XIII

Ni pasis tra blindigaj radioj la halon, laŭ kiu mi hieraŭ sekvis Pope-on en la bibliotekon, kaj trovis Hanuver-on en galerio de pentraĵoj. Kun li estis Duroc, li diagonale paŝadis de la tablo al fenestro kaj reen. Hanuver sidis, metinte la mentonon en la manojn, kunmetitajn sur la tablo, kaj estis penseme observanta, kiel paŝadas Duroc. Du blankaj statuoj en la fino de la galerio kaj hela lumo de la fenestroj el tutecaj vitroj, atingantaj la pargeton mem, donis al la grandega ejo malfermitan kaj gajan karakteron.

Kiam ni eniris, Hanuver levis la kapon kaj balancis ĝin. Ĵetinte rigardon al Duroc, kiu respondis al mi per atenta rigardo de komprenebla averto, mi aliris al Hanuver. Li almontris seĝon, mi eksidis, kaj Pope plu staris, nervoze movante la fingrojn sur la mentono.

— Saluton, Sandy, — diris Hanuver. — Kiel al ci plaĉas ĉi tie? Ĉu oni bone cin instalis?

— Ho, jes! — diris mi. — Mi ĝis nun ne povas rekonsciiĝi.

— Ĉu tiel?! — penseme prononcis li kaj eksilentis. Poste, ĵetinte distritan rigardon al mi, li aldonis kun rideto: — Ci estis vokita de mi por jeno. Mi kaj mia amiko Duroc, kiu rakontas pri ci en alta tono, decidis aranĝi cian sorton. Elektu, se ci deziras, ne nun, sed strikte pripensinte: kio ci deziras esti. Ci povas nomi ajnan profesion. Sed nur ne estu fama ŝakisto, kiu, ricevinte nokte telegramon, iris matene al turniro en Liss-on kaj gajnis kvin el ses de Capablanca mem. En alia okazo ci kutimiĝos forlasadi ciajn amikojn en malfacilaj minutoj de ilia vivo por bati per la kuriero la frunton de la reĝo.

— Unu el tiuj partioj, — rimarkis Duroc, — mi nomis la partio de Hanuver kaj, imagu, gajnis ĝin nur per kvar movoj.

— Ĉiuokaze, Sandy malaprobas vin en profundo de sia koro, — diris Hanuver, — ja estas tiel, Sandy?

— Pardonu, — respondis mi, — pro tio, ke mi nenion komprenas en tiu afero.

— Nu, do parolu pri ciaj deziroj!

— Mi estas maristo, — diris mi, — tio estas, mi ekiris laŭ tiu vojo. Se vi faros min ŝipestro, mi nenion plian, ŝajne, bezonas, ĉar ĉion ceteran mi akiros mem.

— Bonege. Ni sendos cin en la admiralejan lernejon.

Mi sidis, admirante kaj ridetante.

— Ĉu mi nun foriru? — demandis mi.

— Ho, ne. Se ci estas amiko de Duroc, do, sekve, ankaŭ de mi, kaj tial mi aligas cin al nia plano. Ni ĉiuj iros rigardi ion en tiu ĉi domaĉo. Por ci, kun cia vigla menso, tio povas doni utilon. Dume, se ci deziras, sidu aŭ spektu la pentraĵojn. Pope, kiu venis hodiaŭ?

Mi ekstaris kaj deiris. Mi estis dissekcita je tri partoj: unu parto rigardis al pentraĵo, montranta amason da belulinoj en tunikoj apud kolonoj, en rozoj, sur fono de mara foro, la alia parto vidis min mem sur tiu ĉi pentraĵo, en plena ŝipestra uniformo, krieganta al la belulinoj: «Maldekstran halson! Streĉu la ĉefvelon, refojn kaj brasojn!» — kaj la tria, pro la naturo de la orelo, estis aŭskultanta la konversacion.

Mi ne povas esprimi, kiel efikas tia alparolo de la homo, kiu per unu turno de la lango ordonas al la sorto transporti Sandy-n el neekzisto en ŝipestron. De miaj piedoj mem ĝis la verto estis leviĝanta nerva varmo. Kiam mi komencadis pensi pri la ŝanĝo de la vivo, tuj tiujn pensojn interrompadis la pentraĵoj, la galerio, Hanuver, Molly kaj ĉio, kion mi spertis ĉi tie, kaj al mi ŝajnis, ke mi tuj ekflugos.

Tiutempe Hanuver estis mallaŭte diranta al Duroc:

— Al vi tio ne ŝajnos stranga. Molly estis la sola junulino, kiun mi amis. Ne pro io, — kvankam estis «pro kio», sed laŭ tiu magneta linio, pri kiu ni ĉiuj nenion scias. Nun ĉio fordoloriĝis en mi kaj jam estas kvazaŭ ne doloro, sed bruliganta obtuzo.

— Virinoj estas divenemaj, — diris Duroc, — kaj Dige, verŝajne, estas sagaca kaj saĝa.

— Dige... — Hanuver por momento fermis la okulojn. — Tutegale Dige estas pli bona, ol aliaj, ŝi, eble, estas tute bona, sed mi nun malbone vidas homojn. Mi estas interne laca. Ŝi al mi plaĉas.

— Tiom juna, kaj jam vidvino, — diris Duroc. — Kiu estis la edzo?

— Ŝia edzo estis konsulo, en kolonio, en kiu — mi ne memoras.

— La frato tre similas al la fratino, — rimarkis Duroc, — mi parolas pri Galway.

— Male, li tute ne similas!

Duroc eksilentis.

— Mi scias, li ne plaĉas al vi, — diris Hanuver, — sed li estas tre amuza, kiam havas bonan humoron. Lia gaja humura kolero rememorigas hundleonon.

