X

— Mi scias... — diris voĉo trans la fenestro; paŝoj de kelkaj homoj, malproksimiĝante, estis ĉirkaŭirantaj la angulon.

— Nur ne estu ili, — diris Arcole, subite paliĝinte kaj ĵetante sin al la pordo. Molly, mordante la lipojn, rigardis al ŝi kaj al ni. Rigardo de Estamp al Duroc kaŭzis ties respondon: «Ne gravas, ni estas triope». Tuj kiam li diris, al la pordo oni batis per pugno, — mi, estinta la plej proksima al ĝi, malfermis kaj ekvidis junan homon de negranda alto, en danda somera kostumo. Li estis larĝŝultra, kun pala, plata, eĉ maldika vizaĝo, sed esprimo de absurda supereco en la maldikaj lipoj sub la nigraj lipharetoj kaj en la akraj nigraj okuloj estis neordinare kriema. Post li iris Warren kaj tria homo — dika, en malpura bluzo, kun skarpo ĉirkaŭ la kolo. Li laŭte anhelis, rigardis, elstariginte la okulojn, kaj kiam li eniris, li ŝovis la manojn en la pantalonajn poŝojn, kaj ekstaris, kiel fosto.

Ni ĉiuj plu sidis, krom Arcole, kiu aliris al Molly. Ekstarinte apud ŝi, ŝi ĵetis al Duroc desperan petegantan rigardon.

La novaj venintoj estis rimarkeble ebriaj. Eĉ per unu rigardo, per unu vizaĝa movo ili ne montris, ke, krom la virinoj, ĉeestas ankoraŭ ni; ili eĉ ne rigardis al ni, kvazaŭ ni ĉi tie tute ne ekzistis. Kompreneble, tio estis farita intence.

— Ĉu vi ion bezonas, Lemarin? — diris Arcole, penante rideti. — Hodiaŭ ni estas tre okupitaj. Ni devas nombri littukojn, fordoni ĝin, kaj poste veturi por provianto por matrosoj. — Poste ŝi turnis sin al la frato, kaj tio estis unu vorto: — John!

— Mi parolos kun vi, — diris Warren. — Kiel, ĉu ni eĉ ne havas lokon por eksidi?!

Lemarin, apoginte sian flankon per la pugno, svingis la pajlan ĉapelon. Liaj okuloj kun akra rideto estis turnitaj al la junulino.

— Saluton, Molly! — diris li. — Belega Molly, degnu atenti, ke mi venis viziti vin en via ermiteco. Rigardu, — tio estas mi!

Mi vidis, ke Duroc sidas, mallevinte la kapon, kvazaŭ indiferente, sed lia genuo tremis, kaj li preskaŭ nerimarkeble retenadis ĝin per la manplato. Estamp levetis la brovojn, deiris kaj estis rigardanta desupre malsupren al la pala vizaĝo de Lemarin.

— Iru for! — diris Molly. — Ci sufiĉe persekutadis min! Mi ne estas el tiuj, al kiuj ci povas etendi cian manegon. Mi diras al ci rekte kaj malferme — mi ne plu toleros! Foriru!

El ŝiaj nigraj okuloj en la ĉambro disflugis forto de despera rezisto. Ĉiuj tion eksentis. Eksentis ankaŭ Lemarin, ĉar li larĝe malfermis la okulojn, palpebrumis kaj, mallerte ridetante, turnis sin al Warren.

— Kiele? — diris li. — Via fratino diris al mi impertinentaĵon, Warren. Mi ne kutimas al tia traktado, mi ĵuras per lambastonoj de ĉiuj kripluloj de tiu ĉi domo. Vi invitis min, mi venis. Mi venis afable, — ne kun malbona celo. En kio do estas la afero, mi demandas?

— La afero estas klara, — diris, obtuze grakinte, la dika homo, turnante la pugnojn en la pantalonaj poŝoj. — Nin oni elpelas.

