VI

Li levis ŝin en la brakoj, ĉirkaŭvolvinte per ili la malpezan korpon de la junulino tiel trankvile, kvazaŭ nenio minacis al li, kaj nehaste korektis la pozon, kiam rimarkis, ke ŝian ŝultron tro premas lia maldekstra mano. Sed jam estis obtuzigitaj ŝiaj sentoj, kaj nur profunda suspiro, enprenanta kun doloro novan forton por la senfortiĝanta koro, montris al Drud, kiel estis malfacile kaj kiel iĝis facile al ŝi. Ŝi estis afekciite kvieta kaj senfine beate malforta. Sed la sento de plena sendanĝereco kaptis jam ŝin per glata varmo; ŝi kvazaŭ kaŝiĝis en dika muro, fermiĝinta post ŝi. Tiu impreso estis subtenata de plena silento, en kies foroj susuris nur malglataj kaj mizeraj sonoj, similaj al bruo de robo aŭ plaŭdo de obtuza akvostrio, pro kio ŝi pensis, ke ŝi estas kaŝita ie proksime de domo, en loko hazarda, sed neatingebla. Laŭ ŝia vizaĝo glitadis vento, malvarmigante la tempion, kio povis esti nur en malfermita spaco.

— Do helpu al mi, — diris ŝi apenaŭ aŭdeble, — ĉion klarigu al mi kaj kiel eble plej baldaŭ, mi malbone fartas; la racio forlasas min. Ĉu tio estas vi? Kie mi estas nun?

— Paciencu kaj fidu, — diris Drud. — Ankoraŭ ne estas tempo por klarigo; dume prefere silentu. Mi sen minaco diras tion. Ĉu al ci estas tre maloportune?

— Ne, ne tro. Sed ne plu necesas min teni. Mi ekstaros, lasu min.

— Ankaŭ por tio venos tempo. Tie, kie ni staras, estas malseke. Mi estas en akvo ĝis la genuoj.

Tavi instinkte subfleksis la krurojn. La «ci» de Drud tuŝis nenion en ŝia animo, alpremiĝinta al savo kaj defendo; li diris «ci» kun simpleco de homo, reganta la situacion, ne donante signifon al la formo. Ŝi eksilentis, sed senĉesa vento enigme verŝiĝadis al la vizaĝo, kaj la junulino nenion povis kompreni.

— Mi ne parolos, — kulpe diris Tavi, — sed ĉu mi povas demandi vin nur pri unu afero, per du vortoj?

— Nu, parolu, — milde konsentis Drud.

— Pro kio estas tiel mallaŭte? Kial estas vento en tiuj muroj?

— La vento blovas en fenestron, — diris, silentinte iom, Drud, — ni estas en malnova tenejo; ĝia fenestro estas detruita; la tenejo estas malpli alta, ol la tero; akvo kaj vento vagas en ĝi.

— Ĉu ni ne dronos?

— Ne.

— Mi diris nur tiujn du vortojn, kaj nenion pli, mi silentas.

— Mi vidas tion.

Ŝi kvietiĝis, balancante la piedon, pendantan sur la fleksaĵo de la Drud-a kubuto, kun celo elprovi lian humoron, sed Drud severe levis la piedon, dirinte:

— Ju malpli ci moviĝados, des pli bone. Atendu kaj silentu.

— Mi silentas, silentas, — haste respondis la junulino; stranga fenomeno renversis tutan ŝian atenton sur rondon de luma polvo, senmove staranta rekte sub ŝi kiel fosforeska nebula arabesko; laŭ ĝi kun malrapideco de muŝoj vagis flava kaj ruĝa punktoj.

— Kio lumas? — nevole demandis ŝi. — Kvazaŭ braĝoj estas disŝutitaj tie; klarigu al mi finfine, Kruks, kara mia, — vi savis kaj bonkoras, sed kial ne diri tuj?

Pensante, ke ŝi ekploros, Drud gardeme karesis ŝian manon, malvarmigitan de la vento.

— En la humida kelo lumas, putras la volbo; putraj traboj plenas de mikroskopaj insektoj; sub ili estas akvo, kaj la lume brilanta putraĵo reflektiĝas en ĝi. Jen ĉio, — diris li, — baldaŭ estos fino.

