn, kiel pizoj, tamen li povis legi ĵurnalon tra granda ĉambro kaj bonege pafadis.

— Aĥ, jen kio! — diris Roy. — Ni pafu al celo. En la antaŭa fojo Gonzac malhonoriĝis. Gonzac, ni donos al vi revanĉon. Ankaŭ Elly deziras lerni. Davenant, vi devas bone trafadi, — vi havas tiajn firmajn okulojn.

Pafado delonge altiradis Davenant-on kiel ekzerco, postulanta konkuran precizon. Al tiaspecaj amuziĝoj inklinas ĉiuj ardaj naturoj. Tamen ĝis nun li sukcesis pafi nur dufoje, en pagata pafejo, konforme al siaj malabundaj monrimedoj.

— Mi aliĝas, — diris Futroz. — Ni estas sep, kvankam Elly estas nekalkulinda, ĉar ŝi ĝis nun plu fermas la okulojn...

— Kia malnoblaĵo! — ekkriis Elly.

— Certe. Ni faru liston kaj difinu premion, — ne du, ne tri premiojn, sed unu, por ke ne estu kompataj konsoloj. La premio devas esti donata de la damoj. Tiel estas skribite en ĉiuj libroj pri turniroj kaj aliaj konkuroj.

— Ĉar la premion ricevos mi, — deklaris Torton, — ĉu oni permesos al mi mem elpensi la rekompencon? Ha-ha!

— Ne, tio estas tro! — indignis Titania. — Mi pafas ne malpli bone ol vi kaj, spite al vi, prenos la premion.

Post reciprokaj riproĉoj, ili decidis jenon: se venkos damo, ŝi rajtas postuli kion ŝi deziras de la plej malbona pafisto-viro, se okazos inverse, al la venkinto oni donos premion de Titania kaj Rohena, kiun ili devas prepari kaŝe kaj teni en sekreto.

Futroz prenis paperan folion kaj skribis:

Konkuro de fanfaronuloj.

— Numero unu. Kiu do estos la unua?

— Permesu al mi esti la lasta, — turnis sin al li Davenant, emociiĝante kaj pasie deziregante ricevi la premion.

— La lasta deziras esti la unua, — divenis Titania.

— Ho Davenant, elpaŝu la unua! — proponis Roy. Sed li ne konsentis, malgraŭ tio, ke li dezirus fari ĉion, kion petos Roy, Elly aŭ Futroz. Li deziris gajni, kaj tial — firme scii, kiajn sukcesojn de aliaj partoprenantoj li devos superi.

— Iĝas interese, — rimarkis Gonzac. — Kelkaj el ni estas sufiĉe fervoraj. Kio koncernas min — mi elpaŝos sub ajna numero, kiun oni al mi difinos.

Finfine la listo kreiĝis. Titania estis la unua, Roy — la dua, Torton — la tria, Gonzac — la kvara kaj Davenant — la kvina numero. Antaŭ ĉiuj oni decidis permesi al Elly pafi trifoje, ĉar ŝi tre petis.

Rohena kun Titania foriris en alian ĉambron por pridiskuti la premion kaj revenis kun simplanimaj vizaĝoj, metinte sur la tablon ion ĉirkaŭvolvitan per ĵurnalo, malgrandan kaj pezan. Poste ili ekrigardis unu al la alia kaj gravmiene mallevis la rigardojn.

— Ĉu iu insido? — demandis Futroz, intencante palpi la volvaĵon. Sed leviĝis krio:

— Tampiko, tio estas malhoneste!

Futroz sonorigis kaj ordonis al la servisto alporti la celtabulon, kaj ankaŭ la etkalibran fusilon, kies kuglo estis ne pli dika ol krajono de notlibreto. La celtabulon oni lokigis sur la teraso, malferminte la vitran pordon de la salono. Pafi oni devis, ekstarinte ĉe la interna pordo, je ĉirkaŭ dudek paŝoj for de la celtabulo. Tio estis kvadrata kartono en la supro de tripieda postamento; koncentraj rondoj de la kartono havis ciferojn ekde la centro al la periferio: 500, 250, 125 k. t. p., kaj la centro — nigra rondeto kun diametro je unu colo — signifis milon.

— Nu, Elly, — diris Futroz, ŝargante la fusilon, — iru ĉi tien. Ekstaru tiele.