— Kion? Mi ne vidis tiajn leonojn.

— Pudelon, — diris Hanuver, gajiĝinte, — frizitan pudelon! Finfine ni kuniĝis! — ekkriis li, direktante sin al la pordo, el kiu estis enirantaj Dige, Thomson kaj Galway.

Mi, la atestanto de la sceno ĉe la ora ĉeno, havis okazon vidi nun Dige-n en fermita aspekto de juna sinjorino, kies rilaton al la gastiganto determinis nur ŝia stato de ĉarma gastino. Ŝi iris kun rideto, balancante la kapon kaj babilante. Thomson ĵetis rigardon super la okulvitroj; grandega afableco disrampis sur lia larĝa, muskola vizaĝo; Galway iris, abrupte movante la ŝultrojn kaj la vangon.

— Mi atendis renkonti grandan kompanion, — diris Dige. — La ĉambristino nombris kaj kredigas, ke matene venis ĉirkaŭ dudek homoj.

— Dudek sep, — intermetis Pope, kiun mi nun ne rekonis. Li tenis sin lerte, respekte kaj estis familiara por ĉiuj, dum mi — mi estis fremda kaj staris, malafable gapante.

— Dankon, mi diros al Micheletta, — malvarme respondis Dige, — ke ŝi eraris.

Nun mi vidis, ke ŝi ne ŝatas ankaŭ Duroc-on. Mi rimarkis tion laŭ ŝia orelo. Ne ridu! La rando de la petale malgranda orelo estis direktita al Duroc kun malŝata akreco.

— Kiu do vizitis vin? — daŭrigis Dige, demandante Hanuver-on. — Mi estas tre scivolema.

— Tio estos miksita kompanio, — diris Hanuver. — Ĉiuj invititoj estas vivaj homoj.

— Kompleta anaro de kadavrejo estus iom tro morna por festo, — deklaris Galway. Hanuver ridetis.

— Mi esprimis min malsukcese. Sed tamen pli bonan vorton, ol la vorto viva, mi ne povas elpensi por homo, kiu scipovas plenigi la vivon.

— Tiuokaze, ni ĉiuj estas vivaj, — deklaris Dige, — aplikante vian interpreton.

— Sed ankaŭ per si mem, — diris Thomson.

— Mi akceptos ilin vespere, — deklaris Hanuver, — kaj dume mi preferas vagi en la domo kun vi, Duroc kaj Sandy.

— Vi ŝatas maristojn, — diris Galway, ĵetante oblikvan rigardon al mi, — probable, vespere ni vidos tutan aron da ŝipestroj.

— Nia Sandy sola meritas militan floton, — diris Duroc.

— Mi vidas, ke li estas sub speciala protekto, kaj mi ne kuraĝas alproksimiĝi al li, — diris Dige, tuŝante per la ventumilo la mentonon. — Sed al mi plaĉas viaj kapricoj, kara Hanuver, pro ili eblas rememori ankaŭ vian junecon. Eble, ni vidos hodiaŭ plenaĝajn Sandy-ojn, kiuj snufas almenaŭ kun rideto.

— Mi ne apartenas al la mondumo, — diris Hanuver bonhumore, — mi estas unu el hazardaj homoj, al kiuj idiote fortunis kaj kiuj hastas konverti monon en vivon, ĉar al ili mankas la tradicio de akumulado. Mi agnoskas personan etiketon kaj malagnoskas la kastan.

— Mi estas trafita, — diris Dige, — nun estas via vico, Thomson.

— Mi evitas kaj cedas mian lokon al Galway, se li deziras.

— Ni, ĵurnalistoj, estas netrafeblaj, — diris Galway, — kiel reĝoj, kaj ni neniam preparas pikilojn malkaŝe.

— Nun ni ekiru, — diris Hanuver, — iru, aŭskultu, kion diros pri tio Xaverius.

— Ĉu vi havas romianon? — demandis Galway. — Kaj ĉu same vivan?

— Se li ne paneis; pasintfoje li komencis parolaĉi herezaĵojn.

— Mi nenion komprenas, — Dige tiris la ŝultron, — sed devas esti io interesega.

Ni ĉiuj eliris el la galerio kaj pasis kelkajn ĉambrojn, kie estis bele, kiel en ĝardeno el multekostaj aĵoj, se tia ĝardeno ekzistus. Pope kaj mi iris malantaŭe. Ĉe vojturno li retenis min je la mano.

— Ĉu vi memoras nian interkonsenton? La arbon vi povas ne tuŝi. Nun ĉio estas planita kaj okazos alie. Mi ĵus eksciis tion. Estas novaj konsideroj pri tiu afero.

Mi estis kontenta pri lia sciigo, komencante laciĝi de subaŭskultado, kaj kapjesis tiel fervore, ke per la mentono batis la bruston. Tiutempe Hanuver haltis ĉe pordo, dirinte: «Pope!» La junulo hastis kun ŝlosilo por malfermi la ejon. Ĉi tie mi ekvidis strangan, kiel sonĝo, aferon. Ĝi faris al mi, sed, ŝajne, ankaŭ al ĉiuj, neforgeseblan impreson: ni estis antaŭ homo-aŭtomato, ludilo, kosta je tricent mil, scipovanta paroli.




Capablanca — José Raúl Capablanca y Graupera (1888–1942), kuba ŝakisto, la tria ŝaka ĉampiono de la mondo, unu el la plej fortaj ŝakistoj de la mondo en la 1910–1930-aj jaroj (rim. de la tradukinto).
Xaverius — prononcu: [ksavérius] (rim. de la tradukinto).