Ŝi kredis, ĵetis rigardon supren, sed nenion vidis; estis venta mallumo, katenita de silento, dum la reflektaĵoj en akvo, pri kiuj diris Drud, ŝanĝiĝante kaj transirante de unu arabesko al alia, desegniĝis kiel disa duonrondo. Ŝia angoro, finfine, atingis la limon; la strebo kompreni la okazantaĵon iĝis doloro de akra furiozo, — ankoraŭ nemulte, kaj ŝi eligus ploregon kaj frenezan krion. Ŝia tremo plifortiĝis, la spirado estis plena de ĝemo kaj sopiro. Kompreninte tion, Drud kunpremis la dentojn, ŝtoniĝante pro streĉiĝo, pligrandiginta la rapidon duoble; finfine li povis diri:

— Rigardu. Ĉu ci vidas ĉi tiun fenestron?

Glutante larmojn, Tavi viŝis la okulojn, rigardante en la direkto, iom klinita malsupren, kie, sen perspektivo, kio donis al la almontrita de Drud fenomeno imagatan permane atingeblan proksimecon, brilis en mallumo mallarĝa vertikala kvarangulo, kies internaĵo fumis per malklaraj konturoj; fiksrigardinte, eblis agnoski la kvarangulon fenestro; ĝi estis pligrandiĝanta kun tiu nerimarkata senteblo, kian donas ekzemplo de hormontrilo, se oni ne deŝiras la okulojn de ĝi. Tiu momento, aliĝinte al la magneto de la renversita konscio, lokiĝis, kiel feraj fajlaĵoj, per senmova arabesko; la timo malaperis; gaja, sensenca «hu ra!», superfluinte, bruis en la orelojn de Drud per jubilo de ĉion priluminta diveno, kaj Tavi eksaltis en liaj manoj simile al kaprido, kaptita dum ludo.

— Nenio pli, ol strangega bizarega sonĝo, — diris ŝi, ridetante; — nu, do mi parolos kun vi. En sonĝo ne hontindas; neniu ekscios, kion mi faras kaj parolas. Kion mi deziras, tion mi diros; mi bedaŭras, ke mi vidas vin nur en sonĝo. Tamen ĉu mi vekiĝu? Sed la sonĝo ne plu timigas... Ni ion devus klarigi, estimata Monte-Kristo. Ne aŭdacu, ne aŭdacu alpremi min forte! Sed teni vi povas. En sonĝo mi ne ĝenas min, la afero ne gravas. Sciu, ke vi estas agrabla por mia koro. Kaj ĉu mi estas agrabla por vi? Kie estas via maŝino kun sonoriletoj? Kial sciis vi, ke mortis la maljunulo? Kio vi estas, diru al mi, mistera homo? Kaj kiel vi vivas? Ĉu ne sentas vi enuon, malfacilon inter sentalentaj stultuloj?

Parolante tiel, ŝi ridis kaj skuis lian obeeman manon, alpremiĝante al lia brusto, kie ŝi sentis sin komforte, pensante samtempe pri rajtoj de sonĝo ne sen riproĉo al si, sed en ekstrema pigro kaj laco.

— Ĉu mi ruĝiĝas? — pensis ŝi laŭte.

— Do, ĉu tio estas cia sonĝo? — demandis Drud tiel speciale, kiel sonas voĉoj en sonĝo.

— Nu jes, sonĝo, — senzorge paroladis la junulino, tenante lian manon kaj rigardante al la alfluganta fenestro, — sonĝo, — ripetis ŝi, levinte la kapon, por pririgardi la brikan masonaĵon. La fenestro ĉirkaŭprenis ilin kaj transĵetiĝis malantaŭen.

— Sonĝo, — frotante la okulojn, diris, stamfinte, Tavi — Drud jam mallevis ŝin. La sensentiĝintaj kruroj devigis ŝin apogiĝi al la tablo, kaj pro la moviĝo, tintinte, lada kruĉo ruliĝis sur la planka plato. Stebbs, senvorte, levis ĝin, lumante kaj ridetante per tuta sia estaĵo.