— Kiu vi estas? — ekkoleris Arcole. Laŭ ofensiva esprimo de ŝia vizaĝo, milda eĉ en kolero, mi vidis, ke ankaŭ tiu virino atingis ekstremon. — Mi ne konas vin kaj ne invitis. Tio estas mia ejo, mi estas mastrino ĉi tie. Komplezu iri for!

Duroc levis la kapon kaj ekrigardis en la okulojn de Estamp. La senco de la rigardo estis klara. Mi hastis pli firme preni la revolveron, kiu kuŝis en mia poŝo.

— Bonaj homoj, — diris, subridetante, Estamp, — vi prefere foriru, ĉar konversacio en tia tono vere neniun plezurigas.

— Mi aŭdas birdon! — ekkriis Lemarin, ĵetante preteran rigardon al Estamp kaj tuj turniĝante al Molly. — Ĉu vi bredas fringelojn, Molly? Sed ĉu vi havas falaron por manĝigi ilin? Respondu, mi petas!

— Ĉu eble ni demandu mian matenan gaston, — diris Warren, elpaŝante antaŭen kaj ekstarante kontraŭ Duroc, kiu sendezire leviĝis renkonten al li. — Eble, tiu sinjoro bonvolos klarigi, kial li estas ĉi tie, ĉe mia, diablo prenu, fratino?!

— Ne, mi ne estas cia fratino! — diris, kvazaŭ ĵetis pezan ŝtonon, Molly. — Kaj ci ne estas frato por mi! Ci estas dua Lemarin, do fiulo!

Kaj, dirinte tiel, afekciite, en larmoj, kun malfermita, terura vizaĝo, ŝi prenis de sur la tablo libron kaj ĵetis ĝin al Warren.

La libro, flirtiginte la paĝojn, batis lian malsupran lipon, ĉar li ne sukcesis ŝirmi sin per la kubuto. Ĉiuj aĥis. Mi tuta brulis, sentante, ke estas bonege farite, kaj pretis pafegi al ĉiuj.

— Respondos tiu sinjoro, — diris Warren, almontrante per la fingro Duroc-on kaj frotante per la alia mano la mentonon, post kio la subite veninta silento iĝis neeltenebla.

— Li rompos al ci ĉiujn ostojn! — ekkriis mi. — Kaj mi trapafos cian celtabulon, tuj kiam...

— Kiam mi foriros, — diris subite malantaŭe basa, morna voĉo, tiom laŭta, malgraŭ la murmuranta tembro, ke ĉiuj tuj turnis la kapojn.

Ĉe la pordo, firme kaj larĝe malferminte ĝin, staris homo kun grizaj vangoharoj kaj griza haramaso sur la kapo, distaŭzita kiel fojno sur forkego. Li malhavis brakon, — unu maniko de lia matrosa jako pendis; la alia, levita ĝis la kubuto, nudigis brunan risorton de muskoloj, finiĝantan per potenca mano kun dikaj fingroj. En tiu multe servinta dum sia vivo muskola maŝino la homo tenis malplenan cigaredan skatolon. Liaj okuloj, profunde kaŝitaj inter la brovoj, faltoj kaj sulkoj, estis eligantaj tiun maljunulan brilantan rigardon, en kiu diveneblas kaj bonega memoro kaj delikata aŭdo.

— Se estas sceno, — diris li, enirante, — do endas fermi la pordon. Ion mi aŭdis. Mastrino Arcole, bonvolu doni iomete da pistita pipro por raguo. Raguo devas enhavi pipron. Se mi havus du manojn, — daŭrigis li en la sama trankvila aferema ritmo, — mi ne rigardus al ci, Lemarin, sed enbatus tiun pipron en cian buŝon. Ĉu tiel oni devas trakti junulinon?

Kiam li eldiris tion, tuj la dikulo faris movon, pri kiu mi ne povis erari: li etendis la manon kun la polmo malsupren kaj komencis deŝovi ĝin malantaŭen, intencante bati Estamp-on. Pli rapide, ol li, mi etendis la revolveron al la okuloj de la kanajlo kaj premis la ĉanon, sed la pafo, puŝinte la manon, forkondukis la kuglon preter la celo.