— Ho paĉjo, mi bonege ĉion scias. — Elly, kunpreminte la lipojn, kuntirinte la brovojn kaj almetinte al la ŝultro la fusileton, larĝe demetis la piedon antaŭen, sed pro subita timo forgesis ĉiujn lecionojn, kiel oni devas celi, kaj, premante per la fingro preter la ĉano, ekfermis la okulojn. La paftubo de la fusilo leviĝis supren, ŝanceliĝis, kaj, kun firme fermitaj okuloj, penante ne aŭdi ŝrikon de la spektantoj, forkurintaj post ŝian dorson, Elly trovis la ĉanon kaj pafis en la orumitan kornicon.

Estiĝis profunda, humiliga silento.

— Kio? Ĉu mi trafis? — diris Elly, poste, tuta ruĝa, kun larmoj en la okuloj, singarde metis la fusileton sur la tapiŝon kaj foriris al la divano, kie ŝi eksidis, kaptis la ŝultron de la patro kaj, kaŝinte la vizaĝon sur lia brusto, ekridegis.

— Ĉu ci deziras provi ankoraŭfoje? — demandis Futroz. — Sed nun kun miaj konsiloj?

— Dankon. Provu iu same, kiel mi.

— Efektive! — diris Roy.

— Aĥ, aĥ! Ci pafas eĉ pli malbone, ol mi!

— Numero unu! — heroldis Gonzac. — Titania Alservey!

Titania ekstaris sur la lokon (ĉiu devis fari sep pafojn), degne ĉirkaŭrigardis kaj kun aspekto de homo, faranta gracian favoraĵon, pigre ŝargante kaj pafante, forklakis sian porcion, preskaŭ ne celante. Aŭdiĝis nur glitanta metala sono de la kulasbloko kaj nelaŭtaj frapoj de pafoj. Ŝi transdonis la armilon al Rohena, kaj ĉiuj ekiris pririgardi la celtabulon.

Du truoj estis en 250, unu en 125 kaj kvar de diversaj valoroj, sed malpli grandaj; laŭ suma kalkulo entute sepcent kvindek poentoj. Tiujn aperturojn oni trastrekis per ruĝa krajono.

— Tion mi penis fari por Torton, — deklaris Titania. — Nun mi vidos, ĉu li tiel certas pri si, kiel li diris.

— Sed tamen — ha-ha! — vi ne elfrapis milon! — rimarkis Torton.

— Bone, bone, ni vidos!

Venis la vico de Roy. Davenant komprenis, ke ŝi emociiĝas kaj penas. Li pense helpadis al ŝi, streĉiĝante antaŭ premo de la ĉano, retenante la spiron kaj flustrante: «Pli ĝuste, pli ĝuste».

— Ne rigardu al mi, — diris Roy. — Kaj ne ridigu min.

Tio rilatis al Gonzac, kiu obeeme forturnis sin. Rohena celadis longe, sed en la momento de la pafo la paftubo facile tremis. Ĉiufoje, komencante celi, ŝi milde deŝovadis per la mano la harojn de sur la frunto kaj, elmetinte antaŭen la mentonon, almetadis la vangon al la fusto per speciala, nur al ŝi karaktera, intima moviĝo.

La kalkulon de la poentoj faris Davenant, kalkulante evidente partiece, ĉar unu aperturon sur la linio 250 — 125 li deklaris kiel 250, per kio mirigis kaj ridigis la junulinon.

— Vi estas tre bonkora, Davenant, — diris ŝi, — tamen mi tion ne bezonas. Subtrahu do cent dudek kvin.

Evidentiĝis, post skrupula kontrolo de Elly kaj Torton, ke Roy elpafis kvincent kvindek.

— Ho, nemalbone! — diris Futroz. — Des pli, ke en la pasinta fojo la kompatindulino haltis sur cent kvindek.

— Jene! — ekkriis Roy, turniĝante kaj svingante la fusileton. — Kiu suferos la sekva? Torton, vi.

— «Ĉe ĉies profunda silento, — diris Gonzac, — la Atlasa pafisto enbatis per kugloj najlon en distanco de kvindek metroj».

— Bone ridas la lasta, — respondis Torton. Li prenis la fusileton en la maldekstran manon kaj, levinte ĝin kiel pistolon, tio estas ne almetante al la ŝultro, pafis per la etendita mano.