Ŝi tremeris, rektiĝis kaj transmovis la rigardon de Stebbs al Drud; depaŝis, emociiĝante, prenis la kruĉon kaj ĵetis ree, aŭskultante, kiel tintas la lado. La voĉo de la aĵo, nemalkomponebla al fantomoj, malkovris la veron.

— Tio ne estas sonĝo, — malrapide elparolis la junulino, eksidante kaj kunmetante la manojn; ĉio ekbrilis kaj tondris en ŝi kiel mirakla bato.

Drud ekrigardis al Stebbs, dirinte per la mano, ke li foriru. Tavi, kunpreminte la manojn, aliris du paŝojn pli proksime, tiel ke Drud estis nun apud ŝi.

— Rigardu al mi longe!

Li ekrigardis kun tiu esprimo, kies deziron li divenis en ŝi, — obeeme kaj simple.

— Nun ne rigardu al mi.

— Dio estu kun ci, mi ne rigardas, — emocie diris Drud, — eksidu kaj ekregu cian koron. En ci mem ci trovos ĉion.

— Ne tuŝu, ne paroligu min, — apenaŭ aŭdeble diris Tavi. — Alie io konfuziĝos...

Sed la okazintaĵo en ties tuta skalo estis super ŝiaj fortoj. Ŝi tremeris.

— Tre multe da ĉio, — diris Tavi, ekrigardante al Drud kun pala kaj peza vizaĝo.

La faktoj estis pli fortaj ol ŝi, kaj ŝi povis venki ilin nek per rezonado, nek per emocio; tiel abrupte la vivo ĵetis ŝin sur la alian bordon, de kiu la antaŭa bordo videblas nur en nebulo, kaj ĉi tiu bordo estas mireginda, sed silentas.

— Ankoraŭ doloras la manoj, tiel premis min la soldato. Mi demandas — pro kio?

— Cin oni spionis, strebante ekscii, kie trovi Drud-on. Ni interŝanĝis vortojn, kiam miaj sonoriletoj estis ankoraŭ amuzaĵo, kiam ci per cia bona koro leviĝis por defendo de la mokato. Pro tio vin sekvadis paŝe, kaj poste veture, unu deca homo kun saĝa vizaĝo. Mia nomo estas Drud — ĉu ci aŭdis pri mi?

De ŝia vizaĝo ne foriradis meditemo kaj obeemo, kaj la rigardo, vagante kun kvieta distriĝemo, estis plena de ombro, — ĝi ne ludis, ne brilis. Ŝiaj impresoj haltis, ŝirmante la konscion per grandega blinda makulo, kaj Drud komprenis tion, sed ne maltrankvilis.

— Ne, ne aŭdis, — diris, plu indiferente, la junulino, — kaj kiu vi estas?

— Mi estas homo, sama, kiel ci. Mi deziras, ke al ci estu trankvile.

— Al mi estas trankvile. Al mi estas bone kun vi. Ĉi tie estas tiel bone sidi. Kaj tio estas kio? — Tavi malforte movis la manon. — Ja tio estas antikva kastelo, ĉu?

— Tio estas lumturo, Tavi; sed ĝi, kaj ankaŭ ĉiuj miaj aziloj, — ili multas, — por ci estas kaj estos kasteloj. Ĉio ĉi estas por ci kaj cia.

Ŝi pensis iom, poste ridetis.

— Jen kiel! Sed kion do... kion do... per kio mi distingiĝis?

— Probable, per tio, ke ci mem ne scias tion. Sed mi iris, kaj ci haltigis min. Vere, nemulta tempo pasis, tamen jam venis la tempo, por ke mi zorgu pri ci kaj kun malfermita koro aŭskultu cin. Ni, soluloj inter multaj similaj al ni, vivas laŭ aliaj leĝoj. Horo, jaro, kvin aŭ dek jaroj — ĉu ne estas tutegale? Eraradis ankaŭ mi, sed mi lernis ne erari. Mi vokas cin, junulino, koro, parenca al mi, iri kun mi en la mondon ne atingeblan, probable, al ĉiuj. Tie estas kviete kaj brile. Sed estas malfacile por sola koro reflektadi tiun brilon; ĝi iĝas kiel brilo de glacio. Ĉu ci kun mi degeligos la glacion?