La dikulo estis deĵetita malantaŭen, li batiĝis kontraŭ bretaro kaj preskaŭ faligis ĝin. Ĉiuj tremeris, diskuris kaj rigidiĝis; mia koro estis bateganta, kiel tondro. Duroc kun ne malplia rapideco direktis sian pafilon al Lemarin, kaj Estamp ekcelis Warren-on.

Mi neniam forgesos la frenezan timon en la vizaĝo de la dika huligano, kiam mi pafis. Tiam mi komprenis, ke en la ludo ni provizore venkas.

— Nenio fareblas, — diris, senforte movante la ŝultrojn, Lemarin. — Ni ankoraŭ ne preparis nin. Nu, gardu vin! Vi venkis! Sed memoru, ke vi leviĝis kontraŭ Lemarin. Ni iru, Boss! Ni iru, Warren! Ni ankoraŭ renkontiĝos iam kun vi, bonege revidiĝos. Al la belega Molly saluton! Aĥ, Molly, ĉarmulino Molly!

Li elparolis tion malrapide, malvarme, turnante en la manoj la ĉapelon kaj ĵetante rigardon jen al ĝi, jen al ni ĉiuj vice. Warren kaj Boss estis silente rigardantaj al li.

Li palpebrumis al ili; ili eliris el la ĉambro unu post la alia, haltante sur la sojlo kaj ĵetante esprimriĉajn rigardojn al Duroc kaj Estamp, antaŭ ol malaperi. La lasta eliris Warren. Haltante, li ĵetis rigardon kaj diris:

— Nu, gardu cin, Arcole! Kaj ci, Molly!

Li fermis la pordon. En la koridoro oni flustris, poste, rapide eksoninte, la paŝoj eksilentis post la domo.

— Jen, — diris Molly, fortege spirante. — Kaj fino, kaj nenion plu. Nun necesas foriri. Mi foriras, Arcole. Estas bone, ke vi havas kuglojn.

— Prave, prave kaj prave! — diris la invalido. — Tian konduton mi aprobas. Kiam estis ribelo sur «Alcesto», mi komencis tian pafadon, ke ĉiuj kuŝiĝis sur la ventrojn. Kaj nun kio do? Jes, mi deziris pipron por...

— Eĉ ne pensu eliri, — rapide ekparolis Arcole. — Ili embuskas. Mi ne scias, kiel ni nun agu.

— Ne forgesu, ke mi havas boaton, — diris Estamp, — ĝi estas tre proksime. Ĝi ne estas videbla el ĉi tie, kaj tial mi estas trankvila pri ĝi. Se ni ne kunhavus Molly-n...

— Ĉu ŝi? — diris la invalido al Arcole, celigante la montrofingron al la brusto de la junulino.

— Jes, jes, necesas forveturi.

— Ĉu ŝin? — ripetis la matroso.

— Ho, kia vi estas nekomprenema, malgraŭ ke...

— Ĉu tien? — la invalido svingis la manon trans la fenestron.

— Jes, mi devas forveturi, — diris Molly, — jen, elpensu, — nu, rapide, ho mia Dio!

— Sama historio okazis sur «Grenado» kun ŝipknabo; jes, mi rememoris. Lia nomo estis Sandy. Kaj li...

— Mi estas Sandy, — diris mi, mem ne sciante, por kio.

— Ha, ĉu ci same estas Sandy? Nu, karulo, kia ci estas beleta, mia knabo. Servu, servu al la junulino! Iru kun ŝi. Iru, Molly. Li havas cian alton. Ci donos al li jupon — kaj, nu, ni diru, robeton, por volvi tiun lokon, kie post dek jaroj elkreskos barbo. Jupon ci donu rimarkeblan, tian, en kiu oni cin vidis kaj memoras. Ĉu ci komprenis? Iru, kaŝiĝu kaj alivestu la homon, kiu mem diris, ke lia nomo estas Sandy. Por li estos la pordo, por ci la fenestro. Ĉio!