— Sur la rondo kun cifero 500, — deklaris li, fiksrigardinte, poste pafis per la dekstra mano.

— Nur du manoj, — penis ŝerci Gonzac, kiu enviis.

— Por ni sufiĉas. Ha-ha!

Prenante alterne la fusileton per la dekstra kaj la maldekstra manoj, Torton ĵetis siajn kugletojn en la celtabulon kaj riverencis al ĉiuj flankoj, kiel aktoro ĉe la scenejrando.

— Kiela impertinenteco! — diris Titania.

— Vi, Titania, devas trastreki miajn trafojn, — severe deklaris Torton, — ĉar vi mokadis min, dum mi observadis viajn fierajn ekzercojn.

Mordante la lipon, Titania prenis la krajonon kaj ekiris al la celtabulo.

Torton elpafis naŭcent dudek poentojn, ne trafinte en la centron, kaj ĉiuj aĥis; sed evidentiĝis komploto.

— Tio estas hazarda, — diris Roy, kun kompato rigardante al la perpleksiĝinta pafinto, — tio estas ne pli, ol feliĉa hazardaĵo.

— Kompreneble, hazardaĵo, — subtenis Gonzac.

— Freneza, absurda hazardo! — enŝovis Tita Alservey. Futroz ridis.

— Paĉjo, pro kio ci ridas? — demandis Elly, enkaviginte la vangojn kaj pririgardante Torton-on per malgajaj okuloj. — Torton eraris. Li ne deziris trafi. Ĉu vere, vi ja ne deziris tion?

— Lasu! — furioze kriis Torton. — Naŭcent dudek. Kion vi deziras ankoraŭ?

— Sed ne mil kvincent, — rimarkis Titania.

— Torton, ne ĉagreniĝu, — konsolis lin Roy, — en la sekva fojo vi trafos reale, laŭ via volo.

— Ho mizeraj, enviemaj animoj! — muĝis Torton. Lin oni mokis ankoraŭ iom kaj lasis en trankvilo.

— La fakto estas, ke mi ricevos la premion, — deklaris li kaj eksidis kun triumfo sur la divano.

La sekva elpaŝis Gonzac. Li pafadis, sardone ridetante, malbone trafadis kaj estis tiom partieca al si mem, ke liajn tricent poentojn oni devis rekalkuli kelkfoje. Krome li kredigadis, ke al li oni subŝovis kartoĉojn kun duone elŝutita pulvo.

— Davenant, estas via vico, — diris Futroz. — Mi timas, ke post Torton vi estas en senespera stato, same kiel mi.

Davenant ekvidis la nigrajn okulojn de Roy, ĝenite ekrigardinta al lia fermita vizaĝo.

— Davenant! Mi petas, Davenant! — kriis Elly.

— Kion vi deziras? — demandis li, ridetante en la nebulo, kie brilis direktitaj al li ĉies okuloj.

— Ho Davenant! Mi deziras... — Elly premfermis la buŝon per la mano, kaj per la alia tuŝis la ĵurnalan volvaĵon. — Estu nur trankvila!

— Estu, estu trankvila! — kriis la ceteraj.

— Mi ne sciis, ke la juĝistoj estas partiaj! — diris Torton.

— La juĝistoj estas kiel ĉiuj juĝistoj, — rimarkis Gonzac. — Kaj jen, ankoraŭ oni diras, ke virinoj devas okupadi juĝistajn postenojn.

— Silenton! — diris Roy.