— Mi ĉion diros... Mi diros ĉion; sed mi nun ne povas. — Ŝi spiris malforte kaj mallaŭte; ŝia rigardo estis strange trankvila; de tempo al tempo ŝi flustradis ion neaŭdeble aŭ balancadis la kapon. — Ja mi estas nepostulema; por mi estas tute egale; por mi nur ne estu malfeliĉo.

— Tavi, — diris Drud tiel laŭte, ke la sango revenis al ŝia vizaĝo, — Tavi, vekiĝu.

Ŝi rigardis al siaj manoj, movis la fingrojn laŭ la okuloj.

— Ĉu mi sonĝas?! Sed vere, — ĉio estas en nebulo ĉirkaŭe. — Kio estas tio? kio okazas al mi? Veku min!

Li metis la manon sur ŝian kapon, poste karesis, kiel emociiĝintan infanon.

— Nun ci iĝos ci mem, Tavi; la nebulo disiĝos, kaj ĉio estos nek mirakla, nek stranga; ĉio estas simpla, kiam du pensas pri unu. Rigardu, — jen tablo; sur ĝi estas pano, ovaĵo, kafkruĉo kaj tasoj; en tiu ĉi ejo loĝas la gardisto de la lumturo, Stebbs; malbona poeto, sed bona amiko. Li, vere, estas amiko por mi, kaj mi tion aprezas. Ĉi tie naskiĝis ankaŭ cia imago — antaŭ jaro, nokte, kiam ludis ni sur vitra harpo el flakonoj; kaj poste mi jam vidadis cin ĉiam, ĝis finfine trovis. Jen ĉio; sama, kiel ĉe aliaj, kaj la homoj estas samaj. Nur la sorto de unu el ili — de mi — estis koni nek distancojn, nek alton; en ĉio alia mi tre cedas al Stebbs; li estas kaj pli forta, kaj pli lerta, kaj krome bonege plonĝas, kion mi ne povas lerni, kaj pro tio mi fojfoje envias. Ĉu ci deziras, mi voku Stebbs-on?

— Deziras. — Ŝi ekrigardis de malsupre al staranta antaŭ ŝi Drud, poste kaptis lian manon per ambaŭ siaj manetoj kaj, ferminte la okulojn, firme skuis ĝin, streĉinte la vizaĝon; malfermis la okulojn kaj ekridis per rido, plena de kvieta kontentiĝo. — Ĉu vi ankoraŭ multon montros al mi?

— Sufiĉe, por ke ci neniam enuu. Stebbs!

Li komencis voki, malferminte la pordon.

— Mi iras, iras! — diris Stebbs de sur la ŝtuparo, kie li staris, atendante vokon. Li estis kombita, lavita, kaj, kvankam la afero estis okazanta nokte, lia pantalono estis purigita per benzino kaj sapo.

— Kiel bone! — diris li. — Kia bonega nokto! Ne eblas deŝiri la okulojn disde stelaj mondoj, kaj mi spektis ilin... Kion vi diris?

— Stebbs, — interrompis lin Drud, — eksidu; duan fojon mi adiaŭas cin tiel subite. Sed kun mi estas la vivo, kiun mi serĉis, kaj ŝi bezonas profundan ripozon. Krome, pri la lumturo scias tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Tial mi ne restos por longe, nur manĝos. Sed ci estos sciigita baldaŭ kaj venos por ĉiam.

— Dankon, Monto, — diris Stebbs. — Kian nomon havas cia nova Amiko?

Drud ekridis:

— «Granda eta amiko», — estas ties nomo, — «Tavi» estas ŝia nomo, «Rapida rojo», «Ĉarma sonoro»...

— Jes, da ni estas dek kvar, — aldonis Tavi, — sed ne ĉiuj estas kalkulitaj. La ceterajn, tamen, vi konas... Kaj tio estas vero, mi estas amiko por vi, amiko, sed ja por ĉiam, ĉu?!