Ekstarinte sur la lokon, Davenant tiel emociiĝis, ke liaj manoj komencis tremi. «Ĉu vere mi deziras esti la unua?» — pensis li, mem mirante, kiel pasie li strebas ricevi la enigman premion. Li vidis, ke lia streĉiĝo transdoniĝis al ĉiuj. Per sia arda emocio li nevole atendigis pri strangaj aferoj kaj devis pravigi la atendon. Li ektimis, rigidiĝis kaj komencis celi. Tuj kiam li ekcelis kaj ekvidis trans la pinto de la celgrajno la nigrajn rondojn, similajn al transversa tranĉo de bulbo, lia timo malaperis, kaj la celtabulo komencis proksimiĝi, ĝis ekstaris kvazaŭ sur la fino mem de la paftubo, kiu tuŝis ĝin. Li almovis la celgrajnon al la malsupra linio de la centra punkto kaj ekvidis, ke li eraras. La ecoj de la fusilo estis en lia animo. Li vidis la celgrajnon kaj la celon tiel klare, kvazaŭ ili estus kunigitaj kun liaj fingroj. Sentinte, ke li eraris, Davenant formovis la celgrajnon al la maldekstra linio de la centra punkto kaj ree eraris, ĉar nun la kugleto devis trabati la rondon kun la cifero 500. Li ne sciis, kial li scias, sed tio estis ĝuste tiel, ne alie. Tiam, movinte la celgrajnon al la dekstra rando de la punkto, iomete sub ties centro, sed ne samnivele kun ĝi, kaj ne plu sentante dubojn en la mano, kies fingro estis alpremanta la ĉanon, Davenant, mem interne ekfluginte en la celon, premis la ĉanon kaj ekvidis, ke li trafis en la centron, ĉar sur ĝi brileris aperturo. Nenion vidante, krom nur la aperturon, kaptita de malvarma, kiel brilanta glacio, ekstazo kaj en plena certeco, fariĝanta sufera, kiel ĉe miraklo, Davenant eligis la ceterajn kuglojn unu post la alia, kaptante nur tiun sekcon de la momento, en kiu aŭdiĝis «tiel», kaj, nenion konsciante, ekiris al la celtabulo, spirante, kiel post batalo, kun subita korbatado.

— Hu ra! — kriis Roy, la unua alkurinta la celtabulon, kaj, turninte sin al Davenant, kaptis liajn ŝultrojn, puŝante, por ke li rigardu. — Ĉu vi vidas, kion vi faris?

— Kio estas tie? — kriis interesiĝinta Futroz.

— Li trafis en la milon! — ekkriis Elly.

— Ĉiuj en la centro, — diris Titania per tono de ĝentila indigno.

Futroz ekstaris kaj ekiris por rigardi. Davenant, silente ridetante, ĉirkaŭrigardadis, finfine aliris kaj haltis kontraŭ la celtabulo. Tio estis vere heroaĵo flanke de la komencanta pafisto. Du aperturoj eĉ kuniĝis per la randoj, kreinte similaĵon de gitaro, la tria estis iomete sube kaj la kvar ceteraj estis ĉe la rando mem de la centra rondeto ĉe ties interna flanko.

Tiu plena kaj neatendita triumfo de Davenant kolektis ĉiujn apud li. Elly skuis lian manon. Roy prenis de li la fusilon kaj starigis al la muro, Gonzac, ofte palpebrumante, rigardis rekte al la venkinto, kaj Torton, subpreminte la envion, demandis:

— Kiel tio povis esti? Do, ĉu vi estas rekordulo?

— Nenio simila, — respondis Davenant, kiun konsternis ĉies emocio. — Mi rakontos al vi. Mi pafis nur kelkajn fojojn en la vivo, ne pli bone, ol Roy...

— Mi dankas vin, — diris la junulino, moke riverencante.

— Ho, mi ne deziris... — maltrankviliĝis Davenant, sed, ricevinte trankviligan signon, daŭrigis: — Mi pafadis malbone, sed hodiaŭ io venis al mi. Mi mem ne komprenas, kredu, mi miras ne malpli ol vi.

— Mi konas tiun senton, Davenant, — diris Futroz: — La kapo brulas kaj en la stomaka kavo estas histeria malvarmo, ĉu?

— Simile.

— Kaj ĉu vi tre deziris? — serioze demandis Rohena, ordonante per la rigardo respondi same serioze.

— Jes, tre, — konfesis Davenant kaj ruĝiĝis. — Tamen ĉiuj deziris tion.

— Vi pravas. Ricevu vian premion. Kiu divenos, kio estas ĉi tie?

Dirante tiel, ŝi prenis la volvaĵon kaj, vidante, ke Gonzac kliniĝis, permesis al li flari.

— Ĉu parfumo? — diris li.

— Kio-o-o?!

— Ĉu horloĝo kun surskribo? — diris Torton.

— Roy, montru al ili! — ekkriis Elly.

— Certe, ne indas turmenti Davenant-on, — rimarkis Futroz.