— Li scias tion. Li estas Monto, — diris Stebbs, plenigante la teleron de la junulino. Sed ŝi ne povis manĝi, nur haste trinkis kafon kaj ree komencis rigardi vice al Drud kaj al Stebbs, dum Stebbs estis demandanta, kien nun direktos sin Drud. Lin turmentis scivolemo. La junulino estis ne tute laŭ lia gusto, sed Drud alportis kaj gardis ŝin, tial Stebbs rigardis Tavi-n kun malkompreno de poŝtisto, malkovrinta ĉifritan leteron. Sed lia sorto estis alkutimiĝi kaj alligiĝi al ŝi tre baldaŭ, — multe pli baldaŭ, ol opiniis li tiuminute, pense ĉiam kunigante kun Drud la Venuson de Tannhäuser, kia ŝi estis montrita sur la pentraĵo, malpli — Dianon, ankoraŭ malpli — Psiĥon; lia psiĥologia senreviĝo estis tamen agrabla.

Scivolema kiel kaprino, Stebbs ne kuraĝis tamen demandi pri la eventoj, sciante anticipe, ke li ne ricevos respondon, ĉar neniam Drud hastis malfermi la animon al tiuj, kiuj ne ĵus tuŝis ĝin. Sed li tamen diris iomete:

— Ci pensos, ke mi ŝin savis, kiam ci ekscios poste, kio okazis; ne, — ŝi la savon portis en sia brusto. Ni iris laŭ la sama vojo, mi atingis, kaj ŝi retroturniĝis, kaj tiel ni iros kune nun.

Poste li ekstaris, alportis grandan litkovrilon kaj aliris al la junulino, dirante:

— Ni ne prokrastu, ĉi tie ne estas loko por longe sidi, ni uzu la mallumon kaj tiun ĉi ripozon, por daŭrigi la vojon. Matene jam ne estos enigmoj por ci, mi diros ĉion, sed hejme. Jes, mi havas hejmon, Tavi, kaj eĉ plurajn; ekzistas ankaŭ multaj amikoj, kiujn mi tute povas fidi, kiel min mem. Timu nenion. La tempo donos al ni kaj simplecon, kaj facilecon, kaj unu rigardon al ĉio, kaj multajn bonajn tagojn. Tiam tiun ĉi abruptan nokton ni rememoros, kiel konsolon.

Ruĝa, kiel peonio, kun kuraĝaj larmoj en la okuloj, Tavi krucigis la manojn, kaj Drud dense ĉirkaŭvolvis ŝin, ĉirkaŭliginte, por ke ne defalu la litkovrilo, per trikita skarpo de Stebbs. Nun ŝi havis amuzan aspekton kaj sentis tion, facile movetante la manojn, por eksenti plenaĝecon.

— Ĉio zumas interne, — agnoskis ŝi, — ho-o! la koro batas, la manoj estas malvarmaj. Kielas tio — esti birdo?! Ĉu?

Ĉiuj triope ĥore ekridegis ĝis doloro en la flankoj, ĝis spasmoj, tiel ke eblis nenion diri, sed eblis nur skui la manojn. Tiam, plie pro timo, ol pro natura vigleco, Tavi-n kaptis petolemo, kaj ŝi komencis balanciĝi, aldirante:

— Sezamo, Sezamo, malfermu! Kabano birdpieda, turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi! — Kun kareso kaj maltrankvilo ekrigardis al ŝi Drud. — Ho, ne koleru, kara! — arde ekkriis ŝi, penante etendi la manojn, — ne koleru, komprenu min!

— Kiel mi povas koleri, — diris Drud, — se iĝis hele? Ne. — Li agrafis la zonon, kovris la kapon kaj svingis la manon al Stebbs. — Mi hastas. Kiomfoje mi jam adiaŭis cin, sed tamen ni renkontiĝas kaj renkontiĝos plu. Ne malgaju.

Li aliris al Tavi; nevole ŝi depaŝis, rigidiĝis kaj rekonsciiĝis, kiam Drud facile levis ŝin. Sed jam ekmoviĝis ĉirkaŭe ĉio, simile al lavango; frostigante kaj tiklante, de la piedoj mem al la koro leviĝis glacio, la spaco disiĝis, rumoro de fabelo superis murmuron de malproksima, malsupra akvo, kaj vento ŝtopis la orelojn.

— Tavi? — demande diris Drud, sentante, ke li ree egalas por ŝi al rapidege fluganta nokto, ke li estas Monto.

— Ha! — malforte eliĝis el la litkovrilo. Sed tuj kun ekstazo ŝi liberigis kaj levis la kapon, kriante, kiel al surdulo: — Kio lumas tie, malsupre? Tio estas putraj traboj, ligno putras, lumas, jen kio! Kaj eĉ se neniu kredos, ke eblas vivi tiel, eĉ se neniu scias! Nun min ne eblas disigi de vi, kiel bekon disde tekruĉo. Kiel en unu kanto... — Ŝi rompis, sed tra la dentoj emocie kaj kolere finis: — «Por mi edzo ci estos, kaj mi estos cia edzin'», — kaj antaŭ tio jene: «Se ci min ne forgesos, kvankam ondojn disigas destin'... ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta estos kaj... ta-ta-ta, ta-ta edzin'»

Ŝi jam ploris, tiel malgaja ŝajnis al ŝi, ke «ondojn disigas destin'». Poste komencis paroli Drud kaj diris ĉion, kio necesas por profunda animo.

Same kiel ĉiuj sonoj de la tero havas reflekton ĉi tie, tiel ĉio, soninta en alto, mistere reeĥas malsupre. En tiu horo, — en tiuj minutoj, kiam la du koroj pacience lernis bati akorde, grizhara majstro de beletro, sidante ĉe sia luksa tablo en sutano laŭ la maniero de Balzac kaj en velura nigra ĉapeto, meze de priskribo de monduma akcepto, okupinta kvar tagojn kaj fariĝinta sufiĉe sukcese, subite eksentis alfluon de turmentaj kaj obtuzaj linioj de forglitanta versaĵo. Senforta forigi tion, li komencis skribi sur la marĝenoj ion senligan. Kaj ĝi rezultis tiel:

Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin',
Por mi edzo karesa ci estos,
Kaj mi estos cia edzin'.

Li tralegis, rememoris, ke la vivo pasis, kaj miris pri la barbara versaranĝo de la kvarverso, skribita per la mano, ĝis la ungoj mem plena de respekto, kun kiu oni premadis ĝin.

Ĉu ne brilon de rojo, ĵetanta siajn gajajn akvojn en sovaĝan belon de fluo, vidas ni inter akvokirloj de ĝi, distranĉanta la verdan landon laŭ poreterne fiksita vojo? Malaperis kaj ne malaperis tiu rojo, sed, ĉerpinte akvon de la fluo, ĉu ni ne trinkas kun ĝi ankaŭ la akvon de la rojo? Egale — ekzistas rido, simila al la nia, kaj ekzistas malgajoj, kiuj tuŝus ankaŭ nian animon. Vento strias fumon, ventmontrilo kaj flago ŝiriĝas, vimplo krakas, flugas polvo; paperetoj, balaaĵo, altaj nuboj, aŭtunaj folioj, ĉapelo de preterpasanto, gazo kaj stamino de skarpo, petaloj de pomarboj, — ĉio strebas, deŝiriĝas, impetas kaj — en tiu momento — estas unu. Per obtuza muziko maltrankviligas ĝi la animon, haltintan meze de la vojo, kaj logas. Sed la animo estas pli peza, ol ŝtono; envie kaj senforte pririgardas ĝi la kirle viviĝintan foron, oscedas kaj fermas la okulojn.




Monte-Kristo — mistera ĉefpersono de fama romano de A. Dumas «La grafo de Monte-Kristo» (rim. de la tradukinto).
la Venuso de Tannhäuser — ekzistas multaj pentraĵoj, temantaj pri Venuso kaj Tannhäuser (prononcu: [tanhójzer]), germana trobadoro kaj poeto, iĝinta heroo de germanaj popolaj legendoj (rim. de la tradukinto).
Diano — romia diino de ĉasado, luno, belo kaj naturo (rim. de la tradukinto).
Psiĥo — personigo de la homa animo en helenaj kaj romiaj mitoj (rim. de la tradukinto).
Kabano birdpieda — el rusaj popolaj fabeloj (rim. de la tradukinto).
Balzac — Honoré de Balzac [balzák] (1799–1850), elstara franca verkisto (rim. de la tradukinto).