Tirrey ricevis la volvaĵon kaj sinĝeneme malvolvis ĝin. Tie estis malgranda arĝenta cervo sur piedestalo el fumkvarco. La cervo staris, verŝajne, en densa arbaro; levinte la kapon, etendinte la kolon, ĝi estis aŭskultanta aŭ vokanta — ne eblis kompreni, sed ĝiaj kornoj preskaŭ tuŝis la dorson. La cervon la junulinoj trovis inter bagatelaĵoj, restintaj post la patrino.

— Serioza premio, — diris Futroz, pri io meditante.

— Ho, mi ne atendis, ke ĝi estas tiel bela! — naive raviĝis Tirrey.

— Nun vi posedas la cervon, — diris Elly, vidante la plezuron, kun kiu Davenant akceptis la beletan bagatelaĵon.

Preskaŭ tuj post la enmanigo de la premio Titania forveturis hejmen, akompanata de Gonzac kaj Torton. Davenant ne deziris eliri kun ili, kaj li restis, sed, eksciinte, ke proksimiĝas jam la dekdua horo, finfine same ekstaris. Se eblus, li trasidus ĝis la mateno.

— Jen kio, — diris Roy, — ĉu vi deziras eliri mistere? Tiel bone estos post ĉio. Kaj tio konvenas al vi. Ni havas en la ĝardeno Sezamon, kaj la ŝlosilon de Sezamo la paĉjo portas kun si.

— Jes, — diris Futroz, retenante oscedon, — tiu ŝlosilo estis farita el la glavo de Rikardo la Leona Koro, hardita en sango de drako, kaj malfermas la pordon nur ĉe la vorto: «Argazantur'».

— Nu, do, donu al ni la «Argazanturon»! — Elly etendis la manon. — Tampiko, donu!

— Eble, Davenant preferas tiun pordon, per kiu li eniris?

— Ne respondu al li, — ordonis Roy, — paĉjo vin konfuzos. Ĉu ci prenis la ŝlosilon, Elly?

La ĉambristino alportis la ĉapelon de Tirrey. Li adiaŭis kun Futroz kaj eliris tra la teraso en la ĝardenon.

La junulinoj iris apud li, petolante kaj ridante. Iliajn vizaĝojn li ne povis distingi. La ĉarma malhela vojo en la malnova ĝardeno estis plena de mistera kaj pura emocio. Davenant iris tute feliĉa; al li estus eĉ pli bone, se li restus sidi ĉi tie, kiam ĉiuj ekdormos, sub arbo, ĝis la mateno.

Ili turnis sin, trairis inter arbustoj al la muro, kie estis alta niĉo, fermita per fera pordeto. El trans ĝi, el la interstrateto, aŭdiĝis veturado kaj paŝoj.

Roy komencis malŝlosi, sed ne sukcesis kaj faligis la ŝlosilon en la herbon. Laŭ la sono de la falo de la ŝlosilo Davenant tuj trovis ĝin, kovrinte la ŝlosilon per la mano.

Tuj kiam li ekkriis: «Trovis!», du malvarmiĝintaj pro roso junulinaj manoj tuŝis lian manon kaj premis ĝin.

— Mi trovis, sed vi la unua kaptis. — Roy penis deŝovi liajn fingrojn, anstataŭ ili ŝi trafis al la mano de Elly. — Ho, — diris ŝi, — kie do estas via mano?

— Ĝi estas ĉi tie.

— Jen ĝi, sub la mia! — Elly forte alpremis la manon de Tirrey. — Mi jam tuŝis la ŝlosilon, Roy, honestan vorton, kaj li ruzis!

La tri manoj kuŝis en la humida herbo, reciproke varmigante unu la alian, finfine, la ŝlosilo iamaniere trafis al Roy, kaj ŝi kun triumfo salte ekstaris.

— Permesu, mi malŝlosos! — proponis Davenant.

— Nu, malŝlosu. «Argazantur'»! — un'!

— «Argazantur'»! — du! — pepis Elly.

— Kaj «Argazantur'»! — tri! — diris Davenant, venkante la rigidan seruron.

Li detiris la feran pordon kaj eliris, sed, returninte, haltis.

— Iru, iru! — ekkriis la junulinoj kaj, ferminte la pordeton, findiris en la fendon: — Bonan nokton!

— Bonan nokton! — respondis Davenant.

La seruro klakis.

«Nun ili haste kuras reen», — pensis Tirrey kaj laŭ vojo el radioj kaj floroj ekiris hejmen.